![]() | 25 noveloj | ![]() |
LA LASTA LARMO
de Karolo PIĈ
Aperis en La Bermuda triangulo, Iltis 1989
Varma oktobra nokto. En la hospitala parko ĝemas kaj ululas vento. Deŝiritaj folioj ŝvebas enaere. Estas malfriske. Pluvos.
Ab unu pavilono venas kuracisto. Li estas juna kaj haruda, svelta kaj senzorga. Lia blanka mantelo poflugadas envente. Li fumas. Lia cigaredo, eta fajra punkto, bruletas tenebren. Ruĝatre. Li ne rapidas.
Renkonte al li paŝetas flegistino. Ab la internejo. Ankaŭ ŝi estas juna. Iom aliel ol li. Pli ĉarme kaj gracie. Tiuj gedu Ili sin altiras, la gedu Kelkaj fenestroj de la malsanulejo ankoraŭ ĉiam flavas nokten. Morne kaj timige. La ventego plifortiĝas. Ĉu vi aŭdas? Meluzino veas en arbokapoj kaj sur tegmentoj.
"Kio ?"
"Nenio! Nur la paciento en la dekkvaralo "
"Ĉu jam ?"
"Ne! Ankoraŭ ne! Li dormas. Nok!"
Geili ambaŭ, ak la kuracisto ak la flegistino scias, ke li ne dormos longe. Li kuŝas en profunda senkonscio. En agonio, el kiu li ne vekiĝos plu. Kiam li forpasos? Eble jam antaŭ la dua aŭ tria postmalmide. Sed eble li eltenos eĉ ĝismatene. Forsin! Ĝis la kvina aŭ sesa. Maksimume!
Antaŭ la ĥirurgiejo bruas sanitara aŭto. Ĝiaj reflektoroj obpalpas la mallumon. Ie tintas telefono. Ĉu helpovoko? Ĉu akcidento? Aŭ ĉu nur normala komuniko?
Ĉio ĉi, ĉiu ĉi eta sonaro tamen tuj nehelpeble refordronas en la fascina fugo de la nokto. La ventorgeno ŝtormas kaj fortisimas, Tute tiel, kiel, antaŭ jaroj, la orgeno de la piarista kirko. Sed dum la monaĥejorgeno solenadis misterajn Paskojn kaj glorajn Pentekostojn, la ventorgeno festas nenion. Ĝi nur ludas Ĝi akompanas Kion? Ies forpason Ĉar Jes En la dekkvaralo mortas homo
Li estas pala kaj senmova. Lia pulso apenaŭ palpeblas. Li spiras lante kaj malrapide. Li estingiĝas Kiel meĉo en ĝisbrulinta meĉujeto Li ne plu perceptas la ĉirkaŭan mondon Li trafalas nokten Li rememoradas Kaj
Kion vi diris?
Ĉu meĉujeto? Jes! Meĉujeto! Ho, kiom da meĉujetoj li forbruligis en la Litomiŝla tombejo ! Ĉe la sanktaj akvoj de la tombejaj akvujetoj Ĉe la Sankta Ana! Ĉe la avino Barbara! Kaj ĉe la patrino! Nun forbrulas li mem
Super la pordo de lia ĉelo vigilas blua kontrollampo. Ĝia lumo estas frida kaj fantoma, glaŭka kaj kadavrea. En tiu ĥimereska lumumo la ĉambro aspektas preskaŭ kiel kripto. Ĝi jam estas kripto !
La homo ene ne moviĝas Nenio moviĝas Nur la tempo degutas tie En nevidebla Klepsidro La eterna Ĥrono mem Tik tak, tik tak Ĝi falas lante Kiel akvo dos paleolitika stalaktito
La homo febras Sed li ne perceptas tion plu. Li sentas nek hungron nek soifon Kvazaŭ li ŝvebus enaere Sobfalantaj horizontoj Arĝenteaj halucinoj Tragedio en RE 37 Kial, entute, li skribis tion? Kial? Nu, ĉar lin fascinis la enigmo de la tago daŭranta 36.500 diurnojn! Kaj ĉar lin ravis la fabeloj. Sed, halt! Ne transsaltu!
