Retposxta versio de EVENTOJ n-ro 135, 2/oktobro
***********************************************
La tekstojn de la artikoloj vi trovas post la enhavtabelo
--------------------------------------------------------------------------
ENHAVO DE EVENTOJ-135, 2/oktobro-97
***********************************
TITOLPAGxE
//////////
- Europanto
-----------
Tradukisto cxe Euxropa Ministra Konsilio kompilis novan lingvon, nomata
Europanto - kiu trovis vastan reehon dise en la mondo en la nacilingva
gazetaro...
- Ismoj
-------
LF-Koop akre kritikas disvastigon de Esperanto inter europarlamentanoj,
kaj konsideras Germain Pirlot (la kunordiganton de tiu agado) malamiko
de LF-Koopismo... Letero de G. Pirlot
- Esperanta radioelsendo en la Interreto
----------------------------------------
Ekde nun oni ie ajn sur la Tero, en iu ajn tempo povas auxskulti
E-lingvan radioelsendon!
ARANGxOJ
////////
Pli detalaj informoj pri
- DIS-seminario de Itala E-junularo (decembro, Italio)
- Nacia kongreso de la francaj fervojistoj (aprilo)
- E-renkontigxo kaj koncerto de Kajto (kun registrado por nova KD)
- Internacia E-Feriado (augusto, Polio)
- Internacia Festivalo (decembro, Germanio)
- Monata listo de la Plena E-Kalendaro
FAKA APLIKADO
/////////////
- Policanoj
-----------
Estis fakdelegito de UEA la fondinto de la nuna Internacia Polica Asocio
(280 mil membroj en 59 landoj)
- (Mal)faka? - Tamen faka!
--------------------------
Respondo de Amri Wandel (UEA-estrarano pri fakaj aferoj) kaj korekto de
informoj, aperintaj en la antaua numero...
- 50 %-a rabato
---------------
Entreprenoj uzantaj E-on povas gxui rabaton de 50 %-oj, se...
- Dokusiti - tutpagxe
---------------------
La firmao Fuji-Xerox uzas en sia reklamagado la foton de Zamenhof...
MOVADO
//////
- Irana Esperanto-Centro establita
- Gxemeligxo: Havanna-Triesto
- Kiel verki gazetaran komunikon? (konsiloj de spertulo)
- Grupfondigxo
- Herzog protektos la berlinan UK-n
- Adepto de Esperanto - kandidato por Moskva Urba Dumo
- La "Listo de Pirlot" allogas jxurnalistojn
- Seminaria temo: Kian bildon prezenti pri ni?
- novajxoj mallonge
REAGOJ
//////
- IALA kaj Interlingua
----------------------
Diskutferma rebato al la artikolo de B. Golden fare de Will Green.
- Responde al Amri Wandel
-------------------------
Redaktora reago pri la "misgvida publikigo" en Eventoj pri
"(Mal)faka afero"
- Afisxoj en mezlernejoj
BAZAJ INFORMOJ: Esperantaj mallongigoj!
(Listo de la 60 plej ofte aperantaj E-mallongigoj)
KONKURSO: TEJO lancxas "Kulturajn konkursojn"
(desegnado, satiro, komiksoj, videofilmoj)
INSTRUADO: 28 studentoj en Altlernejo, ontaj E-instruistoj
Rubrikoj: - Korespondi deziras,
- Hungara Angulo
- Anoncetoj
- Humuro
**************************************************************************
**************************************************************************
Retposxta versio de EVENTOJ n-ro 135, 2/oktobro
***********************************************
Europanto
=========
En la lastaj semajnoj pluraj grandaj naciaj gazetoj kaj radiostacioj
publikigis artikolojn pri nova artefarita lingvo "europanto".
Temas pri sxerce elpensita lingvo, miksajxo el la diversaj lingvoj
parolataj en la euxropa brusela burokrataro. La sxercon iniciatis Diego
Marani, itala tradukisto dejxoranta cxe la Euxropa Ministra Konsilio, kiu
publikigis kelkajn specimenojn en la belga gazeto "Le Soir".
Fine de auxgusto li komencis publikigi novelojn en europanto en la belga
semajna gazeto "Le Soir illustre'", kaj ankaux kurso komencis aperi.
Kvankam cxi-lastaj faktoj povus indiki, ke Diego Marani komencas preni
sin serioze, la afero restas sxerco, kiu amuzas multajn bruselanojn,
homojn gxenerale havantajn ian bazan scipovon de la cxefaj euxropaj
lingvoj kaj do senpene komprenantajn frazojn kiel Maybe trinque tu etwas?
No? Dommagio! Was nome tich? ("Eble vi trinkos ion? Ne? Bedauxrinde! Kio
estas via nomo?").
Laux la artikolo en Sunday Telegraph, la apero de europanto estis
rigardata kiel atako fare de la esperantistoj. Se tiel estus, oni povus
bedauxri tiun reagon, cxar gxi rivelus mankon de humursento kaj
nekomprenon pri la psikologia aspekto de la fenomeno.
Fakte, europanto faras al ni grandegan servon. La malfacileco progresigi
akcepton de Esperanto ja grandparte sxuldigxas al psikologia rezisto,
bazita sur antauxjugxaj rezonoj kiel "Lingvo elpensita de unu homo ne
povas funkcii", "Miksajxo ne havas valoron", "Ne eblas ridi kaj sxerci en
artefarita lingvo", ktp. - Nu, europanto atakas tre konkrete tiujn
ideojn. Gxi adaptas la mensojn al la ideo, ke io miksita, iniciatita de
unu homo, povas funkcii kaj ecx havi amuzan aspekton.
Krome, la finajxo -anto en europanto estas agnosko pri la ekzisto kaj
funkciado de nia lingvo.
En individua psikoterapio, kiam rezisto komencas sxanceligxi, tre ofte
aperas tiaj kompromisaj pseuxdosolvoj, kies funkcio sxajne estas
lauxgrade prepari la menson al radika sxangxo de io gxis tiam netusxebla.
Simile, oni povas vidi en la apero de europanto transiran etapon inter la
babela sistemo nuntempa kaj la vera solvo, la nia. La artikolo en
Courrier international (04.09.97) finigxas per frazo, kiu povas faciligi
al la legantoj pripensadon pri la solvo Esperanto, nome: "Euxropa Unio
elspezas pli ol 3 miliardojn da francaj frankoj jare por traduki kaj
interpreti en la dek unu oficialajn lingvojn; tiu sumo sxparigxus, se ni
cxiuj parolus europanton". Suficxas, en tia propono, legi "esper"
anstataux "europ" por pasi de la transira mensa sinteno, pure sxerca, al
serioza kaj sagxa konsiderado.
Ni ne ataku europanton, sed priparolu gxin kiel pruvon pri la graveco de
la problemo kaj nekonscian intuicion pri la vojo sekvinda.
Claude Piron
101560.504@forigu.compuserve.com
Rim: Dauxrigo en la sekva numero - ndlr
***************************************************************************
Ismoj
=====
Regule legeblas polemiko pri rauxmismo, finvenkismo, UEA-ismo, AIS-ismo,
LF-Koopismo, pragismo, tombuktuismo, marsipulismo, ktp. ktp. - ankaux en
la lasta numero de "Literatura Foiro". Sxajnas ke cxiu e-isto havas sian
propran ismon.
