En Amara Horo, de Kalman Kaloscay EN AMARA HORO Nenio estas vi, nenio, se, pri la senco sen konscio, vi hurlas pri la "nova sento"! Mi volus scii vin fermento, potenca povo, fort' magia: dormema "rondo familia". Cxu la gxiskreva himnokanto, kolekta, koresponda vanto, kaj ke pri gramatikreguloj disputas aro da strangulo rajdante sur la Fundamento: jen estas do la Nova Sento? Ke rifugxante de la devoj, nur gapas vi kun strabaj revoj kaj alprenante dignan pozon kelkfoje jxetas vi almozon sur la altaron de l' Afero: cxu tio estas do ofero? Mi batas. Fraton batas frato. Lin mem turmentas cxiu bato. Ho, gento, gento, verda gento! Mi volus scii vin fermento, potenca povo, gvida torcxo, en sorcx' malbona --- bona sorcxo! Kaj, kvankam "stranga sekto eta", sed fidi, lukti, venki preta, por kiu, malgraux cxia moko, la mond-iranta Forta Voko ne sangmalricxa iluzio, sed estas kredo, religio! Oferoj nutras la aspirojn, postulas cxiu venk' --- martirojn! Ne kovru palo vian vangon, neniu volas vian sangon, sed donon, faron, kaj fervoron kaj koron, sed la tutan koron! Ve, cxio vana! Mi konscias, ke en dezerto mi forkrias. Vi restos plue en kvieto amuzigxanta societo. Ho, kie estas la konsolo por mi --- poeto sen popolo! Poeto sen popolo, ho animprema scio, ke surdas la oreloj por cxiu mia voko... Forsonos senresone la plora melodio, kiel sxirita kordo en forlasita loko. Cxu plu projektim fidi kaj revi malgrandknabe, kaj meti mozaikon el la lingveroj splitaj, aux jxeti for el mano la plumon, kiel Kabe, kaj eksilenti --- patro de versoj abortitaj? Pli oportune estus kaj certe pli prudente: la vanajn sapvezikojn plu ne flugigi blove, kaj ektirinte sxultrojn felicxindiferente, La "Kanton de la Sklavo" ne kanti plu Schulhofe. Sed kien iri? Kie trovigxas idealo, sur kiu mi ne vidus malican ekrikanon, en kies altartukon, freneze, post batalo, neniu adoranto jam visxis sangan manon? Ho, jen vi, Esperanto! Ne glora kaj fiera, nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura, svenema kaj senhelpa kaj --- eble --- senespera, sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura. Mi konas vin. Enkore vi kantis najtingale en nokto de la mondo. Vi kiel povis trili! Vin oni ne auxskultis, bucxadis sin "reale"... Cxu sxtopu mi l' orelojn por ilin eksimili? Ne! En la kor' plusonu la kanto dolcxetrila, ho, kantu birdo eta, senforta, kara, kara! Vi estu mia bela mensogo sorcxebrila, vi estu la konsolo en nia mond' amara! From: nick stavros nicholas