Novaĵoj
Salutu kiel uzanto
|
Hieraŭ pasis la limdato por inviti IJK-on en la 2009-a jaro al sia lando. Al TEJO estraro venis nur unu kandidatiĝo, do la decido estis sufiĉe facila. La 65-a Internacia Junulara kongreso okazos en serba urbo Tutin’ kaj organizos ĝin kune Serba, Montenegra kaj Albana Esperanto-Junularoj. La urbo troviĝas proksime al trilandlimo de tiuj landoj. Tutin’ rolos ankaŭ kiel temo de la Kongreso, ĉar la tutina IJK estos dediĉita al virinoj en la mondo. Do ni invitas vin al Serbio somere 2009.
En la ĵus eldonita aprila kajero de “La Ondo de Esperanto”, Flo
Legu pli »
La lastan tagon de marto aperis la kvina podkasto de “La Ondo de Esperanto”. En ĝi estas prezentataj kelkaj tekstoj el la ĵus eldonita aprila kajero de “La Ondo” kaj kelkaj speciale verkitaj eroj, interalie:
Legu pli »
Esperantista Asocio de Uxonbulismo okazigos cxisomere interesan
Legu pli »
Memore al la 200-a Kurso de SEK
Legu pli »
Vendrede 28an Marto: Maciek Jaskot pri interlingvistika konferenco en Ukrainio.
Legu pli »
En la magistrata retejo de Brno (Ĉeĥio, suda Moravio) aperis pluraj novaj versioj de flugfolio pri la urbo, kiun turistoj povas elŝuti al sia komputilo en bona kvalito (3 MB) aŭ en kontentiga kvalito (600 kB). Sur la lasta loko troviĝas traduko esperantlingva, kiun plenumis Zdeněk Hršel, la kluba prezidanto. La adreso de la retejo estas http://www.brno.cz/index.php?nav01=2222&nav02=6391&nav03=6839 (necesas kopii la tutan linion).
Legu pli »
Vinko Oŝlak, prezidanto de la Esperanta PEN-Centro, prezentis referaĵon pri la naciecoj en la Biblio, dum la tradicia konferenco de PEN Klubo Internacia en Bled (Slovenio). La teksto aperos en la junua numero 233 de revuo “Literatura Foiro”.
Legu pli »
[Kaliningrado, Ruslando] “Parolas Kaliningrado! Saluton!”—per chi tiuj vortoj en Esperanto komencighas artikolo “Okno v mir” (Fenestro al la mondo) en la hodiaua eldono de la tagjhurnalo “Kaliningradskaja pravda”. En chi tiu artikolo (subtitolita “Kaliningradaj esperantistoj venis en la ret-radion” kaliningrada jhurnalistino Irina Klimovich klarigas, kio estas podkastado, kaj poste interparolas kun Halina Gorecka pri la kaliningrada Esperanto-podkasto. La legantoj ekscias pri la kreskanta …
Legu pli »
Kvin fojojn esperanto ĉeestas en la kalendaro de la socie plej gravaj kaj rimarkindaj jubileoj, datrevenoj kaj eventoj por Bulgario en 2008 (afiŝita interalie en www.dir.bg): [laŭ la sinsekvo de la datoj] la 50-jara jubileo de Bulgara Esperanto-Teatro (19 majo), la Tagoj de la esperanta kulturo kun la internacia literatura konkurso EKRA en Razgrad (6-8 junio), la 81a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Kazanlak (9-16 augusto), la 60a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio en Carevo (5-7 …
Legu pli »
Sabate 22 Marto: Wieslaw Liebner pri la maja Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto Federacio en Poznano.
Legu pli »
La plej lasta bulteno de IBOPE* sciigas, ke la programo “Esperanto, a Língua da Fraternidade” (Esperanto, la lingvo de frateco), de Radio Rio de Janeiro, vicas en la tria loko inter ĉiuj mezondaj stacioj de la metropola regiono de Rio. La ciferoj rilatas al la trimonato oktobro-decembro 2007. Tio signifas la plej grandan aŭskultantaron en la historio de la programo, kreita antaŭ 21 jaroj.
Legu pli »
Dum sia noktomeza informilo, en la nokto de lundo 17 al hodiaŭ mardo,la hispana televida stacio TVE2 elsendis 2-minutan raporteton pri Esperanto. La prezentisto parolis esperante, kun subtitoloj en la hispana. Same parolis esperante la brazilano Roger Borges kaj Jorge Camacho. Por spekti ĝin, kliku ĉi tie.
Hodiaŭ, la 17an de marto aperis la kvara podkasto de “La Ondo de Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando). En ĉi tiu son-magazino, prezentita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, estas jenaj programeroj:
Legu pli »
Vendrede, la 14-an de marto nia rigardo direktigxas al la
Legu pli »
La kampanjo “Esperanto en la bibliotekojn”, auxspiciita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio de Janeiro, Brazilo, jxus efektivigis la 62-an sendon de libro-pakajxo ekde gxia starigo en julio/2001.
Legu pli »
Sabate la 22a de marto 2008 je la 21h ĉe Antony (francio / parizo)
Legu pli »
Semajnfinaj programoj de Pola Radio:
Legu pli »
332 koreaj studentoj komencis lerni Esperanton en la unua semestro de
Legu pli »
La 7an de marto 2008 aperis la tria podkasto de “La Ondo de Esperanto”. Post enkonduko, Esperanto-novaĵoj kaj konciza prezento de la marta “Ondo” sekvas kelkaj tekstoj el ĉi tiu kajero de la populara Esperanto-magazino, eldonata en Kaliningrado (Ruslando). La tekstojn legas Aleksander kaj Aleksej Korĵenkov, Halina Gorecka kaj Andreĵ Peĉonkin. La programo daŭras 38 minutojn.
Legu pli »
|
|