Fakte temas pri vana diskuto. Tio des pli bedauxras, ke e-istoj estas nur
plenmano, kaj tiel nur disigas sian forton. Nepre ni agadu laux niaj
eblecoj, des pli, ke cxiu ismo havas sian utilecon. Endus pli da
kunordigado inter tiuj agadoj.
Laux mi, ni iru kune, kiel la radoj de auxtomobilo: informigxo,
informado, instruado, aplikado. Ne eblas trafe informi kaj argumenti se
antauxe ni ne serioze informigxis; informado estas sensencajxo se poste
ne eblas dece lerni la lingvon, tiu cxi senutilas se mankas praktika
aplikado kiu siaflanke pliricxigas la informadon kaj motivas la lernadon.
Fakte ni bezonas unu la alian. Se ne estus "por-agado" ne estus "per-
agado", same se "per-agado" apenaux ekzistas, "por-agado" ne allogas.
Se mi reagas al la artikolo "Barcelono pravigis Rauxmon, Prago entombigis
Bulonjon" (LF 176), estas pro la fakto ke via raporto akre kritikas
informagadon cxe EP-anoj (euxroparlamentanoj), kiun mi lancxis kaj pli
malpli kunordigas.
Laux la rezultoj, tiu agado ne tute vanas, des pli ke la plimulto de tiuj
politikistoj estas mise informitaj pri Esperanto. Pozitiva rezulto estas
ke nun EP-anoj kuragxas publike mencii Esperanton kiel alternativon por
trovi solvon pri la tikla lingvo-problemo sine de Euxropa Unio. Jen du
ekzemploj: (1) antaux kelkaj monatoj, F. Herman (BE, PPE) menciis
Esperanton antaux jxurnalistoj, pri kio raportis i. a. grava franca
jxurnalo; (2) antaux kelkaj semajnoj, M. Kestelinj (BE, ELDR) same faris
antaux vizitantoj cxe la Euxropa Parlamentejo en Strasbourg (antaux du
jaroj, li mokis E-on).
Krome, pro tio, ni konstatas en Belgio, ke pli kaj pli da homoj ne plu
konsideras E-on kiel frenezulajxon.
Konklude, cxar laux via artikolo mi estas tipe "finvenkisto" kaj, sekve,
malamiko de la LF-Koopismo, mi ne plu vidas kialon por reaboni vian
organon. Se mia agado estas fia, ankaux mia mono estas fia, cxu ne?
Sincere via
Germain Pirlot
Rim: La supra letero estis sendita al LF-Koop, kaj kopie al ni por
aperigo. - ndlr
***************************************************************************
rEt-VENTOJ: Interreta, retposxta novajxservo pri la E-movado
vidu: http://www.hungary.net/esperanto/
***************************************************************************
REAGOJ
/////
I A L A kaj Interlingua
=======================
Lastatempe mi relegis la skurgxan artikolon pri Interlingua, verkitan de
Bernard Golden, B.G. (Eventoj 2/feb. 97). Ho ve, ho vere ve!! Kial mi ne
tuj respondis? Mi ne scias, sed sxajne mi tiom forte sentis la batojn, ke
mi ne plene konsciis pri la kalumnioj.
Estas honoro esti vipata de eminentulo kia B. G., kaj oni povus el tio
lerni de li multon. Sed kiam la vipado estas farata per pikdrato, tiam mi
protestas... almenaux iomete.
Mi reasertas ke I.A.L.A. neniam intencis krei iun propran projekton de
internacia lingvo. Kial mi tiel klare tion asertas? Cxar IALA mem tion
diris en siaj lastaj eldonajxoj. Pli fidindan fonton de la informo mi ne
trovis. Kaj kial B.G. deklaras, ke IALA "malhoneste uzurpis la nomon de
la pli frua planlingva projekto. "IALA neniam uzis tiun epiteton kiel la
titolon de lingvoprojekto. IALA uzis la anglan lingvon, kaj en tiu lingvo
oni uzas artikolon nedifinitan. En siaj eldonajxoj oni aludas al an
interlingua kaj al other interlinguas. Oni uzas la epiteton kiel genran
epiteton por cxiaj lingvoprojektoj. Esperanto estas tial an interlingua.
Novial estas an interlingua. Ido, Volapuk kaj Occidental estas
interlinguas.
Ho ve, denove ve, ke mi ne citas la fontojn de miaj asertoj. Sed tiaj
detaloj estas interesaj nur al Esperantologoj kaj profesorecaj legantoj,
ne al la amaso de la esperantistaro. Sed notu kara redaktoro, kaj kara
B.G., kiam mi citas, mi havas en la manoj la dokumentojn el kiuj mi
citas. Mi posedas plurajn eldonajxojn de IALA mem, mi posedas plurajn
verkojn antikvajn, mi posedas la verkojn de Berger, mi posedas
originalajn verkojn de Bourlet, de Beaufront, de la plej fruaj verkoj en
Esperanto. Jes, mi posedas teatrajxon el la jaro 1893, kaj alian verkon
el la jaro 1889. Mi kolektas valorajn dokumentojn, kaj citas rekte el
tiuj verkoj, se bezone. Kontrolojn mi faras en la fama British Library en
Londono kaj konsultas originalajn eldonajxojn el fruaj jaroj.
Se mi asertos, ke Zamenhof ne volis rilatigi sin kun la reformoj de 1904
(kaj aliaj) mi citos el letero kiun li verkis kaj sendis al la tiam nova
British Esperanto Association. Kial? Kiel? Cxar mi havas sur mia tablo
nun dum mi skribas, leteron skribitan (ne nur verkitan) en lia persona
manskribo en kiu li petas, ke oni legxe procesu kontraux homoj kiuj ligas
lian nomon malvere. Mia kutimo estas citi el fidindaj fontoj. Kaj mi
konis persone plurajn el la partoprenintoj en la fruaj jaroj de
Esperanto. Ekzemple Paul Blaise, kiu estis unu el la fondintoj de UEA.
Kaj mi renkontis plurajn el fruaj rekomendantoj de diversaj interlinguas
kaj kun ili diskutis detalojn - Heinz Jakob de Ido, Prof-ro Lancelot
Hogben kiu kreis Interglossa. Kaj multajn eminentulojn en la E-movado,
inkl. Baghy, Kalocsay, kaj mia mentoro kaj bona amiko Montagu Butler.
Ne, S-ro B. G., mi petas ke vi ne traktu min kiel naivan junuleton, kiu
ne scias kiam citi kaj kiam diveni. Mi posedas multegajn fidindajn
librojn - de Clarke, de Drezen, de konataj Volapukistoj kaj de Ric
Dalton. Dankon, ke vi mencias tiun libron de Ric. Mi konas lin de la jaro
1945, kaj iom influis mian verkadon de lia libro.
Mi ne indikos la erarojn de S-ro Golden. Li mem faru tion, post
resercxado egala al mi.
Will Green
Rim.: La unua alineo sub la titolo en 2/feb-97 apartenis al la artikolo
mem, kaj ne estis verkita de nia redakcio. Per tiu cxi re-reago ni fermas
tiun cxi temon. La red.
