Eventoj n-ro 068, 2/decembro - '94, retposxta versio ****************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: Nova faka libro:Lernolibro pri oftalmologio de MZ-Verlag Enciklopedia vortaro de Wuster sur mikrofilmo! TEJO-estraro intence ignoras la Komitaton? Esperanto aplikata: La "aktuala stato" de DLT Cxefepiskopo celebris en Esperanto Turismo kaj medioprotektado Per metroo - gxis Zamenhof Jarlibro de TEJxA Seminario pri la tempa trako en Togolando Kontaktoj sercxataj Arangxoj: IJF apud Piza Cxebalta E-Printempo Virinoj energias en Turku somere Blindaj esperantistoj kongresos en Finnlando KCE dauxrigas! MEJS + IJS Infana Esperanto-Semajno Blufoj, fusxajxoj kaj faktoj Movado: La venko de Montevideo Antaux la jaro de Andreo Cseh Andreo Cseh Ne malfondo,sed 30 studentoj! La naciisma dimensiomankas al Esperanto Mil unuaj vortoj - por infanoj PIV, afisxoj kaj junularo Opinioj: Kiel ni disvastigas Esperanton? Profesia nivelo - kie vi estas? ILEI: Vervaj temoj '95 Revuoj, gazetoj: Mi petas aldoni al via adresaro de E-gazetoj: Interese: Cxu eblas reakiri virgecon? Cxu vi jam havas gxin? Korespondi deziras: Anoncetoj: *********************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Nova faka libro: Lernolibro pri oftalmologio de MZ-Verlag ========================================================= La pasintjara eldono de la libro "La homa korpo" cxe la eldonejo MZ- Verlag de Harald Schicke signifis la starton de nova serio da fakaj kaj sciencpopularigaj libroj. Estas jxus aperinta la dua membro de tiu serio: Lernolibro pri oftalmologio. Gxi estas jam la 3-a eldono de la fama verko de Seiicxi KATO. La unua aperis en 1961, la dua, reviziita eldono en 1965, gxuste antaux la unua azia UK, kaj la nuna okaze de la koreia UK. La nuna eldono ne estas simpla represo, sed nove kompostita kaj redesegnita varianto, kio en la unua parto faras gxeneralan enkondukon en la sciindajxojn de vidorganoj, kaj en la 2-a parto tra 14 lecionoj pli profunde, pasxo post pasxo instruas gxian funkciadon, kaj kelkajn malsanojn. La bazan tekston kompletigas 6.5 pagxa indekso. Zamenhof mem estis okulkuracisto. Tamen preskaux mankus tiufaka literaturo, se prof. Seiicxi KATO ne estus dedicxinta sin al la verkado de tiu libro, - kaj se ne estus Harald Schicke, kiu ebligas gxian akiradom, ja la antauxaj eldonoj troveblas nur en katalogoj kaj en kelkaj bibliotekoj. La 128-pagxa libro kun 39 ilustrajxoj ISBN 3-89240-088-1, kostas 18.5 DEM (por germanoj aldonigxas al cxiuj prezoj 7 % aldonvalora imposto) ne nur aspektas alloge, moderne, ne nur kontribuas al la E-kulturo, sed povas servi ankaux kiel tre bona propagandilo, prezentante la atingojn de nia movado. Dezirantoj havi gxin turnu sin al sia libroservo, aux rekte al la eldonejo: MZ-Verlag, Postfach, D-21244 Buchholz, Germanio). Laszlo Szilvasi ************************************************************************* Enciklopedia vortaro de Wuster sur mikrofilmo! ============================================== Post pli ol duona jarcento alirebla kaj acxetebla Eugen Wuster (1898 - 1977) estis ne nur la fondinto de terminologio kiel scienco, sed ankaux unu el la plej gravaj interlingvistoj kaj esperantologoj. Lia "Enciklopedia vortaro Esperanto-Germana", kies unuaj 4 partoj (literoj a-k) aperis jam en 1923, estas en multaj rilatoj ankoraux hodiaux la plej perfekta enciklopedia vortaro Esperanto- nacilingva. Wuster pere de kunlaboranta stabo trakribris la tutan Esperanto-literaturon, surslipigis la utiligotajn partojn, kiuj poste estis la bazo por lia vortarista laboro. Estas vere bedauxrinde, ke tiu giganta entrepreno restis torso. La publikigitaj partoj ampleksas nur la literojn de A gxis K. La alia parto restis en manuskripta formo. Posedanto de tiu manuskripto estas la Internacia Esperanto-Muzeo de la Auxstria Nacia Biblioteko, kiu nun eldonas tiun ankoraux ne publikigitan parton de la manuskripto (pli ol 2000 pagxoj) sur mikrofilmo. Sur la filmoj aperos aldone ankaux la prilaborita parto de vortaro de Hans Joachim Plehn (K-L). La vortaron kaj la vortistan laboron de gxia auxtoro prezentas enkonduke 75-pagxa studo de la Wuster-specialisto Detlev Blanke. Ekde auxgusto 1994 la mikrofilmoj estas acxeteblaj cxe la Internacia Esperanto-Muzeo. Prezo: proksimume 100 DM. Skribu al: Internacia Esperanto-Muzeo, Hofburg, Michaelerkuppel, A-1010 Wien, Auxstrio ************************************************************************* TEJO-estraro intence ignoras la Komitaton? ========================================== Kara Laszlo, Post multaj telefonvokoj ene de la estraro (oni sxajne intertempe malsxategas min...!) mi jene prezentas al Vi la rezulton pri la IJK- kotiztabelo: Dum la estrarkunsido la estraro jes ja konsciis pri la Vraca-a komitata decido (!!!), sed pro evidentaj malfacilajxoj en Rusio la estraro decidis, malgraux tio ke estis ne cxiuj konsentantaj, tamen akcepti la prezentitan tabelon kaj realigi la komitatan decidon ekde la sekva jaro. Precipe Saskia, Danny kaj Elena restis tre firmaj, kiam mi pledis por tamena ankorauxa sxangxo kaj respektado de la Vraca-a decido. Elena estis suficxe sxokita pro mia interveno, kompreneble. Mi atentigis, ke simple nuntempe TEJO nepre ne havigu al si la "lukson" de kvereloj tiatipaj kaj ke oni iel suficxe frue informu pri tiaj malfacilajxoj kaj sercxu eventuale tamen alternativojn, cxu ene de Rusio, cxu eble ecx eksterlande. Elena asertis, kaj tion ni ja vole-nevole devas kredi, ke por rusoj la B-kotizoj estas jes ja pageblaj! Nu... Mi firme subtenas la Vraca-an decidon, sed (almenaux nun) devas cedi al la sxajna plimulto en la estraro (kiu nepre plu deziras IJK-n en Peterburgo pli-malpli je cxiaj kotizoj!). Do, Elena tamen provos iel trancxi ankoraux iomete la kotizojn de kategorio B, kaj Saskia promesis skribi artikolon pri tiu temo klariganta la nerespekton devigan pro la cirkonstancoj... Nu, krome, memzorgantoj sxajne jes ja ricevos mangxajxojn (sen krompagi). Decidu vi nun, kion fari... Klaus Dahmann ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// La "aktuala stato" de DLT ========================= Multaj konas la nederlandan programar-entreprenon BSO pro gxia plurjara esplorprojekto pri perkomputila traduko. La projekton Distribuita Lingvotraduko (DLT) atingadas informpetoj, proponoj de kunlaboro kaj leteroj de postenkandidatigxemuloj. Ni gxojas pri tiu vasta interesigxo, sed bedauxrinde ni ne cxiam sukcesas respondi cxiun sinturnon aparte. Tial ni klarigas la staton de DLT per cxi tiu noto. DLT estas projekto, realigita en la periodo 1984-1990 kun la celo krei prototipan sistemon de perkomputila tradukado. (Senco de la projekto estis, ke cxiu fontlingva teksto estis tradukita komence al Esperanto, kaj poste el gxi al la cellingvo. La red.) La projekto finigxis kun sukceso. Estis pretigitaj du prototipoj, en kiuj Esperanto funkcias kiel interna interlingvo. Krome, estis ellaboritaj inventoj, kiuj preparas eventualan pluevoluigon de la sistemo. Sistemo de perkomputila tradukado tamen estas tre kompleksa programaro. Programsistemojn de tia amplekso eblas evoluigi nur fazon post fazo. Nur per pluraj cikloj de planado, evoluigo kaj testado gxi povas atingi tian gradon de tradukkapablo, senerareco kaj rapideco, ke eblas kun bona fido vendi gxin al klientoj. Kutime oni vendas tiajn sistemojn en la formo de t.n. programpakajxo. Vendado de produktoj tamen ne estas la komerco de BSO. BSO vendas ne produktojn, sed servojn. Gxi ne faras programojn, kiuj estas multekzemplere kopiataj kaj vendataj en vendejoj (do ne faras programpakajxojn). La fako de BSO estas liveri programar-sistemojn, kiuj estas individue tajloritaj laux la specifaj bezonoj de unuopaj klientoj. Sekve la estonteco de DLT post la sukcesa prototipofazo estos ne tia, kia gxin imagas la plej multaj observantoj. BSO ne mem evoluigos aux surmerkatigos DLT-on. Pro la amplekso de la investo, tia kliento devas esti tre grandkapitala firmao. La publikigitaj raportoj (ankaux tiuj de BSO mem) gxis nun kutime prezentis la sxancojn de DLT tiel, ke aux BSO trovos tian investanton, aux cxio estis vana. Atinginte la decicopunkton, BSO tamen trovis trian vojon, pli sekuran kaj pli pozitivan. Per plurjara tre intensa laborado pri problemoj kaj solvoj en la kampo de perkomputila tradukado la ekspertoj cxe BSO kolektis konsiderindan provizon da tre specifa kaj ege malofta scienca kaj teknologia scio. Tiu scio utilas en multe pli vasta tereno ol nur por perkomputila tradukado. Multaj el la teknikoj, ellaboritaj por DLT, estas uzeblaj suficxe gxenerale en inteligenta perkomputila traktado de tekstoj. BSO tial decidis starigi filion por komerce agadi en la estigxanta merkato de lingvoteknologio. Kvankam gxis nun ne estis trovita investema firmao, kiu mendis DLT-on ekzakte laux la gxisnunaj planoj, la starigo de la nova filio BSO/Language Technology ebligas al BSO ne perdi la ekspertojn kun la fakscio, necesa por konstrui traduk-sistemon. Tiel BSO povas plu oferti kaj evoluigi tiun scion. Inter la servoj ofertataj de la nova filio, estas la evoluigado de sistemo por perkomputila tradukado. Tio povas esti DLT, sed povas ankaux esti alispecaj sistemoj, specife adaptitaj al la bezonoj de individuaj investipovaj klientoj. BSO do eble neniam konstruos ion, kio portos la nomon DLT, sed gxi nepre utiligos la teknologian scion, akiritan per la prototipoprojekto DLT. el Fenomeno, jan./92! ************************************************************************* Cxefepiskopo celebris en Esperanto ================================== Dum renkontigxo de katolikaj esperantistoj el Cxehio, Polio kaj Germanio 7-9.10.94 en Prago, la sanktan meson celebris en la internacia lingvo Esperanto la praga cxefepiskopo Miloslav VLK, kiu patronas agadon de la cxehaj katolikaj esperantistoj. Kuncelebris la pola partoprenanto pastro Karol Mozor el Skocxov. Vlk diris i.a. ke "esperantistoj celas ne nur venki la lingvajn barojn, sed ankaux interproksimigi la homojn. Tiu strebado tre gravas dum la nuna ega malricxo de rilatoj". J. Marik Rim. de JM: D-ro Vlk antaux 40 jaroj faris instruistan ekzamenon pri E-o kaj ecx estis estro de esperantista junularo en Sud-Bohemio. La 31-an de oktobro li estis en Vatikano promociita je kardinalo. ************************************************************************* Turismo kaj medioprotektado =========================== Por ekspozicio kaj konferenco pri la temo "Turismo kaj medioprotektado" en Budapesxto meze de 1995, la organizantoj bezonas konvenan materialon. Bonvenas prospektoj, faldfolioj, afisxoj k.s., sendotaj al la kunredaktoroj de la revuo "La Migranto" (gxis fino de marto 1995): G. Borremans + K. Lencki, Niedersachsenweg 9 B, D-21244 Buccholz, Germanio ************************************************************************* Per metroo - gxis Zamenhof ========================== La tutlanda prestigxa hispana gazeto "La Vanguardia" anoncis per duonpagxa artikolo, ke unu el la stacioj de la Barcelona subtera fervojo nomigxos D-ro Zamenhof. el Esperanto ile-de-france, novembro 1994 ************************************************************************* Jarlibro de TEJxA ================= La Jarlibreto de TEJxA (Asocio de E-Jxurnalistoj) enhavas detalajn informojn pri multaj gazetoj. Vi povas ricevi gxin kontraux pago de 10 DEM cxe la prezidanto de TEJxA Stefan Maul, aux kontraux 210 BEF (inkluzivanta la sendokoston) cxe Flandra E-Ligo: Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. ************************************************************************* Seminario pri la tempa trako en Togolando ========================================= Ekzistas speciala metodo de helpo al diversaj malordoj en la spino, tre grava parto de la homa korpo. Tiu metodo uzas influon al la spino, kiu laux gxi estas konsiderata kiel tempa trako (TT). S-anino Margarete Bettmann, kiu aplikas kaj propagandas cxi-metodon, fondas en diversaj landoj TT-domojn (jam en Germanio, Benino, Litovio, Polio) kaj strebas plivastigi tiun reton. La TT-helpo estas en kelkaj landoj ligita kun Esperanto. Ekz., en Benino en la sama TT-domo trovigxas Benina E-Asocio kaj