CxU ALTERNATIVO? *1

La kritika penso cxe la fino de la 20a jarcento

Jurgo Alkazaro

(rsala@trivium.gh.ub.es)

La burgxa socio restas sen alternativo. Tiu sxajnas la konkludo de la dudekjarcenta sperto: la radikala kritiko perdis sian kialon kune kun sia eblo mem. Memvideble tiu cxi netauxgo por la generado de alternativoj estas nedisigebla de la "fino de la historio" kaj la "morto de la subjekto". Mia celo en tiu cxi artikolo estas pripensi tri aspektojn de tiu cxi neniigxo de la intelekto:

  1. cxu farigxis sencela la sercxado de historiaj alternativoj, aux _cxu gxi ankoraux eblas, aux ne_ gxi restas necesa?
  2. kial la alternativo estas malpli ebla hodiaux, ol antaux 20 jaroj?
  3. kio estas tio, kio reale malfacilas gxin _se ne tute baras gxin?

1. LA NECESO DE ALTERNATIVO

Rimarkinde la forlaso de la alternativideo ne devenas de konvinka lauxdo pri la socia sistemo, sed de la nepovo por gxin aliigi. Ni konsideru do la kialojn, kiuj povus necesigi alternativon. Mi volas disigi ilin je du klasoj. Mi nomos objektivaj la kialojn, kiuj enhavas enajn kontrauxdirojn _imanentajn en la sistemo_, tio estas tiujn, kiuj ne apelacias valorjugxojn. Mi nomos subjektivaj la kialojn, kiuj ne estas nure "logikaj" kritikoj al la mehxanismo, sed kiuj konsideras la konsekvencojn sur la homo, tio estas, tiujn, kiuj apelacias valorjugxojn, sendepende cxu la sistemo "funkcias" aux ne.

1.1 Objektivaj kialoj

a) la kapitalismo estas produktive neefika sistemo: gxia cxefa afero estas limigi sian produktivan tauxgon. Cxar gxi ne produktas por satigi bezonojn, sed por amasigi profiton, gxi estas devigita ne produkti tiom, kiom gxi eblus, malgraux ke la tri kvaronoj el la homaro bezonus kaj dezirus tiujn cxi neproduktitajn varojn *2 .

b) la kapitalismo ne tauxgas sorbi kaj produktive uzi la teknologiajn progresojn, kiujn gxi generas, kaj de kiuj gxi dependas. Kiel konsekvenco de la antauxa punkto la teknologio, spronata de la kapitalisma konkurado mem, ne povas esti uzata por pligrandigi la produktadon, sed nure por sxpari laborfortojn*3 , tio estas, pligrandigi la senlaboradon, malpligrandigante la aktivan popolon kaj samtempe la merkaton mem.

c) la kapitalismo estas memdetruanta sistemo. Ne nur gxi ne tauxgas sorbi produktive la disponeblan laborforton, nek profiti la disponeblan kaj sencxese progresantan teknologion, sed krom tio gxi bezonas la sencxesan detruadon de la kapitalisma socio mem: cxiutage detruon de laborpostenoj kaj merkato, periode gxeneraligitajn militojn kaj rekonstruprocesojn*4 .

1.2 Subjektivaj kialoj

a) la produktado por la profito anstataux por la satigo de konkretaj bezonoj implicas, ke cxiu teknologia progreso kunportas pligrandigon de la mizero anstataux mildigon de la labora penado. La teknologia progreso anstataux pligrandigi la eblojn de disvolvo de la homa estajxo per la malpliigado de lia deviga labortempo kaj per la oferto de teknikaj kaj materiaj rimedoj por lia disvolvigxo, gxi tute neniigas lin, cxu forpelante lin el la socio, per aliigo en senlaborulon, cxu robotigante lin, se li havas la bonsxancon/malfelicxon teni la laborpostenon. Tamen la sola kialo, por ke la laborista kaj la studenta vivkielo ne estu identa, estas la produktado direktita al la akirado de profito anstataux ol al la satigado de bezonoj.

b) la sama kialo (sin bazi sur la abstrakta laboro *5 ) kunportis la perforteprenadon de la naturaj ricxajxoj de la nomata tria mondo, la detruadon de gxiaj ekonomioj kaj la nunan netauxgon mildigi tiajn rezultojn.

c) la vivkielo en la kapitalisma sistemo estas nekontentiga. Tion montras la engagxmanko kun cxiu ajn reala proceso kaj la forta forkuremo (konvene komerciita). La sistemo implicas sencxesan homdevaluton kaj, sekve, memmalestimon nur batalatan de la drogemo (hxemia aux ideologia).

d) la sistemo ne tauxgas oferti iun ajn estontecesperon. Kvankam gxi tauxgis neniigi kian ajn sxangxorevon, la sistemo estas tute nekapabla oferti ajnan esperon, ecx sekurigi la panon por siaj sklavoj. Esprimoj el tiu cxi fakto estas la gxenerala malkuragxo kaj la dissolvo de la kulturo en mensa teknikigxado kaj pornografia penso.

