Retposxta versio de Eventoj 117 - 1/januaro '97
***********************************************
Esperanto en 1996
=================
En 1996 estis speciale fruktodonaj rilatoj inter esperantistoj kaj
internaciaj organizajxoj. Iuj kredis vidi la komencon de nova epoko en
la rilatoj kun Unesko. Esperantistoj partoprenis kaj en la junulara
konferenco de Unesko kaj en gxia gxenerala konferenco de NRO-oj, kaj
Esperanto rolis en kelkaj referajxoj dum la Konferenco pri Lingvo kaj
Komunikado, kunauxspiciita de Unesko, pri la temo "Lingvoj kaj
tutmonda edukado".
Eminentuloj de Unesko kaj UN partoprenis apud specialistoj pri lingvaj
rajtoj kaj lingvopolitiko ankaux en la Nitobe-seminario, seminario
organizita kadre de la Universala Kongreso de Esperanto en Prago pri
la temo "Lingvo por internaciaj paco kaj demokratio". Cxi tiu
seminario estis omagxo al la historia vizito de d-ro Nitobe Inazo,
asista gxenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, al la Universala
Kongreso de Esperanto okazinta en la sama urbo precize 75 jarojn pli
frue. (La tre favora raporto de Nitobe ne kondukis en tiu epoko al
subteno de Esperanto fare de la Ligo de Nacioj cxefe pro la
kontrauxstaro de la franca registaro.)
Esperantistoj kontribuis ankaux al la Monda Konferenco pri Lingvaj
Rajtoj, iniciatita de la verkista organizajxo PEN Internacia, kie ili
povis atentigi, ke Lingvaj Rajtoj aplikigxu ankaux al la multaj
lingvoj sen teritorio.
La Esperanto-movadon karakterizas granda diverseco en la celoj kaj
opinioj de gxiaj subtenantoj, sed okazis en 1996 tre sukcesa provo
resumi gxiajn principojn en konciza dokumento. La "Manifesto de
Prago", kiu trovis la aprobon de jam miloj da esperantistoj,
priskribas la celojn de la Esperanto-movado sub la titoloj Demokratio,
Transnacia edukado, Pedagogia efikeco, Plurlingveco, Lingvaj rajtoj,
Lingva diverseco, kaj Homa emancipigxo. Oni invitas al cxiu unuopa
organizajxo kaj homo aligxi al la strebado. La teksto de la Manifesto
de Prago estas tradukita al diversaj naciaj lingvoj kaj diskonigita
tra la landaj Esperanto-asocioj kaj la komputila reto.
En 1996 plu kreskis la nombro de membroj de la Euxropa Parlamento,
kiuj subtenas eventualan uzadon de Esperanto por helpi al solvado de
la lingva problemaro en Euxropa Unio. Esprimis sian subtenon jam 85 el
la 626 deputitoj.
En pluraj universitatoj komencigxis novaj kursoj pri Esperanto.
Esperanton oni instruis la unuan fojon en la Universitatoj de Valencio
kaj Havano, en Sieno (Italio) oni starigis universitatan kurson pri
Esperanto cxefe por instruistoj en italaj lernejoj, kaj la Esperanto-
fako de la Universitato ELTE en Budapesxto ofertis, jam la trian
fojon, sian trijaran internacian korespondan kurson pri
interlingvistiko kaj esperantologio, kiu pretigos siajn studentojn por
posta doktorigxo.
La pli ol 3000 partoprenantoj de la cxi-jara Universala Kongreso de
Esperanto, en Prago en julio, havis sian propran "kongresan
universitaton" kun prelegoj pri diversaj sciencaj fakoj. Cxi-jare oni
unuafoje bonvenigis nobelpremiiton inter la prelegantoj: Reinhard
Selten, kiu ricevis nobelpremion pro ekonomio en 1994, prelegis
popularige pri sia propra fako ludoteorio. Poste li gvidis okhoran
kurson pri ludoteorio, kiun kunorganizis Akademio Internacia de la
Sciencoj (AIS). AIS, kiu festis en 1995 kaj sian 10-jarigxon kaj la
aligxon de la 1000-a membro de sia Internacia Scienca Kolegio, celas
per Esperanto plibonigi la internacian sciencan komunikadon. Gxiajn
celojn aprobas interalie Mihail Gorbacxov, kiu en septembro cxijare
anoncis sian kunlaboron kiel honora profesoro.
Krom la tre sukcesa Universala Kongreso en Prago oni povas aparte
mencii el la centoj da Esperanto-renkontigxoj en 1996 - de
skisemajnfinoj en Svisio gxis studsesioj en Slovakio, de seminarioj
pri ekologio gxis seminarioj pri financado - la Infanan Kongreseton,
kiu okazis samtempe kun la Universala Kongreso, kaj kiun partoprenis
59 Esperanto-parolantaj infanoj. Gxin sekvis la 18-a Renkontigxo de
Esperantistaj Familioj, al kiuj venis 26 familioj el 15 landoj. La
tradicie forta Esperanto-movado en Cxinio gastigis la Unuan Azian
Kongreson en Sxanhajo, kun 584 partoprenintoj, por heroldi novan
tradicion de tiukontinentaj kongresoj, dum la relative juna movado en
Tanzanio invitis jam la Kvaran Afrikan Kongreson. En Cxinio okazis
ankaux la 5-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko
en Esperanto, en kiu partoprenis pli ol 500 sciencistoj.
Oni festis en 1996 la centjarigxon de Esperanta teatro, cxar en 1896
okazis en Smolensk la unua teatra prezento en Esperanto. Tial teatro
okupis gravan pozicion en la artaj programoj de la cxi-jaraj
Esperanto-kongresoj. Floris ankaux Esperanta muziko, speciale dum la
junularaj renkontigxoj. Dum la Kultura Esperanto-Festivalo en
Kopenhago koncertis muzikistoj el Svedio, Francio, Zairio kaj Brazilo,
kaj oni vendis tri novajn kompaktajn diskojn de Esperanta muziko,
inkluzive de la dua volumo de Vinilkosmo-kompil', kiu kunigas kantojn
en Esperanto, plejparte rokajn, de 20 diversaj grupoj.
Oni pli kaj pli auxdas hodiaux pri la komunikaj ebloj de Interreto.
Esperantistoj ne postrestas en sia aplikado de la reto. Gxis la fino
de 1996 jam 250 Esperantaj organizoj kaj gazetoj reklamis sian
retadreson, kaj dekoj havas siajn proprajn TTT-pagxojn. La magazino
MONATO, internacia magazino pri politiko, ekonomio kaj kulturo,
disponigas en siaj TTT-pagxoj elekton el siaj artikoloj, kaj la
dusemajna gazeto EVENTOJ, kies 100-a numero aperis en aprilo, anoncis,
ke baldaux aperos ankaux retposxta eldono. Inter la miloj da TTT-
pagxoj en Esperanto (Flandra Esperanto-Ligo sola ofertas pli ol 1 MB
da informoj kun propra sercxilo) oni povas trovi interalie kalendaron
de Esperanto-renkontigxoj, horarojn de Esperanto-programoj en radio,
librokatalogojn, grandajn verkojn pri gramatiko kaj komputiko, multajn
literaturajn verkojn, informojn pri Esperanta muziko, katalogojn de
Esperanto-bibliotekoj, la Esperantan hejmpagxon de japana sake-farejo,
informojn pri Esperanto en diversaj naciaj lingvoj, kaj ecx pagxon pri
la aktorino Sandra Bullock, kun bildoj. Por helpi al esperantistoj
krei siajn proprajn TTT-pagxojn aperis jam du kursoj pri HTML
(libroforme kaj en TTT), kaj Esperanto-kurso por portugallingvanoj
aldonigxis al la listo de Esperanto-kursoj en la reto. Kun la novaj
teknikaj ebloj komuniki elektronike kun la tuta mondo sentigxas des
pli la lingvoproblemo, do la komputila reto estas fekunda tero por
Esperanto.
