Eventoj n-ro 154, 1-2/augusto-98, retposxta versio
**************************************************

Enhavo:

- "LA" arangxo, enkonduko al UK-resumo
- Koko-krioj (resumo pri UK en Montpellier)
- William Auld: kandidatigo por Nobel-premio!
- Sciencteknika Seminario: gxisnunaj prelegoj
- Plena monata kalendaro
- Regularo de la internacia poentokolekta konkurso de ILEI
- Kie, kio cxi-semajne? - cxe la E-radioelsendoj de Kanariaj Insuloj
- Nova komitato kaj estraro en UEA
- Anoncetoj

***************************************************************************

"LA" arangxo...
===============

Ekzistas gazeto, kiu nomas sin "LA internacia sendependa gazeto de la
Esperanto-mondo" - kvankam ne estas tio. Universalaj Kongresoj de UEA ne
nomas sin iel simile, tamen reale ili estas LA arangxo de la Esperanto-
mondo!

En la cxi-jara kongreso en Montpellier kunvenis pli ol 3000 homoj el cxiuj
anguloj de la Tero (oficiala nombro de aligxintoj: 3133). Eble okazis nenio
mond-skua, eble ne ankoraux alvenis la "fina venko", sed certe en la UK oni
povis vere senti sin en Esperantujo. Ien ajn oni povis iri en la kongresejo
(ecx ofte en la urbo), cxie oni renkontis E-parolantojn...

Eble okazis malgrandaj organizaj eraroj poste rapide solvataj, eble iujn
gxenis la amaso, eble estis tro varme (aux malvarme), - sed certe oni povis
senti sin tre bone en tiu vigla, svarma, senhalta tumulto, kie oni povas
trovi plejmulton de konataj movadaj aktivuloj.

Se vi ankoraux neniam partoprenis UK-n, nepre devas gxin fari eble
sekvajare, ja sen gxi vi ne povas imagi: kio estas en la realo
"Esperantio".

Estas neeble raporti pri cxiu okazajxo (paralele okazis ja ofte 6-8
arangxoj, kunvenoj de fakaj asocioj, de UEA-komitato, artaj prezentoj,
ekskursoj ktp. Por iom ebligi al vi flari la kongresan etoson tiun cxi
numeron ni plenigas grandparte per la eltirajxoj el la cxiutage eldonita
kongresa kuriero Koko. (La mallongigo KN en la artikoloj signifas "kongresa
numero" - kiu servas por rapide identigi la cxeestantojn. La plenan nomon
kaj adreson oni povas trovi en la kongresa libro, ricevita de cxiu
partopreninto.)

Kiel antauxe ni anoncis, en auxgusto pro la kongresaj vojagxoj aperas nur
unu numero, sed "forton pli fresxan akirinte" baldaux sekvos la kutima
dusemajna ritmo.

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

Koko-krioj
==========

Eltirajxoj, fragmentoj el la 7 numeroj de la kongresa kuriero "Koko" en la
Montpellier-a Universala Kongreso.

Cseh-kurso
----------
Cseh-Kurso kaj Cseh-Seminario estas arangxoj aparte pagendaj! Cxiu, kiu
deziras partopreni, bonvolu pagi cxe la enirpordo de salono Cart. La kurso
por la tuta semajno kostas 180 FRF, la seminario 240 FRF. Unutaga bileto
por ambaux arangxoj kostas 70 FRF. La programojn gvidos Katalin Smideliusz.
Se estas interesitoj por observi la funkciadon de la metodo, tiuj rajtas
cxeesti, sed la organizantoj petas ilin resti en la salono de la komenco
gxis la fino de la leciono. Por tiu observado oni devas pagi po 70 FRF por
cxiu leciono.

IKU-libro
---------
La ok prelegoj de Internacia Kongresa Universitato aperos libroforme,
acxetebla cxe la Libro-Servo. Prezo: 40 FRF.

Cxu Esperanta Hajko paroligas homojn?
-------------------------------------
Nova arto en kaj ekster Esperantujo! Mian diskutarton konsistigas poemo
(hajkoforma), bildo (foto, eltondajxo, desegnajxo) kaj klarigo. Mi estas
preta prezenti (ne vendi) mian arton al malgranda grupo. Kontaktu Tonik
(Ton Verwoerd, KN 1137)

Lernej-intersxangxo
-------------------
Francaj instruistinoj sercxas mezgradan anglan lernejon por intersxangxo de
30 gelernantoj kaj korespondado pere de la reto. Kontaktu J.-P. Boulet (KN
973)

Kongresaj fotoj
---------------
Ekspozicioj de dumkongresaj fotoj situos ekde la 2-a de auxgusto meze de la
granda halo (etagxo 0), apud la necesejoj. Vi estas bonvenaj atente rigardi
ilin kaj acxeti. Cxiu kostas po 40 FRF.

UEA
---
La komisiono pri la statutoj de landaj kaj fakaj asocioj estis reelektita:
gxi konsistos el Brian MOON kaj Ulrich LINS.

Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj (ASLE)
-----------------------------------------------
Prelego pri "Sociallaboro en Francio", fare de Patricia DEVAUX,
respondeculino pri eduko de sociallaboristoj en Montpeliero, okazos lundon
je la 14-a horo, cxe Liceo "La Merci", strato Emile Zola (kie okazas la
junulara programo). Cxiuj interesigxantoj bonvenas.

Jarkunveno de ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantlingva)
-------------------------------------------------------------
La 1-a parto de la jarkunveno okazos lundon la 3-an de auxgusto 1998 je la
13.15 en salono Hodler (nivelo 2). La traktado de la asociaj aferoj
(jarraporto, proponata sxangxo de la statuto, redakcio de la Scienca Revuo)
dauxros cx. 3/4-an horon. Je 14.00 komencas la prelego de ISAE-ano Jacques
Joguin pri la temo "La malapero de la dinosauxroj". La auxtoro de la
prelego gvidos la merkredan ekskurson D7 al dinosauxra parko kaj al la
ekologiejo Ecosit. (R. Hauger, gxenerala sekretario, KN 1495)Radio-Amatoroj

Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA) funkciigas la
kongresan stacion TM8E en la tria etagxo. Bonvolu viziti nin. (Jean-Jacques
NoeL, KN 563)

Kunveno kun afrikanoj
---------------------
Gxi okazis sabate je la 12-a. Gvidis P. Chavignon, R. Triolle, N. Holevic
(reprezentanto de H. Bakker). En la unua parto, publika, la tri alvenintaj
afrikanoj estis akceptitaj; ili rakontis pri diversaj problemoj, kiujn ili
jam renkontis. Intervenis pluraj gekongresanoj el Euxropo pri temo "manko
de mono", kiu gxenas i.a. la disvolvigxon de Esperanto en Afriko. O. Buller
kaj N. Rasxicx respondis nome de UEA, enkondukante la duan parton
rezervitan al afrikanoj kaj iliaj problemoj.

Atentu! Atentu!
---------------
Sabate vespere okazis malagrablajxo al samideano el Koreo (KN 2513). Sxajne
interkonsentite, tri acxuloj aliris lin, unu post la alia. La unua sin
prezentis kiel mon-informigxemulon, la du aliaj sin sxajnigis policistoj
(kvankam civile vestitaj) kaj komencis tusxi liajn posxojn. Nur alveno de
franca samideanino fugxigis tiujn homojn.

TTT
---
La TTT-anaro sercxas helpantojn (TTT-pagx-farantojn) el diversaj landoj por
plimultigi la retpagxaron. Se vi interesigxas kaj havas "Telnet/FTP"-eblon,
bonvolu kontakti KN 2765 per la rendevutabulo, aux retposxte cxe
dacxjo@forigu.esperanto.org

ILEI-ludo
---------
Solvu la sekvajn taskojn sur aparta paperfolio. Ne forgesu surskribi vian
kompletan nomon kaj la landon, el kiu vi venas. La solvon metu en la
kolektujon cxe la budo de ILEI. Limdato estas la 5-a de auxgusto.

