PRI LA NACIISMO *1

Jurgo Alkazaro
(rsala@trivium.gh.ub.es)

1. Nacio kaj burgxa revolucio

La moderna nacio aperis kun la historia suprenigxo de la burgxa klaso. Unuflanke la nacio estis la neigo de la privatismoj, de la enaj landlimoj, de la plureco de lingvoj kaj ekonomiaj mezuriloj (monunuo, pez- kaj longunuoj ktp), de la plureco de legxaroj kaj politikaj povoj, kaj de la politika kaj militista malstabilo, kiun kunportas la feuxda regximo. Aliflanke la nacio estis la auxtentika partio de kontrauxstaro al la feuxdismo: la flago, kiun levas la suprenigxanta burgxaro, por forpreni la povon al la malnovaj posedantaj klasoj, ne estis tiu el la pli granda ekonomia profito (tiu cxi rekomendas sin mem), sed tiu el la popola regnestreco. La burgxaro estis la unua klaso el la tuta historio, kiu tauxgas mobilizi la homamasojn identigante ilin kun siaj propraj celoj: la nacio kontraux la monarhxio, la popolo kontraux la tiraneco.

La unuigxo el tiu cxi du faktoroj kreis la modernajn naciojn: grandajn geografiajn unuojn sub unu sola sxtato, unu sola legxo kaj unu sola ekonomia strukturo. La fakto, ke la ideologipolitika faktoro estas ebliginta homogenigi tiujn cxi unuojn (la modernajn naciojn) per la fulma rapideco de la revolucioj, kredigis plurajn teoriistojn pri la naciismo kaj pri la rajto de la naciecoj al la sendependeco, ke la nacioj estas antauxaj al la estigxo de la kapitalismo, kaj ke tiu cxi, sinbazante sur tiuj, kreas la nacian sxtaton ("tiu cxi estas la tipa okazo"¸ diris Lenin*2 , ripetante al Kaucki*3). Antaux tiu cxi eraro ni firmigu la ideon, ke la moderna nacio, tio estas la nacio, estas konstruita kune kun la nova sistemo. Ni ne preteratentu _nur pro tio, ke tiu cxi konstruado kutimas ricevi la nomon 'unuigxo'_, ke tiu cxi unuigxo estis preskaux cxiam auxtentika konstruo, pro kiu oni malaperigis lingvojn kaj tradiciajn komunumojn.

Cxe la finigxo de la feuxdismo la nacio igxis la unuagrada cxelo de la kapitalisma sistemo dum gxia suprenigxanta fazo. Mi kredas, ke la nacifunkcioj dum tiu epoko lasas skizi sin tiele:

  1. el la ekonomika vidpunkto: la nacio estas fermita unuo sen nenia ena teritorilimo (doganlimo), kiu baras la kapital- kaj varcirkuladon, sed kun potencaj eksteraj landlimoj, kiuj protektas la nacian ekonomion kontraux la konkurado de aliaj kapitalfrakcioj, kaj submetante la tutajn ricxajxojn, krudajxojn, produktunuojn, kaj laborforto- kaj varmerkaton al la sama legxkadro.

  2. el la politika vidpunkto: la nacio estas la spaco, kie la kapitalfrakcio mastranta la landon, povas kaj rajtas legxdoni laux la intereso de la kapitalamasigo, intereso, kiu farigxas la intereso de la tuta lando, la nacia intereso.

  3. el la ideologia vidpunkto: la nacio estas legitimadkadro de la privata havrajto sur la produktrimedoj kaj identigkadro de la popolo kun la "nacia" havrajto sur cxiuj ricxajxoj enhavataj en siaj limoj tiel, kiel ili devas esti administrataj de efika burgxaro. Tiel la nacio farigxas cxefe la legitimadkadro por la socia direktado de la burgxaro.

  4. el la psikologia vidpunkto: la nacio estas la identigkadro por la formado kaj fermigado de la personeco, kiu anstatauxas la religion en la liverado de apogilo al la grega personeco.

