25 noveloj

Reen


LA TUŜO DE MORTO

John FRANCIS

Aperis en Vitralo, Régulo 1960

 

 

Estis tre bele promeni laŭ la pado inter la barako kaj la aerodromo, kaj influite de la milda printempa suno ni ekperdis nian malbonhumoron kaŭzitan de perdita matenmanĝo. Ni estis trio: Stan, navigatoro; Bob kaj mi, pafilistoj. La ceteraj kvar el nia trupo jam manĝis kaj iris al la ordonejoj por raporti sin sanaj kaj disponeblaj; sed ni kiel kutime malfruis, kaj nun iris rekte al la ordonejoj sciante, ke ne utilus peti manĝon je tia horo. Tamen, ni esperis trafi la kantinon por la mezmatena paŭzo, kaj jam diskutis optimisme la eblon, ke oni ne flugigos nin malgraŭ la bela vetero.

Kelkajn minutojn poste ni konstatis, ke vanas la espero, ĉar la piloto, Bill, paŝis renkonte kun plenda vizaĝo.

"Kial vi ne raportis?" li demandis riproĉe. "Vere, vi ĉiam lasas min enmerdiĝi. Ni flugos, kaj oni vin serĉas. Kie vi putraĉis? Kial vi ne – –".

"Pa, fermu la faŭkon", petis Bob acerbe. "Ni ja iras. Cetere, mi anoncos min malsana prefere ol flugi, ĉar ni ankoraŭ ne manĝis".

Ni malatentis lin, ĉar li eterne minacis malsani. Krome, estis jam la naŭa kaj duono, kaj ne licis malsani post la naŭa.

"Kia flugo?" demandis Stan.

"Navig-ekzerca".

"Kiam? Kiomdaŭra?"

"Ekflugo je la dekunua. Kvinhora".

"Bone, ni povos manĝi antaŭe, kaj tamen trafi la urbon poste! Ĉu vi emas Jock?"

"Jes, volonte", mi respondis.

"Bob?"

"Supozeble, supozeble". La neceso flugi jam grizigis al Bob la perspektivojn, kaj eĉ babilado pri anticipataj diboĉoj ne sukcesis gajigi lin.

Aŭskultinte kun tolero riproĉajn admonojn pri akurato kaj pri la graveco de la mondsituacio, ni lasis la ordonejojn celonte la kantinon, kie ni trovis la komplementon de nia trupo: Riki, bombisto; Paŭlo, radiisto, kaj Trev, flugmekanisto. Riki salutis nin:

"Ĉu vi aŭdis: estas famo pri batalolisto?"

"Ĉiam famas pri batalolistoj", Bill grumblis. "Lasu tion; ni devos rapidi por trafi la flugplanon".

La flugplanon ekzercan ni tamen ne aŭdis; ĉar atinginte la ordonejon ni trovis, ke oni nuligis ĉiujn flugprogramojn; do la famo veris, kaj malgraŭ la aserto de Bill, ke "ni ne estos sur la listo", ni sciis, ke nia vespero en la urbo estas fuŝota.

Post duonhoro la tajpita batalolisto aperis sur la anonctabuloj de la aerodromo, kaj ĉiuj kuris por kontroli la flugontojn. Jes, jen ni, kiel atendite.

Dum la sekvantaj kvar-kvin horoj la tuta aerodromo zumis, kiel abelujo. Veturiloj plenplenaj de flugontoj rapidis al la grandaj bombaeroplanoj dismetitaj ĉirkaŭ la dekmejla perimetro de la aerodromo, por ke ili kontrolu la funkciadon de motoroj, interkono (interkomunik-sistemo) kaj muntu la maŝinpafilojn. Sekvis hasta reveno por manĝo – kaj reen al la dismetejoj por pluaj kontroloj. La tutan tempon bombovagonaroj kaj benzinveturiloj urĝiĝis tien kaj reen inter la arsenalo kaj la dismetejoj konforme al la plurfoje ŝanĝataj ŝarĝoj per kiuj oni provis malhelpi konjektan lokalizon de la celurbo, surbaze de la respektivaj ŝarĝoj bombaj kaj benzinaj.

