Hejmo, familio kaj bonfartŝtato -- eŭropaj realigoj

de Laura KOLBE;
el Universitas Helsingiensis 3/1994; jen la anglalingva originaĵo
tradukis Marko RAUHAMAA.


Kiel nordia socipolitiko aspektas al kontinenteŭropano? Kaj kion ni scias pri socia bonfarto en centra kaj suda Eŭropo? Ni skandinavoj kontente lasas al la ŝtato mastri la modladon kaj realigadon de nia socipolitiko.

La suoma bonfartŝtato baziĝas sur la skandinavan modelon, kies brilanta modelekzemplo estas Svedujo. La plej gravaj atingaĵoj de la skandinava bonfartŝtato -- el la vidpunkto de la esploristoj -- estas socia sekureco al ĉiu, interinstituciaj rilatoj kaj la politika superregado de socidemokratio. Tamen la ĵustempa diskutado pritraktas ĉefe 'virinamikecon' de bonfartŝtato kaj tion, ke virinoj estis en grava pozicio je ties kreado kaj realigado. Do oni rigardas la ŝtaton kiel amikon kaj kunulon de la laboranta virino aŭ -- libere dirite -- kiel 'virinamikan' estigaĵon.

La virinamika bonfartŝtato

La 'virinamikeco' de bonfartŝtato estas temo de arda intereso inter skandinavaj akademiuloj, precipe inter tiuj virinaj esploristoj, kiuj apogas la politikaj principoj de bonfartŝtato. Oni rigardas virinamikan ŝtaton kiel utopion, kiu lasas al virinoj kunmeti laboron, patrinecon kaj zorgadon sen ke ili devas fordoni sian socian kaj ekonomian staton. El ĉi tiu vidpunkto la devoj, kiujn oni tradicie rilatigas al patrineco (naskado, zorgado pri infanoj ktp), ne enfermu virinojn en la privatan fakon de la hejmo aŭ pliigu ilian dependecon de viroj. Ĉi tien la ŝtato intervenas kaj ebligas al virinoj partopreni en kaj la publikaj kaj privataj vivkampoj. Virino povas esti samtempe patrino, prizorganto kaj laboranto.

Oni konas la skandinavajn landojn pro ties 'universala' bonfartpolitiko, laŭ kiu la rajto de socia sekureco aŭtomate apartenas al oni laŭ civitaneco aŭ hejmejo. Ĉi tiel ne estas aliloke. En kontinenteŭropaj landoj kiel Germanujo socia sekureco dependas de onia labormerkata stato. En anglamerikaj landoj oni disdonas bonfarton laŭ konsiderado nur al tiuj, kiuj vere bezonas ĝin. Ĉiu suomo, kiu iam vivis eksterlande, certe rimarkis ĉi tiujn malsamecojn en la socipolitiko, kiun krome rekte respektivas ĉiutagaj vivstiloj kaj publika opinio.

Bonfarto kaj la reveno de religio

Enketoj, kiuj mapas tendencojn de publika opinio, ĵuse malkovris la kreskantan gravecon de religio kiel flankon de suoma memeco. Al tiuj el ni, kiuj esploras la historion de ideoj, estas interesege rimarki, kiel la ateismajn, kontraŭkristanecajn jardekojn 1960 kaj 1970 anstataŭis renoviĝinta intereso pri spiritaj valoroj, kristaneco kaj nia luterana heredaĵo. La religia debato, kiun oni komencis dum la prezidanta kampanjo pli frue en ĉi tiu jaro, disbranĉiĝis al multaj rilataj temoj, kaj la ĵustempa debato pri la socia politiko de la EU igis al multaj skandinavoj zorge rigardi niajn proprajn radikojn kaj pesi la influon de la luterana fido al nia nacia mensospeco kaj politika heredaĵo.

