Plena enhavo de Eventoj n-ro 109
********************************
Unuan fojon la euxropaj instancoj
financas projekton de Esperanta organizajxo!
============================================
Komuniko de Esperanto Radikala Asocio
Nova senprecedenca rezulto de la radikaluloj: la Euxropa Komisiono aprobis
la studoprojekton pri "Kostoj de (ne)komunikado en Euxropo", prezentita de
Esperanto Radikala Asocio.
La projekto, sub la auxspicio de la '94-jara nobelpremiito pri ekonomiko
Reinhard Selten, estos financata 55 %-e, kaj ebligos informi pri Esperanto
la plej vastan nombron iam ajn atingitan da politikistoj, entreprenistoj,
instruistoj: 100.0 00 personojn! (Ni memoru ke la E-movado komencigxis per
multekosta dissendado de 10.000 ekzempleroj de la Unua Libro).
Tamen tiu cxi projekto plenumigxos, nur se oni trovos antaux la 1996a
jarfino la restantajn 60 mil usonajn dolarojn kiujn la Euxropa Komisiono ne
pagas. Se tiu ne okazos, ERA (kaj la esperantistaro) devos forlasi la
projekton.
Tial ni alvokas cxiujn esperantistojn kaj E-organizojn en la mondo: Unuigu
viajn fortojn al niaj, tre malgrandaj... kontaktu nin, kunlaboru, financu
tiun iniciaton!
- per kreditigo al nia UEA-konto: erad-p - sendante kompletan kreditkartan
numeraron, indikante la sumon kaj valuton elversxitan, - aux fakse al
+39-6-68805396, - aux posxte al ERA, Via Torre Argentina 76, 00186 Romo,
Italio, - aux internete al e.r.a.@forigu.agora.stm.it.
Per la samaj adresoj vi povas demandi al ni pliajn informojn pri la
Projekto, pri niaj agadoj kaj de la Radikala Partio.
sekretario Giorgio Pagano
Rim: Komunikon de UEA pri tiu cxi projekto vidu en la rubriko "Movado"
****************************************************************************
Esperanto oficiale en Irano!
============================
NDLR: Pri la stato de Esperanto en Irano vidu la artikolojn en Eventoj 66,
67, 106.
Post trijara penado la junulara movado en Irano atingis gravan rezulton. La
aktivuloj de IREJO (Irana E-Junulara Organizo) sukcesis registri la unuan
oficialan E-instituton "Sabz Andishan" cxe la sxtataj registraj instancoj.
En la historio de la E-movado en Irano estas nun la unua fojo, ke oni
sukcesas registri asocion kun agadkampo pri la internacia lingvo Esperanto.
"Sabz Andishan" estas neprofitcela registrita E-instituto en Irano laux la
registra numero 9085, aprobita de la registaro. Gxi havas juran personecon,
kaj povas tegmenti IREJO-n kaj IREA-n (Iranan E-Asocion).
Sendube la registrado de E-Asocio en Irano ne estas simpla afero, kaj
postulis multan energion, sed fine post multaj revizioj la registaro
permesis la fondigxon de "Sabz Andishan" por esperantistoj.
Laux la iranaj legxoj ne akcepteblas fremdaj nomoj por registritaj
fondajxoj kaj asocioj (ankaux la vorto "Esperanto" estas fremda laux la
registaro), kaj oni proponis la vorton Sabz Andishan, kiu en la persa
signifas: verd-pensularo.
Laux la akiritaj avantagxoj de jura personeco iranaj esperantistoj ekpasxas
al la oficiala fondo de Irana E-Asocio. IREJO jam trovis juran kovron cxe
la nova institucio.
La registro de "Sabz Andishan" pruvis, ke malgraux la faritaj misinformoj
tamen estas farebla lauxlegxa aktivado en Irano, kaj la situacio dependas
de la esperantistoj mem. Neniu en Irano minacas Esperanton aux
esperantistojn.
Por la disvastigo de E-o tra Irano oni planas diversajn projektojn en la
instituto (regionaj filioj, profesiulo en la instituto ktp) al kiuj ni
bezonas konsilojn, sugestojn kaj konkretan kunlaboron.
Registrinte "Sabz Andishan" la nula jaro de E-o en Irano ekkomencigxis.
M. Reza Torabi,
gxen. direktoro
PO Kesto 17765-184, Tehran, Iran
Tel: +98-21-6626913, Fakso: -6054090
Rete: karimi@forigu.eco.atu.ac.ir
***************************************************************************
La internacia vespero igxis komercejo
=====================================
Cxijare la Internacia Junulara Kongreso okazis jam la 52-an fojon. Invitis
cxifoje la Germana Esperanto-Junularo, kaj gastigis preskaux 400
partoprenantojn el 36 landoj en la Infan- kaj Ripozcentro (granda aro de
bangaloj) de Guntersberge, vilagxo en la Harc-montaro, en la federacilando
Saksio-Anhaltio.
La internacia vespero ofte relative reprezenteble montras, kio okazis dum
Esperanto-semajno. Tiu vespero dum la IJK'96 estis iom embarasa! Jes ja. Ne
mankis kontribuoj - sed prudento! La vespero igxacxis glueca
reklamprogramo.
Varbigxis por multaj aferoj, kelkfoje laux tre altruda maniero. Malagrablas
por mi kiel raportisto, nun mencii tiujn Esperanto-artiklojn, tamen mi
faras, cxar la ironio ja postulas tion... - aliflanke certe estas bona
signo, se aperadas nov aj esperantajxoj, tamen vere ne necesas misuzi la
"Internacian Vesperon"-n tiucele!
Arnau skecxe varbis por siaj du nove aperintaj bildstrivolumoj. Danny kaj
Saskia kiel du el sep membroj de la grupo Akordo kantis tri (!) pecojn el
la jxus aperinta kompaktdisko Muzikpluvo (kaj ade montris la KD-n). Poste
ili denove aperis kun sencxesajna varbbloko por la nova Pasporta Servo.
Kompreneble ne suficxis, kaj Saskia, kiel rakontanta sorcxistino, plue
fabelmaniere atentigis la pli ol 300 auxskultantojn pri la okazonta
TEJO/KER-seminario: "Estis iam Esperanto-renkon tigxo...,..."
Aldone, la vere distre lerta vespergvidanto David reklamis por la ne tiom
freneze bone vendigxanta kongresa T-cxemizo kun skribajxo "Formo de
kunvivado" (hej, legantoj, jen la kongrestemo, kaj gxi vere tauxgis por
cxemizo, prelegojn pri gxi oni povis nombri perunumane). Kaj fine la
hungaroj ankaux ne povis forlasi iom da sciigo (ecx repante) pri la IJS
baldaux okazonta.
Ili tion ne kiel la aliaj plumpe faris, sed kun multegaj spritaj aludoj pri
aliaj dumsemajnaj okazajxoj - unuekzemple levi la platan manon dekstran por
saluti kiel "La verda stelulo" (nova sciencfikcia filmo, UEA-premiita dum
UK), aliekzemp le interakte elsxalti la salonan lumon, kiel faris la
japanoj dum "La eta princo" (vidu malsupre).
Kaj nun lauxdo por tiuj, kiuj ne varbis dum la vespero: unuflanke "JoMo kaj
la Mamutoj", aliflanke "Persone", ambaux muzikgrupoj, kiuj montris dum tiu
semajno siajn povojn orelsxtopilbezone lauxtege amplifitaj (Persone krome
jxus eldonis no van KD-n, kaj JoMo trovigxas sur la nova Vinilkosmo-kompil'
n-ro 2). Cetere: ankaux Kajto ludis. Punkto. Kelkaj kromaj okazajxoj: Dum
la tuta semajno trovigxis ricxelekta libroservo (ankaux aliaj nepraj
movadaj varoj haveblis kompreneble). Trifojis teatra vespero. La kroatoj
(ekde IS ankoraux konataj kiel "la kreatoj") (re)surscenejigis "Stilajn
ekzercojn", amuzan teatrajxon, kiu ludigxas en buso. Studentoj el Tokio
prezentis la klasikajxon "La eta princo", unuafoje sceneje E sperantuje.