Iom antaŭ la kvina ni sidis ĉe la tiel nomata lasta manĝo babilante kun nervoza gajo pri bagateloj; sed lasinte la manĝejon ni rimarkis, kiom nebuliĝis la ĉielo, kaj Bob esprimis esperon, ke nuliĝos aŭ almenaŭ prokrastiĝos la operacio, tiel instigante argumenton; ĉar la aliaj preferis plenumon ol la nervan malstreĉiĝon, kiu sekvas lastmomentan nuligon, precipe ĉar tiu portas neniun kompenson. Por Bob tute simple "neniam tro malfruas por nuligo".

Atinginte la operaci-ĉambron ni konfirmis niajn nomojn al la arme-policanoj, kiuj deĵoris tie kun listo de la flugontoj, kaj eniris. Sur kartego kovranta preskaŭ la tuton de la kontraŭa muro ruĝa rubando montris la raŭton, kaj ruĝaj celuloid-pecoj la aparte fortajn koncentriĝojn de la malamikaj artileriaj baterioj. Iom flanke staris tabulo kun detaloj pri altoj, tempoj, taktiko – kaj la nomo de la bombota urbo. La iam gloravida Paŭlo demandis la celurbon kun forturnita kapo.

"Hurben", Trev respondis malice, tamen iom konsternite mem pro la malproksimo.

"Kriste! Ĉu temas ekspedicion?" demandis Paŭlo.

"Vere", Stan konsentis. "Naŭhora flugado!"

Iom deprimite ni trovis sidlokojn kaj atendis.

Fine la komandanto envenis, kaj post kontrolo, ke neniu mankas, oni ŝlosis la pordojn, kaj la diversaj sekci-ĉefoj donis klarigojn kaj instrukciojn. Mi sentis genutremon de Paŭlo, kiu sidis apud mi, kaj penis akordigi kun ĝi la propran por kaŝi tiun.

Post la instrukcioj kaj la admona oracio de la komandanto, kiu plenplenis de aludoj pri tradicio kaj tropoj dependantaj de sporta glosaro, oni kolektis la enhavon de niaj poŝoj en saketoj asignitaj po unu al ĉiu flugonto, kaj ni rapidis al la flugvestejoj por niaj paraŝutoj kaj flugvestoj.

Bob kaj mi, kiel ĉiam, estis pli tardaj ol la aliaj pro niaj pli komplikaj vestaroj, kaj interŝanĝis la kutimajn insultojn kun Bill, kiu ĝenadis nin per admonoj plirapidi.

Fine ni estis pretaj, kaj en-aŭ-sur-svarmis oportunan veturilon kun alia preta trupo. Tiun ni lasis ĉe ilia pli apuda dismetejo kun sakroj, maldecaj gestoj kaj vetoj, ke ni revenos morgaŭ por domaĝi ilian perdiĝon, poste pluenirante al nia propra dismetejo.

Tion atinginte ni lasis la veturilon, kaj zorge fiksinte niajn paraŝutojn en la aeroplano oportune por tuja ekkapto, Bob, Stan kaj mi re-elsaltis por fumi lastan cigaredon (ĉar kelkajn ni ĉiam retenis kaŝe, spite kolektadon) dum la aliaj funkciigis la motorojn, kaj faris diversajn lastmomentajn kontrolojn.

La veturilo jam malaperis, kaj ni staris solaj sur makadama insulo meze de herbomaro. Sole rompis la monotonon tordita arbo, la severaj konturoj de unu el la aerodromaj riparejoj, kaj la antaŭo de alia aeroplano, kies voston kaŝis la kurbeto de la herbejo. Nun pluvetis tra maldensa nebulo.

"Nepre prokrastiĝos", asertis Bob defie-optimisme.

"Dube", respondis Stan.

"Tamen, se la nebulo plidensiĝos oni ne povos ekflugi", mi protestis.

"Se", gruntis Stan.