Estas tute laŭracie, ke ni alvokas nian specialan heredaĵon kaj rigardas ĝin kiel la fundamenton de niaj naciaj valoroj kaj Weltanschauung. Kristana ortodokseco, la moralaj instruaĵoj de la eklezio kaj nia tradicio de zorgado pri tiuj, kiuj estas malpli bonŝancaj ol ni -- kune kun la idealo pri forta ŝtato kaj la politika superregado de la laboranta klaso -- preparis la vojon por la estigado de la nordia bonfartŝtato kaj ties difinoj de civitaneco. Precipe ekde la jardekoj 1950 kaj 1960 la skandinava nacia memeco tre baziĝas sur la ideologion pri la folkhem. La principo pri egaleco, kiun bonfartŝtato enhavas, kaj tio, ke ni estas skandinavaj, havas decidigan influon al nia politika klimato.

La heroa skandinava epopeo

Oni ekzamenu ĉi tiujn evoluojn kontraŭ fono de transiĝo: la rapida leviĝo de la skandinavaj landoj de inter la plej malriĉaj inter la plej bonstatajn regionojn en Eŭropo -- grandega ŝanĝiĝo. Skandinavujo origine havis fortan farmistan tradicion; farmada produktado baziĝis sur familiajn bienetojn. La plibonigado de la stato de lufarmistoj -- alidire la malriĉiĝinta senlanda farmistaro -- estis unu el la plej urĝaj sociaj problemoj, kiujn Suomujo komence devis venki. La bonstata kamparanaro estis malgranda malplejo el la popolo, kaj la urba burĝaro preskaŭ tute ne ekzistis en Suomujo, kvankam ĝi havis pli fortan staton aliloke en Skandinavujo, precipe en Danujo. Ligoj inter la ŝtato kaj la civitanoj de Finland komencis aperi en la jarcento 1800; oni fondis la nacian ŝtaton sur la principon, ke la suoma popolo estas unu nacio. La ŝtato proponis leĝan ŝirmon kontraŭ politika premado, do oni komencis rigardi ĝin kiel 'bonan' institucion. La ŝtato ankaŭ proponis edukadan kanalon, kiu komenciĝis de bazlernejo kaj pluiĝis al pli alta edukado kaj ĝis profesio. La ŝtato havis la mandaton de regi la naciajn posedaĵojn de Suomujo kaj tiel iĝis socipolitika ilo.

Post tio envenis en nian konscion alispeca Eŭropo, alidire la regiono, kiun oni konas kiel 'Okcident-Eŭropon' kaj kiu ekestis politika estaĵo post la dua mondmilito. Okcident-Eŭropo estas kaj socie kaj ekonomie aparta de Orient-Eŭropo -- sed ankaŭ de aliaj regionoj kiel Nord-Ameriko. El socia vidpunkto Okcident-Eŭropo estas sane unueciĝinta tuto kaj produktaĵo de longa evoluo. Ĝin karakterizas klare distingebla sistemo de farmado, industrio, edukado, urba strukturo, socia bonfarto kaj rilataj servoj.

Aparte de strukturaj ecoj al la eŭropa socio (precipe se ni ekskluzivas Skandinavujon) influas diversaj agantoj, kies politikan kaj psikologian efekton oni kutime maltroigas ĉi tie en Skandinavujo. Okcident-Eŭropon -- kiu havas unueciĝintan industrian heredaĵon, urbojn, burĝaron kaj laborantan klason -- tre modlis familiaj tradicioj kaj klaskonscio.

Katolikeco kiel vivstilo -- la sudo renkontas la nordon

Ĉu kiel hierarkio, religio, ĉu kiel politika ordo, katolikeco estas tre nekonata al ni ĉi tie en Skandinavujo, kial ni emas maltroigi ĝian gravecon. Tamen oni ne povas ignori du faktojn: katolikeco restos la plej potenca religio en la mondo, kaj la katolika popolo kreskas je certa kaj konstanta rapideco. Ĵustempaj mezuroj montras, ke la nombro de la globa katolika popolo estas 929 milionoj, el kio la centraj kaj sudaj regionoj de Eŭropo havas grandan porcion. La katolika eklezio operaciigas verŝajne la plej vastan ĉenon de bonfartaj servoj kaj malsanulejoj en la mondo kaj ankaŭ la plej unuecan edukadan sistemon -- de bazlernejo ĝis universitato. Oni trovas katolikajn instituciojn kaj organizaĵojn ĉie sur la globo, kaj demando de la servoj, kiujn ili proponas, havas vastan bazon.