***************************************************************************
Afisxoj en mezlernejoj
======================
Mi jxus ricevis la "lastan" numeron de Eventoj. Mi skribas nur por
gratuli vin pro la iniciato "Esperanto-afisxo en cxiu mezlernejo!"
Tio estas brila ekzemplo de tiu "aktiva" informado, pri kiu parolas la
laborplano de la Kampanjo 2000.
Renato Corsetti
corsetti@forigu.itelcad.it
* * *
Malgraux la antauxaj imagoj, la kampanjo ne kostis tro da mono. Kaj se
tio estis farebla en 1 lando - gxi estas ripetebla ankaux en aliaj...
Vere, Hungario estas malgranda lando, kaj ekzistas nur cx. 800
mezlernejoj en la tuta lando, sed pli grandaj landoj havas (aux povas
havi) ankaux pli grandajn financajn eblojn.
La elekto de mezlernejanoj kiel celgrupo ne estis hazarda. Analizoj
montras tion, ke la proporcio de longdauxraj esperantistoj estas multe la
plej alta inter tiuj, kiuj konatigxis per Esperanto en la adoleska,
dekumagxa periodo.
Laszlo Szilvasi
***************************************************************************
Responde al Amri Wandel
=======================
Estrarano de UEA, Amri Wandel petis korekton al la artikolo "(Mal)faka
afero", aperinta en la antauxa numero. Lian tekston vidu sur la pagxo 4.
(Faka aplikado)
Kara Amri, jen, per la paralela artikolo (en Interredaktore kaj Eventoj)
volonte mi korektas "la impreson kiun kauxzis mia misgvida publikigo".
Tamen mi dauxre opinias, ke ni jxurnalistoj rajtas aperigi ankaux nian
propran opinion.
Alia flanko de la sama demando:
En la neesperantista mondo entreprenoj kaj diversaj organizoj faras cxion
eblan (elspezante ankaux grandajn sumojn) por aperigi pri si, pri sia
agado informojn, artikolojn en la gazetaro. En la Esperanta mondo tio
estas inverse. Ni, redaktoroj devas mem cxasi la informojn, anstataux
amase ricevi ilin. Estas nur prof. LEE kaj Osmo Buller el la CO kaj foj-
foje vi, kiu sendas iujn materialojn, sed mi ricevis nenion (laux mia
memoro) ekz. de aliaj estraranoj de UEA.
Mi petis ankaux vin ekz. sendi kopion el viaj leteroj al la fakaj asocioj
(ne nepre por publikigo, sed por "esti informita"), meti nin sur vian
distribuliston - sed gxis nun senrezulte.
La problemo estas, ke se ni mem, redaktoroj de E-gazetoj ne vidas la
agadon de estraranoj, cxu oni povas atendi, ke la ordinaraj (=malpli
informitaj) esperantistoj havos pli bonan bildon pri ili?
Nun, tiu cxi "misgvida publikigo" almenaux devigis vin reagi (kaj tre
volonte mi aperigos gxin) - sed cxu oni devas verki similajn pikajn
artikolojn, por ke esperantistoj informigxu pri la agado de la aliaj
estraranoj? Mi esperas, ke ne.
Mi opinias, ke ni ambaux laboras por la sama celo. Sed mi volonte vidus
pli da utiligo de ekstermovadaj spertoj de PublikRilata (PR)-agado.
Laszlo Szilvasi
***************************************************************************
M O N A T O
-----------
la plej prestigxa soci-politika magazino en Esperantio!
Cxu vi jam abonas gxin?
***************************************************************************
ARANGxOJ
////////
Disseminario
============
Dato: 5-8 decembro 1997
Loko: Treviso (je 25 minutoj per trajno el Venezia).
Temo: Rilato inter oriento kaj okcidento de Euxropo.
Jam estas tradicia la vintra seminario por aktivuloj el tuta Euxropo por
diskuti pri movadaj problemoj. Cxi-jare ni celas diskuti pri la
eblecoj/problemoj kiuj kreigxis dum la lastaj jaroj inter la du mondoj
kiujn la muroj dividis gxis la 90-aj jaroj.
Kiujn strategiojn ni sekvu por utiligi nian lingvan avantagxon kaj por
plibonigi la rilatojn? Cxu ni povas helpi la junularojn tie kie ili plej
malricxas? Kiel? Kiel solvis la problemojn aliaj ne-profitcelaj asocioj?
La seminario estas bona okazo por kunsido de la TEJO-komisiono pri pli
proporcia sxargxoportado.
Kotizoj: 60 mil ITL (B-landanoj), 80 mil ITL (A-landanoj)
Vojagxsubvencio: IEJ kaj TEJO sukcesis akiri subvencion por la
Disseminario. Gxin ni utiligos por repagi parte aux tute la vojagxkostojn
de eksterlandaj partoprenantoj. Tio dependos, kompreneble, de la nombro
de la partoprenontoj ne-italaj.
Pliajn informojn vi trovos sur la retpagxoj de IEJ:
http://www.arpnet.it/exsper/iej/iej.htm aux vi povas turni vin al:
Flavia Dal Zilio
via Cappellotto 11, IT-35100 Treviso
Tel.+39-422-23760
Fakso: +39-422-450721
Retposxto: f.dalzilio@forigu.tv.flashnet.it
***************************************************************************
Nacia kongreso de la francaj fervojistoj
========================================
Francaj fervojaj esperantistoj okazigos jarkunvenon de la 31-a de aprilo
gxis la 5-a de majo en la cxemara urbeto "Plestin-les-Greves" (norda
Bretonio).
En la programo estos, interalie, vizitoj de cxemaraj kaj historiaj lokoj.
Informojn kaj aligxilon, bonvolu peti cxe:
Jean Rolland,
Le Beudrec, FR-56950 Crach, Francio.
***************************************************************************
Igxu membro de Kajto
====================
En aprilo 1988 - dum la Paska Renkontigxo en Elahuuizen - la kvar membroj
de la muzik-grupo Kajto la unuan fojon prezentis programon konsistanta el
originalaj E-kantoj.
"Kajto" decidis celebri cxi tiun 10-jaran jubileon per festa koncerto dum
la nederia Paska Renkontigxo 1998. La koncerto estos registrota kaj
kelkaj muzikajxoj estos uzataj por la 4-a muzika kompakt-disko.
Dum la jaroj Kajto-anoj ofte kantigis la publikon per rekantajxoj. Tio
denove okazos dum la paska koncerto, cxi-foje ecx pli profunda. En kelkaj
muzikajxoj la publiko havos propran muzikan rolon, pro kio cxiu
cxeestanto por tiu tempo igxos membro de "Kajto".
Se vi sxatus cxeesti, Kajto-anigxi, kontaktu:
David van Bezooijen
De Boogaert 28, NL-1901 GP Castricum, Nederio.
Rete: bb3s@forigu.stud.frw.uva.nl
***************************************************************************
Feriu kaj ekkonu kvakerismon!
=============================
La 33-a "Internacia E-Feriado" okazos inter 10-24 de auxgusto '98 en
Karpacz, Sudety Montaro, Polio. Cxarma pejzagxo, bona programo,
internacia etoso. Kosto: 690 PZL.
En la unua semajno Kvakera Esperanto-Servo organizas seminarion samloke
(kadre de la feriado) pri kvakera religia movado! Kontaktu:
Silezia E-Asocio,
ul Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw, Polio.