Plej elstare certe estis "La kalva kantistino" de Euxgeno Ionesko, ludata
de Kia Koincido, kiuj premieris samteatrajxe antaux 11 jaroj dum la IJK.
Precipe etosplena estis la germana vespero, dum kiu i.a. la folklora grupo
Selketal (kiu antauxe neniam ludis antaux gejunuloj) el la Harc-montaro
miris pri la sxunklemo de la internacia kongresanaro. Gxis nun ili ludis
nure antaux 60kajpli agxuloj. (sxunkli = kune movigxi lauxmuzike dekstren
kaj malen)
Ekskurso gvidis nin (per mallargxtraka fervojo) al Quedlinburg, la belega
laux-Uneska mondheredajxo. Vere impona malnova urbeto, kiu nun dauxre
pliturismigxas. La alternativa ekskurso (samtempa) montris Kyffhausen kaj
Eisleben. Kvinfoje ape ris la kongresgazeto "Intergalaksia gargarromplio",
en kiu ankaux trovigxis instrukcioj kiel normalinteligenta homo (komprenu:
esperantisto) kondutu. Devus esti memkompreneble, sed sxajne tamen necesas
(!) diri al esperantisto, ke li ne sen pense kaj avide plenigu sian teleron
poste forjxetonte la duonon de la mangxajxoj...
La "gufujo" zorgis por agrabla atmosfero senfuma: cxirkaux 1300 tasoj da
teo vendigxis dum unu semajno en la nokte kandele lumigita bangalo. La
elekto de 23 diversaj specoj da teo, infuzajxoj kaj tizanoj estis
neniamantauxa. Multajn sxatant ojn trovis la literatura horo en la
"gufujo"; cxiam noktomeze lauxtlegado de originala E-literaturo, de A kiel
Auld gxis Z kiel Ludoviko. "Gufujo" sxajnas igxi nova institucio en
junularaj E-arangxoj.
Tiel la kongres', pri kiu kompreneble direblus, -endus kaj -indus multe.
Kial do ne konsulti alian gazeton?
rolfo
el Alpa Kanguruo 3/96
***************************************************************************
Internacia AGO-TAGO!
===================
Laux la UEA-rekomendo la cxi-jara ago-tago okazos la 5-an de oktobro.
Tiu evento celas altiri la publikan atenton al la lingvaj problemoj, pri la
ekzisto de Esperanto, pri nia atingoj.
Organizu, partoprenu la ago-tagan arangxon de via urbo! Almenaux unu fojon
en la jaro ni koncentru niajn fortojn!
***************************************************************************
EU subteno por junularaj projektoj
==================================
Kiel la Landaj Sekcioj en EU povas profiti de la programo "Junularo por
Euxropo"?
Jam estas konata la programo de EU nomata "Junularo por Euxropo", kiu celas
apogi kaj instigi la kontaktojn kaj intersxangxojn inter la gejunuloj en
EU, Euxropa Unio (kaj apudaj landoj).
Iom komplika povas esti tamen kompreni, kiamaniere bone profiti de tiu
programo, kiu konsistas el 5 programeroj kun tre diversaj celoj (etaj
renkontigxoj, trejnado, intersxangxo de spertoj...). Mi sxatus cxi tie iom
klarigi: kiu devas konta kti kiun kaj kiamaniere:
Ekzistas tri vojoj por akiri monon pere de Junularo por Euxropo;
1- Per la naciaj agentejoj en cxiu EU-lando. En nia kazo tio estas tasko de
la LS-oj (Landaj Sekcioj de TEJO).
2- Rekte al Bruselo sed PERE de naciaj agentejoj. Ankaux por LS-oj (nur iom
pli komplika vojo. Tio estas aplikebla por kelkaj programeroj, kiuj ne
povas esti administrataj de la naciaj agentejoj.
3- Peto rekte al Bruselo. Tiu vojo estas uzata de euxropaj internaciaj
organizoj (kiel ankaux TEJO).
Tiu iom komplika sistemo tamen havas kelkajn avantagxoj por ni.
La plej klara avantagxo estas tio, ke TEJO povas peti subvenciojn rekte de
la komisiono en Bruselo, kaj la LS povas eviti kontaktojn kun la naciaj
agentejoj de JpE.
La vojo 1 estas uzata de naciaj, regionaj urbaj ktp. organizoj, kiuj
ekzistas (cxefe en kelkaj landoj kiel Germanio) amase kaj ilia nombro
dauxre kreskas - sed ne tiel la disponebla monsumo.
La kvanto de internaciaj organizoj restas pli malpli la sama, do estas
malpli da konkurenco.
Aliflanke la vojo 2 ekzistas pro tio, ke iuj projektoj devas esti
administrataj de la naciaj agentejoj. Kiam iu landa E-organizo (niaj LS-oj)
deziras monon por tiaj projektoj, ili devas sekvi tiun (iom) komplikan
vojon. (Unue kontakti la na cian agentejon, kiu plusendas al la
komisiono...)
Tiel do, rekomendindas profiti la eblecojn de la tria vojo!
Kunlabori kun la Euxropa Junulara Esperanto-Oficejo (BonEJO) ebligas al
cxiu LS en Euxropa Unio plejrekte profiti de la programo "Junularo por
Euxropo!"
Pri la programeroj, projektoj (intersxangxo de gejunuloj, trejnado de
gvidantoj, ktp) konkretajn informojn oni povas ricevi cxe la naciaj
agentejoj, sed ankaux la oficejo de TEJO en Bonn staras je la dispono de
LS-oj.
Miquel Gomez i Besos
Rheinweg 15, DE-53113 Bonn, Germanio.
Rete: tejo_Oficejo@forigu.bn.maus.de
***************************************************************************
F A K A A P L I K A D O
/////////////////////////
Komputila E-laserdisko eldonota
===============================
Ni estas studentoj el Munster kaj Stuttgart en Germanio. Ni planas produkti
komputilan laserdiskon (CD ROM) pri Esperanto, kion oni disdonos al cxiu
partoprenanto de la Kongreso de Euxropa E-Unio en Stuttgart kaj plue ni
volas produkti lern programon por Esperanto.
Ni nun sercxas Esperantlingvajn kontribuojn por la diskedo, specife:
- grafikajn kaj sondosierojn (fajlojn)
- videopartojn (digxitajn aux ne)
- Tekstojn originalajn kaj tradukitajn al Esperanto pri diversaj temoj:
literaturo, lingvo, movado, humorajxoj, poemoj, ktp.
Bonvolu noti, ke ni ne volas pagi kopirajtajn kotizojn. Tial aux sendu
originalan literaturon aux tradukojn de auxtoroj, kiuj mortis antaux pli ol
70 jaroj, aux tekstojn por kiuj vi akiris senkostan kopirajton cxe la
auxtoro. Interesas nin krome
- prezentajxo de via E-organizo
- vortaroj kaj fakvortlistoj
- materialoj de E-gazeto eldonata de vi
- komputilaj programoj (tre diversaj) de ludoj gxis iloj,
tauxgprova programo, ktp.
- Lernohelpiloj
Ni gxojos pri viaj kontribuoj. Pripensu la bonan eblecon por publikigi
viajn verkojn... Kontaktu nin:
Stefan Fisahn
Friedrich-Ebert-Str. 71. DE-70191 Stuttgart, Germanio.
Rete: fisahn@forigu.hbi-stuttgart.de
***************************************************************************
Scienca Revuo 1/1996.
=====================
El la enhavo de nova numero de SR:
- Du aziecoj: geografia kaj historia (IKU-prelego de Yamasaki Seiko).
- Zoologia nomenklaturo, medicina terminaro (de Rudiger Sachs, Germanio).
o- Grafika arto de Mihail Sxemjakin en la jaroj 1980-90 kaj rusa arta tradici
(de Aleksandr Fedorov, Rusio).
.- Novajxo pri la Enciklopedia Vortaro E-Germana (de Detlev Blanke, Germanio)
- Influo de oksimetacilo kaj vitamino E al imuno
(de N. A. Mufazalova kaj N. I. Sxigajev, Rusio).