Kiam suda kaj norda Eŭropo fine renkontos ĉirkaŭ tablo por decidi pri la politiko en la EU, ni nepre ne maltroigu la fonajn ecojn de la 'suda' (alidire mediteranea) mensostato kaj politika ordo. Ni jam nepre rerigardu ĉi tiun regionon kaj -- ĝis raciaj limoj -- akceptu ĝian politikan kaj kulturan heredaĵon. Eĉ 285 milionoj el la 714 milionoj da loĝantoj de Eŭropo estas katolikaj; eĉ nur tial nun, kiam ni luteranaj skandinavoj estas baldaŭ alligiĝontaj al la EU, ni lernu ne maltroigi katolikajn vidpunktojn pri tiaj temoj, kiel socipolitiko, etiko, virto, moraleco kaj socia responso. Lars Bergqvist, la longatempa ambasadoro de Svedujo en Vatikano, rimarkis, ke la eklezio pli forte influas al katolikaj regionoj ol protestantaj aŭ ortodoksaj komunumoj. Ĉi tio evidentiĝas en iliaj lernejoj, sur la stratoj, en preĝejo -- ĉie. Kristaneco ĉeestas multe pli forte ol en la sekulariĝinta nordo.

La katolikan tradicion karakterizas ĝia hierarkia ordo kaj ĝia praktiko de senpekigado. La hierarkia katolika vidpunkto pri socio kiel konstante leviĝanta ŝtuparo forte influas al la socio kaj politiko ĉie en Eŭropo ankoraŭ en la jarcento 1900. Pro ke Nordio neniam havis fortan feŭdan tradicion, ĝi ĉiam proponis pli fruktodonan teron al la tri revoluciaj principoj "libereco, frateco kaj egaleco". Simile -- pro la restanta influo de la reformado kaj stabila interrilato inter la eklezio kaj la ŝtato -- Skandinavujo proponis la idealajn cirkonstancojn al la evoluo de kolektivaj bonfartservoj. Fakte la sekulariĝado pli kaj pli enportis la klaskonflikton en la politikan arenon.

Kvankam la latina mondo estas la kovejo de revolucio kaj klereco, hierarkiismo ankoraŭ prosperas kaj profunde influas la tutan latinan socion kaj ĝiajn diversajn instituciojn. Hierarkiismon plutenas fortoj de historia kontinueco. En latinaj landoj la socia bazostrukturo estas multe pli maljuna, kaj ĝi evoluis en pli stabilaj, pacaj cirkonstancoj ol en Skandinavujo, kie oni prete bonvenigis socian ŝanĝiĝon kaj renverson. La suoma nuna socio estas malproksimege de tio, kio ĝi estis antaŭ 40 aŭ 50 jaroj. La baby boom -generacio, kiu naskiĝis post la dua mondmilito, kreskis ene en ĉi tiuj rapidaj ŝanĝiĝoj; ili naskiĝis en relative malriĉan, farmistan klasosocion, kiu rapide urbiĝis post la amasmigroj de la jardekoj 1960 kaj 1970. Ilia generacio atestis la evoluon de bonfartstato kaj la leviĝon de progreso kiel la socia idealo, dum esenca principo de progreso estis disdonado de enspezoj.

Bonfartŝtato lulis nin en sekuran egalecparadizon kaj -- almenaŭ ekstere -- ĝi forigis klaslimojn kaj malgrandigis la simbolojn de ekonomia neegaleco. Tamen pli grave ĝi praktike neniigis la malmultenspezan farmistkomunumon. La laboranta klaso iris tra procezo de 'burĝiĝado', la mezklasoj 'proletiĝis', dum la klasprofilo de la 'novmalriĉuloj' ankoraŭ restas analizota. Ni jam devas retaksi ĉi tiujn bazajn sociajn evoluojn per nova maniero.