Rete: ericwalker@forigu.gn.apc.org
***************************************************************************
Internacia Festivalo
====================
inter 27.decembro - 03. januaro '98.
Por junaj familioj kaj personoj 25-55 jaragxaj
----------------------------------------------
inf: Pf. 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio
***************************************************************************
Kompleta monata kalendaro
=========================
La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/ Korektoj, aldonoj
bonvenaj!
06-09.11. 50-a Kultura Semajnfino. Homburg. Inf: Sarlanda Esperanto-Ligo,
Pf. 1844, DE-66468 Zweibrucken, Germanio. Tel: +49-6332-981190, fakso:
+49-6332-971192. Rete: owalz@forigu.aol.com
07-09.11. 61-a Hokkajda kongreso de Esperanto, Sapporo. Inf: Japana
Esperanto-Instituto, Waseda-mati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokyo-to, 162
Japanio. Tel: +81-3-32034581, fakso: +81-3-4582. Rete:
chb71444@forigu.pcvan.or.jp
08-11.11. Rendevuo de uzantoj kaj praktikantoj de Esperanto en Gliwice.
Inf: Esperanto, skr.poczt. 21, PL-44-100 Gliwice, Polio. Tel: +48-32-
315284, fakse: +48-32-382043. Rete: darekl@forigu.iitis.gliwice.pl
10-17.11. Mondkongreso de E-istoj-Handikapuloj, Skokovy. Inf: Josef
Vanecxek, Na okrouhliku 21, CZ-53003 Pardubice, Cxehio.
13-16.11. Internacia Seminario, Zagreb. Inf: Kroata Esperantista-Unuigxo,
Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr
15-17.11. 3-a Kolombia E-Kongreso, Medellin. Inf: Lius Guillermo Restrepo
Rivas, Apdo Aereo 4262, Medellin, Kolombio. Tel: +57-94-2657520, fakso:
+57-4-5100782. Rete: lrestrer@forigu.eeppm.epm.com.co
16.11. 10-a Esperanta Renkontigxo de Okcidenta Regiono. Inf: E-
Kunfratigxo de Okcidenta Regiono, Rua Coronel Agostinho 126, Fundos,
Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro, RJ, Brazilio
18.11. Omagxo al verkisto Manuel de Seabra, Barcelono. Inf: Profesia
Asocio de Verkistoj en Katalunio, Canuda 6, 5e, ES-08002 Barcelona,
Hispanio.
21-23.11. JAZAF 1997 - Jarfina kaj Zamenhofa Festo - Motivoj por komuniki
en Esperanto, Leipzig. Inf: Michael Behr, Fritz-Siemon-Str. 26/145, DE-
04347 Leipzig, Germanio. Tel: +49-341-2329822. Rete: mbehr04347@forigu.aol.com
23-24.11. 14-a Kulturkunveno, Kameoka. Inf: Esperanto-Propaganda Asocio,
Oomoto, Ten'ok-kyo, Kameoka-si, Kyoto-hu, JP-6421, Japanio. Tel: +81-771-
225561, fakso: +81-771-250061. Rete: 100507.1652@forigu.compuserve.com
28-30.11. NE OKAZOS! Festivalo de Esperantaj Videofilmoj en Prago.
Nuligite!
28-30.11. 11-a Nordorienta Renkontigxo kaj Ceara E-Renkontigxo,
Fortaleza. Inf: Prof. Adelson Waldery Uchoa, 50 - Benefica, BR-60020-110
Fortaleza CE, Brazilio.
28-30.11. ELTEKO-5 internacia laborgupo pri ELektroniko, TElematiko,
KOmputiko, Frankfurt/M. Inf: Mauro T. Duhme, tel: +49-6421-162602. Rete:
duhme@forigu. stud-mailer.uni-marburg.de
29-30.11. Ivo Lapenna: Liaj vivo kaj verkaro, La Chaux-de-Fonds. Inf:
Kultura Centro Esperantista, Pf. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.
Tel/fakso: +41-32-9267407
***************************************************************************
FAKA APLIKADO
/////////////
Dokusiti - tutpagxe
===================
Fuji Xerox, granda informfirmao en Japanio, aperigis tutpagxan reklamon
japanlingvan (40 cm x 55 cm) pri Zamenhof kaj Esperanto en la japana
jxurnalo "Nippon Keizai Sxinbun", la plej granda ekonomia tagjxurnalo en
Japanio.
Duon-pagxo estis por la foto de L. L. Zamenhof, proviziita de Japana E-
Instituto, kun titolo "Zamenhof la esperanto", kaj 1/4 pagxo estis uzata
por informi pri Esperanto, kaj pri la ideo de internacia lingvo.
Alia 1/4 pagxo estas por la celita reklamo pri informadministrada
programo de Fuji Xerox, nomata "DocuCity", komputila programo por
kontroli SGML dokumenton..
Retuzantoj vidu la retpagxon: http://www.fujixerox.co.jp/ddocucity/
Prof. LEE Chong-Yeong
LEE@forigu.esperanto.net
***************************************************************************
Policanoj
=========
Ekde la jaro 1955 ekzistas la Internacia Polica Asocio, IPA - la plej
granda unuigxo de 280 mil policistoj el 59 sxtatoj.
Fondinto estis la angla policisto Arthur Troop. Krome li fondis UEA-fakan
polican grupon kiel fakdelegito.
La iama honora prezidanto August Weide en 1950 instruis pli ol 150
policistojn pri Esperanto, kaj post la ekzamenigxo ili ricevis verdan
rubandon sur la polican uniformon kun la skribo "Esperanto", kaj ili
servis kiel interpretistoj. Estis oficiale gviditaj multegaj skandinaviaj
kaj francaj busveturantoj tra Hamburgo, al la polica kazerno, hoteloj,
kampadejoj; estis organizitaj kunvenoj ecx kongresoj.
August Weide estis longjara instruisto de Cseh-metodo ne nur en Hamburgo
sed ankaux en Nederio, Danio, Brazilio ktp., kaj estis prezidanto de HES
(Hamburga E-Societo). Ankaux Henriko Wielgus estis prezidanto, sekretario
kaj kongres-organizanto, estis kunfondinto ankaux cxe E-domo. Georg Dahl
ludis en la teatra grupo "Salitaj haringoj". Hella Lanka laboris kiel
instruistino, ankaux en Esperanto, kunagadis ankaux cxe la 1974-a
hamburga UK.
Hella Lanka
el Esperanto Hamburg, 4/1997
***************************************************************************
50 %-a rabato
=============
Entreprenoj uzantaj Esperanton ricevas 50 %-an rabaton se ili aligxas al
la varokatalogo "Comp-Info", funkcianta en Interreto. La varokatalogo
enhavas informojn sur la pagxo: http://www.compinfo.datanet.hu pri
komputiloj respektive ilin konsistigaj partoj. Pliaj informoj cxe:
Princz Oszkar
espertur@forigu.mail.c3.hu
***************************************************************************
(Mal)faka? - Tamen faka!
========================
Reage al la artikolo: (Mal)faka afero? - aperinta en Eventoj 134.
