Eventoj n-ro 0047, 1/februaro - '94,  retposxta versio
******************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:             - Baza reformo, bezonata en Esperantujo,
                          postulas  cxies partoprenon!
                        - Agadkomitato por Federacia Euxropa Lingvouzo

Organizaj demandoj:     - Esperanto movado kiel sistemo

Faka aplikado:          - Kunlaborantoj por Terminara Sekcio de IKEF
                          sercxataj
                        - Jarlibreto 1994 de TEJxA
                        - Esperanto kaj homeopatoj en Venezuelo
                        - Turisma adresaro (nun) ne aperos

ILEI:                   - Elementaj lernejoj portos sukceson por
                          esperanto

Arangxoj:               - 13-a Internacia Literatura Forumo
                        - MIR-o
                        - 43-a Kultura Semajnfino
                        - 18-a IJF
                        - TEJO/KER-seminario
                        - 86-a Franca Kongreso de Esperanto
                        - Hororo...
                        - La 5-a BIERO

Movado:                 - Jxus pasinta...
                        - Literaturo kun ventrodanca garnajxo
                        - Esperanto-fako en popola altlernejo
                        - Ni sincere dankas
                        - Eduka Fondajxo "Carson"
                        - Rezolucio de Unesko

Reagoj:                 - Eldonado en Bulgario malpliigxas
                        - ?Monato? malpli kosta!
                        - Kial ne "semajno de esperanto"?

Mallonge:               - Plilongigo de kopirajto
                        - Reklamo per afrankostampilo
                        - Esperanto en partia programo

Revuoj, gazetoj:        - Translimen!

Hungara angulo:         - ***

Kulturo:                - Por la bona imago pri nia bona lingvo

Recenzoj.               ? Gxua kaj kleriga vojagxo

Afrika agado:           - La gxojo de neatenditaj aferoj

Konkurso:               - INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ
                        - PARTOPRENANTOJ DE LA KONKURSO

Anonco:                 - *
Anoncetoj:              - ***
Korespondi deziras:     - ***

Esperanto en radio:     - Per klopodoj de unu persono

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Baza reformo, bezonata en Esperantujo, postulas cxies partoprenon!
==================================================================

Okaze de la esperigaj sukcesoj lastatempe atingitaj de konkretaj
esperantistaj grupoj en Euxropo kaj Azio en la komerca, scienca, politika
kaj turisma kampoj, mi alvokas la ceterajn samideanojn pripensi la
situacion, kiun oni travivas en Esperantujo.

Grandega entrepreno, kia estas gxenerala aplikado de nia intenacia lingvo
en la tuta mondo, postulas seriozajn kaj detalajn studojn. Preskaux cxiam
niajn renkontigxojn karakterizas konformismo, memkontentigo pro iuj
kulturaj atingoj, kaj defetismo pri la ebleco sukcesi ekster niaj propraj
rondoj. En tiaj cirkonstancoj la prognozo estas certa: se renovigaj
esperantistaj grupoj ne agadas profesie por esperanto kaj se ili ne
kapablas unuigi la esperantistaron cele al la atingo de pli profesia
esperantigo de la kulturo kaj la ekonomio, la ruinigxo de la esperantismo
alvenos.

Hodiaux granda nombro da samideanoj vivas sian esperantistecon dorse de
la socia realo, kaj kompreneble, ilia argumentado tute senvaloras, kaj ne
malofte, provokas alies mokojn. Ili intencas konvinki pri la neceso
altrudi al la socio nian internacian lingvon (foje, ecx alian
planlingvon), kaj samtempe, montrigxas malkuragxoj kaj malfidoj al
eblecoj uzi esperanton por perlabori panon. Aliaj  vicas cxe ni por
turismi (se eble, malmultekoste). Ankaux ne mankas tiuj, kiuj
kontentigxas per malgrandetaj sukcesoj, atingitaj de ilia e-klubo, kaj ne
komprenas, ke tio estas simpla esprimo de rakita evoluo de ilia
esperantisteco.

La esperantigo de nia socio alvenos, kiam abundos samideanoj aplikantaj
la lingvon en ekonomio, scienco kaj kulturo. Ne atendu, ke la aliaj (la
ekstermovadanoj) rekonu la bonecon de esperanto kaj risku sian monon kaj

prestigxon uzante gxin, se antauxe ni mem ne faris kion ni postulas de la
ceteruloj. Esperantismo bezonas monon kaj kapablulojn. Apud la asocioj
kaj la e-grupoj la eperantistaro devas funkciigi kooperativajn kaj
alispecajn entreprenojn, kiuj subtenu mone kaj pravigu la movadon.
Atendi, ke la registaroj solvu nian malkontentigan situacion, estas
simpla memtrompo.

En Esperantujo mankas valoraj sociologiaj studoj pri aferoj rekte rilataj
al la movado. Sxajne, esplori nian realon tiel timigas nin, ke neniu
kuragxas plenumi tiun taskon kaj tio malsanigas sencxese la esperantajn
etosojn. Tial estas nepre ne plu fanfaroni, alfronti la situacion
respondece, kaj plani la estontan agadon tute akorde al niaj celoj kaj la
socio, en kiu ni cxeestas.

***

Inter ni mankas organizoj, kiuj prizorgu la sciencan esploron de la
esperanta realo, kaj la individuaj iniciatoj fiaskas jen pro maltrafo de
la strategioj kaj metodoj, proponitaj cele al solvo de niaj problemoj,
jen pro ambaux motivoj. Do, necesas profiti maksimume niajn kongresojn
kaj pli-malpli amasajn renkontigxojn, por helpe de cxiuj sercxi efikajn
rimedojn, kiuj ebligu dauxran kaj respektindan aplikadon de nia
internacia lingvo ene de la socio.