En la 'firmiĝintaj' nacioj de kontinenta Eŭropo socia klaso difinas la memecon de individuo multe pli tute ol ĉi tie en Skandinavujo, kie la plejo el la popolo -- ĉu konscie ĉu ne -- vivas en la mezklaso. Vidpunktoj pri leĝo kaj leĝfarado montras eĉ pluan malsimilecon inter Skandinavujo kaj latineca Eŭropo. La baza principo en Skandinavujo (precipe en Suomujo, lando 'konstruita sur leĝojn') estas tio, ke oni faras nur leĝojn, kiujn oni povas efektive obeigi. La samo veras je katolikaj landoj principe sed ne praktike. En katolikaj landoj la leĝo difinas, kio estas ĝusta kaj kio estas malĝusta, kaj do reprezentas idealon, kiun ĉiu apogas sed malmultaj praktike atingas. Leĝobeado estas pli enradikiĝinta en Skandinavujo ol en la sudo, kion atestas niaj respektivaj rilatoj al EU-aj direktivoj.

Katolika politiko kaj kristandemokratio

Kiel Bergqvist emfazas, katolikeco praktikas nerektan politikan influon en Eŭropo kaj plu praktikos en la estonteco. Oni vidas tion plej klare en la politiko, kiun praktikas kristandemokratoj. Tiu baziĝas sur du principojn, kiuj iom post iom iĝas pli ĝeneralaj en Skandinavujo: personismo kaj la principo de helpanteco. Sed kion ĉi tiuj terminoj fakte signifas? Taŭge akurate personismo estas koncepto, kiu karakterizas la opiniojn de la papo Johano Paŭlo II. Ĝi reprezentas prihomecan vidpunkton, laŭ kiu nur ekzistisma agado -- interpretate laŭ la vorto de la evangelio -- vivigas nin kaj donas al ni nian homan valoron. El ĉi tiu vidpunkto ni havas denaskiĝan devon de helpi nian proksimulon kaj en nia tuja familio kaj en la aludgrupo, al kiu ni apartenas.

La principo de helpanteco proponas bazan modelon por la difinado de la interrilato inter la ŝtato kaj individuo. Laŭ ĉi tiu principo la ŝtato devas apogi, progresigi kaj protekti la rajton de individuo al agado. La aŭtoritatuloj -- ĉu publikaj, lokaj, regionaj, registaraj, ĉu supernaciaj -- intervenas nur, se individuo aŭ organizaĵo ial ne povas plenumi ĉi tiujn devojn. Oni rigardas familion kiel la kernan socian tuton; la ĉeftasko de publikaj aŭtoritatuloj estas certigi, ke la familio povu funkcii sufiĉe bone. Dum oni devas certigi al gepatroj la eblon de elekti lernejon por siaj infanoj, oni povas postuli, ke la familio protektu siajn pli malfortajn membrojn de infanoj ĝis geavoj. Oni postulas, ke patrinoj estu helpataj ĉe hejmtaskoj ktp. Sed unu baza principo daŭras: individuo fine devas funkciigi la socion. La tasko de la ŝtato kaj ĝiaj diversaj aŭtoritatuloj estas helpi. Oni supozas, ke la socio funkcias de malsupre supren kiel piramido. Laŭ la pensmaniero estas nature kaj dezirinde, ke la socia bazostrukturo unueciĝu kiel eble plej proksimen al familio kaj ĝia ĉiutaga vivo.

Ĉi tiu estas la katolika politiko, kiun progresigas la kristandemokrataj partioj de Eŭropo. Se ni komparas ilin kun socidemokratoj, kiuj atingis regan staton en Suomujo en la jardeko 1960, la ĉefmalsimileco estas ĉe tio, ke socidemokratoj venkas siajn apogantojn per koncentriĝi al klaspolitiko, dum el la kristandemokrata vidpunkto religio transpontigas klaslimojn. Kristandemokratio estas politika movado, kiu apogas kompromison inter sociaj klasoj per aspiri vastan politikan programon. Kristandemokratoj koncentriĝas al temoj, kiuj faciligas socian kaj ekonomian neegalecon sed samtempe plutenas firmiĝintajn sociajn kaj kulturajn dividojn.

La ĉefvortoj, kiuj plej bone karakterizas la politikon de kristandemokratoj, estas unuecigo, interklasaj bonaj rilatoj, konformeco kaj plurismo. La daŭra celo de kristandemokratio estas trovi mezvojon per ebenigi la konfliktajn interesojn de ĝiaj diversaj sektoj. Kristandemokratio faciligas, reinterpretas kaj solvas socian malharmonion uzante religion kiel ilon por transpontigado de klaslimoj. Religio iras tra ĉiuj sociaj klasoj. Ĝi iras trans regionajn kaj naciajn limojn kaj ebenigas neegalecon inter klasoj kaj seksoj -- sed de malsupre supren anstataŭ la malo.