Mi silentis, deprimite de la morna pejzaĝo; Bob jam ne estas la sola, kiu esperas nuligon. La alia aeroplano eltusis bluan fumon, kaj la helicoj ek-turniĝis. Pro stranga efiko de la nebulo ĝi aspektis kiel iu serĉanta dinosaŭro. Mi rigardis la nigre pentritan riparejon; ankaŭ ĝi aspektas nereale, ŝvebe, pro la nebulo. Mi sentis salan guston kvazaŭ de koaglinta sango en mia gorĝo.

"Nu, jam tempo, knaboj", Stan diris.

Ni eniris la aviadilon. Bob puŝhelpis min tra la tuneleto, kiu kondukas al la vosta pafil-tureto, kriante ion en mian orelon, supozeble "ĝis morgaŭ", sed mi ne povis certi pro la muĝado de la motoroj. Poste, li fermis la ventpordetojn, kiuj duonigis la tuneleton, kaj mi glitis-rampis al la tureto, kies malfermitaj pordetoj prezentas kvazaŭ la tunelofinon. Mi enmanovris min, kaj puŝis la kurbajn pordetojn kunglite malantaŭ mi.

Nun mi sidis malkomforte sur seĝeto, kies mallarĝo permesis min sidi nur sur la rando; ĉar mian dorson kurbigis la arkaj pordetoj kaj la neceso kiom eble plej eviti per mia verto la ŝaltilojn en la tureta volbo. Miaj piedoj nete konvenis por la spacetoj sur la tureta "puto", ĉar inter ili staris la gvidkolono kaj la aŭtomata kuglo-levanto, kaj ĝuste ekster ĉiu genuo du maŝin-pafiloj estis muntitaj.

Mi kuplis mian oksigenon, interkonon, elektran surtuton kaj la mikrofonan kontraŭfrostilon, kaj rotaciigis la tureton, dume kontrolante kun Bill, ke la interkono plene funkcias.

La motoroj eklaŭtis, kaj la granda aviadilo ruliĝis al la perimetra vojo. Dum ni laŭiris tiun mi ŝargis la pafilojn, poste rimarkante, kiel la antaŭe disigitaj aeroplanoj nun kuniĝinte akompanas nin, ruliĝante plumpe peze al la fino de la ekflug-ŝoseo, kie ni haltis atendante la vicon. Fine ni turniĝis en la ŝoseegon, kaj la motoroj de la bremsita monstro muĝegis prelude al la fina kuro.

Apud la neirontoj, kiuj grupiĝis dekstre mansvingante laŭ la skadra moro, staris la stab-veturilo pentrita de blankaj kaj nigraj kvadratoj. El la vitra kupolo sur ĝia tegmento oni nun signalis permeson iri; la motoroj malkresĉendis ĝis pli normala laŭto, kaj malbremsite ni ruliĝis antaŭen, komence pezsaltete, poste pli kaj pli rapide. La tureto vibradis, la makadamo sube impetis malantaŭen; ni preteris la kutiman limon ekflugan; la vosto leviĝas, sed la peza ŝarĝo ligadis nin al la ŝoseego, kies fino nun apudis. Tra la interkono la voĉo de Bill ordonis plenan forton; la motoroj rekresĉendis, kaj la vosto leviĝis super la nivelo de la pruo, sed la heĝo ĉe la ŝosefino timige alsturmis – kaj pasis sube. Ni lanĉiĝis.

Lanĉite! Nuligo jam ne eblas. Ni jam ascendas tra la nuboj ĝis subite sunlumo trafas nin, kaj la blankaj nubkupoloj ondadas sube. Ni ankoraŭ ascendas cirkle dum iom da tempo antaŭ ol direktiĝi suden. Estas tre bele. Mi rotaciigas la tureton – jen du aliaj bombiloj baborde, certe el nia skadro, flugante laŭ sama raŭto. Dumvoje al la rendevuo pli kaj pli da aeroplanoj aliĝas al nia trupo, ĝis fine ili amasas ĉiudirekte ĉirkaŭ ni.

Pluen kaj pluen; trans la marbordo; super la maro, kiu videblas de tempo al tempo tra la nun ĉifonaj nuboj. Mi manĝas la ĉokoladon, oranĝon, kaj kelkajn el la sukeraĵoj el kiuj konsistas mia flugporcio, ĉar sperto montris, ke konservi ilin estas senutile pro la perdiĝonta apetito kaj la glaciiga efiko de la altoj sur la oranĝo.

