Eventoj n-ro 0051, 1/aprilo - '94, retposxta versio
****************************************************
ENHAVO
//////
Titolpagxe: - Euxropa agado por enkonduko de esperanto
- La vojoj al financa ekvilibro - novaj proponoj
Organizaj demandoj: - For la Euxropo-centrismon!
Faka aplikado: - Lernolibro de fiziko
- Tutmondaj sciencoj kaj teknikoj 1/'94
Esperanto aplikata: - Por komerci kun Cxinio
- Nova Esperanto svat-servo
- E-instruado en transportaj altlernejoj
- Libro-intersxangxo
Arangxoj: - Pentekosto '94
- EMA
- FRESxO-'94
- Korekto
- Internaciaj kursoj en Martinus-Centro
- 2-a Mez-Euxropa Junulara Semajno
- 9-a KISO
- Cirkulero de la Hungaria Esperanto-Asocio al la
estraroj de Landaj Asocioj en Euxropo
Movado: - Monumento por Nebraska Pacparko
- Eterna Lumo
- Esperanto - unu el ses!
- Al esperanto - cxirkauxmonde kaj trafuture
- Kalendaro de E-arangxoj!
- Mondvojagxantoj survoje
- Kiel trovi esperantistajn artistojn?
Mallonge: - La Esperanto-komisiono de la Itala Klerig-
Ministerio konkludis siajn laborojn
- Sigloj el 18 lingvoj
- FAME subtenas TSkT
- Esperanto en la universitato de Karlsruhe
- Altlernejaj kurshelpiloj
- 52 bibliotekoj
Kluba vivo: - Kiel povas vivi la klubo?
ILEI: - Usonaj lernejoj kun instruado de esperanto
Revuoj, gazetoj: - "Translimen!" elektronike
Hungara angulo: - ***
Anonco - AL VENKO!
Muzika kulturo: - Kajto-intervjuo
Korespondi deziras: - ***
Anoncetoj: - ***
Movada humuro: - Anekdoto pri fumo
*************************************************************************
TITOLPAGxE
//////////
Euxropa agado por enkonduko de esperanto
========================================
Cirkulero al membroj da Agadkomitato por Federacia Euxropa Lingvopolitiko
(AFEL)
La komitato AFEL estis fondita en la Valencia UK. Ni opinias, ke informoj
el la cirkulero de M. Fettes estas interesaj ne nur por la membroj de tiu
komitato.
La euxropa agado rapide evoluas, dank' al diversaj paralelaj streboj. Mi
tamen konstatas, ke oni ankoraux povas apenaux paroli pri kunordigo: la
Radikala Partio sekvas sian vojon, la landaj asocioj, EEU kaj Michael
Cwik la siajn. Unue mi resumos kelkajn el tiuj diversaj agadoj.
La dua temo de cxi tiu cirkulero estas la funkciado de AFEL, kiel forumo
por la intersxangxo de informoj kaj ideoj kaj por interkonsento pri
komunaj iniciatoj. Ekzistas kelkaj proponoj, kiel atingi tion: mi resumos
ilin poste.
A. Aktualaj evoluoj
-------------------
Euxropaj elektoj 1994
- - - - - - - - - - -
Nome de Esperanto-Asocio de Britio, Brian Barker pretigas 8-pagxan
koloran informilon por dissendo al la britaj kandidatoj.
Ankaux en Britio, Edmund Grimley-Evans pretigas modelon de letero al la
britaj kandidatoj, kiun li intencas proponi al aliaj e-asocioj, eventuale
nome de EEU.
Mi ne estas informita pri la planoj de aliaj landaj e-asocioj.
Euxropaj Komisionoj kaj Parlamento
- - - - - - - - - - - - - - - - - -
Gxuste nun pretigxas por eldono la "aktoj" de la unutaga kunsido pri
planlingvoj, kiun Michael Cwik organizis pasintan septembron en la
Euxropa Parlamento. La diversaj prelegoj aperos en la originalaj lingvoj,
kun unupagxa resumo en cxiuj (?) lingvoj. Oni dissendos la kajeron al
anoj de la Komitato pri Kulturo kaj Edukado kaj al aliaj elektitaj
parlamentanoj kaj funkciuloj.
Intertempe diversaj parlamentanoj jam ricevis studon pri Esperanto
faritan de "Esperanto" Radikala Asocio, kaj oficialigitan per tiu fakto
de la Euxropa Komisiono, kiu devis respondi al la koncerna parlamenta
rezolucio el 1992.
La 7-an de januaro unu el la Euxropaj Komisionanoj - prof. Antonio
Ruberti - akceptis delegitaron de la Radikala Partio (inkluzive G.
Pagano, estro de la Esperanto-kampanjo) kaj deklaris sin preta "subteni
efektivigon de profundigitaj esploroj, pilot-projektoj kaj
eksperimentadoj" sur kampo de lingvo-instruado.
Kampanjo de la Radikala Partio
- - - - - - - - - - - - - - - -
La RP bugxetis 50 mln da liroj (cx. 29500 USD) por la nuna fazo de sia e-
agado. Tio parte direktigxas al la itala registaro, kies Eduka minesterio
lastatempe akceptis tre favoran raporton pri esperanto; parte al la
euxropaj institucioj; kaj parte al UN kaj Unesko. Inter la planataj
euxropaj agadojtrovigxas:
1) esperantista manifestacio en Bruselo (dato anoncota);
2) ekspozicio pri esperanto en la sidejo de la Euxropa Parlamento en
Strasburgo aux Bruselo.
En Bruselo la RP dungis parta-tempan e-ficiston cxe la Euxropa
Parlamento.
Studoj pri la lingva problemaro
- - - - - - - - - - - - - - - -
Kadre de la Laborgrupo pri la lingvo-problemaro en EU, Edward Symoens
pretigis dupagxan projekton de 15-pagxa kritiko de la nuna lingvopolitiko
de EU, kiun li proponas apogi per "aliaj fakaj dokumentoj" kaj
"largxskale diskonigi al kiel eble plej multaj politikaj, kulturaj kaj
lingvo-sciencaj medioj". Liaj cxefaj demandoj temas pri mono, tradukado
kaj kunordigo.
Siaflanke Werner Bormann pretigis skizon de studo titolita "Lingve
survoje. La Euxropa Unio luktas por sia glata komunikado". Li komencis
cxe prezento de EU kaj gxia nuna lingvopolitiko, skizas la nunan staton
kaj versxajnan evoluon de la lingva situacio, kaj konklude prezentas la
eblan kontribuon de Esperanto.
B. La evoluigo de AFEL
----------------------
Komunikado
- - - - - -
Ni nepre bezonas pli rapidan kaj fidindan komunikadon inter cxiuj
individuoj kaj asocioj sur la euxropa kampo. La Radikala Partio proponas
sian bultenon Translimen kaj la elektronikan mesagxejon Agora en Romo,
alireblan tra Internet-servo, kiu ebligas ne nur uzi Agora-n sed ankaux
komuniki per elektronika posxto.
Krome mi arangxis kun al Centra oficejo de UEA, ke, almenaux dum kelka
tempo, la redaktoro de Esperanto, Istvan Ertl, kolektos kaj dissendos
informojn pri AFEL; cxiu AFEL-ano indikita en la aldonita listo, povos
uzi tiun vojon por diskonigi siajn iniciatojn kaj ideojn. (UEA tamen
rezervas al si la rajton limigi kaj resumi materialojn pro praktikaj kaj
financaj kialoj.) Ertl estas en faksa kaj telefona kontakto kun mi.
Laste, mi esploras kun la eldonantoj de la bulteno Euxropa Esperantisto
pri la ebleco uzi gxin kiel organon de AFEL. Se tio montrigxos ebla, vi
cxiuj ricevos la venontan numeron kun pli da informoj.
Celoj kaj strategio
- - - - - - - - - -
Evidente regas ankoraux diversaj taskoj pri tio, kion ni povas nun atingi
cxe la euxropaj instancoj, kaj ecx pri tio, kion ni povas atingi. Mi
persone opinias, ke estas strategia eraro, meti la tutan emfazon sur
propedeuxtika rolo por esperanto: tio simple ne estas instiga por
instruistoj nek por lernantoj, kiaj ajn estas politikaj avantagxoj. Jes,
oni prezentu esperanton kadre de strategio por instrui plurajn naciajn
lingvojn al la euxropaj civitanoj, sed oni emfazu ankaux gxian praktikan
komunikan valoron, kun komparoj al la rolo de la latina en mezepoka
Euxropo aux la planindonezia en nuntempa Indonezio.
Mi denove substrekas la bezonon klerigi la esperantistojn mem pri la
lingva politiko de EU. Multaj, multaj homoj ankoraux pensas laux la
malnova formulo de Lapenna: loka lingvo, nacia lingvo, esperanto. Tio
estas nek politike nek praktike ebla solvo en Euxropo, kaj ni devas
disvastigi bildon pri alia solvo, laux kiu esperanto okupas ekologian
nicxon gxis nun malplenan - kiel lingvo ne nepre oficiala, tamen vaste
uzata por la praktikaj bezonoj de neuxtrala komunikado, kaj - evidente -
kiel ero en la instrustrategio pri fremdaj lingvoj.
