Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
554267 vizitantoj.

KKE » Esperanta Dosiero » Opinioj pri Esperanto

Adriana Budevska (bulgara aktorino)

Esperanto havas la plej grandan rajtecon pri ekzistado, ĉar ĝi efektivigas la grandegan taskon por varmigi kaj mildigi la homajn korojn.

Aja Nwaĉhuku M. P. (nigeria federacia ministro pri edukado)

Esperanto estas lingvo neŭtrala, kaj pro tio dezirinda. Se ĝi ankaŭ estas facila kaj tiel riĉa kiel la aliaj grandaj lingvoj, mi ne vidas obstaklon por ĝia internacia adopto.

Oni devas instrui ĝin en ĉiuj universitatoj, tiel ke la kleruloj de la tuta mondo havu facilan aliron al ĝi.

Akademio de Sciencoj de Sovetunio

La Soveta Akademio de Sciencoj esprimas la esperon, ke la esperanta movado vastskale helpos al la disvastiĝo de internaciaj rilatoj inter laboruloj kaj ligos la laborulamasojn en ilia nobla strebado al la progreso kaj solidareco.

Albert Einstein (profesoro d-ro, hebrea fizikisto, matematikisto, Nobelpremiito)

Por la internacia komunikado la internacia interkompreniĝo helpe de la internacia lingvo ne estas nur neceso, sed memkomprenebla afero. Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia.

Ali Gerard Jama (somalia ministro pri edukado)

Granda parto de la internaciaj malfacilaĵoj estas kaŭzita de miskomprenoj inter diverslandaj homoj. Tial mi kredas, ke Esperanto kiel instrumento de tuthoma interkompreniĝado povus grandskale kontribui al la reciproka alproksimiĝo de la popoloj. Ĝi estas respondo al granda bezono, kiun hodiaŭ la tuta mondo sentas.

Ni, apartenantoj al malgrandaj nacioj, estas devigataj lerni la lingvojn de la grandaj, se ni volas partopreni la vivon kaj la progreson de la mondo kaj havi rilatojn politikajn, sciencajn, komercajn kaj kulturajn. Tio estas humiliga por la malgrandaj nacioj. Nur la neŭtrala lingvo kiel Esperanto povos elimini tiun kulturan dependecon.

Antoine Meillet (profesoro d-ro, franca lingvisto)

La ebleco krei lingvon artan, facile kompreneblan kaj lerneblan, kaj la fakto, ke tiun ĉi lingvon oni povas uzi profitdone por si, estis pruvitaj en la praktiko. Ĉia teoria diskuto estas vana: Esperanto ekfunciis...

Antonin Gosset (profesoro d-ro, franca scientisto, ĥirurgo)

Esperanto estas la plej bona donaco al la homaro.

Awoyamo Nicolas (parlamentano de Centra Afrika Respubliko)

Ni, popoloj de Afriko, kredas, ke plena justeco estos farita al ni kaj aliaj malgrandaj nacioj de la mondo, kiam nia sendependeco estos agnoskita ne nur politike, sed ankaŭ sur la kampo kultura. Por nia kultura sendependeco estas nepre necesa lingvo tuthoma kiel Esperanto.

Edmond Privat (svisa scientisto, publicisto, verkisto)

Ne neante la gravecon de pure lingvaj demandoj, ni gardu nin doni al ili troan atenton - la popolo esperantista ne okupu sin pri lingvistikaj subtilaĵoj, fidele parolu la Zamenhofan lingvon kaj dediĉu sian tutan fervoron, ĉiujn siajn fortojn al la interna ideo de l' Esperantismo, por ke pro la rimedo ne estu forgesata la celo - ĉiupopola solidareco kaj tutmonda paco.

Edson Arantes do Nascimento - Pelé (brazila mondmajstro de futbalo)

Esperanto estos tre utila al la sportistoj ĝenerale por alproksimigi ilin kaj faciligi al ili la interrilatojn amikajn kaj sportajn.

Eduard VII (reĝo de Britujo)

Mi opinias, ke Esperanto estas granda bonfaranto por la homaro kaj mi esprimas la deziron, ke ĝi havu la plej kompletan kaj rapidan sukceson.

Francois Coppee (franca poeto, membro de la Franca Akademio)

Esperanto gardos la naciajn ligvojn kontraŭ la alilingva enpenetro, kiu fuŝas ilin ĉiutage pli.

Georgi Karaslavov (bulgara verkisto, akademiano)

Koni unu fremdan lingvon, tio signifas posedi unu batalilon, koni Esperanton, tio signifas, posedi tutan arsenalon da bataliloj de la homa kulturo.

