Eltiro el privata letero de L. Zamenhof al Nikolaj Afrikanovicx Borovko (1895). El la rusa tradukis Vladimir Gernet. La teksto aperis en "Lingvo Internacia" n-ro 6--7, pagxoj 115--119. Kvankam V. G. estis indikita kiel la tradukinto, la tekston certe reviziis Zamenhof mem. Aliaj presitaj fontoj: Tamen la afero progresas! (Iam kompletigota plena verkaro de L. L. Zamenhof, kajero 4), Eldonejo Ludovikito, Kioto 1975; teksto n-ro 96-16, pagxoj 27--35. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, red. Joh. Dietterle, Leipzig 1929; V-3, pagxoj 417--422 La dosieron pretigis Harri Laine (harri.laine@oph.fi). Aprilo 1994. ----------------------------------------------------------------------- Teknikaj notoj pri la dosiero: cx gx hx jx sx ux = la esperantaj supersignitaj literoj la litero x ne aperas cxi-dosiere nur en tiuj kombinajxoj o' a' = o kaj a kun supermetita akcentosigno (akuta, dekstrenklinita) tiuj du signoj aperas nur en la praesperanta versajxo -- (du streketoj kun spaco ambauxflanke) = haltostreko _cxi tiel_ estas markita teksto kursiva ----------------------------------------------------------------------- Eltiro el privata letero de d-ro Zamenhof al s-ro B. presita kun permeso de ambaux korespondantoj. Tradukis el lingvo rusa V. G. ... Vi demandas min, kiel aperis cxe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de la momento de gxia naskigxo gxis tiu cxi tago? La tuta _publika_ historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkasxe eliris kun gxi, estas al Vi pli-malpli konata; cetere _tiun cxi_ periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kauxzoj, ankoraux neoportune tusxadi; mi rakontos al Vi tial en komunaj trajtoj sole la historion de la _naskigxo_ de la lingvo. Estos por mi malfacile rakonti al Vi cxion tion cxi detale, cxar multon mi mem jam forgesis: la ideo, al kies efektivigo mi dedicxis tutan mian vivon, aperis cxe mi -- estas ridinde gxin diri -- en la plej frua infaneco kaj de tiu cxi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun gxi kaj ecx ne povas imagi min sen gxi. Tiu cxi cirkonstanco parte klarigos al Vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super gxi kaj kial mi, malgraux cxiuj malfacilajxoj kaj maldolcxajxo, ne forlasadis tiun cxi ideon, kiel gxin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo. Mi naskigxis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu cxi loko de mia naskigxo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al cxiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la logxantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; cxiu el tiuj cxi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfelicxon de diverslingveco kaj konvinkigxas cxe cxiu pasxo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aux almenaux la cxefa kauxzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas gxin en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke cxiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, cxio cxe cxiu pasxo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. Tio cxi cxiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multoj eble ridetos pri tiu cxi "doloro pro la mondo" cxe la infano. Cxar al mi tiam sxajnis, ke la "grandagxaj" posedas ian cxiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandagxa, mi nepre forigos tiun cxi malbonon. Iom post iom mi konvinkigxis, kompreneble, ke ne cxio farigxas tiel facile, kiel gxi prezentigxas al la infano; unu post la alia mi forjxetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forjxeti. Malklare mi iel min tiris al gxi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en cxia okazo suficxe frue, cxe mi formigxis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neuxtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam el la Bjelostoka reala lernejo (tiam gxi estis ankoraux gimnazio) mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj cxi lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio cxi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri _nova_, arta lingvo. Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn ricxegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun gxia, kiel sxajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun gxiaj centoj da miloj de vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, sxajnis al mi tia artifika kaj kolosa masxino, ke mi ne unufoje diradis al mi: "for la revojn! tiu cxi laboro ne estas laux homaj fortoj", -- kaj tamen mi cxiam revenadis al mia revo. Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankoraux kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko jxetigxis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al gxi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la ricxeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis sercxi en la lingvo kaj forjxetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko cxiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaux mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn pagxojn. Tiam mi komencis pli serioze fordonigxi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj cxiam ankoraux ne lasadis min trankvila. Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aux 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "Sxvejcar_skaja_"*, kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendajxo "Konditor_skaja_".** Tiu cxi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu cxi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandigxi antaux miaj okuloj. "La problemo estas solvita!" -- diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu cxi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis kompari vortojn, sercxi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj cxiutage mi forjxetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstatauxigante tiun cxi grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure _radikaj_ (ekz. "patrino", "mallargxa", "trancxilo" k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn _formitajn_ kaj malaperi el la vortaro. La mehxaniko de la lingvo estis antaux mi kvazaux sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero. Baldaux post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron. Tie cxi mi diros gxustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi sercxis kaj eljxetadis cxion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaux por la vortoj kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aux alia vorto, se ni nur _konsentos_ ke gxi esprimas la donitan ideon, mi simple _elpensadis_ vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataux ia 11-litera "interparoli" ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera "pa". Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al cxiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. _a, ab, ac, ad, ... ba, ca, da, ... e, eb, ec, ... be, ce, ... aba, aca,_ ... k.t.p.) Sed tiun cxi penson mi tuj forjxetis, cxar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraux pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkigxis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, sxangxita nur tiom, kiom gxin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondicxoj de la lingvo. Estante jam sur tiu cxi tero, mi baldaux rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al cxiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia, -- kaj mi kompreneble utiligis tiun cxi trezoron. En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraux granda diferenco. Mi komunikis pri gxi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis gxin ellernadi. La 5-an de decembro 1878 ni cxiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu cxi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj: "Malamikete de las nacjes Kado', kado', jam temp' esta'! La tot' homoze in familje Konunigare so deba'." (En la nuna Esperanto tio cxi signifas: "Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuigxi devas"). Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kusxis kelkaj tradukoj en la nova lingvo. Tiel finigxis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraux tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraux 5 -- 6 jarojn kaj dum tiu cxi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori gxin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri "nova lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antauxvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kasxi antaux cxiuj mian laboron. Dum 5 1/2 jaroj de mia estado en universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu cxi tempo estis por mi tre malfacila. La kasxeco turmentis min; devigita zorgeme kasxadi miajn pensojn kaj planojn mi preskaux nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo -- la jaroj de studento -- pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versajxo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj cxi versajxoj ("Mia penso") mi metis poste en la unuan eldonitan de mi brosxuron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, cxe kiaj cirkonstancoj tiu cxi versajxo estis skribita, gxi eksxajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla. Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon, -- kaj mi havis suficxe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi sxajnis, ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en gxi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio sxajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraux ne preta praktike. Multon mi devis cxirkauxhaki, anstatauxigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj pusxis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, cxio aparte kaj en mallongaj provoj, ili sxajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio "je", la elasta verbo "meti", la neuxtrala, sed difinita finigxo "aux" k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj sxajnis al mi ricxajxo, montrigxis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forjxeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi sxajnis, ke estas al la lingvo suficxe havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraux ne suficxe bone gxin posedas; la praktiko do cxiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraux ian nekapteblan "ion", la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan "_spiriton_". (La nesciado de la spirito de la lingvo estas la kauxzo, kial kelkaj esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo Esperanto, skribas senerare, sed en multepeza, malagrabla stilo, -- dume la esperantistoj pli spertaj skribas en la stilo bona kaj tute _egala_, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite, sxangxigxos; sed se la unuaj esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la lingvo tute difinitan _fundamentan_ spiriton, cxiu komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo restus eterne, aux almenaux dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj.) -- Mi komencis tiam evitadi lauxvortajn tradukojn el tiu aux alia lingvo kaj penis rekte _pensi_ en la lingvo neuxtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj cxesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aux alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aux alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo. Ankoraux unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neuxtrala lingvo. Mi sciis, ke cxiu diros al mi: "via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo gxin akceptos; tial mi ne povas gxin akcepti gxis tiam, kiam gxin akceptos la tuta mondo". Sed cxar la "mondo" ne estas ebla sen antauxaj apartaj "unuoj", la neuxtrala lingvo ne povis havi estontecon gxis tiam, kiam prosperos fari gxian utilon por cxiu aparta persono sendependa de tio, cxu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aux ne. Pri tiu cxi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antauxe ilin akceptu, kaj donas al tute nededicxita adresato la eblon kompreni cxion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la sxlosilon, -- alkondukis min al la penso arangxi ankaux la lingvon en la maniero de tia "sxlosilo", kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaux la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete orditaj elementoj, donus la eblon al la tute nededicxita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian leteron. Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua brosxuro ("D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antauxparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis sercxi eldonanton. Sed tie cxi mi la unuan fojon renkontis la maldolcxan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraux multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane sercxis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian brosxuron por eldono kaj fine rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan brosxuron en julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaux tio cxi; mi sentis, ke mi staras antaux Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia brosxuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu cxi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj"; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj ... mi transiris Rubikonon. Lazaro Ludoviko Zamenhof. ---------------------------------- * Pordistejo ** Sukerajxejo