1. Trovu almenaux ses rimojn por vento. (3 poentoj)
2. Kiom vortradikojn enhavas posteno? (Ekzemplo: butero: bu-, but-, bute-,
   uter-, ter-, te-, er) (3 poentoj)
3. Kiun lingvon oni parolas en Brazilio? (1 poento)
4. Skribu almenaux ses landonomojn, kiuj ne povas finigxi per -io/-ujo (3
   poentoj)
5. Kampanjo-2000 havas tri cxefajn celojn. Kiujn? (3 poentoj)
6. Relative longa tempo, dum kiu oni ne laboras, ne lernas. Esprimu per unu
   vorto. (2 poentoj)
7. Sub kiu titolo aperas la oficiala organo de ILEI? Kiu gxin redaktas? (2
   poentoj)
8. Kiam UEA estis fondita (preciza dato)? Kiu estas la fondinto? (3
   poentoj)

Jubileo de Pusxkin
------------------
Antaux la 200-jara jubileo de Aleksandr Pusxkin, la geniulo de rusa poezio
ne preterlasu auxdi liajn poemojn en Esperanto. Mikaelo Bronsxtejn invitas
vin lunde je la 16a15 en salono Lapenna.Afrika Agado - Madagaskaro

Okazis kunveno dimancxe la 2-an de auxgusto je la 16a. Gvidis s-ino
Triolle, s-ro Erasmus, kaj tri madagaskaranoj. Temis pri prezento de la
nova landa asocio Malagasa Esperanto-Unuigxo kaj ties projektoj, kaj la
ekonomia situacio en la lando.

Filatela ekspozicio
-------------------
En la halo de la urbodomo de Montpeliero, la posxtmarkosxatantoj kaj la
gxuantoj de ZEO-j nepre vizitu la filatelan ekspozicion "Esperanto,
sxlosilo de la Babelturo". Tiu verko ampleksas 108 pagxojn panele
prezentitaj. Malgraux gxia franclingva klarigo, gxi povas interesi cxiujn
niajn samideanojn pro la temo kaj la multeco de la ZEO-j tie montritaj. Tiu
filatela verko ricevis regionan premion en Francio. Por rimarkoj pri gxi,
kontaktu J.P. Ducloyer, KN 812.

Speciala invito
---------------
Cxu vi deziras komenci vian tagon dum la kongreso plialtigante vian
energion? Nu, vi estas invitita praktiki Taj-Cxi-Pai-Lin (cxinajn taoismajn
ekzercojn surbaze de Lao Ce kaj I Cxing), de lundo la 3-a gxis jxauxdo la
6-a de auxgusto, je 7.30 cxe la arkoj antaux Le Corum. Senpage.

Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA)
----------------------------------------------
Kunveno okazis dimancxe la 2-an de auxgusto je 14.00. Gvidis William
Simcock (KN 252), vicprezidanto de TEVA, pri "La rajtoj de bestoj: por
civilizacio sen sango". S-ro Simcock portis al la 90 cxeestantoj la
salutojn de la estraro kaj de la prezidanto s-ro Christopher Fettes, kiu
invitis cxiujn partopreni la gravan kunvenon de TEVA, kiu okazos en Widnau,
Svislando, en 1999 kadre de euxropa vegetarana kongreso. Dum tuta semajno
oni povos propagandi por Esperanto kaj la semajno estos plena de interesaj
prelegoj kaj bongustaj mangxajxoj. S-ro Simcock informis poste pri la
sukcesaj progresoj de vegetara vivmaniero en la mondo kaj pri la programoj
de TEVA kadre de la Kampanjo-2000 de UEA. (Raporto de Lilia Fabretto (KN
267), gxenerala sekretario de TEVA)

Skandala kunsido de EEU
-----------------------
La 2-an de auxgusto je 16.00 kunvenis en salono Hodler kongresanoj, kiuj
interesigxas pri Euxrop-Unia agado. Inter ili nur ok reprezentantoj de EEU,
kiuj nur tie eksciis, sen iu ajn antauxa informo, ke du membroj de la
Trojko (J. Stryhn-Meier kaj J. Greatrex) volas retirigxi. Ili ambaux estis
elektitaj en Stuttgart pasintjare dum la EEU-Konferenco por tri jaroj. J.
Stryhn-Meier volis ecx novelekton proponi dum la nuna kunveno. Por savi la
dauxran laboron de EEU, la reprezentantoj de Italio kaj Auxstrio promesis
sian helpon por prepari elekton okazontan dum la sekva UK en Berlino.

Kampanjo 2000: Savu kulturan heredajxon
---------------------------------------
Dimancxe la 2-an de auxgusto okazis kunveno pri la situacio de la
Esperanto-kolektajxoj tra la mondo, kun surprize granda cxeestantaro, 70-80
homoj. Christian kaj Sabine Darbellay gvidis la prezenton de pluraj
kulturcentroj,ekz-e CDELI, Gresillon, Praga Biblioteko, ktp.

Posxtistoj (IPTEA)
------------------
Kunvenon pri la funkciado de la internacia posxtista asocio cxeestis deko
da homoj el 4 landoj, dimancxe je la 18.15. La tagordo konsistis el
problemoj rilataj al la eldonkvanto de la bulteno Interligilo kaj planoj
por la estonto: abonkampanjo 1999 kaj regulaj skribaj kontaktoj inter la
landaj perantoj. - Raymonde Perault (KN 161)

Faka kaj scienca agado
----------------------
Faka Forumo okazis dimancxe je la 16-a kaj duono. Cxeestis cx. 40 homoj.
Amri Wandel, la gvidanto, enkondukis kaj prezentis la principojn de Faka
Agado kaj la aplikadon de FA sur la tereno de eksteraj rilatoj. Li
prezentis la cxefajn servojn de UEA por Fakaj Asocioj (la faka gicxeto dum
la UK kaj la faka rubriko en la revuo Esperanto). Barbara Despiney
prezentis novan iniciaton cxe UNESKO pri virina agado en la scienco. Sekvis
sinprezentoj de Fakaj Asocioj: BEL (Bahaa Esperanto-Ligo), IFEF (Internacia
Fervojista Esp. Federacio), UMEA (Universala Medicina Esp. Asocio), Amikaro
Bruno Groning, Mond-Civitanoj, IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia
Fakgrupo), FAT (Filozofia Asocio Tutmonda), ISAE (Internacia Scienca Asocio
Esperantista), ILEI (Internacia Ligo de Esp. Instruistoj), TAKE (La Domo),
AEH (Asocio de E-istaj Handikapuloj).

Ursula Grattapaglia (Brazilio) diris, ke oni devas plialtigi la konscion
pri la faka agado: unu el la plej gravaj elementoj de la Esperanto-
Komunumo. Sxi proponis verki rezolucion pri tio.

Venu gustumi UK-on en 1999!
---------------------------
Cxe la stando de la Berlina Kongreso en la vestiblo vi povas konatigxi kun
la sekvajara kongresejo, kun Berlino kaj la LKK. Ecx varban bombonon vi
povas ricevi. Gustumu do! Cetere, en interreto vi trovas nin cxe
http://www.esperanto.de/uk99/. Bonvenon!

Mondcivitanoj
-------------
La direktorino de Esperantista Internacia Centro de la Mondcivitanoj, EICM
kore dankas la Komitaton de UEA pro la konsidero de niaj neuxtralaj agadoj
por pli justa kaj paca mondo, cxefe inter la norda kaj suda partoj.
Malfermita al cxiuj, nia grava kunveno okazos jxauxde je la 12a15 en salono
Sebert:

1. alproksimigxas (novembre cxe UNESCO) nia deka monda demokrata balotado.
   Inter la kandidatoj estas la kongresanino Ursula Grattapaglia.
2. Revigligi la tutmondigxon.
3. Estonteco: kunlabori kun Mondfederalistoj, UEA, kaj aliaj por pli da
   efiko.
4. Cxi-jare kvindeko da Mondcivitanoj.

Cxiuj apartenas al la Homaro, ankaux la Tero apartenas al cxiuj. Do
devigatas solidarece konservi en bona stato ambaux. (G. Charpentier, KN
1965, direktorino de EICM)

Fulma vojagxo de rusa buso
--------------------------
47 rusaj esperantistoj petis vizon de franca konsulejo por partopreni la
83-an UK-on. Cxar la LKK informis,ke tiuj rusoj estas invititaj de la 1-a
gxis la 8-a de auxgusto, ili ricevis vizon de la 1-a gxis la 8-a. Logike,
cxu ne? Sed kiam la rusa buso atingis la cxeh-auxstrian landlimon kelkajn
tagojn antaux la kongreso, ili devis atendi la 1-an de auxgusto por eniri
la "landon" de UK, t.e. "Schengen-Euxropo". Do dum du tagoj ili vagadis en
Slovakio kaj dormis en la buso! Kiam ili finfine rajtis transiri la
landlimon, ili devis impeti al Montpeliero kaj alvenis dimancxe tagmeze.
Kaj pri la reiro, ni silentu.... (Rakontis Daria kaj Oksana. Intervjuis
Manjo)

Se vi partoprenos en KEF ...
----------------------------
La speciala amatora radio-stacio por la Kongreso (TM8E) kontaktigxis kun
amatoraj radiistoj en Goteburg, Svedio, kiuj informis pri la pluvo kaj la
temperaturo (20 C). Oni esperas pli bonan veteron, sed kredas, ke la pluvo
restos.... (KN 2765 - ILERA n-ro 542)

Jarkunsido de TEJxA
-------------------
Gxi okazis dimancxe la 2-an de auxgusto je 15.00. Gvidis Stefan Maul (KN
1850) kaj Paul Gubbins (KN 585). Reelektigxis la estraro: Maul, Gubbins,
Yamasaki, Kovjxenkov. Diskutigxis pluraj proponoj, ekzemple dissendo de
Internacia Jxurnalisto pere de Interreto.