Malantaŭ ni la suno subiras la horizonton. La mortantaj radioj montras imponan vidon: kiel giganta arko la bombilaro etendas sin de horizonto ĝis horizonto, kaj sur ambaŭ niaj flankoj amasas de apudaj gigantoj ĝis makuletoj en la blua distanco. Jen la milito nun: giganta aera floto bombonta urbon! Stabo ie kontrolas nian iron; markadas ĝin per disko sur kartego, vidante-konsciante nian relativecon al la milito, al la mondo. Ankaŭ mi, kiel gimnaziano, konstatis relativojn pere de ĵurnalopaĝo; sed nun ni apartiĝis de la mondo; nur sep mil kamaradoj efektivas; nia sukceso estos triumfo, nia malsukceso katastrofo.

Krepuskas. Jam videblas nur la tre apudaj kunflugantoj. Mi komencas la tedegan serĉadon, malrapide rotaciigante la tureton baborden, triborden, tra 180 gradoj, serĉante supren-malsupren laŭ malgrandaj kvadratoj.

Pluen ni zumadas. Plene noktiĝas, kaj pli streĉa serĉado jam necesas, ĉar kvankam malamikaj ĉasantoj ankoraŭ ne atendeblas, tamen minacas danĝero de kolizio kun amiko: la sep mil kamaradoj ŝrumpis ĝis sep. Nokto izoligas nin, farante amikojn malamikoj; la milito fariĝas progreso de unu aviadilo eu abismo, minacata de karambolontaj samcelanoj kaj pafontaj malamikoj. De ĝia sorto dependas nia sukceso aŭ pereo.

Mi malŝaltas mian elektran kostumon, kiu naŭze varmas antaŭ mia brusto, kvankam ĝi lasas miajn genuojn kaj gambojn fridegaj, kaj streĉe rigardas en la abismon, kie videblas nur la grandaj gvidiloj sur la ekstremoj de la vostaj aloj ĉe ambaŭ miaj flankoj kaj iom antaŭe.

La interkono siblas prelude, kaj la voĉo de Bill eksonas: "Vokante Voston; ĉu ĉio en ordo?"

"En ordo", mi konfirmas. "Ĉe vi, Dorso?"

Bob respondas jese, pruvante, ke ankaŭ li maldormas, ĉar ĝuste tion Bill demandis, malgraŭ la eŭfemisma "ĉu ĉio en ordo?"

Ni ascendas, kaj mi reŝaltas mian kostumon tiel, ke nur miaj genuoj kaj – stranga sento! – mia verto, malgraŭ leda kasko kaj densa hararo, fridas. Mi fiksas mian oksigenmaskon pli firme, premante ĝin al la neregulaj vizaĝkonturoj. La karno sube humide varmas kontraste al la frostkovritaj okulharoj.

Mi sentas dormemon, kaj glutas "vekan" pilolon. Ĝi malmulte efikas, kaj mi penas sproni min al la viglo pensante pri la eblo, ke jam nun ĉasanto nerimarkate celadas, kiel antaŭ kelkaj noktoj, kiam nek Bob nek mi malgraŭ plena viglo rimarkis ĝis la malamiko tre apudis en la tiel nomata ĉaskurbo, supozeble prokrastante pafon nur por certigi tujan sukceson. Tian zorgan kalkuladon ni ne atendu denove. Necesas serĉi, serĉi, serĉi.

La interkono siblas: "Obusoj", diras la voĉo de Bob.

"Kie", demandas Stan, kiu devas noti tion por ke oni poste lokalizu eblajn novajn bateriojn.

"Ĉirkaŭ dek mejlojn baborde".

Nun ankaŭ mi povas vidi la intermitajn steletojn, kiujn Bob rimarkis tra la glaca kupolo de la dorsa tureto.