Kara Laszlo, estas bone ke vi interesigxas pri la faka agado de UEA, sed
maletike estas interpreti kaj publikigi sen antauxe konsulti la cititan
personon, des pli, ke vi ne mem auxdis, sed citis de alia fonto. Jam en
"La Merkato" oni ne tute akurate kaj nur parte raportis pri miaj vortoj,
sed tie oni almenaux ne komentas kaj kritikas. Se vi interesigxas ankaux
pri la vero kaj precizeco, kaj ne nur pri okulkaptaj titoloj, minimuma
deco postulas korekti la impreson, kiun kauxzis via misgvida publikigo en
"Interredaktore" kaj eventuale en "Eventoj". Jugxu vi mem.
Jen, kion mi vere diris en la IKEF kunveno (kaj en pluraj aliaj kunvenoj
de fakaj asocioj) en Adelajdo, kaj kion mi skribis plurfoje en artikoloj
(se mi ne eraras, foje ankaux citita en Eventoj).
Mi kredas, ke la tasko de estrarano ne estas refari la rutinan oficejan
laboron: kiel gxisdatigi la informojn pri la FA-j (= fakaj asocioj) en la
Jarlibro - tion pli bone kaj pli efike faras la CO. Pli grava tasko estas
iniciati novajn servojn al la FA-j - kiel mi faris per la "Faka Gicxeto"
kaj "Faka Forumo" kiuj unue ekfunkciis en Prago kaj denove en Adelajdo,
kaj per la lancxo de nova agadkampo, kiun mi nomis "Fakaj eksteraj
rilatoj". Esence tio celas ligi kontaktojn inter NRO-j (= ne-registaraj
organizoj, kategorio en la kampo de eksteraj rilatoj - ndlr) kaj Fakaj
Asocioj, kaj aliaj E-instancoj, kiel AIS, surbaze de la komuna faka
intereso, kaj kun UEA, surbaze de pli gxeneralaj internaciaj lingvaj kaj
similaj komunaj interesoj.
Inter la "fakaj" NRO-j kiujn mi provis kontakti estas la NRO-j pri
Jxurnalismo, familiaj aferoj, skoltoj, universitatoj, scienco,
universitataj profesoroj, lingvo-instruistoj kaj ankaux instancoj en
UNESKO (vidu mian raporton en la maja n-ro de "Esperanto").
Krom tio mi okupigxas ankaux pri la "ordinara" faka agado, kiel
korespondado kun unuopaj FA-j pri specialaj aferoj, kaj prizorgo de iliaj
petoj, kiel ekzemple la peton de la Asocio de Handikapitaj E-istoj, ke
UEA kreu favorajn aligxkondicxojn por Handikapitaj kongresanoj, verkado
de cirkuleroj al FA-j kaj de tempo al tempo la "Faka Rubriko" en la revuo
Esperanto.
Fine, notu ke mi havas ankaux aliajn respondecojn - nome scienco kaj
lingvo, kaj pli grave, ke la labor-divido en la estraro de UEA ne estas
tiel rigida kiel implicas via titolo: pri eksteraj rilatoj okupigxas ne
nur la estrarano kiu formale havas tiun fakon, sed cxiuj kiuj povas helpi
laux la cirkonstancoj, iliaj kapabloj kaj iliaj vojagxplanoj.
Amri Wandel
amri@forigu.vms.huji.ac.il
- Respondon vidu en la rubriko: "Reagoj" sur la p. 2.
***************************************************************************
MOVADO
//////
Irana Esperanto-Centro establita
================================
La 30-an de oktobro kun partopreno de 20 aktivuloj estis arangxita
ceremonio okaze la fondo de Irana Esperanto-Centro. Honora gasto estis s-
ro Aref Azari, elstara E-verkisto de la Granda Persa-Esperanto-Persa
vortaro.
En la centro kunsidas:
- Sabz Andishan Instituto (SAI),
- Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO),
- prepar-komitato de Irana Esperanto-Asocio (IREA),
kaj estas kunveneblo ankaux por aliaj kluboj.
Eblecoj en la centro: retposxto kaj telekopiado, bibliotek(et)o,
libroservo, diversaj E-kursoj, konstantaj semajnaj kunvenoj. Kontaktoj al
Irana Esperanto-Centro:
Stratadreso: Tehran, str. Motahari n-ro 17, 2-a apartamento, 2-a etagxo
Posxta adreso: P.O. Kesto 17765-184, Tehran, Irano
Telefono: +98-21-850529
Fakso: +98-21-6236913
Retadreso: irejo@forigu.neda.net
Inf: Reza Torabi, dir.
***************************************************************************
Gxemeligxo Havanna-Triesto
==========================
Pasintjare auxtune 2 reprezentantoj (G. Valle kaj C. Zobeni) de la
Triesta E-Asocio vojagxis tra la kuba insulo, kaj vizitis diversajn
Esperanto-Klubojn. Cxar naskigxis sinceraj rilatoj de amikeco kaj deziro
de konstanta kunlaboro - estis decidite starigi gxemelajn rilatojn kun la
E-organizo de Santiago de Cuba.
Cxi-jare en auxgusto dum la vizito de la kuba reprezentanto P. Martinez
en Triesto tiu kontraktado okazis ankaux formale en oficiala ceremonio
per transdono de pergamena atestilo.
Pri la ceremonio kaj gxemeligxo raportis per longaj artikoloj ne nur la
loka tagjxurnalo, sed kaptis la okazon ankaux la urbestro de Triesto,
Riccardo Illy, kiu sendis salutleteron al sia Havanna kolego pere de la
E-reprezentanto.
A. V.
***************************************************************************
Grupfondigxo
============
En la lastaj jaroj preskaux cxiuj E-grupoj malfondigxis en Hungario.
Kontrauxe al tiu tendenco en septembro ni tamen sukcesis fondi novan E-
klubon: "Amikara Rondo Esperantista" en la urbo Komarom.
Niaj kunvenoj okazas cxiun lundon, kaj ni bonvenigas cxiujn
interesigxantojn. Al la membraro plejparte apartenas komencantoj, do ni
havas malmulton da esperantajxoj. Por praktiki la lingvouzon ni gxuus
cxiujn riceveblajn helpsendajxojn, kiel salutleteroj, bildkartoj ktp. el
diversaj landoj. Nia adreso:
Amikara Rondo Esperantista,
HU-2921 Komarom-Szony, Petofi u. 3. Hungario
***************************************************************************
Herzog protektos la berlinan UK-n
=================================
La federacia prezidento de Germanio, prof. Roman Herzog, estos la Alta
Protektanto de la berlina UK en 1999. Laux sia akcepta letero al la
prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Frank Stocker, li opinias ke
"Universala Esperanto-Asocio de longe metas sian laboron en la servon de
la interkomprenigxo de popoloj" kaj ke "Universalaj Kongresoj estas
kolono de tutmonde ampleksa kunlaboro".
Herzog jam akceptis similan funkcion en 1996, por la 52-a Internacia
Junulara Kongreso en Guntersberge.
CO de UEA
***************************************************************************
Kiel verki gazetaran komunikon?
