La suoma bonfartsxtato bazigxas sur la skandinavan modelon, kies brilanta modelekzemplo estas Svedujo. La plej gravaj atingajxoj de la skandinava bonfartsxtato -- el la vidpunkto de la esploristoj -- estas socia sekureco al cxiu, interinstituciaj rilatoj kaj la politika superregado de socidemokratio. Tamen la jxustempa diskutado pritraktas cxefe 'virinamikecon' de bonfartsxtato kaj tion, ke virinoj estis en grava pozicio je ties kreado kaj realigado. Do oni rigardas la sxtaton kiel amikon kaj kunulon de la laboranta virino aux -- libere dirite -- kiel 'virinamikan' estigajxon.
Oni konas la skandinavajn landojn pro ties 'universala' bonfartpolitiko, laux kiu la rajto de socia sekureco auxtomate apartenas al oni laux civitaneco aux hejmejo. Cxi tiel ne estas aliloke. En kontinenteuxropaj landoj kiel Germanujo socia sekureco dependas de onia labormerkata stato. En anglamerikaj landoj oni disdonas bonfarton laux konsiderado nur al tiuj, kiuj vere bezonas gxin. Cxiu suomo, kiu iam vivis eksterlande, certe rimarkis cxi tiujn malsamecojn en la socipolitiko, kiun krome rekte respektivas cxiutagaj vivstiloj kaj publika opinio.
Estas tute lauxracie, ke ni alvokas nian specialan heredajxon kaj rigardas gxin kiel la fundamenton de niaj naciaj valoroj kaj Weltanschauung. Kristana ortodokseco, la moralaj instruajxoj de la eklezio kaj nia tradicio de zorgado pri tiuj, kiuj estas malpli bonsxancaj ol ni -- kune kun la idealo pri forta sxtato kaj la politika superregado de la laboranta klaso -- preparis la vojon por la estigado de la nordia bonfartsxtato kaj ties difinoj de civitaneco. Precipe ekde la jardekoj 1950 kaj 1960 la skandinava nacia memeco tre bazigxas sur la ideologion pri la folkhem. La principo pri egaleco, kiun bonfartsxtato enhavas, kaj tio, ke ni estas skandinavaj, havas decidigan influon al nia politika klimato.
Post tio envenis en nian konscion alispeca Euxropo, alidire la regiono, kiun oni konas kiel 'Okcident-Euxropon' kaj kiu ekestis politika estajxo post la dua mondmilito. Okcident-Euxropo estas kaj socie kaj ekonomie aparta de Orient-Euxropo -- sed ankaux de aliaj regionoj kiel Nord-Ameriko. El socia vidpunkto Okcident-Euxropo estas sane unuecigxinta tuto kaj produktajxo de longa evoluo. Gxin karakterizas klare distingebla sistemo de farmado, industrio, edukado, urba strukturo, socia bonfarto kaj rilataj servoj.
Aparte de strukturaj ecoj al la euxropa socio (precipe se ni ekskluzivas Skandinavujon) influas diversaj agantoj, kies politikan kaj psikologian efekton oni kutime maltroigas cxi tie en Skandinavujo. Okcident-Euxropon -- kiu havas unuecigxintan industrian heredajxon, urbojn, burgxaron kaj laborantan klason -- tre modlis familiaj tradicioj kaj klaskonscio.
Kiam suda kaj norda Euxropo fine renkontos cxirkaux tablo por decidi pri la politiko en la EU, ni nepre ne maltroigu la fonajn ecojn de la 'suda' (alidire mediteranea) mensostato kaj politika ordo. Ni jam nepre rerigardu cxi tiun regionon kaj -- gxis raciaj limoj -- akceptu gxian politikan kaj kulturan heredajxon. Ecx 285 milionoj el la 714 milionoj da logxantoj de Euxropo estas katolikaj; ecx nur tial nun, kiam ni luteranaj skandinavoj estas baldaux alligigxontaj al la EU, ni lernu ne maltroigi katolikajn vidpunktojn pri tiaj temoj, kiel socipolitiko, etiko, virto, moraleco kaj socia responso. Lars Bergqvist, la longatempa ambasadoro de Svedujo en Vatikano, rimarkis, ke la eklezio pli forte influas al katolikaj regionoj ol protestantaj aux ortodoksaj komunumoj. Cxi tio evidentigxas en iliaj lernejoj, sur la stratoj, en pregxejo -- cxie. Kristaneco cxeestas multe pli forte ol en la sekularigxinta nordo.