La malfortigxo de la movado montrigxas interne  (cxar ene de gxi mankas
mono, klereco, kuragxo kaj sukcesigaj organizoj) kaj ekstere (cxar la
politikaj partioj, eklezioj, sindikatoj, publikaj kaj privataj klerigaj
instancoj, sciencaj kaj ekonomiaj medioj apenaux aprezas la rolon de
esperanto en la socio). Do, la solvoj fontu de ambaux. Tamen, cxar nenio
sxangxigxos favore al esperanto se ni ne gvidos trafe la sxangxon, la
laborprogramoj de la kongresoj okazu ene de la specifaj laborgrupoj, sine
de kiuj oni studu cxion rilatan al la respondaj temoj.

Por atingi la plej altan fakan nivelon, estas nepre, ke cxiu laborgrupo
estu gvidata de kiel eble plej kompetenta persono, kaj ke cxiu samideano
alportu siajn opiniojn, rilatajn al la elektita temo.

Baza reformo, bezonata en Esperantujo, postulas cxies partoprenon!

el "Gazeto Andaluzia", decembro/1993

*************************************************************************

Agadkomitato por Federacia Euxropa Lingvouzo
============================================

Rilate lingvopolitikon Euxropo estas cxe historia turnopunkto. La
oficiala politiko de la Euxropa Komunumo (ke gxiaj naux oficialaj lingvoj
estas egalrajtaj) ne plu estas akordigebla al la realo. Sxangxo en tiu
politiko devos baldaux okazi. Lingvoproblemoj pli kaj pli estas temo de
la nacilingva gazetaro, kaj kreskas la politika konscio pri ili. Kreskas
ankaux la konscio pri nacia identeco kaj pri la neceso krei internaciajn
federaciajn strukturojn en Euxropo. De post la dudekaj jaroj ne ekzistis
tia sxanco ligi esperanton kun la plej gravaj diskutoj de la euxropa
socio.

Kontraste al tio la manko cxe esperantistoj de organizita euxropa agado
estas konsterna. Ekzistas kelkaj tre agemaj individuoj, sed la
ekzistantaj organizoj ne aktivas. (Euxropa Esperanto-Unio dormas jam de
multaj jaroj, kvankam la cxi-jara elekto de nova prezidanto eble sxangxos
tion. Esperanto-Euxropa Forumo faris nenion, krom eldoni bultenon.)

Nepre salutenda estas do la elpasxo de UEA kaj gxia estrarano pri
informado kaj eksteraj rilatoj (Mark Fettes) krei novan kunordigan
organon por rilatoj kun la euxropaj instancoj, parlamentanoj kaj
lingvopolitikaj medioj. Gxia nomo estas AFEL (Agadkomitato por Federacia
Euxropa Lingvopolitiko), kaj oni esperas, ke membrigxos en gxi ne nur
esperantistoj sed ankaux aliaj individuoj kaj organizajxoj, kiuj volas
serioze analizi la euxropan lingvoprob-lemon.

Nun tre necesas klarigi al esperantistoj, kiel funkcias hodiaux la
euxropa politiko, por ke iliaj agadoj havu pli da sukceso. Por tio Werner
Bormann verkas nun specialan libron, kiu devos enhavi detalan analizon de
la euxropa lingvopolitiko lige al niaj celoj.

Gxis estos trovita dauxra kunordiganto, eblas turni sin por pliaj
informoj pri AFEL al

Mark Fettes, 695-B King Edward Ave., Ottawa, Kanado, K1N 7N9;
Tel: +1-613-5659282;
fakso +1-613-5659279
el. posxto ad695@forigu.freenet.carleton.ca.

el "Euxropa esperantisto", n-ro 9

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Esperanto movado kiel sistemo
=============================

E-periodajxoj plenas je informoj pri la vea sorto de e-asocioj en la t.n.
postsocialisma landaro. Sed nenio nova sub la luno. Preskaux cxio
cxirkaux la asocioj sxangxigxis, kaj se ne sukcesis ankaux ili sxangxigxi
samdirekten, ili devas malprogresi. Mirigas min, e-movado iusence
sxtonigxis. Cxirkauxe okazas sciencaj malkovroj, aperas novaj legxoj,
aplikoj - kaj ni cxion pretervidas. Mi prenu por cxi tiu artikolo nur unu
sciencon, tiun pri sistemevoluo, ja e-movado estas klare esprimita
sistemo.

La artikolon pusxis verki brila scienc-populara publikajxo de la hungara
akademiano Tibor Vamos, aperinta en "Sciencaj Komunikajxoj" (julio 1985).

Do, la mondo evoluas pasinte centrigitan sistemon, pasante hierarkian
sistemon, direkte al la kunagada sistemo.

La nodoj signifas erojn de la sistemo kaj strekoj inter ili - ligojn
(informajn kaj kunlaborajn). Ero de la sistemo estas fonto de varoj kaj
samtempe celo por la varoj de aliaj sistemeroj. Varoj povas esti
objektoj, materialoj, energio aux informoj. La ero de la sistemo povas
esti ankaux deponejo (ekz. biblioteko). Tre bone reliefigxas la
sistemoscienco surkampe de ekonomiko-politiko. La reala "socialismo"

prezentas cxefe hierarkian sistemon, kaj la "kapitalismo" - plejparte la
kunagadan sistemon. Por provi apliki la cxefajn legxojn de la
sistemteorio al e-movado ni komence klarigu tiujn. Paralele ni provu
apliki la teorion hipoteze al UEA.

1. Tre granda sistemo ne estas optimume regebla nek direktebla.
Ni imagu, ke UEA disigxas je absolute ne subordigitaj partoj, cxiu el
kiuj estas negranda, do regebla.  Ne estas bezono pruvi, ke UEA estas tre
granda sistemo

2.La motoro de la kunagado estas intereso partopreni. La intereson sekvas
kontrakto pri la kunlaboro cxe kies plenumo profitas ambaux aux pli da
flankoj. Tiuj eks-UEA-aj partoj anstataux planado kunvenu ie-iam kun siaj
proponoj kaj varoj kaj subskribu kontraktojn kunlabori (cxu ion-eldono,
cxu e-renkontigxon okazigi ktp.).