Sed malprudentas rigardadi unudirekte. Mi komencas la serĉadon. Regas denove la obtuza silento de la motoroj. Baborden, triborden; supren, malsupren! Nigro; zumado; la intermita "ĉio en ordo?" de Bill, kies proksimo fariĝas pli kaj pli nekredebla; persista dormemo, kaj la revigliga timo, ke el la abismo fulmontas la brilkuglaro de ĉasanto, kiu vidas nian pli grandan maŝinon, kvankam streĉa serĉado ne rivelas lin.

Fine: "Jen ĝi!", de Bill, kaj aldona "Lumigata, kiel kristnaska arbo!", de Riki.

"Kiom longe, Stan?", Bill demandas.

"Duonhoro".

Komence nenio videblas de la vosto; poste mi ekkonstatas la plihelon, kiu venas de antaŭe, kaj intensigas la serĉadon sciante, ke ni nun siluetiĝas kontraŭ la jam brulanta urbo kaj la sinkantaj cellumigiloj.

Nun eksonas la lakona voĉo de la mastro-bombanto; uzanta sian ĉi-noktan kodnomon, kaj tiun de la ĝenerala flugantaro: "Hoko Unu al Tondro – bombu la verdajn brilojn, la verdajn brilojn".

Tiu flegma ordono korakcele memorigas pri la proksimo de la celo, kaj venkas dormemon pli efike ol ĉiuj piloloj.

La tuta ĉielo nun flavas, pli intense flagrante de tempo al tempo pro novaj eksplodoj teraj kaj aeraj. La intensa pafado de la artilerio certigas maleston de ĉasantoj sed necesegas serĉadi tre apudajn kolegojn, kiuj eble kolizios aŭ bombardos nin.

Obusoj eksplodas ambaŭflanke, kaj triborda konuso de serĉlumoj subite aperas kun bombilo enmeze. Aliaj lumstrioj, kiuj antaŭe sencele zigzagis, nun svingiĝas al la viktimo, kiu tordiĝas tien-reen, supren-malsupren, kiel mortonta salmo, dum obusoj ekfulmas ĉirkaŭ ĝi.

Alia konuso alarkas de babordo. Mi time rigardas ĝin, sed alia bombilo momente aperas malsupre en unu el la lumstrioj, kaj agita strebado retrafi ĝin komenciĝis.

Obuso eksplodas sub ni tiel proksime, ke la ekbrilo radias sur ambaŭ niaj flankoj. Mi ŝvitas, pensante pri la giganta, lokomotiv-kaldrona, sed maldik-haŭta, ĉefbombo, kiu pendas sube. Se unu ereto de ŝrapnelo trafos ĝin – – –

Titana eksplodo en la baborda konuso ironie kompletigas la penson.

La bombad-preluda dialogo de Bill kaj Riki komenciĝas: "Apertu bombopordojn", Riki ordonis.

"Apertaj".

"Lifen, lifen, tenu. Lifen, lifen, tenu".

Sub la direkcioj de Riki la maŝino lasas siajn fintajn zigzagojn, kaj mia stomako krevemas, kiam mi pensas pri la eksplodema monstro kvazaŭ prezentata al la artilerio. Ĝi estu faligita! Poste la maŝino eltenos trafojn; sed nun subito timigas! Neeskapeblo poltronigas! Post la faligo eventualaj trafoj damaĝos, eĉ detruos, la maŝinon; vundos, eĉ mortigos, individuojn; sed krom se oni trafos rekte la tureton, eskapo eblos. La milito limiĝas al unu tureto ŝvebanta super infero!

La kelksekunda flugado al la celo eternas; la flamanta tero kvazaŭ ŝvelas en sferegon, kies surfacon la maŝino grimpas, ascendante pli kaj pli krute; ĉiam pli krute kaj pli malrapide; malrapidege flosas al la celo. La vivo kulminas: al tio ĉi kondukis la senlima, sentempa, tranokta flugado, kaj ekster tio nenio realas. Iama vivo surtera, tagluma, ĥimeris: kokona fazeto antaŭ la realo!