Konkludo:

Se la antauxdiritaj kritikaj asertoj ne estas malsagxaj, ni havas grundojn por konsideri necesa socialternativon, kaj ni havas teknologian nivelon pli ol suficxe (la pligrandigo de la senlaboro kaj de la nevendita stoko estas pruvo) por gxin realigi. Oni dirus, ke nur anstatauxigi la abstraktan laboron per produktado direktita al la satigo de konkretaj bezonoj suficxas, por ke komencigxu la "homara historio". Malgraux cxio tamen ne sxajnas, ke la neceso kaj eblo suficxas por tio. Kio estas do tio, kio malpermesas nin fini la "prahistorion de la homaro", kies verto estas la burgxa socio? Antaux ol respondi tiun cxi demandon, ni pripensu denove nian mensmedion.

2. LA DISFALO DE LA REALSOCIISMO

Ekde la fino de la antauxa jarcento la estonto estis sociisma, la cxefa kultura kaj socia motoro de nia civilizacio estis la sociisma kritiko kaj la espero en nova mondo. Tiu cxi sociisma substrato esprimis sin per multenombraj gradoj de radikaleco, tamen cxiam cxeestis cxie. Post la disfalo de la realsociisma regximo falas ankaux nia estonto kaj la ideo mem de la sociismo. Cxu ni devas kredi, ke cxiuj estis trompataj kaj kredis, ke la rusa realsociismo kaj la deziregata sociismo estis la sama afero? Memkomprene tio implicas, aux ke la sociismo revata por nia estonto estis tiu de Stalin (eble kun iom da vato), tio estas, ke oni ne estis sociisma sed kunkulpulo kun la stalina diktatorado, aux ke, se trompita, oni devas hodiaux elrevigxi el la soveta regximo, sed la disfalo de tiu cxi tute ne nepras efiki sur la sociisman idealon. Oni ne vidas do, kial devas esti pli malutila al la alternativo la diktatora liberismo de Jeltsin ol la stalina diktatorado: ambaux estas tute fremdaj al la sociismo.

Mi faros etan skizon de la faktoj, kiuj sendependigas la sociismon el la realsociisma regximo, kaj, sekve, kiuj sendependigas iliajn respektivajn sortojn, antaux ol prezenti la cxefan demandon: cxu ni devas supozi, ke la plejmulto el la euxropanoj estas senhelpaj malsprituloj, kaj ke ili ne rimarkis la malsamecon, ke tiel la estinta sociismemo de "nia" intelektularo, kiel ilia estanta merkatema apatio estas produktoj de malvirtega strategio de la kapitalaj ideologiistoj, aux eble restas malkovri ankoraux al ni iun gravan fakton pri la konduto de la socia konscio?

2.1 Sociismo kaj realsociismo

La cxefaj trajtoj, kiuj, laux mia kompreno, determinas la sociisman projekton tiel, kiel gxi estis ellaborata de Marx, estas
  1. la kritiko al la abstrakta laboro,
  2. la kritiko al la politika sxtato,
  3. la kritiko al la klasaj sistemo,
  4. la kritiko al la historio, kiel legitimado de la estanto.

  1. La abolicio de la salajrata laboro. La marksa kritiko al la abstrakta laboro bazas sian kritikon al la individua kaj kolektiva senigado, al la kontrauxdiroj de la kapitalismo cxe la ekonomia kampo kaj al la sistemo de ekspluatado de la homa laboro. La fakto, ke la procezo de produktado ne estas direktata al la satigado de konkretaj bezonoj, sed al la akiro de profito, kunportas tiel la konkuradon por la kapitalamasigo, kiel la bezonon kruelege ekspluati la laborforton, cxe la nivelo de la kapitanoj de la kapitalo; kunportas la perdon de la ligo inter la produktanto kaj la produkto, la varigxon de la laborulo, cxe la nivelo de la sklavoj de la kapitalo; kaj kunportas la senigon de la homo (tiu, kiu diferencas de la aliaj estajxoj per la produktado de siaj vivrimedoj) je la varo, kiun li produktas, cxar tiu cxi, aliigita kaj amasita je kapitalo, estas regata de objektivaj ekonomikaj legxoj, per kiuj gxi trudas sian fantoman kaj metafizikan volon sur la homo, kiu sekve prenas tiujn legxojn kiel naturajn legxojn, tiel la kapitalo igxas fakte kvazauxdio. Cxe la nivelo de la socia praktiko kaj la politika luktado tiu cxi kritiko konkretigxas per la devizo: abolicio de la salajrata laboro.