esperanta biblioteko. Nun estas planataj TT-seminarioj en Togolando decembre 1994 kaj januare 1995. Informo cxe: s-ino Margarete Bettmann, Pitzlergasse 6, D-52353 Duren, Germanio. ************************************************************************* Kontaktoj sercxataj =================== "Pagotur" bonvenigas al Cxinio diversajn karavanojn kaj okupigxas ankaux pri cxiuj privataj vojagxdemandoj pri Cxinio. Chahg Le Zhong Lu 21 Hao. CN-710032 Xi'an, Cxinio. Tel. kaj fakso: +86-29-3238859. * * * Eksporto de minajxoj (smeraldoj, beriloj, turmalinoj, kvarcoj, jaspoj...) kaj agrikulturajxoj (vaniloj, kafoj, kariofiloj, licioj...). Importo de elektraj motoroj, agrikulturaj masxinoj, ladajxoj, auxtopecoj k.a. E-Societo pri Minekspluatado, Lot IV B, 71 Ambohimiadana Sud Ambohimaranina, Antananarivo-101, Madagaskario. Tel. +261-2-30205, fakso +261-2-31201 * * * Komercajn kontaktojn en Minsk kaj najbaraj urboj sercxas: Jan Pipen, str. Harlaska 114,PL-43-400 Cieszyn, Polio. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// IJF apud Piza ============= La 19-a Internacia Junulara Festivalo, IJF okazos de la 12-a gxis la 18-a de aprilo 1995 en hotelo Villa Maria Ronchi (Marina di Massa), Regiono Toskanio, Centra Italio. Temo de la festivalo: la junulara senlaboreco. Dum la konferenco oni klopodos esplori la konktretajn eblecojn labori eksterlande en Euxropo, ankaux utiligante la ekzistantajn projektojn de la Euxropa Unio kaj la eblecojn eksterlande studi. Plie, oni klopodos analizi la rolon, kiun Esperanto-movado povas ludi kadre de cxi-ampleksa problemaro. Cxemara hoteleto kun 2-6-litaj cxambroj. Kotizoj (inkl. programon, mangxon kaj logxadon en hotelo), depende de la agxo, kondicxoj, tempo de aligxo: de 165.000 gxis 310.000 ITL. Aligxoj, informo cxe: Federico Breda, C. P. C/22,I-46029 Suzzara (MN), Italio. Rim: IJF estas unu el la plej renomaj kaj bone organizitaj junularaj renkontigxoj, kun partopreno de 150-200 gejunuloj cxiujare el 15-20 landoj. (Hungaroj povas aligxi kaj pagi ankaux cxe la redakcio de Eventoj). ************************************************************************* Cxebalta E-Printempo ==================== Filio de Pola Esperanto-Asocio en Koszalin organizas 12-18.06.1995 la 17- an Cxebaltan Esperantistan Primtempon (CxEP) - Renkontigxon de Esperantistoj kaj Naturamantoj en la cxarma ripozloko Mielno, nomata perlo de polaj cxemaraj ripozejoj. Gxi situas 12 km-ojn nordokcidenten de la distrikta urbo Koszalin, facile atingebla per diversaj trafikiloj. En la programo estas antauxvidata konversaciaj rondoj, prelegoj, konkursoj kun premioj, naciaj vesperoj ktp. Logxloko: Ripozcentro de popolaj sportteamoj, meze de Mielno, 150 m de la marbordo, kun auxtoparkejo. Kotizo (komforta logxado, mangxado, programo): 100 USD. Detaloj, aligxo cxe: Pola E-Asocio, Filio en Koszalin, pk. 30,PL-75-016 Koszalin-1, Polio. ************************************************************************* Virinoj energias en Turku somere ================================ Nordia Forumo kun la temo "Vivo kaj laboro de virinoj - gxojo kaj libereco" okazis en Turku en auxgusto 1994. Venis 15.000 virinoj el nordiaj kaj baltaj landoj. La arangxoj estis multflankaj: renkontigxoj kaj prezentadoj, ekspozicioj kaj bazaro. Artistoj kantis, ludis, dancis en koncertejoj aux surstrate. La partoprenintoj de Forumo faris koksoforman artajxon el sxtonoj, kiujn ili kunportis el hejmo. La Esperanto-sxtono venis el Polio. En la nova parko estis plantita ankaux Esperanto-arbo. E-Societo en Turku aktive partoprenis en arangxoj de Forumo. Ili faris prelegojn, tem-angulon, ekspozicion kaj bazaron. Estis gastoj el Svedio, Islando, Latvio kaj Polio. La materialojn pri Esperanto cxe la ekspozicia stando estis disdonataj cxiutage en finna, sveda, angla, estona kaj islanda lingvoj. La sekva granda virina arangxo okazos en Cxinio: La 4-a Virina Kongreso de UN auxtune 1995 en Pekino. Tiina Oittinen prez. de E-societo en Turku, Finnlando ************************************************************************* Blindaj esperantistoj kongresos en Finnlando ============================================ E-Societo Steleto organizas la 61-an Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj (IKBE) de la 18-a gxis la 22-a de julio 1995 en kursejo/gastejo Onnela en komunumo Tuusula. Onnela situas 30 km-ojn norde al Helsinki sur la bordo de la lago Tuusula. Dum la kongreso oni celebros 75-jaran jubileon de Steleto, organizos internaciajn ekzamenojn kune kun ILEI, kaj poste veturos al Tampere por partopreni la 80-an UK-n. La tuta partoprenkosto de IKBE en Onnela estos 1400 FIM. Aligxo, detaloj cxe: Federacio de Vidhandikapitoj, s-ro Arvo Karvinen, Makelankatu 50, FIN-00510 Helsinki, Finnlando. el Esperantolehti, nov/94 ************************************************************************* KCE dauxrigas! ============== La eksterordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista, okazinta en La Chaux-de-Fonds la 29-an de oktobro 1994, elektis kun grandega plimulto la direktan Komitaton de KCE, por la periodo 1995-97. La nova Komitato konsistas el ges-roj David Buhlmann, George Lagrange, Marco Picasso, Giorgio Silfer kaj Jaqueline Vasserot. La Asembleo elektis d-ron Silfer prezidanto de KCE. Samtempe la Asembleo aprobis akton kun la gxenerala gvidlinio por la jaro 1995-a, aneksan al la listo de la kvin elektitaj kandidatoj. Restis rezervo pri kelkaj detaloj, difinotaj inter KCE kaj Gastejo Edmond Privat (GEP la fondumo, posedanta la du domojn) antaux la fino de 1994: tiuj detaloj koncernas precipe la luon de la lokaloj fare de KCE cxe GEP. Ambauxflanke ekzistas la firma intenco trovi solvon konvenan al ambaux partneroj. Fakte la asembleo decidis unuanime, ke KCE kaj GEP estos ekde januaro 1995 absolute sendependaj ne nur jure kaj organize, sed ankaux administre kaj finance. Post la epokoj 1968-1976 (kiam GEP ne ekzistis), 1977-1990 (kiam KCE administre respondecis pri GEP) kaj 1991-1994 (kiam GEP administre respondecis pri KCE), ekas nova epoko, kiam cxiu establo respondecos nur pri si mem. Tiu cxi disigo atestas la plibonigxon de la situacio cxe KCE kaj GEP, kies sxuldoj estas nun forte reduktitaj, kaj kies financa stato ne plu estas tiel riska kiel antaux du aux tri jaroj. La krizo de KCE, timata dum la lastaj monatoj, estas tiel evitita. La nova Komitato de KCE antauxgxojas pri la kunlaboro de cxiu bonvolulo kaj elkore bonvenigas la legantojn/auxskultantojn de cxi tiu komuniko kiel kursanojn "cxe la domparo" Mireille Grosjean kaj Giorgio Silfer, prez.