- Esprimoj de la ne-lausangaj parencecoj (de Balazs Szemok, Hungario).
- Pakedo-radio: Mirakla komunikadorimedo (de Josef Wozniczka, Germanio).
La periodajxon Scienca Revuo ricevas la membroj de Internacia Scienca
Asocio Esperantista (ISAE). Pri membreco oni povas informigxi cxe ISAE-
sekretario
s-ro R. Hauger
Ringstr. 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio
***************************************************************************
Sociallaborantoj
================
En la UK en Prago fondigxis nova E-asocio "Asocio de sociallaborantoj
Esperantistaj", kiu celas
- intersxangxi spertojn inter sociallaborantoj en diversaj landoj,
- konatigi socian laboron inter esperantistoj,
- disvastigi la internacian lingvon inter sociallaborantoj, kaj
- ellabori fakan vortaron.
La fondkunvenon partoprenis preskaux 20 personoj. Oni elektis estraron de
ses personoj, kiuj funkcios dum trijara periodo tiel, ke du estraranoj
estas elektitaj cxiujare, lauxeble dum la UK.
Prez: Soile Lingman, Svedio Vic.prez: Ursula Kolsch, Germanio Sekr.
Ingebjorg Rambjor, Norvegio Kasisto: Birgit Brenander, Svedio Membroj:
Irmeli Tanskanen, Finnlando Gunilla Almer, Svedio.
En 1997 la jarkunveno versxajne okazos pentekoste en Stuttgart en la
kongreso de Euxropa E-Unio.
Membro povas esti cxiu persono, kiu laboras rilate al socialaj aferoj, kiu
akceptas la statuton, kaj kiu pagas la membrokotizon al la asocio: 30 NLG
por evoluintaj landoj kaj 15 NLG por netranspagipovaj landoj (difino laux
UEA: A- kaj B-lan doj). La membrigxo okazas per la pago de la membrokotizo
al la kasisto: Birgit Brenander, Bergsg. 28, SE-11223 Stockholm, Svedio)
Ni eldonos informilon dufoje jare. Ni decidis ankaux uzi la gazeton Eventoj
por komunikado kun membroj kaj interesuloj.
Ni bezonas kontaktpersonojn en diversaj landoj. Cxiuj estas bonvenaj
kunlabori kaj doni proponojn. Se vi ekzemple interesigxas pri ellaborado de
faka vortaro, bv. kontakti la estraron.
Soile Lingman,
Vasterasg. 4, SE-11343 Stockholm, Svedio
***************************************************************************
Radioamatoroj - ne en la etero
==============================
La jarkunvenon de ILERA (Int. Ligo de E-radioamatoroj) en Prago partoprenis
25 personoj. Bedauxrinde, post la retirigxo de la antauxa sekretario Laszlo
Matusinka, la vakuo ankoraux ne generis la aperon de nova energia
cxeforganizanto, do la plej granda problemo de la organizo dauxre estas la
certigo de la informfluo, la eldono de la bulteno.
Estis prezentitaj la du E-diplomoj, haveblaj por iu ajn radioamatoro por
plenumo de certaj kondicxoj (vidu Eventoj n-roj 15 kaj 103). Pri la
internacia konkurso, okazanta novembre respondecas DJ4PG. Estis elektita
nova agema sekretario N6UO W, kaj levigxis la ideo eldoni
sciencpopularigajn artikolojn pri radioteknikaj temoj kiel suplemento al
Eventoj.
En la dua parto de la kongresa semajno (en la plej frekventata loko de la
kongresejo: la "biera bufedo") funkciis radioamatora stacio kun speciala
voksigno OL5ESP.
Radioamatoraj randevuoj okazas dimancxe kaj lunde je 12.30 UT en 14.266 Khz
(cxefe euxropanoj), sabate kaj dimancxe je 20.30 en 14.266 Khz (cxefe
sudamerikanoj) kaj sabate je 22.00 kaj 24.00 UT en 21.266 Khz (cxefe
pacifikanoj).
laux la protokolo de ILERA
***************************************************************************
Bosniaj infanoj en Katalunio
============================
Finigxis kun evidenta sukceso la unua parto de nia helpa programo al
Bosnio, t.e. la somerferiado de 15 bosniaj infanoj en Katalunio de la 7-a
gxis la 28-a de julio.
La infanojn gastigis cxefe familioj el Sabadell, sed ankaux el proksimaj
urbetoj Berbera, Polinya kaj Saint Quirze, kaj rezulte de tiu trisemajna
restado cxe ni kreigxis amikaj rilatoj inter bosniaj kaj katalunaj infanoj,
kiuj espereble da x uros de nun per Esperantlingva korespondado. Ambaux
asocioj (E-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino kaj Kataluna E-Asocio) organizos
specialajn porinfanajn kursojn tiucele.
La infanoj estis oficiale akceptitaj en la urbodomoj de Sabadell, Polinya
kaj Sta. Perpetua Mogoda, kiuj ankaux finance kontribuis al la projekto.
inf: Llibert Puig
***************************************************************************
Vinoj, likvoroj, viskioj
========================
Bv. sendi al mi la nomojn de la vin-entreprenistoj kiuj nomis unun el siaj
vinspecoj "Esperanto".
Cxu ekzistas ankaux likvoroj, bieroj aux viskioj kun la nomo "E-o"? Se jes,
de kiuj fabrikoj kaj landoj? Cxu estas iu parfumo "E-o"?
Pekim Vaz,
Caixa postal, 182, Belem-Pa, BR-66017 - 970, Brazilio.
***************************************************************************
A R A N Gx O J
//////////////
Kompleta monata kalendaro
=========================
La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
Internet http://www.odin.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj!
18-20.10. Postsomera Klacxkunveno (PSKK), Nijmegen. Inf: Marijke Peet,
Lauwerecht 65, NL-3515 GN Utrecht, Nederlando. Rete:
m.f.peet@forigu.stud.let.ruu.nl
19-20.10. 41a Stagxo Praktika de Parolata E-o, Plainfaing. Inf: Le Mongade,
Route du Col du Bonhomme, FR-88230 Plainfaing, Francio. tel: +..-29508646
20-22.10. Unua nacian kongreson de rumanaj E-gejunuloj kaj BaJK '96
(Balkana Junulara Konferenco). Inf: Mihai Valentin Streanga, str. Stelelor
14, sc c, ap. 7, RO-1900 Timisoara/Temesvar, Rumanio. Tel: +40-56-148482
21.10-20.12. Oksemajna kurso por progresantoj, Karlskoga. Inf: Karlskoga
Folkhogskola, Lars Forsman, Box 192, SE-69124 Karlskoga, Svedio. Tel.
+46-586-50360.
25-27.10. 28-a Korea Kongreso de E. Inf: CPO Box 4258, Seoul KR-100 630,
Koreio. Tel. +82-2-6145784. Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr
25-29.10. Japana semajno, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse,
Francio. tel: +3349/428074
26.10-02.11. TEJO-SEL Seminario: "Junularo sen limoj agado por internacia
interkomprenigxo" Lublin, Polio. Inf: Saskia Idzeda, Androsdreef 86,
NL-3562 CX Utrecht, Nederlando. Rete: SJAIdzerda@forigu.capvolmac.nl
26-27.10. Heroldo cxe la Domparo: kiel redakti? La Chaux-de-Fonds. Inf:
KCE, Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.
29.10-03.11. Diversnivela praktikado de E, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo,
FR-86410 Bouresse, Francio. tel: +3349/428074
29.10-03.11. 10-a Konferenco de Komunista E-ista Kolektivo, Lisbono. Inf:
KEK, Rua Paula Lopes 1, 2. esq. Agualva, PT-2735 Cacem, Portugalio.