    La realsociismo neniam cxesis produkti varojn kaj ekspluati salajratan laboron. La fakto, ke gxi faris tion neefike _kompare kun la resto de Euxropo_, signifas, nek ke la ekspluadgrado mildigxis, nek ke la ekonomika planado estis determinata de io malsama ol la produktado de varoj kaj la kapitalamasigo. Fakte, cxe ideologia nivelo, la duondiigo de la "salajrata laborulo", de la "proleta klaso", ktp. ne kongruas kun la abolicio de la salajrata laboro kaj la memdissolvo de la labora klaso, kiujn Marx celis.

  2. Abolicio de la sxtato. Laux Marx la sxtato sencas nur cxe socio disigita en klasoj. Gxi estas la organo, kiu submetas la socion al la superreganta klaso. La individuo povos sin emancipi, nur kiam la socio sin emancipos el la sxtato. Ni memoru la priskribon, kiun Marx faris pri la komunisma socio: libera asocio de liberaj produktantoj. Certe, Marx kredis _pro kialoj, kiujn ni pritraktos poste_, ke la unua pasxo por la konstruo de la nova socio estas, ke la revolucia proletaro prenu la politikan povon, ekkaptu la sxtaton kaj trudu la tielnomatan proletaran diktatoradon, tamen, se oni studas la marksan kritikon al la Pariza Komuno kaj al la blankiismo, aperas klare, ke la proletara diktatorado _laux Marx_ estas la detruo de la sxtato, la sxtato ne tauxgas esti uzata de la nova povo, gxi estas detruenda.

    Tiu cxi pozicio estas kontrauxega al tiu de la realsociismo. Tiu cxi forprenas la nomon de la popolaj povorganoj _kiuj konstituigxis dum la revolucio, kaj kiujn gxi disigas kaj anstatauxas_, sin fandas kun la malnova sxtato "konvene reformita", sin levas super la labora klaso kaj la tuta socio kaj efektivigas sian diktatoradon. Ecx cxe la teoria nivelo gxi gloras la sxtaton kiel subjekton de la historio.

  3. Laux Marx unu el la plej gravaj problemoj, kiujn la homaro devas alfronti, estas gxia disigxo en sociaj klasoj. Homo ne tauxgas esti libera, tio estas, homa, tiel se li estas superregata, kiel se li superregas aliajn. La venko de la proletaro konsistas en gxia memdissolvo kiel klaso kaj, sekve, en la dissolvo de cxiu klaso kaj la aliigxo de cxiu individuo al homo. La komunismo do ne estas la superlevado de la proletaro kiel direktanta klaso, sed la fino de la sociaj klasoj kaj de la politiko.

    70 jarojn post kiam gxi prenis la politikan povon, la realsociista sxtato estis ankoraux klasa sxtato kaj estis kantanta la senliman gloron de la sanktega labora klaso.

  4. La fino de la historio. Marx kutimis moki cxiujn finantojn de la historio. Laux la burgxoj (la ekonomikistoj diris li) estis historio, kaj tiu cxi dauxris gxuste gxis la plenfirmigxo de la burgxa sistemo, kun tiu cxi kulminacias la historia proceso. Laux iuj komunistoj _li parolis pri "vulgaraj" kaj "mesiaj" komunistoj, tamen ni povas konsideri lin kiel profeton kaj kredi, ke li parolis pri la realsociistoj_ estas la komunismo, la socio sen klasoj, sen ekspluatatoj nek ekspluatantoj, la kulminacio de la historio, la komunismo estos jam la definitiva sistemo; kontrauxe laux Marx la komunismo estos nur unu historia fazo tiel efemera kiel cxiuj aliaj, laux li la komunismo estos la komenco de la homa historio. Cxe la komunismo estos inversigenda la proceso, kiu kondukis la gxistiaman historion: gxis tiam la historio estas la historio de la abstrakta homo, al kiu estas oferata la konkreta homo. Per la komunismo finigxos tiun cxi fazo de la homara prahistorio, cxar cxe gxi estos donitaj la bezonaj kondicxoj, por ke la konkreta homo, la individuo, disvolvu siajn tauxgojn, kaj finfine komencigxu la vera historio de la homaro, la historio de la konkreta homo. Kiel povos esti tiu cxi historio, aux kien gxi kondukos, tion ni tute ne povas scii.

