Eventoj-143, retposxta versio ***************************** - Tekstojn de la artikoloj vi trovas sub la enhavtabelo -------------------------------------------------------------------------- Enhavo ====== TITOLPAGxE: =========== - Decidu vi, kion UEA faru! ------------------------- Por realigi la celojn de Kampanjo-2000 necesas ankau rimedoj. Pere de la "konto-2000" esperantistoj povas esprimi siajn preferojn pri la celoj. FAKA APLIKADO ============= - Billy volas ludi kun vi! ------------------------ Nova, plene profesia komputila ludo en 6 lingvoj (inter ili Esperanto) - Katalogo de Internacia E-Muzeo konsulteblas perrete! - Komercaj petoj / proponoj de E-entreprenistoj ARANGxOJ ======== - Pli detalaj informoj pri - Senpaga restado en FRESxO - Popolaj orkestroj kun E-gvidanto - ILEI gimnazio - Plena monata kalendaro 14.03-03.04. MOVADAJ AFEROJ ============== - Gastigantoj de Pasporta Servo: 100 guldenoj! - Esp-Radikala-Asocio, ERA dankas al cxiuj subtenantoj! - Aresto de esperantistoj (debato: rajto je internacia komunikado) - Europarlamento kaj niaj E-asocioj - Anonima kompilinto (universitata lingvoekzameno) - Paderborna E-Centro - en Berlino - Libertempe (enketo) - Cxu indas membrigxi dumvive? (kalkuloj pri la kostoj de dumviva membreco per la vidpunkto de matematikisto) - Libroproduktado en Esperantujo: 1997 (statistikajxoj) KVINPETALO: Ne mi verkis la artikolon! NI MENCIAS: Informoj pri 4 ricevitaj E-eldonajxoj MALLONGE: kelklinie pri kelkaj E-eventoj INSTRUADO: Serio de lerniloj, 4-a parto: Cxu malfacila lingvo? REAGOJ: Publikeco en UEA (Reagoj de R. Rotsaert, E. Ackermann kaj L. Torok) RADIO: Nova horaro cxe E-elsendoj de Vieno INTERESE: Stafet-kurado: 4000 km dum 16 tagoj ANONCETOJ: 7 senpagaj anoncetoj ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Decidu vi, kion UEA faru! ========================= UEA estas bela asocio. Gxi estas la perfekta ekzemplo de neorganizita entuziasmo. Cxiuj faras tion, kion ili volas fari, cxar finfine cxiuj pagas mem per sia tempo kaj per sia mono. En cxi tiu senco, mi agnoskas tion, gxi estas multe pli postmoderna postmodernajxo ol io strukture kaj hierarkie organizata kiel la praa roma armeo aux kelkaj nunaj multnaciaj kompanioj. Eble pro tio estas multe pli komforte vivi en gxi. Oni vekigxas iun belan printempan matenon kaj decidas ke la fina venko povos nur veni per esperantigo de norvegaj fajrobrigadistoj aux de nepalaj skoltoj. Kaj oni tuj ekagas kaj lancxas senrezultajn alvokojn por ke cxiuj helpu pri la novaj agadoj. Tamen, de tempo al tempo, estas ankaux bele senti sin parto de pli vasta agado. Tiucele, interalie, estis lancxata la kampanjo 2000. Gxi antauxvidas esence tri agocelojn: 1. Altigi la nivelon de la movado kaj de la komunumo; 2. Altigi la prestigxon de Esperanto per inform-kampanjoj al neesperantistoj; 3. Altigi nian influon en internaciaj medioj/organizajxoj, kiuj rekte aux nerekte okupigxas pri lingvoj. Cxiu Esperanto-organizajxo estas stariganta (se gxi tion deziras) sian konkretan agad-planon. La detalan agad-planon de UEA vi povas ricevi per simpla posxt-karto al la Centra Oficejo (aux vi trovas en Eventoj 140-141 -ndlr). Nun, tamen, venis la momento de la vero. Cxiu agado postulas monon. Oni jam ricevis dekojn da miloj da guldenoj, sed oni entute bezonas eble 300.000 guldenojn. Se vi, individua membro aux ecx nemembro, deziras kontribui per kiu ajn malgranda sumo, vi sendu tiun sumon al UEA kun la indiko "konto 2000". Samtempe vi rajtas decidi por kio oni uzu la sumon, kiun vi sendas. - Se vi notos "por celo 1-a", gxi estos uzata por produkti materialojn en Esperanto por altigi la lingvan kaj organizan nivelon de la anoj de nia komunumo. Mi volas reemfazi tion, kion nia prezidanto, Lee Chong-Yeong, jam diris: por ni ne ekzistas distingo inter movado kaj komunumo, ambaux, kaj la komunumo kaj la movado, ekzistas kaj la movado estas ilo per kiu la komunumo atingas siajn celojn. - Se vi notos "por celo 2-a", via mono estos uzata nur por propagandi Esperanton al neesperantistoj per produktado kaj disvastigado de nacilingvaj informiloj kaj anoncoj. - Se vi notos "por celo 3-a", via mono estos uzata esence por subteni la agadon de niaj homoj cxe UN, Euxropa Unio, Unesko, ktp. Krome, vi rajtas ankaux noti "por la gxenerala kaso de kampanjo 2000". En tiu kazo via mono estos uzata laux la bezono en la unuopaj momentoj.Do, vi, kiuj entuziasme respondis je la alvoko subskribi la Manifeston de Prago, nun same entuziasme respondu per malgranda konkreta helpo al la "konto-2000" kaj krome gxuu la senton por unu momento esti prezidanto de UEA kaj dikti al gxi, kion gxi prefere faru. Cetere, tio ne estas nur tute sxerca, cxar el viaj indikoj oni ricevos ideon pri tio, kiun el la tri celoj esperantistoj preferas, kaj sekve oni povos stiri la agadon al tiu kampo, kiu rikoltas pli da preferoj. Renato Corsetti corsetti@forigu.itelcad.it ************************************************************************** ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Nova, plene profesia komputila ludo - en Esperanto! Billy volas ludi kun vi ======================= Mi volas atentigi vin al tute nova komputila ludo "Billy" por IBM-kongruaj komputiloj. Estas klasik- stila platform-ludo en tre alta kvalito, grafike kaj sone - en Esperanto! Imagu ke vi trovigxas en revlando, cxirkauxita de strangaj monstroj, kiuj blokas la vojon tra la mistera lando, kie nur la fantazio limigas vin. Vizitu la forgesitan mondon