Mi opinias, ke nepre necesas debati tiajn demandojn en iu publika forumo.
La plej oportuna okazo cxi jare estos la Euxropa Esperanto-Festivalo en
Budapesxto; kompreneble, eblas diskuti ankaux cxe la UK en Koreio, sed
Budapesxto donos aparte tauxgan kadron por pridiskuti la tutan lingvan
situacion en Euxropo. Mi do provas arangxi kun la organizantoj de la
Festivalo duon- aux tuttagan sesion pri tiu temo, sub la sxildo de AFEL.
Mi informos pli detale pri tio en la sekva cirkulero.
Kunlaboro
- - - - -
Lapenna iam sloganis: "Unueco estas forto". Sur la kampo de eksteraj
rilatoj kaj politika agado, tiu slogano estas simpla vero. Se cxiuj e-
organizoj plu agos laux la propra kaprico, sen informi, konsulti aux
apogi aliajn, la masonoj de la nova euxropa ordo plu malatentos ilin kiel
gxis nun. La alia vojo iras tra AFEL. De viaj anoj, kaj via kunlaboremo,
dependas gxia sorto, kaj la lingva estonteco de Euxropo.
Mark Fettes (estrarano de UEA pri informado kaj eksteraj rilatoj),
695-B King Edward Ave., Ottawa, Ont, Kanado K1N 7N9.
*************************************************************************
La vojoj al financa ekvilibro - novaj proponoj
==============================================
La diskuto, cxu UEA devas aux ne havi cxiujare deficiton, felicxe
finigxis. Fakte, la Komitato pasintjare duafoje decidis ke la kontoj
atingu ekvilibron (la unua decido okazis en 1987 per la rezolucio ligita
al mia elekto kiel estrarano pri financoj).
Estas tempo, ke harmonio revenu inter ni: kiel unua, mi volas kontribui
al repacigxo per la nuna letero, en kiu mi esprimas opinion, venantan el
45 jara agado en UEA kaj el ioma profesia sperto pri managxerado.
Cxiuj deficitoj estas forireblaj, se ekzistas volo por tio. En mia kazo
ni povas agi samtempe sur enspezoj kaj elspezoj.
Enspezoj
--------
Laux mi, la membroj devus iom pli kontribrui al la financado de la
servoj, kiujn ili ricevas. Sekve, mi ripetas la proponon, ke la kotizoj
plialtigxu je 15 % ekde 1995 kaj ke poste ili estu auxtomate jare
algxustigataj laux la inflacio en Nederlando.
Neniu antauxa plialtigo kompromitis la membro-evoluon de la Asocio.
Plialtigon oni forgesas, sed iliaj avantagxoj restas.
Elspezoj
--------
La Komitato versxajne pretus akcepti plialtigon (kiu frapos nur la
okcidentajn landojn), se samtempe aperus la intenco malaltigi la
enspezojn. Kvankam la cxefa kosto venas el la CO, mi ne proponas
maldungojn, sed ioman malgrandigon de la nombro de la oficistaro per
sentrauxmaj rimedoj: cxefe per libervolaj foriroj kaj ne anstatauxo de la
foririntoj. Mi opinias, ke per restrukturigo de la postenoj, la nuna
laboro farata de 11 oficistoj, povas esti facile plenumata de 8 - 9
personoj, gardante aux plibonigante la samajn tradiciajn servojn (cetere,
grandparte auxtomatigitajn), kiel gazeto, jarlibro libroservo: la UK
havas proprajn financojn.
Cxiuj konsentas, ke en moderna ekonomio posteno havas sencon, nur se gxi
donas normalan labor-kvanton al oficisto cxiutage dum la tuta jaro.
Aliflanke, la impreso regas, ke en la CO kelkaj superlaboras,
dum aliaj havas tre malmulton por fari. Ni prenu du ekzemplojn, per kiuj
mi ne intencas kritiki la oficistojn; sed la postenojn.
Kion signifas la posteno "redaktoro de la jarlibro"? Komputile aldoni aux
sxangxi kelkajn centojn da adresoj okupas unu semajnon jare.
La laboro antauxe plenumita de unu KKS (konstanta kongresa sekretario),
nun estas farata de tri personoj:
- Simo Milojevicx vizitas la kongreslandon, rilatas kun la auxtoritatoj,
kontraktas kun LKK (loka kongresa komitato), hoteloj, vojagx-agentejoj,
ktp.;
- alia oficisto librotenas la spezojn de la UK (komputilan programon oni
povas uzi kie ajn, ne nur en Roterdamo);
- KKS faras la restantan administran laboron, sed ecx nekunordigas la
kongresan internacian gazetaran servon (en 1993 mi faris tiun laboron,
senpage kompreneble).
Kvankam antauxaj Estraroj decidis ke KKS restu pli longtempe en la
kongres-urbo (mi laboris tie 11 monatojn jare), al Valencio li alvenis
nur tri tagojn antaux la UK kaj foriris la matenon post la Fermo. Laux
mia kalkulo, li havas laboron, meze tra la jaro, por du horoj tage. Pro
tio aux oni reviziu taskojn de KKS, tiel ke li denove farigxu la cxefa
kongres-organizanto, aux oni kunfandigu la postenon kun alia, por sxpari
unu ofciston.
Fine, mi ripetas, ke en neniu alia oficejo en la mondo ekzistas tioma
proporcio da direktoroj kompare al oficistoj, kiel cxe UEA (2 direktoroj,
ecx se kun malsamaj funkcioj, por 9 aliaj oficistoj).
Difino de postenoj
------------------
La statutaj normoj diras ke la Gxenerala Direktoro de la CO dungas la
oficistojn. Tamen, la nombro de oficistoj kaj la difino de la postenoj
estas respondeco de la Estraro. Tiun cxi devon la Estraro devas finfine
kaj kuragxe plenumi, surbaze de la financaj ebloj kaj de la principo de
suficxo kaj neceso. Ke necesas revizio de la situacio tio estas evidente
al cxiuj.
Nova propono
------------
Mi ne kredas al tiu Komitatano kiu dufoje diras al mi, ke estas senutile
vocxdoni ekvilibritan bugxeton, cxar en cxiu kazo la Direktoroj de la CO
ne respektas gxin.
Kvankam cxiuj ripetas ke la direktoroj firme baras cxiun sxangxon, mi -
male - opinias Simo kaj Osmo lojalaj oficistoj, al kiuj UEA multe
sxuldas. Ili scias ke dungitaj oficistoj devas plenumi la volon de la
elektitaj decidaj organoj.
Aliflanke mi komprenas la timon de tiuj, kiuj opinias, ke eventuala
subita foriro de ambaux direktoroj kreus profundan krizon en la CO. Pro
tio mi informas vin, ke se tia cirkonstanco okazus, mi pretus senpage
gvidi la CO dum kelkaj monatoj aux dum la necesa tempo gxis renormaligxo
de la situacio restante dum tiu periodo en Rotterdamo je miaj kostoj. Mi
ankaux pretas baldaux rekandidatigxi, se la situacio pludauxros kiel en
pasintaj 50 jaroj.
Gian Carlo Fighiera, eks-KKS
Aldona noto
-----------
Ankaux dank' al laboro de LKK (kun kiu Simo kvereladis dum jaroj) la
profito de la pasinta UK eble estos rekorda, kiel estis facile
antauxvideble. Supozeble, gxi superos 100 mil dolarojn. Parto de la
profito estos versxajne kasxita en la konto "turismo" kio signifas
forpreni monon, kiu devus iri al la Propaganda Konto (kiu utilas por la
ekstera agado) kaj transdon gxin al la gxenerala kaso (kiu utilas al la
interna administra vivo, inkluzive de la salajroj). La licenc-pago de LKK
al UEA, kiu estas 30 % dum mia dejxorado grimpis al 40 % (mi ne scias,
kiom fiksis la origina interkonsento kun Valencio). Sendepende de la
demando, kiu decidis tiun kreskon, mi timas, ke la membraro ne estos
klare informita pri la supraj manipuladoj dela librotenado: tio signifas,
ke la bilanco timeble ne estos en ordo laux la reguloj de travidebleco
starigitaj de la Euxropa Unio kaj versxajne devigaj ankaux en Nederlando.
Se tiel, la bilanco farigxos jure neregula, ecx seformale akceptita.
G.C.F.
*************************************************************************
ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////
For la Euxropo-centrismon!
==========================
Estimata redaktoro,
cxi-sube mi reskribas leteron, kiun mi sendis telefakse al kelkaj UEA-
estraranoj en komenco de decembro. Vi rajtas publikigi gxin, se vi volas,
por iomete klarigi pri la auxspicio-afero. Mi sendas al vi ankaux leteron
de Max Wearing. Ni bedauxras la malglatajxojn de la euxropa kongreso en
Hungario, sed ni volas, ke vi komprenu kelkajn el la problemoj de
neeuxropaj kongresorganizantoj. Mi ne scias, cxu ankaux la koreoj
respondis.
Ne konkurencu kun UK!
