K. KALOCSAY LINGVO STILO FORMO STUDOJ ELDONIS LITERATURA MONDO, BUDAPEST Pestvidéri Nyomda Vácon. Kiadó: Bleier Vilmos — Nyomdáért Bénik Gy. felelos Kelkajn vortojn pri la gvidaj principoj de la sekvaj artikoloj. La Esperanta Vortfarado delonge estas mia *amata ĉevaleto«. Ĝi jam aperis plurfoje, ĉiam tralaborita, mi esperas, ke nun fine ĝi ricevis sian definitivan formon. Cctere en ĝi troviĝas nenia novismo, aŭ reformo, ĝi estas sole la interpreto de la lingvouzo. Ankaŭ la ĉefaj princ-ipoj ne estas novaj, ili ja estas troveblaj ĉe de Saussure kaj Wŭster. Nova estas sole la malkovro de la vort-reef-iko, per kies apliko, laŭ mia opinio, oni povas klarigi la esencon de la vortfarado en Esp-o, kaj pruvi la plenan unuecon de la vortderivo kaj vortkunmeto. En la Evoluo de la poezia lingvo troviĝas kelkaj lokoj, kiuj, siatempe, kiam amiko K. R. C. Sturmer ĝin logis anstataŭ mi en la Somera Universitato de la Oxforda Kongreso, indignigis, kiel mi aŭdis, kelkajn eminentajn auskultantojn, per sia troa »revoluciemo«. Nu, se vi nLmŭe tralegos ĝin, vi trovos en ĝi nenian »revolucian« iniciuton. Oi simple konstatas, kian direkton prenis la lingva evoluo ĉe la poetoj, precipe ĉe Grabowski, kaj el cxi tio ĝi konkludas kelkajn estontajojn. Ĝi estas do simple registra, kaj neniu lingvo povas malhavi tiajn registrajn laborojn. Ĝar ja, ni devas ne fermi strute la okulojn antaŭ la akiraĵoj troveblaj en la verkoj de niaj plej bonaj poetoj, eĉ oni devas diligente studi kaj utiligi ilin. Nur tiel povas la lingvo progresi, kaj ne tiamaniere, ke ĉiu poeto »memstarigas« sin de ĉiuj antaŭuloj, kaj mem inventas ĉion dekomence, kvazaŭ li skribus la unuan esp-an poemon. La Sendemandaj Respondoj pritraktas kelkajn pli-malpli »pendantajn« demandojn. En ili mi klopodis trovi la oran mezvojon inter logikeco kaj lingva tradicio. La Esperanta Rimo kaj Ritmaj Prindpoj volas legitimi kelkajn licencojn, nepre necesajn, sed ĝis nun uzitajn nur kvazaŭ kulpkonscie. Rilate la Elparolon, mi akcentas, ke mi tute ne volas esti leĝdonanto, nur fiksi la elparolmanieron de la plimulto. Ke ĉi tiu, libere evoluinta prononcado ne estas tiel unuregula, kia oni ĝin dezirus teorie, tio ne estas mia kulpo, sed la kulpo de la libera lingvouzo. Kaj ĉi lastan oni vane volus perforte ŝanĝi, pli bone do, ĝin simple registri, por almenaŭ akceli ĝian unuecon. Budapest. Julio. 1931. K. Kalocsay. Esperanta vortfarado La teorion de la Esperanta vortfarado Zamenhof ne fiksis en reguloj, la vortfaradon li simple montris praktike en ekzemploj. En la Fundamento ni trovas ĉi rilate la solan frazon : »La gramatikaj finiĝoj (kaj sufiksoj) estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.« Unuavide ĉi tio ŝajnas tro maknulta por esti la tuto de vortfaraj reguloj de lingvo. Kaj al ĉi tiu vortavareoo estas atnĥueble, ke la Esperantan vort-faradon kun tia malmultekosta saperemo oni povis deklari senscienca kaj sensistema. Kaj okazis ja provoj por fari tre sciencajn vortteoriojn ; tia estis ekzemplei la vortteorio de Couturat, kiu la faman renverseblecon prenis gvida principo de la vortfarado. Ne estas mia celo nun okupiĝi pri ĉi tiu sistemo, aplikita en la Ido, scivoluloj sin turnu al la libro de Saussure : ha Vort-teorio en Esperanto. De tiam evidentiĝis, ke la renvers-ebleco ĝuste en Ido mankas, ke la nepran logikecon ankaŭ ĉi tiu sistemo ne solvis, kaj krome, ĝi laboras per arbitraj derivreguloj, kaj per tio malproksimiĝas de la praktiko de l' naturaj Kngvoj, kaj de la facila memkomprcnebleoo de la Esperanta vortfarado. Post la Ido-skismo multa inko forfluis ankaŭ intcr