Junularaj sciencaj prelegoj
---------------------------
La dua sesio de prelegoj de junaj sciencistoj okazos hodiaux jxauxde la
6-an je la 13-a horo en salono Hodler. La programo estas:

- prelego de Konrad Hinsen pri "Dinamiko de proteinoj pere de komputa
  simulado",
- prelego de Pascal Lecaille pri "Sociologiaj aspektoj de simulado",
- diskutrondo pri "Esperanto en la sciencoj".

La prelegoj celas nefakan publikon, do cxiu interesito estas bonvena.

Skandala Kunsido de EEU (II)
----------------------------
Koko-prizorgantoj erare akceptis anoniman polemikan artikolon. Ni
publikigas gxustigon, atentigante ke ekde nun ni akceptos neniun artikolon
sen almenaux la kongresa numero de la verkinto. S-ro Greatrex respondas al
la artikolo:

Mi ne volas "retirigxi". Pro baldauxa translogxigxo al Kanado, mi indikis
retposxte al pluraj respondeculoj de EEU ke mi intencas demisii. Notindas
ke mi menciis tion antaux almenaux kelkaj semajnoj (...) Mi proponas duan
kunvenon por pli konsideri kiel antauxenigi la laboron de EEU, ekz. jxauxde
je 15.00 en salono Bernard, se eblas. - Geoffrey Greatrex, KN. 589.

Tago de la Lernejo
------------------
Prelegis:
- Mireille Grosjean ("Lingvo-instruado, ponto inter kulturoj"),
- Prof. Ronald Glossop ("Al terglobismo en nia tergloba komunumo"), Daniel
  Moirand ("La eduksistemo en Francio"),
- Mauro La Torre ("Instruika terminaro enEsperanto"),
- D-rino Ilona Koutny ("Uzo de vortaroj dum instruado" kaj
  "Interlingvistikaj studoj"),
- Paul Gubbins ("Esperanto, pasporto al la tuta mondo - videokursaro"),
- Hans Erasmus ("Neighbour-projekto - euxropa interlerneja propedeuxtika
  projekto").

IFEF : Fervojista Kontaktkunveno
--------------------------------
Merkrede inter 9.00-10.30 partoprenis 71 kongresanoj el 18 landoj. Gvidis
s-ro Istvan Gulyas KN 1109 vicprezidanto de IFEF. Prelegis li pri la
raporto de la 50-a jubilea IFEF kongreso. Jean Ripoche KN 964 prelegis pri
"Arto kaj fervojo", kaj Jozefo Halasz pri "La strecxo en la reloj". Post la
prelegoj okazis vigla diskuto pri la kunlaboro kun aliaj fakaj asocioj en
la kadro de "Kampanjo 2000" pri la venontjara Internacia Skisemajno, pri la
venontaj IFEF kongresoj, pri la terminologia agado, ktp.... Grupo de la
cxeestantoj vizitis post la kunveno la stacidomon kaj la substacian
centralon de Montpeliero.

Kiel ni uzas Esperanton?
------------------------
Esperanto laux psikolingvistika vidpunkto. Okazis lunde je la 15h15.
Prelegis Natalia Dankova KN 3078, pri la temo "La influo de la denaska
lingvo en Esperanto cxefe, kiam temas pri la esprimo de tempo pere de
verbaj formoj kaj adverboj." Laux la preleganto, estas unua scienca
esploro, kiu analizas la parolatan lingvon kaj komparas gxian funkciadon
kun aliaj vivantaj lingvoj (franca, itala, rusa) kaj kiu klarigas, kiel oni
konstruas tempan sistemon en la lingvo kaj kiaj rilatoj ekzistas inter la
elektitaj iloj (formoj verbaj, adverboj, ktp.) kaj la maniero konceptadi la
tempon kaj esprimi gxin en parola lingvo denaska.

La jogo de nutrado - Kiel plej bone nutri sin?
----------------------------------------------
Tiu libro de O.M. Asxvankov helpos vin. Gxi estas havebla cxe UEA.
Esperantistaj kluboj povas peti ekzempleron senpage cxe KN 1406 aux rekte
cxe la eldonisto Prosveta, CH-1808 Les Monts-de-Corsier, Svislando.

"Liberacana-Radio"
------------------
...atentigas, ke sur pagxo 92 de la Jarlib?ro-1998 de UEA, bonvolu korekti
la faks-numeron de "Liberacana-Radio": 01 49 29 98 59. Kaj vi povas aldoni
novan telefonnumeron de la elsendejo: 01 49 71 89 40. Propagandaj glumarkoj
acxeteblaj po 2 FRF cxe H. Peyrouty (KN 844).

Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj
----------------------------------------
LIBE kunvenis lundon la 3-an de auxgusto kun 32 cxeestantoj. Otto Prytz
prezentis la agadon de LIBE, menciante la grandan perdon, kiun signifas la
forpaso de gxia sekretariino Nora Moerbeek, kiu estis ankaux redaktoro de
la brajla revuo "Esperanta Ligilo" kaj administranto de la libroservo de
LIBE. LIBE kiel faka asocio aligxinta al UEA, estas reprezentata en ties
komitato per Arvo Karvinen, kiu raportis pri la jxusa diskuto pri
Kampanjo-2000 en la komitato. Oni invitis speciale la vidantajn
cxeestantojn de la kunveno demandi pri LIBE kaj la blindul-esperantista
movado, kaj prezentigxis kelkaj anoncoj kaj informoj. Plej gxeneralan
intereson versxajne havas la informo, ke kelkaj blindaj esperantistoj havas
komputilon kaj retposxtan adreson, kio ebligas senperan korespondadon inter
blindulo kaj vidanto. (Otto Prytz KN 1582)

Nova Nandir-filmo!
------------------
Via kongresa libro-servo proponas multajn novajxojn en diversaj fakoj.
Precipe notindas la sesa verko de svisa filmisto "La Muzikskatoloj". Temas
pri la 200-jara evoluado de la svisa mekanika sistemo en muzikskatoloj tra
la tempo kaj la mondo. Ni ankaux memorigu, ke Nandir ricevis fine de la
adelaida UK unuan premion de Belartaj Konkursoj de UEA por la verko "La
Alpoj Svisaj". Kiu ricevos la cxi-jaran?

OSIEK
-----
OSIEK gastos cxe la faka budo jxauxde kaj vendrede. Tie vi povos ekhavi
informilojn kaj pridemandi OSIEK-komitatanon Bruno Masala pri:

- OSIEK-Premio 1998 al Claude Piron por "La bona lingvo" (atribuita per
  demokrata vocxdonado 24-an de julio en Trieste).- Internacia Esperanto-
  Konferenco 1999 en Metz, Francio, pri Mono kaj Civilizo (17-23 julio 1999).
- Amikaro de Esperanto en Radio, kaj cxiaj informoj pri radioprogramoj.
- Projekto ELITEN por disponigi ilojn en TTT por kunkreado de Esperanta
  Literatura Enciklopedio.

TAKE - La Domo
--------------
Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj sercxas fakulojn pri
domkonstruado-dekoraciado por terminologiaj laboroj. Kontaktu la TAKE-
budon!

Ankoraux pri EEU
----------------
Pri proponita dua EEU kunsido: Pro urgxa familia afero mi devas foriri
jxauxde matene. Mi do rezignas pri la dua proponita kunveno. (G. Greatrex,
KN 589)

Atentu!
-------
Ekde jxauxdo, ne plu funkcios la retposxta servo, kiu postulas multe tro da
tempo de la interreta zorganto. Mi tre bedauxras ... Mi tamen transdonos al
la rendevua tabulo la mesagxojn, kiuj alvenos, sed la kongresanoj ne plu
povos prepari nek sendi retmesagxojn. Bonvolu tion fari ekster la
kongresejo, en "ciberkafejoj", pri kies adreso mi povos vin informi. (D.
Couturier)

Internacia Koruso
-----------------
Sub la gvidado de P-ro Dimitar Terziev cxiutage renkontigxas la Internacia
Koruso cele provludi diversajn kantojn, kiuj estos prezentitaj dum la
Internacia Arta Vespero, vendrede la 7-an de auxgusto je 20.30. (Raymonde
Perault KN 161)

Filatelista renkontigxo
-----------------------
Neoficiala renkontigxo de la E-filatelistoj okazos jxauxde je la 16-a horo
en la halo de la urbodomo, apud la ekspozicioj.

