Jen la originalaj tekstoj de tri dokumentoj, kiuj rilatas al la strategio de la Esperanto-movado. Ili estas faritaj en tri nordiaj urboj kun periodo de po 11 jaroj. La Manifesto de Ra^umo estas la fonto de "ra^umismo", precipe praktikata de la rondo ^cirka^u "Literatura Foiro", sur kies pa^goj ra^umismo estas multe diskutita kaj evoluigita. ^Ci tiuj tekstoj estas kopiitaj el la revuo "Esperanto" de oktobro 1991 (pa^goj 187-189). Tajpis Gary GRADY <73513.2350@compuserve.com>, kaj reviziis Edmund GRIMLEY EVANS , kiu redaktis ^ci tiun dosieron por la FTP-ejo je 1994-10-19. (La preseraro "valoraojn" estas korektita al "valorojn".) ----------------------------------------------------------------------- Deklaracio de Tireso (1969) Plivastigi la dimension de la individuo En pluraj prelegoj kaj diskutgrupoj kun la ^generala temo "Junularo kaj socio" ni pristudis la nuntempan radikalan ^san^gon de la rolo de la junularo en socio, kiu montri^gas en intelekta kaj politika mobilizo de la junularo. La mobilizo okazas ^cefe pro sento, ke la libera evoluo de la individuo estas pli kaj pli endan^gerigata de la establitaj ordosistemoj. La establitajn ordosistemojn subtenas du tendencoj: unue, malaktualaj kaj tro normigaj konceptoj pri la homo, due, la rapide evoluanta teknologio, kiu emas detrui kaj anonimigi la individuecon, detrui la fizikan ^cirka^ua^jon de la homo, kaj subfosi la homan psikon. La lingvo estas reala^jo intime ligita al sociaj kaj politikaj fenomenoj. Tial ^ciuj ajn agadoj pri lingvaj problemoj estas samtempe sociaj agadoj. Se oni konsekvence aplikas la koncepton pri konservo de la integreco de la individuo, oni nepre venas al malaprobo de lingva kaj kultura diskriminacioj en ^ciu formo, al malaprobo de ^ciu tiel nomata solvo de la lingva problemo, kiu bazi^gas sur diskriminacio, kaj al konstato, ke oni ne sufi^ce atentas la detruadon de la kultura kaj lingva fono de multaj popoloj. Tiu detruado estas nenio alia ol instrumento de lingva imperiismo. En nia propra laboro ni anta^uvidas esploradon kaj informadon pri la neadekvato de la monda lingva situacio, kaj pri ^gia kunligo kun la detruo de la homa personeco en la nomo de teknologia kaj ekonomia programoj. La mobilizo de la junularo estas subtenenda kaj partoprenenda batalo por la digno de la homo. La estonta agado de TEJO inkluzivos lan^con de agadoj, kiuj celos plivastigi la dimension de la individuo en la socia kaj teknologia evoluo. Tiuj aktivecoj bazi^gos sur la specialaj trajtoj de TEJO, kiel organiza^jo laboranta por forigo de ^cia misuzo de lingvoj por ekonomia, kultura a^u politika subpremado. Ni alvokas ^ciujn homojn kaj junularajn organiza^jojn al solidari^go kaj la^ueble kunlaboro en tiu agado de TEJO. ----------------------------------------------------------------------- Manifesto de Ra^umo (1980) 1. Krizo de identeco La subskribintoj konstatis kontra^udiron en la sinteno de la esperantistaro, kvaza^u konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dua lingvo por ^ciu; la angla lingvo estas nia malamiko; UN devas adopti Esperanton; ktp - kaj la^udegi la lingvon e^c neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ^guas kaj aplikas Esperanton la^u tio kio ^gi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera. 2. Kritiko de praceloj Ni kredas ke: a) la oficialigo de Esperanto estas nek ver^sajna nek esenca dum la 80-aj jaroj - oni havu alternativajn celojn; b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel _help_lingvo, analoge al la franca siatempe (e^c malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontra^ustari la francan, ^car por Esperanto li anta^uvidis pli valoran alternativan rolon. 3. Niaj celoj Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi pozitivajn valorojn: a) propede^utiko por lingvoinstruado; b) kontaktoj inter ordinaraj homoj; c) kontaktoj sendiskriminaciaj; ^c) novtipa internacia kulturo. Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la ser^cado de propra identeco igis koncepti esperantistecon kvaza^u la apartenon al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la ali^go de novaj homoj estas nepre kondi^citaj de la konscii^go pri tiuj ^ci valoroj. 