de klasika ludo, kies ideo tro maloftas. Vizitu la mondon kiu nur ekzistas en la fantazio de eta knabo. Vizitu la mondon de "Billy". La ludo havas i.a.: - Klarigojn tute en Esperanto kaj 6 aliaj lingvoj - Pli ol 100 nivelojn en 5 malsamaj mondoj - Fajnegan grafikan malkomponon (800x600 punktoj), por optimuma uzo de la monitoro kaj la plej detala grafiko por cxi-tipa ludo. - Sonefektojn de alta kvalito (16 bita). - 14 KD-kvalitajn melodiojn - Ne-perfortan, infanamikan lud-ideon, por 5 jaroj kaj pli agxa. - Amason de kasxitaj frandajxoj kaj specialaj objektoj. - 3-dimensiajn ludfigurojn cxie en la ludo. Vizitu la retpagxon de la ludo kaj akiru senpagan, plene ludeblan demo- version (haveblas DOS / Windows kaj OS/2)! http://www.esperanto.dk/billy/ La ludo estas akirebla en komputila laserdisko. Prezo cxe UEA: 51 guldenoj. Libroservoj kun siaj mendoj turnu sin al: Jacob Nordfalk Rodmandsgade 53, 2TH, DK-2200 Kobenhavn N, Danio rete: nordfalk@forigu.alf.nbi.dk P.S. Cxi tiu ludo estas bazita je tre simpla recepto: Ni simple faris ludon, kiun ni mem amas ludi. Ni certas, ke ankaux vi sxatos gxin! ************************************************************************** Plia oficiala rekono Katalogo de IEM =============== Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) estas unu el la malmultaj oficiale agnoskitaj kaj per sxtato financataj Esperanto-bibliotekoj: Gxi estas parto de la Auxstria Biblioteko, kiu ekde marto 1998 ofertas retan aliron al nova katalogo, kiu nomigxas "Trovanto". La sercxlingvo de "Trovanto" estas ekskluzive Esperanto. Gxi entenas librojn, manuskriptojn, nekomercan literaturon, kasedojn, diskojn, elektronikajn publikajxojn ktp. kaj listigas ecx unuopajn artikolojn de sciencaj kaj beletraj libroj. Oni povas sercxi la dokumentojn laux plej diversaj kategorioj, ekzemple laux auxtoroj, titoloj, temoj ktp. Gxi estas do utila instrumento por cxiu sercxanto kaj esploranto. Trovigxas en "Trovanto" cxiuj dokumentoj akiritaj de la Internacia Esperanto-Muzeo ekde 1996, sed iom post iom enkomputiligxos la tuta havajxo. Per tio kreigxos kun la paso de la tempo elektronika katalogo fakte kompleta de la Esperanta literaturo kaj kulturo. La adreso de "Trovanto" estas: http://www.onb.ac.at/online_s/esperanto/espdb.htm Estas grave, ke multaj Esperantistoj vizitu tiun katalogon, cxar la Auxstria Nacia Biblioteko faras oficialan statistikon pri siaj (nun inter si konkurantaj) katalogoj kaj publikigas gxin regule. La posedantojn de retpagxoj ni petas fari ligon al "Trovanto", kio multe helpos en la diskonigo de tiu servo. Se vi havas pli detalajn demandojn bv. majli al "faru@forigu.onb.ac.at" aux skribu al la Internacia Esperanto-Muzeo, Hofburg, Michaelerkuppel, A-1010 Vien, Auxstrio. Herbert Mayer mayer@forigu.grill.onb.ac.at Tel: +43-1-5355145 ************************************************************************** Komercaj petoj / proponoj ========================= Mi okupigxas pri la komerco de la elektronika ludilo Petogocio (Tamagucxi). Vi rajtas mem okupigxi pri la vendado, aux transdonu al aliaj komercistoj la oferton. Unubesta, FOB cxina flughaveno 2.0 USD/pc, 100 pcj/ktn/6kg / tri-besta 5 USD/pc / sesbesta 3.5 USD/pc / Fisxkapta ludilo 5.5 USD/pc. Wang Tianyi, Jiangonglu 3 hao, 1-502 shi, CN-710043 Xi'an, Cxinio, retadreso: komerco@forigu. public.xa.sn.cn * * * Mi bezonas 100 pneuxojn por kamionoj 11/20 aux 12/20 prilaboratajn aux malmultekostajn. Bv. sendi prezoferton (CIF Luanda) al J.C. Nsoko- Tukifimpa-Nkwangi, C.P. 399, Luanda, Angola. Ankaux interesigxas pri kreo de komuna firmao por importo/eksporto. Angolo produktas petrolon, diamanton, kafon, lignon. * * * Orkestroj kaj ensembloj cxe Urba Kulturcentro en urbo Vysxkov (Cxehio, 33 km oriente de Brno) volonte ligus kontaktojn kun orkestroj kaj ensembloj eksterlande cele de reciprokaj vizitoj kun koncertoj aux prezentadoj. Temas pri blovorkestro, big-bando kaj popolaj dancensembloj (plenkreskula kaj infana). Kontaktadreso: Josef Vojacxek, Sochorova 13, CZ-682 01 Vysxkov, Cxehio. Rete: vojacek@forigu.jumbo.ped.muni.cz * * * 'Nu Skin', vendanto de flegiloj por haroj, busxo, hauxto..., sercxas vendantojn en Usono, Kanado, Japanio, Tajlando, Koreio, Makao, Honkongo, Tajvano, Auxstralio, Novzelando, Gvatemalo, Puertoriko, Meksiko, Irlando, Britio, Francio, Nederlando, Germanio, Hispanio, Italio kaj Belgio. Kontaktu s-ron Trevor Steele, Unit 1, 297 Upper Heidelberg Road, Ivanhoe 3079, Auxstralio; rete* * * Mi deziras vendi al EU: littukojn, pulovrojn, sxtofojn. Ingx. Marian Ivanov, j. k. Zlaten Rog 27 et. 11 st. 373, BG-8000 Imbol, Bulgario. * * * Komerccela intersxangxo aux acxeto de gxardenajxoj (semoj, floroj, gxardenlaboriloj). Ofertataj: alpinaraj plantoj, plantajxmaterialoj de multjaraj floroj (gladioloj, tulipoj, narcisoj, klematiroj, dalioj, lilioj, ktp.). Petataj: legomaj kaj floraj semoj, laboriloj, regule trancxitaj floroj (diantoj, rozoj, gerberoj). Arvu Toomsalu, Kopli 45, EE-0003 Tallinn, Estonio. * * * Membro de IKEF deziras kunlaboron pri agrikulturo, fisxado, metalurgio, ligno kaj lignosegado. Jean-Marie Mboge-Mbele, B.P. 1816, Douala, Cameroun. Fakso +237-42.77.03 ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Senpaga restado en FRESxO '98 ============================= FRESxO signifas "Frusomera Renkontigxo Esperanta sxokanta Obstinulojn" pri kio antauxe jam aperis informoj (En FRESxO ekzemple okazas t.n. Granda Kvizo, dum kio oni povas gajni monpremiojn gxis 