Inter la centoj da novaj libroj de 1996 oni povas mencii du novajn,
grandajn vortarojn, hungara-Esperanta kaj itala-Esperanta, novan
posxformatan eldonon de Pasporta Servo kun adresoj en 68 landoj de
esperantistoj bonvenigantaj Esperanto-parolantajn gastojn, Esperantajn
tradukojn de "La sercxado de la perfekta lingvo" de Umberto Eco kaj la
dramo "Auxdienco" de Vaclav Havel, kiu estis Alta Protektanto de la
Universala Kongreso en Prago, kaj jam la 5-an volumon de Asteriks en
Esperanto.
En 1996 la Esperanto-movado gratulis interalie al Zsuzsa Polgar, kiu
igxis en februaro virina mondcxampiono pri sxako, kaj kies tuta
familio parolas Esperanton, al Ralf Gion Frohlich, aktivulo en la
junulara esperantista movado, kiu elektigxis en marto kiel prezidanto
de Euxropa Kunordiga Buroo de Internaciaj Junularaj Organizoj, al Nora
Moerbeek, kiu en aprilo ricevis sxtatan ordenon pro sia agado en Ligo
Internacia de Blindaj Esperantistoj, kaj al Reza Kheir-khah, irana
esperantisto, kiu en junio atingis bonan lokon en japana
prelegkonkurso per sia prelego pri "Azio kaj la komuna lingvo".
Edmund Grimley Evans
Rim: Cxi tiu artikolo eble estas utila por nacilingva informado. Vi
rajtas traduki kaj adapti gxin por tia uzo, sed bonvole menciu "Laux
artikolo de Edmund Grimley Evans en Eventoj". Bonvole informu min pri
via uzo kaj, se eble, donu al mi la tradukon en formo tauxga por
enretigo. Cxe la komenco de cxi tiu pagxo estas listo de la jam
ekzistantaj tradukoj/adaptoj.
La adreso de cxi tiu pagxo estas:
http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/ 1996.html
**********************************************************************
Alvoko al infanoj
=================
-> Plej junaj membroj de Kroata Esperantista Unuigxo, kursanoj en la
bazlernejoj okaze de Kristnasko kaj Novjaro direktas cxi mesagxon al
siaj samagxuloj tra la mondo.
Karaj samagxuloj,
-----------------
Pluraj samagxuloj en nia lando suferis dum la militaj jaroj. Infanoj,
kiuj restis sen patroj, hejmoj, parencoj, plej bone scias kaj memoras
la terurajxon nomata milito.
Ni ne deziras, ke iu ajn en la mondo plu suferu pro gxi.
Ankaux ni ne deziras militon en niaj ludoj, ni ne deziras "militkapti"
kaj "mortigi" niajn amikojn dum niaj ludoj. Ni deziras pacon dum
ludado, pacon en la mondo.
Ni invitas vin, ke ankaux vi forjxetu militludilojn!
Samagxuloj!
-----------
Ni kune invitu niajn gepatrojn, ke ili pli da tempo pasigu kun ni, ke
ili ne provu acxeti amon donacante militludilojn. Ili ebligu al ni
pacan kaj senzorgan infanagxon dum kiu ni povus ekkoni kulturajn kaj
naturajn belojn de niaj kaj aliaj landoj.
Ni ankaux invitu sxtatestrojn, ke ili auxskultu niajn vocxojn kaj
finance malapogu tian industrion kaj vendistojn.
Finante cxi mesagxon, ni deziras al cxiuj Felicxan Kristnaskon kaj
pacan Novjaron en varmaj hejmoj kun senlima gepatra amo.
Zagrebo, decembro 1996
Junaj membroj de
Kroata Esperantista Unuigxo
perita de mbelosev@forigu.public.srce.hr
**********************************************************************
"Kasxitaj dokumentoj" de UEA
============================
-> Ankaux en elektronika formo estas devige disponigi la usonajn
registarajn dokumentojn, materialojn...
La jxus akceptita, plej nova legxo, aprobita de la Usona Kongreso
(=parlamento) devigas la sxtatajn instancojn, oficejojn aperigi siajn
dokumentojn ankaux en elektronika formo, kaj pli bone utiligi la
eblecojn de Internet en la diskonigo de la registaraj informoj.
La nova legxo estas konsiderata kiel registara respondo al la legxo
pri la "libereco de la informfluo". Tiuj sxangxoj plifaciligas la
akiron de la registaraj informoj - diris Patrick Leahy, usona
senatoro. Usonaj civitanoj havas la rajton vidi, kiel funkcias aux ne
funkcias ilia registaro.
Eltirajxo el la revuo
Chronicle of Higher Education (96.09.27., A30)
pere de la servo "Edupage"
* * *
Leginte la supran artikolon venis la demando al mia kapo: kaj kio pri
nia UEA kaj niaj landaj asocioj?
- Kiam ni povos rete atingi la aktualajn dokumentojn pri nia
"registaro"? (Dokumentojn pri UEA, CO, estraroj, statuto, cxiuj
regularoj, kontraktoj kun fakaj asocioj, protokoloj de Komitat- kaj
estrarkunsidoj, estraraj raportoj de la gxisnunaj jaroj,
statistikajxoj, financaj raportoj, ktp, ktp. kaj la samo pri la
landaj asocioj...)
- Cxu ankaux UEA (kaj la landaj asocioj) estas same demokratiaj kiel
la usona socio?
Laszlo Szilvasi
**********************************************************************
ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////
Lingvo-politiko de UEA
======================
Kio estas lingvo-politiko de UEA (aux pli vaste: de la Esperanto-
komunumo) kaj cxu ni bezonas gxin?
Tion sin certe demandos ne nur la legantoj de Informilo por
Interlingvistoj, IpI (mi atentigas pri mia kontribuo cxi rilate en
Esperanto 5/96). Per seminario, okazinta tuj antaux la malfermo de la
UK en Prago, la Komitato de UEA - laux lastjara komitata rezolucio -
klopodis trakti la supran demandon.
La idea fono por la ellaboro de Esperanta lingvo-politiko estas la
fakto, ke dum la komitataj, estraraj kaj aliaj kunsidoj de UEA
gxenerale mankas tempo, por vere sisteme trakti bazajn strategiajn
problemojn, ne nur de UEA, sed de la tuta Esperanta lingvo-komunumo.
Tro rapide bakigxas iuj grandiozaj planoj sen vere profunda scio pri
la necesoj kaj potencialoj de la E-movado, sen analizo de la
neesperantistaj situacioj. Se iam donigxus iuj sxancoj por
konsiderinde fortigi la pozicion de Esperanto, ekzistus la dangxero,
ke simple mankos la necesaj movadaj kondicxoj por altnivele respondi
al la sxancoj (ekz. en Euxropa Unio ks). Necesas do multe pli
profundaj diskutoj, por alveni al pli bone motivita kompreno pri
neceso kaj la nunaj realaj ebloj.
Dum la lastaj jaroj la movado evidente malfortigxis. Aktivajxoj
malaperas, (kvankam jes ja, foje novaj rimarkeblas). Granda aro da ili
tamen parte aux komplete dependas de unuopuloj kaj pli estas sekvoj de
individuaj intuicioj kaj preferoj ol de prioritataj necesoj. Strategie
gravaj kampoj restas nesuficxe plugitaj (ekz. altnivela faka aplikado,
terminologio, esperantologio, leksikografio). En aliajn oni investas
multe da energio kaj mono, kvankam la homaj kaj financaj fortoj de la
movado ne kreskas adekvate, foje sxajne ecx sxrumpas.
Ni do bezonas dauxrajn impulsojn por pli bone vidi la prioritatojn,
por esti pli bone preparitaj por la defioj de la nova jarmilo. Tial ni
havu i.a. bone ellaboritan kaj koheran lingvopolitikon.
