Retposxta versio de Eventoj-116, 2/dec-1996.
********************************************
Al Nova Internacia Lingva Ordo
==============================
- novjara mesagxo 1997 de la UEA-prezidanto
La jaro 1996 estis vere fruktoplena. La 81-a UK en Prago, kiu amasigis
3000 esperantistojn, benita de salutmesagxoj de i.a. prezidento Havel
kaj gxenerala sekretario Boutros Boutros-Ghali, estis ankaux kvalite
unu el la plej sukcesaj kongresoj. Per la Nitobe-simpozio de
internaciaj organizajxoj pri "Lingvo por Internacia Paco kaj
Demokratio", ni malfermis UK-n al influpovaj ne-esperantistoj,
altirante atenton de intersxtataj organizajxoj kaj internacie konataj
fakuloj pri lingva politiko.
La Manifesto de Prago de la Movado por la Internacia Lingvo kolektis
subskribojn de miloj da esperantistoj. Krom Esperanto-gazetoj, ankaux
multaj nacilingvaj jxurnaloj publikigis gxin.
UEA bonvenigis du novajn landajn asociojn: la Vjetnaman kaj Bharatan.
Por la deka sinsekva jaro la nombro de individuaj membroj de UEA
superis 7000. La membronombro de Societo Zamenhof konservis la altan
nivelon, kiun gxi atingis en 1995. Nia junularo registris rekordojn: la
abonantaro de Kontakto superis 2000 kaj la Patronoj de TEJO unuafoje
nombris pli ol 100.
Ni eniru la novan jaron kun nova espero pri "nova internacia lingva
ordo". La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj malpermesas
diskriminacion surbaze de i.a. lingvo. La nuna internacia lingva ordo
tamen ne nur ne kapablas solvi la malbonigxantajn lingvajn problemojn
sed male akcelas malprogreson. Nek tutmonda uzado de kelkaj naciaj
lingvoj, nek progreso de la komunikada tekniko, nek malkovro de novaj
metodoj de lingvoinstruado aux tradukado turnos tiun tendencon.
La mondo bezonas novan lingvan ordon, kun neuxtrala lingva fundamento,
sur kiu la diversaj gentoj povu pace kaj frate interkomunikigxi, ne
altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajxojn.
La pli justa lingva ordo celas lingvan unuecon en diverseco, tiel ke la
lingva diverseco ne dividos popolojn sed unuigos ilin.
La Manifesto de Prago kaj la kongresa rezolucio de la 81-a UK invitis
cxiujn internaciajn organizajxojn kaj lingvopolitikajn instancojn
kunlabori kun la Esperanto-movado por la konstruado de "pli justa kaj
demokratia lingva ordo". Nia Komitato alvokis la landajn kaj fakajn
Esperanto-asociojn pretigxi al intensaj fortostrecxoj por komune
antauxenporti la internacian lingvon al tiu pli firma pozicio en la
mondo dum la venonta jarcento, kiun "Esperanto meritas kaj kiu sxajnas
nun atingebla".
Tiu alvoko donas la direkton al nia agado en la nova jaro. En februaro
UEA ekaktivos en Novjorko por persvadi Unuigxintajn Naciojn diskuti la
demandon de internacia helplingvo. En aprilo ni lancxos similan pledon
cxe membroj de la Euxropa Parlamento. La plej praktika kaj populare
akceptebla valoro de Esperanto estas gxia utilo por la lernado de
fremdaj lingvoj. Por intersxangxi spertojn kaj pli bone kunordigi niajn
klopodojn por pruvi la propedeuxtikan valoron de Esperanto, UEA
kunlabore kun ILEI planas okazigi specialan seminarion kadre de la 82-a
UK en Adelajdo. Ni klopodos okazigi similan diskuton ankaux en Euxropo.
Por ke tiuj strebadoj estu efikaj, necesas gxenerala plivigligxo kaj
aktivigxo de nia tuta movado. Necesas levi gxian idean kaj organizan
nivelon. Tiucele la Komitato de UEA komisiis grupon da aktivuloj verki
bazan dokumenton pri "Kampanjo 2000 por Nova Internacia Lingva Ordo".
La Komitato diskutos gxin en sia kunsido en Adelajdo. Nura decido de la
Komitato tamen ne plivigligos la movadon. Necesos propra iniciatemo de
cxiu klubo kaj asocio kaj de cxiu unuopulo. Sen tio ankaux klopodoj cxe
UN, EU kaj aliloke restos vanaj.
Okaze de la novjaro mi speciale apelacias por subteno al TEJO, nia
estonteco, kiu en 1996 atingis fierindajn sukcesojn: gxi elektigxis al
la Gvida Konsilio de la Junulara Fako de Konsilio de Euxropo, TEJO-ano
farigxis prezidanto de la Euxropa Kunordiga Buroo de Junularaj
Organizoj kaj sep TEJO-anoj cxeestis en la Junulara Forumo de UN. Tia
laboro meritas subtenon. Do, farigxu ankaux vi Patrono de TEJO aux
abonu al Kontakto! Bonvolu subteni ankaux Fondajxon Canuto por helpi al
esperantistoj de ekonomie malfacilaj landoj farigxi membroj de UEA kaj
tiel senti veran apartenon al nia tutmonda movado!
La jaro 1997 restos memorinda en la historio de Esperanto, cxar
unuafoje ni kongresos en Auxstralio. Ni iru, vidu kaj konvinku la novan
kontinenton!
Mi kaj la estraro de UEA deziras plej felicxan kaj prosperan novan
jaron al cxiuj esperantistoj, al cxiuj gesamideanoj kaj al cxies
familio!
LEE Chong-Yeong, prezidanto
Universala Esperanto-Asocio
***********************************************************************
Kiu faros gxin??
================
Jen historio pri kvar personoj: CxIU, IU, IU AJN kaj NENIU:
Estis grava plenumenda laboro, kaj CxIU estis certa, ke IU faros gxin.
IU AJN povus fari gxin, sed fine NENIU gxin faris.
IU maltrankviligxis, cxar la laboro estis por CxIU. CxIU pensis, ke IU
AJN povus fari gxin, sed NENIU imagis ke CxIU ne faros gxin.
Finfine, CxIU kulpigis IU-n, kiam NENIU faris tion, kion IU AJN povus
fari...
Konate, cxu ne?
***********************************************************************
Imagu la neimageblan
====================
Imagu la neimageblan: vi ensxaltas matene la televidon kaj vi auxdas
Esperantajn kanzonojn de la ekrano. Fama aktorino rakontas al la
televida publiko, ke la 15-a de decembro estas festata en internacia
komunumo kiel la tago de Esperanta libro, kaj ke al la cxi-jara libro-
tago sxi kontribuis per du kasedoj, en kiuj sxi kunligas Esperantan kaj
la nacian kulturon. La lancxo de kasedoj okazas vespere en la plej
prestigxa urba muzeo, pri sxia kontribuo al la Esperanta kulturo
parolos teatraj kaj literaturaj fakuloj - bonvenon al la neesperantista
publiko.