    Oni ne bezonas nombri la kontrauxegajn diferencojn de la realsociisma koncepto: submetado de la individuo sub la klaso kaj la sxtato, de la socio sub la sxtato, de cxio sub la historio kaj de la historio sub la tielnomata komunismo.

  5. Realsociismo kaj germana idealismo. Neniu el la cxefaj trajtoj de la marksa kritiko estis plenumata en la realsociisma sistemo. Kio do, krom nuraj nomoj kaj festenaj paroladoj, kunigas la realsociisman regximon kaj la marksan sociismon? Por kompreni la gxeneralan malviglon kaj la hipotezan neeblon de alternativo al la burgxa sistemo (alia historia fino), tute ne helpas al ni la malsukceso de la realsociismo. Kontrauxe la tezo de Kurz *6 , kiu klarigas la realsociismon kiel la praktikan realigon de la germana idealismo, kaj la malsukceson de la unua kiel la definitivan superon de la dua, povas _laux mia kompreno_ helpi al ni pli bone kompreni el la teoria vidpunkto la malsukceson de la realsociismo kaj la nian mem.

2.2 La rusa revolucio.

La rusa revolucio de la 1917a estis la unua revolucio gvidata de sociistoj, kiu atingis la venkon. Tio provokis, ke cxiuj sovetiaj konstruajxoj postaj al tiu dato estis identigataj cxu al la marksismo, cxu al la komunismo kaj cxiam al la sola ebla alternativo al la kapitalismo. Tial gravas konsideri du demandojn, kiujn mi klopodos pritrakti skize:
  1. en Rusio neniam ekzistis sociismo, nek antaux nek post la stalina termidoro,
  2. la realsociismo ne estas produkto de la revolucio, sed de gxia malsukceso.

2.2.1 La sociismo en Rusio

La rusa revolucio okazis sub esceptaj cirkonstancoj kontrauxdirante la klasikan teorion pri la revolucio. Preskaux feuxda, submetita al cara auxtokratio, lando trovigxis en hxaosa situacio, kauxze de la carisma ekonomia disfalo plimalbonigita de kontrauxpopola kaj nevenkebla milito. Tiel koincidis:

Nenio surprizenda, ke la partio surskribanta sur sia flago la gvidvortojn pri la militfino kaj la grunddisdono, tio estas paco kaj pano, atingis baldaux la plejmultecon.

Nun ne interesas al ni la sortosxangxoj de la rusa revolucio (nek la fama divido en "etapoj"), sed demandi kio povis esti farata, kio estis farata kaj ekde kiam oni scias, ke oni ne povis fari plu.

Jam la unuaj frataj kritikoj al la rusa revolucio montris la respondon: cxe lando tiel neevoluinta kiel Rusio, la demando pri la sociismo povas esti enkondukita, sed ne solvita *7 .

En Rusio ankoraux ne estis realigata la burgxa transformo, tio estas la servutulo ankoraux ne estis nek agis kiel libera homo (t.e. salajrata laboristo), la direktantaj klasoj ne komprenis la evoluon, kiu okazis en Euxropo. Rusio bezonis la francan revolucion, ne la rusan. Tamen Rusio suferis jarcenton kaj kvaronon da malfruo, la nekortusxebla kapitalista konkurenco ne permesis al gxi "komenci per la komenco" *8 , gxi devis komenci per la nivelo jam atingita de la cetera Euxropo. Tiel, al la feuxda disfalo sin prezentas nur du alternativoj (krom sin lasi sklavigi de la okcidentaj potencoj): starigi teroran regximon, kiu altrudis la industriigon kaj la industrian vivmanieron vipfrape, aux fari la sociisman revolucion.

Oni elektis la duan alternativon, kvankam kun la klara konscio pri la neeblo plenumi gxin izole *9 : la rusa revolucio devus esti la fajrero, kiu ekbruligu Euxropon. Sen la helpo de la euxropa revolucia proletaro la konstruo de la sociismo en Rusio estis neebla *10 . Lauxmezure kiel la revolucio ne etendigxis sur la industriigitan Euxropon, la bolsxevistoj devis elekti aux fini la revolucian veton kaj starigi auxtentikan kapitalismon, aux konservi la povon cxiupreze atendante la euxropan revolucion *11 . Ili elektis konservi la povon, tio implicis realigi la kapitalisman transformon de Rusio el sxtato kontrolata de la bolsxevistoj, tio estis la Nova Ekonomia Politiko *12 , la starigado de kapitalismo sen privata havrajto kaj kun planita merkato. Tio devus ebligi postan sociisman transformon "malpli doloran" *13 .

