LA MALFERMITA PORDO de Saki "Mia onklino malsuprenvenos balda^u, s-ro Nuttel." diris tre aplomba sinjorineto de dekkvin jaroj; "dume vi devos provi min toleri." Framton Nuttel klopodis trovi la trafan vortigon, kiu dece flatos la nevinon nunan, sen nedece malplivalorigi la onklinon venontan. Private li dubis pli ol iam, ^cu tiaj ^ci formalaj vizitoj al serio da tute nekonataj homoj multon kontribuos al la kuracado de liaj nervoj, kiun li devus esti sekvanta. "Mi scias, kio okazos;" lia fratino estis dirinta, dum li preparis sin por migri al tiu ^ci kampara ripozejo; "vi kvaza^u ka^sos vin tie, ne parolante al iu ajn, kaj viaj nervoj estos pli malbonaj ol iam pro izolo kaj malgajado. Mi simple donos al vi leterojn por prezenti vin al ^ciuj miaj konatoj tie. Kelkaj el ili, la^u mia memoro, estis e^c iom agrablaj." Framton demandis sin, ^cu s-ino Sappleton, la sinjorino, al kiu li estis prezentonta sin per unu el siaj leteroj de prezento, enestas la agrablan kategorion. "^Cu vi konas multajn homojn en la ^cirka^ua^jo?" demandis la nevino, kiam ^si ju^gis, ke ili jam sufi^ce longe simpatiis en silento. "Preska^u neniom." diris Framton. "Mia fratino lo^gis tie ^ci, en la Pastrodomo, vi komprenas, anta^u ^cirka^u kvar jaroj, kaj ^si donis al mi leterojn de prezento adresitajn al kelkaj homoj ^ci tie." Li prononcis la lastan fakton per tono de a^udebla beda^uro. "En tiu okazo, vi scias preska^u nenion pri mia onklino, ^cu?" da^urigis la aplomba sinjorineto. "Nur ^siajn nomon kaj adreson." la gasto konfesis. Li estis demandanta sin, ^cu s-ino Sappleton estas en la edzina a^u vidvina stato. Ia nedifinebla io en la ^cambro ^sajnis sugestii viran lo^gadon. "^Sia granda tragedio trafis ^sin anta^u precize tri jaroj;" diris la infano; "tio devas esti post la tempo de via fratino." "^Sia tragedio?" demandis Framton; ial tragedioj ne ^sajnis akordi^gi kun tiu ^ci ripozema kampara loko. "Vi eble demandas vin, kial ni tenas tiun pordon tute malfermita en oktobro posttagmeze." diris la nevino, montrante grandan fenestropordon, kiu staris malfermita al gazono. "Estas sufi^ce varme por la jartempo," diris Framton; "sed ^cu tiu pordo iel rilatas al la tragedio?" "Tra tiu pordo, anta^u precize tri jaroj je la sama dato, eliris ^sia edzo kaj ^siaj du junaj fratoj por sia tago de ^caspafado. Ili neniam revenis. Dum ili transiris la erikejon por atingi sian plej ^satatan terpecon por galinago-pafado, ^ciuj tri engluti^gis en perfidan mar^ca^jon. Okazis tiu terura malseka somero, vi scias, kaj lokoj, kiuj en aliaj jaroj estas tute sekuraj, enfalis sen ia averto. Oni neniam retrovis la kadavrojn; tio estas la terura parto de la afero." Tie ^ci la vo^co de la junulino perdis sian aplomban tonon kaj i^gis ^sanceli^ge homa. "La povra Onklino ^ciam kredas, ke ili revenos je iu tago, ili kaj la malgranda bruna spanielo, kiu perdiis kun ili, kaj enpa^sos tra tiu pordo ^guste tiel, kiel ili kutimis. Jen kial ni tenas la pordon malfermita ^ciun vesperon ^gis plena krepusko. Povra kara Onklino, ^si jam ofte rakontis al mi, kiel ili foriris, ^sia edzo kun lia blanka akvimuna mantelo sur lia brako, kaj Ronnie, ^sia plej juna frato, kiu kantis "Bertie, kial vi saltetas?", kion li ^ciam faris por turmenteti ^sin, ^car ^si diris, ke tio agacas ^sin. ^Cu vi scias, ke, kelkfoje, je senmovaj, kvietaj vesperoj, kiel nun, mi preska^u havas harstarigan senton, ke ili ja enpa^sos tra tiu pordo..." ^Si ^cesis paroli kun eta horortremo. Estis por Framton senpezigo, kiam la onklino la^ute eniris la ^cambron kun kirlo da senkulpigoj pro sia malfrua apero. "Mi esperas, ke Vera estas