3. La cxefa trajto de la kunagada sistemo estas informo-intersxangxo. La
disradiita informo cirkulas suficxe libere por trafi laux la bezono la
konvenan partneron. Nome tio estas pli-malpli disvolvita en la e-movado.
Sed apero de novaj memstaraj e-kolektivoj pliricxigos la oferton kaj
sxveligos plien la informaron.

4. La kunagada funkciado de la retaro sekvas ne centrajn, sed lokajn
regularojn, en kies internan funkciadon intervenas nenia ekstera
direktanto. Samtempe la kunagada sistemo bezonas tre rigoran kaj klare
difinitan rilato-sistemon, kiu determinas laux norme cxiujn ecojn de la
interligoj. Ekzemple, la merkatan intersxangxon direktas ne porokazaj
ordonoj, sed la gxenerale validaj legxoj, la detala jura reguligo, la
normoj pri la garantio de liverado kaj funkciado, la pagokondicxoj. Indas
memorigi, ke por aligxi al UEA iuj landaj asocioj devis fari iujn
sxangxojn en siaj statutoj. La respektiva rilatosistemo en Esperantio
povas kreigxi surbaze de la jam uzataj en la merkato aux en UN kaj
similaj organizajxoj.

5. Malkiel "socialisma" kvinjara planado cxe la kunagada sistemo
cxefrolas mallong-perioda planado. Por (pli)longaj periodoj oni
prognozas, informante la uzantojn pri gravaj sciindajxoj. La prognozantaj

organizajxoj (same kiel organizoj ellaborantaj la normojn kaj
interkonsentojn) ne estas superodigitaj, sed nur helpaj, ecx servaj,
elementoj de la sistemo. Plani kaj respondeci la internan planon plej
efike povas nur negrandaj e-organizoj, kie ekzistas nur la rilatoj
gvidanto-gvidato sen peraj estrar-niveloj. Sed cxe UEA planado servas por
planado, cxar en tia kolosa organizajxo ne eblas antauxvidi cxiujn
nuancojn de (fakte) la tutmonda movado. Ideale, laux mi, se la planerojn
proponas kaj gvidanto kaj gvidatoj, cxiu sub propran respondecon.

Kio rilatas prognozojn en la e-movado, estus bone, se formigxus io simila
al Roma Klubo, konsistanta el e-elstaruloj. La movado eltenus ecx kelkajn
similajn prognozantajn organizojn, cxar bezonegas la plej diversajn
prognozojn.

La auxtoro dum kvar jaroj observas la movadon (kaj ne nur la movadon) el
la vidpunkto de la sistemteorio. multo subtenas, ke grandaj e-organizoj
ne estas dinamike evoluantaj. De alia flanko aperas cxiam pli da
negrandaj e-organizajxoj, pluraj el kiuj montras stabilan vivkapablon.
Kaj ju pli rapide ni ekuzos la sistem-legxojn, des pli gajnos la e-
movado.

Kiel mi povas teoriume prezenti la movadon? Komence kelkaj principoj:

1. La movada sistemero estas grupo da esperantistoj, havanta komunan
   intereson, unuigita de interna regularo kaj produktanta iu(j)n e-
   varo(j)n. La sistemero ne subordigxas ajnan eksteran regularon.

2. E-varoj povas esti libroj, revuoj, e-instruado, diversspecaj
   renkontigxoj, fakaj aplikoj, informiloj kaj cxio ajn havanta rilaton
   al la lingvo kaj movado.

3. Landlimoj, nacieco, sxtataneco ne devas prezenti barojn al formigxo de
   sistemero. La sistemeroj strebas al internacia konsisto.

4. La komuna intereso permesas ne ordoni (komisii), sed disdividi la
   taskojn.

5. En unua stadio formi e-kunagadan sistemon estos kaosa konkurenco. La
   sistemeroj ne plenumantaj kontraktojn aux ne vivkapablaj malaperos.
   Poste la konkurencon anstatauxos kunlaboro, disdivido de taskoj kaj
   agadterenoj.

6. La kunagada sistemo prezentas vaston por la iniciatoj, por sxajne-
   frenezaj sed ofte venkodonaj ideoj, plenan liberecon en la agado kaj
   disciplinon de kunlaboro. La disciplinon garantios: la internan -
   komuna intereso, la eksteran - kontrakto, timo ekskludigxi el la
   sistemo.

Ke la novaj organizajxoj aperantaj en la mondo kaj en Esperantio, agadas
laux la kunagadaj principoj, prilumas la brila artikolo de Sandor Revesz,
kiu venis al tio per tute alia vojo analizi alternativajn movadojn
("Literatura Foiro", n-roj 118, 119). Liaj tezoj ricevis aprobon en la
Szeged-konferenco en 1988 ("Literatura Foiro", 114, p.6).

Do, UEA sxrumpas gxis negranda organizo, okupigxanta nur pri, ekzemple,
kunordigo-organizo de la Universalaj Kongresoj (vere, ankaux tiuj bezonas
reformojn). La samo validas por grandaj landaj e-asocioj. Anstatauxe
aperas centoj da diversaj negrandaj e-organizoj. Tio ne estas disipo de
la fortoj (cxar la organizoj estos intime ligitaj inter si per diversaj
kontraktoj kaj interkonsentoj - kvazaux la sama UEA, sed sur tute alia
bazo), sed reorganizo de la fortoj. Mi ne alvokas tuj likvidi la grandajn
e-organizajxojn, sed alvokas je pli rapida apero de tute memstaraj
e-unuoj. Dank' al dio ili jam aperas cxiujare (UNIKO, Monda Kunagado
k.a.).

Tiele igxas vera merkato de e-kunlaboro kaj abundo de e-varoj. Nome la
varoj, inter ili ja, e-interkomprenigxo, laux Rauxmo-koncepto faros
Esperantion alloga por la ekstera mondo.

