Bela programoDorloti kise kaj karesiĈion, tuŝantan al la kor', Kaj — por facile ĝin forgesi Delasi ĝin post unu hor'. De grizaj zorgoj min forbari, Kaj nenifari, nenifari, Sur flora brusto de l' somer' Konstrui tendon el aer', Kolekti el la flormieloj Kaj el parfumoj de la vent', Kaj nokte, sur la firmament' Nombri l' armeon de la steloj, Babili flustre kun Zefir', Atendi kuŝe, sen sopir'. Ĉar la sopiro, ambicio Kun multkolora pompa bril' Flirtadas, kiel papilio, Sed ĝin ne kaptu ĉe l' flugil', Ĉar pompon de l' flugil' rapida Deviŝos via man' avida, Flugilojn post la kapta tuŝ' Rigardos vi kun kurba buŝ'. Do — estu miaj oraj spikoj La revo, sonĝo, fantazi'! Sopiro, volo, ambici' Estas diablaj artifikoj, Aŭ — ene putra ruĝa pom', Ĝin ne ekmaĉas saĝa hom'. La stultaj homoj ŝvite penu Por havo de perforta ĝoj'! Rigardo mia nur promenu Tra l' multkolora vivovoj'. Kaj tiun vojon ĝoj' drapiros, Dezirojn plene mi akiros, Ĉar — mi ja estas sen dezir': De l' revoj gaja kavalir'. Min vana amo ne ĉagrenos Sidante preme sur la kor': Knabino, por paŝtista hor' Kunulon serĉi eble venos, Kaj ŝi elektos min amat'. Sed se ne venos — prenu kat'. |