1000 dolaroj!). La cxi- jaran FREsxO-n cxeestos i.a. Georgo Handzlik, Andrzej Pettyn, Zofia Banet- Fornalowa kaj Jerzy Fornal. Se Vi skribas leteron al la organizantoj (adreso sube) respondante al la demando: "Kion vi scias pri Olsztyn?" vi povas gajni senpagan restadon por la arangxo, t.e. senpagan tranoktadon kaj mangxadon. Provu ankaux Vi! Precizajn informojn pri FRESxO '98 vi povas ricevi cxe: Andrzej Gielert Murzynowskiego 22/27, PL-10-950 Olsztyn, Polio ************************************************************************** Popolaj orkestroj - kun E-gvidanto! =================================== Etnografia Muzeo en Torun (norda Polio) preparas la 18-an Internacian Renkontigxon de Popolaj Orkestroj, dum kiu Esperanto estos uzata kiel pontolingvo! La arangxo okazos de la 5-a gxis la 7-a de junio 1998. Pere de Esperanto kaj esperantista movado la muzeo invitas muzikgrupojn, kiuj prezentas tradician muzikon de sia regiono, uzante tipajn karakterizajn instrumentojn kun 1-2 dancparoj kaj kantistoj. La tuta grupo, kun interpretisto kaj sxoforo, ne povas esti pli ol 12-persona. Cxar la arangxo okazas en la etnografia muzeo, tre grava estas kiel eble plej tradicia muzikado, simila al iam praktikata dum vilagxaj festoj. Ni ne invitas grupojn kun stilizita, polurita popolmuziko, preparita por scenejoj. La tuta Renkontigxo havas karakteron de popolmuzika festo kaj komuna muzikado. Krom la surscenejaj koncertoj por la publik-premioj estas planataj ankaux surstrataj koncertoj en la malnova urbocentro, popoldancado en la etnografia parko, prezentigxoj en diversaj urbaj kulturkluboj ktp. Cxiu grupo devas esti akompanata de esperantisto-interpretisto, kiu per Esperanto kontaktigxos kun la organizantoj kaj scipovos Esperantlingve prezenti programon de sia grupo. Tre grave estas, ke la interpretanto bone regu Esperanton. Ni ne akceptas grupojn sen la interpretisto. Por invitotaj grupoj la organizantoj garantias dormolokojn kaj mangxadon de la vespermangxo la 4-an de junio gxis la matenmangxo la 8-an de junio. Vojagxkostojn la invititaj grupoj pagas mem. Demandoj estas sendeblaj al la retadreso: espero@forigu.um.torun.pl Folklorgrupoj, kiuj interesigxas pri la 18-a IRPO, devas sendi anoncojn kun sciigoj pri sia programo kaj fotoj (reprodukteblaj en gazetoj) al: Muzeum Etnograficzne, str. Waly gen. Sikorskiego 19, PL-87100 Torun, Polio. Tel: +48-56-28943 ************************************************************************** ILEI-Gimnazio ============= Tuj post la UK, inter 8-14 de auxgusto, paralele al la ILEI-Konferenco en Montpelier okazos la 5-a ILEI-Gimnazio. Estas atendataj geknaboj 13-17 jaraj por kune pasigi unu semajnon en harmonia, vera internacia etoso. Oni havos krom la tradiciaj (literaturo, geografio, muziko) ankaux nekutimajn lecionojn pri ekologio, folkloro, komputiko kaj moderna vivmaniero ktp. Partoprenkotizo: 29 NLG (24 por B-landanoj). Gimnazianoj gxuos krome 20 %-an rabaton el logx- kaj mangxokostoj! Aligxu kiel eble baldaux cxe la kasisto de ILEI: Bertil Andreasson Sodra Rorum pl 455, SE-24294 Horby, Svedio ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! 14-15.03. 2-a Interasocia Seminario pri Informado, Touloussse. Inf: Bruno Flochon, 6 C, avenue de l'Hippodrome, FR-69890 La Tour-de-Salvagny, Francio. Tel: +33-478480040. Rete: bflochon@forigu.esperanto.org 20-22.03. 4-a Danuba Esperanto Rendevuo, Beograd. Inf: Tereza Kapista, Studentska 39/23, YU-11070 Novi Beograd, Jugoslavio. Tel: +381-11-687528 (Renato), fakse: +381-11-659694 (aldonu: Boba). Rete: dimjan@forigu.eunet.yu 21.03. Jarkunveno de "Esperanto-Ile-de- France", Choisy-le-Roi. Inf: Esperanto-Ile-de-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. 21-23.03. Trilanda Renkontigxo kaj SES-cxefkunveno, Bazel. Inf: JES, pf. 32, CH-22416 Les Brenets, Svisio. 22-29.03. Unua Rusa Sanmarineca sesio de AIS, Moskvo. Inf: s-ino ADoc. Joanna Lewoc, Karl-Schwarz-schield-Weg 6/317, DE-37077 Gottingen, Germanio. Tel: +49-551-376072. Rete: psusru@forigu.wiwi.hu-berlin.de 24.03-03.04. Printempa Festivalo, Budapest. Inf: Espertur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu 25.03. Trejnado por E-instruistoj, Kampo Grande. Inf: Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono, Rua Colonel Agostinho 126, Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro RJ, Brazilio. 27-29.03. Gastronomia Semajnfino (nun: fisxoj). Inf: Frederic Durand, 13 rue Prof. Jean Garnier, FR-34070 Montpellier, Francio. Rete: jefo@forigu.esperanto.org 28-29.03. Fonetikaj aspektoj de esperanto (Daniele Vitali, fonetikisto), La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. 28-29.03. 44-a Praktika Stagxo de Parolata Esperanto, Hauenau (Elzaco). Inf: Mme Odette Scheidel, 35 Grande Rue, FR-67660 Betschdorf, Francio. Tel: +33-388544502. 29.03. Regiona Renkonto de Rennes kaj Saint-Malo en Mur-de-Bretagne. Inf: Anna-Maia Argney, 47 rue du Pere Lebret, FR-35400 Saint-Malo, Francio. Tel: +33-299402486, fakso: +33-299563147. 01-04.04. Internacia E-festivalo de kanto kaj arto, seminario: "Religio kaj la homaro", Biznes-forumo kaj ekspozicio de E-firmaoj, Karlovo. Inf: Esperinform, B. Leonov, p.k. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario. 03-05.04. Printempa Semajnfino de Esperanto-Centro Nord-Holando. Inf: Els ten Hagen, tel: +31-72-5717918. 03-06.04. Junulara Esperanto-Renkonto, JER en Gyor. Inf. Hungara E- Junularo, pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario. Rete: hej@forigu.vma.bme.hu ************************************************************************** MOVADAJ AFEROJ ////////////// Gastigantoj de PS: 100 guldenoj =============================== La cxi-jara Pasporta Servo enhavas 871 adresojn en 75 landoj. La gastigantoj jam ricevis (senpage) la kajeron, aliaj povas akiri gxin en la libroservoj kontraux 24 NLG. La listo de nomoj de gastigantoj (sen la adresoj) estas publikigita ankaux en la retpagxo http://home.wxs.nl/lxide/gastigan.htm Pasporta Servo cetere havas ankaux propran pagxon en la reto: http://home.wxs.nl/lxide/paspserv.htm Farigxu gastiganto kaj gajnu premion! Indas farigxi gastiganto en la sekvajara eldono, cxar oni lotumos tri librocxekojn de NLG 100,- se la nombro de gastigantoj atingos la magian ciferon 1000! Unu premio estos lotumata inter novaj gastigantoj en landoj kiuj en la eldono 1998 havis tri gastigantoj aux malpli, unu inter gastigantoj en eldono 1998 kiuj varbis almenaux unu novan gastiganton, kaj unu inter cxiuj gastigantoj de eldono 1999! Do se eldono 1999 enhavos pli ol 1000 gastigantojn, kaj via nomo estas en gxi, vi povas gajni librocxekon de 100 NLG 100! Aligxilo al la Pasporta Servo haveblas cxe la landaj organizantoj, perrete cxe la hejmpagxo aux cxe la kompilanto Derk Ederveen aux perposxte cxe la CO de UEA/TEJO. ************************************************************************** ERA dankas al cxiuj esperantistoj ================================= La bruselaj oficejoj de la Euxropa Komisiono aprobis la financan subtenon al "La kostoj de la euxropa lingva ne-komunikado", eldonita de Esperanto- Radikala Asocio, kaj la sumo estas gxirita al ERA. Estas la unua fojo en la historio, ke gxisfunde sukcesas esperantista projekto cxe Euxropa Unio. Pri tio ERA certe gxojas almenaux same kiel cxiuj esperantistoj gxin helpintaj: cxiuj spertuloj kiuj kunlaboris en la projekto kaj kredis je la politikaj kaj administraj kapabloj de la asocio, cxiuj samideanoj kiuj aligxis al ERA aux sendis malavarajn financajn kontribuojn, cxiuj tiuj Esperanto-organizoj kiuj mendis kaj plu mendas tion, kion ni povas certe rigardi kiel la "oran libron" por la esperantista politika batalo en Euxropo por la venonta jarkvino. Danko estas krome direktenda al la Prezidanto de la Itala Respubliko, kiu, gxuste okaze de elprovo tiel malfacila por nia asocio, bonvolis kuragxigi nin per tre afabla lauxda letero. Giorgio Pagano g.pagano@forigu.agora.stm.it ************************************************************************** Aresto de esperantistoj ======================= Antaux 60 jaroj, la 21-an de februaro 1938, NKVD arestis la etatajn oficistojn de Sovetrespublikara Esperantista Unio kaj fermis la oficejon en Moskvo. Tio estis la pinto de stalinaj reprezalioj kontraux esperantistoj (fakte, arestoj de esperantistoj okazadis kaj pli frue, kaj post la menciita evento). Tiel cxesis por 19 jaroj organizita E-movado en Sovetio. Dedicxe al tiu tragika datreveno la 21-an de februaro 1998 en moskva muzeo de Andrej Saharov okazis publikaj debatoj "Rajto je internacia komunikado", kiun organizis Rusia Esperantista Unio (REU), moskva oficejo de Transnacia Radikala Partio (TRP) kaj Popola Rusia Esperanto-Movado (PREM). Cxeestis cx. 50 personoj, inter ili kelkaj jxurnalistoj. La arangxo dauxris 4 horojn. Parolis Prof. S. Kuznecov, historiisto de E-movado N. Stepanov, jxurnalisto kaj E-aktivulo V. Samodaj kaj pluraj aliaj esperantistoj kaj membroj de TRP. Temis kaj pri historio, i.a. pri sorto de esperantistoj sub Stalin, kaj pri nunaj problemoj de disvastigo de Esperanto en Rusio kaj tuta Euxropo, pri interrilatoj de Esperanto kaj sxtata potenco gxenerale, pri timo de esperantistoj malkasxi sian esperantistecon, kaj pri aliaj problemoj. La laborantoj de la muzeo de Saharov, interalie, montris grandan intereson pri ricevo de materialoj pri reprezalioj kontraux esperantistoj. Raporto pri la evento estis montrita la 23-an de februaro en la vespera TV- novajxprogramo "Segodnjacxko" (NTV - Sendependa Televi-zio). Cetere, dum lasta tempo tio estas ilia dua raporto pri esperantistoj - la 6-an de februaro ili kun granda malfruo informis pri akcepto de esperantistoj en la hungara ambasadejo en Moskvo okaze de Zamenhof-tago. Nikolao Gudskov nikolao@forigu.orc.ru ************************************************************************** Euxroparlamento kaj niaj asocioj ================================ Letero, sendita al la landaj asocioj de la Euxropa Unio: Laux jxus ricevita letero de s-ino Antoinette Spaak, belga EP-anino, la Institucia Komisiono (C15) cxe la Euxropa Parlamento tre baldaux debatos pri labordokumento, kiun prezentis la itala EP-ano Gianfranco Dell'alba pri "la problemo de la (ne)komunikado sine de Euxropa Unio". Cxu viaj landaj euxroparlamentanoj estis trafe kaj regule informitaj pri la eblecoj de Esperanto por tia rolo? Jeskaze, ili povos atentigi pri ebla uzo de Esperanto kaj rebati falsajn kontrauxargumentojn. Nekaze, ili trudos siajn misinformojn, siajn negativajn antauxjugxojn kaj forigos Esp-on el eblaj solvoj. Lauxpete ni sendos la leteron de la asistanto de Spaak kaj la nomojn de tiuj Komisionanoj, kiujn - se ne tro malfruas - neprus informi kiel eble plej objektive. Germain Pirlot Steenbakkersstr. 21, BE-8400 Oostende, Belgio. Tel: +32-59-708700 ************************************************************************** Anonima kompilinto ================== Universitata lingvoekzameno en Esperanto! La lingvo-centro de Universitato de Jyvaskyla, Finnlando, arangxis lingvoekzamenon en januaro. La nivelo de la ekzameno egalas al la nivelo de gxeneralaj lingvoekzamenoj en finnlandaj universitatoj. Gxi postulas trijaran lernadon de la lingvo kaj krome universitatnivelan kurson pri skriba kompreno. La universitato pretos arangxi lingvoekzamenojn ankaux estonte lauxbezone. Pro malgranda kvanto de esperantistoj la kompilinto de la ekzameno volas resti anonima. laux Esperantolehti 6/1997 ************************************************************************** Paderborna E-Centro =================== La Esperanto-Centro Paderborno (direktoro BERMANO Hermano) translokigxis. La nova adreso: DE-12159 Berlin, Rheinstr. 9, telefono kaj fakso: +49-30-85961383 Tie aperis intertempe la Specialaj Cirkuleroj 63 + 64 kaj krome la nova librolisto n-ro 10. Petu ilin aldonante 3 DEM en posxtmarkoj aux 2 int. respondkuponojn. ************************************************************************** Libertempe ========== Juna esperantistino, kadre de siaj universitataj studoj elektis Esperanton por pritrakti proponitan liberan temon. Vi estas petataj respondi al jenaj demandoj: 1.) En kiuj cirkonstancoj vi malkovris Esperanton? 2.) Kial vi ekinteresigxis pri gxi? 3.) Kion gxi havigis al vi? En kiuj okazoj vi uzas gxin? 4.) Per kiu konciza formulo vi povus esprimi tio, kion Esperanto elvokas al vi. Sendu viajn respondojn antaux la 31-a de marto al: Cuenot Anne-Claire, 35 rue de Villiers, FR 25700 Valentigney Francio. ************************************************************************** Cxu indas membrigxi dumvive? ============================ UEA kaj kelkaj aliaj Esperanto-asocioj kiel ekzemple IKUE aux AIS (ISK) ofertas la eblecon de dumviva membreco. Por tio oni pagas unufoje por cxiam certan sumon, kutime la 25-oblon de la jara kotizo. Ofte esperantistoj asertas, ke el financa vidpunkto la dumviva membreco donas malprofiton. Ili kalkulas, ke pagi la 25-oblon de jara kotizo por sxpari la postajn kotizojn egalas al interezo de nur 4 %, dum cxe banko oni povas pli profitdone investi tiun monon. Tiu cxi kalkulo estas erara, cxar gxi neglektas, ke ankaux la kotizoj de Esperanto-asocio iom post iom kreskas. Ekzemple UEA altigis sian kotizon por germanaj membroj-abonantoj de 87 DEM en la jaroj 1995 kaj 1996 al 89 en 1997 kaj 92 DEM en 1998, kio egalas al kresko je 5,70 % en la lastaj tri (aux ecx nur du) jaroj. Se ni supozas, ke la kotizo kreskas je 2 % jare, dum cxe bankoj oni ricevas netan interezon de 6 %, oni povas kalkuli, ke per 25-oblo de jara kotizo kaj gxiaj interezoj oni povos pagi la kotizon dum 74 jaroj. Sekve por plenkreskuloj la dumviva membreco ne donus financan avantagxon. Estante asekura matematikisto, mi kalkulis ankaux la "veran" valoron de la dumviva membreco en jarkotizoj surbaze de la mortoprobabloj de la "Richttafeln 1983", laux kiuj germanaj entreprenoj ankoraux nun devas kalkuli la rezervojn por pensioj. Depende de la agxo kaj sekso, la dumviva membreco valoras la sekvan nombron de jarkotizoj: agxo 15 20 25 30 35 40 ------------------------------------------------ viro 22,87 22,31 21,66 20,85 19,88 18,75 virino 23,60 23,16 22,57 21,89 21,08 20,13 La situacio aspektas multe pli pozitive por la dumviva membreco, se ni supozas kreskon de la kotizoj je 2,50 % kaj bankajn interezojn de 5,50 % jare. Surbaze de tiu cxi premisoj, kiuj sxajnas al mi el germana vidpunkto pli realismaj ol la unue menciitaj, la 25-oblo de jara kotizo (inkluzive de la interezoj) suficxos nur por pagi la kotizon dum ekzakte 43 jaroj. Kaj la valoro de la dumviva membreco nun altigxas al la sekvaj (obloj de jarkotizoj): agxo 15 20 25 30 35 40 ------------------------------------------------ viro 27,85 26,93 25,88 24,65 23,23 21,65 virino 29,03 28,21 27,56 26,17 24,92 23,50 Menciindas, ke la mortoprobabloj de la germanaj "Richttafeln" bazigxas sur popolnombradoj el la 70-aj jaroj. Mi supozas, ke nuntempaj esperantistoj vivas pli longe ol la tiutempaj germanoj, kaj rekomendas al legantoj kun sana vivmaniero subtrahi de sia nuna agxo cxirkaux 5 jarojn antaux ol apliki la cxi-suprajn tabelojn. Kiel ni vidas, el matematika vidpunkto la dumviva membreco povas valori sian prezon por junuloj kaj eventuale ankaux por mezagxuloj. Cxu ankaux la ne-matematikaj argumentoj favoras la dumvivan membrecon, tion cxiu jugxu mem. D-ro Ulrich Matthias, Germanio ************************************************************************** LIBROPRODUKTADO EN ESPERANTIO: 1997 ----------------------------------- Cxiujare La Ondo de Esperanto aperigas trarigarson de la Esperanta libroproduktado -- kiun iam lancxis Vilmos Venczik en "Hungara Vivo" -- surbaze de la rubriko "Laste aperis" en "Esperanto", kiu listigas la librojn, kiujn la eldonejoj sendis duekzemplere al Roterdamo en la kuranta jaro. Tia kalkulado ne estas senrezerve fidinda, cxar gxi, unuflanke, ne mencias la librojn nesenditajn al CO, kaj cxar ofte registrigxas libroj eldonitaj antaux jaroj. Tamen gxi rivelas tendencojn , precipe cxe la resuma statistiko por kelkaj jaroj. NOVA LIBRO CxIULABORTAGE ------------------------ La progreso de la tekniko faris eldonadon multe pli facila ol gxi estis ankoraux en la jaroj 1960-aj. Investinte nur 5 gxis 10 mil dolarojn oni povas disponi en sia hejmo pri mezkvalita komputilo kun necesa programaro, skanilon kaj printilon, kiuj ebligas produkti pres-originalon por nemultekosta ofseta presejo aux prepari printotauxgan dosieron (fajlon). Tial senpene fabrikeblas kelkdek-pagxaj brosxuroj kun la eldonkvanto 200--500 ekz-oj, kio antaux 30 jaroj postulus konsiderindan financan elspezon. Tial la verdstelan publikon cxiujare regalas pli ol 100 eldonemaj entuziasmuloj, kiuj kutimas bonvole sxpari por ni (kaj por si) ekstrajn kostojn, evitante profesiajn kompostistojn, redaktorojn, pentristojn kaj provlegantojn. Tial dum kelkaj sinsekvaj jaroj la librokvanto kreskas, kaj en 1997 gxi atingis la nombron 273, kiu signifas, ke averagxe je cxiu labortago pasintjara enmondigxis nova libro esperanta. Tamen la pagxosuba tabelo montras ankaux, k e niaj libroj signife maldikigxis, kaj la pagxokvanto cxi-jare malsuperas je preskaux mil pagxoj al la pasint-jara rezulto. 1992 1993 1994 1995 1996 1997 --------------------------------------- Libroj en/pri Esperanto 205 136 188 200 232 273 Suma pagxonombro 25789 18511 22078 23345 28637 27727 Nombro de la eldonintoj 103 98 132 113 146 124 Averagxa pagxonombro 126 136 117 116 123 102 Averagxa prezo (NLG) 15.9 20.1 16.9 16.9 19.3 16.1 Lernolibroj, vortaroj, informiloj 36 23 35 30 39 19 Originala beletro 34 17 27 25 25 31 Traduka beletro 31 28 43 34 47 59 Planlingvistiko, esperantologio 27 21 19 21 31 32 Esperanto (literaturo, movado k.s.) 18 15 14 28 24 27 Politiko, filozofio, historio 17 6 11 13 12 23 Scienco kaj tekniko, terminaroj 13 13 13 26 16 30 Religio 12 6 7 8 11 18 Aliaj temoj 17 7 19 15 27 34 NE SUBTAKSI KAJ NE SUPERTAKSI ----------------------------- Laux "Laste aperis" en 1997 oni produktis 90 librojn, tradukitaj el 22 lingvoj: 15 el la franca, po 10 el la angla kaj pola, 9 el la portugala, 6 el la hungara k.t.p.; sed probable vendotabloj kun libroj en la tuta mondo rivelas, ke neniu alia lingvo povas esti komparebla kun la (uson)angla. La franca okupas la unuan linion en la resuma rang-listo kun 48 franclingvaj libroj aperintaj en Esperanta traduko dum la lastaj ses jaroj. Sekvas la angla (44), germana (26), portugala ( 21) kaj cxina (20). Gravan kontribuon faris Magyar Allamvasutak Rt. (Hungaraj Sxtatfervojoj), eldoninta la terminaron de la Internacia Fervoja Unio en Esperanto kaj 13 naciaj lingvoj, apartvolume por cxiu lingvo. Vidu la statistikon por 1997, aparte por la libro- kaj pagxo-kvanto. Eldonejo Libroj ----------------------------- Arizona Stelo (USA) 23 Fonto (Brazilo) 16 Magyar Allamvasutak (Hun) 13 Libro (Pollando ) 13 UEA (Nederlando) 9 Verda Kukolo (Ruslando) 8 IEM (Auxstrio) 6 FEL (Belgio) 6 UFE (Francio) 6 A.Cherpillod (Francio) 6 Eldonejo Pagxoj --------------------------- Magyar Allamvasutak 4931 Fonto 1636 FEB (Brazilo) 1109 UEA 999 Cxina E-Eldonejo 815 IEM 686 Ludovikito (Japanio) 673 Impeto (Ruslando) 564 FEL 531 EC Paderborn (Germanio) 477 Eldonejo Libroj ----------------- Fonto 39 UEA 32 Pro Esperanto (Auxstrio) 32 FEL 29 Cxina E-Eldonejo 27 Arizona Stelo 23 Sezonoj (Ruslando) 22 Edistudio (Italio) 22 UFE 21 Iltis (Germanio) 20 Eldonejo Pagxoj ------------------------ Ludovikito 8229 Magyar Államvasutak 5285 Fonto 4717 Cxina E-Eldonejo 4520 Sezonoj 4133 Edistudio 4011 Pro Esperanto 3621 FEL 3537 UEA 3258 KAVA-PECH (Cxehxio) 2840 Cxirkaux 350 eldonejoj, esperantistaj societoj kaj entuziasmaj eldonemuloj produktis almenaux unu libron en la lastaj ses jaroj, sed nur kvin el ili eldonas almenaux unu fojon sezone, kaj nur 22 -- du fojojn jare. Lando titolo -------------- Usono 36 Polio 27, Brazilio 26, Francio 25, Hungario 22, Germanio 18, Rusio 17, Nederlando 12, Italio 11 Japanio 11. Lando Pagxokvanto -------------------- Hungario 6521. Brazilo 3390, Francio 2376, Japanio 1764, Usono 1485, Rusio 1394, Germanio 1324, Nederlando 1257, Polio 1234, Hispanio 904. Sume inter 1992-1997 -------------------- La ses-jara statistiko spertis ne multajn sxangxojn; nur Usono kaj Polio (volume) kaj Hungario (pagxe) aperis en la dekoj. Lando Libroj (1992-1997) Germanio 118 Francio 109 Nederlando 89 Brazilio 78 Rusio 68 Japanio 67 Usono 61 Auxstrio 59 Italio 56 Polio 52 Lando Pagxoj (1992-1997) ------------------------ Japanio 13804 Francio 13646 Germanio 11133 Brazilo 10957 Hungario 10546 Italio 9213 Rusio 8994 Nederlando 7398 Auxstrio 6568 Belgio 6039 La stabileco refoje konfirmas la neceson konsideri la tendencojn en Esperantujo ekzemplante per relative longa periodo por eviti hazardojn. <...> Kiom da libroj vi acxetis en 1997? kompilis Aleksander Korjxenkov el La Ondo de Esperanto n-ro 40, iom mallongigite ************************************************************************** KVINPETALO ////////// Ne mi verkis la artikolon! ========================== La legantoj de la revuo "Heroldo de Esperanto" ricevis lastatempe suplementon pri teatro. Unue, temas pri interesa provo. Sed sur la kvara pagxo, supre maldekstre estas artikolo titolita "Teatra terminareto" prezentita sen subskribo, sed tiel prezentita, ke oni supozus ke la auxtoro estas G. Lagrange. Gxi entenas difinojn de dekoj da teatraj vortoj, kvazaux ili estus tiritaj el la naskota PIV, kun je la fino komento kaj kritikoj, tiel ke mi ricevis leterojn pri tiu temo. Nu, ecx ne 1 vorto de tiu artikolo estas de mi! Gxi estas simpla kopiado el la nuna PIV, kun sola originalajxo la stulta "sufloristo" por "sufloro", kio cetere denuncas la veran auxtoron de la falsajxo. La legantoj de "Heroldo de Esperanto" (nova versio) faru do al si opinion pri la metodo. G. Lagrange Kvinpetalo ************************************************************************** NI MENCIAS ////////// ELEMENTA KALKULLIBRETO POR INFANOJ (originale en E-o) de Ingx. Waner Marlieri Arruda, (Rua Luciano Groppo, 171, bairro Jardim Ines Groppo, BR-36500-000 Uba/MG, Brazilio), 54 pagxoj, A-5. TRANS LA SEGxO. Kvardek noveloj elektitaj de Miklos Toth-Mathe. El la hungara tradukis Tibor Papp (Trombitas u. 12, HU-4031 Debrecen, Hungario), 1997, 184 pagxoj, 19x14 cm. ANDREO CSEH (la "gaja stelo") KIEL EDZPERANTO. Romantika amhistorieto en leteroj - kun altranguloj de la E-movado. 