2.2.2 La realsociismo

Per la definitiva malvenko de la euxropa revolucio tiu pasxo malantauxen (por doni du antauxen) igxis definitiva kaj la kapitalismo estis konstruata ekde tiam pro si mem. La suriro de Stalin al la povo esprimas tiun cxi cxefan turnigxon. Stalin realigis ne nur la plej kruelan kaj barbaran el la amasigoj de kapitalo, sed ankaux, por povi trudi sian teroran regximon, li bezonis neniigi la "malnovan bolsxevistan gvardion".

Ni reliefu do du aferojn: 1. la komenca sociista revolucio malvenkis, kiam gxi ne tauxgis sin etendi sur la tutan Euxropon, t.e. oni klopodis starigi la sociismon, sed oni ne starigis gxin, cxar tio ne eblis, 2. la realsociista regximo, kiun starigis Stalin sur la grundo de la antikva NEP kaj de la burokrata kaj "provizore" diktatora sxtato, kiun tiu kunportis, esprimas la plenan malvenkon de la revolucia klopodo kaj estas nenio pli ol kapitalismo starigita sub kondicxoj de nesuficxo el kapitalo kaj de neeblo el ekspansio.

    Konklude:
  1. sociismo kaj realsociismo havas nenion komunan, sekve la disfalo de la dua koncernas neniel la unuan,
  2. intencoj krom tio, kion objektive faris la bolsxevistoj, estis anstatauxi nepovan burgxaron en la realigo de la burgxa revolucio *14 ,
  3. tiuj cxi du faktoj estis konataj kaj publikigataj tiel de la cxefrolantoj mem, kiel de iliaj kritikantoj kaj amikoj ekde la 1917a mem.

3. LA MALFACILAJxOJ POR LA ALTERNATIVELLABORO

3.1 Manko de materia bazo por la historia konsciigxo

La transirperiodo de iu socio al la posta, laux la marksa klariga modelo, estas karakterizita de tio, ke ene de la malnova socio aperas novaj produktformoj kaj, tio estas plejgrave, novaj produktrilatoj. Tio estas, en la malnova produktsistemo aperas la gxermo de nova produktsistemo. Tiuj cxi novaj produktrilatoj disvolvigxas kaj montras sian pli altan efikecon, sian pli grandan rendimenton. La plej grava pruvo konsistas en tio, ke la ekonomia povo de la frakcio de la superreganta klaso, kiu elektis la novan produktsistemon, kreskas senhalte gxis riskigi la ekonomian hegemonion de la aliaj frakcioj, tio kutimas finigxi per politika alfronto kaj la paso de la politika povo al la nova superreganta klaso. Ekde tiu cxi momento la fortikigxado de la nova ekonomia sistemo estas senrevena.

Cxe la dekadenco de la kapitalismo *15 aperas nova situacio en la historio: a) la klaso, kiu devas starigi la novan socion, ne estas frakcio el la superreganta klaso, sed la subpremata klaso, sekve b) la klaso, kiu devas edifi la novan socion, havas neniun posedon, kaj c) la preno de la politika povo devas esti antauxa ol la akiro de la plej malgranda ekonomia povo.

Tiuj faktoj estas sxablonoj por cxiuj la marksismoj kaj restas klaraj cxe la marksa verko mem. Gxenerale sxajnas, ke tio generas nur unu problemon: la sociisma revolucio komencigxos kiel politika revolucio, kaj tiel la rolo de la konscio estos pli grava ol en la revolucioj gxis nun konataj. Ankaux la solvoj sxajnas simplaj: la personigxo de la historia konscio en la klasa partio, kiu direktos la revolucion (lenina solvo nekongrua kun la marksa, laux kiu estas la klaso mem, kiu konstituigxas en partio), kaj la koncepto de transiro el socio al alia kiel auxtomata produkto de la ekonomia evoluo (socialdemokrata solvo validigita de la engelsa sinteno post la morto de Marx). Kiel sciate la du solvoj kunfluigxis en la realsociismo.