Por almenaux komenci okupigxi iom konkrete pri la cxi-supraj temoj kaj
ankaux por ilustri la koncepton pri lingvopolitiko, la seminario, kion
sekvis cx. 90 kongresanoj, klopodis trakti 4 tem-kompleksojn:
1. Pri bazaj konceptoj de lingvopolitiko kaj lingvo-planado en etnaj
lingvoj enkonduke prelegis prof. Humprey Tonkin, pri ekzemploj el
la japana informis Yamasaki Seiko kaj pri la novhebrea prof. Amri
Wandel.
2. La rolon de planlingvaj akademioj prilumis d-ro Sergej Kuznecov,
sekvita de d-ro Werner Bormann, kiu prezentis siajn vidpunktojn pri
la estonta laboro de la Akademio de Esperanto. D-ro Renato
Corsetti, elirinte el siaj familio-lingvaj spertoj, atentigis pri
la observebl a kontrauxdiro inter personaj lingvaj gustoj kaj la
oficiala lingva normo.
3. Tipologion de cxefaj etnolingvaj vortaroj prezentis prof. John
Wells kaj tiel al la auxskultintoj ebligis kompreni, ke multo estas
farenda por pli bone evoluigi la Esperantan leksikografion.
Kompreneble estigxis i.a. diskuto pri la nuna reviziado de PIV.
4. Kaj fine Mark Fettes en sia kontribuo substrekis la neceson ja
ellabori koheran lingvopolitikon kaj prezentis ideojn por realigi
gxin.
Ne necesas aparte substreki, ke la kontribuoj vekis vere tre viglan
diskuton. La disponebla tempo neniel suficxis.
Estas planite eldoni la materialon kaj en la estonto organizi pluan
seminarion. Portempa komisiono de la Komitato de UEA pri
lingvopolitiko sercxas vojojn, kiel estonte okupigxi pri tiu temo,
certe inkluzivante CED kaj la Akademion de Esperanto.
Detlev Blanke
el IpI 3-4/1996
**********************************************************************
OPINIOJ
///////
Dankon - sinjoro Nitobe
=======================
De la Simpozio Nitobe de Internaciaj Organizajxoj, samkiel multaj
samideanoj, mi posedas ekzempleron de la Nitobe-raporto al la Societo
de la Nacioj (SDN) en marto 1922.
Jam delonge, mi estis turmentita pri uzo de la formulo (N*N-1) per kiu
ni kalkulas, tutunue mi, la nombron de la necesaj tradukistoj en
Internaciaj Organizajxoj.
Nu! Jen, ke fragmento de tiu raporto pripensigas min. Inazo Nitobe, en
la 3-a paragrafo, skribas pri "la demando vidpunkte de la internacia
sxparado" kaj invokas profesoron Pfaundler (Graz) kaj lian
kalkulformulon, tiele skribita en la raporto: "(10 x 9)/2". Temas, por
ekzemplo, pri retekipado de tuboj por pneuxmatika posxto en 10
distriktoj de urbo. Tiu "(10x9)/2" tutcerte signifas por ni: (N*N-1)
dividita per du. Verdire, estas tiu "dividitaj per du", kiu atentigas
min. Kaj mi demandis min; "Kial?". Mi deziris scii la tutan veron pri
tiu afero. Mi do reuzis la saman ekzemplon por provi trovi la kialon
per desegno. Mi do strekis unu post la alian, la necesajn
tubliniojn... kaj mi kalkulis 45!: (10x9)/2 t.e. 90 dividita per du.
Kial?
Tutsimple cxar la porekzempla tubo estos dudirekten uzita: unu direkto
por sendado kaj inverse por la ricevo. Povas esti, ke, praktike, temas
pri duobla paralela tubo por cxiu linio, samkiel por fervojo kaj
metroo. La rezonado tamen valoras: tradukisto dudirekten laboras,
altraduken kaj detratuken.
Poste, sinjoro Nitobe kompare indikas, ke tiu sistemo povas esti
anstatauxigata per alia, kreante centran kaj unikan distriktoficejon
(nia Esperanto-pontolingvo), tial 10 tuboj suficxos. Depesxo estas
sendita de distriktoficejo al centra oficejo, kiu, siavice,
transsendas la depesxon al la koncerna distriktoficejo.
Dek distriktoficejoj + centra oficejo = dek tuboj anstataux 45.
Dek naciaj lingvoj + Esperanto-pontlingvo = 10 tradukistoj anstataux
45.
Laux mi, Nitobe kaj Pfaundler pravas. Ni nepre devas duone dividi la
nombrojn, kiujn ni uzis gxis nun. Siatempe, mi provis klarigi la
problemon fare de kleraj amikoj, se ili ne plene sekvis min. Por 11
lingvoj, ili kalkulis, kaj kalkulas, 22 tradukistojn, kiam mi kalkulas
nur 11 (unu altraduko + 10 detradukoj). Eble mi malpravas. Eble Nitobe
malpravis sekvi profesoron Pfaundler kaj lian rezonadon. Tiam
demonstrado nepras, cxar ne suficxas aserti: "estas tiel kaj ne alie".
Sed se Nitobe pravas, kvankam li elmondigxas jam de 63 jaroj, tiam ni
povos danki lin. Dankegi lin por palpigi al ni la realecon.
Raymond Bore
**********************************************************************
Nitobe-seminario
================
La Nitobe-simpozio, organizita de UEA en la kadro de la Praga UK,
havis ankaux lingvopolitikan karakteron. Gxi havis - laux informa
letero de Mark Fettes, la cxefa organizanto de la simpozio - tri
celojn:
- omagxi la memoron de d-ro Inazo Nitobe, la Asista Gxenerala
Sekretario de Ligo de Nacioj, kiu mem partoprenis la 13-an UK-n en
Prago antaux 75 jaroj kaj verkis tre favoran raporton pri siaj
spertoj;
- ebligi al deko de nemovadaj fakuloj pri lingvopolitiko, laux la
imitinda ekzemplo de Nitobe, sperti la aktualan funkciadon de
Esperanto kadre de la Universala Kongreso;
- aktualigi la debatojn pri Esperanto kiel solvo por konkretaj, gravaj
problemoj de internacia lingva komunikado.
Pri detale pri la simpozio oni povas legi en la revuo Esperanto 10/96.
el Ipi 3-4/96
**********************************************************************
ARANGxOJ
////////
"Moda Internacia Renkontigxo" - MIRO '97
========================================
Dum la lastaj 3 jaroj igxis jam modo partopreni la cxiujare alimaniere
decxifratan MIRo-n, kiu cxijare nomigxas "Moda Internacia
Renkontigxo".
Konforme al sia nomo, ankaux la temo estos la modo. (Modo ne ekzistas
nur rilate al vestado kaj vestajxoj, sed ankaux apartenas al aliaj
sferoj de vivo...)
Partoprenkotizoj de MIRo, okazonta inter 21-25 de marto en Rovinj,
Kroatio en luksa hotelo, estas inter 100-150 DEM. Post la fino oni
povas dauxrigi la vojagxon kaj partopreni en la sekvatage komenconta
Internacia Junulara Festivalo en norda Italio.
Por pliaj informoj rigardu la TTT-pagxon
http://jagor.srce.hr/dxmalkoc/miro/miro.htm,
aux turnu vin al Kroata Esperanto-Ligo:
Amrusxeva 5/I, HR-10000 Zagreb, Kroatio
Tel.: +385-1-4810152
Rete: kamenski@forigu.cirus.dhz.hr
**********************************************************************
IREN - naturamika!
==================
Post plurjara pauxzo inter 15-21 de auxgusto denove okazos la
naturamika E-renkontigxo IREN, cxi foje jam la 26-a, en Abaliget,
cxarma ripozejo en la montaro Mecsek, je 18 km-oj de Pecs.
Tranoktado en hotelo, somerdomo aux motelo. Kotizoj inter 190-250 DEM.