La negrandaj e-organizoj pli rapide adaptigxas al eksteraj premaj aux
evoluigaj sxangxigxoj. Ili ja ne dependas de iuj burokrataj aparatoj, sed
nur de si mem. Iuj el ili pereos, iuj stabiligxos, aliaj kreigxos. Eblas
bildigi pluajn avantagxojn, sed mi haltu. Kiuj gxis nun ne komprenis la
esencon, tiuj legu la supermenciitajn artikolojn, kiuj estas bazo de mia
nuna rezonado.

Tamen mia unua provo envivigi la ideon brile fiaskis. En 1990 dum la
plilargxigita Estrarkunsido de SEU mi elmetis proksimume la samon, kion
cxi-artikole. La plejmulto da miaj e-samideanoj, je mia miro, malakceptis
la novismon. (Post tri jaroj videblas, ke, ekzemple, unu el miaj proponoj
- urgxa transiro de cxiuj klubanoj al rekta individua membreco en SEU -
ne perdigus el la movado centojn de geesperantistoj post disfalo de
pluraj e-kluboj.) Evidente same reagos UEA-estraro. Se tiel, eblus
proponi tezon, ke neniu granda (e-)organizajxo konsentos propran
dismeton. Bezonatas transira periodo, ju pli mallonga des pli gajna por
la movado.

Por nuna momento mi proponas organizi internacian kolokvon sub la titolo
"Novajn sciencajn atingojn por la utilo de Esperantio". Tien povas veni
ne nur la homoj, interesitaj pri la superdirito, sed ankaux tiuj kun
aliaj novaj ideoj plibonigi la e-movadon. La kolokvon (3-5-tagan) pretas
organizi esperanto-centro en Slavjansk, Ukrainio en majo aux septembro
1994.

Tamen antaux ol organizi la kolokvon, ni volas scii ties bezonon. La
dezirantoj sendu senprokraste partoprenmendon kaj temon de la eventuala
kontribuajxo (se estas). La kolokvo-jeson, liston de partoprenontoj kaj
ceterajn detalojn ni sendos al reehintoj.

Anatolo Goncxarov

Esperanto-Centro,
a/k 11, UKR-343206 Slavjansk, Doneckaja obl., Ukrainio.

Rim:La supra artikolo prezentas nur la opinion de la auxtoro mem, kiu ne
kongruas kun tiu de la redakcio!

La red.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Kunlaborantoj por Terminara Sekcio de IKEF sercxataj
====================================================

Ekde la demisio de s-ro Hans Wiersch de sia posteno kiel kunordiganto de
terminara laboro, tiu laboro en IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia
Fakgrupo) fakte ne ekzistas.

Tio estas bedauxrinda afero, cxar unu el la elstaraj taskoj de kiu ajn
faka asocio estas la esperantigo de nove aperintaj terminoj de tiu fako
kaj rezulte de tio la eldono aux gxisdatigo de fakvortaroj. Tial IKEF
nepre devas dauxrigi la terminaran laboron. Cxe tio ankaux estas necese,
ke la Terminara sekcio konsistu el personoj diverslingvaj, por eviti
idiotismojn cxe kreado de novaj esperanto-terminoj.

Pro tio ni alvokas cxiujn membrojn, kiuj sxatas tian krean vortfaradon
kaj sentas la talenton por tio en si. Se vi pretas kunlabori en nia
Terminara Sekcio, bonvolu sciigi tion al la prezidanto:

Franz Josef Braun,
Hornisgrindestr. 8, D-77815 Buhl, Germanio.

*************************************************************************

Jarlibreto 1994 de TEJxA
========================

Aperis jarlibreto de la Tutmonda Esperantista Jxurnalista Asocio. Gxi
enhavas la cxefajn dokumentojn de TEJxA (statuton, reglamenton kaj
laborplanon), etikan kodon de jxurnalismo, kaj informojn, utilajn por
cxiu esperantisto-jxurnalisto: liston de redakcioj de e-gazetoj kaj
radiostacioj kaj membroliston.

Kvankam la jarlibreto estas akirebla (kontraux 10 DEM aux egalvaloro) por
cxiu interesita persono, oni ne misuzu la adresojn de la TEJxA-membroj,
cxar gxi estas utiligebla nur por laborkontaktoj de la jxurnalistoj, do
ne uzeblas kiel listo de delegitoj, koresponddezirantoj, pasportservanoj
aux reklamviktimoj.

Fakte, estas du adresaroj de e-gazetoj: unu enhavas detalajn priskribojn
de kelkaj gravaj gazetoj, kiuj sendis plenigitajn enketilojn al TEJxA;
gxi ne estas kompleta, cxar pluraj, ecx famaj, gazetoj ne respondis al
cirkuleroj... La dua, pli ampleksa, sed  nedetala, enhavas aktualigitajn
adresojn el datumbazo de Eventoj. La listo de radiostacioj inkludas
momente nur 9 adresojn, sed ja ekzistas ankoraux pluraj, pri kiuj mankas
informoj! TEJxA, Pola Radio kaj Eventoj kolektas koncernajn materialojn.

La brosxuro estas mendebla cxe la prezidanto de TEJxA:

Stefan Maul,
Pferseer Str. 15, D-86150 Augsburg, Germanio.

*************************************************************************

Esperanto kaj homeopatoj en Venezuelo
=====================================

Multaj homeapataj revuoj publikigas artikolojn kaj resumojn en esperanto.
Kelkaj homeopataj lernejoj instruas la internacian lingvon. Tio instigis
la Venezuelan Asocion de Homeopatoj kaj la Venezuelan Lernejon de
Homeopata Medicino decidi komenci instruadon de esperanto, kiel nedevigan
studobjekton, ekde la 1-a de januaro 1994.

*************************************************************************

Turisma adresaro (nun) ne aperos
================================

La Katalogo de turismaj firmaoj, aplikantaj Esperanton (menciita ankaux
en Eventoj 2/novembro-'93), ne aperos por tiu cxi jaro, cxar gxis la
limdato venis nur dudeko da sin-anoncoj.