Tamen, escepte de la lenin-blankiistaj kaj mehxanismaj pozicioj eksteraj al la marksa teorio kaj surpasantaj la problemon sen solvi gxin, restas la cxefa problemo: de kie devenas tiu cxi "historia konscio"? Okaze de la sociaj transformoj en la gxisnuna historio la revolucia konscio de la novaj superregantaj klasoj disponis materian bazon: la rektan sperton pri la nova kielo ekspluati la subprematajn klasojn. Sur tiu materia bazo povis kreski la kredo je socio surbazata sur produktsistemo parte, tamen klare, venkanta. La agontoj por la sociisma revolucio _sendepende, cxu ili estus la proletoj aux ne_ povas disponi nur materian bazon por la kritiko kaj por la konscio pri la bezono je nova socia strukturo, tamen ili disponas neniun materian bazon por la alternativellaboro (pli klare: la supoza alternativo devas esti ellaborata anstataux esti spertita kiel cxe la antauxaj historiaj okazoj) nek _cxefe_ por la etendo de la revolucia konscio al vastaj tavoloj de la popolo. Sxajnas, ke la proksima alternativo devos esti esence teoria.

Cxu tiu cxi manko de materia bazo, tiu cxi sensaco de malpleno sub la piedoj, estas tio, kio kondukis unuflanke konsideri la realsociismon kiel iun "preskaux", kiel "neperfektan modelon", malgraux la historia evidento, ke gxi estas neniu alternativo, kaj ke gxi estas sistemo tiel kapitalista kiel la okcidenta, kvankam pli malefika kaj sangosoifa, kaj aliflanke konkludi la vantecon de kiu ajn alternativo al la sistemo, kiam malaperis tiu cxi fikcia materia bazo?

3.2 La intelektularo kaj la historia subjekto

La historia konscio sxajnas esti perdinta ne nur sian materian bazon, sed ankaux sian "organon".

La neevitebla politika dimensio de la industriigkresko (faligo de la feuxda sistemo, aliigo de la vasalo al civitano) kunportis gravan kontrauxdiron inter la politika karaktero de la burgxa revolucio kaj la objektiva karaktero de la starigita sistemo: dum el la flanko ideologia-politika estas la homo, kiu devas preni cxemane la historiiron kaj konstrui novan mondon laux sia mezuro kaj laux siaj idealoj, el la ekonomia flanko la homo kaj la tuta socio devas submetigxi sub la merkataj legxoj kvazaux naturaj legxoj.

Cxe la ideologia lukto kontraux la malnova regximo kaj la pasiveco de la vasalo aperas la subjekto, tio estas la abstrakta homo, la idealo, laux kiu devas esti mulditaj la konkretaj homoj por farigxi veraj homoj, tio estas civitanoj. Tio estis la tasko de la intelektulo dum la revolucia epoko: la konstituado de la historia subjekto kaj sekve la starigo de la homa racio kiel gvidanto por la agado (cxefe socia). Do la intelektularo naskigxis kiel luktanto kontraux la teologia absolutismo kaj la feuxda despotismo, kiel vera flagportanto de la revolucia idealo: libero, egaleco kaj fratemo.

Lauxmezure kiel la revolucio venkis, tio estas lauxmezure kiel la politika povo de la burgxaro farigxis garantianto por la disvolvo de la nova produktsistemo, gxi aliigxas de povo direktita "eksteren" (al la feuxdismo) al povo direktita "enen", tiel la politiko farigxas apendico de la ekonomio.

Cxar la nova socio portas la signon de la varo stampita sur la frunto kaj ne antauxeniras ecx unu solan pasxon pli ol tiom, kiom kreskas "gxia" merkato, la vera historia subjekto, tiu, kiu reale determinas la historiiron, estas la kapitalo kaj ties memvaloriga proceso. Tiu cxi neagnoskita historia subjekto, tiu cxi deus absconditus, restos des pli ombrokasxita, ju pli izolita, privata kaj konkurema estos la burgxa individuo, ju pli netauxga estos ne nur por regi la sistemon, ankaux por ecx kompreni gxin.

Tial dum la tutmonda merkato estas ankoraux konstitufaze la individuaj interesoj de la burgxo kaj la gxenerala intereso de la sistemo ne koincidas. Tiel la ruzo de la racio *16 sin manifestas je la transformado de la intelektularo el ideologia bataliono kontraux la tradicio al ideologia kompensilo de la burgxaj disigxo kaj senkonscio. Tiel naskigxis la figuro de la maldekstra intelektulo kaj tiu miragxo, laux kiu cxiu intelektulo estas maldekstra kaj cxiu racio revolucia. La paralelo je la socia agado de tiu ideologia funkcio de la ("maldekstra") intelektularo estis la sindikatismo kaj la prolaborista politiko: ambaux ludis la rolon (kvankam sercxante aliajn celojn) plifaciligi la konstituon de la tutmonda merkato kompensante la burgxan "egoismon", t.e. trudante la gxeneralan intereson de la burgxa sistemo al la privataj interesoj de la burgxoj. La rolo ludita de la socialdemokratio estas nura karikaturo de la tragedia rolo ludita de revoluciuloj kaj komunistoj kiel iloj de la ruzo de la racio.

