Nikolao Hohlov Chanteclaire Saluton, heroldo matena, tro frue, tro frue vi krias, Ankoraux forestas la lumo, ecx unu radio ne strias; Ripozas en dolcxa songxado dronante, la paca vilagxo Kaj sternas la roson krepusko tra tuta herbeja vizagxo. Ni du, kamaradoj sendormaj, sur nia posten' sentinelas: Vi krias, -- mi skribas la versojn, pri kiuj la koro fabelas, Versxajne neniu vin auxdas, versxajne neniu ekkonos La veron de miaj poemoj -- neniu atenton ecx donos... Egale! Salutu la sunon, heroldo de l' tuj naskigxonta Auxroro de nova tagigxo, kasxita trans lim' horizonta; Mi ankaux salutu naskigxon de novaj auxroro kaj tago Kasxitaj en homaj animoj post roka rigida zigzago. Alarmu do, gauxlo orpluma... cxe fino de l' nokta dejxoro Poeto kaj koko anoncu alvenon de cxiu auxroro! Vekigxu kaj auxdu, havantoj de koroj kaj sanaj oreloj, Aklamon al nova tagigxo en kri' de la du sentineloj! Euxropo El nekonataj, sxlimaj abismoj de l' animo Mi auxdas strangan bruon, en malgrauxvola timo, Gxin trapenetras krioj, kasxitaj dum miljaroj, Grincado de la dentoj, metalo de fanfaroj, En gxi stertoras veoj, lamentas ploristinoj, Tamburas sxmacajn hakojn falintaj gilotinoj, Susuron flirtas flustre truita silk' standarda Kaj cxion fonas kraka, reehxa boj' bombarda... Analojn, postlasitajn de gentoj kaj prauloj, Mi sentas en angoro tra tempoj kaj nebuloj, Antikvaj krimoj pete al mi etendas manojn Kaj forgesitaj lingvoj malbenas la tiranojn, Haladzon spiras bruta, mensoga kaj maldanka La tuta historio de mia raso blanka, Nur kelkaj epizodoj, nur kelkaj bravaj vocxoj Surlumas tiun mugxon de l' murdaj sangdibocxoj, En ili gxermas savo, en ili -- la lumturoj, Pro ili solaj palas vizio de l' teruroj, Nur sur iliaj sxultroj atlantaj de l' kelkopo Sekure kusxas sorto de l' krimulin' Euxropo. Nur pro ilia sango, oferoj kaj cxagreno Retrovas la honoron la pala Magdaleno, Por naski novan idon, en la felicxaj larmoj, Mesion liberigan de la katenaj armoj... Auxskultu do, Azio, mamnutristino nia, Afriko sfinkse muta, tribar' Oceania, Gxemela kontinento de l' ambaux Amerikoj, Kunfratoj de l' estonto kaj dumaj malamikoj. Auxskultu kaj konfidu la jam proksiman horon, En kiu nova sango trafluos nian koron; Ankoraux kelkaj limoj, hezitoj kaj decidoj -- Kaj kun la mirtaj brancxoj pilgrimos blankaj idoj, Kuraci viajn vundojn kaj super la cikatroj Trasenti la hontigan brutecon de la patroj, Starigi novan mondon de l' paco kaj libero, Proklami la Laboron regxino de la tero... --- Tempestas la mistikaj abismoj de l' animo, Sed jam vidigxas lumo en nova malproksimo; Obee donas vojon lacigxo kaj miopo Al kredo de l' estonto de la patrin' - Euxropo. (El la kolekto "La Tajdo", 1928) Viburno Cxe serpentuma rivera turno, ombrante sxtonojn de moska put', en la umbela ornam' viburno sunumas brancxojn sur verda krut'. Mi ne forgesis -- mi gxin rekonas, la kamaradon de l' fora jun'; en la animo revive sonas la pasinteco tra l' muta nun. Cxu ne hieraux la varman manon glacie brogis la akva skvam', kaj lipoj trinkis la mircxampanon sub la tintado de l' guta gam'? Cxu ne hieraux la koro saltis pro la senbrida plensanga pusx', cxu ne hieraux apenaux haltis en kantebrio la arda busx'? Kun la fresxeco de la hieraux tre zorge gardis la fida kor' cxi tiun puton cxe la rivero kaj la viburnon en la memor', por cxe l' revido dolore sveni en skua ondo de la pasint', kaj, svenigxante, rezigne beni la gutoplendojn de l' plauxda tint'. Moskvo, 26.V-1928.