La kompilinto de la adresaro, Raimo Tuisku, planas dauxre aperigi la
adresaron, sed li volas unue havi pli da informoj pri esperantaj servoj
al turistoj. La gxisnunaj informoj venis ecx el tre ekzotikaj landoj,
ekz. el Mongolio.

Turismaj Servoj, firmaoj kontaktu:

Raimo Tuisku,
Puitorie 81 C 14, FIN-04430 Jarvepaa, Finnlando

el Esperantolehti, 6/1993.

*************************************************************************

ILEI
////

Elementaj lernejoj portos sukceson por esperanto
================================================

Foje debato estas, cxu la fina venko okazos pro agado desupra aux desuba.
Mia respondo estas: nek la unua, nek la dua. Ke mi pravas, estas
memevidenta: rigardu la magrajn rezultojn post jardekoj de ambaux
klopodoj.

La gxusta strategio por esperanto estas desubsuba: metu la cxefemfazon al
la geknaboj. La tasko por niaj grizharuloj devas esti doni cxiaspecajn
helpojn al ili: kursojn, librojn, periodajxojn, monon, kuragxigon.
Geknaboj, kiuj lernas esperanton, profitas pro pli bona gxenerala eduko.

Informoj pri scienco, matematiko, literaturo ktp. devas pasi tra la
pordo, nomata lingvo. Ju pli lertaj lingve estas la geknaboj, des pli
largxa estas la pordo. Tial esperanto povas esti nia edukiga donaco al
ili.

Lernantoj havas geamikojn kaj gepatrojn. Ili vidos la esperanto-
materialojn kaj leterojn el eksterlando. Sendube multaj el ili estos
subtenantoj de esperanto.

La profito por esperanto estos malrapida, sed granda kaj nerezistebla. La
hodiauxaj lernantoj estos gepatroj post 20 jaroj, kaj influhavantoj post
40 jaroj.

La benoj de esperanto certe efektivigxos se ni nun postulos, ke la
lernejoj de la mondo instruu esperanton. Dum ili prokrastas, ni organizu
kursojn por geknaboj.

Kent Jones, Usono

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

13-a Internacia Literatura Forumo
=================================

okazos en Bratislavo, Slovakio de la 2-a gxis la 6-a de julio 1994.

Gxin organizas Kooperativo de Literatura Foiro kaj Bratislava Esperanto-
Klubo. La Forumo estas dedicxita al la temo

La Esperanto-Kabaredo

Krom prelegoj pri la temo, estos artaj prezentoj kaj ekskursoj.

Aligxkoti-zo: de 0 gxis 60 CHF (depende de la lando kaj aligxdato);
tranokto kun matenmangxo 9 - 95 CHF (depende de kondicxoj). Post la
Forumo oni povos partopreni ekskurson al Vieno kaj veturi al la Akademia
Kolokvo en Prago.

Pliajn informojn kaj detalan programon petu de la Kongresfako de LF-Koop:

Pf. 117, H-1581 Budapest, Hungario.

*************************************************************************

MIR-o
=====

Marborda Internacia Renkontigxo okazos 03 ? 06.03.1994 en Rijeka, Kroatio
(anstataux antauxe planita apud Zagrebo "Milmetra Internacia
Renkontigxo").

La temo: ?Novkonservatismo? (kiu estos pridiskutata en la plej vasta
senco).

La kotizo: 50 DEM gxis 10.02; poste ? 60 DEM, sendendaj al la UEA-konto
de Kroata Esperanto-Junulara Asocio krel-z.

Sendu aligxkonfirmojn kaj programproponojn al:

Kroata Esperanto-Junulara Asocio, por la 1-a MIR-o,
Amrusxeva 5/1, HR-41000 Zagreb, Kroatio

*************************************************************************

43-a Kultura Semajnfino
=======================

de la Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) okazos 29.04 - 01.05.1994,
lauxtradicie, en Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo.

Funkcios programeroj por esperantistoj kun diversnivela posedo de la
lingvo, de komencantoj gxis spertuloj; krome, regionaj vizitoj, ekumena
diservo.

Pliaj informoj kaj aligxoj cxe:

Kardinal-Wendel-Haus, Kardinal-Wendel-Strasse, D-66424 Homburg/Saar,
Germanio;
Tel. +49-6841-4181.

*************************************************************************

18-a IJF
========

Internacia Junulara Festivalo de la Itala Esperantista Junularo okazos en
montara restadejo de Pracatinat (7 km de Fenestrelle, province de Torino)
de la 30-a de marto gxis la 5-a de aprilo 1994.

La temo de diskutoj estos "Narkotajxoj en la 90-aj jaroj", kaj la nocion
"narkotajxoj" oni emas apliki en la plej vasta senco (rimedo por sklavigi
la homon, igi lin dependa), do temas ankaux pri reklamo, politiko,
religio, sporto...

La kotizo (depende de la agxo kaj aligxdato) 165.000 - 290.000 italaj
liroj, nepre antauxpaginda por homoj el transpagipovaj landoj.

Petu aligxilojn kaj pluajn informojn cxe:

Matilda Molino,
via Ventimiglia 204, I-10126 Torino, Italio;
Fakso: +39-11-54531.

*************************************************************************

TEJO/KER-seminario
==================

Seminario de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (Komisiono pri
Eksteraj Rilatoj) okazos en la Euxropa Junulara Centro en Strasburgo
(Francio) de la 1-a gxis la 8-a de majo 1994 kaj estos dedicxita al la
temo "Trans la limoj de Euxropo - la euxropa kontribuo en la hodiauxa
mondo".

La seminario estas subvenciata de Euxropa Junulara Fondajxo (oni traktas
ne e-movadan, sed eksteran temon!). Gxin povas partopreni ne nur
estraranoj de junularaj e-asocioj, sed ankaux "simplaj" aktivuloj. La
cxefa celgrupo estas gxuste ili (sub 30 jaroj) el euxropaj landoj,
prioritate akceptotas tiuj, kiuj anoncos kontribuon al la programo (estas
nur 35 partoprenlokoj).

Aligxpetojn sendu al:

Lucie Karesxova, Tylova 1262, CZ-50801 Hotice v Podkrkonosxi, Cxehio.