Post la plena konstituo de la tutmonda merkato, politiko kaj ekonomio generas jam neniun kontrauxdiron pli ol la kauxzitajn de teknika netauxgo (aux de la "troa" korupto). Tiel okazas tri interesaj fenomenoj:

  1. malapero de la diferenco inter burgxo kaj civitano *17 , kaj aliigxo de la politikulo al teknokrato,
  2. malapero de la iluzio de burgxa subjekto, lauxmezure kiel la ekonomia strukturo absolutigxas,
  3. malapero de la intelektularo *18 kiel socia aganto (neniu jam deziras "savi la mondon") kaj/aux ties rekonverto en la kampo de la dungata politiko.

Cxio cxi kunportas, ke la konscio de la iluzia karaktero de la burgxa historia subjekto (postmoderna filozofio) farigxas neigo de cxiu historia subjekto. Tiel la dizerto de tiu "kolektivo", en kiu enkorpigxis la kolektiva konscio kaj la ideologia kritiko al la sistemo, farigxas nova malfacilajxo, kiun oni devas aldoni al tiuj, kiuj jam baras la kolektivan pripensadon pri la alternativo al la sistemo.

3.3 Socia penso kaj ekonomia formo

Sxajnas, ke ne nur nia konscio, ecx nia imagkapablo estas limigita de nia sperto, kaj sekve de la socia strukturo, en kiu ni vivas, tiel ke la superreganta ekonomia formo (la abstrakta laboro) sxajnas formi ankaux nian "enan vivon". Klopodi imagi socion liberan, felicxan ktp sxajnas konduki nepre al la reprodukto de la nuna socio kun la nura forigo de cxio, kion ni pritaksas ne dezirinda. Kiam oni klopodas deflankigi la "difektojn" de la nuna socio, oni prijugxas tiun difektojn kaj la socion mem per la valortabelo de la nuna socio, kaj tiu socio, kiun oni imagas, estas imagita kun la valortabelo de la nuna socio. Ni povas atingi alian valortabelon per intelekta strecxo nur "nee", t.e. nur per deflankigo de tiuj, kiujn ni konsideras kauxzo de difektoj, kaj la konservado de la ceteraj. Fakte kiu ajn klopodo sercxi novajn valortabelojn (kaj tio montrigxas cxe kiu ajn utopio, ecx cxe la "neaj utopioj") estas nenio pli ol modifo de la hierarhxio de valoroj en la valortabelo de la nuna socio.

La ellaborado de la teoria alternativo al la kapitalismo do ne povas sin bazi sur la fabrikado de utopioj, sur la idealista projekcio de miraklaj solvoj aux sur la futurismo, sed sur la kritika kaj racia trasercxado de nia propra historia kaj socia medio.

4. CxEFAJ KLARIGENDAJ AFEROJ

Laux mia kompreno estas ankoraux misteraj al nia historia konscio iuj el la cxefaj historiaj kaj filozofiaj aferoj de nia tempo, kaj mi kredas, ke sen ilia antauxa klarigo cxiu klopodo de serioza teoriigo restas kondamnita al la malsukceso *19 .

4.1 Historiaj aferoj

4.2 Filozofiaj aferoj

Oni rimarku, ke tiu cxi serio da cxefaj problemoj por studi estas nura listo de sxablonoj. Tio estas ili estas aro da demandoj, kiujn oni supozas sunklaraj, kaj eble oni kredas, ke versxajne havus neniun sencon pridubi ilin. Tamen la respondo al kiu ajn el ili estas la respondo al cxiuj ili kaj al la historia demando pri la alternativo, kiu staras antaux ni.

Sxajnas, ke la intelekta malkuragxo de nia jarcento _laux kiu la problemo jam ne estas, cxu ni povas aux ne trovi respondojn por la demandoj, sed ke kiu ajn respondo, kiun oni povas doni, ne estas pli tauxga aux pli bona ol kiu ajn alia, kaj tiel la teoria trasercxo estas nura tempoperdo_ povas rezulti finfine la cxefa el la malfacilajxoj, pri kiuj temas la 3. paragrafo. Klopodi kompreni gxin, eble estas la una pasxo por gxin venki.