Kristandemokratio agnoskas tri sociajn substrukturojn: merkaton kun privata posedado, ŝtaton kaj familion. Anstataŭ rigardi la ŝtaton politike plej grava kristandemokratio apogas la aŭtonomion de ĉiuj tri substrukturoj. Oni ne rigardas la disdonadon de posedado kiel ĉefan bazon de la politika ordo sed kiel eblon de konstante solvi konfliktajn interesojn. Laborantorganizaĵoj, dungantorganizaĵoj kaj politikaj partioj ne agas kiel 'klasaktivaĵoj' sed kiel iloj, per kiuj socio povas organiziĝi en funkciantan tuton. Ĉiu en ĉi tiu tuto havas neanstataŭeblan funkcion kaj tre kontribuas al la komuna bono. Oni rigardas individuon pli ĉefe kiel socian aganton ol politikan aŭ ekonomian.

Helpanteco praktike difinas la etendregionon kaj limojn de registara interveno. Ĝi progresigas komunan solidarecon kaj pli apogas kristanan civitanecon ol civitanecon mem. Ĝi lasas al la eklezio prezenti sin kiel donema bonfaranto kaj kiel la morala bazroko de la socio. Helpanteco kontraŭas la ideon de tute transdoni la mastradon de socia bonfarto kaj decidadan aŭtoritaton al la ŝtato. La idealo estas private organizita sed publike financita bonfartsistemo.

Teorio de neegaleco

Kristandemokratio nerekte apogas teorion de neegaleco: ĝi rigardas sociajn klasojn ne kiel konfliktajn fortojn sed kiel interdependajn strukturojn. Inter ili estas nesimilecoj, sed ĝuste ĉi tiuj nesimilecoj estas kerna parto de la sistemo. Neegaleco apartenas al la natura ordo de aĵoj, do oni nepre ne provu ŝanĝi ĝin. Oni ne rigardas individuon kiel egalan civitanon en 'senklasa' socio, oni rezervas al ri lokon en hierarkia ordo, kiu formas la socian teksaĵon. Oni rilatigas sociajn rajtojn nur al familio kaj iuj specialaj grupoj. Oni ne rigardas individuon kiel nedependan subjekton laŭ la liberala signifo de la vorto. Ĉi tio estas malsimila al socidemokratio je tio, ke la socipolitiko, kiun kristandemokratio apogas, kontraŭas la donadon de tutan aŭtoritaton al la ŝtato, kiam oni modlas sociajn interrilatojn.

Kristandemokratio ankaŭ rigardas gravaj la biologiajn rolojn de viroj kaj virinoj. Ĝi defendas la seksdependan disdonadon de enspezoj: salajrata laboro estas por viroj, sensalajra hejmlaboro por virinoj. Oni ne rigardas virinojn, kiuj donas sin al la hejmo kaj siaj patrinaj devoj, malpli gravaj sed fidelaj al ilia natura, biologia rolo. En la publika kampo klaso estas malpli grava ol kristanaj valoroj, solidareco, proksimulamo kaj konscio de responso pri onia estonteco kaj tiu de onia familio, grupo aŭ klano. El ĉi tiu vidpunkto oni postulas, ke la edzo oferadu por sia edzino, la edzino por sia edzo. Oni opinias, ke la kristana edziĝo estas la ĝusta ĉirkaŭaĵo por sekura infaneco.