la espistoj pri la vortfarado. Tiel la skismo donis eĉ utilon tiusence, ke la espistoj komencis esplori la lingvon, kiun ĝis tiam ili eole uzadis. Kaj okazis same, kiel en la naturaj lingvoj : ne teorio kaj reguloj kreis lingvon, sed vivajn regulojn de vivs lingvo konstatis aposteriorie la gramatikisto. Ci tiu gramatikisto estis Rene de Saussure. Eklumigante la esencon de la Esperanta vortfarado, lia vort-teorio klare montras la perfektan logikeoon kaj nalurecon emo ; bela-la belo. El verba radiko substantivon, kiu signifas agon : legi-lego ; ekzisti-ekzisto. La a estas finaĵo adjektiva. El radikoj substant-ivaj aŭ verbaj ĝi faras adjektivon, kiu signifas kvaliton,. aŭ rilaton : patro-patra ; homo-homa (homkvalita aŭ homapartena) ; timi-tima. La verba i-finaĵo faras el radikoj substantivaj aŭ adjektivaj verbon, kiu signifas agon, aŭ staton. Martelo-marteli (agi per martelo), sana-sani (esti sana), rapida-rapidi (esti rapida, agi rapide). 3. Ŝanĝante la gramatikan karakteron de plur-elementaj vortoj, oni devas zorĝi, ke la sufiksa efika de la elfalanta finaĵo ne perdiĝu, oni do devas ĝin anstataŭi per sufikso, samsenca al la elfalanta finaĵo. Se el substantivradika adjektivo (homa), ni volas pluformi substantivon, kiu signifas kvaliton, tion ni ne povas fari per la simpla ŝanĝo de finaĵo, ĉar tiel ni ja ricevas konkretan substantivon (homo). Oni devas kaŭ ĉe derivitaj vortoj. Ekzemple : oni diras : sent-ema verkisto, por diferencigi de sen-tema verkisto. Tuto superflue estus do el ĉi tiu eŭfonia kaj kom-prenfaciliga procedo fari regulon de vorlkunmeto, kaj pro ĝi ekstermi el la lingvo la tute enradikiĝintan poste-ulo nur, ĉar ĝi ne sekvas ĉi tiun regulon. c. ĉe duradikaj kunmetoj staras ĉiam la ĉefa vorto en la fino. Male, ĉe radik-sufiksaj kunmetoj, staras ĉiam la sufikso en la fino, eĉ se ĝi ne estas la cxefa vorto. Ci tiu regulo rilatas nur la t. n. diafanajn sufiksojn (vidu poste). Krome ĝi cĉ ne estas ĝusta. Ekzistas en la lingvo duradikaj kunmetoj, en kiuj ne la ĉefa vorto staras en la fino (vidu : Klarigo de inversa vortefiko). Ekzistas ankaŭ sufiks-radikaj kunmetoj, ĉe kiuj la sufikso siaras antaŭe. Ekzemple : uj-fundo ; in-sekso ; ej-purigo ; an-kolekto ; estro-elekto ; il-riparo ; ing-teniloj. em-ŝanĝo ; id-nasko ktp. 10 iel signi, ko la efiko de la kvalitsenca a-finaĵo restas konservita. Pro belsoneco ni ne povas amasigi finaĵojn, ni ne diras do homao. Sed, ĉar ao signifas kvalito, anstataŭ ĝi ni povas uzi la sufikson eco, kiu havas la saman sencon. La vorto do estos homeco. Se nun el la vorto homeco ni volas pluformi adjektivon, ni ŝanĝas la o-finaĵon je a-finaĵo, kaj tiel rezultas homeca. Sed ĉar eca signifas kvalita, kaj ankaŭ la simpla a-finaĵo povas havi ĉi tiun sencon, la radiko ec estas superflua, kaj tiel ni rericevas la vorton homa. Tiel do ni havas la serion : Homo-homa - (homao) -homeco- (homao) -homa-homo. Se el substantivradika verbo (marteli) ni volas pluformi substantivon, kiu signifas agon, la finaĵ-ŝanĝo ne estas sufiĉa, ĉar per ĝi ni ricevas konkretan sub-stantivon (martelo). Ni devas konservi en la vorto la verban elementon. Anstataŭ i-o, ni uzas la sufikson do la ago (ado). La vorto do estas martelado. Se el ĉi tio ni volas fari verbon, ni ŝanĝas la finaĵon kaj rezultas marteladi. Sed adi havas la saman senoon, kiel i, ni povas ĝin ellasi, kaj tiel ni revenas al marteli. La serio estas do : Martelo-marteli -(martelio) -marlelado -(martelio) marteli-martelo. La du supraj serioj montras, ke la Esperanta vortderivo konsistas simple el la almeto do la elem-entoj necesaj al