---------------------
Mi jxus legis en Eventoj reklamon por Euxropa Esperanta Forumo en
Hungario en julio, "sub auxspicio de UEA". Ni auxdis onidiron pri tia
arangxo en Valencio, kaj esprimis nian maltrankvilon pri gxi al kelkaj
estraranoj kaj CO-anoj. Tamen ili diris al ni, ke gxi ne estas vera
ebleco, kaj d-ro So estis konvinkita, ke gxi ne okazos. La reklamo
estis surprizo ankaux por li. Laux mi, gxi estas malgxentilajxo al la
koreoj, kaj minaco al estontaj ekstereuxropaj Universalaj Kongresoj.
Mi skribas nome nur de mi mem, estonta LKK-ano.
Tiuj vortoj, "sub auxspicio de UEA", efektive signifas, ke la Forumo
konkurencas kun la UK: Multaj esperantistoj, kiuj oscilas pri la
vojagxo al Seulo, elektos la malmultekostan version. Ju pli
malgranda estas UK, des malpli impona gxi estas al la logxantaro de la
kongreslando, kaj des pli granda estas la risko de financa malgajno. Kaj
ni cxiuj scias, ke tiuj, kiuj ne cxeestis UK- on - kaj kelkaj kiuj ja
cxeestis - taksas gxin cxefe laux la nombro de partoprenintoj.
Mi komprenas, kaj bedauxras, ke multaj esperantistoj ne havas la rimedojn
por viziti alian kontinenton. Tamen, tiuj en Euxropo havas dekojn, ecx
centojn da eblaj arangxoj por renkonti fremdajn samideanojn cxiujare. Por
multaj en aliaj kontinentoj necesas longe vojagxi por kunveni kun
esperantistoj ecx de alia urbo, kaj tiaj eblecoj okazas nur unu- aux
dufoje en la jaro. Ne okazas kongresoj sub auxspicio de UEA en kvin aliaj
kontinentoj, kiam la UK trovigxas en Euxropo.
Lauxdire, por starigi UK-on necesas grandega laboro. La koreoj ne invitis
la sian sub kondicxo de konkurenco kun ne-UK-a UK Mi mem certe ne laborus
volontule sen skribita garantio de UEA al AEA, ke tia afero ne okazos al
ni en 1997.
Maigaret Furness, Adelaide Auxstralio
Fabelo pri tutmondeco
---------------------
Mi bone komprenas la problemojn de Reme More rilate la malfacilajxojn
veturi al la Universala Kongreso en Seulo, cxar Seulo situas preskaux
samdistance for de mia hejmurbo, Adelajdo, kiel de Budapesxto.
Cetere, esperuloj al auxstraliaj devas vojagxi duoble tiun distancon por
cxeesti UK-ojn, kiuj okazas en Euxropo.
Ankaux auxstraliaj esperuloj okazigas tutkontinentajn e-arangxojn (ekde
1911) - tamen ne dum la monato, kiam okazas la Universala Kongreso, kaj
ne reklamante siajn arangxojn kiel alternativojn por (la plej multaj)
auxstraliaj esperuloj, kiuj ne povas partopreni la UK-on. Simile nun
faras la alia kontinento, Afriko. La E-ligo de Nord-Ameriko ekde multaj
jaroj okazigas sian kongreson inter somerlernejo en San Francisko kaj la
UK (kiu, ne forgesu, plej ofte okazas en Euxropo), reklamante siajn du
eventojn ne kiel alternativojn al, sed kiel preparon por UK!
Euxropanoj povas jam de longe elekti cxiusomere inter la UK kaj dekoj da
aliaj e-arangxoj en sia propra kontinento. Felicxe, gxis nun (laux mia
scio) neniu el inter ties organizantoj auxdacis fari tian oficialan
euxropcentrisman proponon, kian faris la grupo de Mike Haela. Evidente
por certigi la tutmondigadon de nia movado, estus bone, se UEA havus
almenaux unu estraranon el cxiu kontinento.
Max Wearing Adelaide, Auxstralio
*************************************************************************
FAKA APLIKADO
/////////////
Lernolibro de fiziko
====================
Internacia grupo verkas ternolibron de fiziko en esperanto. La verko
estas celata unuavice al studentoj de la unuaj universitataj lernojaroj,
speciale al tiuj en t.n. tria mondo. Tial gxi estos malmultekosta kaj ne
luksa. Gxi konsistos el aparte legeblaj libretoj, cxiu el kiuj traktas
unu temon.
La verko ne estos tre teoria. Gxi havos sciindajxojn pri cxiutaga homa
medio. Leganto kun cx.10 jara lerneja edukiteco povos facile kompreni la
enhavon. Por helpi al universitataj studentoj estos ankaux partoj kun
supera matematiko. Granda atento estas cxe la fizika pensmaniero kaj
problemsolvado.
La verko strebas esti pli bona ol la nacilingvaj lernolibroj, speciale
pro travidebla terminaro, simpla lingvajxo kaj klareco de la prezento.
Vera internacieco de la verkantaro helpas eviti la naciajn strangajxojn.
La tasko verki originale la unuan lernolibron de fiziko en esperanto
estas granda. La projekto apenaux donos profiton al la verkantoj kaj
kunlaborantoj. Planita apertempo estas cxe la jarsxangxo 1994-95.
Kontaktu la kunordiganton:
Matti Lahtinen,
Ilmarisenkatu 16 C 37, FIN-40100 Jyvaskyla, Finnlando
el "Ruslanda Esperantisto"; 2/1994
*************************************************************************
Tutmondaj sciencoj kaj teknikoj 1/'94
=====================================
Jam aperis la unua cxijara numero de "Tutmondaj sciencoj kaj teknikoj".
La enhavo estas, kiel cxiam, ricxa kaj varia: novaj fizikaj konceptoj;
meditoj pri la estonteco, medikamento kontraux malsano de kotono,
esperantaj novajxoj... Tamen, la revuo, restante same bone kaj bonguste
arangxita (nun kun apliko de cxarmaj grafikajxoj) kiel pasintjare,
rememorigas la antauxajn periodojn de sia ekzisto. Nome, cxirkaux duono
de la 76-pagxa kajero estas cxinlingva, kaj pro tio ne atingebla por la
internacia publiko...
Oni povas nur konjekti la kauxzojn, pro kiuj la redakcio decidis rifuzi
la pure esperantlingvan aspekton de la revuo. Eble, cxar la plimulto da
abonantoj logxas en Cxinio? Tiam necesas rememorigi al cxiuj scienculoj,
ke la gazeto estas unika en Esperantujo, kaj oni ne hezitu aboni gxin!
Aux la kauxzo estas alia? Malgraux cxio, ni deziru al la redakcio
dauxrigi la laboron, lauxeble revenante al pure esperanta formo (aux fari
gxin dulingva, sed kun paralelaj tekstoj, ne kiel nun, kun miksajxo de
lingvoj), kaj al la sciencsxatantoj pli aktive legi tiun cxi valoran
sciencpopularan revuon.
La redakcia adreso:
Sciencista-Teknikista Esperanto Asocio en la Cxina Akademio de la
Sciencoj,
52 Sanlihe CN-100864 Beijing, Cxinio.
*************************************************************************
ESPERANTO APLIKATA
//////////////////
Por komerci kun Cxinio
======================
Amikoj kaj entreprenistoj de diversaj profesioj estas bonvenaj al
Guangzhou por trakti marmangxajxan komercadon kun Lin Zhongxin kaj Zhang
Fuge, prez. kaj gxen. dir. de komercaj firmaoj FUGE kaj Fuweida.
Kontaktadreso:
S-ro Fang Yunzang,
F/2, 631 Longjin Zhon Lu, CN- 510140 Guangzhou, Cxinio.
Fakso: +86-208811396
*************************************************************************
Nova Esperanto svat-servo
=========================
Se vi deziras trovi koramikon aux koramikinon por la tuta vivo, nepre
skribu al ni. Ni sendos al vi enketilon.
Esperanto-Klubo Skr.
Pocztowa 232, PL-97 300 Piotrkow Trybunalski, Polio.
*************************************************************************
E-instruado en transportaj altlernejoj
======================================
Asocio Subtena de Akademio Internacia de la Sciencoj (AsAIS, filio de AIS
en Rusio), gvidata de prof S. Kuznecov atingis signifan sukceson - al gxi
aligxis grupo de transportaj altlernejoj, nomata Akademia Centro
"Transporto". Laux la farita interkonsento oni tie studos, interalie,
Esperanton. En Moskvo jam komencigxis la studado en du grupoj - unu
konsistas el profesoroj, la alia el studentoj. Nun AsAIS sercxas e-
instruistojn en aliaj urboj, kie situas altlernejoj de la Centro.
laux "MovAdo" n-ro 1/1994
*************************************************************************
Libro-intersxangxo
==================
Seula Esperanto-KulturCentro, SEK volas intersxangxi esperanto-librojn
kontraux libroj aux esperantajxoj el Koreio. Tiuj, kiuj interesigxas, bv.
skribi al:
SEK. Dir. LEE Jung kee,
CPO Kesto 3047, Seulo Koreio.