Petu detalajn informojn cxe la E-societo Baranya:
pf. 98, H-7601 Pecs, Hungario
Tel: +36-72-333123
**********************************************************************
Itala invado en IS
==================
La jxus pasinta, 40-a Internacia Seminario, IS de GEJ (Germana E-
Junularo) en Freiburg estis eksterordinare granda kun siaj cx. 350
partoprenantoj. Precipe rimarkebla estis la cxeesto de 75-kapa itala
"invado".
Dum la IS estis reelektita ankaux la estraro de GEJ, kion ekde nun
gvidos Marko Naoki Lins, 23-jaragxa studento de historio el Koln. La
gxisnuna prezidanto, Ulrich Gortz, transprenis la kasistajn taskojn.
La 41-a IS okazos plej versxajne en TRaben-TRarbach.
laux "koncizepress"
**********************************************************************
Cseh-kurso en Cxehio
====================
Inter la 24-a kaj 30-a de marto okazos Cseh-metoda kurso de Esperanto
en Cxehio, parte en Prago, parte en Brno, kun akompana turisma kaj
kultura programoj. Gxi estis unuafoje farita antaux unu jaro por grupo
de japanoj, kiujn venigis en Pragon Tokia Esperanto-klubo frunte de
gesinjoroj Ooba. Same kiel pasintjare, ankaux cxifoje la
cxefinstruisto estos d-ro Petro Chrdle.
La kurso estos kaj por komencantoj, kaj por progresintoj, kun eblo
mendi tranoktadon en tristelaj hoteloj aux en modestaj hoteletoj.
Pli da informoj kaj aligxiloj cxe:
Petro Chrdle,
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice,
Fakso: +42-2-9912126,
rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz
**********************************************************************
Korea vintra kunlogxado
=======================
'97 Tutlanda Vintra Kunlogxado de Korea Esperanto-Asocio (KEA).
Dato : de la 21-a gxis la 23-a de februaro 1997.
Loko : YUSUNG Youth Hostel en la urbo Taejon.
Kotizo : senpage
Respondeculo : KIM Kiwon, sekretario de Korea Esperanto-Asocio
Por pli detalaj informoj turnu vin al KEA.
CPO Kesto 4258, KR-100-642 Seoul, Koreio
Tel./fakso: +82-2-741 1291
Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr
**********************************************************************
Naturamike en la Nigra Arbaro
=============================
La internacia feriosemajno de TANEF (Naturamikoj Esperantistaj) okazos
en la naturamika domo "Kniebis" (Nigra Arbaro), je 10 km-oj de
Freudenstadt, inter 09-16 de auxgusto.
Kostoj: inter 620-720 DEM (inkluzivanta logxadon, mangxadon kaj la
programojn) depende de aligxperiodo kaj de TANEF-membreco.
Informoj kaj aligxiloj haveblas cxe:
Erna Doring,
pf 225, CH-4003 Basel, Svisio.
**********************************************************************
Pli frua rendevuo
=================
"En la numero 0112 vi publikigis sciigon pri internacia renkontigxo de
esperantistaj geedzaj paroj en Podebrady, Cxehio.
Okazis sxangxo, do la renkontigxo okazos en tagoj 31.05-08.06. Niaj
samideanoj konvinkis la urbestron pri la utilo de E-o, kaj li
disponigos senpage la salonojn por la renkontigxo. Ankaux la banejo
mem donos certajn rabatojn. La programo estos vere bunta, kaj jam nun
alvenas aligxiloj el diversaj landoj.
Interesa kaj malmultekosta estos ankaux la renkontigxo de naturamikoj
apud banejo Kunratice en la tagoj 30.05-01.06.1997. Oni povos
plilongigi la restadon. Dormado en kabano, romantika migrado en
montaro kaj arbaroj de Ralsko. Informas: Miloslav Jira, Mechova 8/32,
CZ-46604 Jablonec n.N. Cxehio."
Vlado Sladecxek
**********************************************************************
Kompleta monata kalendaro
=========================
La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni,
troveblas en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj,
aldonoj bonvenaj!
30.01-02.02. 7a Jizera-Gigantmontara Januareto, Horni Polubny. Inf:
Jan Navratil, Masarykova 1596, CZ-415 02 Teplice, cxehio.
* * *
31.01-02.02. Rusia E-Kongreso, REK '97 Moskvo. Inf: Mihail Cxertilov,
a.k. 21, RU-143000 Odincovo-6, Rusio. Rete: era@forigu.glas.apc.org
* * *
03-05.02. Konferenco: "Lingvo-etnaj problemoj sur la postsovetia
spaco", Moskvo. Inf: Mihail Cxertilov, a.k. 21, RU-143000 Odincovo-6,
Rusio. Telefono kaj fakso: +7-095-2437456. Rete: era@forigu.glas.apc.org
* * *
13-18.02. Praktikado kaj pedagogio, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-
86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549-428074
* * *
20-25.02. Praktikado kaj pedagogio, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-
86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549-428074
* * *
22-23.02. Vintraj tagoj, Seinajoki. Inf: E-Asocio de Finnlando,
Pengerkatu 18 A 86, FI-00500 Helsinki Finnlando. Tel: +358-9-715538.
Rete: tijupie@forigu.uta.fi
**********************************************************************
FAKA APLIKADO
/////////////
0-1-2 prezidantoj
=================
La gxeneralan jarkunvenon de Muzika Esperanto-Ligo MEL en Prago
partoprenis 54 MEL-anoj kaj membroj de la Internacia Koruso.
En sia raporto la prezidanto prezentis la agadon de la Ligo en la
lasta jaro. Rilate al la renovigo de la estraro, li proponis denove s-
ron Gaines kiel prezidanto. Tamen, s-ro Gaines ne cxeestis, kaj la
opinio de la partoprenantoj estis - pripensi pli serioze tiun
problemon.
Oni elektis 4-personan komisionon kun la tasko trovi solvon gxis la
fino de la kongreso, tamen neniu konsentis alpreni la postenon de
prezidanto kaj redaktoro de la bulteno "Muziko".
Finfine, la komisiitoj petis prof. Terziev dauxrigi sian agadon en
ambaux tiuj funkcioj. Li konsentis, kaj la problemo estis provizore
solvita, sed neniu eksciis pri tio... cxar ne suficxis la tempo por
nova MEL-kunveno.
el "Muziko" 2/96
->Rim. David Gaines (gaines@forigu.peabody. jhu.edu) tamen akceptis esti
prezidanto ekde la venonta jaro, sed insistas pri apartigo de la
funkcioj prez. kaj redaktorado.
MEL estis fondita en 1963. Organo: la bulteno Muziko, aperanta 2-foje
jare (A-5, tajpita kaj fotokopiita). Membrokotizo: 15 USD. La
Internacia Koruso ekzistas jam 16 jarojn. Fondis gxin entuziasma
muzikisto Dimitrij Terziev, bulgara muzika pedagogo, direktisto kaj
komponisto. La koruso, "kiel fenikso" renaskigxas cxiam dum la
Universala Kongreso, konsistante el la kongresanoj mem. La longdauxra
agado de D. Terziev estas agnoskita per la premio Degucxi - 1966.
(vidu sur p. 6.)
**********************************************************************
-> Kiel Esperanto igxas tutsimple funkcianta internacia lingvo?
La metodo de TAKE-ESPERANTO
===========================
Kiam komencigxis la kunlaborado kun Michel Basso, nia prezidanto, kiu
tutnature uzas Esperanton por tutmondaj komercaj kontaktoj, ankaux
lokaj ne-esperantistaj dubantoj miris pro la multnombraj komercaj
leteroj, faksoj kaj ret-mesagxoj en Esperanto. Tiaj pruvoj, tiaj
faktoj jam sukcesis persvadi per si mem, sen fanfarona propagandado.
Valorigo de la marko-bildo ESPERANTO
------------------------------------
Iom post iom kelkaj lokaj profesiuloj ekvidis, ke parolantoj plej
diverslandaj ekzistas kaj acxetas pro reklamado de tiu lingvo. Ekde la
kreo de TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj-Esperantistoj, organo:
la gazeto "La Domo") iel uzis Esperanton vinkulturisto, miel- kaj
pomsukproduktisto, agrikultura kooperativo, potfaristo, restadejo-
kunvenejo, artisto- eldonisto kaj muzeo. Danke al tiu kunlaborado ni
havis okazon reklami en la loka gazetaro, en radio kaj televido pri
tutsimplaj faktoj: la veno de esperantlingva klientaro el diversaj
landoj. La rezulto estas, ke de tiam absolute cxiuj artikoloj senditaj
de TAKE al la loka gazetaro estis presitaj. Tia reklamado pri la
turismaj vidindajxoj, lokaj produktoj kaj entreprenoj, ankaux ebligis
al ni reklaman helpon de la komerca cxambro.
Uzado de ekonomia informoj por reklamado
----------------------------------------
Danke al la traplukado de la loka gazetaro ni informigxis pri eventoj
sciindaj, koncernantaj plej ofte internaciajn iniciatojn aux
problemojn. Tiam - je la nomo de TAKE - la redaktoro de La Domo
alskribas la koncernajn instancojn aux firmaojn por peti pliajn
informojn. Tre multaj pozitive respondas kaj tutnature informas nin,
petante ke ni sendu ekzempleron de la revuo, se ni skribas artikolon
pri ili. La surskriboj sur nia leterpapero ebligas al ili malkovri per
TTT-pagxoj kaj minitel-adreso la lern- kaj uzeblojn de la lingvo. Tiel
la kontaktitoj vidas ke ni ekzistas, kaj ofte miras pri ilia antauxa
nescio.
Danke al la reklamado - fare de nia prezidanto - al milo de import-
eksportaj firmaoj en Elzaco antaux du jaroj, danke al la reklamanonco
en la bulteno de la komerca cxambro de Colmar al pli ol 3000
entreprenoj kaj al nia kontaktmetodo koncernanta kelkajn centojn da
entreprenoj, ni ekzistigis Esperan- ton en nia regiono, sen
argumentado, nur per la fakto ke ni ekzistas kaj utilas per nia agado.
Cxu vi ne opinias, ke tia laboro - helpe de TAKE - en aliaj regionoj
kaj landoj ebligus al la lokaj grupoj profiti de la prestigxo, kiun
donas tia agado al nia lingvo? Kontaktu nin!
Kia rolo por TAKE - La Domo interne de la movado?
-------------------------------------------------
TAKE - La Domo pretas publikigi cxiujn ajn artikolojn prifakajn de
samideanoj, praktikantaj profesion rilatantan al konstruado, riparado,
fabrikado de produktoj kaj disponigo de servoj. Ni antauxdankas cxiujn
samideanojn, kiuj havigas al ni adresojn de tiaj profesiuloj
esperantistaj. Iom post iom TAKE - La domo pretas eldoni faklibretojn
kaj tiel kreskigi la diversfakan vortprovizon en Esperanto.
Cxu la kluboj, asocioj, E-instruistoj akceptus informi la plej
koncernatajn profesiulojn de sia klubo aux kurso pri la ekzisto de
TAKE - La domo?
Edmond Ludwig
26 route de la Schlucht, F-68140 Stosswihr, Francio.
http://www.worldnet.fr/mxjb/jefo
**********************************************************************
Nesurde spektu la spektaklon
============================
La 17-an de novembro en urbo Torun, Polio okazis inauxguro de unika
muzea spektaklo Esperantlingva, nomata LUMO kaj SONO pri la historio
de la urbo Torun, en kiu naskigxis la fama pola astronomo Nikolao
Kopernik (1473).
La spektaklo - unu el ok alilingvaj tiaspecaj - estas la rezulto de
pena laboro de la filio de PEA kune kun Radio Torun. La inauxguro
okazis kun partopreno de la estro kaj oficistoj de la Muzeo-Domo de
Kopernik, lokaj geesperantistoj kaj geamikoj.
Nun cxiuj E-grupoj vizitantaj la urbon Torun havas la eblon vidi la
belegan kaj interesan spektaklon en Esperanto. La muzeo kore invitas
cxiujn.
E-Societo FLAMO, Pf. 16. PL-87100 Torun 1, Polio.
-> Rim: Ne ploris - agis! Kiu alia muzeo sekvos la modelon de
torunanoj? La kolumnoj de Eventoj staras je la dispono por prezenti
ilin. La red.
**********************************************************************
La Kosmologio de Martinus
=========================
Esperanto-semajno
10-16. de auxgusto
1977 en Danio
La kosmologio montras, ke ekzistas psikaj naturlegxoj pri pensado.
Scio pri tio ebligas al la homo ekregi sian menson kaj future krei
mondregnon surbaze de kosma logiko kaj humanismo. Petu senkostan
brosxurojn kaj provekzempleron de la revuo
Kosmoscxe Martinus-Instituto,
Mariendalsvej 96, DK-2000 Kopenhago F, Danio.
Tel: +45-3834-6280
Fakso: +45-3834-6180
Neniaj unuigxo aux membreco
**********************************************************************
MOVADO
//////
Akademio: euro, graffiti kaj Alsace/Elsass
==========================================
Jara raporto de la sekcio pri Gxenerala Vortaro por 1996
Konforme al la nuna politiko en Akademio de Esperanto, celanta rapidan
disvastigon de informoj pri gxiaj agadoj, tiu cxi raporto estis
preparita, por ke akademianoj, diversaj instancoj en Esperantujo, la
gazetaro kaj ankaux la gxenerala publiko sciu pri la laboro de la
Sekcio pri Gxenerala Vortaro en 1966.
Konsisto de la sekcio
---------------------
Aligxis al la Sekcio pri Gxenerala Vortaro jenaj ok akademianoj: Perla
Ari-Martinelli, Marjorie Boulton, Jorge Camacho-Cordon, Aldo
de'Giorgi, Reinhard Haupenthal, Christer Kiselman, Erich-Dieter Krause
kaj Li Shijun.
La unua enketo
--------------
Ekde la fino de majo estis sendita la unua enketilo de la nove
organizita sekcio kun peto, ke la sekcianoj decidu pri la gxusta
Esperantigo de (1) la monunuo "euro", (2) la italdevena vorto
"graffiti" kaj (3) la toponimo "Alsace" (franca) / "Elsass" (germana).
La enketiloj estis petitaj ne simple vocxdoni por preferataj terminoj
sed pravigi sian elektojn surbaze de etimologiaj kaj historiaj
donitajxoj kaj ankaux citado de auxtoritathavaj fontoj.
Resuma raporto
--------------
Cxiu membro de la sekcio partoprenis en la enketo, sendante detalajn
opiniojn kaj komentojn. Mi resumis la enhavon de proks. 20 pagxoj kun
respondoj, en la formo de 11-pagxa raporto. Cxar mi ne povas preni sur
min la altan koston de fotokopiado kaj afrankado, mi petis, ke
prezidanto Bormann okupigxu pri tio kaj enposxtigu po unu ekzempleron
al la 8 sekcianoj.
Demokrata pludiskutado
----------------------
Post kiam d-ro Bormann plenumos tiun taskon, sekcianoj havos eblon
trastudi cxiujn respondojn kaj dauxrigi la diskutadon en demokrata
maniero por atingi finan decidon pri asimilado de "euro" , "graffiti"
kaj "Alsace/Elsass". Tiam estos redaktita definitiva akademia raporto
kaj, eventuale, rezolucio.
Konkludo
--------
La Sekcio pri Gxenerala Vortaro ne havas rilaton kun la lastatempe
organizita akademia "fajrobrigado", kiu celas impeti kontraux
problemojn kaj rapide trovi solvojn. Male, neniel obsedas la
sekcidirektoron iu ajn dilemo pri rapideco kaj zorgeco. Liaopinie, la
sola prudenta kaj celkonscia maniero atingi utilajn kaj longdauxrajn
rezultojn estas per sobra kaj cxiuflanka pripensado de cxiuj aspektoj
de la leksikaj demandoj prezentitaj al la sekcio.
Decembro, 1996.
Bernard Golden,
direktoro de la Sekcio pri Gxenerala Vortaro
**********************************************************************
94 = 15.01 %
============
La nombro de euxroparlamentanoj en decembro kreskis al 94 personoj,
kiu signifas 15 %-on de la tuta parlamentanaro.
Fragmentoj el la cirkulero de la kunordiganto G. Pirlot:
"...Lauxeble ni dauxrigu nian inform-kampanjon cxe EP-anoj, ecx se
kelkaj vocxoj kontrauxas nian agadon. Pri tio ni fajfu!. Laux mi,
estas preferinde aktive, objektive informi EP-anojn, ol palavri dum
monatoj dum jaroj pri ideala laborplano, kiun poste neniu
konkretigos...
...Evidentas ankaux, ke sendado de revuoj, bultenoj ne efikas. Se io
interesa aperas en bulteno, ni ne sendu la tutan numeron, sed nur
fotokopion de la leginda pagxo, atentigante pri la plej gravaj frazoj.
Neniam ni forgesu, ke EP-ano ricevas plurdekojn de leteroj
cxiutage..."
La agado ne devas limigxi nur al la jamaj euxroparlamentanoj. Indas
kontakti, informi la deputitojn de via nacia parlamento, des pli, se
via lando estas kandidatigxinta al EU.
Demandu vian landan asocion pri vialanda kunordiganto. Kiu faros la
laboron - se ne vi?
R. M.
**********************************************************************
3 novaj membroj!
================
SAT havas cxirkaux 90 membrojn en Japanio kaj cxirkaux 30 en Cxinio.
En la auxgusta Azia Kongreso en Sanghaj ni havis propran kunsidon. Tie
cxeestis 14 SAT-gekamaradoj (kaj 13 interesigxantoj), kaj post la
kunsido tri esprimis deziron aligxi al la asocio.
... Estas interese, sed bedauxrinde, ke gxis nun parto de la mondo
ankoraux miskonsideras SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) kiel dangxera
asocio. En Koreio oni suspektis, ke SAT kvazaux estas komunisma
asocio, dum en Cxinio oni suspektis kaj kelkaj ankoraux suspektas, ke
SAT estas kontrauxsocialisma. Jes, SAT estas tiel dangxera, kiel
Esperanto estas "dangxera lingvo". La fakto estas tio, ke diktatoroj
kaj auxtoritatismaj registaroj cxiam timas liberajn opiniadon kaj
kritikadon, kiuj karakterizas nian asocion. Cxu SAT do povos fari bone
en Cxinio? Espereble jes, almenaux gxis proksima estonteco (kiu scias,
kio okazos en malproksima estonteco?)...
el Sennaciulo, dec/96
**********************************************************************
Zamenhoftago en Albanio
========================
La 13-an de decembro la nacia televido arangxis intervjuon kun prof.
Bardhyl Mezini. Dimancxe, la 15-an samon faris radio.
Tirana E-Societo arigxis cxe la domo de Fakultato de naturaj sciencoj.
La cxeestintoj auxskultis rakonton pri la vivo de Zamenhof kaj spertis
video-filmon pri E-movade enmonde.
Bardhyl Mezini
**********************************************************************
Desegnajxoj kaj naskigxtagoj
============================
Al la alvoko de KEU (Kroata Esperantista Unuigxo) pri jarfina
ekspozicio de infandesegnajxoj alvenis pli ol 300 kontribuoj. La
sesdek plej bonaj estis eskpoziciataj en Zagrebo dum la Zamenhof-
festo de KEU.
KEU krom la Zamenhofa naskigxtago festis ankaux sian 5-jaran
naskigxtagon (gxi estas fondita la 14-an de decembro 1991).
Marija Belosxevicx
mbelosev@forigu.public.srce.hr
**********************************************************************
Senkosta telefonnumero
======================
En pluraj landoj ekzistas ebleco funkciigi "senkostan telefonnumeron",
per kiu oni senkoste povas telefoni al iu firmao aux E-asocio.
(Kompreneble la telefonado estas senkosta nur por la vokanto, la
realajn kostojn al la telefona kompanio pagas la servo- luanta firmao
mem). La servo estas tre utila, ja gxi instigas homojn sengxene
telefoni, peti informojn, - kaj utilas ankaux por la firmao (E-
asocio), cxar tiel gxi pli facile kaptas novajn klientojn.
Esperanto-Ligo de Norda Ameriko, ELNA ne nur jam antauxlonge utiligas
tiun eblecon, sed (danke al Ed Williger kaj Steve Belant) nun akiris
bone memoreblan simplan telefonnumeron:
800-ESPERANTO
800-3773726
La cifero 800 estas la prefikso por la "senpagaj" vokoj, kaj la numero
3773726 respondas al la literoj, trovigxantaj sur la butonoj de la
telefonaparato. Oni povas, sed ne nepre devas premi la respondajn
kromajn ciferojn de T kaj O, tio ne gxenas la gxustan funkciadon.
Tiu numero funkcias nur Usone. Cxe telefonado, al la informpetanto
respondas auxtomato kaj en la fino petas lasi la nomon kaj adreson, al
kio ELNA sendas brosxurojn pri Esperanto kaj kvar novajxleteron dum la
sekvaj dekdu monatoj.
Por la vokoj ELNA pagas po cx. 32 cendojn - do la saman sumon de la
posxte pagendan por enlanda letero. Kutime alvenas cx. 15 vokojn
semajne, sed post apero de ajna favora artikolo inundas vokoj dum iom
da tempo.
La nova numero estas publikigata (-enda) en cxiuj varbiloj,
informiloj.
laux inf. de ELNA
**********************************************************************
BAZAJ INFORMOJ
//////////////
UEA-Premio Onisaburo Deguchi
============================
La premio Deguchi ekzistas ekde la Jubilea Jaro 1987, kiam gxi estis
unuafoje aljugxita. Gxi celas distingi esperantistojn aux
esperantistan organizojn, kiuj pere de Esperanto grave kontribuis al
la plifortigo de internacia amikeco kaj solidareco.
Listo de gxisnunaj premiitoj:
1987 - Hans Bakker, Nederlando
1988 - Ralph Harry, Auxstralio
1989 - Internacia Klutura Servo, Kroatio
1990 - Jacques Tuinder, Nederlando
1991 - Sylla Chaves, Brazilio
1992 - Bruno Vogelmann, Germanio
1993 - E-redakcio de Pola Radio
1994 - Calude Piron, Svisio
1995 - William Auld, Britio
1996 - Dimitar Terziev, Bulgario
**********************************************************************
Atasxea kontribuo
=================
La Zamenhof-vespero, okazigita la 6-an de decembro 1996, rezultis ecx
pli sukcesa ol en antauxaj jaroj, kaj ne nur pro la eksterordinara
partopreno de samideanoj.
Invitite de la Venezuela Esperanto-Asocio, partoprenis ankaux S-ro
Slawomir Kulesza, kultura atasxeo de la Ambasado de Polio en Karakas.
Ne hazarde mi diris "partoprenis" kaj ne "cxeestis"; fakte, S-ro
Kulesza ne nur pasive cxeestis nian jaran eventon, sed vigle
kontribuis al la estigo de pli agrabla etoso, per hispana paroladeto
pri Zamenhof, inkluzive memorante sian junagxan esperantistecon.
inf: Andres Turrisi
andesp@forigu.internet.ve
**********************************************************************
Kial fusxi la nomon?
====================
Vortoj servas por identigi iun nocion por komuna kompreno. Esprimi iun
nocion tamen ne cxiam estas simpla, kaj aparte gravas la komunforma
uzo en Esperantio, kie krom la nacilingvaj baroj, kutimoj ni devas
venki ankaux la diversecon de kulturoj.
La organizo Monda Turismo, MT jam la 7-an fojon organizas iun
arangxon, kion insiste gxi nomas "Internacia Esperanto-Kongreso".
Renkontante la esprimon jaro-post-jaro mi meditadas, kies kongreso gxi
estas? Cxu tio de MT? Ne, gxi havas propran forumon. Cxu tio de la
akceptanta lando? Ne oni havas propran. Cxu tio de la loka organiza
turisma firmao? Certe ne.
Mi tre gxojus, se oni ne miskreditigus la esprimon de "Internacia
Esperanto-Kongreso", sed uzus ion alian, ja MT ne estas la cxefa
organiza forto por la internacia E-movado. Esperanto estas tre
esprimricxa lingvo. Kial ne uzi festivalo, ferisemajno, kunveno,
renkontigxo, umado, ripoz-semajno aux simple semajno, somerumado,
karnavalo, turismumado ktp?
La vorton "kongreso" ni prefere ne miskreditigu. Kaj cxefe ne la
esprimon: Internacia Esperanto-Kongreso.
Laszlo Szilvasi
**********************************************************************
REVUOJ, GAZETOJ
///////////////
Esperantolehti en novaj manoj
=============================
Esperantolehti, organo de Esperanto-Asocio de Finnlando, havas novan
redaktoron kaj adreson ekde januaro.
La nova redaktoro estas Aimo Rantanen kaj lia adreso estas PL 2,
FI-40801 Vaajakoski, Finnlando.
La e-posxta adreso restas la nuna: tijupie@forigu.uta.fi
* * *
Kangurue
========
Ekde januaro la redaktadon de l'alpa kanguruo, la komuna revuo de
svisa kaj auxstra E-Junularo de Rolfo transprenas Pedro Pablo Munoz
Predas (Gentzgasse 129/2/51, A-1180 Vieno, Auxstrio, rete:
pepablo@forigu.pap.univie.ac.at).
**********************************************************************
ALVOKO
//////
2000 dolara premio kaj aliaj...
===============================
Dumil dolara literatura premio
------------------------------
Nova literatura premio en Esperanto "Francisco Manez" naskigxas en
Cheste (Valencio, Hispanio). La unua kaj sola premio konsistos el
2.000 usonaj dolaroj. Gxi estos transdonita al la gajninto en
Valencia, okaze de la 7-a Internacia Esperanto-Kongreso.
Interesigxantoj petu la regularon de: Sociedad Cultural Ateneo "La
Alianza". Plaza Doctor Cajal 11. ES-46380 Cheste (Valencia), Hispanio.
Kurso de Esperanto en la Universitato de Valencio
-------------------------------------------------
Por la dua fojo ene de la sama jaro, pro la sukceso de la unua, okazos
kurso de Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de
Valencio (Hispanio). La akademia valoro de la diplomo dauxre restas je
du kreditoj. La profesoro denove estos Augusto Casquero.
7-a Internacia E-Kongreso, kaj 7-a Euxropa Esperanto-Forumo
-----------------------------------------------------------
Ili okazos en Valencio (Hispanio), inter la 8-a kaj la 13-a de julio
1997. Konstanta adreso: Grupo Esperanto de Valencio, Gran Via Fernando
el Catolico, 45, 3-a, ES-46008 Valencia (Hispanio). Telefono
+34-6-3401369, fakso +34-6-3849616
7-a kongreso de Valencia E-Federacio
------------------------------------
Okazos en Benidorm (Hispanio), 19-20 de aprilo 1997. Konstanta adreso:
Jose Miguel Bernabeu Egea. Plaza Pio XII, 1, 4a-C, ES-03012 Alicante
(Hispanio).
Se vi deziras havi konstantajn informojn pri la 7-a Internacia
Esperanto-Kongreso, vi povas legi nian pagxon:
http://www.redestb.es/personal/a-casquero/
Augusto Casquero
a-casquero@forigu.redestb.es
**********************************************************************
KONKURSO
////////
Internacia poentokolekta konkurso
=================================
La konkurso okazas en organizaj kadroj de internacia lerneja konkurso.
Taskfolioj por lernejanoj estas haveblaj aparte. Vi povasresendi
solvojn ecx se vi respondas nur al kelkaj demandoj, kaj ecx se vi
partoprenas ne de la komenco de la jaro!
5-a taskofolio
--------------
1. Kolektu almenaux ses kunmetitajn vortojn, en kiuj trovigxas
tabl(o). (3 poentoj)
2. Klarigu, kion signifas: monerigi (3 poentoj)
3. Kio estas la diferenco inter vojo kaj strato? (3 poentoj)
4. En kiu poemo trovigxas la sekva verso (titolo kaj poeto): (2
poentoj)
"Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante"
5. Kompletigu: En ... malbono ... ... da bono. (3 poentoj)
6. En kiuj landoj oni okazigis jam po ses UK de Esperanto? (2 poentoj)
U
7. Solvu la enigmon: - (2 poentoj)
L
8. Kiam naskigxis Hilda Dresen, la fama verkistino? Kiu sxi estis laux
nacieco? (2 poentoj)
La solvojn sendu gxis 10-a de februaro al: Gimnazio Kossuth Lajos,
Esperanto-Grupo, Dayka G. u. 4, HU-3525 Miskolc, Hungario
**********************************************************************
INSTRUADO KAJ ILEI
//////////////////
Legu kaj desegnu MAZI-on
========================
Cxe Internacia Esperanto-Instituto eblas mendi diversajn librojn pri
MAZI, kompletigantaj la videofilmon.
1. La unua (flava) MAZI-libro estas tiu, kiu apartenas al la unuaj
venditaj MAZI-kompletoj. Cxi estas kun eraroj (pro tio ni aldonis
erarlistan folion), kaj kostas 12 NLG.
2. La dua (rugxa) MAZI-libro estas tiu, kiu apartenas al la nun
vendataj kompletoj. Gxi estas SEN erara, kaj kostas 18 NLG.
3. Kolora libro kun ekzercoj (subtitolo "Aktiviga libro"), kun
eraroj, kostas 18 NLG.
4. Parte jam korektita sama libro (nun kun subtitolo "Ekzercu kaj
ludu"), kun erarlisto sur flava folio, gxi kostas 23.5 NLG.
Rabato gxis 10 ekzempleroj: 20 %, por pli granda kvanto: 30 %. Kiel
cxiam, aldonigxas la sendokostoj. UEA-kodo: iein-q. Kontaktu:
IEI, Riouwstraat 178, NL 2585 HW Den Haag, Nederlando.
Rete: espero@forigu.saluton.iaf.nl
**********************************************************************
Bonvolu noti la novan adreson de
PROSPERO
========
Zinovi Kurolap
1881 Steeles Avenue West, #216 North York, Ontario, M3H 5Y4, Kanado
Tel.: +1-416-6505277 (10.00-20.00 h de loka tempo)
Fakso: +1-416-6507102 (24h)
Retposxto: prospero@forigu.globalserve.net
**********************************************************************
KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////
Studentino, 20-jara: Iwona Wilmanowicz, ul. Ciechocinska 14, PL-87124
Zlotoria, Polio.
* * *
26-jara irana studento sercxas korespondantojn dise en la mondo.
Respondo garantiata. Babak Rasoulian, POBox 165, Borujerd, Irano
* * *
Studentino, 20-jara: Lucyna Muszynska, ul. Warszawska 30,a,8, PL-14-
260 Lubawa, Polio.
* * *
Studentino 23-jara: Katarzyna Krepec, ul. Jaranowo 4, PL-87-704
Badkowo, Polio
* * *
Lernantino 17-jara, Joanna Kletkiewicz, Bobrowniki n. Wisla, woj.
wloclawskie, Polio.
* * *
Lernanto 16-jara: Cezary Kletkiewicz, Bobrowniki n. Wisla, woj.
wloclawskie, Polio.
* * *
Mi estas komencanta esperantisto. Min interesas turismo, historio,
ekologio. Mia agxo estas 18. Mi volas korespondi kun persono el alia
lando. Piotr Warda, PL-08110 Siedlce, ul. Lelwela 18, Polio.
* * *
Grupo de geknaboj dez. kor. Kolektas bildojn de floroj, kalendaretojn,
posxtmarkojn. Skribu al: Pedan Nikolaj, s. Suslovka, Dnepropetrovskij
rajon, Ukrainio.
* * *
38-j. dez. kor. tm. Interesoj: E-movado, NIFO-j, turismo, montaro. Mi
kolektas telefonajn magnetajn kaj cxip-kartojn, esperantajxojn, bk.
Robert Kaminski, ul. Kwiatowa 1, PL-94-227 Lodz, Polio.
* * *
13-jara knabino dez. kor. kun samagxuloj. Interesoj: vojagxoj, sporto,
granda teniso, bestoj, la naturo... Renata Sxarofutdinova,
Akademgorodok 21-34, RUS-660036 Krasnojars, Rusio.
* * *
Mi dez. kor. kun esperantistoj el t.m. Mi estas 40-j. viro,
interesigxas pri turismo, landoj, libroj. Antanas Visockas, Ab/d. 295,
LT-3000 Kaunas, Litovio.
* * *
Mi nomigxas Marcelo kaj mi tre sxatus ekkoni amikojn en via lando.
Marcelo Martins el Rio de Janeiro: martins@forigu.mail.rio.com.br
* * *
"Mi volas korespondi tutmonde pri cxiuj temoj, speciale pri
socisciencoj, kulturo kaj matematiko. Frauxlo, 19-jaragxa, studento
pri juro. Smikov Ilja, ul. Ostrovskogo 5 -86, Kislovodsk, RUS-357739
**********************************************************************
INTERESE
////////
"Vi baldaux kaptos la ideon...!"
================================
La jxurnalo Svenska Dageblatt rivelis lastatempe interesan fakton.
Preskaux la duono de la verkistoj kiuj debutis en Svedio dum la
pasinta jaro partoprenis kursojn pri verkado. Mi diras "rivelis" cxar
la verkistoj mem malvolonte konfesas tion. Evidente ili rigardas tiajn
kursojn kiel iel maldignaj. Svenska Dageblatt komentis tiun fakton
rilate al anonco pri nova dujara kurso por verkantoj kiu baldaux
komencigxos cxe la Universitato de Gotenburg. La verkoj de la
studentoj estos kritikitaj de grupo de "kvalifikitaj verkistoj kaj
kritikistoj". Aspirantoj kiuj ne hontas ricevi lertan gvidadon de
kvalifikitaj verkistoj kaj kritikistoj jam abundas. Sed, imagu...
"Ah, Sinjoro Tolstoj. Bonvolu sidigxi. Ni legis parton de via
manuskripto "Milito kaj Paco". Gxi ne estas tute senmerita. Sed vi
certe bonvenigos iom da rekta kritiko, cxu ne? Nu... la leganto devas
tralegi 150 pagxojn antaux ol komencigxas la unua batalo. Mi certigas
al vi, ke tiu leganto ne legos pli ol ses pagxojn. La leganto sercxas
mortigan rapidecon kaj sencxesan agadon. Forstreku la pagxojn de 1
gxis 140! Minimumigu la konversaciojn! Mi proponas forprenon de pagxoj
160 gxis 740. Koncentru la atenton je la batalscenoj! Paroladoj, ecx
spritaj, (kaj viaj ne estas spritaj), simple tedas la leganton... La
Epilogo estas nur eseo pri morala filozofio. Neniu legos tion.
Forstreku gxin! Kaj la longo! 1400 pagxoj! -Reduktu gxin al ne pli ol
150 pagxoj! Pri la personaro... En la momento vi havas 30 cxefajn
personojn kaj mi ne scias kiom da aliaj. Celu al nur kvar cxefaj
personoj! Estu konciza. Enkonduku triangulan amintrigon! Vi evidente
posedas fantazikapablon sed vi devas disciplini gxin. En la momento
viaj ideoj forkuras cxiudirekten. Reviziu la verkon laux miaj proponoj
kaj poste ni provu transformi la verkon en muzikan dramon laux la
usona modelo, kiel "South Pacific", aux "Annie Get Your Gun". Provu...
vi baldaux kaptos la ideon..."
Ah, Jane... pri via manuskripto "Fiero kaj Antauxjugxo". Jes vi havas
kelkajn ideojn el kiuj oni eble povus fari ion, sed unue mi informu
vin pri baza principo en la nuntempa verkado. Neniam utiligu vortojn
kiuj konsistas el pli ol du silaboj! Aparte je titoloj: "Fiero kaj
Antauxjugxo" - tri silaboj, kvar silaboj. La nuna legantaro ne
kapablas tiajn vortojn. Kaj "Antauxjugxo" -malfacila vorto. Studentoj
ne atingos tiun vorton gxis la fina jaro en universitato - kaj la
plejmulto ecx tiam ne lernis gxin. Vi perdos legontojn pro la nura
titolo... Kaj pri la rilato inter Elizabeth kaj Mr Darcy. Laux vi, tio
estas nur cxiutaga am-rilato inter du neparencaj personoj. Tio tute ne
tauxgas hodiaux. Lernu de Jackie Collins! Enmetu fivortojn, blasfemojn
kaj priskribojn de erotikajxoj... Aux ecx pli bone ordigu aferojn
tiel, ke Elizabeth kaj Mr Darcy estu gefratoj. Tiel vi havos kaj
erotikajxojn kaj inceston samtempe. Incesto estas moda cxi jare. Kaptu
la okazon! Kaj la nomoj... Elizabeth kaj Mr Darcy! Tiuj ne tauxgos.
Sxangxu tiujn al Sandra kaj Clint. Mi donu al vi alian konsilon. Laux
la 'Times Literary Supplement' ni kalkulas, ke venontjare la
nekrofilio estos la modo. Pripensu tion! Se vi komencas nun, vi eble
havos ion pretan por la Kristnaska periodo".
"Ah jes, Mr. Dostojevski. Ni legis vian manuskripton "Krimo kaj Puno".
Kiel studenta laboro gxi ne estas malbona. Sed vi faras la saman
eraron kiel aliaj studentoj. Tro multe da vortoj. La sceno en kiu
Raskolnikov mortigas la du virinojn per hakilo estas promesoplena. Mi
gratulas vin. Sed tiu estas la sola perfortajxo en la tuta verko! Cxu
vi ankoraux ne konas la verkojn de Raymond Chandler kaj James M. Cain?
Studu tiujn verkistojn... Forstreku la historion pri Sonia kiu
persvadas Raskolnikov-on konfesi kaj penti. Kion vi diras? Tiu parto
estas la kerno de la verko? Forgesu tion! Hodiaux neniu pentas. Tio
estas eksmoda. Eksmoda. La sento de kulpo delonge malaperis de inter
ni. Duonigu la verkon! Forstreku la filozifajn kaj religiajn partojn.
Usonigu la persono-nomojn kaj la loknomojn, kaj aldonu tri aux kvar de
tiuj hakilmurdoj... Aux ecx... kial ne?... reordigu la intrigon tiel,
ke gxi estu konfeso de serio- murdisto en la estonteco... kiel Star
Trek... mi havas amikon cxe la BBC, eble ni povus ellabori ion kune...
Harold Brown
el "Bulteno de Londona E-Klubo" sep-okt/1996
**********************************************************************
MOVADA HUMURO
/////////////
Sekreta plagiato
================
Edzino legas la "Sekretajn Sonetojn". Subite sxi turnigxas al sia
edzo:
- Johano, imagu, tiu Peter Peneter kuragxis enmeti ankaux la soneton,
kion vi skribis al mi antaux du jaroj!..
* * *
Ne mi frenezigxis
=================
- Mia patro frenezigxis, kaj mi anstatauxas lin en la libroservo de
nia asocio.
- Do, vi vendos al mi kredite la libron...
- Sed vi miskomprenis min. Frenezigxis mia patro, ne mi...
**********************************************************************
EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
===================================================
A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Megjelenik kethetente.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj,
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
**********************************************************************
FINO