Ghandi (hinda filozofo)

Mi estas por samforma kalendaro por la tuta mondo, kiel mi estas por samforma valuto por ĉiuj landoj kaj por la mondhelplingvo kiel Esperanto por ĉiuj popoloj.

Gustinus Ambrosi (aŭstra skulptisto)

Por mi Esperanto estas la lingvo de naturo. Ĉiuj sentoj kaj impresoj de la homaro estas esprimitaj en ĝi. Esperanto estas konfeso por diversflanka interkompreniĝo de multaj spiritdirektoj, kiuj troviĝas interne de la homaro.

Gyula Juhász (hungara poeto)

... La nova lingvo, la komuna idiomo estas helpilo por ĉiu popolo, raso, individuo kaj nacio sur la tero, por kompreni unu la alian. Esperanto estas trafikilo, nome ĝi estas facila, malkara kaj tre - tre praktika veturilo de sentoj kaj pensoj. Ĝi estas la plej efika propagandisto de la homa frateco...

Helen Keller (usona verkistino, pedagogino, blindulino kaj surdmutulino)

Mi konsideras Esperanton kiel grandan esperigon de miaj samsortanoj. La unua kaj plej bona helpo al blindaj kaj surdaj homoj povas veni nur el niaj propaj vicoj kaj ju pli ni kunagas trans ĉiuj landlimojn, des pli granda estos ankaŭ la helpo. Por supernacia interkompreniĝo oni bezonas supernacian lingvon por eviti maloportunecon de tradukoj. Inter la blinduloj la rondo de esperantistoj konstante pligrandiĝas.

Heng Wi Hong (korea scientisto)

Iu ajn nacia literaturo ne devas esti enlimigita en la lando en kies lingvo ĝi estas originale verkita, sed ĝi devas esti la literaturo de la tuta mondo liberigita de lingvobarilo. Kaj Esperanto estas la plej taŭga lingvo por ke iu ajn nacia literaturo estu unuflanke nacia kaj aliflanke tutmonda.

Hideo Yagi (japana scientisto, medicinisto)

En laboro esperanta ni ne forgesu amikecon al kunlaborantoj, sed ĉiam havu fratecon kaj estimon! Japana proverbo diras: unu sago estas facile rompebla, sed tri kunigite fariĝas nerompeblaj. Ĉiam kunigite, mano en mano, ni akiru firman bazon por progresigi esperantan movadon en venontaj jaroj. Antaŭen kun kredo!

Ivan Ribar (d-ro, jugoslavia politika aganto, publicisto)

Mi volas diri, ke estas grave koni Esperanton kaj kun la tuta mondo interkompreniĝi per unu sola neŭtrala internacia lingvo.

Ivan Vazov (bulgara verkisto, poeto)

Esperanto estas la plej perfekta lingvo, el la ĝis hodiaŭ artefaritaj, kreita kun la celo proksimigi la homaron kaj fari al ĝi pli alireblaj la komunkulturajn valoraĵojn.

Jerzy Passendorfer (pola reĝisoro)

Enkondukon de Esperanto en la lernejojn de la tuta mondo mi opinias kaj ĉiam opiniis ideo grandioza, kiu - se ĝi enkondukiĝus en la vivon - povus fariĝi la plej granda evento en la historio de la homaro. Eble finfine ni ĉiuj interkompreniĝus! Mi deziras sukceson.

Kurt Waldheim (d-ro, aŭstro, ĝenerala sekretario de la Unuigitaj Nacioj)

Mi vere konscias pri la valora laboro, kiu estas farata de la Esperanto-asocioj kaj por viaj pluaj klopodoj deziras al vi multe da sukceso.

Lajos Lötincze (hungara lingvisto)

Pri Esperanto mi estas konvinkita, ke ĝi havos grandan estontecon. Laŭ mia opinio estas ĉiu espero, ke ĝi ĉiam ludos pli grandan rolon en la internaciaj interrilatoj, ankaŭ en la scienca komunikado.

Leo Claretie (franca verkisto)

Mi sentas grandan miron, sciante, ke en sia verko Zamenhof atingis la saman rezulton, por kiu la naciaj lingvoj bezonis jarcentojn.

M. Le Lionnais (prezidanto de la Asocio de Sciencaj Verkistoj de Francujo)

Esperanto reprezentas unu el la plej vivantaj kaj plej vivpovaj penoj por faciligi interŝangon de informoj, sciencaj kaj kulturaj ideoj sur la fono vere internacia.

Mario Teixeira de Freitas (brazila scientisto)

Esperanto estas la lingvo, kiun ĉiuj homoj sur la tero povos lerni kaj facile uzi en rilatoj inter la popoloj, sen risko, ke unu el tiuj popoloj sentos sin ofendita en siaj naciaj sentoj kaj sen risko malaltigi sian autoritaton. Tiu ĉi aspirado, la plej nobla el ĉiuj, devas alporti plenan kaj inteligentan kontentigon, tiun spritan helplingvon, tiun belsonan elegantan lingvon internacian Esperanto, la mirindan kreaĵon de la genio de Zamenhof.

Disvastiĝu kaj etendiĝu la uzado de tiu admirinda lingvo, kaj tiam ĉiuj homaj kampanoj, ĉiuj belaj idealoj de paco, kunlaborado kaj frateco inter la homoj rapide ektriumfos.

Maŭ Zedong (gvidanto de Popola Ĉinio, poeta, verkisto, filozofo)

Mi dirus ankoraŭ la samon: Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata.

Papo Pius XII

Mi antaŭdiras al Esperanto en la estonteco de la civilizacio lokon similan al latino en la mezepoko. Kiel la mondlingvo ĝi fariĝos post jaroj instrumento de paco kaj amikeco inter la popoloj.

Papo Johano XXIII

Esperanto estas la universala lingvo de nia epoko.

Paul Langevin (profesoro d-ro, franca fizikisto)

Antaŭ ĉio, ni devas elekti unu lingvon. La provo de Esperanto estas konkludiga. Ĝi vivas, prosperas, respondas ĉiujn bezonojn kontentigeblajn per helplingvo. Ni helpu la disvastigon de Esperanto kaj nur de ĝi.

René Matte (kanada parlamentano, deputito de Champlain)

Persone mi kredas, ke la akcepto de Esperanto kiel internacia lingvo solvus multajn mondajn problemojn.

Sarolea (profesoro d-ro, brita lingvisto)

Mi opinias la studadon de Esperanto kiel ian plej altgrandan filozofion. Sen troigoj mi povas diri, ke mi ne konas multajn studobjektojn, kiuj favorus la intelekton kiel Esperanto.

Sergej Pilipenko (ukraina lingvisto)

Mi mem lernis kaj rekomendas lerni tiun ĉi lingvon. Laŭ mia opinio en ĉiu nia altlernejo devas esti Esperanto-rondo kaj inter lernotaj objektoj oni devas enkonduki kurson de Esperanto.

Tadeusz Breza (pola verkisto, eseisto)

Mi opinias Esperanton valora instrumento de la internacia kunvivado. Oni devas kaj valoras batali, por ke tiu ĉi instrumento - tiel bone pripensita kaj grandioza - povu daŭre vastigi sian agadon. La mondo tiel bezonas ĝin!

Tsai (ĉina ministro pri klerigado)

Ordonis malfermi en Pekino registaran lernejon kun la lingvo Esperanto.

Tolstoi (romancista russo)

Ĉiuokaze la oferoj, kiujn faros kiu ajn homo de nia eŭropa mondo, dediĉante iom da tempo al ĝia lernado, estas tiel malgrandaj, kaj la rezultoj, kiuj povas el tio sekvi, se ĉiuj - almenaŭ eŭropanoj kaj amerikanoj - ĉiuj kristanoj - lernos tiun lingvon, tiel grandegaj, ke oni ne povas rifuzi fari tiun ĉi provon.

Trygve Halvdan Lie (norvega politika aganto, ĝenerala sekretario de UN)

La ideo de Esperanto estas kapabla pliproksimigi la naciojn unu al la alia kaj tial ĝi posedas mian plenan simpation... Mi persone favoras ĝin, ne nur kiel ĝenerala sekretario de la Unuigitaj Nacioj, sed ankaŭ kiel norvego.

Ulrich Leopold Köhler (profesoro d-ro, germana klasika filologo)

Esperanto montriĝis taŭga plenumi la funkcion de mondlingvo por ĉiuj kulturaj popoloj. Ĝi estas triumfo de la homa spirito. Esperanto, kiu jam estas parolata en ĉiuj landoj, jam estiĝis vivanta lingvo.

Upton Sinclair (usona verkisto)

Permesu al mi diri, ke estas necesaj multaj jaroj por ellerni nur legi la anglan aŭ la francan, la germanan aŭ la rusan, sed persono havanta nur mezan instruitecon povas kompreni Esperanton post tri aŭ kvar semajnoj.

Vladimir Kuzjmiĉ (ukraina verkisto)

Dum ses jaroj mi uzas Esperanton kaj la praktikaj rezultoj estas grandegaj. Dum tiu tempo mi ligis kontaktojn kun 15 landoj. Esperanto fariĝis por mi kaj restos en estonteco la plej bona rimedo por interparoli kun la tuta planedo en unu lingvo.

Fonto: Libro "Pri Internacia Lingvo - Dum Jarcentoj".
Auxtoro: Isaj Dratwer.

[Reveni]