*1 Tiu cxi artikolo estis publikigata cxe la gazeto LAUXTE-n eldonas:

*2 Mi preteratentas la demandon pri la planmanko, la tielnomata merkata anarhxio, tio estas sxtelelspezo de krudaj materialoj kaj laboro en restaj produktoj kauxze de la konkurenco. reiri al la teksto

*3 Memkompreneble tiu cxi rimarkoj koncernas la tuton de la sistemo, por cxiu izolita firmao la afero povas esti inversa. reiri al la teksto

*4 Oni rimarku aliflanke la evidentan netauxgon de la kapitalismo por konservi la medion, en kiu gxi disvolvigxas kaj de kiu gxi dependas. reiri al la teksto

*5 Pri la koncepto de abstrakta laboro oni vidu la unuan cxapitron de La kapitalo, t.e. MARX, Karl: Das Kapital. Kritik der Politischen Oekonomie. Erstes Buch. en MEW 23 pgx 52 ss. reiri al la teksto

*6 Oni vidu KURZ, Robert: Der Kollaps der Modernisierung. Vom Zusammenbruch des Kazernensozialismus zur Krise der Weltoekonomie. Frankfurt: Eichborn 1991 reiri al la teksto

*7 Oni vidu LUXEMBURG, Rosa: La revolucion rusa. Un examen critico. Madrid: Castellote 1975 reiri al la teksto

*8 Oni rimarku, ke Rusio klopodas aligxi al la kapitalismo, jxus kiam komencigxas la dekadenco de tiu cxi, t.e. kiam la pastecxo jam estas disdonita. reiri al la teksto

*9 Oni vidu LENIN, Vladimir I.: La revolucion proletaria y el renegado Kautsky en Obras Completas XXX. Buenos Aires: Cartago 1971 pgx 144 reiri al la teksto

*10 Oni vidu TROTSKI, Leo: La revolucion permanente en Obras escogidas I. Madrid: Fundamentos 1976, pgx. 112, 116-117, 161; reiri al la teksto

*11 Oni vidu LENIN, Vladimir: "Intervenciones durante el debate del proyecto de resolucion sobre problemas de la NEP" en Obras Completas XXXV pgx 325; "La NEP y las tareas de las comision de educacion politica" sama loko pgx 504, 508; "La importancia del oro ahora y despues de la victoria total del socialismo" sama loko pgx 553 ss. reiri al la teksto

*12 Oni vidu LENIN, Vladimir: "Tesis del informe sobre la tactica del PCR. Tercer Congreso de la IC" sama loko pgx 358; "La NEP y las tareas..." sama loko pgx 496-497, 501, 502. reiri al la teksto

*13 Oni vidu LENIN, V.: "La importancia del oro..." sama loko pgx 560. reiri al la teksto

*14 Oni vidu TROTSKI, Leo: citita verko, pgx 111-112. PANNEKOEK, Anton: "La revolucion rusa" en Lenin filosofo. Madrid: Castellote 1975; "La revolucion rusa" en Los consejos obreros. Buenos Aires: Proyeccion 1976. LENIN, V.: "Cinco anos de revolucion rusa y las perspectivas de la revolucion mundial" en Obras Completas XXXVI. reiri al la teksto

*15 Oni rimarku, ke Marx konis nur la suprenirantan fazon de la kapitalismo. reiri al la teksto

*16 Pri la koncepto de List der Vernunft oni vidu HEGEL, G.F.W: Vorlesungen ueber die Philosophie der Geschichte. Frankfurt: Suhrkamp 1986. Pgx. 49. reiri al la teksto

*17 Pri la koncepta distingo inter bourgeois kaj citoyen oni vidu MARX, Karl: "Zur Judenfrage" en MEW 1 pgx 355. HELLER, Agnes: La teoria de las necesidades en Marx. Barcelona: Peninsula 1978 pgx 69. reiri al la teksto

*18 Pri pli milda interpreto de la intelektulara rolo oni vidu PECHMANN, Alexander von: "Der Abschied des Linksintellektuellen", Widerspruch 22(1992)27-36. reiri al la teksto

*19 Memkompreneble tiu cxi distingo inter aferoj "historiaj" kaj "filozofiaj" estas tute arbitra kaj bazigxas nur sur la kampoj, de kiuj ili devenas. Mi klopodas nur distingi ilin laux ilia abstraktnivelo kaj ilia supoza pezo en la koncepta framo, neniel laux la metodo de studo ktp. reiri al la teksto

*20 Pri la koncepto de ila racio oni vidu HORKHEIMER, Max: Zur Kritik der Instrumentellen Vernunft. Frankfurt: Fischer 1967. reiri al la teksto