SAT
---
La 5-an de auxgusto okazis neformala kunveno de SAT-anoj kaj -simpatiantoj.

Afrika agado
------------
Cxiu kongresano estas invitita viziti la budon pri afrika agado. Sendante
salutvortojn al afrikaj esperantistoj, kiuj ne havas la eblon vojagxi
eksterlanden, vi kontribuos al afrika agado. Eblas acxeti posxtkartojn kaj
kovertojn. Cxiuj profitoj kontribuas al afrika agado. Partoprenu la lastan
kunvenon pri Afriko, jxauxde je la 14a15 en salono Stop-Bowitz. (Philippe
Chavignon, KN 119)

Kvizo
-----
Unu el la plej amuzaj programeroj de la Kongreso! Ne timu partopreni!
Demandoj povas esti facilaj ("Kiu estas la redaktoro de Kongresa
Kuriero?"), aux pli malfacilaj ("Vi kunsidas en salono Schwartz. Kie kaj
kiam naskigxis la homo, kiu donis la nomon al tiu salono?"), aux tre
malfacilaj ("Kio estis la menuo de la bankedo dum la 1-a UK?"). Bonvolu
anonci vin cxe la gicxeto "Informejo".

UEA-Komitato
------------
Merkrede matene gvidis Kep Enderby. Temis pri la prezentado de la nova
estraro, aprobo de bugxeto, alelekto denovaj C-komitatanoj: M. Fettes, H.
Bakker, T. Huzimoto, B. Despiney. Nova estraro sin prezentos kaj respondos
demandojn de la membroj vendrede je la 9-a en salono Schwartz.

Infana Kongreseto
-----------------
Merkrede la infanoj vizitis la UK-urbon. Post veturado kun la trajneto tra
la urbocentro, ili alvenis tagmeze en la kongresejon por prezenti sin kun
kelkaj kantoj. Sekvis vizito de la zoologia gxardeno kaj je la fino de la
posttagmezo banado en la agrabla mediteranea maro. Cxiuj revenis sanaj kaj
kontentaj.

Kiel plibonigi la rilatojn inter viroj kaj virinoj?
---------------------------------------------------
Tiu libro de O.M. Ajvanhov helpos vin. Gxi estas havebla cxe UEA.
Esperantistaj kluboj povas peti ekzempleron senpage cxe KN 1406 aux rekte
cxe la eldonejo: Prosveta, CH-1808 Les Monts-de-Corsier, Svislando

Rondo familia
-------------
Kunveno okazis merkrede je la 15a15. Gvidis Renato Corsetti (KN 2468).
Instigo al familioj ekuzi Esperanton kaj partopreni renkontigxojn de
familioj kun infanoj (REF, PSI, Internacia Festivalo).

Yumeiho-terapio
---------------
Kunvenoj okazis lunde kaj merkrede de la 16-a gxis la 18-a. Partoprenis
kelkdek esperantistoj el pli ol 14 landoj. Gvidis d-ro Wlodzimierz Opoka
(KN 1794) helpe de d-ro Alfredas Maruuka (KN 1195) kaj s-ino Katarina
Farago (KN 2546) pri apliko de Yumeiho-terapio en la mondo kaj prezentado
de elektitaj teknikoj de tiu cxi metodo. Pro granda intereso pri tiu cxi
kuracmetodo necesas organizi multajn kursojn en cxiu lando, kie oni
interesigxas pri tio. Oni ankaux postulis eldoni cxiujare aktualan
adresaron de Yumeiho-terapiistoj por sciigi pacientojn, kie estas bone
edukitaj fakuloj. Al kelkaj pacientoj oni faris kuracadon kun bonaj
rezultoj. Gxis la revido dum la sekva UK!

Ne sukcesis veni...
-------------------
Bedauxrinde tri Esperantistoj el Serba Respubliko de Bosnio kaj Hercegovino
ne sukcesis veni al Montpellier, Francio. "Malgraux ke ni havis novajn
pasportojn kaj vizon por Francio, hungara polico ne permesis trairi tra
Hungario. Pri tio ni informis hungaran ambasadoron en Bosnio kaj
Hercegovino kaj ministerion pri eksteraj rilatoj. Tio, kio okazis la 31-an
de julio, gazetoj kaj televidoj nomis skandalo. Nun okazas kontrolo, pri
kio vere okazas, sed tio ne helpos al ni, ni devis reveni kaj resti en urbo
Teslic. Sed niaj penso estas en Montpeliero." (Gradimir Kragic, Aleksandro
Sajinovic kaj Igor Milovanovic)

Esperantlingva Verkista Asocio kunvenis
---------------------------------------
EVA (Esperantlingva Verkista Asocio) ricevis en Montpeliero la novan
komitaton. Gxi konsistas el verkistoj Marjorie Boulton, Gerrit Berveling,
Jorge Camacho, Istvan Ertl, Paul Gubbins, Trevor Steele, kaj Spomenka
Sxtimec. Dum la jarkunveno de EVA lunde posttagmeze okazis viglaj diskutoj.
La nova komitato aprobis gravan iniciaton, nome kandidatigi Willam Auld al
literatura Nobel-premio komune kun du aliaj Esperantajinstancoj. (Spomenka
Sxtimec)

TEJO
----
Merkrede de la 18-a okazis la akcepto de TEJO-patronoj. Jimmy Stryhn Meyer
(KN 679) informis la cxeestantajn patronojn pri la agado de TEJO kaj
respondis al demandoj cxi-rilate.

Akademio de Esperanto
---------------------
Jxauxde de la 12-a gxis la 13.30 okazis kunveno de la Akademio de
Esperanto. Gvidis Geraldo Mattos (KN 2864). Oni pridiskutis cxiujn eblajn
temojn rilate al la lingvo Esperanto. Estis multaj demandoj kaj respondoj.

Amerika Agado
-------------
Kunvenis jxauxde de la 9-a gxis la 10.30 James Rezende Piton (KN 184),
Atilio O. Rojas (KN 663) kaj landaj reprezentantoj por pristudi la
situacion de la movado en la amerika kontinento. Reprezentantoj de BR, CL,
CU, US, CR, VE, CO, raportis pri atingoj kaj problemoj de la respektivaj
landoj. Oni legis la raporton senditan de Meksikio. Oni invitis al la kvara
Amerika Kongreso (CO, Bogota, jan. 99), por kiu eblas aligxi cxe Amerika
budo. Disdonigxis la faldfolio "Norda, meza, suda kaj Esperanto-Ameriko".
(J.R. Piton, KN 184)

Internacia Komunikilo
---------------------
Perfektaj amikoj - internacia lingvo kaj tutmonda komunikilo. Cxiujare dum
la Universala Kongreso membroj de ILERA (Internacia Ligo de Esperantaj
Radio-Amatoroj) starigas amatoran radiostacion, kaj vokas cxirkaux la mondo
pri la kongreso kaj pri Esperanto. Dum tiu cxi kongreso, vizitis
radioamatoroj el 13 landoj. La stacio uzis specialan voksignon TM8E,
donitan al la sekretario de ILERA, Jean-Jacques Noel (F6ILR) por la semajno
de la kongreso. Ni vokas en multaj lingvoj, cxefe en Esperanto
(kompreneble), kaj ankaux rusa, germana, franca, japana, angla, kaj pli da
lingvoj. Ni ankaux kontaktis multajn esperantistojn, kaj parolis Esperante.
Ni kontaktis pli ol 43 landojn gxis jxauxdo tagmeze, inkluzive la landojn
de la tri sekvaj Universalaj Kongresoj (Germanio, Israelo, Kroatio). La
plej longaj distancoj for de Montpellier estis Rusio, Japanio, Auxstralio,
Brazilio, Argentinio, Malajzio, kaj Indonezio. Vi povas viziti la stacion
sur la tria etagxo, kaj vidi la antenon sur la tegmento de la kongresejo.
(Dacxjo Harris, KN 2765)