*************************************************************************
ARANGxOJ
////////
Pentekosto '94
==============
Organizintoj de la pasintjara esperanta programo en Antverpeno, en kadroj
de arangxo "Kultura Cxefurbo de Euxropo", proponas cxi-jare, 20 - 23.05,
similan programon kun ekskursoj al vizitindajxoj kaj amuzejoj. Ankaux
individuaj deziroj povas esti plenumitaj; esperanto-domo kun libroservo,
biblioteko kaj speciale malmultekostaj mangxoj je cxies dispono;
tranoktado (laux deziro kaj posxeblecoj) en hotelo, junulargastejo aux
cxe esperantistoj.
Pliaj informoj cxe:
Flandra Esperanto-Ligo,
Frankrijklej 140, B-2000 Antwerpen, Belgio.
*************************************************************************
EMA
===
Euxska Esperanto-Asocio organizas la trian EMA-n, kio signifas Euxska
Mediogxuo Aventura, kaj kiu dauxros de la 9-a gxis la 14-a de auxgusto
1994.
EMA ne estas mediprotekta, naturscienca aux ia ajn scienca arangxo. Estos
tuttagaj ekskursoj en montaro (inter 900 kaj 1300 m alta), la montoj
mildigas la auxgustan varmegon. La arangxo celas cxefe junulojn, sed
ankaux la homoj pli ol 30-jaragxaj povas aligxi.
Plena kotizo por junuloj gxis 30 j.: 11000 pesetoj, por pli agxaj: 14000
pesetoj. Kunportu dormosakojn!
Pliaj informoj cxe:
Rafael Blanco Arbe,
Larrainbide 3, 3. Ezk. E-31800 Altsasu, Euxskio, Hispanio.
Tel.+34-9-48-563899, +34-9-45-240826.
*************************************************************************
FRESxO-'94
==========
Frusomera Renkontigxo kun Ega Sxanco inter la 1-a kaj 3-a de julio en
Olsztyn ebligas viziti tiun urbon kaj la cxirkauxajxon, logxante cxe
lokaj gesamideanoj; cxeesti e-balon kaj aliajn e-arangxojn; kaj ankaux
gajni orajn juvelajxojn (kiel premiojn) en Granda Kvizo.
Petu informojn cxe:
Andrzej Gielert,
Skr. poczt. 861, PL-10684 Olsztyn 13, Polio.
*************************************************************************
Korekto
=======
Pro enpagxiga eraro en la n-ro 50 forfalis parto de la adreso de la
organizantoj de la labortendaro en Southampton. Bv. pardoni nin kaj notu
la plenan adreson:
Edlyn Teske,
Albrechstr. 125, D-12165 Berlin, Germanio
*************************************************************************
Internaciaj kursoj en Martinus-Centro
=====================================
Dana verkisto Martinus (1890-1981 estas la kreinto de la 7-voluma verko
"La Tria testamento" aux "Libro de la vivo". Kiel suplemento al tiu
cxefverko li skribis "La Eternan Mondlibron" I - IV, kie li helpe de
koloraj simboldesegnajxoj kaj klarigaj tekstoj konkretigas la cxefajn
principojn de la kosmologio kaj la vivo. Kiel enkondukan helpilon al la
verko li verkis la libron "Logiko", kaj krome ankoraux tridek pli
malgrandajn librojn, kie li pritraktas diversajn kosmologiajn kaj
filozofiajn temojn.
Dek libroj de Martinus estas tradukitaj en esperanton. Krome, en
Martinus-Centro je 100 km de Kopenhago sur marbordo (Klintvej 69
DK-4500 Nykobing SJ, tel +45-5930-2989) okazas internaciaj semajnaj
kursoj pri lia kosmologio. Dum la internaciaj semajnoj 23.07 - 06.08
oni instruas esperante, angle kaj germane, kun simultana traduko
esperanten.
Petu aligxilojn kaj informojn cxe:
Martinus Institut,
Mariendalsvej 96, DK-2000 Frederiksberg, Danio.
Tel. + 43-38-346280;
fakso +45-38-346180.
Ole Therkelsen
*************************************************************************
2-a Mez-Euxropa Junulara Semajno
================================
okazos en Triberg (Sudokcidenta Germanio) de la 15-a gxis la 21-a de
auxgusto 1994. MEJS estas komuna arangxo de pluraj Mez-euxropaj junularaj
organizoj.
Prezo, depende de la lando, agxo kaj aligxdato: de 40 gxis 240 DEM.
Aligxilojn kaj pliajn informojn petu cxe via Landa Sekcio, aux cxe:
Bernd Finger,
Neuhauserstrasse 152, D-79199 Kirchzarten, Germanio,
Tel. +49-761-6379.
*************************************************************************
9-a KISO
========
La Marburga Esperanto-grupo denove invitas al Kafoklacxa Internacia
Somera renkontigxo inter la 4-a kaj 10-a de julio en naturamika domo de
Marburg (en arbaro proksime de la urbo).
Pliajn informojn petu de
Marburga Esperanto-Grupo,
Kaffweg 9b, D-35039 Marburg/Lahn, Germanio
*************************************************************************
Cirkulero de la Hungaria Esperanto-Asocio al la estraroj de Landaj
Asocioj en Euxropo
Estimataj Gesamideanoj!
Pro politikaj kialoj dum jardekoj esperantistoj ne povis sengxene
kunlabori en Euxropo. Sed post la falo de la berlina muro ankaux inter
esperantistoj komencigxis la kunlaboro kaj la kunfando de paralelaj
euxropaj arangxoj. En 1994 kunplektigxos en Budapesxto sub la titolo
Euxropa Esperanto-Festivalo du euxropaj arangxoj, nome Internacia
Esperanto-Kongreso kaj Euxropa Esperanto-Kongreso kun via esperanta
subteno. Cxi tiu festivalo havos iom specialan karakteron ankaux pro tio,
cxar la Universala Kongreso okazos ekster Euxropo.
Dum la projektaj laboroj ni utiligis la konsilojn de pluraj
preparkunsidoj, okazintaj dum UK-oj, Euxropa Esperanto-Forumo kaj tiuj de
Monda Turismo. Ni esperas, ke la Festivalo farigxos impona evento de
euxropaj esperantistoj kaj samtempe ni sukcesos inde prezenti al
neesperantistoj produktojn de nia internacia komunumo.
Aldone ni sendas la informfolion de Euxropa Esperanto-Festivalo, en kiu
vi trovos bazajn informojn pri gxi.
Ni petas la kunlaboron de Landaj Asocioj cxefe en la efektivigo de du
programeroj:
1. Euxropa Esperanto-Forumo
---------------------------
La Festivalo donos hejmon ankaux por la 4-a Euxropa Esperanto-Forumo, kie
aktivuloj de euxropa Esperanto-movado traktos pri komunaj farendajxoj por
apliki esperanton en diversaj terenoj de la vivo kaj pri la flegado de la
internacia komunumo de esperantistoj.
Dum la Forumo ni donos senpagan logxadon kun matenmangxon - en turisma
kategorio - por unu reprezentanto de cxiuj landaj asocioj.
Ni petas viajn konsilojn por la temoj, traktendaj dum la Forumo. Laux la
konsiloj ni poste sendos al vi tagorderan proponon por la Forumo...
2. Konferenco pri lingvouzo de minoritatoj
------------------------------------------
Konante la fakton, ke la logxantaro de Euxropo ne suficxe konscias pri la
diskriminacia lingvouzo en Euxropo, dum la konferenco oni prezentos kiel
eble pli precizan bildon pri la vivantaj lingvoj en Euxropo kaj pri la
lingvouzo de minoritatoj en cxi tiu regiono de la mondo. Ni estas
konvinkitaj pri tio, ke ankaux inter viaj samideanoj estas troveblaj tiuj
spertuloj pri la temo, kiuj inde povus prezenti unu faceton de cxi tiu
temaro. Bonvolu kiel eble plej rapide anonci al ni vian komisiiton kaj la
titolon de la prelego. (Kiel ekzemplo, jam anoncita prelego: "Mortintaj
lingvoj en la Karpat-baseno").
Por grupoj vojagxantaj al la Festivalo ni donos rabaton el la
aligxkotizo...
Oszkar Princz, sekretario de HEA
*************************************************************************
MOVADO
//////
Monumento por Nebraska Pacparko
===============================
Nebraska Internacilingva Asocio (NIA) komencis agadi por starigi ian
monumenton al d-ro Zamenhof kaj esperanto en nova parko dedicxita al la
paco. La PacParko de la Ebenajxo (Prairie Peace Park) situas je 7 mejloj
fore de Lincoln apud orient-okcidenta intersxtata sxoseo numero 80, en
centro de Usono. En 48 sxtatoj ne ekzistas alia monumento...
La estro de la Pacparko d-ro Don Tilley ege bonvenigis la peton de nia
societo pri starigo de la monumento. Laux ideo de "NIA"anoj, la monumento
povas esti pavilono.
Se esperantistoj volas helpi per donaco de desegno aux mono, bv. sendi
gxin al:
s-ino Ruth Hanren,
5638 Lenox St., Lincoln NE 68510, Usono.
Krome, nia societo petas, ke oni sendu fotojn kaj bildkartojn pri
zamenhofaj aux esperantaj monumentoj el la mondo por fari ekspozicion dum
la granda malfermo de la Pacparko en junio 1994. Bv. sendi ilin al s-ino
Alreta Fritts, 801 Ronnoke Court #76, Lincoln NE 68510, Usono.