  5. el la historia vidpunkto: la nacio estas la ilo, kiu ebligas la senbarilan kapitalamasigon kaj la atingon de la sistemmatureco. Tie, se ni akceptas la modernan progreskoncepton, sin montras la progresema karaktero de la luktoj por la nacia liberigado dum la suprenigxanta kapitalismfazo: neniigi la feuxdan sistemon kaj malfermi la plej largxan vojon al la disvolvado de la kapitalismo. Oni rimarku, ke tiuj naciismoj (apriore tiom respektindaj, kiom kiu ajn alia, se ni akceptas nacion kaj naciecon, kiel unuagradajn konceptojn), kiuj cxu ne detruas la feuxdismon aux cxu kontrauxstaras la burgxan unuigxon, estis konsiderataj kiel malbonaj kaj kontrauxbatalindaj naciismoj*4 .

2. La nacio kaj la matura kapitalismo

Kvankam la kapitalo disvolvigxis per naciaj cxeloj _kaj malfacile tio povus okazi alimaniere _, gxi nur igxas plena kaj matura, kaj sekve gxi montras travideble sian propran trajtaron, kiam gxi farigxas la sola tutmonda ekonomia kadro. Dum la kapitalo estis ankoraux en konstitufazo, tio estas, kiam gxi ankoraux kapablis sorbi antauxkapitalismajn ekonomiojn*5, la naciaj ekonomioj antauxeniris sen pliaj malfacilajxoj ol la konataj ciklaj krizoj de troproduktado, kauxzitaj de la anarhxio en la konstituigxanta merkato. Tuj kiam la tutmonda merkato estas plene konstituita, kion montras la malapero de la ciklaj krizoj _aux ilia transformigxo al konstanta krizo, kio estas la sama_, la kapitalisma sistemo atingas samtempe sian maturecon kaj la komencon de sia dekadenco. Ekde tiu cxi momento la kapitalismo ne estas plu tauxga sorbi novajn antauxkapitalismajn ekonomiojn, sekve cxiuj kapitalfrakcioj, kiuj interkonkuras cxe la sola merkato kaj kiuj naskigxis nacie, povas nur pligrandigxi je la malutilo de la aliaj: tiam la pluraj nacikoalicioj komencigis la ciklojn de detruado-rekonstruado-nova detruado, kiujn ni nomas tutmondaj militoj . Kun la komenco de la kapitalisma dekadencfazo la nacio atingis novan karakteron: gxi estas la kadro de enregimentigxo por la popolo identigxanta kun la imperiismaj interesoj de la respektivaj burgxaroj. Tio kunportas la kriminaligon de cxiu klasa lukto kaj de cxiu politika kontrauxstaro _estas la nacio, kiun minacas dangxero_, kaj la partoprenon en la interimperiismaj bucxadoj. La naciismo ne nur estas malprogresema, gxi farigxas krima.

3. Nacia liberigxo kaj dekadenco

a) Pri la neevoluintaj landoj la cxefa demando estas: cxu eblas la ekstarado de novaj kapitalismaj ekonomioj, kiu povas komparebligi la naciliberigxan movadon en la tria mondo kun la konstituado de la euxropaj nacioj batalantaj la feuxdismon? La du nepraj kondicxoj por la disvolvado de nova lando estas: 1) unuagrada kapitalamasigo, pere de kiu oni povas krei novajn industriunuojn, 2) merkato, pere de kiu oni povas efektivigi la plusvaloron, tio estas aliigi al mono la produktitajn varojn.

La dua kondicxo estas preskaux neebla, cxar, por povi konkuri sukcese en la merkato, la konjekte nova nacia ekonomio devas liveri pli bonkvalitajn kaj pli malmultekostajn varojn ol tiuj liverataj de la jam establitaj ekonomioj. Tial la nova ekonomio nepre devas komenci sian vojon tie, kie la euxropaj potencoj estas finantaj la sian. Koncerne al la eblo reindustriigi la iaman Orientan Germanion Robert Kurz*7 asertas, ke sub la nunaj kondicxoj unu konkurtauxga laborposteno kostas 300.000 DEM-jn, el tio li konkludtiras, ke la grandega investado bezona por la reindustriigo de la lando estas burgxekonomike malprofitodona.