Virina Agado
------------
Kunsido okazis la 6-an de auxgusto gvidita de Choi Yun-huy, Hortensio (KN
302). Inauxguron de Virina Agado kaj diskutadon pri la celo kaj agado
cxeestis 75 homoj. Ni cxefe diskutis, cxu ni organizu fakan asocion aux
komisionon sub la gvido de UEA. Kaj ni vocxdonis, ke venontjare ni proponu
al la Komitato de UEA, ke UEA akceptu la komisionon de virina agado. Kaj
cetere cxeestantoj intersxangxis siajn opiniojn pri la virina agado. Estis
kelkaj proponoj jenaj:

- Sxangxi la nomon al "Ina Agado". - En nuna momento suficxus tio, ke la
sciigo de virina movado ekzistas. - Kunlabori kun neesperantaj organizajxoj
kaj sendi delegitojn, kiam ili havos kunvenon aux kongreson. -
Organiziretojn, por ke aktivuloj kune laboru por virina agado. - Decidi,
kiel helpi la virinojn, kiuj logxas en evoluantaj landoj. Inf: Choi Yun-
huy, Hortensio, KN 302

Jarkunveno de IKEF
------------------
(Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo)

La gxenerala kunveno de IKEF okazis en Montpellier la 5-an de auxgusto
1998. Cxeestis 48 personoj, inter kiuj 22 membroj. La membroj aprobis la
jarraporton kaj la financan raporton pri 1997. Estis reelektita Franz Josef
Braun kiel prezidanto kaj d-ro Rainer Kurz (Germanio) kaj s-ro Wang Tianyi
(Cxinio) kiel novaj estraranoj. La membroj post diskuto aprobis la
projekton de laborplano 1998 gxis 2000, kiu aperis en La Merkato 61 kaj la
proponon por ekde 1999 libroteni en euxroj.

Naturkuracista Asocio
---------------------
...kunvenis merkrede la 5an de auxgusto, je la 9a horo en salono Bernard.
Gvidis d-ro Puramo Chong, kn 2513. Prelegis d-ro Carmel Mallia, kn 864, pri
kial naturkuracado necesas kaj Harald Schicke, kn 1281, pri irisologio
(ekkono de malsanoj el la iriso). Nova vicprezidanto de INA farigxis Harald
Schicke. INA estonte zorgos pri profesiaj kursoj kaj seminarioj por la
diskonigo kaj intersxangxo de naturkuracaj metodoj. Komence INA ofertos
kursojn por medicinistoj kaj kuracistoj pri korea akupunkturo. La intereso
pri naturkuracado kaj INA estis multe pli granda ol la salono. Tial nur 70
el pli ol 100 interesitoj trovis sidlokon.

Gxustigo
--------
En Koko n-ro 4 aperis la bondeziroj de la Federacia Kanceliero de Auxstrio,
Walter Klima, kun la mencio, ke li estas 'Prezidanto de la Konsilantaro de
Euxropo'. Tio estas grave malgxusta. En la Euxropa Unio, Auxstrio havas dum
la nuna duonjaro la prezidantecon, kaj en tiu kadro oni diras, ke la
auxstria kanceliero estas 'Prezidanto de la Euxropa Konsilio'. La
Konsilantaro (aux Konsilio) de Euxropa estas tute alia organizajxo, kiu ne
rilatas al Euxropa Unio. - Brian Moon (KN 678), tradukisto cxe Euxropa
Unio.

Cseh-arangxoj: eksterordinara sukceso
-------------------------------------
Dum la cxi-jaraj Cseh-arangxoj la etoso iom similis al tiu de la 30-aj
jaroj, kiam la polico devis interveni en Berlino por bridi la
plurcentmembran amason, kiu tumultis antaux la enirejo. En Montpellier
cxirkaux 70 personoj (16 landoj, 3 kontinentoj) sekvis kun intereso kaj
persisto la kurson. Vendrede espereble 25 kandidatoj sukcesos plenumi la
postulojn de la A-grada seminario. Estis klare dum la semajno, ke oni
bezonas kursojn kaj metodikajn konsilojn ecx dum la kongresoj. Katalin
Smideliusz, kursgvidanto (KN 764).

Fonduso Sekureco - Monsubskribo
-------------------------------
La Kastelo Gresillon riskas fini sian agadon pro financaj kialoj. Se vi
deziras helpi, vi povas sendi monon pere de la UEA konto: gres-y nome al
Fonduso Sekureco. Francoj pere de posxtcxeko: CCP 14.85.39 P NANTES.
Antauxdankon. - H. Peyrouty (KN 844)

Gej-Lesba Esperanto-AsocioDum sia jarkunveno, Ligo de Samseksamaj
Geesperantistoj (LSG) sxangxis sian nomon al GLEA (vidu supre). La
prezidanto dauxre estas prof. John Wells; la nova sekretario estas Graham
Blakey (KN 2168).

La kvizo
--------
Vendrede je 13.00 arigxis cx. 70 scivoluloj en salono Schwartz. Kvar
triopaj teamoj konfrontigxis en tri rauxndoj, sub la senkompromisa
demandado de Brian Moon. Fine teamo "Klinikuloj" (J. Le Puil, J. Vincent,
R. Cash) venkis kaj forportis la libropremiojn.

Afrika Agado
------------
Estu dankataj la kontribuintoj, kiuj mondonacis cxe la budo pri Afrika
Agado. Estis kolektitaj 1.252 FRF. Tiu sumo mildigos la vojon de la
afrikanoj hejmen lauxbezone.

IKU 8 - Cxu ni estas solaj?
---------------------------
Gxi okazis jxauxde la 6-an de auxgusto de la 13.45 gxis la 15-a gvidita de
Amri Wandel. La temo estis: "La sercxado de vivo ekstertera". Pli ol 200
kongresanoj cxeestis tiun lastan prelegon de la Internacia Kongresa
Universitato. Ne temis pri NIFO, sed pri diapozitiva vojagxo tra la
planedoj kaj steloj, kie eble povas ekzisti vivo, kaj poste scienca
traktado de la demandoj, kiom da civilizacioj povus ekzisti en nia
galaksio, kiel eblas ilin sercxi, kaj fine, per kiu lingvo eblus komuniki.
Oni auxdis, ke la respondo al la demando "kiom da civilizacioj ekzistas",
dependas de pluraj faktoroj, ne cxiuj konataj, kaj tial varias inter
"multegaj" kaj "krom ni ecx ne unu". Tiu cxi prelego, kiel ankaux la
ceteraj prelegoj de IKU estas troveblaj en la IKU-libro, acxetebla en la
libroservo.

La Nova Estraro de UEA
----------------------
Kep ENDERBY, (Auxstralio, prezidanto, kunordigo, eksteraj rilatoj) Renato
CORSETTI (Italio, vicprezidanto, kampanjo-2000, landa agado, financoj),
Michela LIPARI (Italio, gxenerala sekretario, junularo), Petr CHRDLE
(Cxehio, faka kaj scienca agado, instruado), Kalle KNIIVILA (Svedio,
informado), Gbelo KOFFI (Togolando, afrika agado, kulturo)

La auxkcio
----------
La auxkcio sukcese disvolvigxis sub la gvidado de Osmo Buller kaj Diccon
Mastermann. La plej furoraj venditajxoj estis ekzemplero de la Kongresa
Libro de la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer kontraux 2.100 FRF, kaj fotoalbumo
de Bulgaraj Esperantistoj kontraux la sama sumo. Tutcerte la plej cxarma
auxkciajxo estis glaciajxo en akompano de la nepo de Zamenhof, s-ro
Ludoviko Zaleski-Zamenhof kontraux 1000 FRF. (Atilio Orellana Rojas, KN
663)

IKEK
----
La 6-an de auxgusto okazis kunveno de Internacia Komunista Esperantista
Kolektivo (IKEK). 50 samideanoj el 11 landoj partoprenis gxin. Temis
interalie pri jxusa kontrakto inter UEA kaj IKEK kaj pri la venonta
konferenco de IKEK en Durban-Corbires (Francio) tuj post la UK (inter la
9-a kaj 11-a de auxgusto 1998. (Vincent Charlot, KN 2825)

Pri retposxtoJam alvenas la lasta tago. Mi deziras informi cxiujn
kongresintojn, ke rete alvenis multaj respondoj pri malsukceso. Multaj
retadresoj uzitaj estis malgxustaj. Venis ankaux kelkaj mesagxoj sen
kongresnumero, kiujn mi tute ne povis transdoni al la ricevinto. Tiujn mi
afisxis en la koridoro. Alvenis ecx aldonajxo en Word-formato kiun mi ne
povas legi per mia Word-7 (eble tro malnova, jam!). Tiu servo, tamen utila,
estis vere granda zorgo, do onte gxi ne ekzistu en la samaj kondicxoj.
Tamen mi opinias, ke gxi estas utila, do mi fidas la ontajn LKK-ojn por
trovi pli bonajn manierojn tion organizi. Versxajne, se gxi ekzistos, oni
pagigos gxin, kaj tio estos normala. Ni lernu de la cxijara sperto.

Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj
---------------------------------------
Membrokunveno publika okazis la 5an de auxgusto 1998 de la 10h45 gxis la
12h15. Gvidis Uwe Joachim Moritz. Temis pri lauxstatuta membrokunveno
(raportoj, elektoj, ...). La gxisnuna estraro estis unuanime malsxargxita.
La nova estraro konsistas el Daniele Vitali (prez.), Uwe Joachim Moritz
(vicprez.), Ursula Schnelle-Moritz (kasisto), Anita Perec Altherr, Hosxida
Acusxi, Alain Favre. Partoprenis 10 gemembroj kaj proksimume 30 gastoj.
Raportis UJM KN 1898

***************************************************************************

MOVADO
//////

William Auld por la Nobelpremio pri Literaturo!
===============================================

Laux la iniciato de verkisto Manuel de Seabra tri Esperantaj instancoj
(Esperantlingva Verkista Asocio, Esperanta PEN-Centro kaj Internacia
Esperanto-Muzeo el Vieno) kune kandidatigas William Auld por la Literatura
Nobel-premio pro sia verkado en Esperanto.

En la jarkunveno de EVA en Montpeliero estis akceptita vortumo de la letero
al la Komitato por la Nobel-premio pri Literaturo, kiu iros al Svedio
dulingve, en Esperanto kaj la sveda. EVA preparas dokumentojn pri William
Auld kun impona bibliografia listo, kiu prezentos lian poezian, esean,
tradukan verkadon.

Kiaj estas la sxancoj, por ke verkisto, kiu verkas en Esperanto, gajnu la
Nobel-premion pri Esperanto? Versxajne necesos persisti dum pluraj jaroj
por konsciigi la decidajn svedajn instancojn konsideri verkadon en
Esperanto. La unuaj pasxoj sur la longa vojo estas faritaj...

Spomenka Sxtimec

***************************************************************************

                                                  Seminario pri Vino!
                                                  ===================

                                         Kion scii pri vinoj?
                      Tekniko de vingustumado, koktel-farado,
         vizitoj al vinber-gxardeno, vin-fabriko, vinkeloj...
                       Aligxilo en Eventoj 2/julio. Aligxu ankaux vi!

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Sciencteknika Seminario
=======================

Kiel ni jam sciigis, inter 13-15 de novembro okazos Kolokvo pri Apliko de
Esperanto en Scienco kaj Tekniko, KAEST '98 (auxspicite de UEA kaj ISAE)

Jam aligxis serio de prelegontoj, inter ili ekz.:

- Pluhar Z.: Historio de seminarioj AEST
- Chrdle P.: Auxtoraj rajtoj internacie
- R. Sachs: La krabo vivanta en arbo
- H. Werner: Simetriaj poliedroj cxirkaux ni
- H. Roessler: Pri la teoremo de Pick
- Vojacxek J.: Komputiloj, interreto, edukado, Esperanto
- Nitzsche F.: Prevento de sanecaj perturboj sekve de cxeekrana laboro
- R. Fossmeier: Auxtentikeco kaj sekreteco en moderna komunikado
- L. Szilvasi: Digxita Teknika E-Biblioteko
- Kavka J. Natursciencaj terminoj en PIV - statistika sondo pri vortformoj
- Blanke Wera: TEC - kritika bilanco: spertoj, problemoj, perspektivoj
- Blanke Detlev: Pro kelkaj interlingvistikaj terminoj
- Barandovska Frank V.: Observata evoluigo de plurlingva terminologio en
  novaj interdisciplinaj fakoj
- Bartovska M.: Brodoj
- Thorenz M.: Problemoj de terminologio en sxuindustrio

Ankoraux eblas aligxi!

Se ankaux vi volas proponi prelegon, kontaktu rapide la organizanton.
Kompreneble estas bonvenaj ne nur prelegantoj, sed ankaux cxiuj
interesigxantoj.

Pli da informoj - ankaux rilate la prezojn de tranoktoj (de studenta hejmo
gxis tristela hotelo), cxirkauxkolokvan turisman programon kaj la aligxilon
vi povas trovi sur la retpagxoj http://www.kuk.cz/cea/

Petr Chrdle
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice
Tel: +420-2-9912201
rete: chrdle@forigu.telecom.cz

Rim: La kompletan aligxilon al KAEST vi trovas en Eventoj-150! Partoprenu
ankaux vi!

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas)
al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

24.08. Hoverlano-98, montaro Karpatoj. Inf: Jaroslav Zaharija, B.
  Hmelnickij 82/4-8, UA-284006 Ivano-Frankivsjk, Ukarinio. Tel:
  +7-3422-62241.

24-30.08. Jubileaj festaj tagoj de Lodzaj esperantistoj + 2 taga kongreso
  de Pola E-Asocio. Inf: Lodza Filio de PEA, ul. Moniuszko 5, p.k. 337,
  PL-90-101 Lodz, Polio. Rete: esperanto_lodzo@forigu.ikki.com.pl

24-30.08. 13-a Kafoklacxa Internacia Somera renkontigxo (KISO) en Marburg.
  Inf: Gunter Neue, Kaffweg 9 b, DE-35039 Marburg, Germanio. Tel:
  +49-6421/27889.

24.08-03.09. Antauxkongresa (BEA) Internacia Esperanto-Feriado, apud Nigra
  Maro. Inf: Esperinform, B. Leonov, p.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

27-30.08. 3-a Esperantista Renkontigxo de Serba Respubliko, Prijedor. Inf:
  E-Ligo de S.R., Pk. 335, BA-78001 Banja Luka, Bosnio kaj Hercegovino. Rete:
  esperoel@forigu.etf-bl.rstel.net

30.08. 29-a Pola Esperanto-Kongreso, Lodz. Inf: Filio de PEA, p.k. 337.
  PL-90-001 Lodz, Polio.

29.08-05.09. Internacia Semajno Esperantista, Sete. Inf: Esperanto, 5 rue
  du Docteur Roux, FR-34090 Montpellier, Francio. Tel: +33-467-541543.

29.08-04.09. Itala Sanmarineca sesio de AIS en Rimini-San Giuliano Mare.
  Inf: s-ino ADoc. Joanna Lewoc, Karl-Schwarzschield-Weg 6/317, DE-37077
  Gottingen, Germanio. Tel: +49-551-376072.
  Rete: blewo1@forigu.hrz.uni-paderborn.de

31.08-19.12. Tutsemestra Esperanto-kurso, Karlskoga. Inf: Karlskoga Popola
  Altlernejo, Esperanto-Fako, Box 192, SE-69124 Karlskoga, Svedio. Tel:
  +46-586-64600, fakso: +46-586-64622.

01-15.09. Internacia Esperanto-Feriado kun Folkloro en montaro Pienny. Inf:
  Filio de PEA, Stanislawa Majerczak, ul. Kingi 6, PL-34-450 Kroscienko n/D,
  Polio.

03-04.09. Unua Jarkonveno de Irana Esperantistaro (JEKIE), Klardasht. Inf:
  Irana Esperanto-Centro. P.O.Kesto 17765-185, Tehrano, Irano. Tel:
  +98-21-843550 -850529, fakso: +98-21-8764250. Rete: irejo@forigu.neda.net

03-06.09. Mikologia Semajnfino, Poprad. Inf: Esperanto Regiona Societo,
  Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-32419.

03-17.09. 12-a Infana Ekologia Ekspedicio "Dnestro-98". Inf: Tel:
  +380-482-233831, fakso: +380-482-522805. Rete: wildlife@forigu.paco.odessa.ua

04-06.09. Gastronomia Semajnfino (cxokolado), Bulonjo-sur-Maro, Francio.
  Inf: Alain Fagot, Egelantiersstr. 12B, NL-1015 PL Amsterdam, Nederlando.
  Tel: +31-20-6265509. Rete; alain.fagot@forigu.cwi.nl

04-06.09. 49-a Kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio,Gorna Orjahovica. Inf:
  Esperantsko Drujxestvo Espero, ul. Vastanicxeska 1, Gorna Orjahovica,
  Bulgario.

04-07.09. Vinfestivalo kun vinrikolto, Budapest kaj Szentendre. Inf:
  Vojagxoficejo Movilo, Soroksari ut 117/D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel:
  +36-1-178793.