30.10-27.11. Cxirkaux la mondo, Fermanio-Usono-Figxio-Novzelando-Indonezio-
Singapuro-Tajlando. Inf: Esperantotur, str. M.SKlodowskiej-Curie 10,
PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel: +48-52-415744, fakso: -460082 Rete:
turismo@forigu.bydg.pdi.net
31.10-03.11. Dis-Seminario por aktivula trejnado, Trieste. Inf: Frederico
Schreiber, Via Cordaroli 7, IT-34135 Trieste, Italio. Tel. +040-422607,
rete: fulmo@forigu.indesia.it
***************************************************************************
Cxe la svisa domparo
====================
En la planoj de la Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds,
Svisio:
Psikologia monatfino: Tazio Carlevaro, psikiatro kaj verkisto, pri La
streso: kiel eviti kaj superi gxin? - la 28-29-an de septembro.
Lingvistika monatfino: Michel Duc Goninaz, profesoro en Aix-en-Provence,
revizianto de PIV, pri: Kio do estas lingvo? - la 23-24-an de novembro.
Estis planita por oktobro "Literatura monatfino" kun la prelego de Ada
Fighiera-Sikorska, eksa cxefredaktoro de Heroldo de Esperanto, sed
bedauxrinde jam ne plu eblas tio...
KCE memorigas, ke la aligxo al t.n. "kultura monatfino" kostas 60 CHF kaj
gxi inkluzivas programon kaj vespermangxon. Aligxo al semajna kurso kostas
120 CHF kaj gxi inkl. nur instruadon.
Pliaj informoj cxe:
Kultura Centro Esperantista,
str. Postiers 27, Posxtfako 779, CH-2301 La Chaux-de Fonds, Svisio.
Retposxte ne kontakteblas
***************************************************************************
Interkultura Malstrecxigxo
==========================
La praktika seminario sub cxi-titolo okazos la 8-10-an de novembro en
Berlino, Germanio.
Gxin organizas E-Junularo de Brandenburgio/Berlino, Monda Kunagado por
Edukado, Scienco kaj Kulturo kaj Internacia Renkontejo Cxaskastelo
Glienicke en Berlino.
Dum la seminario oni uzos multflankajn kaj modernajn metodojn de klerigado,
kiuj montros elirvojojn el la sakstratoj de konfliktaj formoj de akra
debatado kaj perforto.
Propraj spertoj de la partoprenantoj estos en la centro de la seminario.
Aligxkotizoj: depende de la tempo kaj lando inter 30 kaj 70 DEM. Aligxilojn
sendu al:
E-Jugend Brandenburg/Berlino (Sabine Trenner),
Chausseestr. 8, D-10115 Berlin.
Tel/fakso: +49-30-2834320
***************************************************************************
Konfrontigxu Arte
=================
"Arkones" - XII-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto - okazos en Kozieglowy-
Tuczno cxe Poznanx (Polio) inter la 4-a kaj 6-a de oktobro.
"Arkones" startis kiel loka arangxo, sed poste atingis internacian agnoskon
kaj prestigxon.
En la programo estas antauxvidataj: spektakloj, recitaloj, renkontoj kun
verkistoj kaj aktoroj, E-filmo, ekspozicio, diskutrondoj k.a.
Kotizoj: depende de tempo de aligxo kaj de la lando - inter 23 kaj 70 DEM.
Aligxoj, pliaj informoj cxe:
Pawel Janowczyk,
ul. Zawady 2/7, PL-61-002 Poznan, Polio.
Tel.: +48-61-127805 (Tadeusz Chrobak)
***************************************************************************
TEJO-SEL seminario
==================
La agado de TEJO kaj SEL estas "agado por internacia interkomprenigxo". Per
Esperanto ni volas ekhavi "junularon sen limoj", junularon kiu pretas
trapasi la limojn, cxu personajn, cxu sxtatajn aux aliajn. La celo de nia
seminario estas ke n i povu agi pli bone kaj kapable por tiu nia esenca
celo.
TEJO kaj Skolta E-Ligo kune organizas internacian seminarion "Junularo sen
limoj - agado por internacia interkomprenigxo" de la 26-a de oktobro gxis
la 2-a de novembro 1996 en Lublin - Polio.
La seminario celas aktivulojn de la landaj sekcioj de TEJO kaj Esperanto-
parolantajn geskoltojn inter 18-30-jaraj de tuta Euxropo. (Aliagxaj kaj
alikontinentaj partoprenantoj estas ankaux bonvenaj laux apartaj kondicxoj.
Informigxu cxe Saskia Idzerda.)
La partoprenantoj ricevos repagon de 40% de realaj vojagxkostoj, gxis
maksimume 40 % de duaklasa trajnobileto.
La seminaria kotizo (35-145 NLG) inkluzivas la programkostojn, mangxojn kaj
logxigon en kvar kaj kvinlitaj cxambroj, en la bele renovigita seminariejo.
Pri programkontribuoj kontaktu: Anna M. Ritamaki (aritamak@forigu.ra.abo.fi),
helikposxte: Matt karr FIN-25700 Kimito, Finnlando, fakso: +358-25-423246
Vian aligxilon sendu al:
Saskia Idzerda
SJAIdzerda@forigu.capvolmac.nl,
Androsdreef 86, NL-3562 XC Utrecht, Nederlando
***************************************************************************
M O V A D O
///////////
Eduka Fondajxo Carson
=====================
La Eduka Fondajxo Carson dum 12 jaroj plenumis la deziron de farmisto Chuck
Carson de Climax disdoni lian heredajxon de sepdek mil dolaroj por helpi je
iaspeca edukado per, pri aux por Esperanto.
Dum tiuj jaroj la Carson-Fondajxo fakte disdonis pli ol 200.000 USD, sed
nun la kuratoroj decidis elkasigi cxion restantan en tiu cxi jaro 1996. La
sumoj, disdonitaj en la lasta jaro, kiel kutime, varias inter proksimume
100 CDN kaj iom pli ol 3.000 CDN.
De post nia lasta raporto, la kuratoroj elektis subteni la jenajn diversajn
projektojn:
n- Eldono de pola kaj uzbeklingva lernolibroj; Esperanto-angla vortaro e
Hindio; islanda korespondkurso; kaj sonmagazino por akompani lernigan
revuon en Malagasio.
- Instruvojagxoj al Brazilio, Cxinio kaj en kelkaj landoj de Afriko.
- Sendado de perposxtaj kvizoj de Hungario al progresantoj tramondaj;
- Subvencio de premio por lernintoj de koresponda kurso en Anglio;
- Pretigo de studkurso perkomputila en Kubo; kaj Mazi-komplekto por Rumanio.
Se iu havas jam bone pripensitan kaj indan proponon, kaj deziras, ke la
Fondajxo gxin pritraktu dum la lasta kunveno en oktobro, tiu bonvole tuj
petu petformularon de la sekretario de la fondajxo cxe:
1339 Hamilton Street N.W., Calgary, Alberta, T2N 3W8, Kanado.
La kuratoroj planas solenan fermon de la Eduka Fondajxo Carson en majo
1997, en Climax, la foja logxloko de nia malavara testamentinto.
Intertempe, ni planas verki manlibron pri niaj spertoj en la kampo disdoni
monon internacie, kun la celo helpi aliajn tiajn organizajxojn kaj
fondajxojn en Esperanto.
Jean E. Smythe
***************************************************************************
La estonto de "Heroldo"
=======================
En la lastaj tempoj, la gxisnuna redaktoro kaj eldonanto Ada Fighiera-
Sikorska esprimis la deziron rezigni pri la eldonado de la gazeto ekde la
venonta jaro. En tiu senco, la 17-an de julio 1996 sxi subskribis la
asemblean protokolon de la senprofitcela asocio "Heroldo de Esperanto",
laux kiu la eldonadon de la gazeto ek de la 1-a de januaro 1997 transprenos
la Kooperativo de Literatura Foiro tra sia itala filio, kun la kunlaboro de
Gian Carlo Fighiera.
Ada volis tion persone anonci al la legantaro: tiucele, sxi komencis verki
en sia lito la suban lastan artikolon, kiun la morto interrompis:
"La rekorda kalendaro de "Heroldo" konfirmigxis"
"La plej populara,internacia novajx-gazeto "Heroldo de Esperanto", fondita
en aprilo 1920 de la germana esperantisto Teo Jung, fine de la nuna jaro
sxangxos sian eldonanton. En la sama momento, rekorda eldontempo estis
konfirmita, cxar la xgisnuna redaktorino, la 67-jara polino Ada Fighiera-
Sikorska, edzino de la italo Gian Carlo Fighiera, redaktis la gazeton
seninterrompe dum 36 jaroj, de januaro 1962 gxis fino de 1996. Dum tiu
periodo, sxi tutsola prizorgis la aperon de la gazeto kaj gxin administris,
funkciante kiel unupersona stabo.
Teo Jung havis grandajn meritojn por HdE, unue kiel gxia patro kaj pro la
decido dauxrigi la eldonon post la milito. Memorindas, ke dum la '30-aj
jaroj li havis la kuragxon rezisti al la naziaj persekutoj. Versxajne, nur
unu sola internacia gazeto en Esperanto en 76 jaroj havis nur du
redaktorojn..."
"Heroldo" do plue vivos, kiel volis Ada. Gxi plue gardos la demokratan kaj
liberecan karakteron, kiu signis gxin ek de 1920. Tio estas la plej tauxga
monumento, kiun ni povas starigi al la memoro de Ada.
inf: Gian-Carlo Fighiera
***************************************************************************
Komuniko de UEA
pri la projekto "Kostoj de (ne)komunikado en Euxropo"
========================================================
Lastatempe "Esperanto" Radikala Asocio (ERA), per diversaj komunikoj, petas
financan subtenon de esperantistoj por projekto titolita "Kostoj de
(ne)komunikado en Euxropo".
Cxe la 81-a UK en Prago, ERA petis auxspicion de UEA por tiu projekto. Post
diskuto, la estraro de UEA malakceptis tiun peton, pro jenaj konsideroj:
- ni dubas, cxu ERA donas tauxgan kadron por produkti internacie aprobindan
raporton;
- ni kun bedauxro devas konstati, ke la antauxaj agadoj de ERA, okazante sen
adekvata konsultigxo kun UEA kaj niaj kunlaborantaj instancoj kaj ofte
haste preparitaj, ne malofte efikis negative en la koncernaj medioj;
- multaj esperantistoj en Italio kaj alilande raportis malbonajn spertojn en
siaj provoj kunlabori kun ERA tra la lastaj jaroj.
Per tio UEA ne volas nei la agemon kaj certagradan sukceson de ERA, kiam
temas pri subvencipetoj kaj similaj agadoj cxe politikaj kaj edukaj
instancoj.
Tamen ni substrekas, ke por longdauxra agado sur firma bazo necesas pli da
vera konsultado kaj kunlaboro kun aliaj organizajxoj de la Esperanto-
movado, kaj pli da publikeco pri la financaj kaj aliaj rezultoj de la
projektoj.
Osmo Buller
gxenerala Direktoro de UEA
***************************************************************************
Japanlingva informilo
=====================
Japanlingva konciza informilo "Esperanto, la lingvo por la tuta homaro"
estas preta.
B4-formata kaj du-flanka. En gxi oni legas ne nur bazajn sciojn pri nia
lingvo, sed ankaux utilajn informojn pri libroj kaj organizajxoj en la
lando. Oni rajtas libere multobligi gxin fotokopie, kaj utiligi gxin laux
sia bontrovo.
Ni pretas sendi al vi unu ekzempleron kontraux du respondo-kuponoj. Turnu
vin al
E-societo en Numazu,
Okaisiki 501, Numazu J-410 Japanio
Rete: hjp24795@forigu.pcvan.or.jp
***************************************************************************
OSIEK-premio 1996 al Pauxlo Gubbins
===================================
La cxi-jara premio OSIEK estis atribuita al la verko "Kunvojagxu" de Pauxlo
Gubbins.
Pasintjare la Societo premiis Donald Broadribb pro lia traduko el Platono.
Ankaux cxi jare la balotado estis favora al tradukintoj, sed ankoraux pli
al auxtoro de lernolibro tre praktika cxie ajn uzebla.
IEK-97 okazos en Rafina, cxemara urbeto 30 km for de Ateno. Temo: Helenaj
influoj en la mondkulturo. IEK-98 okazos en Trieste, Italio.
Fonto: OSIEK informpagxo en Internet:
http://www/teaser.fr/exlaubacher/osiek/
***************************************************************************
Pri "Komuniko al la esperantistaro"
===================================
Mi tre bedauxras, ke UEA ne plenumas sian parton de la interkonsento de
novembro 1995, nome ke dum la Gxenerala Kunsido mi prezentu mian korekton
de la malverajxoj de la Festparolado en Tampere, 1995, kaj ke UEA poste
publikigu sensxange ti un korekton en la Kongresa Raporto en la revuo
"Esperanto" tuj post Prago.
Tio estis mia senkompromisa kondicxo por membrigxi al UEA kaj partopreni la
UK-n en Prago. Kiam mi venis al Prago, montrigxis ke tute ne plu ekzistas
Gxenerala Kunsido - absolute necesa por cxiu demokrata asocio. Nun UEA
rifuzas publikigi m ian "Komuniko al la esperantistaro", kvankam gxi estas
zorge skribita en tre delikata formo gxuste por digne fini la multjaran
damagxon al Esperanto, kiu komencigxis en 1974. Bedauxrinde, ke UEA ne
deziras tion. Mi faris mian plej eblon.
La postulaton de UEA (formulita de la nuna gxenerala direktoro de la C.O.,
Osmo Buller), nome ke mia "Komuniko al la esperantistaro" estas
"...polemikajxoj pri aferoj okazintaj antaux 20 jaroj", mi petas vin mem
prijugxi. Mi nur atentigis pri malverajxoj, kaj tion UEA nomas
"polemikajxoj". Historiaj faktoj neniam estas sxangxeblaj kaj neniam
malaktualigxas.
S-ino Birthe Lapenna
lapenna@forigu.cybernet.dk
***************************************************************************
Fervoja informo, TV-raporto, sukceso
====================================
La pola E-movado ne apartenas al la nun plej aktivaj. La iaman renomon
tamen de tempo al tempo renovigas fervoraj aktivuloj.
Tiel estis ankaux cxe la 28-a Tutpollanda E-kongreso, okazinta en julio en
Gliwice. Partoprenis gxin cx. 140 samideanoj, ne nur polaj, sed el 11
landoj. En tri tagoj cxe la alvenantaj tagoj la lauxtparolilo salutis la
alvenantojn en la inte rnacia lingvo! (Iam ofte, nun preskaux forgesita
ebleco de la senpaga reklamo...).
Pri la bona organizado atestas, ke la variprograman kongreson salutis la
Ministerio pri kulturo kaj arto, multfoje skribis pri gxi la lokaj kaj
regionaj gazetoj, informis 4 regionaj radio kaj televidstacioj (ofte rekte
el la kongresejo). Fu nkciis E-kurtonda radiostacio, haveblis speciala
porokaza posxtstampo, kaj la urbaj instancoj helpis en la eldonado de
speciala, eleganta E-bildkarto- la unua en la historio de la urbo. Antaux
la kongreso en la urbocentro funkciis speciala E-ekzpozicio dum 12
semajnoj.
En la fino okazis ecx inauxguro de 2 E-stratoj. Prez. de PEA J. Ratajczyk
kaj la A-komitatano de UEA L. Kosieniak trancxis la verdan rubandon cxe la
stratoj: "Esperantystow" kaj "Zamenhofa".
Citajxo el la letero de S. Mandrak: "Ni estas certaj, ke la lasta pola E-
kongreso valoras por montri, ke la E-movado en nia lando 'ankoraux vivas'
kaj sentas sin bone, kvankam ne sen problemoj".
laux inf. de Stanislaw Mandrak
***************************************************************************
Hispanoj atakas Monaton
=======================
La komputilo de la asocio Knooppunt ne nur gastigas la interreto-
informpagxojn de Flandra Esperanto-Ligo kaj de Monato, sed ankaux de la
euxska kultura asocio Euskadi Koordination. Iuj hispanoj distrumpetis la
novajxon, ke Knooppunt helpas al ETA, kaj pro tio preparis "elektronikan
bombon". Ili sendis retmesagxon cxiun duonan sekundon al Knooppunt,
esperante tiel supersxuti la komputilon kaj paneigi gxin. La sistemestro
tamen rapide rimarkis la intencon kaj sukcesis resendi a l la sendintoj.
Iom pli da "sukceso" la hispanoj havis cxe Monato. Ili sukcesis
intersxangxi kelkajn ne suficxe protektitajn dosierojn per tekstoj plenaj
je hispanaj fivortoj.
el Monato 6/1996.
***************************************************************************
BEJO: Kun fresxa forto
======================
Brazila E-Junulara Organizo, BEJO havas novan estraron ekde sia julia
kongreso en Ribeirao Preto. Gxin gvidas kiel prezidanto Daniel Oliveira
Santos, UEA-JD en Campinas. BEJO festos sian 30-jarigxon venontjare, dum la
kongreso kiu okazos en Curitiba, PR (samtempe kun la 33-a Brazila Kongreso
de Esperanto). La nova adreso de la organizo estas
CP 1097, BR-13031-210 Campinas SP, Brazilio
Retposxto: dosantos@forigu.correionet.com.br
***************************************************************************
La "denaska listo" unujarigxis
==============================
En auxgusto 1995 Jouko Lindstedt (kun Giorgio Silfer kaj Amri Wandel patro
de la "Rauxma Manifesto") ekfunkciigis auxtomatan korespondan liston en
Internet por
- denaskaj esperantistoj kaj iliaj familioj
- interesigxantoj pri du- aux plurlingva edukado.
La korespondlisto DENASK-L similas al iu cirkulero: vi sendas vian mesagxon
al unu adreso, kiu auxtomate kaj tuj distribuas gxin al la membroj de la
listo. (La membreco estas senpaga.)
La servo rapide igxis tre populara. Nun gxi havas cx. 50 aligxintojn,
plejparte anojn de denaskaj familioj. Oni traktas tre diversajn temojn:
cxiutage uzendajn necesajn vortojn (mankantaj aux neprecizaj en PIV),
problemoj kaj spertoj en la dulingva edukado, problemoj de la movado (pli
gxuste problemoj pri utiligo de la lingvo, ktp).
Pri la aktiveco estas karakterize, ke por la uzantoj cxiutage alvenas 5-20
mesagxoj! Ni povas diri, ke krom plenumi la originajn celojn, la listo
estas tre utila forumo por lingve evolui ankaux por tiuj, kiuj cxiutage
uzas la lingvon (E-cen troj cxe FEL, Budapesxto, Rotterdam ktp).
Gratulojn al la iniciatinto kaj prizorganto de la listo, Jouko Lindstedt
pro la senlaca kaj tre valora laboro.
Interesigxantoj (kun Interreta ebleco) povas kontakti la administranton por
pliaj detaloj cxe:
Jouko Lindstedt
jslindst@forigu.cc.helsinki.fi
***************************************************************************
TEJO-enketo
===========
Estas lancxita TEJO-enketo kiu celas analizi kiel kaj kial gejunuloj en
Latinameriko lernas Esperanton kaj kiel ili uzas gxin. Gxiaj demandoj i.a.
temas pri kono pri lingvoj, aktivemo en E-organizoj, vidpunkto rilate al
movadaj problemoj.
La enketiloj jam dissendigxas al membroj kaj ne-membroj de TEJO en la
kontinento, sed oni povas peti enketilojn de:
James Rezende Piton, Av. Joao B. M. do Canto, 257/J2, BR-13031-210 Campinas
SP, Brazilio. Rete: james@forigu.correionet.com.br
***************************************************************************
Dimancxo la 11-an de auxgusto, 1996, pagxo A [nomo de sekcio de la jxurnalo
"Monda resumo"]
Epidemia eksplodo en Japanio
============================
Dekoj da homoj malsanigxis dum nova nutrajxa venena epidemia eksplodo
sabaton, kaj la morto de maljuna virino plialtigis la mortosumon de la E.
coli bakteria epidemio de Japanio gxis naux.
La fresxa epidemia eksplodo en Hirosxima efikis sur 42 homojn cxeestante la
Japanan Esperanto-Kongreson. Ili plendis pri vomado kaj diareo, raportis
Kyodo Novajxoj. Tridek el ili enhospitaligxis.
Lokaj funkciuloj en Hirosxima diris, ke la novaj okazoj ne kauxzigxis de la
0157-a stamoj de E. coli bakterioj kiu malsanigis 9,000 homojn tutnacie,
ecx se ili ne specifis kio alia eble instigis la epidemian eksplodon.
Laux la novajxservo de la jxurnalo Sacramento Bee, el Internet "rebato-l"
***************************************************************************
R E A G O J
///////////
Dia, tia - via!
===============
Zamenhof tiom precize konstruis Esperanton, se iu volus "perfektigi" gxin
(multaj provis jam), kaj se sukcesus "sagxe" solvi iun problemon: anstataux
unu vekigxas du-tri.
Anstataux vi en la singularo uzi di aux ti tute ne eblas. Tiujn ni ne povus
uzi kiel posedpronomojn: mia, dia lia, sxia, gxia. La adjektiva formo de
Dio estas ja dia! Same mia, tia, lia... Tia ja estas inter la tabelaj
vortoj.
Nur el la latina estus unika solvo: tu, tua, tuajn..., sed kiel strange
sonus la ofta esprimo: cxu tu ...?
La solvo estas ja konata: se donus miskomprenojn la situacio, en singularo
ni uzas: vi, en la pluralo: vi cxiuj. Ekz. Mi invitas vin. Mi invitas vin
ambaux,... vin cxiujn. (Vidu la gramatikon de Kalocsay: Rendszeres
eszperanto nyelvtan. 20. )
Lajos Kobor, Hungario
* * * * * * * * * * * * * * * *
Debatoj pri "ci"
================
Mi cxiam gxojas, se en la belaj someraj tagoj reaperas tiu aux alia diskuto
pri gramatika detalo de Esperanto - iom simile kiel la monstro de Loch
Ness. Tio pruvas la vivantecon de nia lingvo kaj la ... mizeran staton
pludoni spertojn kaj s ciojn en nia komunumo. Jen tute ne kompleta listeto
de 13 artikoloj pri tiu "aktuala" diskuto, ordigita laux jaroj (mi
provizore komencis en 1923, jes ja mil-nauxcent-dudek-tri). Se la
kunlaborantoj de "Terminoteko" iom estos registrintaj p liajn jarkolektojn
en nia komuna "Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj" (EBEA,
nuntempe cx. 11.000 enskriboj), ni certe ankoraux trovos pliajn indikojn.
Cxiuj komputorantoj estas kore invititaj kunhelpi en la registrado.
1923, Literatura Mondo, vol.I, p. 160.
1923, Literatura Mondo, vol. I. p. 248.
1925, Itala E-revuo, 1925:12:11 176
1961, Nuntempa Bulgario, 1961:5:6 42-43
1966, Heroldo de E-o, 1966/3, p. 2
1967, Heroldo de Esperanto, 1967/2, p. 3.
1983, Brita Esperantisto, 1983 jan-apr., 78:850-851, 210
1983, Lauxte, 1983/1-2
1983, Brita Esperantisto 1983 maj-auxg, 79:852-853, 233-234
1984, Brita Esperantisto, 1984, 80, 365-367
1990, Boletin de Fed. Espanola de E-o, 1990:42:296 (maj-jul) 9-10
1996, Eventoj, 1996:106 6
1996, Eventoj, 1996:106 6
Bernhard Pabst, Germanio
Rim. Ni aldonu ankoraux Eventoj 103... Pri pluraj aferoj mi konsentas, sed
mi dauxre meditas: hodiauxa, nova, ordinara (!) esperantisto kie povus
trovi ekzemplerojn de revuoj el 1923, 1961...? Krome, kiel trovi ion
konkretan elinter la gxis nun aperintaj artikoloj, krom persone trafoliumi
plurmil gazetojn en Vieno aux cxe d-ro Arpad Mathe? EBEA estas bona ideo,
kio ecx naskis novan cxe ni: aperigi la tutan gxisnunan materialon de
Eventoj en laserdisko... Ni vidu! - Laszlo Szilvasi
***************************************************************************
B A Z A J I N F O R M O J
///////////////////////////
OSIEK-premioj
=============
La internacia societo OSIEK cxiujare atribuas premion al vivanta
esperantisto pro kultura kreajxo nefikcia en Esperanto, publikita per ia
ajn perilo (libro, kasedo, videofilmo, mikrofilmo, laserdisko...). Kaze de
traduko, la premio rekompen cas la Esperantigon, sendepende de la naturo de
la originalo.