Tial nur se la unua kondicxo plenumigxus suficxe, la tria mondo povus gxui euxropnivelan krizon. Nu kion signifas 'suficxe' cxe la antauxa frazo? Gxi signifas, ke antaux ol komenci labori, oni devas amasigi tiom da kapitalo, kiom la euxropaj nacioj estas amasigintaj dum 200 jaroj. Krom tiu cxi heroajxo, la triamondan kapitalamasigon malhelpas alia ekonomia faktoro: la kapitalo naskigxis kaj kreskigxis cxe ricxa Euxropo. La amasigon oni akiris _krome el la ekspluatado de la salajrata laboro_ el la sorbado de la feuxdaj ricxajxoj pere de la merkato. Tamen cxe la tria mondo estas nenia antauxkapitalisma ricxajxo _kiuj estis, tiuj estis forrabataj de la blanka koloniismo.

Sekve cxiu pretendo similigi la triamondajn naciliberigxajn militojn kun la konstituado de la euxropaj nacioj dum la suprenigxanta fazo de la kapitalismo estas plene iluzia, kaj la sola funkcio, kiun gxi povas realigi, estas la legitimado de la interimperiismaj militoj.

b) Cxe la evoluintaj landoj la naciismo spegulas la mortlukton inter la pluraj kapitalfrakcioj: kun la saturado de la tutmonda merkato cxiu kapitalfrakcio pretigxas por la sola ebla kielo pluakiri profiton: detrui la merkaton kaj la ekzistantajn produktrimedojn cele de ilia rekonstruado. Grava parto de tiu cxi pretigxo estas la atingo de popolkonsento. Tial oni klopodos unuflanke potencigi la naciajn kaj sxovinistajn sentojn de la popolo sub la propra influo, kaj aliparte malfortigi tiujn de la popoloj sub alia influo, favorante la subnaciismojn, kiuj subfosas la cxefan naciismon.

Post la falo de la realsociisma kapitalo la lukto inter la usona kaj la germana kapitalfrakcioj montrigxis _kaj bedauxrinde montrigxas_ okulfrape sur la grundo de la iama Jugoslavio. Dume la neniam finigxantaj malfacilajxoj por la konstituado de la Euxropa Unuigxo sxajnas auxguri, ke ecx tiu parta unuigxo _nenio plu ol produkto de la kapitalisma konkurado, probabla pretigxo al la tria rekta germana-usona alfronto de la jarcento_ ne povos foreviti la kutiman normon, ke la nacioj unuigxas nur sur militruinoj.

4. Naciismo kaj alternativmanko

La naciismo esprimas la neeston de alternativo al la sistemo, ecx teoria. La sola reala eblo eliri la hxaosan situacion, kie ni trovigxas, kaj reale defendi la popolajn interesojn _tiel perajn, kiel senperajn_ estas radikala alfronto kun la sistemo de la abstrakta laboro. Tamen tio sxajnas utopia kaj malsagxa (se ne krima) al la nuntempa politika senteco. Tial cxiuj sagxsxajna politika agado celas a) fortigi la grandan naciismon, tio estas tiun, kiu koincidas kun sxtato, b) fortigi la etan naciismon, tio estas tiun de la historiaj sensxtataj naciecoj, aux c) ekestigi la "postnacian" naciismon*9 , tio estas EEK, ktp.

Aliflanke la naciismo respondas la senperajn popolajn interesojn. Kauxze de la neesto de alternativo al la sistemo la krizo aperas kiel nevenkebla, tial la popola fortuno farigxas nedisigebla el la fortuno de sia kapitalfrakcio. Tiel la naciismo kaj la ksenofobio, ekzemple, estas la unua popola respondo al la senlaborkresko... ktp. Akceptite, ke la kapitalfrakcio superreganta la landon povas postvivi la endemian krizon de la sistemo, nur kondicxe ke gxi atingu pli da profito ol la aliaj frakcioj, la kunkulpo de la popolo kun la nacia kapitalfrakcio (salajra stopo...) estas la sola perspektivo sagxsxajna.