04-08.09. 12-a Kongreso de Itala Katolika Unuigxo Esperantista, Arenzano.
  Inf: Mario German, V. Canepa 57, IT-16030 Sori (GE), Italio. Rete:
  marger@forigu.split.it

05-07.09. 20-a Renkontigxo de Esperanto de Sxtato San-Paulo, urbo Paulinia.
  Inf: Kultura Centro de Esperanto, C.P. 1097, BR-13001-970 Campinas, SP,
  Brazilio. Rete: kultura@forigu.turing.unicamp.br

05-13.09. Septembro apud la maro, vilao Amfora, Rijeka, Kroatio. Inf: Orbis
  Pictus, Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio.
  Tel/fakso: +39-40-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it

06-13.09. Postkongresa (BEA) Internacia E-Feriado apud Nigra Maro. Inf:
  Esperinform, ingx. Bojxidar Leonov, p.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

08-12.09. 51-a Agrentina Kongreso de Esperanto kaj 4-a Internacia
  Konferenco pri Instruado, Buenos Aires. Inf: Buenos Aires Esperanto-Asocio,
  AR-2357 Paraguay, Argentino. Tel: +54-1-9614302.

12-13.09. Esperantista Malgrankarpata Renkontigxo, Bratislava. Inf: Alica
  Komlosxi, Rovnikova 6, SK-82102 Bratislava, Slovakio. Tel: +421-7-291604.

12-13.09. Regiona Semajnfono de SES, Cully (apud Laussanne). Inf: Nicole
  Margot, ch. des Lys 4, CH-1010 Lausanne, Svisio. Tel: +41-21-6531467

12-13.09. "Forumo de Asocioj" - kun partopreno de Esperanto-Indre (Parc de
  Belle Isle F-36000 Chateauroux, Francio). Vizitu nian budon (A-126-bis)
  estas senpage. Amika kunmangxado je 19.00 horo la 12-an de septembro.

13-20.09. Esperanto - Komerca agado, elmontrado de varoj, prelegoj, kurso,
  vilao Amfora, Rijeka, Kroatio. Inf: Orbis Pictus, Visxnja Brankovicx, Via
  Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-767875. Rete:
  orbispictus@forigu.iol.it

18-20.09. 3-a Hansa Esperanto-tago, Lasby, Danio. Inf: Esperanto-Kiel,
  Johannesstr. 54, DE-24143 Kiel, Germanio. Tel: +49-431-737788.

24-27.09. 9-a Montkabana Renkontigxo, Bad Goisen. Inf: Auxstria Esperanto-
  Junularo, Pf. 804, AT-8011 Graz, Auxstrio.

24-27.09. Seminario por kursgvidantoj/instruistoj (germane), Harz-Montaro.
  Inf: Germana Esperanto-Asocio, Immentalstr. 3, DE-79104 Freiburg, Germanio.
  Tel: +49-761-289299, fakso: +49-761-289296. Rete: gea@forigu.esperanto.de

25-27.09. ARKONES, 14-a Artaj Konfrontoj en Esperanto, Poznan. Temo: Kial
  mi, malgraux cxio, okupigxas pri Esperanto? Inf: Pawel Janowczyk, ul.
  Zawady 2/7, PL-61-002 Poznan, Polio. Tel: +48-602-352664.

25-28.09. Internacia Amikeca Renkontigxo / MarkolaKongreso en Aylesford,
  apud Maidston (Kent Graflando). Inf: Anica Page, 37 Bullinch Close,
  Riverhead, Sevenoaks, Kent, IN13 2BB, Britio.

26-27.09. Kiel kaj kion reklami pri Esperanto? La Chaux-de-Fonds. Inf:
  Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.
  Tel/fakso: +41-32-9267407.

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

honore al I. Szerdahelyi

Regularo de Internacia Poentokolekta Konkurso
=============================================

Lernojaro 1998/99
=================

1. La konkurso ekestis en 1990 por lernejanoj gxis la agxo de 19 jaroj, sed
poste, en 1994 gxi malfermis siajn pordojn antaux cxiuj plenagxaj
konkursemaj esperantistoj.

2. La konkurso havas du kategoriojn. En la unuan eniras komencantoj, t.e.
personoj kiuj studas Esperanton malpli ol du jarojn, la duan formas cxiuj
ceteraj. Ni nomas ilin progresintoj. En ambaux kategorioj ekzistas po tri
grupoj, malgraux ke ili solvas tiujn samajn taskojn, nome: apartan grupon
formas la geknaboj gxis 14 jaraj (bazlernejanoj) kaj tiuj, kiuj jam estas
super tiu agxolimo sed ne havas ankoraux 19 jarojn (mezlernejanoj). Pli ol
19-jaraj formas la trian grupon (plenagxuloj). Taskofolioj por unuopaj
kategorioj povas parte koincidi.

3. La konkursojaro dauxras de septembro gxis junio (lernojaro en la norda
hemi-sfero). En la dauxro de la lernojaro cxiumonate aperas taskofolietoj
por ambaux kategorioj (po 7 entute). La unua kaj dua estas senditaj al tiu
lernejo aux individuo, kiu gxin petas letere kaj cxe-metas posxtmarko(j)n
(en Hungario) aux internacian respondkuponon por afranki la sendotajxon. La
taskofolioj cxiam aperas ankaux en la revuo Eventoj, la unua komence de
auxgusto. De nun la taskoj estas atingeblaj ankaux interrete en la
retpagxo: http://w3.datanet.hu/bxjg/esperanto/ (Pliaj informoj trovigxas
tie.)

4. Cxiu taskofolieto konsistas el 7 gxis 9 simplaj taskoj, per kies
seneraraj solvoj oni cxiufoje povas akiri 20 poentojn. La solvoj estu
skribitaj per plumo aux tajpitaj en Esperanto sur simpla blanka paperfolio
en la formato de duona tajpofolio (A/5). Sendu ilin al la adreso donita
malsupre sur la taskofolieto mem (redaktinto de la koncerna taskofolieto).
Se la korektonto havas retadreson, oni povas sendi la solvojn ankaux
retposxte (tiukaze la taskofolio surhavas lian/sxian retadreson).

5. En la unuaj du grupoj partoprenas lernantoj. Cxe ili almenaux sur la
unua solvofolio (oktobro) la E-instruist(in)o atestas per propramana
subskribo kaj la stampo de la lernejo, ke la konkursanto estas lernejano.
Cxiu solvofolio cxiam surhavu la legeblan kompletan nomon de la
konkursanto, la kategorion (K=komencanto, P=progresinto) kaj la grupon
(B=bazlernejano, M=mezlernejano, Pa=plenagxulo), ekz. K/Pa: plenagxa
komencanto. Por konkursantoj el lernejoj sen E-instruisto la unuan fojon
estas bezonataj lerneja stampo kaj la subskribo de la klasestr(in)o.

6. En lernejoj kun E-instruado la instruist(in)o kolektas cxiujn
solvofoliojn kaj sendas ilin en komuna koverto gxis la indikita limdato.
Solulo mem zorgas pri la ekspedado. Por rericevi la korektita(j)n solvo(j)n
kaj por ricevi la postsekva(j)n taskofolio(j)n la konkursanto aux la
instruist(in)o sendas kune kun la solvoj posxtmarkon aux internacian
respondkuponon por afranki la respondon.(Konkursantoj de ekssocialismaj
landoj povas kovri la posxtkostojn laux anticipa interkonsento!) Kun la
korektitaj solvofolioj cxe-mete cxiam trovigxas la gxusta solvo de la
antauxa taskaro kaj kompleta listo kun la aktuala stato de la konkurso. La
nomoj de la plej sukcesaj solvintoj jarfine aperas en la revuo Eventoj kaj
pri la aktuala stato regule informas Radio Vieno kaj Radio Varsovio en
Esperanto.

7. Post la lasta numero la gajnintoj estos premiitaj.

ILEI-Komisiono pri Lernejaj Konkursoj
Geza KURUCZ,
Hitel u. 10. fszt. 16, HU-6000 Kecskemet, Hungario
Rete: suli267@forigu.szeged.sulinet.hu

***************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Kie, kio cxisemajne?
====================

Ni elsendas cxiusemajne programon pri kaj per Esperanto. En la unua parto,
kiu dauxras 30 minutojn, ni parolas hispane pri Esperanto kaj al la
auxskultantaro multe placxas auxskulti pri la arangxoj okazantaj en la nuna
semajno. Pro tio mi cxiam vizitas viajn interretajn pagxojn pri la "Plena
Kalendaro de E-arangxoj" kaj prenas informojn por nia auxskultantaro.