===============================
Kiam oni verkas gazetaran komunikon, oni devas kompreni, ke ne temas pri
teksto por publikigo en gazeto. Oni neniam skribu sur gazetara komuniko
"por publikigo", aux transdonante tian komunikon al jxurnalisto diru "cxi
tion via gazeto certe povos uzi". Tio donas tre neprofesian impreson kaj
ofte tiaj gazetaraj komunikoj baldaux trovigxos en ronda arkivujo - la
rubujo.
Oni memoru, ke gazetara komuniko celas nur informi la jxurnalistojn. Ili
mem decidos laux siaj propraj kriterioj cxu la afero estas interesa, kaj
se jes, ili mem verkos siajn artikolojn.
Tamen, se oni komprenis cxi-tion, neniel estas malavantagxo, se gazetara
komuniko estas bone kaj interese verkita.
Male, bona gazetara komuniko aspektas preskaux same kiel bona gazet-
artikolo: la titolo kaptas la atenton, la enkonduko redonas la cxefan
enhavon de la komuniko, sed samtempe logas al plua lego. Kvankam la celo
ne estas, ke la gazetara komuniko aperu en gazeto, bona gazetara komuniko
devus povi aperi en gazeto. La lingvajxo devas esti absolute senriprocxa,
lauxnorma kaj afereca.
En la teksto oni rakontu precize kio okazos, sed ankaux mallonge informu
pri la Esperanto-movado. Oni evitu esprimi siajn privatajn opiniojn
("Esperanto devas igxi cxies dua lingvo", "Esperanto estas la plej facila
lingvo de la mondo"), troigajn aux nebulajn argumentojn ("Du milionoj da
homoj parolas Esperanton", "En cxiuj landoj trovigxas esperantistoj",
"Estas nur 16 reguloj en la gramatiko de Esperanto kaj neniuj esceptoj").
Anstatauxe oni menciu faktojn, ekzemple pri Universala Kongreso oni povas
konstati, ke cxeestis "2.543 partoprenantoj el 67 landoj", pri UEA: ke
gxi "havas delegitojn en 88 landoj". Estu lauxeble multaj interesaj
faktoj, inter kiuj la jxurnalisto povu elekti.
La aspekto de gazetara komuniko devas esti profesia - gxi nepre ne estu
manskribita aux ecx tajpita, sed komputile preparita kaj bele printita.
Ofte estas plej bone sendi gazetaran komunikon fakse, tiam gxi sxajnas
pli aktuala ol letero, kaj krome tiam eblas poste telefoni al la
redakcio, kvazaux por kontroli, cxu la fakso fakte alvenis.
En cxiu gazetara komuniko kompreneble estu la nomo kaj telefon-numero de
persono, kiu povas rakonti pli pri la temo, kaj tiu ankaux estu
atingebla, prefere dum la laborhoroj.
el TEJO Tutmonde, jul-sept. 97
***************************************************************************
Kiun bildon ni prezentu?
========================
Lige al la sekvajara UK, la "Rondalpa Junularo" (pascal.lecaille@forigu.
wanadoo.fr) invitis cxiujn franciajn E-societojn kaj asociojn por "Inter-
Asocia Seminario pri Informado".
La unua parto de la seminario okazos novembre, kaj celas diskuti
demandojn, kiel: kiun bildon de E-o ni prezentu?, kiuj kaj kiaj estas
niaj bezonoj por trafe informi?, kiujn rezultojn ni jam atingis?, kiaj
kunlaboroj eblas inter ni?, kiel efike uzi modernajn komunikilojn? En la
dua parto (printempe) oni povos jam pritaksi la eventualan evoluon de la
komuna strebado.
el Franca E-isto 487
***************************************************************************
La "Listo de Pirlot" allogas jxurnalistojn
==========================================
La listo de euxroparlamentanoj, kompilita de Germain Pirlot estas alloga
temo por jxurnalistoj. Pruvas tion la elsendo de Radio Auxstria la 5-an
de auxgusto kaj la granda, tutpagxa artikolo pri la sama temo en la viena
taggazeto Wiener Zeitung la 26-an de septembro.
Fine de septembro estis 117 euxroparlamentanoj (18.7 % de la tuto), kiuj
opinias ke Esperanto povus iel helpi en la solvado de la lingva
problemaro en Euxropa Unio.
Leopold Patek
***************************************************************************
Adepto de Esperanto - kandidato por Moskva Urba Dumo
====================================================
Membro de Popola Rusia Esperanto-Movado (PREM) kaj ankaux de Esp-Radikala
Asocio, ERA Nikolaj Hramov farigxis sendependa kandidato por Moskva Urba
Dumo (konsilio) en 25-a balotregiono.
Partoprenantoj de Rusia Esperantista Kongreso, kiu okazis cxi-jare en
Moskvo, memoras lin elpasxantan dum la inauxguro kun interesa kaj
ricxenhava parolo. Li estas Sekretario de Antimilitarisma Radikala Asocio
kaj estas konata kiel arda defendanto de homaj rajtoj. La balotado okazos
la 14-an de decembro.
inf: Mikaelo Cxertilov
era@forigu.glasnet.ru
***************************************************************************
Mia vivo cxe Monda Turismo
==========================
Monda Turismo (MT) estas internacia asocio por faciligo de internacia
turismo per aplikado de Esperanto, fondita en Vieno 1970, aligxinta al
UEA en 1992. La nuna Centra Oficejo de MT kun Turisma Servo
"Esperantotur" sidas cxe M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz,
Polio, tel.: +48-52-460082, (http:\\www.bydg.pdi.net\ txurismo\),
organizas internaciajn turismajn arangxojn kaj lernejon "Internacia
Studejo pri Turismo kaj Kulturo".
MT invitis min kiel gvidanton pri la japana abako "Soroban" kadre de la
printempa semestro de la lernejo. Mi pagis ir-revenan koston inter
Japanio kaj Polio (nur 73.000 enoj per Aeroflot), sed logxado kaj
mangxado estis senpagaj. Mi faris ne nur la kurson de la abako, sed
ankaux tiujn de la japanaj faldpapero "Origami", lingvo, kulturo kaj
turismo en Kioto, petite surloke. Kiam mi ne laboris cxe MT, mi
prelegvojagxis enlande kun instruista abakego kaj multaj porlernejaj
abaketoj.
La unuan semajnon mi gastis cxe Irena Kladzinska, arkitekto. Irena estis
nur dusemajna esperantisto kaj volis paroli kun mi en la angla, sed mi
malakceptis. Dum mia restado cxe sxi, sxia Esperanto rimarkinde
progresis. Nin kaptis multe da komunaj temoj: vivo kaj viro. Sxi havis
multon diskuti, kio rezultis paroligi sxin.
La lastajn du semajnojn mi logxis cxe MT, kies domo konsistas el kvar
etagxoj. En la 3-a etagxo estas oficejo, kursejo, kunsidejo, gastejo
(unulita) kaj necesejo. En la 2-a etagxo logxas la familio Andrzej
Grzebowski, la prezidanto de MT. En la 1-a etagxo logxas la familio
Ryszard Grzebowski, frato de Andrzej. En la subtera etagxo estas vendejo
de mangxajxoj kaj trinkajxoj nomata "Espero", posedata de Riszard.