Malantaŭ la fenestro plu grumblas la nokto. Enparke la juna kuracisto ĵus forĵetis la cigaredon. Kaj la blanka flegistino pendigis sin sur lin. Ŝia buŝo kveras ion. Ĝi volas kaj akcentas, ripetas kaj insistas. Li ne komprenas. La ventego superbruas ĉion. Ĝi ŝiras ŝiajn vortojn kaj aludojn Tamen eĉ sene li scias
Nun ŝi lin kisos Longe kaj pasie. Ŝi havas molajn kaj karnudajn lipojn. Kaj ŝi ĝemados kaj suspirados ĉe tio. Ŝi volviĝos kaj tordiĝos. Ŝi estos streĉita kiel harpa kordo. Ŝi tremos kaj vibros. Kaj poste Poste li fortiros ŝin en sian deĵorĉambron en la internejo. En sian deĵorĉambron, kiu troviĝas ste sub la dekkvaralo
Ke tie supre ĝus forpasas homo ? Verkisto kaj poeto ? Tio estas bedaŭrinda! Jes, sendube! Sed lin oni ne parsavos. Neniu plu revokos lin retren cis ĉi tiun flankon de la limo. Nek la maljuna primario, kiu ĝus maldormas en ĉambro ĉe la alia koridorekstremaĵo, nek, tiom malpli, la haruda kuracisteto kaj lia eta flegistino Cetere Geili du ne restos en la deĵorĉambro longe Nur tum ĝis ili faros al si tion Ili ja estas gejunaj Kaj ankoraŭ mankas al ili prudento Ĉar en ili, nok, pululas la vivo Forte kaj impete
Kontraŭe en la homo tie supre en la dekkvaralo la vivo jam nur pulsetas La intervaloj inter unuopaj taktoj estas ĉiam pli kaj pli longaj kaj malkurtaj Ilia ritmo lantiĝas kvazaŭ io bremsus kaj obstaklus Ne, tio jam tute ne estas ritmo Lia koro batas saltetrasalte, neregule kaj perplekse, kvazaŭ ĝi timus ion. Ĝia iro similas al panika pohopado de sonorileto, kiun oni alarmtiras Jen io ĥaosa kaj senorda
Bonŝance la paciento ne plu konscias tion Lia spirito jam vagas ie aliloke, sur tute malsamaj pratoj kaj terenoj Ĉu en la parko bruas ŝtormo kaj ventego ? Ĉu meluzino veas kaj plendas super la vojetoj kaj preter domanguloj ? Kiel vi diris tion? Ĉu meluzino ? Jes ! Sed, halton ! Stop! Kaj Kio estas meluzino ? Ĉu vi scias? Vi scietas, ples! Hazarde! Iom tiom! Meluzina Junaĝa rememoro ! Romantika ĉefrolulino de jarozaj folklibretoj kaj folkrakontoj, rolantino, kies nomo, post kvazaŭovidiaj metamorfozoj kaj migrado, fine iĝis sinonimo de trista, timige veanta kaj ululanta nokta vento
Eroj de paroloj Fragmentoj de romanoj Fantazia kaj bunta kalejdoskopo Stranga postamaro La vivo ne estis nur revo kaj respirpaŭzo kiel la idilia Litomiŝla tombejo Ĝi estis eĉ streso kaj frustro, dezerto kaj arido. Ŝpilberga kazemato Kaj akvo, faladanta sur onian kapon!
Gut gut gut gut ! Pluveroj, kiuj sinkas Ade kaj regule, monotone kaj insiste Ĝis perpleksigo Ĝis kompleta frenezigo Feraj kurtenoj Ĉiupaŝe Kaj nevideblaj limoj Ĉiutrete
La homo en la lito pomovis sin iom. Sur lia frunto perlas frida ŝvito. En la palpebro cukimis nervo. Ĉu prema sonĝo? Ĉu koŝmaro? La cerbo, evidente, ankoraŭ ne estingiĝis Ĝisbrulanta meĉujeto Kiom da vakso, nok? Neniom! Sed negrave ! Dormi ! Dormi ! Ne konscii ! Ne pensadi ! Nur nenifari Dolĉe kaj leĝere, lule kaj agrable
Ĉu la lasta aventuro ? Ne! Neprege ne! Ĉar aventuroj ne fermiĝas. Ili konas nek finojn nek terminalojn. Kaj tiel do Eĉ tio ĉi Ĝi estas malagrabla Jes ! Ni allasu ! Sed kompense Ĝi ne daŭros longe. Ĉu? Post la nokto ree venos tago Nam ĉio turniĝas La galaksioj La sunsistemoj La planedoj
Ma, jen El la suba ĉambro ĵus aŭdiĝis ĝemo Krieto Ne, ne doloroza. Kio trompas vin? Ple jubila! Ple avida! La juna flegistineto ĵus elstreĉis sin. Ŝi distiris la krurojn kaj genuojn, la surojn kaj maleolojn Ŝi donis sin elpone Kaj Aĥ ho ho ho aĥ aĥ Ankoraŭ unufoje Ree Bis ! Denove ! Kaj nok!