Memklare estas, ke la socipolitiko, kiun kristandemokratoj aspiras, ne ekzistas en pura formo ie en Eŭropo. Kiel kultura varianto katolikeco signifas malsamajn aĵojn en malsamaj landoj, en Francujo aŭ Nederlando, Polujo aŭ Belgujo. Eĉ ene en nacio katolikeco ofte nepre interpretiĝas per vaste malsamaj manieroj. Plue tre malmultaj landoj estas tute katolikaj, kial ni nepre strebu kompreni, kian kuninfluon malsamaj tradicioj havas al modlado de kultura kaj politika ordo (kiel katolikeco kaj kalvinaneco en Nederlando, aŭ katolikeco kaj luteraneco en Germanujo). Krome estas troe malfacile taksi la specifan influon de katolikeco, kvankam oni sendube povas vidi, ke ĝi modlas kernajn sociajn valorojn kaj proponas al politika ordo aludkadron, kiu estas klare malsimila ol tiu de la Skandinava bonfartŝtato.

La papa vidpunkto

En la antaŭa jaro la papo Johano Paŭlo II karakterizis siajn proprajn opiniojn pri katolika socipolitiko en publikaĵo Centesimus Annus -- welfare and 100 years of Catholic social doctrine. Kiel Bergqvist emfazas, la kritikado de la papo kontraŭ bonfartŝtato kaj ĝia pozicio kiel 'socihelpa' ŝtato estas speciale interesa el la skandinava vidpunkto. En Nord-Eŭropo la ŝtato tre intervenas en niajn sociajn interrilatojn, ekonomion kaj personajn vivojn. Laŭ la papo la loka kaj malsupranivela interveno de la ŝtato ŝtelis de ni nian konscion de socia devado. La socihelpa ŝtato plimalfortigis nian energion kaj iniciatemon. La publika sektoro tro ŝveliĝas kaj kreas instituciojn, kies tempo pasas pli ĉe burokratumado ol interhoma zorgado. Ĉi tiun tendencon plimalbonigas granda kresko de publika elspezado. Plue -- kiel la papo Johano Paŭlo II emfazas -- la forta ĉeesto de la ŝtato kaj ĝia kontinua intervenado en la socian maŝaron kune kun nia pli kaj pli materiisma vivstilo produktis spiritan malplenecegon ĉie en la okcidenta mondo. Homoj perdis sian konscion de socia devado. Laŭ la analizo de la papo bonfarto nepre koncentriĝu al familio, edziĝo, zorgado pri onia proksimulo, sinoferado kaj responso. Oni tro 'naciigis' la socion kaj tiel forprenis de individuo rian influpovon kaj iniciatemon.

Tamen estas klare, ke ni en Skandinavujo -- eĉ nune, kiam ni luktadas en ekonomia marasmo -- estas fieraj pri nia bonfartŝtato, kiu el pluraj flankoj sukcesis solvi multajn sociajn problemojn kaj konfliktojn. Kontinenteŭropanoj iugrade konsentas jesi la avantaĝojn kaj atingaĵojn de bonfartŝtato ekzemple ĉe laborbonfarto. Katolikeco tute ne partoprenis en evoluigado de vera bonfartŝtato, pro ke -- kiel esploristoj montris -- al ĝi mankas difino de socia civitaneco kaj ĝi malsukcesas konscii, ke bezono aŭtomate donas la rajton al plenumado de la bezono. La spirito de bonfarado, kiun la katolika eklezio rigardas kiel kristanan devon, estas funkcio, kiu respektivas al bonfartŝtato rilate al bazaj sociaj rajtoj. La sociaj rajtoj de la hodiaŭo estas la bonfarado de la hieraŭo laŭ Keen van Kerbergen, kiu esploras nederlandan katolikecon kaj la koncepton de 'socia civitaneco'. Socia civitaneco donas rajton al ĉiom el profitoj kaj solidareco, dum en alia (katolika) valorsistemo oni ricevas tiun rajton laŭ "klina" skalo. Bonfarado ĉiam estis pli religia ol socipolitika temo. Aliflanke socikatolikoj ĉie en Eŭropo, precipe en Germanujo, solvis la problemon de malriĉeco per agnoski, ke la ŝtato devas ĉiukaze ricevi gravan taskon. Fakte estas antaŭvideble, ke en la Eŭropo de la morgaŭo la sudo kaj la nordo unueciĝos per tute nova maniero, per trovi novan mezvojon kaj per estigi tute novajn kunlabormanierojn.


Dro Laura KOLBE estas eminenta kontribuanto al la suoma kultura debato. Ri loĝas tra pluraj jaroj en Nederlando kun sia familio.