MT dungas direktoron de la Oficejo Tomasz Kudrewicz, direktoron de
"Esperantotur" Regina Grzebowska (la edzino de Andrzej), oficistojn
Andreo (ilia filo) kaj Gosxja iu. Antaux la 9-a horo Regina eklaboras, la
aliaj sinsekve. Je la 23-a Tomasz finas labori. Abundas oficejaj kaj
lernejaj laboroj, multaj vizitantoj, kunlaborantoj.
Lernantoj studas pri internaciaj turismo kaj kulturo (itk) krom lingvoj,
semajne 20 horojn. Post unu jaro ili ricevas diplomon de organizanto de
itk, post du jaroj atestilon de memstara laboranto de itk, post tri jaroj
licencon de specialisto de itk. Instruistoj estas el multaj landoj
invititaj esperantistoj kaj polaj fakuloj pri itk.
TAHIRA Masako
mll el La Movado majo/97
***************************************************************************
Mallonge
========
Cxina posxto pasintjare plurfoje uzis Esperanton apud cxina lingvo sur
siaj porokazaj stampiloj.
* * *
Pakistana E-Asocio eldonis dum sia ekzisto cx. 30 librojn. En 10 urboj
estas aktivaj grupoj.
* * *
En Vicenzo (IT) la vicurbestro malkovris strat-tabulon. Ekde majo la
strato nomigxas D-ro Zamenhof.
* * *
Okaze de la kandidatigo de Kroatio por la UK en 2000, la urbestraro de
Varazdin en Kroatio disponigis al la E-klubo novan ejon. La ejo estas
disponigita danke al la interveno de la urbestro Alfred Obranicx.
* * *
Brita kongreso - '98
--------------------
La 82-a brita kongreso de Esperanto okazos en urbo Chester, inter 10-13
de aprilo. La cxeftemo estos "Esperanto por Edukado". Okazos ankaux
teatrajxoj. Eksterlandanoj cxefe estas bonvenaj. Kontaktu al: Brian
Burbett, sekr. de LKK, Nant yr Hafod Cottage, Llandegla, Wrexham, LL11
3BG, Britio.
* * *
Cxina E-Eldonejo eldonis la unuan volumon de grandioza cxina romano
"Rugxdoma songxo", kiu post la apero de la kompleto estos la plej
ampleksa beletra traduko gxis nun aperinta E-lingve. (Starto 4/96)
* * *
La unua kino-vespero
--------------------
En la unua semajn-fino de oktobro okazis la unua kino-vespero en la
japana Esperanto-Domo kun partopreno de 15 gastoj. Oni prezentis du
filmojn (Spuroj de la Avo kaj Angoroj). Pro la bona sukceso atendeblas
similaj vesperoj ankaux estonte. Inf: Reza Kheir-khah, "yumeiho@forigu.
majic.ne.jp"
***************************************************************************
HUNGARA ANGULO
//////////////
Abonu gazetojn por 1998!
------------------------
- Cxe Attila Kovacs (Cosoft Bt, 7601 Pecs, pf. 374. Tel: 06-30-608051
rete: cosoft@forigu.mail.matav.hu) estas aboneblaj la revuo MONATO (2800 Ft),
La Jaro (4000 Ft), Scienca Revuo (4000 Ft, inkluzive la membrecon en
ISAE).
- Eventoj estas abonebla cxe LINGVO-Studio, 1675 Bp. pf. 87. por 2950 Ft.
- Kontakto kaj Esperanto: Hungaria E-Asocio: 1061 Bp. Andrassy u. 27,
tel: 2680306
- Juna Amiko: Monika Molnar, 9735 Csepreg, Sagvari u. 21.
- La Kancerkliniko: Anna Besenyei, 1117 Budapest, Szeremi ut. 21. IV em.
20, Tel: 1626440
***************************************************************************
ESPERANTO EN RADIO
//////////////////
Esperanta radioelsendo en la Interreto
======================================
De la 20-a de oktobro 1997 Pola Radio cxiutage elsendas 4-minutan
programeron en E-o per la interreto. Cxi tiu nova iniciato ebligas la
auxskultadon de tiu E-informservo en la tuta mondo je kioma ajn horo tage
aux nokte.
De la reagoj de niaj ret-auxskultantoj dependos, cxu de la 1-a de januaro
1998 - komencigxos aux ne komencigxos plena duonhora radioelsendo de Pola
Radio en E-o pere de la reto.
Do, Pola Radio petas, ke oni sendu al la adreso: pettyn@forigu.radio.com.pl
respondojn al la demandoj:
- Kion vi pensas pri la signifo de la nova iniciato de Pola Radio por la
globskala informado?
- Kion vi pensas pri la longeco de cxi tiu nuna 4-minuta programero de
Pola Radio en E-o? Kion vi opinias pri eventuale plilongigo? Se jes,
kiaspecajn programerojn vi dezirus auxskulti en tiu plilongigota
programero aux radioelsendo en E-o?
- Kion pri Polio vi dezirus ekscii per la E-elsendoj de Pola Radio?
- Kion vi opinias pri la nuna stato de la informado pri Polio en via
lando? Cxu gxi estas kontentiga aux ne? Kian rolon en tia informado povus
ludi la plivastigitaj E-elsendoj de Pola Radio en la reto?
La respondoj al la menciitaj demandoj povas influi eventualan decidon pri
la plilongigo de la ret-elsendo.
Bonan ret-auxdeblecon deziras al vi
Andrzej Pettyn,
estro de la E-Redakcio de Pola Radio
Rim: La adreso de la reta 4-minuta radioelsendo en E-o estas jena:
http://www.wrn.org/stations/poland.html
- La auxskulta programo RealAudio estas senpage elsxutebla de la retpagxo:
http://www.real.com/
***************************************************************************
KONKURSOJ
////////
Kulturaj konkursoj de TEJO
==========================
En 1998 kaj 1999 okazos TEJO-projekto nomata "kulturaj konkursoj". Ili
dividigxas en 4 kategorioj, la unua estas desegnado kaj celas nur
infanojn gxis la agxo 15. Gxi volas interesigi kaj esperantistojn kaj ne-
esperantistojn (limdatoj: 30-a de aprilo 1998 kaj 1999).
La dua kategorio temos pri satiroj (limdato: 31-a de oktobro 1998), la
tria, pri komiksoj kaj bildstrioj (30-a de aprilo 1999) kaj la kvara
(limdato: 31-a de oktobro 1999) temos pri videofilmoj kaj celas ankaux
ne-esperantistojn.
La konkurso por cxiu kategorio okazos nur unu fojon en tiu unua periodo
de la konkursoj, krom tiu pri desegnado por infanoj kiu okazos cxiujare.
TEJO volas instigi la partoprenon per allogaj premioj (monaj kaj laux
formo de komiksoj, KD-oj kaj libroj) kaj fidas je la amasa partopreno de
la esperantistaro.
Por la unua kategorio estos bezonata la helpo de gepatroj instigante
iliajn infanojn fari desegnajxojn por la konkursoj. Post tiu cxi unua
periodo TEJO volas eldoni libron kaj videofilmon kun la premiitaj verkoj.