-oj de GEP resp. de KCE Rim: Sincere ni deziras multajn sukcesojn al la nova komitato, tamen io pikas nin: kio okazis al la sxuldoj? Cxu nur la elekto mem de nova strukturo solvis la problemojn? L.S. ************************************************************************* MEJS + IJS ========== Mez-Euxropa Junulara Semajno + Internacia Junulara Semajno 08-14.08.1995. Tata, Hungario. Aligxiloj: Lindwurm Edit, Lajtha L. u. 1. IX/56. H-1203 Budapest, Hungario ************************************************************************* Infana Esperanto-Semajno ======================== Laux la sukceso de la junia unua provo, denove ni organizas infanan E- semajnon en Finnlando, 19-25 februaro 95. Volonte ni akceptas infanojn inter la 8-a kaj 16-a agxo, dezirantaj lerni la Internacian Lingvon. Estas bonvenaj kaj komencantoj, kaj tiuj kiuj jam babilnivele konas la lingvon. Cxiutage okazos ludaj, gajaj kaj seriozaj lecionoj, kun fina ekzameno - kaj evidente multaj lauxagxaj distraj programeroj. Eblas alveturi ankaux kun amiko, amikino... Pri la detaloj demandu: Anna-Liisa Ali-Simola, Friskinkatu 2 A 33, FIN-20360 Turku ************************************************************************* Blufoj, fusxajxoj kaj faktoj ============================ Inter miaj paperoj mi trovis la suban artikolon de 1987 en formo de manuskripto, verkita de mia edzo, d-ro Ivo Lapenna. Laux mia scio neniam gxi estis publikigita. Pro tiu fakto, ke Ivo Lapenna estis la konstruinto de la moderna Esperanto-movado kaj gvidis la Movadon dum multaj jaroj, mi opinias, ke esperantistoj devus serioze pripensi liajn atentigojn en la intereso de la Internacia Lingvo, Esperanto. Birthe Lapenna --- Bedauxrinde, pro la neekzisto de la iama informa aparato de UEA, neniu havas superrigardon pri tio, kio okazas en la mondo sur la kampo de informado en la Jubilea Jaro. Ankaux la subskribinto ne pretendas havi gxin. Tial la subaj komentoj bazigxas ekskluzive sur trideko da ricevitaj bultenoj, informaj folioj, komunikoj al la gazetaro, eltondajxoj de publikigitaj raportetoj k.s. En tiu tuta materialo mi trovis nur unu trafan informan folion kun objektivaj sciigoj, sen troigoj kaj blufoj. Temas pri "La Tempo - Ekstrablatt", kiun eldonis Germana Esperanto-Asocio (GEA) en la germana kaj profesie redaktis Stefan Maul. En la cetera trarigardita materialo ja trovigxas pluraj objektivaj informoj, sed ankaux abundas blufoj kaj malgxustajxoj, kiuj senkreditigas la realajn sukcesojn. En pluraj el ili oni skribas pri "milionoj da personoj, kiuj uzas Esperanton". En du aliaj oni povas legi, ke la UK-n en Pekino "partoprenis 24.000 esperantistoj" (evidente, en la fonta informo pro preseraro trovigxis la cifero 24.000 anstataux 2.400, sed la transskribintoj devis scii, ke temis pri 2.400). Iuloke oni sciigas, ke en Cxinio duonmiliono da personoj nun lernas Esperanton; aliloke, iom pli modeste, nur "kelkaj dekmiloj"! Kial blufadi per tiaj fantaziaj ciferoj, anstataux objektive prezenti la faktajn atingojn de Esperanto en Cxinio, tre rimarkindajn sen la neekzistanta "duonmiliono da gelernantoj"? Kaj kial skribi pri la "populareco de Esperanto en Irano en la tempo antaux Ajatolah Komejni", kvankam en tiu lando la Esperanto-Movado neniam estis tre forta, sed prisilenti tiujn landojn, inkluzive aziajn, en kiuj la pozicioj de Esperanto estas relative fortaj? Ie mi legis, ke "la lingvistoj de la tuta mondo celebras la centjarigxon de Esperanto", aliloke, ke "Esperanto estas cxefe en internacia komerco kaj turismo, kvankam cxiu povas facile konstati, ke tiuj notoj ne estas gxustaj, ktp. ktp. Kvazaux oni elvivigxadus en dirado de io, kio ne estas, kaj nedirado de tio, kio estas! ... Alia fusxajxo. Antaux nelonge okazis en Vasxingtono kunveneto de deko da esperantistoj por revivigi la tiean Esperanto-Societon. La mondkonata Washington Post publikigis raporteton, en kiu ecx la inicianto de Esperanto ne estas menciita lauxnome, sed priskribita kiel "la filo de juda cenzuristo en carisma Rusio"... Tiu bagateliga raporteto, laux kiu, interalie, Esperanto "sonas kiel itala kun skandinava akcento" (!), finigxas per jena opinio de ... la prezidanto de la revivigita E-Grupo: "Ekzistas du specoj de personoj: personoj, kiuj neniam auxdis pri Esperanto, kaj personoj, kiuj pensas, ke Esperanto estas grupeto da etaj maljunaj sinjorinoj, trinkantaj teon kaj konversaciantaj pri la Unua Mondmilito". Se tiel parolas la prezidanto de Esperanto-Societo en la cxefurbo de Usono, oni ne povas atendi, ke Washington Post skribos gxin alimaniere. Fine io, kio rekte rilatas al la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco en Graz. En la bulteno Internationale Informationen (Internaciaj Informoj), kiun eldonas "Esperanto-Amikoj" en Vieno, trovigxas pli aux malpli gxustaj novajxoj, rilatantaj al Esperanto. En n-ro 1/87 aperis informo, ke en 1235 universitatoj aux "sxtataj akademioj" de 28 landoj Esperanto estas devige aux fakultative instruata! Konkrete al tiu evidenta blufo, gravaj faktoj pri la Jubilea Esperanto- Konferenco en Graz tute ne estas menciitaj. Pri gxi aperis nur 4-linia informo kun sciigo pri la monumento kaj indiko de la adreso de la LKK. Ecx ne unu vorto pri la cxeftemo, pritraktata en 11 lekcioj de alte kompetentaj lekciistoj; nek pri la oficiala partopreno de la Akademio de Esperanto kaj de du internaciaj sciencaj akademioj, uzantaj Esperanton; nek pri la fakto, ke rektoroj de praktike cxiuj auxstriaj universitatoj patronas la Konferencon. Sed Internationale Informationen prisilentas tiujn faktojn kaj preferas blufi per la 