4. La kongresoj kiel vojo al kresko Internaciaj kongresoj kaj renkonti^goj estas esencaj por la asimili^go de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, la^u la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, la^u la modelo de la Freinet-instruistoj. 5. Ni posedas formon kaj enhavon Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la ta^ugecon de la lingvo por esprimi _^cion_; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas anka^u diri _ion_ - ion kulture originalan kaj internacie valoran. ----------------------------------------------------------------------- Proklamo de Voss (1991) Esperanto kiel funkcianta lingvo En la disvastiga laboro, unuarange gravas emfazi, ke Esperanto estas jam funkcianta lingvo kun la propraj historio, kulturo kaj kulturportaj valoroj kaj strebi, ke ^gi ^guu sur plej diversaj kampoj samajn rangon, rajtojn, rimedojn kaj presti^gon kiel etna lingvo de simila disvasti^ginteco, kaj krome, ke ^gi estu estimata pro sia unika tutmonda rolo kaj sia potenciala kontribuo al la demokratiigo de la komunikado. Esperanto kaj strategio Kerne al la strategia debato estas malharmonio inter desupremaj kaj desubemaj agantoj. Evidentas unuflanke, ke klopodoj devigi la uzon de Esperanto desupre al iu nekonvinkita popolo ne nur fiaskos, sed estas kontra^u la etika bazo de la lingvo. Klaras aliflanke, ke dum desuba laboro konstante necesas, de si mem ^gi malver^sajne kondukos al signifa kresko de la lingvo a^u ^gia komunumo. Pli sa^ga strategio estas la kombino de amba^u vojoj per zorge elektitaj projektoj, tiel ke la desupre akiritaj decidoj kaj permesoj renkontu desube kreitan deziron a^u bezonon. La celo al kvalito estas la^udinda, sed necesas konstati, ke la kvalito plej ofte fontas el kvanto, kaj tiun kvanton povas krei la instruado, kadre de kiu apartan gravecon havas la adekvata kaj la^ueble oficiala trejnado de instruistoj. Esperanto kaj naciaj lingvoj Esperanto utilas por protekti la rajtojn de minoritataj lingvoj; la esperantistoj oponu neniun specifan lingvon - naciaj lingvoj estas respektendaj, sendepende de grandeco. Esperantistoj tamen malkontentu pri la uzo de naciaj lingvoj por transnaciaj celoj, precipe kiam tio diskriminacias kontra^u neparolantoj de tiuj lingvoj kaj minacas la pluvivon de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Vanas batali rekte kontra^u difinitaj grandaj lingvoj, sed necesas malkonstrui la mitojn kiuj subtenas ilian misuzon, zorgante fari tion per pravigeblaj argumentoj kaj ne per niaj propraj mitoj. Esperanto - ^gia destino La tradicia termino "fina venko" kun siaj militecaj subsignifoj transformi^gu al konstanta agado por ebligi la uzon de Esperanto inter tiu kreskanta nombro de personoj celantaj transnacian komunikadon. La plukreo de a^utonoma Esperanta kulturo estas valora, necesa, sed ne sufi^ca anta^ukondi^co por tiu strebo; sekve konflikto inter kultur-flegemaj kaj finvenkemaj esperantistoj estas transpontebla - ili povas trovi abundajn terenojn, kie utile kunlabori. Signifa kvanta kaj kvalita salto en la uzo de Esperanto ne okazos: - sole per la klopodoj de la nunaj parolantoj, kiuj havas nek la rimedojn nek la potencon tion solaj realigi; - sen la klopodoj de la nunaj esperantistoj teni la lingvon evoluanta, la komunumon vivanta, la aplikeblojn vasti^gantaj, ^gis potencialaj aplikistoj kun siaj lertoj kaj rimedoj malkovros kaj ekspluatos la lingvon. Kvankam naivaj revoj pri balda^ua "fina venko" povas naski frustrojn, certe iel forigendajn, estus tamen grava eraro elimini deziron pri signifa disvastiga sukceso, ^car tion farinte, la komunumo riskus nenion rimarki, se subite kaj neatendite maturi^gus kondi^coj kiuj malfermus la vojon al tio. La nuna tasko estas krei tiujn anta^ukondi^cojn, kies manko a^u malforto bremsus Esperanton en la koncerna momento ^ce transiro al tiu vast-skala uzado. -----------------------------------------------------------------------