La katolikan tradicion karakterizas gxia hierarkia ordo kaj gxia praktiko de senpekigado. La hierarkia katolika vidpunkto pri socio kiel konstante levigxanta sxtuparo forte influas al la socio kaj politiko cxie en Euxropo ankoraux en la jarcento 1900. Pro ke Nordio neniam havis fortan feuxdan tradicion, gxi cxiam proponis pli fruktodonan teron al la tri revoluciaj principoj "libereco, frateco kaj egaleco". Simile -- pro la restanta influo de la reformado kaj stabila interrilato inter la eklezio kaj la sxtato -- Skandinavujo proponis la idealajn cirkonstancojn al la evoluo de kolektivaj bonfartservoj. Fakte la sekularigxado pli kaj pli enportis la klaskonflikton en la politikan arenon.
Kvankam la latina mondo estas la kovejo de revolucio kaj klereco, hierarkiismo ankoraux prosperas kaj profunde influas la tutan latinan socion kaj gxiajn diversajn instituciojn. Hierarkiismon plutenas fortoj de historia kontinueco. En latinaj landoj la socia bazostrukturo estas multe pli maljuna, kaj gxi evoluis en pli stabilaj, pacaj cirkonstancoj ol en Skandinavujo, kie oni prete bonvenigis socian sxangxigxon kaj renverson. La suoma nuna socio estas malproksimege de tio, kio gxi estis antaux 40 aux 50 jaroj. La baby boom -generacio, kiu naskigxis post la dua mondmilito, kreskis ene en cxi tiuj rapidaj sxangxigxoj; ili naskigxis en relative malricxan, farmistan klasosocion, kiu rapide urbigxis post la amasmigroj de la jardekoj 1960 kaj 1970. Ilia generacio atestis la evoluon de bonfartstato kaj la levigxon de progreso kiel la socia idealo, dum esenca principo de progreso estis disdonado de enspezoj.
Bonfartsxtato lulis nin en sekuran egalecparadizon kaj -- almenaux ekstere -- gxi forigis klaslimojn kaj malgrandigis la simbolojn de ekonomia neegaleco. Tamen pli grave gxi praktike neniigis la malmultenspezan farmistkomunumon. La laboranta klaso iris tra procezo de 'burgxigxado', la mezklasoj 'proletigxis', dum la klasprofilo de la 'novmalricxuloj' ankoraux restas analizota. Ni jam devas retaksi cxi tiujn bazajn sociajn evoluojn per nova maniero.
En la 'firmigxintaj' nacioj de kontinenta Euxropo socia klaso difinas la memecon de individuo multe pli tute ol cxi tie en Skandinavujo, kie la plejo el la popolo -- cxu konscie cxu ne -- vivas en la mezklaso. Vidpunktoj pri legxo kaj legxfarado montras ecx pluan malsimilecon inter Skandinavujo kaj latineca Euxropo. La baza principo en Skandinavujo (precipe en Suomujo, lando 'konstruita sur legxojn') estas tio, ke oni faras nur legxojn, kiujn oni povas efektive obeigi. La samo veras je katolikaj landoj principe sed ne praktike. En katolikaj landoj la legxo difinas, kio estas gxusta kaj kio estas malgxusta, kaj do reprezentas idealon, kiun cxiu apogas sed malmultaj praktike atingas. Legxobeado estas pli enradikigxinta en Skandinavujo ol en la sudo, kion atestas niaj respektivaj rilatoj al EU-aj direktivoj.