Informis June Fritz
*************************************************************************
Eterna Lumo
===========
En urbo Zaporojxje (sud-orienta Ukrainio) naskigxis nova junulara e-
organizajxo "Eterna Lumo". Inter gxiaj celoj estas: instrui kaj apliki
Esperanton por ke gejunuloj povu realigi siajn eblecojn en diversaj
direktoj de la vivo.
Fondis la organizajxon Internacia Instituto pri Administrado, Komerco kaj
Juro, kies direktoro estas malnova kaj aktiva esperantisto Vilorg
Terjavjajnen.
"Eterna Lumo" jam igxis konata en la urbo kaj aliloke pro siaj aktivecoj,
kaj gxi sercxas kunlaborajn kontaktojn tutmonde.
Olga Tidovicxenko, "Eterna Lumo",
ul. Matrosova 6, et. 4., UKR-330057 Zaporozje, Ukrainio.
Tel./fakso: +7-0612-333296.
*************************************************************************
Esperanto - unu el ses!
=======================
En Peterburgo aperis konsultlibro "Turistskije Firmy. Adresnik-
spravocxnik" (Turismaj firmaoj, adresaro), kiu listigas rusiajn kaj
eksterlandajn firmaojn, plugantajn la turisman kampon. Interalie aperas
adreso de Moskva e-firmao "Samiko". Estas interese, ke en la suplemento
apud kvin aliaj lingvoj, en kiuj estas donitaj modeloj de kunlabor-
kontrakto, estas ankaux esperanto-versio. Cxar la eldono estas la plej
auxtoritata turisma adresaro en Rusio, estas kredeble, ke multaj aktivaj
organizantoj de turismo ekhavos pozitivan impreson pri la rolo de E-o en
turismo. Por pliaj informoj kontaktu:
Rusia Esperantista Unio,
pk. 428, RUS-119048 Moskvo, Rusio.
*************************************************************************
Al esperanto - cxirkauxmonde kaj trafuture
==========================================
Esperanto venas al homoj je plej strangaj vojoj. Pri tio interalie
atestas la leteroj, venantaj preskaux cxiutage al adreso de Rusia
Esperantista Unio de diversaj partoj de la lando. En ili tekstas: "... mi
ricevis vian adreson de la usona (!) E-Asocio..."
Okazis, ke la multvoluma traduko de verkoj de la fama usona scienc-fikcia
verkisto Harry Harrison al la rusa lingvo estas tiom fidela, ke estas
ripetataj ecx informoj pri Esperanto kaj la adreso de Esperanto-Ligo por
Norda Ameriko (ELNA), kiujn la auxtoro - malnova esperantisto kaj membro
de la Honora Komitato de UEA, enmetis postparole en plurajn siajn
romanojn.
Do, la rusiaj legantoj, ekinteresigxantaj pri E-o unue skribas al ELNA,
de kie ili ricevas adreson de sia propra landa asocio...
el 'Movado" n-ro 1/1994
*************************************************************************
Kalendaro de E-arangxoj!
========================
Kiel kutime, la printempa duobla numero de "Heroldo de Esperanto" enhavas
liston de feriaj renkontigxoj, seminarioj, kunvenoj kaj kongresoj,
okazontaj en Esperantio.
La listo por 1994, en kiu aperas datoj, adresoj kaj programoj, priskribas
cx. 250 arangxojn en la tuta mondo.
Oni povas senpage ricevi tiun duoblan numeron, petante gxin de la
redakcio:
Ada Fighiera-Sikorska,
Via Sandre 15, I-10078 Venaria Reale (TO), Italio.
*************************************************************************
Mondvojagxantoj survoje
=======================
Lauxplane la 12-an de februaro esperantista geedza paro, Silvia kaj Peter
Csepin, komencis sian mondvojagxon en Varpalota, Hungario. Cxeestis
multaj geamikoj, esperantistoj. Pri la evento raportis loka televido kaj
(plurfoje) departementaj gazetoj. Spite al malfavora vetero - malvarmo,
negxo, tempesta vento - helpe de tri azenoj, kiuj tiras la cxaron, ili
dum unu semajno atingis la hungari-slovenian landlimon kaj post mallonga
ripozo pluiris al Slovenio, proksimigxante al Italio. La homoj malavare
helpis cxie, ankaux esperantistoj, precipe en Italio kaj Francio ili
promesis helpon. La vojagxantoj planas atingi Gibraltaron kaj tie
transiri al Afriko.
Erno Csiszar, Hungario
*************************************************************************
Kiel trovi esperantistajn artistojn?
====================================
Tra diversaj landoj kaj urboj estas disipitaj niaj artistoj: foje ni
renkontas iujn en diversaj kongresoj kaj renkontigxoj, pri aliaj nur
a—udas... Sed kiel ilin trovi - por inviti, akiri a—u eldoni sonkasedon,
partoprenigi en iu arangxo? Kiel scii, kion psedas entute nia komunumo?
Pri cxio tio nun povas helpi "Kultura nomaro", kiu enhavas nomojn de e-
artistoj kun kontaktadresoj, liston de cxefaj regulaj kulturaj arangxoj,
institucioj kaj ejoj, fondajxoj kaj premioj, krome, malgrandan liston de
libroj pri e- kulturo kaj kulturaj revuoj. Kompilis la liston Eckhard
Bick okaze de 4-a Kultura Esperanto Festivalo (Kopenhago, a—ugusto 1993).
La liston oni povas mendi cxe la kompilanto kontra—u 5 IRK la—u la
adreso:
Eckhard Bick
Rugbjergvej 98, DK-8260 Viby J, Danio
*************************************************************************
MALLONGE
////////
La Esperanto-komisiono de la Itala Klerig-Ministerio konkludis siajn
laborojn
La Ministeria Komisiono pri enkonduko de Esperanto en la lernejojn,
kvankam gxi komencis sian laboron tre malfrue kauxze de burokrataj
prokrastoj, sukcesis fini sian laboron en la antauxvidita tempo (31 dec.
1993) kaj prezentis al la Ministro raporton kun pluraj konkretaj proponoj
tute favoraj al la esperantista vidpunkto. Nun la ministro devos taksi
ilin kaj doni sekvojn.
E.R.A.
*************************************************************************
Sigloj el 18 lingvoj
====================
En sia lasta eldono la faka vortaro "Dictionare de Sigles" (vortaro de
sigloj), eldonata en Parizo, publikigis siglojn el 18 lingvoj, inkluzive
esperanton, ekz. UEA, UEF, IKUE, SAT, KELI, MEM, TEJxA
*************************************************************************
FAME subtenas TSkT
==================
Vicprez. de FAME-fondajxo Rainer Heckhausen skribis al Esperanto-Asocio,
Akademia Sinica, la 27-an de novembro 1993, ke li gxojas aldone sendi al
la Asocio cxekon de 900 DEM por subteni la sciencan revuon Tutmondaj
Sciencoj kaj Teknikoj.
el "Tutm. S. k Tekn." 1/1994
*************************************************************************
Esperanto en la universitato de Karlsruhe
=========================================
Jam pli ol dek semestrojn estas Lothar Ackert docento pri esperanto en la
universitato en Karlsruhe (Germanio). Antauxe li estis ingxeniero pri
masxinkonstruado, sed ekde 1988, post la apero de la ebleco, li
cxiumerkrede instruas esperanton.
laux "La Migranto", 1/1994
*************************************************************************
Altlernejaj kurshelpiloj
========================
La popola Altlernejo en Karlskoga, Svedio (Box 192, S-691 24 Karlskoga),
arangxas cxiujare por svedoj kaj ankaux nesvedoj diversajn kursojn pri
esperanto. Por tiuj kursoj, kiuj estas tre sxatataj, la lernejo uzas du
vere efikajn kurshelpilojn. Ilin verkis la gvidanto Lars Forsmann. Unu
estas por komencantoj, kaj gxi vere prezentas cxiujn detalojn pere de
abundo da bildaj. Tia sistemo multe helpas al la lernantoj. La alia estas
por progresantoj kaj enhavas vere interesan rakonton pri la vivo de
Zamenhof, kiu estas miksita kun bonaj kaj efektivaj gramatikaj informoj.
Por cxiuj kursoj la menciitaj libretoj estas vere bonaj helpiloj.
Jan Stronne
*************************************************************************
52 bibliotekoj
==============
Madrida Esperanto-Liceo donacis al 52 cxefurbaj bibliotekojlernolibron
kaj verkon de William Auld "Fenomeno Esperanto" en la hispana traduko.
el "Heroldo de E", n-ro 4-5/94
*************************************************************************
KLUBA VIVO
//////////
Kiel povas vivi la klubo?
=========================
Jen multaj lokoj informas, ke e-klubo ne plu ekzistas. Kelkaj skribas, ke
eble iam oni reorganizigos. Aliaj preferas labori (agi) nur individue.
Ankaux gxi estas bona ideo. Kaj jen diversaj organizoj kaj personoj nun
strebas unuigi unuopulojn el diversaj lokoj.
Sed mi opinias, ke unuopulo estas bone, tamen kolektivo plej gravas. Ja
lingvo ekzistas por kontaktoj: ne nur skribaj, sed personaj.