*************************************************************************

Argentina Seminario
===================

Argentina Esperanto-Ligo de la 31-a de marto gxis la 3-a de aprilo
okazigos sian jaran Seminarion de Esperanto en la cxefurbo Buenos Aires.
La programo estos tre varia, cxar krom la ordinaraj kunvenoj de la Ligo
efektivigxos prelegoj, festaj amikaj renkontigxoj kaj postkongreso en la
suda urbo Bariloche.

Estas speciala invita al cxiuj sudamerikaj kaj alilandaj esperantistoj
partopreni.

Interesitoj bv. peti informojn de la LKK:

E-Asocio de Buenos Aires, Paraguay 2357, RA-1121 Buenos Aires,
Argentinio.

*************************************************************************

86-a Franca Kongreso de Esperanto
=================================

okazos en Agde (restadejo "Batipaume") apud Mediteranea Maro 11 -
15.05.1994. Diversspeca ripoza, turisma, ekskursa ktp. programo.

Antaux la kongreso, 07 - 11.05.1994, en la sama restadejo, okazos lingva
stagxo por dezirantoj lerni kaj pliperfektigi sian lingvokonon.

Aligxoj kaj informoj:

Charles Gerard-Voincon,
4 Rue de Docteur Rives, F-66000 Perpignan, Francio;
Tel. +33-68-555177.

*************************************************************************

Hororo...
=========

Tio estas la temo de la cxi-jara semajnfino en Flandrio 29.04 -
01.05.1994. Estas antauxvideblaj hororaj esperantlingvaj rakontoj kun
akompana muziko, prelego pri fantomoj ks. Cxiu rajtas alporti siajn
hororajxojn! Ankaux ne-hororaj programeroj estos. Pliaj informoj cxe:

Yves Nevelsteen,
Violetlaan 7, S-2920 Kalmthout,
Tel. +32-3-6664714.

*************************************************************************

La 5-a BIERO
============

(Banalaj Ideoj-Ekscesa Renkontigxo) okazos apud Munkeno 26 - 29.03.1994
en naturamika domo (do, cxi-jare ne, kiel jam kutime, en oktobro...). En
la programo - ekskursoj, prelegoj, amuzajxoj. Aligxkotizo - 100 DEM (por
transpagipovuloj), nepre antauxpagenda.

Informoj kaj aligxoj cxe:

Munkena Esperanto-Junularo,
Postfach 200712, D-80007 Munchen, Germanio.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Jxus pasinta...
===============

La Internacia Seminario (ISo) estis refoje en la nordgermana urbo
Neumunster, kiel jam antaux kvar jaroj. Tamen estis granda diferenco
inter ambaux renkontoj. Tiam en 1989 estis venintaj multaj junuloj el
Orienta Euxropo, precipe el la tiama Sovetunio kaj el Orienta Germanio.
Nur kelkajn semajnojn antauxe estis falinta la muro...

Kontraste al tio, la jxus pasinta ISo estis forte influata de la finance
malbona situacio de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj la dauxre
plimalbonigxanta ekonomia situacio de ekssocialismaj landoj. La altaj
kotizoj kaj malgrandaj rabatoj por orienteuxropanoj fortimigis tiujn cxi.
Tio montrigxis ankaux en la internacia vespero: nur sep kontribuoj
ampleksigis la programon - la ideoricxaj orientanoj mankis.

Cxar intertempe stabiligxis la situacio de GEJ, kaj krome, gxi pro
agnosko kiel subvenciata asocio rajtas esperi je iom pli grandaj
subvencioj fare de la sxtato, sekvajare la rabatoj estos pli allogaj.
Iom mirinde estis tamen, ke ne malgranda parto de posedajxo de GEJ estas
kredito de Cxeha Esperanto-Junularo en formo de tagmonoj. Kial do cxehaj
esperantistoj ne uzas tiun eblecon sxpari monon kaj pagi sian partoprenon
en kronoj, evitante malfavoran sxangxokurson? Cxu ili ne scias pri tiu
ebleco aux cxu tamen la kostoj de trajnbileto plus 6 tagnoktoj laux cxeha
tarifo estas nevenkebla elspezo?

Do, malgraux cxio ISo estis denove travivinda arangxo; ebleco renkonti

malnovajn amikojn kaj konatigxi kun novaj, spekti teatrajxon de Vaclav
Havel, nagxi, kanti, ludi kaj esti gaja; forgxi novajn planojn kaj
projektojn por la nova jaro kaj adiauxi la pasintan.

Wolfram Diestel, Germanio

el "Cirkulero", januaro 1994

*************************************************************************

Literaturo kun ventrodanca garnajxo
===================================

Esperantlingva nuntempa literaturo estis la "kadra temo" de la 10-a
"Internacia Festivalo" (IF) en granda junulardomo cxe Kassel, Germanio.
Supozeble Hans-Dieter Platz, kiu preskaux profesimaniere organizadas IF-
ojn, ne sukcesis allogi verkantan auxtorinon aux auxtoron, por ke sxi aux
li parolu mem pri verkado kaj verkoj; sed eventuale kroma logajxo tute ne
sxajnis al li necesa por atraktivigi la arangxajxon al la publiko: IF
havas sian certan kaj fidelan stokon de partoprenantoj, kiuj multkaze
venas familiope. La anonco, ke cxi-foje temis pri jubilea arangxo, plue
estis instiginta aligxemon tiel, ke kunvenis finfine pli ol 150
gepartoprenantoj el 15 landoj. La programeroj, kiuj rilatis la "kadron"
estis konvenaj, sed ne surprizaj: diversaj referajxoj kaj diskutadoj
okazis pri beletra prozo kaj fakliteraturo en Esperanto. Bone provizita
libroservo placxe kompletigis la sekcion "literaturo".