La malofta varbado por Zamenhof-tago per TV okazis en Zagreb la 16-an
de decembro por anonci la lancxon de du kasedoj de Vida Jerman:
"Izolulo" kaj "Inventante ke mi songxas".
La esperantistoj ne estis la sola publiko de tia prestigxa Zamenhof-
festo: la neimagebla sceno de la matena TV-anonco dauxris: pri
Esperanto nuntempe parolis fama akademiano, prezidanto de la verkista
asocio konfesis meritojn de Esperanto por diskonigo de la kulturoj
malplifamaj, direktoro de la teatrologia instituto admiris la talentojn
de la aktorino, kiu vivas du siajn teatrajn personecojn sur la nacia
kaj internacia scenejoj.
Tian Zamenhof-feston arangxis la kroata aktorino Vida Jerman, kunlabore
kun Kroatia E-Ligo kie kaskadis en perfekta E-o versoj de famaj kroataj
auxtoroj. Prezidanto de Kroatia E-Ligo akademiano Dalibor Brozovicx,
gastoj d-ro Ante Stamacx kaj d-ro Branko Hecximovicx de Asocio de
Verkistoj kaj Teatrologia Instituto respektive prilumis la artan
kontribuon de Vida Jerman al du kulturoj en kiuj sxi aktivas - en la
kroata en kiu sxi naskigxis kaj la internacia kiun sxi elektis.
Abunda vino kaj maraj specialajxoj de la koktelo gajigis okdekon de
cxeestintoj, el kiuj pluraj staris en la plenplena salono de Kroata
Kultura Klubo.
La poezia kaj drama kasedoj de Vida Jerman per kiu Esperanto vigle kaj
konvinke pulsas, estas mendebla cxe la aktorino. (V. Jerman, Republike
Austrije 7, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel: +385-1-172236). La aktorino
intertempe revas pri Auxstralio kaj provas en sia dense signita
kalendaro trovi liberajn semajnojn por turnei en Sud-Ameriko.
Spomenka Sxtimec
***********************************************************************
Esperanta literaturo en la Interreto!
=====================================
Jen listo de la Esperantlingvaj literaturajxoj troveblaj cxe la reto,
kiuj estas atingeblaj pere de mia literatura pagxo TTTa. Cxefe temas
pri kantoj, poemoj, kaj noveloj. Mi gxenerale ellasis artikolojn (ekz.
tiujn de "Monato"), sed enkludis kelkajn eseojn, almenaux zamenhofajn.
Mi ne certas pri la aktualeco de kelkaj ligoj, cxar mi kutime ne
kontrolas la unuopajn erojn post listigo.
Pluraj estas en mia FTP-ejo. Tio inkluzivas kelkajn, kiujn mi cxerpis
el afisxoj al la novajxgrupo soc.culture.esperanto. Se mi ellasis ion,
bonvolu informi min. Se vi trovas cxi tie iun tradukon vian, kiun vi ne
volas lasi publika, ankaux bonvolu informi min.
Mia pagxo estas cxe: http://www. webcom. com/dxonh/literaturo.html
Gxuu!
Don Harlow
don@forigu.donh.vip.best.com
* * *
Originala Literaturo
--------------------
Eburaj Larmoj (Anna Amabiaka)
Ebrio (William Auld)
Kiel Mihok instruis angle (Julio Baghy)
Lingva evoluo (Julio Baghy)
Ran-Kvarteto (Julio Baghy)
Legendoj pri SEJM (Mikaelo Bronsxtejn)
Nefinita dramo por polifonia orkestro (Mikaelo Bronsxtejn)
Versoj el la gxangalo (Wolfram Diestel)
La Sxtormo (John S. Dinwoodie)
Sorcxaj bastonetoj (M. Filatova)
Perditaj Fontoj de la Esperanta Liriko (A. D. Foote)
Kredu (Roman Frenkel)
Dek Vintraj Strofoj (Albert Goodheir)
La Tagigxo (Antoni Grabowski)
Ferdinando Feguto 1 (Don Harlow)
Ferdinando Feguto 2 (Don Harlow)
Chanteclaire (Nikolao Hohlov)
Euxropo (Nikolao Hohlov)
Viburno (Nikolao Hohlov)
De Sango al Sxangxo (Aaron Irvine)
La Verda Kometo (D. K. Zamenhom')
Cxe via dekstra genuo (Kajto)
En Amara Horo (Kalman Kalocsay)
Ezopa Sagxo (Kalman Kalocsay)
Al Virinoj (Euxgeno Mihalski)
Paraleloj (Euxgeno Mihalski)
Floreto (Ivan Naumov)
Cirkulero al neaktivaj Esperantistoj (PEJNO Simono)
Invito al gxardena festo (PEJNO Simono)
La Sekretaj Sonetoj (Peter Peneter) (nekompleta)
Finosortas (Baldur Ragnarsson)
La magoagotago (Saksa Esperanto- Junularo)
Krokodila Rok' (Thierry Salomon)
La Vojagxmasxino (Thierry Salomon)
La Genio de Zamenhof: Efekta Lingvo (Vilho Setala)
Lin gvalu do (Stul Tegulo)
Advento (Rikardo Sxulco)
Ekzercaro (L. L. Zamenhof) - densigita
Esenco kaj Estonteco de la Lingvo Internacia (L. L. Zamenhof) -
densigita
La Espero (L. L. Zamenhof)
Homaranismo (L. L. Zamenhof) - densigita
6 Lingvaj Eseetoj (L. L. Zamenhof) - densigita
Mia Penso (L. L. Zamenhof)
Ho, Mia Kor' (L. L. Zamenhof)
12 Paroladoj (L. L. Zamenhof) - densigita
Pregxo sub la Verda Standardo (L. L. Zamenhof)
Kial Paroli Esperante (L. L. Zamenhof)
La Vojo (L. L. Zamenhof)
Letero al Borovko (L. L. Zamenhof)
Tradukita Literaturo
--------------------
Cxiam () [Wolfram Diestel]
Donu al ni Pacon ()
La Eskimino ()[A. N. Nimulo]
La Giganto () [PEJNO Simono]
Jen Avinjo Mia () [Garik Kokolija]
Kanti sub la pluv'() [Antonio Martins]
Kantu pri ses pencoj () [PEJNO Simono]
Katino, katin' () [PEJNO Simono]
Kukolo kaj Azeno () [Wolfram Diestel]
La luno flava ()
Mia Animo () [Wolfram Diestel]
Ni rajdas rapide ()
Nigra sxafo () [PEJNO Simono]
Nure Vi () [Antonio Martins]
Padoj sxangxigxas ()
Pregxo al Brida () [Don Harlow]
La Regno de Nenie () [PEJNO Simono]
Rugxgorgxo () [PEJNO Simono]
Rugxlibelo () [HIROTA Masaaki]
La Sankta Biblio()[Zamenhof/Anglaj pastroj]
La Evangelio laux Sankta Johano ()[]
Se mi estus rozo ()
Sxejvin-Krim ()[Jon Liechty k John Starling]
Solimano Grigxis () [PEJNO Simono]
Ventoj ()
Viva fisxo () [PEJNO Simono]
24 noveloj (H. C. Andersen) [L. L. Zamenhof]
La regxidino sur pizo (H. C. Andersen) [Wolfram Diestel]
Dormkanto por Mirjam (BER-HOFMANO Rikardo) [PEJNO Simono]
Cent jarojn malplie (Pierangelo Bertolli) [Giuseppe Castelli]
Oleo Hunda (Ambrose Bierce) [Steve Gustafson]
Jerusalem (William Blake) [Don Harlow]
La mesagxo (Heinrich Bo"ll) [Wolfram Diestel]
Macky Messer (Berthold BRECHT) [Pavo]
La knabino de la flughaveno (Patrick Bruel) [Thierry Salomon]
Placo de la grandaj homoj (Patrick Bruel) [Thierry Salomon]
Tam O' Shanter (Robert Burns) [Reto Rossetti]
Mia Kor' Faras Cxok (Luca Carboni) [Giuseppe Castelli]
Jabberwocky (Lewis Carroll) [Mark Armantrout, Marjorie Boulton, Jim
Cool]
Vespera Kanto (Matthias Claudius) [Wolfram Diestel]
La Skoto (Mike Cross kaj Brian Bowers) [Jon Liechty]
Sxtonigxas (Electric Light Orchestra) [Richard Harrison]
La sencxesa rakonto (Michael Ende) [Wolfram Diestel] {elcxerpajxo}
La Korvo kaj la Vulpo (Jean de la FONTAINE) [PEJNO Simono]
Sangavido (Dion Fortune) [Don Harlow]
Rimmel (Francesco de Gregori) [Giuseppe Castelli]
La Viro Senpatria (Edward Everett Hale) [E. L. Robinson kaj Don Harlow]
Trans /cxielarko (E. H. HARBURG) [PEJNO Simono]
Cxe l' Maro (Heinrich HEINE) [PEJNO Simono]
La Elacxeto de Rugxa Cxefo (O. Henry) [Don Harlow]
Veninta (Paul Hermann) [Wolfram Diestel]
La lasta somero de Klinsor (Hermann Hesse) [Wolfram Diestel]
{elcxerpajxo}
Fantom' Hamleta (Erik KESTNER) [PEJNO Simono]
Rikki-Tikki-Tavi (Rudyard Kipling) [Don Harlow]
Tiel Do Rakontoj (Rudyard Kipling) [Wouter Pilger] - densigita (gz)
La tago iras jam de ni (Adam Krieger) [Wolfram Diestel]
Kevenhuller (Selma Lagerlof) [Stellan Engholm]
La Strig' kaj la Kato (Edward LEAR) [PEJNO Simono]
Evangxelino (Henry Wadsworth Longfellow) []
La Modelo de Pikman (H. P. Lovecraft) [Don Harlow]
La Terura Maljunulo (H. P. Lovecraft) [Donald R. Burleson]
Lepsikaj alauxdoj (Hans Ludwig kaj Bernd Weinkauf) [Wolfram Diestel]
Rondelo de l' akvo en la korto de l' japano (Al. Macedonski) [Jozefo
Nagy]
Rondelo de l' japana maro (Al. Macedonski) [Jozefo Nagy]
Rondelo de l' oniksa ponto (Al. Macedonski) [Jozefo Nagy]
Rondelo de l' pagodo (Al. Macedonski) [Jozefo Nagy]
Hieraux jxus (Paul McCARTNEY) [PEJNO Simono]
Himno al Brida (Kuno Meyer) [Don Harlow]
Hefelanto (A. A. Milne) [Ivy Kellerman Reed]
En Kiu Sercxo Orgazinigxis kaj Porketo Renkontas la Hefelanton Denove
(A. A. Milne) [Duncan Thomson]
Legendo (Orzeszko) [Kabe]
Valsi Matilde (A. Paterson)[Don Harlow]
Tri malgrandaj steloj (Georg W. Pijet) [Wolfram Diestel]
Annabel Lee (Edgar Allan Poe) [Kalman Kalocsay]
La Korvo (Edgar Allan Poe) [Kalman Kalocsay]
La Korvo (Edgar Allan Poe) [Leopoldo H. Knoedt]
La Korvo (Edgar Allan Poe) [Jon Willarson]
Silento (Edgar Allan Poe) [Don Harlow]
Sonoriloj (Edgar Allan Poe) [Kalman Kalocsay]
La Malfermita Pordo (Saki) [Edmund Grimley-Evans]
Oldo (William Shakespeare) [Pejno Simono]
Soneto 60-a (William Shakespeare) [Pejno Simono]
Nia Itala Gvidisto (Mark Twain) [Kabe]
S-ino McWilliams kaj la fulmotondro (Mark Twain) [William George Adams]
La Testamento kaj diversaj poemoj (Francois Villon) [Wouter Pilger]
densigita)
Amara Vintro (Joh. Werlins) [Wolfram Diestel]
Proverboj (L. L. Zamenhof) [Bertilo Wennergren]
***********************************************************************
FAKA APLIKADO
/////////////
Nuligo, deklaro, sercxado
=========================
Sxakturniro dum la UK
---------------------
La UK-n partoprenis pli ol 3000 gesamideanoj el la tuta mondo. Al la
sxakturniro oficiale aligxis 2 amikoj: s-ro Martin el Hispanio kaj mi.
Ni ambaux vere renkontigxis en Prago. La sxakturniro ne okazis. Sen
pluaj vortoj!!
Deklaro
-------
Mi decidis ekde 01.01.1997 fini mian laboron kiel kasisto de ESxLI
(Esperanta Sxak-Ligo Internacia) kaj redaktoro. Post multaj jaroj mi ne
havas forton dauxrigi sola, sen helpo de aliaj. Mi dauxrigos mian
aktivadon kiel turnirgvidanto de teamturniroj VII kaj VIII. Ekde tiu
cxi momento, bv. cxiam turni vin rekte al la prezidanto de ESxLI, al
Dan Maxwell.
Jaromir Canibal
redaktoro de Esperanta Sxako
Estonto de ESxLI
----------------
Estimataj sxakamikoj, kiel vi cxiuj scias, d-ro Jaromir Canibal anoncis
sian retirigxon de la taskoj, kiujn li fidele gvidis dum pluraj jaroj.
Mi esperas, ke iu sukcesos trovi novan, energian, ideoplenan
anstatauxanton. Sed pro la gxenerala reduktigxo de intereso en ESxLI
dum la lastaj jaroj, necesas kalkuli pri la ebleco, ke tia nova
redaktoro/kasisto ne trovigxos. En tiu kazo ni devas fronti la jenajn
demandojn:
1. Cxu ESxLI povas funkcii sen revuo?
2. Cxu ESxLI povas funkcii sen kasisto?
3. Cxu entute havas sencon, ke ESxLI pluvivu?
La punkto (3) sxajnas al mi la plej kerna demando. Malgraux la
malkresko de intereso pri ESxLI en la lastaj jaroj, kerna grupo de
aktivaj membroj restas. Kelkaj korespondturniroj ankoraux okazas,
kvankam la nombro estas malpli granda ol antauxe. Tiom longe ESxLI
ekzistas, gxis estas dezirinde ke iu esperantista sxakorganizo ekzistu,
sed gxia strukturo povas esti alia ol nun. (...)
Ne nepre necesas informi cxiujn ESxLI-membrojn pri la rezulto de cxiu
turniro. Fakte cxiuj aliaj informoj estas ne nepre necesaj, kvankam ili
povus esti novaj kaj interesaj. Tial mi pretas respondi al la demando
(1) ke la revuo Esperanta Sxako estas dezirinda sed ne necesa por la
funkciado de ESxLI.
Responde al (2) necesas rimarki, ke la cxefa elspezo de ESxLI estas por
nia revuo. Laux mia opinio, se gxi ne plu ekzistos, ne ecx ne bezonos
kason kaj kasiston. ...
Bonvolu informi min pri viaj pensoj pri cxio cxi.
Dan Maxwell,
prezidanto de ESxLI
1625 "S" St. NW No 1, Washington DC-20009, Usono
el Esperanta Sxako 3 kaj 4/1996
***********************************************************************
Traduko al 48 lingvoj - senpage!
================================
"Ergane" estas komputila tradukprogramo, per kiu oni povas traduki
vortojn kaj mallongajn esprimojn de unu lingvo al alia, interne
utiliganta Esperanton kiel pera lingvo. (vidu Eventoj 097)
La versio 2.0 de Ergane estas nun senpage havebla de la TTT-pagxo
http://www.travlang.com/ Ergane/
Nuntempe gxi disponas vorttrezorojn de 48 lingvoj kun ampleksoj kiuj
varias de dekduo da vortoj gxis pli ol 50.000.
La programo bezonas Windows 3.1 (aux pli altan version) kaj relative
moderan kvanton de diskospaco (kiu dependas de la nombro da
vorttrezoroj).
Ergane estas senpaga programo, kaj la vortlistoj generitaj per gxi
povas sen limigaj kondicxoj esti uzataj por aliaj aplikajxoj.
Gerard van Wilgen
gvwilgen@forigu.worldonline.nl
el sce
***********************************************************************
Scienca Revuo vol. 47.
======================
Enhavo de la jxusaperinta volumo 47 (1996/2) de Scienca Revuo
- Kafka en Prago. Kiel oni vivas en kagxo sen kradoj. IKU-prelego
1996
de Mauro Nervi, IT
- La rolo de ISAE kaj scienca revuo en mondo de specialigitaj
sciencoj. ISAE-prelego 1996 de Yamasaki Seiko, JP
- Pri la relativeca principo - Jose Lourencxo Cindra, BR
- Centjara esplorlaboro en la perta observatorio - John Mills, AU
- Teoria kaj eksperimenta bazo de alotransplantado de konservativaj
dentoj - Radmir Hasanov, RU
- Kulturo: valoro aux varo. Pri la kongresa temo en Prago.
Gilbert R. Ledon, BR
- Arta ekspozicio. Pri arta arangxo dum la UK en Prago
Franz-Georg Rossler, DE
- Scienco kaj arto - Radoslaw Nowakowski, PL
- Internationale revue, IKS, recenzo
----------------------------------------------------------
Internacia Scienca Asocio Esperantlingva
----------------------------------------------------------
- ISAE-sekretario: Rudi Hauger, Ringstr. 13, CH-8172 Niederglatt,
Svisio.
- Jarkotizo: 30 CHF, posxtcxekkonto 80-5909-0 "Pro ISAE" Zurich
***********************************************************************
Matematika olimpiado?
=====================
Antaux 2 jaroj estis anoncita la plano okazigi matematikan olimpiadon
en Brazilio, en la jaro 2000, kun la laborlingvo Esperanto.
Pro la forpaso de la iniciatinto prof. Edmilson Pontes, la taskojn
transprenis prof. Felinto dos Santos Dourado, kiu en 1988 intencas
organizi sxtatnivelan olimpiadon, kiel provo por la tutmonda.
Se vi estas matematikisto kaj interesigxas pri tio, bv. kontakti lin
pere de nia posxtkesto: Alagoana Asocio de E-o, CP 396, Maceio, AL, BR-
57020-970 Brazilio. Viaj ideoj, sugestoj estas bonvenaj.
el La Foko dec/96
***********************************************************************
ARANGxOJ
////////
Junulara Festivalo
==================
IJF estas unu el la plej popularaj junularaj arangxoj, partoprenas gxin
150-200 gejunuloj el multaj landoj. Indas gxin partopreni! Cxi-jare la
tradicia, kaj jam 21-a Internacia Junulara Festivalo okazos inter
26.03-01.04. en Col di Nava (Imperia), regiono Liguria, en
nordokcidenta Italio en tre nova kaj komforta montara gastejo. La cxi-
jara temo: "Estonteco".
IJF cxi jare enkondukis novtipan kalkuladon de kotizoj, pli justa, kaj
pli proksima al "proporcia sxargxoportado" - ja estas difinitaj 6
landokategorioj. Kompreneble ankaux cxi-jare eblas "memzorgi". La
partoprenkotizoj varias en vasta intervalo, sed estas tute akcepteblaj.
(Ekz. 19-jarulo el Usono aux Hungario nun aligxanta pagas nur 137
guldenojn... se memzorganto: 35 NLG...)
La partoprenantoj ricevos 10 %-an rabaton cxe la 53-a IJK en Assisi.
Informojn kaj aligxilojn petu de
Federico Schreiber,
via del Cordaroli 7, IT-34136 Trieste, Italio
aux rete: fulmo@forigu.ts.flashnet.it
***********************************************************************
Ne miela
========
La 2-a Hansa E-Tago, planita al 01-04.majo pro organizaj kialoj ne
povas okazi en Mielno, Polio, sed gxi okazos kune kun la Baltmara
Turisma Renkontigxo en Stralsund, Germanio en la sama tempo.
Ni invitas al Stralsund la esperantistojn el la landoj cxirkaux la
Balta Maro. (Kompreneble alilandanoj estas same bonvenaj). Celo de la
2-a Hansa E-Tago: vigligo de la baltmara kunlaboro pere de
intersxangxoj de ideoj kaj komuna aktivado. Antauxe/dume/poste: distraj
arangxoj...
Detalojn/aligxilojn bv. peti de:
Esperanto-Kiel, Christian Darbellay,
Kaiserstr. 43, DE-24143 Kiel, Germanio
Tel/fakso: +49-431-735016
***********************************************************************
Mediteranea semajno
===================
Internacia semajno esperantista cxe la Mediteraneo okazos en Sete,
Francio.
Stagxo pri Esperanto de la 8-a gxis la 15-a de septembro 1997.
Informas:
"Esperanto",
5 rue du Docteur Roux,
FR-34090 Montpellier, Francio.
Tel: +33-467-541543
***********************************************************************
Unutagaj kunfratigxoj
=====================
Niaj cxefaj kaj tradiciaj arangxoj por la jaro 1997 estos:
- 3-a trejnado por E-instruistoj la 23-an de marto.
- Frata Vespero kunordigota de la loka junularo: la 25-an de majo.
- 10-a Esperanta Renkontigxo: 16-a de novembro.
Ni ankaux akceptas kaj stimulas korespondadon. Sendu almenaux
salutkarton.
E-Kunfratigxo de Okcidenta Regiono
Rua Coronel Agostinho 126 Fundos, Campo Grande,
BR-23050-360 Rio de Janeiro, RJ, Brazilio.
***********************************************************************
Trilanda Renkontigxo
====================
"Senlime" la E-Asocio en la euxroregiono Mozo-Rhejno anoncas al vi: la
Internacia Trilanda Renkontigxo (de esperantistoj el Germanio,
Nederlando kaj Belgio) okazos cxi-jare la 27-an de aprilo en Aachen,
Germanio.
Temo: "Esencaj aspektoj de la islama mondo". Informoj haveblas cxe:
Wolfgang Bienen,
Eynattener str. 56,
DE-52064 Aachen, Germanio.
Tel: +49-241-62350, fakso: +49-241-602353
***********************************************************************
XVII-a Renkontigxo de Portugalaj Esperantistoj
==============================================
1996.04.12-13, Barreiro, je 10 km SE de Lisbono, transrivere.
Cxiujara arangxo de Portugala Esperanto-Asocio. Kultura, turisma kaj
distra programo. Vizito al la loka ZEO (la sola en Portugalio) kaj
speciala atento al historio de Esperanto en Portugalio dum la 30-aj kaj
40-aj jaroj, kiam Barreiro elstaris en la movada geografio. Informoj
baldaux cxe http://sweet.ua.pt/jxmm/esperant/index.htm
Aligxi eblas cxe
Antonio Martins
Rua Alfredo Jose Marques 21 c/v esq.
PT-2735 Cacem
Rete: bacano@forigu.cc.fc.ul.pt
***********************************************************************
Somerkomenca ripozo
===================
La E-klubo cxe la urba Kulturdomo en la pola urbo Staszow ankaux cxi-
jare bonvenigas feridezirantajn esperantistoj.
Inter 26-30 de majo vi estas atendata al ripoza apudlaga renkontigxo,
kaj inter 30-a de majo kaj 3-a de junio al la 11-aj Esperantaj Tagoj de
Staszow.
Mem la arangxoj - kutime partoprenata de 80-110 homoj - okazos en
ripozdomo je cx. 15 km-oj de la urbo, en agrabla medio. Kotizo por
plentempa restado: 180-270 zlotoj (cx. 60-90 dolaroj).
Por aligxilo kontaktu:
E-Klubo, Kulturdomo
ul. Parkowa 6,
PL-28-200 Staszow, Polio
***********************************************************************
MOVADO
//////
Brua gxojholado en la Unua Azia Kongreso
========================================
Al la 1-a Azia Kongreso de Esperanto, okazinta inter 21-25 de auxgusto
en Sxanghaj kun la cxeftemo: Azio kaj la 21-a jarcento aligxis preskaux
600 personoj el 18 landoj (530 el Cxinio, Japanio kaj Koreio, 22 el
Vietnamio, 6 el Auxstralio, 16 el aliaj aziaj landoj, 9 el Euxropo,
ktp).
La decido pri okazigo de kontinenta kongreso estis akceptita dum la
seula UK en '94. Gxi ja estas necesa, cxar ja UK-oj plej ofte okazadas
en Euxropo, sed la vojagxkostoj estas apenaux venkeblaj por aziaj
esperantistoj, kiuj gxenerale (krom Japanio kaj Koreio) estas jam en si
mem estas en malpli bona ekonomia stato kompare al evoluitaj euxropaj
landoj.
La kongresa programo estis abunda: pri la kongresa temo okazis 5
kunsidoj: enkonduko, ekonomio, scienco kaj tekniko, edukado kaj
kulturo, E-movado. Okazis kunsidoj pri aziaj pioniraj esperantistoj,
estis fakaj kunsidoj de fervojistoj, go-amantoj, medicinistoj, pri
seksa diskriminacio, "Papero kaj Kapsiko" (komuna lernolibro pri
rilathistorio inter Japanio kaj Koreio), Oomoto, Cxina Radio, SAT, kaj
El Popola Cxinio.
Okazis diskutoj pri la E-movado, kaj estis 3 kunsidoj de KAEM
(Komisiono pri Azia E-Movado), ktp, ktp.
Multaj cxeestantoj havis la impreson, ke la kongreson regis bruoj.
Cxeestantoj (cxefe cxinaj) ne auxskultis la paroladojn, absorbite de
sia babilado aux ecx de gxojholado versxajne pro postlonga renkontigxo
kun konataj esperantistoj. Ankaux la kunsidejoj plenis de bruoj pro
babilado ekster la cxambro, cxar ne estis firma pordo. Lingvo-kapablo
de multaj cxeestantoj estis malaltaj, kaj kelkaj en diskutkunsidoj nur
legis sian manuskripton, kiu tute ne rilatas al la parolata temo. Tamen
la kongreso estis la unua, kaj multaj homoj unuafoje partoprenis en
internacia E-renkontigxo kaj gxojis pro tio. Mi esperas, ke en la dua
kongreso ni povos gxui pli da fruktoj grandaj kaj frandaj.
Pli detalan raporton oni povas legi en la bulteno Esperanto en Azio. La
dua Azia Kongreso okazos en Vietnamio en 1999.
laux raporto de Doi Cxieko
en La Revuo Orienta nov/96
***********************************************************************
Taskoj en la Akademio
=====================
Taskoj de la Sekcio pri Gxenerala Vortaro de Akademio de E-o
La membroj de la sekcio estas Perla Martinelli, Jorge Camacho Cordon,
Reinhard Haupenthal kaj Christer Kiselman.
Unua projekto
-------------
La sekcianoj ricevis taskon decidi pri la plej gxusta maniero
Esperantigi du vortojn kaj unu toponimon: euro, graffiti kaj
Alsace/Elsass. Pli detale pri tiu projekto vidu apartan artikolon en la
sekva numero de Eventoj.
Dua projekto
------------
Kunlaboro en la reviziado de Plena Ilustrita Vortaro (PIV). Mi ne estas
optimisma pri efektivigxo de tiu projekto. Kiam mi proponis tiun taskon
al la Akademio antaux pluraj jaroj, la tiama prezidanto Albault
kategorie rifuzis tiun agadon, uzante kiel argumenton la fakton, ke PIV
estas la proprajxo de SAT, do la Akademio ne havas rajton okupigxi pri
gxi. Post kiam SAT anoncis, ke PIV estos reviziata kaj petis helpon
tiucele de cxiuj esperantistoj, la Sekcio pri Gxenerala Vortaro neniam
ricevis formalan inviton partopreni, nek instrukciojn pri ia specifa
maniero helpi la reviziadon.
Tria projekto
-------------
Temas pri longdauxra esploro starigi principojn aux regulojn por
asimilado de vortoj kaj propraj nomoj el diversaj etnolingvoj kun la
celo eviti pli da kaoso.
Bernard Golden
***********************************************************************
Nur 28 % konas la anglan!
=========================
La Internet-a firmao Eurolinks aktive varbadas en Euxropo por la TTT-
informpagxoj de entreprenoj. Kial?
Ekzistas gxenerala miskredo, ke preskaux cxiu Internet-uzanto regas la
anglan lingvon. La realo aspektas tute aliel, se kredi al la esploro de
la firmao "Dataquest", kiu kalkulis ke nur 28 % da la Internet-uzantoj
regas la anglan!
Tial Eurolinks tradukas la TTT-pagxojn al diversaj euxropaj lingvoj.
TTT-adreso de Eurolinks: http:// www.eurolinks.com
herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be
el sce
***********************************************************************
Via Tellini
===========
La 27-an de oktobro, estis inauxgurita strato Ashille Tellini, okaze de
la 130-a datreveno de lia naskigxo. En la ceremonio partoprenis urbaj
auxtoritatuloj, urbaj civitanoj kaj reprezentantoj de E-grupoj el
pluraj italaj urboj.
Achille Tellini (1866-1938) estis geologo - kaj pionira E-aktivulo. Li
propagandis kaj disvastigis la internacian lingvon, kaj en 1912 fondis
la E-grupon de Bolognese, funkcianta ankaux hodiaux.
el Informa Bulteno de Bolonja E-Grupo dec/96
***********************************************************************
Gratulojn!
==========
Klubo Esperantista en Oslo festis sian 90-jarigxon la 18-an de novembro
96. La klubo fondigxis en Kristiana je 21.2.1906 kiel privata klubo kaj
farigxis publika en la sama jaro.
La klubo nun havas 108 membrojn kaj s-ro Carl Stop-Bowitz estas la plej
malnova membro.
Inf: Kjell Peder Hoff prezidanto,
Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, Norvegio
***********************************************************************
KORESPONDI DEZIRAS
==================
Pensiulino, kiu interesigxas pri tm literaturo, historio. sociologiaj
problemoj kaj E-movado, dez. seriozjn kor. kontaktojn. Maria Jagiello-
Dangow, ul. Styczynskiego 37 m 6, PL-44-100 Gliwice.
* * *
Mi estas frauxlo, 20 jara, komencanto. Mi kolektas vizit-kartojn,
basbal-kartojn. Brian Batch, Box 10061, Otterbein College, Westerville,
OH-43081-2006 USA.
* * *
Mi interesigxas pri klasika muziko, montgrimpado, komputiloj kaj reto,
vojagxado. Mi estas 23 jara frauxlo. komencanto. Alfred Kewei Zuo, 12-
2(3F) Alley 9, Lane 10, St. Daren, Ct. Chongho, Taipei County, Taiwan
23540 (R.O.C). Retposxto: kewei@forigu.miro. csie.ntu.edu.tw
* * *
Mi sercxas iun, kun kiu mi povas skribi pri la temoj kiuj estas
interese al ni. Mi estas viro dudek kvar jara, kaj mia hundo estas du
jara. Gxi estas granda kaj tre gxentila. Mi studas la anglan kaj
francan lingvojn. Mi sxatas la cxambroplantojn. Peter Hein, Waldstr.
43-a, DE-10551 Berlin, Germanio.
* * *
Mi estas nova studanto de Interreto kaj Esperanto, sed mi volas havi
skribajn geamikojn, retposxte aux paper-posxte. Adele Baker, 24330 9th
Avenue West, Bothell, WA 98021-8540, Usono. Rete: adelebob@forigu.baker.
cnw.com
* * *
Universitata studento, 25-jara dez. kor. tm. pri cxt. Respondo
garantiata. Afshin Rasoulain No. 14, Homayun lane, SH. Rajayi Str.,
Bahar Sq, IR-69156 Borujerd, Irano.
* * *
Korespondi deziras kun mezagxaj virinoj s-ino TADA Hujxijo, Murano-
honmachi 26-25, J-573 Hiraka, Japanio.
* * *
Mi estas komencanta esperantisto. Interesas min sciencfikcio, historio,
filmoj, biero, kuirado, kaj komputiloj. Mi estas frauxlo, kaj
komputilisto. Patrick Monagin, 21224 E Glen Haven Cir. Northville, MI
48167, Usono. Retposxte: patrick@forigu.360inc.com
***********************************************************************
KONKURSOJ
/////////
Poentokolekta konkurso
======================
Dauxre karakterizas vigla interesigxo la poentokolektan konkurson de
ILEI por plenkreskuloj.
Partoprenas la "ludon" esperantistoj el 18 landoj, kaj post la 2-a
taskofolio la listokapo aspektas jene:
1. Tomisxek Jindrich, CZ, 42 poentoj
2. Denke Peter, HU, 40.5 p.
3. Molnar Monika, HU, 40.0 p.
4. Dumoulin Janine, FR, 39.5 p.
5. Pyhala Raita, FI, 39.0 p.
La organizanto Geza Kurucz ekhavis Internet-konekton, do li estas
kontaktebla ankaux retposxte: bjg@forigu.mail.datanet.hu
Ankaux vi estas invitata partopreni la konkurson. Oni povas iam ajn
eki, simple resendu la solvojn de la aperantaj taskofolioj, aux vi petu
gxin rekte de la organizantoj.
***********************************************************************
Rezultoj de la beletra konkurso Jose R. Huertas
===============================================
La Nacia Sindikato de Hispanaj Verkistoj kaj Andaluzia E-Unuigxo
anoncis beletran konkurson (vidu Eventoj n-ro 104), kies rezultoj estis
anoncitaj la 15-an de decembro en publika kunveno.
Verko premiita: Traduko de "La Nigra Spartako" de Geraldo Mattos
Tradukinto: Jose Francisco Martin del Pozo.
En la festa kunsido oni transdonis al la gajninto la anoncitan premion:
diplomon kaj E-librojn en valoro de 20.000 pesetoj.
La librojn donacis El Popola Cxinio, Heroldo, Libroservo de Hispana E-
Asocio, L. S. Perez kaj vidvino de L. M. Espinalt, kies kunlaboro
ebligis grandparte la realigon de la konkurso. Nacia Sindikato de
Hispanaj Verkistoj kaj Andaluzia Esperanto-Unuigxo tre dankas al ili
pro tio.
***********************************************************************
REVUOJ, GAZETOJ
///////////////
Heroldo - LF-Koop
=================
Kiel konate, ekde januaro la redaktadon kaj eldonadon de Heroldo
transprenas Kooperativo de Literatura Foiro. Laux ilia plano la presado
kaj distribuado okazos en Hungario, sed la redaktado restus en Svisio.
Cxiujn redakciajn materialojn (artikoloj, raportoj, bildoj) sendu al la
nova redakcia adreso:
Literatura Foiro - Heroldo de Esperanto
CP 237, CH-6830 Chiasso 1, Svisio
***********************************************************************
LETEROJ
///////
Uzurpo de gazet-nomoj
=====================
En la informfolio de la Abonservo de ELNA por 1997 trovigxas la nomoj
de la gazetoj "La Ondo de Esperanto" kaj "Ruslanda Esperantisto" kun la
klarigo "revitalized" (revivigitaj). Cxu okazis miraklo: revivigxis la
redaktoroj (samtempuloj de Zamenhof), kiuj revivigis en Moskvo kaj
Peterburgo siajn gazetojn? Aux cxu ili el la tombo komisiis iun esti
iliaj dauxrigantoj?
Tute ne. La miraklon faris la konataj Aleksander Korjxenkov kaj lia
edzino Halina Gorecka el la urala urbo Jekaterinburg, kiuj simple
uzurpis la nomojn kaj la gloron de tiuj pioniraj gazetoj, sxajnigante
sin iliaj dauxrigantoj. Se paroli pri la spirito de la revivigitajxoj,
gxi nete diferencas de la nobla spirito de la forpasintoj (vidu pri tio
http://access. uven.ru/yxura/korj.html).
Cxu uzurpo de gazet-nomoj kongruas kun la etiko de TEJxA kaj de la
jxurnalismo gxenerale? Cxiukaze, se iun tagon revivigxos "La
Esperantisto" aux "Lingvo Internacia" aux, eble, ecx "Iskra" (de
Lenin), oni povos konjekti, kiuj estas la miraklofaristoj.
Boris Kolker
gh090@forigu.cleveland.Freenet.Edu
* * *
Kiel elekti la postenulon
=========================
Mi bedauxras, ke d-inon Ilona Koutny, multe agintan por Esperanto cxe
la katedro pri gxenerala kaj aplikita lingvistiko de la Budapesxta
Universitato Rolando Eotvos (ELTE) oni - sxajne definitive - maldungis.
Estas rekomendinde, ke katedrajn postenojn precipe cxe malgrandaj
fakoj, kie unu aux kelkaj personoj povas influi la tutlandan evoluon de
la fako, oni traktu pli zorge. Anstataux lauxbezone dungi kaj maldungi,
oni minimume je cxiu deka jaro anoncu publikan konkurson pri cxiu el la
postenoj.
Blazio Vaha
***********************************************************************
POR VIA NOTLIBRO
================
Videokasedoj
------------
En antauxaj numeroj ni jam aperigis liston de haveblaj videofilmoj cxe
UEA, cxe Internacia E-Instituto kaj cxe KCE (vidu Eventoj n-roj 89, 91,
95). Nun vi trovu tion de SEL.
Auxdvida Centro de Sarlanda Esperanto-Ligo ofertas
**************************************************
Sarlanda E-Ligo, SEL ofertas pere de sia libroservo i.a. diskojn,
laserdiskojn, sonkasedojn kaj videofilmojn en VHS kaj video-8 normoj
(en cxiuj kolorsistemoj). Jen listo de haveblaj videofilmoj:
Pri Kulturaj Semajnfinoj, KSF
-----------------------------
- 28-a KSF, prof. Regulo pri libroeldonado (3 h)50 DEM
- 29-a KSF, prof. Szerdahelyi: Aktualaj problemoj de interlingvistiko
kaj esperantologio (6 h)100 DEM
- 30-a KSF, H. D. Maas: La radikoj de Esperanto, pastoro Burkhardt:
Lingvaj problemoj dum konferenco en Koreio (3 h) 50 DEM
- 31-a KSF, prof. Duc Goninaz: Vivo kaj verkaro de Gaston Waringhien
(6 h)100 DEM
- 32-a KSF, d-ro Zilah: Oriento kaj Okcidento (6 h)100 DEM
- 33-a KSF, prof. Helmar Frank: Akademio Internacia de la Sciencoj
San Marino (6 h)100 DEM
- 34-a KSF, D-ro Ulrich Lins: "La Dangxera Lingvo" (6 h)90 DEM
Kongresaj kaj aliaj vojagxoj
----------------------------
- G. Becker: Kvin semajnoj en Cxinio (4 h)60 DEM
- G. Becker: kiel supre + Gorgxoj de Jangzi gxis Kanton, (6 h)100 DEM
- G. Becker: Funf Wochen in China (dulingva)(60 DEM)
- Oliver Walz: La UK en Varsovio, ankaux sub la signo de la tria
mondo (4 h)60 DEM
- G. Becker: Kamera-skizoj el Japanio(60 DEM)
Specialaj kasedoj
-----------------
- Memore al Ivo Lapenna. Funebra ceremonio en Kopenhago kaj lastaj
paroloj en Graz (3 h)60 DEM
- Cent jaroj de E-kulturo. La Jubilea E-konferenco en Graz (eventoj,
paroladoj de Lapenna, lekcioj de Lapenna kaj Albault)60 DEM
- Necesas tiri prof. Lapenna el la forgeso. Registrajxo de la OSIEK-
konferenco 1995 pri Lapenna, la posta turisma vojagxo al Bjalistoko
+ 2 horoj de elektitaj registrajxoj pri li. Entute 12 h.200 DEM
Mendoj al:
Gunther Becker, Alter Hangarten 2, DE-6653 Blieskastel, Germanio
pagoj al la UEA-kodo gbec-w.
***********************************************************************
ANONCETOJ - Anoncetoj de abonantoj estas senpagaj! -
=========
Edit kaj Tamas Slezak kun gxojo informas pri la naskigxo de ilia filo
Balint la 1-an de decembro kun 3.85 kg, 52 cm.
* * *
"Hungaran Antologion" kaj Esperantajn lego- kaj sciencajn librojn
intersxangxus por Fonto-libro(j) Luiz Alberto de Coelho, rua Moreira
Cesar 220, BR-25850-000 Paraiba do Sul, RJ, Brazilio.
* * *
Esperanto-Societo "FLAMO" en Torun deziras ricevi sciigojn pri efikaj
agoj por Esperanto ie ajn en la mondo kaj ankaux pri iuj ajn interesaj
kaj valoraj agoj por Esperanto! Ankaux filozofiaj problemoj pri
esperantismo tre interesas nin. E-Societo "FLAMO", Pf. 16, PL-87100
Torun, Polio.
* * *
Katalin Smideliusz petas siajn iamajn kursanojn sendi al sxi bildkarton
kun la vidindajxo de la propra urbo. La ricevitajxoj servos por
universitata ekspozicio, propagandanta la forton kaj disvastigxecon de
Esperanto. Aldonu la nomon kaj la lokon, daton de via kurso kun sxi.
Adreso de la universitato: BDTF, Lektoratus, dr. Katalin Smideliusz,
HU-9700 Szombathely, Pf. 170. Hungario
* * *
Rememoroj de centprocenta Esperantisto - membiografio de A. Saharov.
Elleginte la libron mi fordonacas gxin. S-ro Dieter Rooke, Aussere Klus
2, CH-4702 Oensingen, Svisio.
* * *
Kiu povas sendi la plene elcxerpigxintajn numerojn de Eventoj 2/januaro
kaj 1/februaro al E-Asocio Oradea? Adreso: C.P. 1-183 RO-3700 Oradea,
Rumanio. Dankon!
* * *
Mi planas krei katalogon de "Esperantaj punktoj" en Polio (stratoj,
placoj, monumentoj, tabuloj... ktp). Mi petas samideanojn, sendu al mi
informojn pri la E-spuroj kun pli detala priskribo (loko, aspekto ktp).
Cxu iu konas similan prilaboron? - Robert Kaminski, ul. Kwiatowa 1, PL-
94-227 Lodz, Polio.
* * *
"Aikido" estas memdefenda luktarto el Japanio. Mi deziras ekrilati kun
esperantistoj, kiuj praktikas aikidon ie en la mondo. Bv. kontakti
Mireille Grosjean, pf. 9, CH-2416 Les Brenets, Svisio.
***********************************************************************
Intersxangxo
============
Por rekte informigxi pri la politika, ekonomia kaj kultura vivo en
aliaj landoj mi deziras legi artikolojn el iliaj cxefaj gazetoj kaj
revuoj.
Mi sercxas Esperantajn tradukojn de tiaj artikoloj. La teksto ampleksu
minimume 5 masxintajpitajn pagxojn, estu tradukita de loka esperantisto
kompetente reganta la Internacian Lingvon kaj estu ne pli malnova ol 6
monatojn. La nomo de la tradukinto aperu cxe la artikolo.
Mi mem ofertas 6-pagxan artikolon aperintan la 30-an de septembro 1996
en "Der Spiegel", la gvida politika magazino en Germanio. La artikolo
enhavas ampleksan analizon de 14-jara kanceliereco de Helmuth Kohl, unu
el la plej longe dejxorantaj registar-estroj de la demokrata mondo.
Tradukinto de la artikolo estas Andreas Kunzli, lic. phil., slavisto,
cxefredaktoro de svisa planlingva enciklopedio kaj fakdelegito de UEA
pri interlingvistiko.
Se vi interesigxas pri mia propono, bonvolu sendi aux faksi al mi vian
artikolon. Vi tuj ricevos la mian.
Dr. H.-Georg Macioszek, Bieberstr. 7, DE-20146 Hamburg, Germanio.
Tel: +49-40-457435
Fakso: +49-40-4107191
***********************************************************************
ABC-libroj
==========
Mi kolektas ABC-librojn, uzitajn en la unua klaso de elementa lernejo
por lerni la nacian lingvon. Mi deziras havi kolekton en la plej
diversaj lingvoj de la mondo. Bonvolu fari al mi proponojn. Mi estas
preta intersxangxi tiajn librojn kontraux io kiu povas esti utila al
vi, kaj repagi la afrankokostojn.
Jean-Claude Thumerelle
rue Pierre Desimpel 10, B-7784 Warneton, Belgio
***********************************************************************
INTERESE
////////
Silenta nokt'
=============
La kapo de Josef Mohr
Multaj homoj en la mondo scias, ke la kristnaska kanto Silenta nokt'
sankta nokt' naskigxis komence de la 19-a jarcento en Oberndorf, en
Auxstrio malgranda foirvilagxo norde de la konata urbo Salzburg.
La tiama kapelano Josef Mohr jam en 1816 elpensis la simplan tekston de
la kanto. En 1818 Franz Xaver Gruber, instruisto en Arnsdorf, ecx pli
malgranda apuda vilagxo, komponis la melodion kaj en la sama jaro
unuafoje eksonis la bela kanto en la pregxejo de Oberndorf en la
kristnaska meso. Pere de tirolaj orgenkonstruistoj, kiuj poste riparis
en la vilagxa pregxejo la difektitan orgenon, la nova kristnaska kanto
venis al multaj germanaj urboj kaj disiris al la vasta mondo.
Sed kiu estis J. Mohr? Li naskigxis la 11-an de decembro 1792 en la
urbo Salzburg kiel filo de malricxa virino, kiu ne estis edzinigxinta,
kaj tio estis en tiamaj tempoj granda malhonoro. Preskaux neniu de la
konataj najbaroj volis esti la baptopatro. Fine, la tiama ekzekutisto
de Salzburg, Franz Josef Wohlmuth, kiu en sia vivo pere de glavo kaj
pendigilo ekspedis 92 individuojn al la morto, montrigxis preta por
tio. Tiu homo en ecx hodiaux ekzistanta speciala notlibro precize notis
cxiujn ekzekutojn. Tiu lia profesio memkompreneble estis malhonora, kaj
la vilagxanoj opiniis, ke ankaux la jxus naskita knabeto iam perdos
sian kapon... Oni supozis, ke en tiaj cirkonstancoj la juna Mohr
evoluos esti fripono. Tamen Josef igxis inteligenta kaj lernema junulo
kaj trovis bonfaranton, kiu ebligis al li la studadon. Li igxis
ekleziulo kaj poste kapelano en Oberndorf.
La kristnaska kanto jam estis vaste konata, sed la kreintoj de la kanto
igxis famaj multe pli poste. Unue oni pensis krei unu monumenton por
Mohr kaj Gruber, sed ekzistis nur foto pri F. X. Gruber, kaj ne pri J.
Mohr. Tial oni kontaktis la parohestron de Wagrain, kie Mohr lasttempe
laboris kaj ankaux mortis, cxu eblas ekhavi la kranion de Mohr, por ke
la skulptisto havu almenaux ian punkton de apogo. Kaj fakte - oni devis
unue elterigi la kadavron - la kranio estis sendita al Oberndorf. La
monumento nun staras antaux la nova pregxejo de Oberndorf.
Dum la laboro pri la monumento eksplodis la dua mondmilito kaj la
kranio de Mohr restis kelkajn jarojn en Oberndorf. Mia onklo, Klaus
Sp., kiu estis policisto kaj tiam logxis en la komunuma domo de
Oberndorf, gardis la kranion en skatolo sub lia lito kaj tial mi - kiu
tiutempe same logxis en tiu vilagxo - scias tre bone tiun kuriozan
historieton, kiun mi nun unuafoje malkasxas al Vi. Post la fino de la
milito, kiam la tempoj estis ree trankvilaj, la kapo de Mohr revenis al
Wagrain, kie nun liaj ostoj denove estas kune.
Sed ankaux la malicaj homoj de Salzburg, kiuj siatempe profetis, ke
ankaux Josef Mohr perdos iam sian kapon, tiel estis pravaj.
Otmar Weber, Salzburg
***********************************************************************
HUMURO
//////
Kiu tiu estas?
==============
Dum la E-kurso la instruisto proponas enigmon al la studentoj: "Mia
patro naskis infanon. Tiu infano estas nek mia frato, nek mia fratino.
Kiu tiu estas?" - Neniu kursano povis respondi. - Estas mi! - diras
ridetante la instruisto.
Post iom da tempo alvenas malfruigxinta kursano, kaj la aliaj ricevas
la taskon fari al li la antauxajn demandojn. Kruko kuragxe demandas:
"Jen bona enigmo: mia patrino naskis infanon, kiu estas nek mia frato,
nek mia fratino. Kiu tiu estas?"
- Mi ne scias! - respondas la malfruinto post iom da pensado.
Kruko triumfe aldonas: - Estas do nia instruisto!"
***********************************************************************
KOLOFONO
////////
EVENTOJ n-ro 116,
Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros,Istvan Bajnogel, Zsuzsanna
Virag
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj
ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.