125 neekzistantaj universitatoj. Preskaux nekredeble! ... Ivo Lapenna Rim: Iom mallongigite. La red. ************************************************************************* MOVADO ////// La venko de Montevideo ====================== Gxuste antaux 40 jaroj okazis historie grava evento por esperantistoj: la Gxenerala Konferenco de Unesko en Montevideo akceptis la unuan rezolucion pri Esperanto, rekonante ties valorojn. En Zamenhof-festo rememoru ankaux pri tiu cxi sukceso. Estis la rolo de Ivo Lapenna en akceptigo de la unua Unesco-rezolucio favora al Esperanto en 1954, kiu plej famigis lin tra la movado. La jam konata oratoro kaj movada gvidanto ekestis figuro de mitaj proporcioj. Kaj ne senmerite: cxar tiu unua oficiala rekono de Esperanto en la postmilita mondo estis sendube la plej malfacila, kaj ankaux - cxar la unua - la plej valora tia pasxo en la movada historio. Cxar hodiaux malmultaj konas la detalojn de tiu triumfo, ni cxi tie prezentas resuman rakonton surbaze de la raporto en Esperanto, februaro 1955. La grundon oni komencis prepari jam en 1950, kiam reprezentantoj de UEA transdonis al Unuigxintaj Nacioj "Petskribon pri Esperanto", subskribitan de 492 internaciaj organizajxoj kaj preskaux 900.000 individuoj. En la sekva Gxenerala Konferenco de Unesko (Parizo, 1952), zorgaj antauxpreparoj de Lapenna, Privat, Durrant kaj aliaj sukcesis akceptigi rezolucion (de la svisa delegacio) por diskonigo de la Petskribo kaj decido pri gxi kadre de la venonta Gxenerala Konferenco en Urugvajo (Montevideo, 1954). Dum 1953 Lapenna, sub la sxildo de CED (Centro pri Esploro kaj Dokumentado), kunordigis internacian informkampanjon celitan al naciaj Unesko-instancoj kaj intelektulaj medioj. Samtempe UEA komencis kolekti monon por sendi reprezentanton al Montevideo, kaj fine de 1953 ekkompilis materialon por samokaza Universala Ekspozicio. Dum 1954 la esperantistoj klopodis konvinki iun nacian delegacion al propono de konkreta rezolucio cxe la Konferenco, sed sensukcese. Fakte la Unesko-raporto pri la Petskribo, kiu aperis en junio, estis suficxe malesperiga: nur dek landoj reagis pozitive, dum dek naux esprimis sin kontraux ia favora sekvo al gxi. Tiel statis la aferoj, kiam Lapenna aperis en Montevideo la 1-an de novembro. La tuton de tiu monato li pasigis en preparlaboroj, kontaktante pli ol 300 delegitojn kaj mastrante la pretigon de la Ekspozicio. (Tiu lasta montrigxis sxlosila en la varbado de apogantoj, kaj oni devas admiri la klarvidon, kiu antauxpretigis gxin.) Finfine la 2-an de decembro li sukcesis konvinki la meksikian delegacion proponi rezolucion pri Esperanto: la saman vesperon cxirkaux 30 aliaj delegacioj promesis subteni gxin. Du tagojn poste la Programkomisiono, kiu unua devis decidi pri reago al la Petskribo (kaj de du tagoj prokrastis gxian pritrakton), alvenis al tiu tagorda punkto. Estis tiam, post prezento de la meksikia rezolucio, ke okazis la fifama interveno de la dana lingvisto Blinkenberg, kiu uzis sian paroladon por ridindigi Esperanton per aro de lerte kunplektitaj mensogoj. Lapenna ricevis nur 3 minutojn por paroli entute, kio post tia malicajxo kompreneble montrigxis nesuficxa: per 23 vocxoj kontraux 3 kun 19 sindetenoj la komisiono rifuzis la rezolucion. Lapenna sukcesis atingi nur, ke gxi tamen akceptis la Raporton faritan de la Sekretario en junio, tiel certigante, ke Esperanto estos remenciita en la ferma Plenkusido post unu semajno. Tamen la ludo sxajnis finita, cxar ekzistis nenia proceduro per kiu reenmeti la rezolucion. Sed Lapenna rifuzis cedi. La saman vesperon li kaj membroj de la Urugvaja Esperanto-Societo kunmetis protestleteron, kiun ili dissendis en la hispana al deko da gazetoj; la morgauxan matenon ili resendis al la Dana Konsulejo ties kulturfilmon en Esperanto. Kaj, mirakle, la afero kaptis la intereson de la urugvajaj jxurnaloj. (Interalie Blinkenberg faris la eraron diri - kun implica insulto - ke Esperanto tauxgas nur por la urugvajaj menuoj.) Ene de tri tagoj, la rifuzo en la Programkomisiono farigxis unu el la plej diskutataj temoj en Montevideo. Tiun atenton Lapenna brile eluzis. Post ol fari intervjuon cxe radio kaj jxurnaloj, li formulis tre ekvilibran leteron al la konferenca prezidanto, kiu matene de la 9-a estis dissendita al cxiuj delegacioj. La reehoj estis tiel pozitivaj, ke li samtage petis permeson paroli en la fermkunsido kiam la Petskribo remenciigxos. Tion rifuzis la konferencaj gvidantoj: sed persona interparolo kun Lapenna, dum lasta horo antaux la komenco de la Pleno, persvadis ilin resubmeti la meksikian rezolucion al gxenerala vocxdono (sen iu kontrauxata punkto 4) kiam levigxos la akcepto de la Petskribo. La inundo de gazetaraj artikoloj kaj radioelsendoj en la antauxaj tagoj pruvigxis decidiga. Preskaux sen diskuto kaj sen kontrauxstaro, la rezolucio akceptigxis en la Plenkunsido per 30 kontraux 5 vocxoj kaj 17 sindetenoj; kaj inundo de aplauxdoj kaj gratuloj, ehota poste en Esperanto-gazetoj cxirkaux la mondo, salutis la "heroon de Montevideo", en kies kariero - plena de triumfoj - versxajne nenio povis superi la ekzalton de tiu momento. Eble nun, post 40 jaroj, kiam la kunlaboro kun Unesko jam rutinigxis kaj intertempe venis pliaj rezolucioj, tiu atingo ne plu sxajnas tiel granda; sed en tiu tempo kaj kunteksto, gxi estis tertremo. Kalman Kalocsay: Montevideo 1954 -------------------------------- Lapenna venkis cxe Unesko Per strategi' kaj strecxo nerva: El la lastvica segx' observa Grandigxis kun mirakla kresko. Gxis alto de l' plafona fresko. Jes, la nerezisteble verva Lapenna venkis cxe Unesco Per strategi' kaj strecxo nerva. Kia sxakmajstra fosforesko De cerbo cxiam brile serva! Indigna, sed trankvilkonserva Pri l' acxa Blinkenberg-burlesko, Lapenna venkis cxe Unesko. el esperanto, februaro/1988 ************************************************************************* Antaux la jaro de Andreo Cseh ============================ Prave konstatas la konata moto: Zamenhof iniciatis la lingvon, Andreo Cseh la metodon instrui gxin. Kaj vere, apenaux ekzistas seriozaj