Konsekvence laux la psikologia vidpunkto la nacio kaj la nacia kulturo estas la sola objekto restanta, kun kiu la individuo povas identigxi por firmigi sian personecon. Oni kutimas sercxi ion solidan, per kio akiri la kunsenton de la aliaj kaj strukturigi la propran karakteron; kiam la nuntempo estas malkuragxanta kaj la estonto tenebra, oni povas celi nur al la pasinto.

Sekve ni povas konkludi, ke

  1. la nacio estas farigxinta senfutura anakronismo, kiu povas servi nur al reakciaj celoj, unuflanke cxar la tendenco de la teknika kaj ekonomia disvolvado estas la tutmondigxo, aliflanke cxar ne ekzistas "partikularaj" elirejoj el la sistemstruktura krizo de la tutmonda kapitalo.
  2. la naciismo, krom labori por tutmondmilita krizeliro, malhelpas cxiun seriozan kaj klarpensan temigon pri la realaj problemoj de nia socio.
  3. la naciismo ne povas esti efike kontrauxbatalata sen la kontrauxstaro de historia alternativo al la kapitalismo.



*1 Tiu cxi artikolo aperis cxe la gazeto LAUXTE n-ro 118 (julio de la 1995a). LAUXTE-n eldonas: Amika Esperanta-Rondo. Esperanto - Cargue Sac. FR - 47470 Beauville. Francio. reiri al la teksto

*2. LENIN, Vladimir Illich: "El derecho de las naciones a la autodeterminacion"¸ (La rajto de la nacioj al la memdetermino) en Obras Completas XXI. Buenos Aires: Cartago 1970 reiri al la teksto

*3. KAUTSKY, Karl: "La nacionalidad moderna"¸ (La moderna nacieco) en NEKONATA KOMPILANTO: El marxismo y la cuestion nacional. Barcelona: Avance 1977 reiri al la teksto

*4. LENIN, Vladimir Illich: "Notas criticas sobre el problema nacional"¸ (Kritikaj rimarkoj pri la nacia problemo) en Obras Completas XX. Buenos Aires: Cartago 1970. NIN, Andreu: "La cuestión de las nacionalidades y el movimiento obrero revolucionario"¸ (La laborista revolucia movado kaj la demando pri la naciecoj), Comunismo 37(1934). MOLINS I FABREGA, N.: "Tesis sobre las nacionalidades"¸ (Tezoj pri la naciecoj), Comunismo 11(1932) vidu cxefe la tezojn 9 kaj 15. ENGELS, Friedrich: "Was hat die Arbeiterklasse mit Polen zu tun? II"¸ (En kio koncernas Polio al la laborista klaso? 2) en MARX ENGELS: Werke 16 [MEW 16]. Berlin: Dietz 1971; "Brief n. 57, an Karl Kautsky, 7. Februar 1882"¸ (Letero n-ro 57, al K. Kaucki, 1882.02.07) en MEW 35. Berlin: Dietz 1967. reiri al la teksto

*5. LUXEMBURG, Rosa: La acumulacion de capital. (La kapitalamasigo). Mexico: Grijalbo 1967. reiri al la teksto

*6. COURANT COMMUNISTE INTERNATIONAL: La decadence du capitalisme (La dekadenco de la kapitalismo). CCI 1981 reiri al la teksto

*7. KURZ, Robert: Potemkins Rueckkehr (La reveno de Potemkin). Berlin: Tiamat 1993 reiri al la teksto

*8. Oni ne bezonas denombri aliajn mankajxojn, kiel la teknikan kapabligxon de la laboristaro ktp reiri al la teksto

*9. HABERMAS, Juergen: "Staatsbuergerschaft und nationale Identitaet"¸ (Civitaneco kaj nacia idento) en Faktizitaet und Geltung. Frankfurt: Suhrkamp 1990 reiri al la teksto