Niaj elsendoj okazas samtempe en du malsamaj radiostacioj. La cxefa estas
"Onda Interior" (Interna Ondo) kiu elsendas en 105.0 MHz. La alia stacio
ankaux ripetas tiun cxi materialon sed 2 monatojn poste, tiamaniere cxiam
ni komencas kursojn pri Esperanto en tiu cxi dua radiostacio "Radio Anaga"
(Anaga estas montaro de Tenerife), dum en la unua ni jam preskaux finas
gxin. En tiu cxi momento Radio Anaga elsendas jam la kursomezo, dum ni jam
komencis alian kurson (Zamenhofan aux Fundamentan Kurson) en la unua
stacio.

La auxskultantaro potenciala estas cxirkaux 500.000 homoj, el ili 250.000
en nia cxefurbo Santa Cruz de Tenerife, 150.000 en la universitata urbo de
La Laguna, apuda al tiu alia, kaj pli-malpli 100.000 en la norda parto de
alia insulo, Gran Canaria (Granda Kanario), je 100 kilometra distanco de
Tenerife.

Dankon pro via dauxra zorgado pri la movado kaj cxiuj aliaj informoj kiuj
estas tre interesaj por ni.

Francisco Jose Davila Dorta
E-societo de Tenerife
fjdavila@forigu.arrakis.es

***************************************************************************

UEA-komunikoj
/////////////

Nova komitato kaj estraro en UEA
================================

En la Montpeliera UK ekfunkciis nova Komitato de UEA, kies mandato dauxros
gxis julio 2001. En la unua kunsido gxi konsistis el 53 komitatanoj A,
reprezentantaj la aligxintajn landajn kaj fakajn asociojn kaj TEJO-n, kaj
el 8 komitatanoj B, kiujn la individuaj membroj estis elektintaj kiel siajn
reprezentantojn. Krome, 7 observantoj reprezentis landajn asociojn kun
malpli ol 100 membroj.

En tri diversaj okazoj la A- kaj B-membroj kompletigis la Komitaton per
komitatanoj C. Entute estis elektitaj 13 komitatanoj C. La nova Komitato
sekve konsistis fine el 74 plenrajtaj membroj, el kiuj 58 cxeestis mem aux,
en kazo de kelkaj A-komitatanoj, estis reprezentataj de anstatauxanto.

La Komitato akceptis aligxpeton de Slovakia Esperanta Federacio, kiu
farigxis la 60-a landa asocio aligxinta al UEA. Du asocioj, Esperantista
Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo kaj Internacia Komunista
Esperantista Kolektivo, estis akceptitaj en la kategorio de kunlaborantaj
fakaj asocioj, kies nombro nun estas 38.

Ses elstaraj Esperanto-agantoj estis distingitaj per honora membreco de
UEA. Ili estas Andre Albault kaj Pierre Babin (Francio), Ignat Bociort
(Rumanio), William R. Harmon (Usono), Claude Piron (Svislando) kaj Saburo
Yamazoe (Japanio).

La plej atendata decido kompreneble estis la elekto de la nova estraro.
Pluraj antauxaj estraranoj, i.a. prezidanto Lee Chong-Yeong, anoncis jam
pli frue, ke ili ne plu estos disponeblaj por nova 3-jara periodo. Estis do
evidente, ke la estraro grandparte renovigxos. Malgraux zorga preparlaboro
de la elekta komisiono, la elektado montrigxis pene malfacila kaj postulis
multe pli da tempo ol antauxvidite. La fina konsisto de la estraro plene
certigxis nur en la lasta komitatkunsido. El la originala propono de la
elekta komisiono pri 8-kapa estraro fine restis nur 6 estraranoj.

Kiel nova prezidanto de la Asocio estis elektita Kep Enderby, auxstralia
juristo kaj eksministro. Li respondecos i.a. pri la eksteraj rilatoj de
UEA. Vicprezidanto estas Renato Corsetti el Italio, taskita pri Kampanjo
2000, landa agado kaj financoj. Gxenerala sekretario Michela Lipari, same
el Italio, estas la sola kiu membris ankaux en la antauxa Estraro. Aliaj
estraranoj estas Petro Chrdle el Cxehio (faka kaj scienca agado, edukado),
Kalle Kniivila el Svedio (informado) kaj Gbeglo Koffi el Togolando (agado
en Afriko). La elekto de Gbeglo Koffi estas historia, cxar unuafoje afrika
esperantisto okupas lokon en la "registaro" de UEA.

La komenca propono de la elekta komisiono inkluzivis ankaux la malnovajn
estraranojn Amri Wandel kaj Fred de Geus. En la Komitato tamen venkis la
opinio, ke la Estraro prefere estu malpli granda, nome 7-membra, kion oni
trovis pli efika kaj ankaux pli tolerebla rilate kostojn. Post tiu decido
oni elektis estraron sen Wandel. La diskutoj cxirkaux la elektoj estis tre
emociaj. Evidentigxis ankaux, ke la nova elekta regularo, kiun oni akceptis
pasintjare kun la celo klarigi kaj glatigi la elektan proceduron, fakte
efikis male, cxargxi montrigxis tro nefleksebla. Pro malkontento pri la
proceduro kaj pri iuj personaj kontrauxecoj Fred de Geus anoncis tuj sian
cedon pri estraraneco kaj C-komitataneco.

Krom elektoj, la Komitato ankaux akceptis la raporton de la malnova estraro
pri la agado en 1997, aperintan en la junia numero de la revuo Esperanto.

En diskuto pri cxiu cxapitro de la raporto oni lauxdis la gxeneralan
kreskon de aktivado en la Asocio. La lauxdoj kulminis en forta aplauxdo al
prof. Lee kaj lia teamo, kiuj estis la motoro de tiu revigligxo. Kun granda
kontento oni traktis ankaux la financajn raportojn pri 1997 kaj la bugxeton
por 1998.

Danke al konsekvenca agado en la pasintaj jaroj la financa bazo de UEA nun
estas pli forta ol iam antauxe. Sekve, kun la beno de la Komitato, oni
baldaux povos realigi la longe sopiratan plifortigon de la stabo en la CO
per dungo de plia oficisto.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj!
====================================

Novaj retadresoj: Abduhman Junusov: junusov@forigu.dagestan.ru / Internacia E-
Instituto (Atilio Rojas): iei001@forigu.worldonline.nl / Louis Ferd. v. Wunsch-
Rolshoven (organizonto de la sekvajara REF): luwunsch@forigu.rocketmail.com

* * *

La euro-simbolo (por la nova euxropa monsistemo) senkoste haveblas cxe
martin.vogel@forigu.fh-bochum.de. La simbol-tiparo "marvosym.ttf" enhavas ankaux
aliajn utilajn simbolojn.

* * *

Mi sercxas kontaktojn al esperantistoj, okupigxantaj pri karateo (prefere
shinshinkan-brancxo). S-ro Gerardo Cantore, Villegas 815, AR-8300 Neuquen
Capital, Argentinio. Rete: shinshin@forigu.karate.teletel.com.ar (kopion al:
neuquen@forigu.esperanto.nu)

* * *

Kiu scias cxu kaj kie ankoraux haveblas la 27-lingva T-cxemizo de Amarilio
Hevia de Cravalho (Brazilio)? - Respondu al: Herman Deceuninck, Kluisstraat
22, B-1500 Halle, Belgio (rete: herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be).

* * *

Bruno Masala (afergvidanto i.a. por AERA) ne ricevis sian retposxtajxon de
17-a de julio gxis 11a de auxgusto: la tuto estis sisteme forvisxita de lia
retprovizisto (Havas On Line) dum la feriado! Li petas senhezite resendi al
lia konstanta adreso: bruno@forigu.poetic.com (kaj NE al bmasala@forigu.aol.com)

* * *

Kiam mi anoncis, (vidu Eventoj-145) ke mi kolektas materialojn por
memorlibro pri li, mi ricevis reehojn de multaj esperantistoj. Nun mi
prilaboras la materialojn kaj post kelkaj monatoj la memorlibro estos
preta. Por antauxvidi la eldonkvanton mi petas sendi al mi antauxmendojn.
La nomojn de la personoj, senditaj la antauxmendojn estos publikigitaj en
la libro. - M. Abolskaja, p.k. 381, RU-197022 Sankt-Peterburgo, Rusio.

* * *

La 4-an de auxgusto post unusemajna komato, kauxzita de river-akcidento, en
la agxo 41 jaroj forpasis elstara ruslanda esperantisto Nikolaj Lozgacxev -
artisto, poeto, tradukanto, kanzonisto.

***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 154, 1-2/augusto-98
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la
UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************