E- instruistoj, kiuj ne estis flamigitaj almenaux por certa tempo per la genie simpla metodo de la apostolo de Esperanto. Lia pedagogia instruo estas tiom pli multvalora, ke cxiuj gxiaj elementoj senescepte venas el la praktiko mem. Nenio estas pli malroksima de A.Cseh ol nura teoriumado, gravmiena profesorumado. Cxe li cxio servas por unusola celo, nome: paroligi la kursanojn kiel eble frue, kiel eble lude, kiel eble funde lernigi al ili la gramatikon kaj vorttrezoron. Lia metodo donas cxian eblon vere ellerni la lingvon en aktivigaj situacioj viglaj kaj bonhumoraj. Geza Kurucz ************************************************************************* Andreo Cseh =========== Andreo Cseh (12.09.1895 - 09.03.1979) naskigxis en Marosludas, Hungario (nun Ludosxul de Mures, Rumanio). Li esperantistigxis en 1910 estante gimnaziano. En 1919 igxis katolika pastro. En 1920 li ellaboris sian metodon, kiam devis instrui Esperanton en mizeraj postmilitaj kondicxoj cxe manko de lernolibroj. La metodo unue estis aplikita en Sibiu kaj Cluj-Napoca (Transilvanio). En 1922 li fondis Rumanian E-Centron kaj organizis la unuan post la unua mondmilito rumanian E-kongreson. En 1924 li akiris de sia episkopo libertempon por tute dedicxi sin al E- movado, kaj igxis sekretario de la Internacia Centra Komitato en Gxenevo, kunlaboranta en la organizado de la UK-oj en Gxenevo, Danzigo kaj Budapesxto. En Budapesxto li gvidis sian unuan Internacian Pedagogian Kurson; tiuj kursoj poste farigxis tradicia ero de UK-oj. Li ricevis multajn discxiplojn, sukcese aplikintaj lian metodon, inter ili estis T. Moraria, J. Baghy, H. Seppik, Lidia Zamenhof, J. Forge... En 1927 Sveda E-Federacio invitis lin gvidi aron da sukcesaj seminarioj kaj kursoj (i.a. en Sveda Parlamento). Post grandaj kursoj en Estonio, Latvio, Nederlando, Polio, Germanio, Norvegio, Francio, Svisio, li venis definitive al Nederlando, kie kun gesinjoroj Isbrucker en 1930 fondis Internacian Cseh-Insituton. Du jarojn poste li kreis revuon "La Praktiko", kiu ekzistis gxis 1970. Unu el liaj tre spritaj inventajxoj estis longe uzita internacia esperantista monunuo "stelo". ************************************************************************* Ne malfondo,sed 30 studentoj! ============================= En la lernojaro 1994-95 pli ol 30 studentoj komencis lerni la Internacian Lingvon en la pedagogia altlernejo de Szombathely sub la gvido de profesorino Katalin Smideliusz. Esperanto farigxis populara inter la studentoj danke al la entuziasma varbado de la 15 progresantaj studentoj, el kiuj multaj eklernis la lingvon nur je unu monato pli frue, en la tendaro de esperantistaj naturamikoj en Szodliget. Ilia celo estas ne nur superi la sxtatan lingvoekzamenon, sed multaj vere interesigxas ankaux pri la movado. Kuragxigaj posxtkartoj kaj korespondpetoj estas bonvenaj. BDTE - Esperanto-Grupo, H-9700 Szombathely, pf. 170. Fakso: +36-94-312248 Internet: smidik@forigu.f32.bdtf.hu Rim: La aligxinta 30 studento vere estas bona "rezulto", des pli se ni scias, ke pasintjare oni intencis nuligi la E-instruadon en la Szombathely-a Altlernejo... Gratulojn al Katalin! ************************************************************************* La naciisma dimensio mankas al Esperanto ======================================== Invitita de la liceo Charlemagne en Trionville, la franca lingvisto Claude Hagege prelegis pri "Euxropo de la lingvoj". Jen la plej gravaj eroj de la prelego. Euxropo estas kontinento kun multaj lingvoj. Nur 8 lingvoj estas parolataj de pli ol 30 milionoj da parolantoj sed gxenerale la uzo de la lingvoj koincidas kun la sxtataj limoj. Male en Afriko. Kial? Cxar en Euxropo la centrismo de diversaj imperioj faris el la lingvo unu el la batalkampoj por pruvi identecon. Tiu multlingveco en Euxropo estas gxia kerno kaj faktoro de estonto kaj evoluo. Kiaj estas la cxefaj lingvoj? La rusa havis grandan politikan kaj kulturan rolon kaj povos retrovi sian rolon de interlanda lingvo en Orient- Euxropo. La germana, kiu donis pruvojn pri sia nuna demokrateco estas bela kultura ligvo, kiu nun instaligxis pro la forteco de germana marko. La franca fortigxis pro la kulturo de siaj parolantoj kaj sukceso de siaj merkatoj tra la mondo. La angla revenis kiel angla-usona pro la usona ekonomia forto kaj disvastigxis nur pro sia natura inerteco. Cxu la angla estas dangxera por Euxropo? Ne, se ni konsentas pri iu procento de toleremo. Tamen estas utile fari diversajn decidojn por kontrauxbatali gxin kaj eviti, ke gxi farigxu la dua lingvo por cxiu euxropano. Kiam du homoj interkomprenigxas per la angla, konscie aux ne, kasxas sin malantauxe ia forto de usona hegemonio. Kiu asertas la malon, vin trompas. Kia devas esti la euxropa politiko? Cxiuj landoj devas instrui la lingvo(j)n de la najbaro(j), cxar per tiu lingvo la junuloj trovos laboron. En Francio ekz. malpli ol 50 % de la lernintoj de la angla profesie uzos gxin, dum la kono de la germana aux de la luksemburga permesos al ili esti dungitaj. Kaj Esperanto? Gxi estas vera lingvo, plenrajta. En la pramenso de la homo, la lingvo sin apogas sur la nacio, ecx naciismo. Sekve tiu historia dimensio mankas al Esperanto... Renee Triolle El Monato, septembro 1994 ************************************************************************* Mil unuaj vortoj - por infanoj ============================== Esperanto-Asocio de Britio eldonis belan, multkoloran libron, celatan al junaj infanoj. Gxi prezentas la MIL UNUAJN VORTOJN kiujn plej multaj infanoj volas uzi en Esperanto. La libroj estas amuzaj kaj klaraj. Laux auxtora rekomendo plenkreskulo (Vi) rigardu la bildojn kun la infanoj, kaj babilu pri la aventuroj de la rolantoj. La libro estas bona donaco je Kristnasko, aux je la Esperanta Librofesto, la 15-an de decembro. EAB, 140 Holland Park Ave,London, W11 4UF, Britio ************************************************************************* PIV, afisxoj kaj junularo ========================= Kutime, fininte la unuan kurson, oni tuj komencas vojagxi al internaciaj renkontigxoj, kaj nur