"Dekstren, tenu. Lifen, lifen, tenu". Mi konstatas, ke mi iam malŝaltis la hejton, ĉar ŝvito fridega laŭkuras sulketon en la brusto kaŭzitan de mia kurba pozo. Ĉi metio vere virinigas! Mi tremas, sed timas moveti fingron por re-ŝalti la hejton, ĉar mi rigidiĝas, atendas –

"Te-enu, te-enu, te-enu. Bomboj falas". La maŝino ĵus ŝajne starinta sur la vosto, saltadas reage de la forfalantaj bomboj. Fina saltego pro la ’kaldrono’ anticipas la "Bomboj for! Reen al raŭto!" de Riki.

Bill ekuzas la praktikan signifon ("vi rajtas zigzagi" de la formala "reen al raŭto", ĉar la apudo kaj persisto de la eksplodantaj obusoj klare avertas, ke oni radare prognozas nin. Brila kuglaro de malpeza artilerio flosas supren al ni, kaj subite fulmas preter la voston.

"Obusoj. Spiralu triborden".

"Triborden", Bill konfirmas, kaj svingas la maŝinon en la rutinan fint-manovron, kiun mi aludis; sed la obuseksplodoj persiste sekvas, kaj nun ili grince aŭdeblas, malgraŭ la motor-muĝado – do mortige apudas.

Ruf! Ruf! Du blindigaj eksplodoj babordaj stimulas Bill al eĉ pli energiaj manovroj. Mi forlasas la seĝon, mia verto premadas la volvo-ŝaltilojn, kaj miaj kugloĉenoj stariĝas antaŭ mi kiel frapontaj serpentoj.

Ruf! Ruf! Ruf! – – Kring! Kiel sonorilo la trafo aŭdeblas. La maŝino ekjoras, sed tuj poste stabiliĝas. Du eksplodoj malantaŭ ni jam pli distas. La persekutado ekĉesas.

Mi ekrigardas malsupren, kovrante unu okulon por reteni la nokte-vidkapablon. Infero regas tie: grandaj incendioj, kiuj de tempo al tempo eruptas vulkane, kie bomboj ĵus eksplodis. Koloraj celo-montriloj flosadas malsupren; brul-kuglaroj saltas supren, kaj serĉlumaj strioj svingiĝas tien kaj reen silente-minace. En la flave bolanta aero ombraj maŝinoj manovras vesperte inter la ekstelaj obusoj. Jen alia trafo! El la kirliĝantaj flamegoj io falas – ŝajne parto de alo.

Bill vokas nin laŭvice. Ĉiuj respondas, kaj li sekve ordonas Paŭlon kontroli, ĉu io grave difektiĝis. Post kelkaj minutoj Paŭlo raportas, ke krom kelkaj truoj fuzelaĝaj ĉio ŝajne bonordas.

La flama ĥaoso de la celurbo jam nur fonas, kaj la defenda artilerio senpovas kontraŭ ni, sed eventualaj surraŭtaj koncentriĝoj ankoraŭ minacas, kaj ĉasaviadiloj eĉ pli, ĉar la celo jam ne sekretas. Minacos ankaŭ dormo.

Miaj palpebroj jam pezas. Mi glutas pilolon, kaj provas konvinki min, ke ĝi efikas, sed devas tamen lukti kontraŭ kreskanta dormemo. Mi rigardegis en la mallumon pikante la cerbon al aktivo per pensoj pri ĉasantoj. La motoroj zumadas, la abismo nigras. Estus timige paraŝuti en tiun abismon – – – paraŝuti de klifo. Paraŝuti inter du klifoj estus danĝere ĉar – – –

"– – – en ordo?" Mi eksaltas, konstatante, ke mi okulaperte gapadis nekonscie en la nokton.

"Jes, sed mi tre dormemas, Bill. Voku min pli ofte".

"Volonte ".

Mi glutas pilolon. Nur du ni oficiale ricevas, sed mi prenis de Stan, kiu tro okupiĝas por dormi. La celurbo estas ruĝa makuleto. Mi ekserĉas.