Kaj por kontakto bezonatas minimume du individuoj. Se en unu loko aperis
tri individuoj, ili jam estas kolektivo. Ne gravas, kiel oni nomu gxin:
klubo, grupo, societo... Ne gravas, cxu oni kunvenas regule aux porokaze:
naskigxtago de iu kolektivano aux sociaganto nun- aux pra-tempa;
festotago aux simple komuna vizito al parko, arbaro, sauxno ktp. Ne
gravas, cxu oni elektis gvidant(ar)on de la grupo (prezidanton, kasiston,
sekretarion...). Ne gravas, cxu oni protokolas la kunvenojn (tamen utilas
por historio) aux nur notas la datojn en agendo. Plej gravas kontakto.
Nia e-klubo "Laro" ne akceptas membrokotizon. Jam du jarojn ni ne
protokolas niajn kunvenojn, tamen vivas pli ol jarojn kune! Ni regule
organizas e-kursojn (kvankam post ili ne multaj igxas anoj de e-klubo).
Ni regule, cxiudimancxe, kunvenas en kulturdomo. Kvankam ne cxiuj venas
regule al la kunvenoj, tamen niaj klubanoj ege sxatas neformalajn
renkontojn: ekskursojn al montaro, arbaro, akvofaloj ktp.; renkontojn kun
iuj interesaj homoj en iu teejo aux kafejo (prefere sen muziko) aux en
logxejo de iu klubano; organizon de ies naskigxtago en bosko, arbaro aux
hejmo de la jubileulo.
Lastatempe similajn arangxojn ni organizas sur plagxo (dum varma periodo)
aux en sauxno. Translokigo de niaj kunvenoj el sufokiga klubocxambro al
plagxo permesas samtempe utiligi sunbrilon kaj varmecon de la maro kaj
praktikadon de esperanto, intersxangxon de e-novajxoj inter samideanoj.
Pro tio nia klubo ne ferias dum la somera feri-periodo: venas al plagxo
tiuj, kiuj ne forveturis kaj havas liberan tempon.
Tial ni proponas al cxiuj unuopuloj: unuigxu en rondoj, grupoj, Kluboj,
societoj por regule kune pasigi la tempon, praktiki la lingvon, plani kaj
organizi arangxojn por via bono, plezuro kaj utilo!
Vladimir Bespalov,
Pk 913, RUS-345000 Socxi, Rusio.
*************************************************************************
ILEI
////
Usonaj lernejoj kun instruado de esperanto
==========================================
Aldone al la listo de usonaj lernejoj, kie oni instruas esperanton
(aperinta en la n-ro 2/novembro-'93) s-ro R. Kent Jones komisiito por
klerigo de ELNA sendis aldonan liston. Ni petas atenton de e-instruistoj
el aliaj landoj.: tiuj adresoj estas utilaj por starigi internaciajn
kontaktojn inter klasoj kaj apartaj lernantoj.
- S-ino S. Granger, 50 lernantoj, 13 jaruloj. Simpson middle School,
Rt.1. Box 372, Leesburg, VA 22075
- S-ino P. Kuehnel, 50 lernantoj, 13 jaruloj. Seneca Ridge Middle School,
98 Seneca Ridge Dr. Sterling, VA 20164
- S-ino A LeDree, 24 lern., 12-14 jaruloj. Carver Middle School, 801 E.
133 Pl. Chicago, IL 60627
- S-ino Gay Louis, 50 lern., 13 jaruloj. Blue Ridge Middle School, 551 E.
"A" St., Purcellville, VA 22132
- S-ino A. Stolzer, 23 lern., 9-12 jaruloj.
St. Genevieve Sch. Dist. R2 375 N. 5th, St. Genevieve, MO 63670
*************************************************************************
REVUOJ, GAZETOJ
///////////////
"Translimen!" elektronike
==========================
Eventoj (1/februaro '94) jam informis pri "Translimen!" - semajna gazeto
pri la Kampanjo de la Radikala Partio por la rajto je la internacia
lingvo, kiun, cetere, oni povas mendi senpage. Sed oni povas legi
"Translimen! " ecx pli frue, ol gxi aperas, konektante sin al Agora
Telematika en la Sektoro "Noticoj Esperanto".
Por konektigxi al Agora oni bezonas komputilon kaj modemon. Suficxas voki
la numerojn (en Romo, Italio) +39-6-6990532 300/9600 bps kaj la unua
konekto estas tiel starigita. La abonpeto estas facile farebla, per gvida
proceduco por la uzanto. La abono estas senpaga.
Eblas konektigxi al Agora Telematika ankaux pere de INTERNET: la konekto
pere de INTERNET estas senpaga. Por konektigxi suficxas tajpi:
telenet@forigu.agora.stm.it aux telenet 192.106.239.3.
Eblas konektigxi al Agora ankaux per British Telecom - BT Tymnet Network.
La kosto estas po 16,5 USD hore. Por konektigxi voku la lokan numeron de
BT Tymnet, difinante vian komunik-programon je 8N1 300/1200/2400, cxe la
konekto-signalo tajpu minusklan "o" por ebligi la rekonon de la
terminalo; cxe la peto "Please login" tajpu "agora" kaj premu "enter".
Aperas la komenca ekrano de Agora.
PAKETA reto: Itapac-reto, 32 Kanaloj, 2400bps, DNIC 0222, NUA
26430303EASY WAY ITAPAC (pas-numero 1421) SPRINT INTERNATIONAL.
*************************************************************************
HUNGARA ANGULO
//////////////
Pri la landa kongreso
---------------------
La 30-a Hungarlanda Esperanto-Kongreso en majo ne okazos. Dum la februara
preparkunsido la cxeestantaj 8 organizoj ne povis interkonsenti pri la
karaktero de la kongreso. Dum la plimulto preferis labor-kongreson,
reprezentanto de HEA konsentis nur pri turismeca arangxo. Eventuala landa
kongreso povas okazi ne pli frue ol auxtune.
Gxenerala kunveno de HEA
------------------------
Gxenerala kunveno de delegitoj okazos la 28-an de majo 1994 je la 10-a horo
en strato Suto n-ro 2. La delegitoj ricevos invitilon.
Hungara "Mono"
--------------
La hungarlingva versio de la gazeto "MONO" baldaux festos sian
1-jarigxon, kaj plu aperadas por tiuj, kiuj sxatus gajni monon honeste.
Eblas porti gxian reklamstrion (50x7 cm) surauxtomobile, kun la teksto:
"MONO-Mindenki penzforrasa". Abonantoj kaj portantoj de la reklamo povas
mendi el centoj da diversaj altkvalitaj varoj kun 20-30 % konstanta
rabato cxe la eldonanto: Ag. Sortimento, pk 138, H-6100 Kiskunfelegyhaza
Skolta rondo en Budapesxto
--------------------------
Otto Falus intencas reorganizi la hungarlandan skoltan agadon. Kunvenoj
de E-Skolta Klubo okazas marde kaj vendrede inter 16-18 horoj en
Kulturdomo Dozsa, 1171 Bp. Pesti u. 113. Estas preparataj literatura,
sporta kaj teatra rondoj. Bonvenon! E-lingvokurso por infanoj estas
senpaga. Pliaj informoj: Otto Falus 1171 Budapest, Eszperanto u 1.
Literaturaj kunvenoj
--------------------
La 21-an de marto en Esperejo, en kadroj de arangxoj de Esperanta PEN-
Centro okazis vigla diskutado pri rauxmismo. Estas decidite dauxrigi gxin
en unu el postaj kunsidoj en septembro. La sekva temo de la diskut-serio
estas "Kreado kaj uzado de originalaj proverboj en Esperanto", prezentota
de Bernard Golden la 18-an de aprilo je 18.30 en Esperejo.
4-hora video-filmo
------------------
pri la pasintjara IJK en Vraca kaj pri postkongresa ekskurso tra
Bulgario estos demonstrata en Esperejo en du partoj po du horoj la 20-an
kaj 27-an de aprilo (merkredoj). Komenco je la 19.00.
*************************************************************************
ANONCO
//////
--------------------------------------------------------
Sonkasedo de Jozsef DINNYES, profesia gitaristo-kantisto
AL VENKO!
40 minutoj da melodiigitaj versoj de L. Zamenhof,
J. Baghy, R. Schwartz, - kaj Dinnyes mem.
Prezo: 21 NLG al la UEA-konto ELLS-S.
Mendu gxin cxe: LINGVO-Studio, Pk. 87,
H-1675 Budapest,
--------------------------------------------------------
*************************************************************************
MUZIKA KULTURO
//////////////
Kajto-intervjuo
===============
En la antauxa numero ni aperigis informon pri la unua videoklipo en
Esperanto de la grupo "Kajto". Nun vi trovu la intervjuon kun ili,
represita el "Koncize", n-ro 4/1993.
** Por tiuj, kiuj ankoraux ne konas vin, bonvolu skize prezenti vin.
Anike van der Meer:
Mi ludas gitaron, sxalmon, banjon kaj fluton kaj
kantas. En la dumtaga vivo mi instruas la francan kaj la anglan en
lernejo por plenkreskuloj.