Pli detalaj informoj aperos en postaj artikoloj. Se tamen vi volas jam
nun ricevi pli da informoj kontaktu:
Miquel Gomez i Besos
vicprez. de TEJO
Nideggerstr 9, DE-50937 Koln, Germanio
rete: Tejo_Oficejo@forigu.bn.maus.de
***************************************************************************
INSTRUADO KAJ ILEI
//////////////////
Ontaj instruistoj
=================
En la Pedagogia Akademio en la urbo Cxakovec, Kroatio lernas Esperanton
28 studentoj, estontaj instruistoj. La kurson gvidas prof. Tihomir
Engler. Kontaktadreso:
Pedagosxka Akedemija, HR-42000 Cxakovec-Buzovec, Kroatio
***************************************************************************
ANONCETOJ
/////////
Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj
-----------------------------------
Mi sercxas cxiujn filatelajn dokumentojn por priskribi la historion de la
internacia lingvo ekde la zamenhofa periodo gxis nun. Mi bezonas ekzemple
dokumentojn pri la urboj, kie vivis Zamenhof kaj, kie okazis la
Universalaj Kongresoj, pri la famaj homoj, kiuj praktikis Esperanton aux
estis favoraj. Se vi deziras helpi min, bonvolu kontakti: Jean Pierre
Ducloyer, 1 - Allee de Kernisy, FR-29000 Quimper, Francio.
* * *
La TTT-ejo de Itala E-Junularo sxangxigxis je la nova servilo cxe
www.newlog.it/esperanto/ iej.htm krome mia nov-nova retadreso estas la
jena: Federico.Gobbo@forigu.newlog.it
* * *
Germanaj abonantoj de Eventoj havas la eblecon por auxtomata transkontigo
(Einzugsverfahren) por transpagi la abonkotizojn de Eventoj! Por arangxi
tion bv. kontakti nian peranton: Alfred Schebert, Pf. 1539, DE-82355
Weilheim, tel: -08809-757, fakso: 08809-1234.
* * *
Prof. Stop-Bowitz, longjara prezidanto de Int. Scienca Asocio
Esperantista ISAE, auxtoro de multaj publikajxoj, internacie konata
aktivulo en pluraj fakoj, mortis la 31-an de oktobro pro subita embolio.
Ni funebras kaj kondolencas.
***************************************************************************
KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////
Mi estas 11-jara kaj sercxas amikojn. Skribu al mi! Dayan Sabido Roque,
calle 17 # 2601 % 26 y 28, Pedro Betancourt-Matanzas, Kubo-42700.
Mi estas studentino pri politikaj sciencoj, 22-jara, komencanto. Skribu
al mi! Varotto Luisa, via Ponterotto 34, IT-35010 Limena, PA, Italio.
Junulino 20-j, studas en universitato en la arta fakultato, deziras
korespondi en E-o, la angla kaj itala lingvoj. Interesigxas pri muziko,
pentroarto kaj gast-intersxangxo. La foton oni povas ricevi per retposxto
de "kogan @forigu.post8.tele.dk" aux de hejma adreso: Ekaterina Kratiouk, kanal
Gribojedova, 96/2 - 24, RU-193036, Peterburgo, Rusio.
Miguel Angelo Caridade Prara, frauxlo 24-jara, dez. kor. tutmonde. Temoj
kiel E-movado, junulara E-movado, muziko, informadiko, tutmonda amikeco,
ktp. Adreso: R. Rocha Peixoto, no-41-Bacu-Sao Goncalo-RJ, Brazilio. CEP
24467-190. Rete: angelo@forigu. urbi.com.br
***************************************************************************
BAZAJ INFORMOJ
//////////////
Esperantaj mallongigoj
======================
En la Esperanta gazetaro oni ofte renkontas mallongigojn. Cxi-foje ni
listigas kelkajn ofte renkontitajn el ili, sed ne sercxu cxi tie nomojn
de E-asocioj aux internaciajn bankajn kodojn de monunuoj.
AdE - Akademio de Esperanto
AM - aligita membro de UEA (pere de iu landa asocio)
aulem - Esperanta novajxgrupo en interreto: alt.uu.lang.esperanto.misc
bk - bildkarto
CED - Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la monda lingvo-problemo
CD-ROM - codoromo, komputila laserdisko
CO - Centra Oficejo
cx. - cxirkaux
D - delegito de UEA
dez. - deziras, dezirantoj
EK - Esperanto-klubo
EU - Euxropa Unio
EP - Euxroparlament/an/o
Eve - Eventoj
FD - fakdelegito de UEA
HdE - Heroldo de Esperanto
i.a. - inter aliaj
IEM - Internacia Esperanto-Muzeo
IJF - Internacia Junulara Festivalo (granda printempa junulara arangxo
en Italio)
IJK - Internacia Junulara Kongreso de TEJO
IJS - Internacia Junulara Semajno (granda somera junulara arangxo en
Hungario)
IM - individua membro de UEA
IRK - internacia respondkupono (perposxta pagilo)
IS - Internacia Seminario (granda jarfina junulara arangxo en Germanio)
JD - junulara delegito de UEA
k - kaj
k.s. - kaj similaj
KCE - Kultura Centro Esperantista (en Svisio)
KD - kompakt-disko
KKS - konstanta kongresa sekretario
kor. dez. - korespondi deziras
KSM - Koresponda Servo Mondskala
LA - Landa Asocio (ekz. en UEA)
LF-Koop - Kooperativo de "Literatura Foiro"
LKK - loka kongresa komitato
L.S. - LINGVO-Studio
LS - Landa Sekcio (ekz. en TEJO)
MA - membro-abonanto, individua membro de UEA kun abono al "Esperanto"
MG - individua membro de UEA kun la "Gvidlibro"
MJ - individua membro de UEA kun la "Jarlibro"
ndlr - noto de la redaktoro
OK - Organiza komitato
p. - pagxo
p/a - posxtadrese (cxe la adreso de iu, c/o)
PAG - Plena Analiza Gramatiko de Esperanto
PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
PK - Plenumkomitato
PMEG - Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (en interreto)
PS - Pasporta Servo
red. - (la) redaktoro
s-ano - samideano
s-ro - sinjoro
sce - Esperanta novajxgrupo en interreto: soc.culture.esperanto
sk - sendokostoj
t.e. - tio estas
UK - Universala Kongreso de Esperanto
VEB - Virtuala Esperanto-Biblioteko, la centra Esperanta retpagxo en
la reto http://www.esperanto.net/veb/
VD - vicdelegito de UEA
Z - Zamenhof
ZEO - Zamenhofa aux Esperanta Objekto
***************************************************************************
HUMURO
//////
Ekzamenoj
---------
- Diru al mi, kiu esperantigis "Infero" de Dante?
- Ehm...
- Cxu vi ne rememoras? Ka... Kalo...
- Pardonu profesoro, mi ne rememoras.
- Kalocsay! Kien vi iras? - aldonas la profesoro. "Kial vi foriras?!"
- Sed profesoro, vi jam vokis alian!
* * *
Neesperantista hundo
--------------------
Cxagrenita, iu viro diras al amiko:
- Mia hundeto forfugxis antaux du tagoj kaj mi ne plu trovis gxin.
- Kial vi ne aperigas anonceton en "Eventoj"?"
- Estus senutile, la malfelicxa hundeto ne scipovas Esperanton...
Luca Dario
lucda@forigu.omninet.it
***************************************************************************
***************************************************************************
EVENTOJ, n-ro 135, 1/oktobro-97
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
***************************************************************************
***************************************************************************