La nuna valoro de la premio estas 300 eurooj.
Cxiu OSIEK-membro rajtas, dum la tuta jaro, fari po 2 proponojn. Verkoj
proponitaj antaux la 1-a de majo estos prezentitaj en la junia numero de la
kultura revuo La Gazeto.
La unuan tagon de la jara Konferenco (IEK), oni oficiale prezentas la 5
plej ofte proponitajn verkojn.
La lastan tagon, membroj de OSIEK partoprenantaj la Konferencon, sekrete
vocxdonas inter tiuj kvin.
Listo de jam premiitaj verkoj
1990 - Rihej Nomura: Zamenhofa ekzemplaro
1991 - Evaldo Pauli: Mil jaroj de kristana filozofio
1992 - Ebbe Vilborg: Etimologia vortaro de E-o
1993 - Ulrich Lins: La dangxera lingvo
1994 - Rudiger Eichholz: Esperanta bildvortaro
1995 - Donald Broadribb: traduko de La Respubliko de Platono
1996 - Paul Gubbins: Kunvojagxu
Fonto: http://www/teaser.fr/exlaubacher/osiek/
***************************************************************************
H U N G A R A A N G U L O
///////////////////////////
Esperejo - ne plu!
==================
Pro manko de financoj, homaj fortoj, malalta aktivado, la estraro de HEJ
decidis fermi la klubejon "Esperejo" en oktobro. Se vi havas en la ejo iujn
ajxojn bv. nepre forporti gxin antaux la limdato, cxar poste gxi estos
jxetota al la rubujo . La ejon oni devas redoni en malplena stato. HEJ-
estraro dejxoros cxiumarde en la E-Domo (Bp. XIX Leiningen u. 4.)
Ago-Tago!
========
La 5-an de oktobro estas planata memorfesto pri la 100-jara E-teatro en la
E-Parko, Bp-o cxe la Zamenhof-statuto (en Buda, apud la banejo Racz,
auxtobuso 5, 78, 86).
Sukcesa festo en Veszprem
=========================
La 16-an de septembro la E-rondo de la urbo Veszprem festis sian
35-jarigxon. Al la modele organizita festo alvenis gastoj preskaux el la
tuta lando, entute pli ol 70 personoj. Pri la festa kunveno raportis pluraj
lokaj amasmedioj.
***************************************************************************
L E T E R O J D E L E G A N T O J
/////////////////////////////////////
Ve al ni!
=========
En la 105-a numero de Eventoj aperis reago de malsamideano Reinhard
Haupenthal pri la jxusaj sxangxoj en la Akademio de Esperanto.
Kvankam mi havas dubojn ankaux pri la enhavo de lia reago, tiun mi ne volas
tusxi, ja tion li ne meritas. Fakte, li meritas nenion, nur kondamnon.
En la dua alineo li kreas la esprimon: "lebens... rauxmismo". Por tiuj,
kiuj eble ne tuj rekonis la intencon: temas pri aludo al Lebensraum
(vivtereno), la teoria bazo de Adolf Hitler pri la bezonata nova, per forto
konkerenda vivtereno por Germanio. Tia abomeninda, nauxziga stilo gxis nun
ne estis tipa en Esperanto. Espereble, ecx ne estos.
Kaj tiu homo estas Akademiano? Kaj li volis esti ecx prezidanto,
vicprezidanto? Ve al ni!
Gabor Deak-Jahn, Budapest
***************************************************************************
Mi neniam diris...
==================
...Interalie, la letero de Haupenthal atribuas al mi la frazon, kiun mi
neniam diris. Absolute neniam mi asertis, ke oni devas elimini tri homojn,
simple mi respondis per la frazo "Mi preferas ne komentarii" al demando kiu
aludis al akademi anoj iel kompromititaj en justic-aferoj.
Mi min rezervas la rajton protesti rekte kaj peti algxustigon.
Perla Ari Martinelli
***************************************************************************
Tro multas la E-gazetoj
=======================
Mi rimarkas, ke italaj esperantistoj produktas plurajn E-revuojn, petante
la samideanojn aboni al ili por subteno.
Cxu ne estus pli bone, se anstataux fari gazetojn, oni farus flugfoliojn
(cirkulerojn) 2-4 foje en la jaro nur kun la necesaj informoj, kaj sendus
al Eventoj la gravajn valorajn informojn, tiel ke pere de internacia gazeto
cxiuj abonantoj e stos informitaj?
Mi proponas tion ne nur por la italoj, sed ankaux por aliaj eksterlandanoj.
Sugesti tion al UEA, cxu vi pensas gxin bona?
Mi abonas al tri E-revuoj, inter ili Eventoj, kiu laux mi estas la plej
interesa, krome mi ricevis donacitajn aliajn, sed ne pro manko de volo, sed
pro manko de tempo mi ne sukcesas legi cxiujn, ecx ne se la tago estus
48-hora.
Laux mia vidpunkto Eventoj povus aperi unu foje monate kun aldonitaj kelkaj
pagxoj pli, kaj kun kompleta internacia informado.
Do mia propono estus: unu sola internacia gazeto krom la landaj naciaj
flugfolioj. Laux mi tio estas sxparo de mono kaj ebleco al cxiuj legi cxion
subtenante la elspezojn de la internacia gazeto, kiu laux mi devus esti
Eventoj.
Cxu valoras subteni gazetojn, kiuj ne estos legitaj? Ili estas tro multaj
en la monda esperantistaro. Pli bone malmultaj gazetoj - sed legata de
cxiuj.
Antonia Bonomi Spirat Tregnago, Italio
***************************************************************************
E-grupo en unua rango
=====================
Mi jxus vizitis la plej bonan E-grupon, kiun mi iam ajn renkontis. Kaj mi
renkontis multajn.
En Wakefield, Anglio, trovigxas eta komunumo de esperantistoj, kiuj ne nur
uzas Esperanton, sed vivas en Esperantujo. Kvin junaj virinoj kaj 3-4 viroj
estas tiu grupo. Plej multaj logxas komune en du domoj, kiuj aspiras kaj
aromas pri Esper anto.
Tuj kiam mi telefonis por peti logxon laux Pasporta Servo mi auxdis
bonvenigajn vocxojn. "Ni antauxrigardas al via vizito" estis vera kaj
entuziasma. Cxe mia alveno mi estis tuj inter amikoj.
Sed, vi demandus, "Cxu ili ja parolas Esperanton?" - Ili parolas la lingvon
tra la tuta tago cxiutage, ne nur kun la vizitantoj. Nature kaj flue. Ili
babilas, sercxas, kantas la lingvon. Ili parolas al la kato kaj hundo en E-
o. Ili instruas E-on, kaj la muroj de la cxefa cxambro estas kovrataj de
afisxoj, flagoj, insignoj; cxiu objekto havas etikedon por helpi
komencantojn. En alia cxambro oni trovas bibliotekon kun 1500 libroj. Ili
eldonas propran gazeton kun la titolo "Kler a klacxo", en du lingvoj.
Do...kial tiu Grupo ne estas bone konata tra la lando? Kial homoj ne
svarmas por renkonti cxi tiun grupon kaj la cxarmajn junulinojn? Cxar (-
cxu mi flustru? oni ne bezonas perfekte Esperanton! Ili ellasas, aux
akcidente aldonas ofte la aku zativon, ili nenion scias pri -at/-ita; ili
enfaligas plurajn anglajn vortojn se ili ne scias la E-an kaj foje ecx
parolas la anglan) la korifeoj de La Movado kaj la pedantuloj malestimas
ilin. Aux ignoras. Ili iam sentis sin lepruloj!