La mortanto, supre, iom forklinis la kapon. Ĉu moviĝo? Ne! Ple nur konvulsio Tute senkonscia kaj hazarda Malgraŭe . Kvazaŭ li tamen estus rememorinta ion Kvazaŭ io estus elmerĝinta el nebulo
La Naĥoda kastelo La Broŭmova abatejo Noktaj orlojtintoj mezuras la volupton Printempaj padoj rapidas alarbare La Svitava tombejo mornas kaj dezertas. La unuaj kiso kaj ĉirkaŭpreno Du blankaj mamoj La ĉielbluo de ŝia okulparo Kaj Mi amas vin, Vereta ! La homo febras kaj incendias. Interna fajro, iom post iom, lin konsumas kaj devoras Sur lia frunto perlas glacia ŝvito. Li halucinas kaj deliras. Li vokas iun. Ne, li eĉ ne flustretas. Liaj lipoj pezas. Ili ne moviĝas. Malgraŭe Eble li tamen ŝatus ion Li dezirus Forsin Sed estas neniu, kiu forviŝus roson dos liaj vangoj. Mankas sindona mano, kiu prikaresus lian frunton Forestas buŝo, kiu dirus ion ion ajn ak labioj, kiuj flustrus almenaŭ du, tri varmajn kaj magiajn vortojn Ne aperos konsolantino Kaj alvenos neniu kaj nenio
Sed Kiel li skribis tion ? Jes
Amikino kaj patrino, kiam mi kuŝos morte pala en la fina agonio, mi volus, ke viaj karaj, maljunaj, trememaj, kalaj manoj estu la lasta adiaŭo, la lastaj du salutoj kaj balzamoj sur la nigra sojlo de la malmorgaŭo, ĉar estis nur viaj manoj, kiuj min vere, vere amis, kiuj ĉiam fidele ĉe mi staris, kiuj senlace pri mi zorgis, kaj ĉion, ĉion por mi faris, kaj kiuj eĉ nun min vole savus, se ili nur povus, se ili tiun povon havus
La paciento palas. Li estas flava kaj bluatra. Lia brusto ne leviĝas plu Ĉejnstokesa respirado kun longaj apneaj paŭzoj Patologia kaj misdira, neregula kaj aritma Horloĝo, kiu ne tiktakas La tempo haltis Ĝisbrulinta meĉujeto
Sube la haruda kuracisto kaj la juna flegistino iom necerte ĵus forlasis la deĵorĉambron. Ŝiaj haroj estas distaŭzitaj. Ŝi eĉ ne konscias tion Nu, negrave!
En la parko glaŭkas lakteaj teleroj de lanternoj. Fantome. Fride kaj kadavree. La hospitalaj konstruaĵoj perdiĝas en nigra vaporumo de la nokto. Antaŭ la pordistejo blinkas ruĝaj stoplampoj de sanitaraj aŭtoj. Sonas akutaj ŝrikoj de ĝusnaskontino.
Saluton Kaj adiaŭ Trans la ŝoseo, en la internulinejo de Vertekso, maldormas Vera Knabineto Antaŭ tri horoj ŝi revenis ab la postmida skipo, ab la posttagmeza turno Tricent metrojn abe, en Kakasalo, svene angoras Ria Amikino kaj Patrino Ili ambaŭ esperas Nok Ili esperas vane
La ventego kalmiĝis Subitaj gutoj, kvazaŭ hezite, komencas plaŭdi inter falinta foliaro kaj inter tufoj de seka herbo.
Ekpluvas Lante Sur la parkon Sur Litomiŝlon Sur la maltagon
"Vereta ! Vera !"
Ĉu iu diris ion? Ĉu iu flustrimis? Ne, neniu! Mortantaj lipoj ne parolas
La Svitava tombejo la lasta rememoro la ultima sunimo kaj la lasta larmo kaj lakrimo.