56 pagxoj, A-5. Eldonis: Ada Csiszar, Zsigmond ter 1/B, HU-1023 Budapest, Hungario CERVOREGxO kaj SENGxVOJAGxOJ DE ADAMO LAMO (A szarvaskiraly es Biceg Beci alomutazasai). Dulingva (Esperanta kaj hungara) eldonajxo de fabelo resp. fabelromano. Formato A-5, fotokopiita, brosxurforma, 66 pagxoj. Prezo 5 IRK cxe la eldonanto: Tibor Papp, Trombitas u. 12, HU-4031 Debrecen, Hungario ************************************************************************** MALLONGE //////// La E-grupo de Valencia acxetis (!) propran sidejon (80 m2): Avenida Peris y Valero, 96, 3a-5, ES-46006 Valencia, Hispanio. Tel/fakso: +34-6-3744399, retadreso: a-casquero@forigu.redestb.es. Oficiala inauxguro: la 7-an de marto. Postaj kunvenoj merkredvespere. Fine de decembro pluraj moskvaj esperantistoj eklancxis agadon oficiale sxangxigi la nomon de unu el la du moskvaj metrostacioj "Arbatskaja" al "Esperanto". La E-Klubo de Varajxdin realigis la eldonon de nova E-lingva prospekto pri sia urbo okaze al la 2-a kongreso de kroataj esperantistoj. Interesitoj povas mendi gxin cxe Kroata E-Ligo, HR-10000 Zagreb, Amrusxeva 5, Kroatio. Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr La komunumo Vadsoe en norda Norvegio pagos 4000 norvegajn kronojn por financi la viziton de Alaksas Masiukas, reprezentanto de esperantistoj el la gxemelurbo Murmansk, Rusio en marto 1998. - inf. Ole Fredrik Jensen Post pluraj artikoloj en E-gazetoj, kaj rezulte de dauxra sercxado fine kolektigxis plurpersona teamo, kiu pretas dauxrigi la agadon de Fondajxo Vanbiervliet, prizorganta la E-bibliotekon en Kortrijk. Laux de la decido de la unua kunveno la zorgojn pri la biblioteko kaj pri la "laborgrupo" ekde nun transprenos Hugo Rau (Volkegembeg 58 A, BE-9700 Oudenaarde, Belgio) - inf. R.R. ************************************************************************** INSTRUADO ///////// Serio pri lerniloj (4) CxU malfacila lingvo? ===================== Baza argumento por Esperanto estas gxia relativa facileco, kiu sendube kaj pli-malpli pruveble ekzistas. Kial do ne svarmas milionoj da sukcesaj lernintoj? Kial oni elspezas dekoblan penon por komuniki internacie per naciaj lingvoj? Temas pri motivigo, perceptoj pri utileco kaj prestigxo, pri efikeco de instruado ktp. Ni havas kroman sxargxon, devi instrui cxiun nian parolanton! La facileco de E-o gravas el idea vidpunkto, donante egalecan aliron al transnacia komunikado. Tamen, ni konsciu, ke gxia facileco ludas etan rolon en la decido de la plimulto fakte ek- kaj el-lerni gxin. Ni foje tro kredas niajn sloganojn. Partoj de Esperanto ja estas relative simplaj, sed gxi estas funkcianta lingvo; kun tasko adekvate reprezenti kaj priskribi la senfine kompleksan realon. Ekzistas limoj gxis kiu eblas simpligi lingvon; neniu unu universala logiko troveblis. Cxiu proponata internacia lingvo havos malfortajn punktojn kaj, laux ies vidpunkto, mallogikajxojn. Kio malfacilas en E-o varias de unu lernanto al alia. Krom psikologiaj faktoroj, la denaska kaj poste lernitaj lingvoj ludas gravan rolon. Pri specife naciaj malfacilajxoj okupigxu edukistoj de tiu lando. Pri unikaj malfacilajxoj de la unuopaj lernantoj estu sentema kaj reago-preta la instruisto. Lernilo-verkanto sercxu universalajn malfacilajxojn. Ni jam argumentis por tutmondaj kvalitaj lerniloj centritaj cxirkaux la unikaj ecoj de E-o, sen troa influo de naciaj lingvoj. Sekve ni demandu, kiuj gramatikaj punktoj vaste kauxzas problemojn al lernantoj el diversaj kulturaj kaj lingvaj fonoj? Kiujn erarojn oni rimarkas cxe ecx multjaraj parolantoj? Ni listigu mankojn kaj sercxu komuna(j)n fonto(j)n de ili. Niaj lerniloj konstruigxu cxirkaux tiuj, por tauxge lernigi dekomence problem-punktojn, kaj eviti la bezonon postkuri enradikigxintajn erarojn. Se lernintoj diras siajn problemojn, kaj ni ellasas tiujn, specifaj laux deveno (slavoj kaj artikol-uzo) aux apliko (refleksivo), restas akuzativo, sufiksoj -ig- kaj -igx- kaj participoj. La unuaj du, kaj iugrade la tria, havas ja komunan fonton: la unika funkciado de la verbo en Esperanto. Jen nia venonta temo. Stefan MacGill ************************************************************************** REAGOJ ////// Publikeco en UEA ================ Kvankam mi komprenas ke estas la tasko de Eventoj "cxasi" novajxojn, mi tamen opinias ke UEA prave limigas la cirkuladon de estraro- kaj komitato- dokumentoj. Mi mem estas ano de kelkaj fermitaj elektronikaj diskutrondoj. Laux mia memoro oni tie neniam pridiskutis sekretojn, sed tamen estas agrable scii, ke la diskutoj nur atingas limigitan publikon. Ekzemple gravaj aux konataj personoj pli libere esprimas sian - eble sxokan - opinion, se ili scias ke eksteruloj ne auxskultas. Dum ardaj diskutoj oni foje, senpripense, auxdigas vortojn kiuj por iuj estas malagrablaj. En fermita rondo, eblas korekti tian eraron per simpla pardonpeto. Se la rimarko intertempe atingis eksteran mondon, muso riskas igxi elefanto... Decidoj en fermita rondo ja ne vere