Mia koro eksaltas, kaj pulsegas en la gorĝo: ombro ekaperis baborde. Mi eksvingas la tureton – la ombro svingiĝas kun ĝi; estas makuleto sur la glaco. Mi provas deviŝi ĝin – sensukcese. Damno! Mi bone scias, ke ĝi plurfoje skuos min je ekvido subita, malgraŭ antaŭscio.

Mia koro daŭre pumpadas malagrable pro la subita ektimo. Mi rotaciigas la tureton, kaj serĉadas; sed malgraŭ nervozo, malgraŭ la ĵusa skuo, insista dormemo revenas. Triborden, baborden; baborden, triborden! Kiam la tureto flankeniĝas mi povas senti kontraŭ la dorso la tremadon de la maldikaj pordetoj sub la batado de la ekstera aerofluo. Nur tiuj tremantaj ferladoj inter mi kaj nesondebla abismo! Mi treege dormemas; la tureto rotacias baborden; la pordetoj prezentiĝas al la aerofluo kaj tremas malantaŭ mi. Se ili forbloviĝus, ĉu mi elfalus? Ili tiom tremas – –

PEZA MANO FALIS SUR MIAN ŜULTRON!

Mi rigide gapas antaŭ mi atendante – – – ? "Ankoraŭ ne", mi preĝas. Mi ekmoviĝas, sed la peza Mano el la etero pli strikte tenas, kaj mi re-rigidiĝas; atendas. Mi deziras min turni, sed timas vidi – – – ? Kial neniu venas por helpi? Ĉu la aliaj jam – – – ?

La tureto, kiun mi eksvingis de la baborda ekstremo aŭtomate daŭrigas la rotacion triborden, trafas la tribordan ekstremon, kaj tremetas pro la subita halto. La Mano moviĝas, kaj mi ekvidas ŝtalan ungegon. Mi ekturnas min kaj vidas – ke la fajr-hakilo forvibris de la ŝtipo subteninta la klingon, kaj tenate sole de la leda rimeneto ĉe la tenilekstremo, faletis amike antaŭen sur mian ŝultron. Mi refiksas ĝin al la pordeto stulte penante ordigi la pensojn.

Estas ridige – histerie ridige, kaj mi miras, ke mi ne ridegas, kiel mi faris en multe malpli komikaj cirkonstancoj. Anstataŭ ridi, jen mi sterniĝas super la kuglar-levanta maŝino senhelpe vomante. Mi cetere emas plori pli ol ridi, ĉar mi akre sentas la maljuston de la afero: trompi min tiel, ke mi kvazaŭ mortis – senutile.

La rutina demando de Bill rekonsciigas min.

"Mi vomis. Alie en ordo", mi respondas.

"Vomis? Ho, la armisto bone regalos vin!"

"Jes, sendube".

La flugado daŭras, sed nun nek ĉasantoj, nek morto mem povus skui min: mi estas emocie elĉerpita, kaj kontentas apatie rigardi en la nokton pro manko de io alia rigardebla, indiferente konfirmante de tempo al tempo, ke "ĉio enordas". Oni ne povas morti pli ol unufoje en unu nokto.

Ni alteriĝis iom post la tria matene, raportis niajn observojn laŭrutine, manĝis, kaj fine enlitiĝis.

Dum horo aŭ pli mi kuŝis damnante la pilolojn, kiuj nun tiom forte efikas, ke miaj okuloj ŝajnis stari el la kapo ne permesante la palpebrojn fermiĝi. Finfine, senaverte, mi tamen ekdormis.

Tuj poste – ŝajnis – peza mano falis sur mian ŝultron, kaj skuis. Voĉo kriis en mian orelon "Vekiĝu! Vi flugos".

Mi eksidis por protesti, sed la aliaj jam laŭte plendis:

"Sobriĝu, stulta bastardo! Ni flugis hieraŭ nokte. Vi eĉ ne rajtas voki nin".

La trudanto flegme rigardis liston, kiun li tenis en la mano: "Trupo de Boklasĉuk?"

"Jes".

"Bone! Estas nun la dua. Lastan manĝon post duonhoro; flugplanon je la tria, starto je la kvina. Oni jam faris kontrolojn".

Sakre grumblante ni vestis nin, kaj lasis la kabanon.

 

 


Reen

1