Català | Esperanto

Serĉi dokumentojn:

> Komenco
   > Kion ni volas?
> Lerni
> Dokumentoj
> Agendo
> Kontaktoj
> Ligoj

Kion ni celas?

Ni volas atingi tiom da celoj, kiom esperantistoj estas en la mondo, ĉar ĉiu esperantisto opinias malsame kaj laŭ siaj zorgoj, he,he... sed kio movas ĉiujn nin kune, estas Esperanto, kiu celas la 'lingva demokratio', nome, la vera situacio kie ĉiuj lingvoj estas egalaj kaj kunvivas plenrajte.

Eksteraj ligoj

Kontraŭ la 'lingva imperiismo', kie ni vivas (nome, lingvo-altrudado de pli potenca nacio), ni pledas la lingvan egalecon , ĉar ĉiuj meritas respekton de aliaj popoloj kaj regnoj de la mondo.

Ni volas vojaĝi tra la mondo plenlibere kaj egalrajte, kun fratoj el aliaj popoloj kaj kulturoj, sed temas nek pri tiu egaleco, kiun la vojaĝ-agentejoj reklamas al ni, nek la libereco de kelkaj entreprenoj.

Ni volas ignori ĉiujn politikajn limojn por penetri en la realan mondon de la plureco kaj riĉeco de la popoloj, ĉar ni deziras ĝui novajn travivaĵojn, kompreni novajn ideojn kaj filozofiojn, diri fivortojn per aliaj lingvoj.

Sed kial esperanto, dum aŭtoj, radioj kaj ĉio estas en la angla?

Malantaŭ ĉiu nacia lingvo (ĉina, hispana, mapuĉa, germana, korea...) estas pensmaniero, kulturo... kaj ne estas juste, ke oni altrudu al popoloj la kulturon de alia lando nur pro tio, ke ĝi estas ekonomie aŭ armee pli forta. Ni batalas por lingva demokratio, ne por tiu lingva imperiismo reganta de tiom da jarcentoj.

Ni kontraŭstaras tiun unuecigon de kulturoj, kaj pro tio ni vetas novan senpatrian lingvon altrudantan neniun. Tute male, ĝi estu interkultura ponto inter popoloj. El tio jen nia devizo: ĉiu popolo sian lingvon kaj esperanto por ĉiuj. Libereco por lingvoj!!!

Ni deziras vivi plene en la kataluna, sed kompreneble, je la internaciaj aferoj, ni ne volas esti altruditaj de alia kulturo... ni volas esperanton en nutraĵoj, vestoj, elektraj hejmiloj, en Debian GNU/Linukso aŭ Free-BSD, kondomoj aŭ turismaj gvidiloj.

Internacia lingvo (male kiel nacia) ne estas ignorenda ilo. Same kiel internacia transito-kodo, se ĉiu lando havus malsamaj transito-normoj pri signalizado, estus tro da kolizioj... pro tio, ke eksterlandanoj multe koalizius en alilandaj aŭtoŝoseoj kaj urboj. Ĉi tiel ni estas hodiaŭ je la internaciaj rilatoj.

Pli juste estus uzi komunan ponto-lingvon, sennaciecan, facilan kaj enmetantan ĉiujn en horizontalan planon, por vivi internaciajn rilatojn egalrajte, ĉar se ne estas egaleco ne estas justeco en la mondo.

Neniu lingvo estas pli grava ol alia. Neniu kulturo meritas pli da atento ol alia. Ĉiuj lingvoj kaj kulturoj apartenas al la homaro, kaj ni devas protekti kaj respekti ilin.































redakti paĝon - historio - presebla versio

Agenda


>AGO SEMAJNO Nowy Sacz (Pollando/Polňnia) 26/12/2005 - 02/01/2006 Més informació www.as.pej.pl

>INTERNACIA SEMINARIO Kastelo Wewelsburg, Büren (Germanio/Alemanya) 27/12/2005 - 03/01/2006 Més informació www.esperanto.de/is

>XXXIII CONGRÉS CATALŔ D'ESPERANTO / 33a KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO Amposta (Montsiŕ) 8, 9 i 10 de desembre 2006
Més informació en la pŕgina web del Congrés

[Afegir Acte]

Destacats


Joventut Catalana d'Esperanto / Kataluna Esperanto-Junularo
XHTML CSS