Ke entute la iom seminarieca IF tamen rajtas nomigxi festivalo, plejparte
sxuldigxas al "knajpo". Temas pri gastejo  komplete arangxita en unu
saloneto de la junulardomo, kies variegaj ofertoj da mangxajxoj kaj
(cxefe) trinkajxoj superis ecx profesiajn trinkejojn, kaj kiu funkcias
cxiun vesperon kaj nokton dank' al sindonemo de kelkaj "dejxorantoj". Tie
okazis samtempe debatoj pri beletra literaturo, reciproka informado pri
kuiraj receptoj, ludado kun infanoj, rakontoj pri feriaj vojagxoj kaj
lascivetaj pasxoj al ekamorado - kaj cxio cxi havis familiecan etoson,
kiu en "knajpo" eble pli draste montrigxis ol dum la tradicia silvestra
vespero kaj balo.

Kontribuis al ekkresko de sento de bonhumora komuneco ankaux kelkaj
programeroj, kiuj apenaux estis literaturaj, sed movigaj kaj plezurdonaj:
oni povis lerni iom pri masagxado kaj tuj apliki gxin; ventrodancado
estis ekzercata; jxongladon kaj faradon de jxonglopilkoj oni instruis kaj
praktikis - kaj estis okazo gimnastiki, nagxi kaj sauxni. Ekskurso
tuttaga al la urbo Paderborn ja ampleksis tre impresan prezentadon de
pupteatrajxo kaj magiajxoj, sed agrablan promenadon en la urbo
bedauxrinde iom gxenis pluvega vetero.

W. Schumacher, Germanio

*************************************************************************

Esperanto-fako en popola altlernejo
===================================

En Karlskoga, Svedio, ekde 1988 funkcias Esperanto-fako (somera e-kurso
aperis jam pli frue, en 1987). Ekde 1993 funkcias konstanta euxropa
kurso, kiun nun en tri lingvoj (sveda, angla kaj Esperanto) studas dek
gestudentoj. Unu el la studobjektoj estas artikoloj pri Euxropo en e-
gazetaro... La instruadon partoprenas esperantistoj el diversaj landoj,
kaj ankaux e-artistoj vizitadas la altlernejon.

Sub influo de la fako studantoj el aliaj fakoj ekpartoprenis vesperajn e-
kursojn.

Someraj e-kursoj estas dedicxitaj al internacia publiko, kaj ili estas 3-
aux 4-nivelaj. Cxi-jare ili okazos inter 13-a kaj 18-a de junio.

Cxiusemestre okazas krome du oksemajnaj kursoj (komencanta kaj dauxriga);
nun eblas aligxi al kursoj okazontaj 22.8 - 14.10 kaj 24.10 - 20.12.1994.
Oni studas 23 horojn semajne, krome ekzistas vigla e-vivo. Prezo por la
kurso + logxado + mangxado (krom libertagoj) - 4800 svedaj kronoj,
eksterlandanoj povas partopreni ankaux nur parton de la kurso kun
proporcia pago.

Pliajn informojn petu cxe:

Lars Forsman,
Fako 192, S-69124 Karlskoga, Svedio;
Tel. +46-586-50360;
fakso +46-586-37077.

*************************************************************************

Ni sincere dankas
=================

cxiujn kontribuantojn al la Abonhelpa Fonduso de Eventoj

 -  Laszlo Molnar, Budapest 10.000 HUF
 -  dr. Denke Peter, Hungario 5000  HUF
 -  R. Heckhausen, Germanio, 142 DEM
 -  Terbe Csaba, Hungario 2000 HUF
 -  Otto Haszpra, Budapest, 8750 HUF
 -  Veli Hamalainen, Finnlando 205 FIM
 -  Wagner Lajos, Hungario 2000 HUF
 -  Fozo Maria, Hungario 2000 HUF
 -  dr. Koutny Ilona, Budapest, 3000 HUF

La listo ne estas kompleta, en iu sekva numero ni dauxrigos gin.

*************************************************************************

Eduka Fondajxo "Carson"
=======================

La Eduka Fondajxo Carson jam ekzistas dum jardeko. Multaj kreemaj
esperantistoj ricevis financan helpon de la Fondajxo inter 1983 kaj 1993
por evoluigo de novaj lernolibroj, instruaj helpiloj kaj korespondaj
kursoj, por starigo de e-kursoj en lernejoj kaj komunumoj, kaj por
instruvojagxoj en multaj landoj.

En 1978 Chuck Carson, bienisto kaj kanada esperantisto, donacis kvindek
mil kanadajn dolarojn de sia dumviva sxparajxo al la Kanada Esperanto-
Asocio. En 1983 li donacis sepdek mil dolarojn "por kreskigo de
Esperantujo". Tiu donaco estas la koro de la Eduka Fondajxo Carson. Chuck
estis komplete modesta homo, kiu preferis sukceson por esperanto al
persona rekono. Li mortis en septembro 1985.

Dum la pasinta jardeko la Fondajxo estis bone prizorgata de malgranda
grupo de kanadanoj: Wally du Temple, Allan Simon, Anne Neave, Myra
Larsen, foje Olga du Temple kaj poste Jean Smythe.

Allan Simon, la sekretario, ludas la plej grandan kaj gravan rolon: li
ricevadas centojn da petoj de esperantistoj el multaj landoj, sendas pet-
formularon al cxiu, elektas la plej tauxgajn proponojn por konsidero de
la kuratoroj, preparas protokolon de la kunsido, kaj sendas al cxiu
sukcesa petinto necesan dokumentaron. Al Allan la aliaj kuratoroj multe
dankas pro lia konstanta laboro por la Fondajxo. Allan modeste diras, ke
la tasko suficxe placxas al li pro la multaj interesaj posxtmarkoj kiuj
alvenas!