Marita van Kruijwijk:
Mi ludas sxalmon kaj diversajn flutojn kaj mi kantas.
Kune kun Marian mi klopodas vivteni min per muziko. Tion ni faras
ludantaj en diversaj grupoj, sed cxefe kiel duo ("Ddames Dubbel") ni ofte
prezentadas.
Marian Nesse:
mi ludas akordeonon, mi kantas kaj - samkiel Marita - klopodas vivteni
min per muziko.
Nanne Kalma:
Mi ludas diversajn specojn de kordinstrumentoj kaj mi kantas. Krome mi
estas gitarinstruisto.
** Kiam kaj kiel estigxis Kajto?
Anuke:
Jaap Duijs multe rakontis pri Esperanto kaj pensis ke cxi tiu lingvo
tauxgas por mi. Tiam mi ne tuj komencis. Post vojagxo tra Hungario kun
"De perelaar", kiam ni renkontis multajn lingvoproblemojn, mi pensis:
Esperanto tamen estas tre tauxga! Mi eklernis la lingvon. Iumomente mi
demandis al Nanne kaj Marian kunludi. Nia unua koncerto estis dum la
NEJ-Paska Renkontigxo en Elahuizen, Nederlando en 1988. La publiko
entuziasme reagis. Tio estis stimulo dauxrigi.
** Kiel vi elektis la nomon "Kajto"?
Nanne:
Mi kreskis en la urbo Leeuwarden. Mi memoras, ke en mia infanagxo la
cxielo estis kovrita de kajtoj. La kajtoj estis memfaritaj helpe de niaj
gepatroj. Sed iumomente la kajtoludado ne revenis. Mi ne pensis pri tio
tiam. Sed kiam en la 70-aj jaroj mi demandis, kial cxesis la kajtludado,
montrigxis, ke gxi estis malpermesita, cxar la armeaj cxasjetoj gxenigxis
de la kajtoj. Ekde tiu momento mi estis ekfascinata pro la fakto, ke
memfarita ludilaro povas minaci cxasjetojn. Mi opiniis, ke mi devas fari
ion per tio en mia muziko; sed mi devis atendi la gxustan momenton. Kiam
mi muzikigis la unuajn esperanto-tekstojn (de Julio Baghy) en decembro
1987, mi ekmemoris cxi tiun kajto-fascinadon. Denove mi estis kaptita de
la simboleco de la kajto. Kauxze de tio mi petis de Jaap Duijs fari k
antotekston pri tio. La rezulto estis Mi memoras, sed ankaux Knabo kaj
kajto tiel estigxis. Dum la unuaj provludoj mi proponis nomi la grupon
Kajto.
** Vi nun aktivas proksimume kvar jarojn. Kio estas la diferenco inter
Kajto en 1988 kaj Kajto en 1993? Kiu evoluo estis?
Nanne:
Cxiam estas evoluo, cxar ni mem evoluas. Cxar mi multe prezentadas en
Frislando, Esperanto tie pli konatas.
Marian:
Alia evoluo estas, ke Nanne nun mem verkas rekte enEsperanto.
** Kio estas por vi la motivoj kanti en esperanto aux fari kantojn en
Esperanto?
Nanne:
Cxefe estas la ideo de Esperanto. Mi pli kaj pli komprenas, ke gxi fakte
estas bonega ideo.
** Kion vi opinias bona pri Esperanto?
Kune:
Cxefe cxar gxi estas neuxtrala lingvo, sen "Sargxita" historio. Preskaux
cxiuj aliaj lingvoj havas kultur-historian heredajxon.
Marita:
Por mi la esperanto-renkontigxoj estas tre inspiraj. Tie mi persone
spertas, ke Esperanto vere estas uzata.
Ankie:
Per Esperanto oni havas saman nivelon: cxiu iam devas lerni gxin kiel
fremdan lingvon.
Marian:
Gxi donas alian senton kaj estas multflanka, ambaux praktike kaj senteme.
Gxi estas pli esprimplena, ol aliaj lingvoj. Cxiu lingvo havas siajn
proprajn esprimeblecojn. Ni iam klopodis traduki de Brahms el la germana
en la nederlandan: sonis kiel parodio!
Nanne:
Estas facila lingvo por esprimi sin. La angla, ekzemple, restas
malfacila. Mi tre bone povas komuniki kun miaj anglaj geamikoj. Sed
kiam ili inter si parolas, multon mi ne komprenas!
** Sur la dua kompaktdisko estas ciklo da kantoj pri pupteatro. Kiel
estigxis la ideo por elekti cxi tiun formon kaj cxu vi havas specialan
kialon?
Nanne:
La rakonton pri marionetoj mi elpensis post pupprezentado de amika
pupludistino. En la rakonto sxi sidigis pupon, kiu devis ekdormi, sur
segxon. Estis nekredeble, sed dum sxi tenis la sxnurojn en la manoj, la
pupo sxajnis vivi, kvankam cxiuj sxnuroj estis malstrecxitaj, cxar la
pupo sidis sur la segxo. Sed kiam sxi maltenis la sxnurojn por preni
alian pupon, montrigxis, ke gxi ne dormis, sed la pupo simple estis
morta!
** Vi regule ludas antaux publiko, kiu ne regas Esperanton aux ecx
neniam auxdis pri gxi. Kiajn reagojn vi ricevas tiukaze?
Ankie:
La reagoj post niaj prezentajxoj estas tre pozitivaj. Por kelkaj homoj
versxajne estas la unua konatigxo kun Esperanto. Jes, mi ne precize
scias, kion homoj faras per la informoj. Ne cxiuj alparolas nin post
prezentajxo. Sed de kelkaj ni scias, ke koncerto de Kajto estas instigo
eklerni Esperanton.
Nanne:
Ni kantas en Esperanto kiel memkomprenebla lingvo, kiel aliaj grupoj
kantas angle. Surpodie ni restas neuxtralaj. Ni havas la ideon, ke cxi
tiu alproksimigxo rikoltas simpation por Esperanto. Troe propagandi havus
inversan efikon.
** Kion opinias tekstverkistoj pri la fakto, ke ilia teksto estas
muzikigita, kaj cxu vi foje devas adapti ion?
Nanne:
Tiuj, kun kiuj ni havas kontaktojn, estas senescepte entuziasmaj. Sur la
plej nova kompaktdisko aperos kelkaj kantoj de William Auld. Ankaux li
estis ege entuziasma. Li donis al ni permeson eventuale sxangxi la
tekstojn.
Ankie:
Estas tiel, ke poemo ekhavas pli grandan trafpovon, kiam gxi havas
muzikan formon. Gxi estas pli alirebla, cxarsimple pli da homoj estas
ligitaj al auxskultado de muziko ol legado de poemoj.
** Tekstoj kun temo "Euxropo" kiel en "Euxropo-Trilogio", estas tre tauxgaj
por la interna ideo de Esperanto. Cxu estas planoj ellabori tiun temon?
Nanne:
Momente ne estas planoj plie ellabori cxi tiun temon. Tio ne signifas, ke
ne venos kantoj pri Euxropo, sen mencio de vorto Euxropo. Oni tamen
atentu pri - netrouzo de la temo. Tiukaze podioprezentajxo povas igxi tre
"peza". Estas malfacile kunmeti fresxan programon. Tiu fresxeco gxuste
bezonatas por doni inde intensan atenton por tiu unu kanto kun serioza
temo.
Ankie:
Eble estas interese, kiel estigxis "Euxropo-trilogio". Nome estis peto de
koruso, kiu festis jubileon en la formo de prezentajxo kun temo
"Euxropo". Oni petis de Nanne verki kaj komponi pecon pri Euxropo en
Esperanto! Sed Nanne ne povis en meti siajn ideojn en unu kanton, do pro
tio gxi igxis trilogio. Ni prezentis gxin dufoje kun virkoruso kaj du
orkestroj, entute 150 homoj.
** Kiaj estas la planoj por la estonto?
Ankie:
Venos nova kompaktdisko, sur kiu aperos ankaux la jam nomita trilogia,
denove kelkaj kantoj de Nanne kaj de William Auld kaj io nova: ni invitis
kelkajn frisajn geamikojn por kune kanti kelkajn refrenkantojn kaj
kanonojn. Ni sxatas kantigi la publikon, ekzemple per Markanto. La tuto
estas suficxa tohuvabohuo, kaoso.
Nanne:
Jes, kaj tio estas la titolo de la nova KD: Tohuvabohuo. Mi hazarde vidis
la vorton en la vortaro kaj mi opinias gxin la plej bela vorto, kiun mi
gxis nun renkontis.
** Kiu estas via plej sxatata kanto?
Ankie:
Mi ne havas specialan preferon. Dependas de mia animstato. Ekzemple la
mezan kanton de la Euxropo-trilogio mi sxatas auxskulti dum gajega
kaprico. Kaj en revema humuro ekzemple "Surstrande"-n.
Marian:
Estas kantoj, kiujn mi cxiam sxatadas, ekzemple "Mi memoras" kaj "Tosto".
Eble vi ankaux povas mezuri niajn preferojn al la "malnovaj" kantoj,
kiujn ni ankoraux kantas.