La principo de helpanteco proponas bazan modelon por la difinado de la interrilato inter la sxtato kaj individuo. Laux cxi tiu principo la sxtato devas apogi, progresigi kaj protekti la rajton de individuo al agado. La auxtoritatuloj -- cxu publikaj, lokaj, regionaj, registaraj, cxu supernaciaj -- intervenas nur, se individuo aux organizajxo ial ne povas plenumi cxi tiujn devojn. Oni rigardas familion kiel la kernan socian tuton; la cxeftasko de publikaj auxtoritatuloj estas certigi, ke la familio povu funkcii suficxe bone. Dum oni devas certigi al gepatroj la eblon de elekti lernejon por siaj infanoj, oni povas postuli, ke la familio protektu siajn pli malfortajn membrojn de infanoj gxis geavoj. Oni postulas, ke patrinoj estu helpataj cxe hejmtaskoj ktp. Sed unu baza principo dauxras: individuo fine devas funkciigi la socion. La tasko de la sxtato kaj gxiaj diversaj auxtoritatuloj estas helpi. Oni supozas, ke la socio funkcias de malsupre supren kiel piramido. Laux la pensmaniero estas nature kaj dezirinde, ke la socia bazostrukturo unuecigxu kiel eble plej proksimen al familio kaj gxia cxiutaga vivo.
Cxi tiu estas la katolika politiko, kiun progresigas la kristandemokrataj partioj de Euxropo. Se ni komparas ilin kun socidemokratoj, kiuj atingis regan staton en Suomujo en la jardeko 1960, la cxefmalsimileco estas cxe tio, ke socidemokratoj venkas siajn apogantojn per koncentrigxi al klaspolitiko, dum el la kristandemokrata vidpunkto religio transpontigas klaslimojn. Kristandemokratio estas politika movado, kiu apogas kompromison inter sociaj klasoj per aspiri vastan politikan programon. Kristandemokratoj koncentrigxas al temoj, kiuj faciligas socian kaj ekonomian neegalecon sed samtempe plutenas firmigxintajn sociajn kaj kulturajn dividojn.
La cxefvortoj, kiuj plej bone karakterizas la politikon de kristandemokratoj, estas unuecigo, interklasaj bonaj rilatoj, konformeco kaj plurismo. La dauxra celo de kristandemokratio estas trovi mezvojon per ebenigi la konfliktajn interesojn de gxiaj diversaj sektoj. Kristandemokratio faciligas, reinterpretas kaj solvas socian malharmonion uzante religion kiel ilon por transpontigado de klaslimoj. Religio iras tra cxiuj sociaj klasoj. Gxi iras trans regionajn kaj naciajn limojn kaj ebenigas neegalecon inter klasoj kaj seksoj -- sed de malsupre supren anstataux la malo.
Kristandemokratio agnoskas tri sociajn substrukturojn: merkaton kun privata posedado, sxtaton kaj familion. Anstataux rigardi la sxtaton politike plej grava kristandemokratio apogas la auxtonomion de cxiuj tri substrukturoj. Oni ne rigardas la disdonadon de posedado kiel cxefan bazon de la politika ordo sed kiel eblon de konstante solvi konfliktajn interesojn. Laborantorganizajxoj, dungantorganizajxoj kaj politikaj partioj ne agas kiel 'klasaktivajxoj' sed kiel iloj, per kiuj socio povas organizigxi en funkciantan tuton. Cxiu en cxi tiu tuto havas neanstatauxeblan funkcion kaj tre kontribuas al la komuna bono. Oni rigardas individuon pli cxefe kiel socian aganton ol politikan aux ekonomian.
Helpanteco praktike difinas la etendregionon kaj limojn de registara interveno. Gxi progresigas komunan solidarecon kaj pli apogas kristanan civitanecon ol civitanecon mem. Gxi lasas al la eklezio prezenti sin kiel donema bonfaranto kaj kiel la morala bazroko de la socio. Helpanteco kontrauxas la ideon de tute transdoni la mastradon de socia bonfarto kaj decidadan auxtoritaton al la sxtato. La idealo estas private organizita sed publike financita bonfartsistemo.
Kristandemokratio ankaux rigardas gravaj la biologiajn rolojn de viroj kaj virinoj. Gxi defendas la seksdependan disdonadon de enspezoj: salajrata laboro estas por viroj, sensalajra hejmlaboro por virinoj. Oni ne rigardas virinojn, kiuj donas sin al la hejmo kaj siaj patrinaj devoj, malpli gravaj sed fidelaj al ilia natura, biologia rolo. En la publika kampo klaso estas malpli grava ol kristanaj valoroj, solidareco, proksimulamo kaj konscio de responso pri onia estonteco kaj tiu de onia familio, grupo aux klano. El cxi tiu vidpunkto oni postulas, ke la edzo oferadu por sia edzino, la edzino por sia edzo. Oni opinias, ke la kristana edzigxo estas la gxusta cxirkauxajxo por sekura infaneco.
Memklare estas, ke la socipolitiko, kiun kristandemokratoj aspiras, ne ekzistas en pura formo ie en Euxropo. Kiel kultura varianto katolikeco signifas malsamajn ajxojn en malsamaj landoj, en Francujo aux Nederlando, Polujo aux Belgujo. Ecx ene en nacio katolikeco ofte nepre interpretigxas per vaste malsamaj manieroj. Plue tre malmultaj landoj estas tute katolikaj, kial ni nepre strebu kompreni, kian kuninfluon malsamaj tradicioj havas al modlado de kultura kaj politika ordo (kiel katolikeco kaj kalvinaneco en Nederlando, aux katolikeco kaj luteraneco en Germanujo). Krome estas troe malfacile taksi la specifan influon de katolikeco, kvankam oni sendube povas vidi, ke gxi modlas kernajn sociajn valorojn kaj proponas al politika ordo aludkadron, kiu estas klare malsimila ol tiu de la Skandinava bonfartsxtato.
Tamen estas klare, ke ni en Skandinavujo -- ecx nune, kiam ni luktadas en ekonomia marasmo -- estas fieraj pri nia bonfartsxtato, kiu el pluraj flankoj sukcesis solvi multajn sociajn problemojn kaj konfliktojn. Kontinenteuxropanoj iugrade konsentas jesi la avantagxojn kaj atingajxojn de bonfartsxtato ekzemple cxe laborbonfarto. Katolikeco tute ne partoprenis en evoluigado de vera bonfartsxtato, pro ke -- kiel esploristoj montris -- al gxi mankas difino de socia civitaneco kaj gxi malsukcesas konscii, ke bezono auxtomate donas la rajton al plenumado de la bezono. La spirito de bonfarado, kiun la katolika eklezio rigardas kiel kristanan devon, estas funkcio, kiu respektivas al bonfartsxtato rilate al bazaj sociaj rajtoj. La sociaj rajtoj de la hodiauxo estas la bonfarado de la hierauxo laux Keen van Kerbergen, kiu esploras nederlandan katolikecon kaj la koncepton de 'socia civitaneco'. Socia civitaneco donas rajton al cxiom el profitoj kaj solidareco, dum en alia (katolika) valorsistemo oni ricevas tiun rajton laux "klina" skalo. Bonfarado cxiam estis pli religia ol socipolitika temo. Aliflanke socikatolikoj cxie en Euxropo, precipe en Germanujo, solvis la problemon de malricxeco per agnoski, ke la sxtato devas cxiukaze ricevi gravan taskon. Fakte estas antauxvideble, ke en la Euxropo de la morgauxo la sudo kaj la nordo unuecigxos per tute nova maniero, per trovi novan mezvojon kaj per estigi tute novajn kunlabormanierojn.