la dezirata senco. Kaj specialaj elem-entoj (sufiksoj) estas necesaj nur, se la sencon ni ne povas doni per finaĵo. Siavice, per la forigo de la almetitaj elementoj ni revenas al la originala radika. La renversebleco do estas perfekta. La Esperanta vortfarado do konsistas el la simpla kunmeto de vortelementoj ; la senco de la opaj elemen-toj en ĉi tiu kunmeto restas senŝanĝa. Kaj, ĉar ĉiu tia elemento estas memstara vorto, estas evidente ke 11 anstataŭ la reguloj de la Esperanta vorlderivo ni devas serĉi la regulojm de la Esperanta vortkunmelo. Ci lastaj devas validi ankaŭ rilate al sufiksoj kaj finaĵoj. En la sekvaj linioj mi intencas konstati la regu-lojn de la vortkunmeto. Mi ne volas starigi ian arbit-ran sistemon, nur la ekzistantan lingvo-uzon mi konigas per la lumigo de la spontana vortlogiko. ĜENERALAJ REGULOJ 1. En vortkunmeto la ĉefa vorto staras en la fino.* Gi difinas la gramatikan karakteron kaj la sencon de la respektiva kunmetita vorto. Ni nomu ĝin ĉefelemento. La antaŭaj elementoj rilatas al ĝi, klarigas, nuancigas ĝin, tiujn ĉi ni nomu flank-elemenloj. Ekzemple : en la vorto dormoĉambro la karakteron kaj sencon de la vorbo difinas la ĉef-eLemento ĉambro, la flankelemento dormo servas nur por klarigo. 2. La gramatika karaktero de la ĉefelemento difinas ne nur la gramatikan karakteron de la kun-metita vorto, sed ankaŭ tiun de la flankelemento. a. Se la ĉefelemento estas subslantivo, ankaŭ la flankelelemento estas, aŭ fariĝas vorfclogike sub-stantivo. h. Se la oefelemento estas adjektivo, la flank-elemento estas, aŭ fariĝas vortlogike substantivo. c. Se la ĉefelemento estas verbo, la flank-elemento estas aŭ admrbo, aŭ predikata atributo. DETALAĴ REGULOĴ SUBSTANTIVA ĈEFELEMENTO Se la ĉefelemento estas substantivo, ankaŭ la flankelemento estas substantivo (ĝenerala regulo 2.a.). * Pri escepto vidu : Klarigo de inversa vortefiko. 12 Se radike ĝi ne estas substantivo, en la kunmeto ĝi ricevas substantivan vortkarakteron. Ekzemple : hom-koro : homo-koro ; varmenergio : varmoenergio; skrib-maŝino : skribo-maŝino. La analizo de tiaj vortkunmetoj povas okazi trimaniere. 1. La flankelemento povas esprimi rilaton aŭ posedon. Oni analizas per la prepozicio de. (Hom-koro : koro de homo, lumradio : radio de lumo ; varmenergio : energio de varmo ; skribmaŝino: maŝino de skribo). 2. La flankelemento povas esprimi la materiŭlon de la ĉefelemento. Oni analizas per la prepozocio el. (Orhorloĝo : horloĝo el oro). 3. La flankelemento povas esti substantiva epiteto. Oni analizas per la simpla apudmeto de la du sub-stantivoj. (Membroabonanto: membro abonanto; bovo-viro : bovo viro ; majstrooratoro : majstro oratoro). Cxi tiujn tri analizojn, kiujn sube ofte ni aludos, ni nomu analizo R. (rilato), analizo M. (materialo) kaj analizo E. (epiteto). La analizojn oni povas anstataŭigi ankaŭ per la adjektivigo de la flankelemento (homa koro, ora ĉeno), ĉar la a-finaĵo esprimas ankaŭ rilaton, apartenon (homa koro : bomapartena koro ; skribmaŝino : maŝino rilat-anta al skribo), krome ĝia signifo estas ankaŭ kiu eslas (orborloĝo : horloĝo, kiu estas (el) oro ; ŝuistmajstro: majstro kiu estas ŝuisto). Sed ĉi tiu analizo no ĉiam estas aplikebla, ĉar la a-finaĵo per siaj pluraj sencoj povas naski miskom-prenon. Ekzemple : bova viro povas esti viro, kia estas bovo, kaj viro de bovoj (paŝtisto). Kaj nepre ne estas aplikebla ĉi tiu analizo, se la radiko de la flankelem-ento estas adjektiva. Nome ĉi okaze per la adjektivigo ni ricevas veran adjektivon, dum en la kunmeto la flankelemento estas nepre en substantiva formo (ĝene- 13