amuzinta vin." ^si diris. "^Si estis tre interesa." diris Framton. "Mi esperas, ke la malfermita pordo ne ^cagrenas vin." diris s-ino Sappleton vigle. "Miaj edzo kaj fratoj balda^u revenos de la ^caspafado, kaj ili ^ciam eniras tie ^ci. Hodia^u ili ^casis galinagojn sur la mar^coj, do ili faros belan malpura^jon sur miaj povraj tapi^soj. Tiel tipe pri vi viroj, ^cu ne?" ^Si gaje babiladis pri la pafado kaj la malabundeco de birdoj, kaj la perspektivoj por anasoj en la vintro. Por Framton, ^cio estis tute horora. Li faris kura^gan sed nur parte sukcesan provon redirekti la konversacion al malpli terura temo; li konsciis, ke lia gastigantino estis donanta al li nur parteton de sia atento, kaj ke ^siaj okuloj sen^cese vagis preter li al la malfermita pordo kaj al la gazono preter ^gi. Certe estis malfeli^ca koincido, ke li faris sian viziton je tiu ^ci tragedia datreveno. "La kuracistoj konsente ordonis al mi plenan ripozon, mankon de mensa eksciti^go, kaj eviton de io ajn havanta la naturon de fortega korpa ekzerci^go." anoncis Framton, kiu vivis kun la sufi^ce disvasti^ginta iluzio, ke tute nekonataj kaj hazarde renkontitaj homoj avide deziregas ian informon pri oniaj malsanoj kaj malfortecoj, iliaj ka^uzo kaj kuracilo. "Pri la demando de dieto ili ne tiel bone konsentas." li da^urigis. "Ne?" diris s-ino Sappleton, per vo^co, kiu anstata^uis oscedon nur je la lasta momento. Tiam ^si subite heli^gis en viglan atenton---sed ne al tio, kion parolis Framton. "Jen ili finfine!" ^si kriis. "^Guste akurataj por te-man^go, kaj ^cu ili ne aspektas, kvaza^u ili estus enkoti^gintaj ^gis la okuloj!" Framton iomete tremetis kaj turnis sin al la nevino kun mieno intencita por komuniki simpatian komprenon. La infano fiksrigardis el la malfermita pordo kun sensobtuza hororo en ^siaj okuloj. En glacia ^soko de sennoma teruro, Framton fulme turnis sin en sia fotelo por rigardi en la saman direkton. En la i^ganta krepusko tri figuroj pa^sis tra la gazono cele al la pordo; ili ^ciuj portis po pafilon sub la brako, kaj unu el ili estis aldone ^sar^gita per blanka mantelo pendigita trans la ^sultroj. Laca bruna spanielo tenis sin proksime de iliaj kalkanoj. Senbrue ili alproksimi^gis la domon, kaj tiam ra^uka juna vo^co skandis el la malhelo: "Mi diras, Bertie, kial vi saltetas?" Framton ekkaptis panike siajn bastonon kaj ^capelon; la vestibla pordo, la gruza avenuo kaj la ^gardena pordego estis malklare konstatataj etapoj en lia freneza retreto. Biciklisto, kiu venis la^u la strato, devis veturi en la he^gon por eviti tuj okazontan kolizion. "Jen ni, mia kara," diris la portanto de la blanka pluvmantelo, envenante tra la fenestropordo; "iom kotaj, sed ^gi estas plejparte seka. Kiu estis tiu, kiu forkuregis, dum ni alvenis?" "Tute eksterordinara viro, iu s-ro Nuttel;" diris s-ino Sappleton; "povis paroli nur pri sia malsano, kaj forkuris sen ia vorto de adia^uo a^u pardonpeto, kiam vi alvenis. Oni povus pensi, ke li vidis fantomon." "Mi supozas, ke pro la spanielo;" diris la nevino trankvile; "li diris al mi, ke li havas hororon pri hundoj. Li iufoje estis ^casita de bando de pario-hundoj en tombejon ie sur la bordoj de Gango kaj devis pasigi la nokton en nove fosita tombo, dum la bestoj rikane mordminacis kaj ^sa^umis tuj super li. Sufi^ce por difekti la nervojn de iu ajn." Fabelado sen anta^ua avizo estis ^sia speciala^jo. --- Mi tradukis tion anta^u multaj jaroj. Mi nun plibonigus ^gin, se mi havus tempon. Se vi legis ^ci tiun elektronikan tekston kaj kapablas sendi retpo^ston, bonvole sendu al mi mesa^gon, por ke mi sciu, ^cu indas enretigi tiajn tekstojn.