estas demokrataj, sed mi ne konas multajn tauxgajn decidojn faritajn de amasa cxeestantaro. Unu publika kunveno de la komitato jare por mi estas bona "meza vojo". Roland Rotsaert, Belgio * * * Mi konsentas, ke UEA prave limigas la cirkuladon precipe de estraro- dokumentoj, kvankam kelkfoje estus bone diskonigi almenaux rezulton de diskutoj kaj sekvajn decidojn (certe ne la unuopajn opiniojn pri la temoj). Pri la dokumentoj destinitaj al la Komitato, cetere ne oftaj kaj ecx pli malofte pri tiklaj temoj, estus bone iom pli da malfermiteco. Ankaux mi, kiel komitatano, estas ano de fermita elektronika diskutrondo, kie oni ne priparolas sekretojn kaj ecx ne pri tiom delikataj temoj ke sekreteco konsilindas. Jes, Rotsaert pravas dirante ke tamen estas agrable scii ke la diskutoj nur atingas limigitan publikon kaj ke gravaj aux konataj personoj pli libere esprimas sian - eble sxokan - opinion, se ili scias ke eksteruloj ne auxskultas. Sed tio rilatas gxuste al vocxa diskuto, kiam oni tuj reagas arde kaj eble kelkfoje senpripense, ne al skriba diskuto pere de Internet. En tiu cxi kazo cxiu bone pripensas kion diri kaj kontrolas la gramatikon. Neniam ret-mesagxo estas forsendita senpripense. Cetere nenia decido estas prenita tiamaniere: la Komitato cxiu kaze dum la jara kongresa kunveno rediskutas la aferojn kaj tie faras la necesajn decidojn. La diskutrondoj estas gravaj gxuste por alproksimigxi al iaj temoj, intersxangxi opiniojn, doni sugestojn, plifaciligi aktivigxon de homoj. En tiu cxi senco, mi subtenas malfermitecon de diskutoj, ankaux cxar se pli da homoj estos informitaj pri la komitat-laboroj, des pli da kontribuoj la Komitato povus ricevi. Kaj ne nur: eble pli da Komitatanoj sentus sin iomete pli engagxitaj, eble aliaj homoj povus havi emon kandidatigxi por kontribui al komuna laboro, kaj emo naskigxas el kono pri agado, planoj, homoj. Unu publika kunveno de la komitato jare, lauxmi, estas tro malmulte sed kompreneble pro evidentaj kialoj nur tiu eblas. Sed pli ofta kontakto inter Komitatanoj kaj aliaj interesitoj estus ne nur bonvena, sed utilega. Edvige Tantin Ackermann Italio * * * Post tiom da artikoloj mi jam vere ekinteresigxis, kio ja okazas en tiuj mistikaj komitat-kunsidoj, kies protokolojn oni ne kuragxas rete publikigi. Se mi ne havas malnovajn numerojn de la revuo Esperanto (kaj se en mia urbo neniu havas ilin), kie mi povas trovi la jarraportojn pri la farita agado de UEA pri la pasintaj jaroj? Laszlo Torok Hungario ************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Radio Auxstria Internacia ========================= Pere de Radio Auxstria Internacia vi povas enrigardi Auxstrion kaj Esperantion. Ni raportas objektive pri aktualaj okazintajxoj. En la programo auxskulteblas: komentoj, raportoj, intervjuoj, felietonoj, posxtkesto, literaturaj kaj muzikaj eroj. Ni elsendas laux la komisio de federacia registaro kaj je kostoj de la federacio. Nia redakta sendependeco estas legxe garantiita. Niaj elsendoj: dimancxe je 04h05, 14h05 UTC en la frekvencoj: 6155 kHz (49m) kaj 13730 kHz (22m), kaj 23h05 UTC en la frekvenco: 9870 kHz (31m). Por Mezeuxropo aldonu 2 horojn pro la somera tempokalkulo! La supra horaro validas de 29-a de marto gxis 25-a de oktobro 1998. La programo en Euxropo auxskulteblas ankaux pere de Astra Digital Radio (ADR) per satelito ASTRA 1C, cxe kanalo 45, en la frekvencoj: 11.141,25 MHz / sonportanto 8,10 MHz. Nia TTT-ejo atendas vian viziton!: http://www.orf.at/roi/ Katalin Fettes-Toszegi ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Longan vivon, felicxon kaj multajn sukcesojn deziras la amikoj al Abdurahman Junusov (en Mahacxkala, Rusio) okaze de lia 50-a naskigxtago. * * * Adres-sxangxo. Mia nova adreso estas: "Milan Sudec, Creska 32, HR-52440 Porecx, Kroatio. Tel./fakso: +385-52434436". * * * Cxu vi sxatus donaci al via slovakia amiko novelaron de la plumo de elstaraj hungaraj verkistoj en la slovaka traduko? Se jes, kontaktu la tradukinton: O. Knichal, Desi Huber u. 13, HU-1098 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-1771443 * * * Knabo mezagxa laux PIV-a difino n-ro 3 sercxas korespondamikinon geedzigxcele. Mi estas svisano, vojagxema, cxiamulo, sportema kaj multfaceta persono. Mi estos la princo de viaj revoj, sed ne posedas palacon. Skribu al: Dieter Rooke, Aussere Klus 2, CH-4702 Oensingen, Svisio. * * * Mi sxatus intersxangxi kompletajn jarkolektojn de "Literatura Foiro", "Internaciisto" kontraux porinfana videofilmo, similkvalita al "Mazi". Bonvenas ankaux cxia instrumaterialo por okjara knabo aux kantoj porinfanaj surkasede. S-ro Dieter Rooke, Aussere Klus 2, CH 4702 Oensingen, Svisio. * * * IKUE funebras pro la forpaso de sia pioniro Walter Mudrak (24.3.1904 - 31.1.1998), dum pli ol 70 jaroj aktivulo de IKUE kaj de la Auxstria Katolika Ligo Esperantista. Ni funebras kaj kondolencas. * * * S-ro Josef Vanecxek, cxeho (23.01.1907), fondinto kaj honora prezidanto de Internacia Klubo de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj forpasis la 8-an de januaro. S-ro Vanecxek arangxis diversajn renkontigxojn, instalis memortabulon de L. L. Zamenhof, eldonis la revuon "Informilo" kaj amanakon "Antauxen" de EAH, lernotekstojn, bildvortaretojn ktp. Ni funebras pro lia foriro. ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 143, 2/februaro-98 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. **************************************************************************