malgranda procento dauxrigas per superaj kursoj aux komencas pliperfektigi sian lingvoscion. Estas ankaux komuna informo, ke junularo ne tro multe legas. Do, kiel plibonigi la lingvonivelon? Esperantujo estas la lando de la eternaj komencantoj. Oni povus eviti tion, se almenaux, ellerninte la lingvon, oni ekzercadus gxin ne nur en renkontigxoj, sed ankaux per legado. Bedauxrinde tio ne okazas... Se la junuloj ne legas, ni devas venigi la legajxon al la junuloj, tiel, ke ilia lingvonivelo plibonigxu. Kion signifas tio? Kion pli legas kutime la gejunuloj? La aligxilojn, la programojn, la raportojn pri la renkontigxoj. Do, almenaux ili estu en korekta E-o. La organizantoj kaj la redaktoroj devas peni mem skribi korekte, kaj korekti la kontribuojn. Bona ideo estas provizi la halojn de cxiuj renkontigxoj per PIV. Dum la lasta IJF mi povis rimarki, kiom multe tio utilis al la partoprenantaro. Oni ne povas dauxrigi inventi vortojn, kvankam jam ekzistantajn, nur cxar oni ne konas la tradukon, kaj poste ecx pravigi tiajn vortojn, cxar la uzado de cxiuj tion faris. Alia propono povus esti, ke dum renkontigxoj havantaj apartan temon, oni pendigu afisxojn kun glosareto de la plej uzotaj vortoj, tiel, ke oni ne povu inventi aux bastardigi vortojn. Pier Luigi el Itinfo, sept./94 ************************************************************************* OPINIOJ /////// Kiel ni disvastigas Esperanton? =============================== Ni multe kaj diligente propagandas Esperanton, sed la rezultoj estas modestaj. Ecx tro modestaj. Kial? Cxar verkante artikolojn kaj intervjuate, ni rakontas pri la historio de E-o, pri la unuaj pasxoj de la Esperanto-movado, pri eminentuloj, kiuj estis adeptoj de la Internacia Lingvo, pri la facileco de la lingvo kaj ties studado. Tamen ne tio gravas. Aux mi diru aliel: tio gravas, sed tio ne instigas la homojn lerni la lingvon. Pli gravas la demando: kion Esperanto donas al la homoj hodiaux? Ni akcentu la hodiauxan situacion, sed ne la hierauxan historion. Oni raportu pri apliko de Esperanto en komerco, scienco, turismo, reciproka gastigado ktp. Tiuj raportoj estu akompanataj de konkretaj faktoj kaj ilustrajxoj. Ni devas cxiufoje pruvi, ke Esperanto estas viva lingvo, funkcianta kaj fruktodona. Krome ni devas same konstante pruvi, ke Esperanto havas estonton. ... Bronislav Cxupin el Ruslanda Esperantisto, okt./94 ************************************************************************* Profesia nivelo - kie vi estas? =============================== Kiom kostas papero? Vizitante la butikojn, oni konstante miras. Mi ecx devas diri, ke mi komprenas nenion pri la prezoj, malgraux la fakto ke mi denaske edukigxis inter paperoj kaj paperprezoj. Plej mirindaj la prezoj estas kiam la papero utilas por ia manlaboro por plenigi la liberan tempon, kiu cxe multaj homoj abundas. Se hodiaux aperus ia libreto pri nova tekniko pri faldado, plektado, aux alia uzo de papero, kaj se krome oni atentigus pri tio en televida programo, la prezo de la necesa papero morgaux dekobligxus! Tamen tio estas neniel komparebla al la prezoj de papero, sur kiu oni presis tekstojn en Esperanto. Ne gravas, cxu temas pri gazetoj aux pri objektoj, kiuj klopodas imiti librojn. La prezoj senescepte estas altegaj. Jam mi notis unu el la kauxzoj, nome la eta emo acxeti ilin cxe nia (lauxdire) kulturamanta publiko. Sed ankaux alia kauxzo ekzistas. Tio estas la absoluta manko de kompreno pri komercaj teknikoj cxe eldonintoj. Kvankam ni vivas en socio, kie reklamoj abundas kaj la vendo-tekniko estas preskaux scienco, niaj verdaj eldonistoj dauxre sukcesas sekrete prisilenti sian laboron. Anoncoj, fanfaronaj prezentadoj, profesiaj instigoj al acxeto dolorige mankas, recenzoj tre ofte terure malfruas aux tute ne aperas. Kaj kvankam la publiko jam plurfoje proponis ian specon de libroklubo, aux la eblecon de abonado al novaj eldonoj, gxis nun mankas klopodoj en tiu direkto. Eble vi opinias, ke mi troigas? Antaux kelkaj monatoj mi demandis, kiu libro plej vaste aperis en nia lando. Alvenis neniu gxusta respondo. Komprenebla afero, cxar gxis nun mi vidis neniun anoncon pri la placxa libreto... Strange! Ko NURMI el Fenomeno, januaro/92 ************************************************************************* ILEI //// Vervaj temoj '95 ================ Juna amiko jam en sia kvara numero por la nuna jaro anoncis (ecx verse) siajn temojn por 1995, tiel invitante kontribuajxojn; precipe de junaj legantoj kaj de pedagogoj, kapablaj verki trafan instru-celan materialon. Konforme al la verbo-centra aliro, kiun postulas la unikaj gramatikaj bezonoj de Esperanto, la temoj estas ne statikaj substantivoj, sed vervaj verboj. 95/1: Ni komencas kaj finas ion. Io komencigxas kaj finigxas. 95/2: Kion vi plej sxatas mangxi kaj trinki? 95/3: Kion vi sxatas lerni? Kiel vi sxatas lerni? Kia estas ideala instruisto? 95/4: Kion ni sxangxu, kion ni konservu en niaj familioj, lernejoj, urboj, landoj kaj en la mondo? ILEI celas kiel eble pli vaste distribui la revuon - tial triono de la dissendataj ekzempleroj estas donacaj. la redakcio jxus aldonis 15 novajn landojn (ekz. Bolivio, Kosta-Riko, Malto, Belorusio, Kartvelio) por ke 85 ekde nun atingu. Por kovri tiun donacadon, ILEI devas altiri pli da pagataj abonoj, precipe kvantaj mendoj por lernejaj grupoj. Por tiaj mendoj ILEI ofertas rabatojn gxis 50 %. En la nova jaro pli granda parto de la enhavo estos celata al grupa uzo por ricxigi la kursan programon. Perantoj en 35 landoj aplikas abonkotizojn, fiksitaj laux pagipovo. Novuloj rajtas peti specimenon de Juna Amiko: Stefan MacGill pf. 193, H-1368 Budapest, Hungario. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Mi petas aldoni al via adresaro de E-gazetoj: ============================================= Titolo: ARI (Alp-Adria Ret-Informilo) Eldonas: JAAK (Junulara Alp-Adria Konferenco) Redaktoro: Mauro Tauzzi, via Rozzol 47, I-34139 Trieste, Italio E-posxto: m.tauzzi@forigu.agora.stm.it Temas pri senpaga retinformilo, ricevebla nur per elektronika posxto. Mauro Tauzzi ************************************************************************* INTERESE //////// Cxu eblas reakiri virgecon? =========================== Kun surprizo mi legas en dania gazeto, ke ne komplikas reestabli perditan himenon. Natura klientaro siegxas hospitalojn, privatajn kaj publikajn, konsistanta el enmigrantoj de Pakistanio kaj Nordafriko, kiam ili pro familia arangxo devas reveturi al la origina lando por nupto. Tradicia islama kodekso ja postulas pruvon pri virg(in!)eco. Ne suficxas vagaj deklaroj, ke ekzemple pro gimnastika strecxo paneis la membraneto! Dana kirurgino komunikis, ke en almenaux 30 kazoj sxi sukcese solvis la problemon. Verdire, al sxi ne placxas la hipokrita moralpostulo, sed sxi ne volis rifuzi ties praktikan aplikadon, konsiderante la sorton de senhimena novedzino: humiliga forpelo de la sensanga litotuko, fitrakto familia, eble ecx senrajtigo socia. Sekve la koncernaj kuracistoj, kapitulacie, rubrikas la dekminutan operacion kiel "humanisman asiston". Tamen gxi kostas cx. 5000 danajn kronojn, cxar la dana asekura sistemo oficiale ne konsideras fizike aux psike grava la faktan ekziston aux neekziston de tiu tikla organeto. Principe oni nur preventas kaj kuracas malsanojn, sekve aliaj kazoj ne povas esti senpagaj... Pure praktike, la kirurgo kunkudras eventualajn restajxetojn de la origina membrano, aux fermetas la vaginon per kelkaj malantauxaj histoj. Suficxas loka anastezo. Kelkaj, kuracistoj kaj aliaj, protestis, cxar laux ili en pli longa perspektivo oni ne helpas al la kompatindaj viktimoj de vira sxovinismo tiel ekstrema. Prefere enmigrintaj junulinoj/virinoj plej frue sin emancipu de tiu stulta himen-fiksigxo, favore al egaleco kaj libereco inter seksoj en sia nova lando. Pouxl Thorsen el La Kancerkliniko, dec/94 ************************************************************************* Cxu vi jam havas gxin: Handel: MESIO ============= 60 minuta sonkasedo kun la fama verko de la fama verkisto - en Esperanto! Profesiaj solistoj, muzik- kaj kantensemblo. Eldonis: LINGVO-Studio. Prezo: 19 gld, inkluzive la sendokoston. Mendu gxin cxe la redakcio de EVENTOJ! ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Virino, 62-jara, vegetarano, interesigxas pri cxio, kio liberigas la homon, la tuta vivo, profito de la meditado. Sxatas sunon, maron, montojn, tutan naturon. Legas Erich Fromm, Krinamurti. Deziras korespondi kun virino aux viro similpensa kiu logxas en varma, suna euxropa lando. Juanita Nadal, 6 Pyecroft Close, Southampton SO19 2QE. * * * Milton Mendes Jr, 36 j, Av. Pres. Vargas 97, BR-78600-000 Barra do Garcas-MT, Brazilo. * * * Junulara E-grupo, 40 gelernantoj de mezgrada teknika kaj elementa lernejoj deziras korespondi per bk. Barbara Kramarczyk, Internat PTR, PL- 32-070 Czernichow 1, Polio. * * * Pri turisma intersxangxo, vizitoj, ekskursoj kor. volonte grupo. S-ano Kazimierz Sieradzki, ul. Lwowska 59/39, PL-33-100 Tarnow, Polio. * * * Pri turisma grupintersxangxo korespondas nome de la krakova grupo s-anino Wanda Wegrzyn, ul. Manifestu Lipcowego 14/2, PL-31109 Krakow, Polio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Anonctarifoj ============ Tarifo por unukolumna kadrita anonco kun 3 cm-oj de alto estas 30 NLG, por ekssoclandanoj: rabato 66% (por hungaroj 550 HUF)); 1 cm2: 1,66 NLG (resp. 0,55 NLG, 30 HUF). Movad- kaj privattemaj anoncetoj de abonantoj, deziroj korespondi ks. gxis 20 vortoj aperas senpage, tamen pro eventula manko de loko la redakcio ne garantias ilian tujan aperon. Samtema anonc(et)o povas aperi senpage nur unufoje. Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al esperanto, estas duobla! Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago. Nekomercaj anoncetoj de anonantoj estas senpagaj ************************************************************************* La dumonatan religian bultenon "Frateco" eldonas la E-sekcio de "Klubo de Katolika Intelektularo". Redaktora adreso: Stanislaw Plachta, ul. Ojcowska 1, PL-31344 Krakow, Polio. * * * Kotdivoara Esperanto-Asocio sercxas alilandajn Esperanto-klubojn por intersxangxi ideojn, gxemeligxi. KEA, Yassi Ambroise, 09 BP 1808 Abidjan 09, Cote d'Ivoire, Afriko. * * * Rondo de Pola E-Asocio en Andrychow arangxos en aprilo '95 internacian letervesperon kun ekspozicio. Bv. sendi bk, salutleterojn, turismajn prospektojn, E-ajxojn. Respondo garantiata! E-Rondo en Andrychow, Pk. 30. PL-34-120 Andrychow, Polio. * * * Cxiujare mi ferias cxe Nigra maro apud Socxi, tre malmultekoste = cx. 10 USD tage. Mi dezirus ferii kun samideano, ankaux bonvenas nudistoj. "Alekseo", ul. Bizjulevskaja 19-71, RUS-115404 Moskvo, Rusio. * * * Cxu vi konas sxercojn pri esperantistoj? Sendu ankaux Vi primovadajn anekdotojn, sxercojn al la rubriko "Humuro" de Eventoj. Ankaux la aliaj volas rideti... * * * La informo en la rubriko "Por via notlibro" prezentanta la nomojn kaj adresojn de la estraro de Monda Turismo enhavas eraron pri mia nomo kaj adreso. La gxusta informo estas: Esperanto Vojagx-Servo, Lucille C. Harmon, 2389 Thackeray Drive, Oakland, CA-94611 Usono. Tel.: +1-510- 3392001. * * * German-lingvaj progresintoj povas ricevi senkostan provlecionon de "Esperanto-Kurs fur Fortgeschrittene", se ili skribe petos gxin cxe Internacia E-Muzeo: Nationalbibliothek, A-1010 Wien, Auxstrio. * * * Marco Girolametti, sviso, restadas en Bogota, kie li intencas krei kun aliaj esperantistoj domon por stratinfanoj, por ebligi al ili vivindan vivon. Se vi interesigxas mone subteni la projekton, skribu al li pere de la kolombia peranto de UEA: Santiago Alvarez, Apdo aereo 54-800, Santafe de Bogota, 2. * * * Se vi fieras pri via esperantisteco kaj volas reklami la lingvon per efika maniero, mendu kaj surgluu etikedon sur vian auxtomobilon. La 80 x 46 cm granda (eblas aliaj dimensioj) verdkolora etikedo kostas 15 USD aux 22 DEM. Mendu cxe: Marian Zdankowski, Pana Tadeusza 15/69, PL-10-461 Olsztyn, Polio ************************************************************************* FELICxAN NOVAN JARON Gxis revido en 1995 ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor