From soc.culture.esperanto Mon Nov 1 11:48:58 1993 From: 100272.1601@compuserve.COM (Flandra Esperanto-Ligo) Date: 30 Oct 93 17:37:03 GMT Newsgroups: soc.culture.esperanto Subject: provteksto el Monato = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per la = reto cxiumonate du artikolojn. Jen artikolo el la novembra numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al 100272.1601@compuserve.com. ========================================================================= MATEMATIKO Nova gaela numerala sistemo La monata fakrevuo Gluais ("Gloso") en la gaela, temanta pri leksikografio kaj vortaroj, eldonata en Belfasto, Nord-Irlando, kutime publikigas artikolojn en la du cxefaj variantoj de tiu kelta lingvo, nome irlanda kaj skotgaela. Gxi iom unike kvazaux traktas la du idiomojn kiel unu lingvon. Tio multe vastigas la kampon de gaela filologio, kaj firme enkadrigas tiun neglektitan lingvon en la gxeneralan euxropan kulturon. Gluais antaux nelonge havis interesan artikolon pri nova numerala sistemo por la skotgaela lingvo. La parolataj keltaj lingvoj uzas, en numerado post dek naux, ne la decimalan sistemon, sed la pli antikvan bazitan sur la nombro dudek. Spuroj de tiu malnova sistemo trovigxas ankoraux en kelkaj nekeltaj euxropaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj dana, kaj en biblia angla. Dudeksistema kalkulado estigas ege longajn kaj komplikajn nombrojn: 77 igxas "tri dudekoj kaj dek sep", 283 igxas "ducent kvar dudekoj kaj tri". Grandaj ordaj numeraloj estas ecx pli timigaj; ekzemple 149a farigxas en gaela "la nauxa post la sep dudekoj", kaj tiel plu. Lernejanoj ofte trovas tiajn numeralojn tre malfacilaj, precipe en aritmetika kalkulado. Ekde longe en Irlando oni uzadas en la lernejoj, kaj cxie en la normala vivo, multe pli facilan decimalan sistemon, similan al tiuj de la greka kaj de la latinidaj lingvoj. En 1914, estis proponita al la Gaela Akademio en Skotlando, similan decimalan sistemon, sed gxi neniam estis akceptita. Nun la skotoj edukadaj instancoj enkondukas sistemon, kiu estas kvazaux kompromiso inter tiu el 1914 kaj la moderna irlanda. Pluraj skotaj verkistoj kaj aliaj uzantoj kontrauxstaras la enkondukon de tiu cxi nova metodo, sed edukistoj argumentas, ke la antikva ne plu tauxgas por instrui matematikon en komputila epoko. Tamen, en la parolata lingvo, kaj en nematematikaj situacioj kaj kuntekstoj, uzigxos la tradicia sistemo. Garbhan MACAOIDH