Nanne:
Tio ne tute estas gxusta; estas aliaj faktoroj, kial ni ankoraux kantas
malnovajn kantojn, cxefe la gajajn. Ekzemple Rankvarteto estas por
neesperantista publiko ankoraux unu el la plej sxatataj kantoj, dum gxi
por esperanto-publiko ne plu estas tia. Por mi estas same malfacile
elekti kanton plej sxatatan. Sur la podio mi tre sxatas ludi kanton
"Procesio multkolora". La kanto "Mi memoras" ankaux ekscitas min. Krome
"Tosto"-n mi opinias tre bela. Kiun ni neniam prezentas sur la podio, sed
kiu disko-teknike belegas, estas la kanto "Forveturo" de nia KD.
*************************************************************************
KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////
44-jara komencanto, instruisto pri biologio kaj geologio, interesigxas
pri naturo, historio, fotografado: Pierre Cabaro, 21 rue Claude Thion,
F-37000 Tours, Francio.
* * *
28-jara komencantino, interesigxas pri naturo, birdoj kaj cetero, kun
esp-oj el Usono, Svisio, Finnlando, Belgio, Svedio:
Sandrine Charansonnet, 7 allee de Cange - Appt 21. F-37000 Tours,
Francio.
* * *
50-jara komencantino, interesigxas pri naturo, legado, sporto: Genevieve
Collignon, 7 rue Jeanne d'Arc, F-37700 Tours, Francio.
* * *
52-jara komencantino: Margaret Adick, Kais.Friedrich-Str. 163, D-47169
Duisburg, Germanio.
* * *
28-jara frauxlo sxatas intersxangxi diskojn ks.: Marcello Varandas, pk.
41, Juiz de Fora. MG. BR-36001-970, Brazilio.
* * *
12-jara lernantino: Anamaria de Almeida, Rua Erederico Dalmaso, 769,
Jardim Alvorada, BR14160-000 Sertaozinho Sao Paolo, Brazilio.
*************************************************************************
ANONCETOJ
/////////
Mi kreas korespondan reton por naturistoj (sed ankaux por vestitoj). Por
ricevi la liston aux publikigi en gxi vian adreson skribu al: Crzegorz
Wienz, Poprieczra 14c/13, PL-62-005 Owinska, Polio.
* * *
Sveda Esperanto-Federacio translokigxis. La nova adreso de la Esperanto-
Centro estas: Vikingagatan 24, S-11342 Stockholm. Tel.: +46-8-34 08 00,
fakso: +46-8-34 08 10.
* * *
Ne plu validas la provizora adreso de SEA, Slovaka E-Asocio en Bratislavo
(Pri sajbach 4), ekde nun bv. uzi la konstantan adreson: Oficejo de SEA,
Racianska 80, Bratislava, 83102, Slovakio.
* * *
Komercajn kontaktojn per esperanto en Minsk kaj najbaraj urboj sercxas:
Jan Pipen, str Hazlaska 114, PL-43-400 Cieszyn, Polio.
* * *
Mi sercxas korespondkontaktojn kun iu, kiu logxas en Parizo aux apud gxi,
kaj povus helpi al mi sercxi mian parencinon, kiu, supozeble, logxas en
Eveux: Stefano Marcis, Farkas Marton u. 31, H-3400 Mezokovesd, Hungario.
* * *
Mi sercxas kunvojagxanton al euxropa rondvojagxo, kiu parolas kaj
Esperanton, kaj la germanan, havas auxtomobilon kaj rajtigilon gxin
stiri. Horvath Julia, Szekfuvirag u. 6, IV. em. 14, H-1103 Budapest,
Hungario.
* * *
Germana vojagxema ingxeniero (Esperante ne parolas), vidvo, kankro,
sercxas sveltan varmkoran danctalentan partnerinon por komunaj ferioj,
lauxeble fisxon aux skorpion ekde 55. Kontaktu tra la redakcio de
Eventoj.
*************************************************************************
MOVADA HUMURO
/////////////
Anekdoto pri fumo
=================
Kuris la jaro 1984, julio. Mi sidis en aviadilo de Canadair, fluge al la
69-a Universala kongreso de Esperanto en Vankuvero. Apud mi enfotelis
samideano Aldo Mattirolo el Torino. Memkompreneble ni agrable babiladis,
precipe pri antauxaj, kune travivitaj kongresoj kaj pri la baldauxa en
Kanadio, tiom fore de nia longitudo.
Mi ne memoras pro kiuj hazardaj cirkonstancoj ni komencis paroli pri la
varia bunta kaj foje iom stranga fauxno, kiu konsistigas tiun unikan
popolon de nia fabela kaj kimera lando Esperantio. Ni ambaux rakontis pri
kelkaj tre nekutimaj, foje decide kuriozaj okazintajxoj, transpertitaj en
la diversaj verdulejoj. Aux pri la kalejdoskopa gento, kiun tie oni povas
renkonti.
Ekzemple kiel tiu monaho, kiu nomis sin (tion vaste anoncante en multaj
gazetoj) "Patro aviostop", pro tio ke kun la permeso de Vatikano, li
longe sukcesis travojagxi la mondon peraviadile kaj... senpage, simple
atendante pacience en la flughavenoj (kie cxiuj lin konis), gxis kiam
prezentigxis libera, antauxe pagita sed ne okupita, fotelo cxe la
alcelata fluglinio. Tiu "misiisto en la esperantista mondo", tamen,
alveninta al la kongresoj, ne malofte surmetis civilulajn vestojn kaj
partoprenis gxue la dancvesperojn, ne malatentante... belulinojn.
Aux kiel tiu "Fluganta avino" el Novzelando, kiu pere de Esperanto,
travojagxis la tutan mondon dum tri jaroj, cxiam regule antauxanoncante
sian alvenon al la respektivaj gazetaroj, tiel atingante nekutiman
propagandon por nia afero... gxis oficiala akcepto cxe la Prezidento de
Usono.
Fine ni kune alvenis al la konkludo, ke esperanto allogas precipe
idealistojn, homojn kun la plej diversaj sed forte sentantaj (ofte iom
naivaj) revoj. Kaj eble estas gxuste pro tio, ke en nia movado tiom
pululas adeptoj de la plej diferencaj religioj, eklezioj, sektoj kaj plej
ekstravagancaj kredoj. Cxe iu kongreso mi nombris 13 standojn, budojn,
tabletojn aux propagandildistribuantojn pri tiuj (kristanoj, katolikoj,
spiritistoj, oomoto, bahai, ktp., ktp.). Ni alvenis ankaux al alia
konstato, nome, ni kalkulis ke eble gxuste pro tiu ennaskita tendenco de
multaj esperantistoj al altaj idealoj, la plimulto el ili estas...
kontraux io. Kontraux alkoholo, kontraux viandomangxado, kontraux
liberpensuloj, kontraux fumantoj. Kaj tiel senfine plu. Kaj tiu
kontrauxemo atingis ofte fanatikecon kaj maltoleron. Tiom ke mi, estante
fumanto, ofte renkontis malfacilajxojn, malagrablajxojn, malsxatajn
grumblojn kaj riprocxojn en la verdulaj rondoj. Pri tio mi diris tiam, en
la aviadilo, al amiko Mattirolo:
"Cxu vi scias, kiu estis la unua frazo en esperanto, kiun mi auxdis
alvenante al movada kongreso? Cxu vi pensas, ke gxi estis Saluton,
samideano! aux Bonvenon!? Tute ne gxi estis: Sinjoro cxi tie estas
malpermesate fumi!".
Post 11-hora flugado, finfine ni atingis Vankuveron. Elaviadiligxinte ni
alvenis al la flughavena halo, kie ni tuj rimarkis homgrupon, kie
videblis verda flago kun la kvinpintastelo. Ni tuj aldirektigxis tien.
Alproksimigxinte amiko Mattirolo eltiris el posxo nebruligitan pipon. Tuj
el la homgrupo levigxis lauxta vocxo: "Sinjoro, cxi tie estas
malpermesate fumi!".
Kial mi rakontis cxi tiun anekdoton? Simple cxar, post tridek jaroj de
esperantistado, mi lacigxis, nauxzigxis esti dauxre, regule skoldata,
abomenata, maltolerata kaj diskriminaciata. Gxis eksplodo kaj reago.
Tial, en la lasta UK en Valencio, al virino, kiu la n-an fojon malafable
ripetadis al mi la faman refrenon, mi respondis plej gxentilvoCxe: "Ho,
bonvolu pardoni, sinjorino, mi estis forgesinta, ke mi trovigxas en
Esperantio, en la plejmaltolerema homkolektivo, kiun mi iam konis".
Kaj do, cxar, post hasta enketo cxe la kongreso en Valencio, mi malkovris
(kun miro kaj kontento), ke ne malmultaj aliaj esperantistoj same kiel mi
emas ribeli kaj defendi sin de la turmentado, mi firme intencas fondi
LEF-on (Ligon de Esperantistoj Fumantoj). Interesantoj bonvolu skribi al
mi
(se eble aldonante respondkuponon).
Aldo de'Giorgi,
Via M. Anzi 19, I-22100 Como, Italio.
el "La Kancerkliniko'; n-ro 67
*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI,
Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj.
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
Kristaly Tibor