Sed mi auxdis en du vesperoj pli multe da felicxa Esperanto, vigla kaj vera
Esperanto, ol en iu ajn alia klubo en du monatoj. Ecx rapida samtempa
tradukado el la angla por hispana vizitanto. Tio enviigus plej multajn
grupojn.
Iru tien per la Pasporta Servo. (98 Pinderfield Road, Wakefield, Anglio).
Akceptu la modestajn, neluksajn liton kaj mangxon. Vi vivos en Esperantio
dum la tuta tago.
Will Green,
auxgusto '96
***************************************************************************
N I R E K O M E N D A S
//////////////////////////
Esperantaj popolaj fabeloj
==========================
Cxiu popolo havas siajn legendojn, popolfabelojn kiuj fundamentas la
komunumajn sentojn, kiuj rakontas - cxu verajn aux neverajn - iamajn
okazintajxojn.
La verda popolo ankoraux ne multajn tiajn havas. La novaperinta libro de
David K. Jordan kompletigas tiun serion per dekdu interesaj rakontoj. Ili
apenaux aux tute ne estas tradukeblaj al aliaj lingvoj, gxin povas gxui nur
Esperantistoj - s ed jes, ili vere povas gxui.
David K. Jordan: Rakontoj prapatraj pri nia lando antaux multaj jaroj, kiam
okazemis aferoj mirindaj. 72 pagxoj, 13.5 x 21.5 cm. Prezo por unuopaj
ekzempleroj: 5.15 USD + sk cxe la eldonejo:
BERO, pk. 13492, CA-94712 Berkeley, Usono
***************************************************************************
I N T E R E S E
////////////////
Rapid-legado
============
Inter la manieroj pliricxigi nian kulturon, sendube la legado havas cxefan
rolon. Per gxi ni ampleksigas nian vortprovizon, akiras sperton, plibonigas
nian vivkapablon, vekas nian inteligenton, vivigas nian imagpovon,
pliklarigas ideojn ktp .
Krome, la rapidlegado estas unu el la plej populara aktivado inter la e-
istoj. Pro tio estos interese scii ion pri gxi kaj pri la ebleco gxin
perfektigi.
Por pli bona legkapablo du faktoroj nepre necesas: strecxa atento kaj
rapideco.
Por pli da atento, oni rekomendas ne legi sub nesuficxa aux troa lumo, nek
legi kusxante aux ene de auxtoj, nek auxdante muzikon. Atenton ni sukcesos
per kiel eble plej aparta, trankvila kaj konstanta loko. Tiel nia psiko
auxtomate trankvil igxos kaj strecxos sian atenton cxiam, kiam ni sidigxos
en iu loko. Malatento lantigas la legadon, sekve la komprenon - tion
malmultaj scias. Lanta legado kauxzas pli da atento pri vortoj kaj fraz-
strukturoj, ol pri la ideo, pri legajxo mem .
Rilate al rapideco, estas oportune mencii, ke oni ne legas cxiaspecajn
tekstojn laux sama grado de rapideco. Same kiel oni stiras rapide aux lante
por iri al laborejo aux dum sunsubirluma marborda promeno, necesas ankaux
legi malsimile mate nan gazeton al poezia verko.
Terura malutila kutimo estas legi lauxtvocxe, malgraux strebo, ni ne
sukcesos paroli pli ol 300 vortojn minute. Lauxtvocxa legado ankoraux
dauxras kasxe en la formo de lipomovoj, sen auxdigo de sonoj. Tiu kutimo
limigas tiom, kiom lauxta el parolo.
Cxesiginte tiun malbonan kutimon, alia sxtupo atingenda estas la malaperigo
de la nomata "mensa elparolo", kiu konsistas el ripetado de silaboj de la
vorto en nia cerbo, sen movo de la lipoj. Malgraux la malfacileco, estingo
de la mensa elp arolo ege akcelos nian legritmon. Jen la metodo gxin
pereigi: klopodu legi kaj samtempe pesi, cxu vi konsentas aux ne kun la
auxtoro. Pensu la vortojn "gxuste" aux "malgxuste" dum la legado.
Alia afero malmulte konata: temas pri la okulmovoj. La legado ne
efektivigxas dum la tuta tempo de surpapera okulglitado. Vere, niaj
okulgloboj faras kelkajn saltetojn sur cxiu linio, kaj ni legas nur dum la
pauxzoj inter cxiu salto. Dum la movoj de la okuloj ni efektive legas
nenion, ni preskaux blindigxas tiam.
Tio estas facile pruvebla, se vi staros malantaux pagxo de revuo kaj
rigardos okulon de la leganto tra trueto, farita en la centro de la pagxo.
Kalkulu la movojn kaj pauxzojn de lia okulglobo. Malbona leganto movas kaj
haltigas la rigardon cx. 6 aux 7 fojojn po linio de ordinara libro. Bona
leganto bezonas nur tri pauxzojn. Cxiuj ekzercoj teknikaj por plialtigo de
legrapideco konsistas cxefe en malpliigo de tiuj haltoj po linio.
Gxenerala konsilo por perfektigo estas fiksi cxiam la rigardon nur cxe la
supro de la vortoj. La supraj strekoj de cxiu vorto suficxas por la
kompreno de la legado kaj facile rapidigas gxin. Provu tuj! Ni povas legi
ion ajn fiksante la riga rdon supren en la frazoj.
Tiuj teknikoj estas facile praktikeblaj, cxar legi estas ago cxiutaga kaj
gxia efiko estas altgrade utila. Amuzigxu, klerigxu kaj spertigxu pere de
bona rapida legado!
Cicero Gabriel Soares el Brazila Esperantisto, junio '96
***************************************************************************
A N O N C E T O J
/////////////////////
Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj!
* * *
20-22. de septembro 1996: Unua nacia kongreso de rumanaj E-gejunuloj kaj
samtempe laborkunsido pri BaJK '96 (Balkana Junulara Konferenco). Kontaktu:
Mihai Valentin Streanga, str. Stelelor 14, sc c, ap. 7, RO-1900
Timisoara/Temesvar, Rumanio . Tel: +40-56-148482
* * *
Nova TTT-pagxo de TEJO-SEL seminario "Junularo sen limoj - agado por
internacia interkomprenigxo estas preta. La adreso estas jena:
http://akropolis.pol.lublin.pl/users/ plesp/sem_96.html
* * *
Koloran E-bildkartojn kaj aliajn informilojn kun E-teksto pri la urbo
Gliwice oni povas ricevi senpage skribante al la urba oficejo: Zarzad
Miasta, str. Zwyciestwa 21, PL-44100 Gliwice, Polio.
* * *
La oficiala Germana versio, aprobita de Germana Esperanto-Asocio, de la
Manifesto de Prago, haveblas cxe http://www.uni-
muenster.de/Esperanto/manifest.html
* * *
Voku la sekvan japanan telefonnumeron: +81-06-9304481. Auxtomata telefona
servo de Kansaja Ligo de E-Grupoj donas al vi diversajn informojn. La temo
sxangxigxas cxiusemajne.
***************************************************************************
M o v a d a h u m u r o
//////////////////////////
Naturista vivo
==============
- Nu, kiel pasis la cxi-jara MELA? - Ecx ne demandu! Estis tiom malvarme,
ke ecx la nudistoj portadis bankostumojn!
* * *
Post multaj jaroj...
====================
- Vidu, nia amiko iom maljunigxis inter la kongresoj... - Kial vi tiel
pensas? - Observu lin en la restoracio - komence li jam rigardas menuon,
kaj nur poste - la najbarinojn...
* * *
Bo-esperantistoj
================
- Se nia financa stato plibonigxos, ni partoprenos la UK-on en Auxstralio.
- Kaj se ne? - Tiam la edzino restos hejme...
*********************************************************
Kolofono
========
EVENTOJ, n-ro 109, 1/septembro 1996.
Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Redaktejo kaj eldonejo:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85.
Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presado: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros,
Zsuzsanna Virag
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj,
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.