Jen la projektoj, kiujn la kuratoroj decidis subteni en 1993:

- Argentinio - eldono de kvar bultenoj pri esperanto kaj e-agadoj.
- Cxinio - eldono de lernolibro en Sxanhajo; vojagxo en Sud-Orienta Azio
  por solidigi lokajn e-organizajxojn.
- Germanio - eldono de gramatiketo por kroatoj, kiuj logxas en Germanio.
- Hindio - eldono de lernolibro angla-esperanta en Bangalore.
- Hungario - subteno de studentoj cxe internacia korespondo-kurso
  universitata.
- Italio - eldono de kajeroj por gepatroj de denaske esperanto-parolantaj
  infanoj.
- Kanado - sendado de inform-pakajxoj al cxiuj kanadaj bibliotekoj.
- Pakistano - stud-vojagxo al e-kursaro en Svedio (aux Usono).
- Sri-Lanko - eldono de koresponda kurso tamil-esperanta.

La eduka Fondajxo Carson invitas esperantistojn, kiuj havas bone planitan
edukan projekton kaj kiuj bezonas financan subtenon, skribi por pet-
formularo (la limdatoj por ricevi plenigitajn pet-formularojn estas la 1-
a de aprilo kaj 1-a de septembro cxiujare) al:

Eduka Fondajxo Carson, 1339 Hamilton St. N.W., Calgary, Alberta, T2N 3W8,
Kanado.

el "Lumo", vintro 1993

*************************************************************************

Rezolucio de Unesko
===================

27 C/DR.373 de 15.11.1993

La Gxenerala konferenco,

Memorigante la Rekomendon pri Edukado por Internacia Komprenigxo,
Kunlaboro kaj Paco de 1974 kaj la Rekomendojn de la internacia Kongreso
pri Paco en la mensoj de la Homoj (Yamoussoukro, Ebura Bordo, 1989),

Konsiderante la fundamentan rolon kiun lingva komunikado alirebla por
cxiuj povas ludi en la antauxenigo de paco kaj de interpopola
komprenigxo,

Memorigante la rezolucion IV.1.4.422-4224, per kiu la Gxenerala
Konferenco de 1954 en Montevideo rekonis "la rezultojn atingitajn per
Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj intersxangxoj kaj por
la proksimigo de la popoloj de la mondo" kaj rekonis "ke tiuj rezultoj
respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko",

Memorigante la rezolucion 11.11, per kiu la dudek-tria sesio de la
Gxenerala Konferenco de Unesko petis la Gxeneralan Direktoron plu sekvi
"kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la
komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj" kaj invitis la Sxtatojn-
Membrojn "instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo
kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera
edukado",

Konsiderante krome ke, en la kadro de lastatempaj stukoj pri auxtomata
tradukado, ekzamenado de la speciala rolo kiun povas ludi lingvo kiel
Esperanto povas montrigxi aparte grava,

Petas la Gxeneralan Direktoron konsideri la rezultojn atingitajn de la
movado disvastiganta Esperanton: (a) en la Sinteza raporto pri ellaborado
de instruprogramoj, pri trejnado de instruistoj kaj pri novigoj en la
kampo de edukado por internacia komprenigxo, paco, homaj rajtoj kaj
demokratio, (b) en la redaktota manlibro pri gvidaj principoj por
komunikado de pac-valoroj,

Petas tiucele la Sxtato-membrojn raporti pri la agado plenumita kiel
sekvo de la rezolucio 11.11 de 1985, precipe koncerne la studprogramojn
pri Esperanto kaj iliajn rezultojn.

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Eldonado en Bulgario malpliigxas
================================

Rilate al la artikolo "Nia libromerkato en 1992" (Eventoj, januaro/1,
1994, represita el "Ruslanda Esperantisto") mi povas gxustigi la informon
pri la situacio en Bulgario.

En 1991 estis eldonitaj  entute 15 titoloj, el kiuj unu vortaro, tri
lernolibroj kaj instruhelpiloj, kvin esperantologiaj esploroj, tri
beletraj kaj du sciencaj libroj, unu gvidlibro. Du titoloj estas
originale verkitaj en la bulgara kaj temas pri esperanto, du aliaj -
tradukoj el esperanto al la bulgara.

Kia estis la situacio pri la libroeldonado en 1992? La aperintaj titoloj
estis duoblaj - 29, el kiuj unu vortaro, du lerniloj kaj instruhelpiloj,
du esperantaj stenografiaj lernolibroj, dek beletraj, kvin
esperantologiaj, tri sciencaj libroj, tri muzikaj kolektoj, du kalendaroj
kaj unu auxdiokasedo.

Suficxe malpli aktiva estis la eldonado en 1993, cxefe pro la ekonomiaj
malfacilajxoj de la eldonejo "Press-Esperanto" (kiuj fine kauxzis gxian
fermon). Aperis nur tri beletraj libroj kaj unu auxdiokasedo.

Ljubomir Trifoncxovski

*************************************************************************

"Monato" malpli kosta!
======================

En Eventoj n-ro 43 sur la lasta pagxo vi aperigis tabelon, en kiu vi
komprenas abonprezojn de diversaj revuoj por pruvi, ke via revuo estas
relative malmultekosta. Interesa kalkulmaniero "sed cxu ankaux serioza"
Vi elkalkulas prezojn de unuopaj numeroj, sed neglektas la ampleksojn de
la revuoj. Kiel eksa cxefredaktoro de Monato mi kontrolis la aferon
rilate al tiu cxi gazeto.

Se ni akceptas vian premison de neta prezo sen posxtelspezoj, ni vidas
ke unu numero de Eventoj kostas 41 NLG kaj unu numero de Monato 51 NLG.
Ambaux havas la saman formaton, do ni povas kalkuli la pagxojn de unu
jaro. Eventoj havas 192 p. jare. Monato 384. Do abonanto pagas por unu
pagxo de Eventoj 41 NLG:192=0,21 NLG, por unu pagxo de Monato
57 NLG:384=0,14 NLG. Se Eventoj havus tiom da pagxoj, kiom Monato, gxi
kostus ne 41 NLG, sed 80,64 NLG, t.e. je 23,64 NLG pli ol Monato (neta
prezo, laux via sistemo).

Kiu di estas relative plej malmultekosta?

Stefan Maul, Germanio

*************************************************************************

Kial ne "semajno de Esperanto"?
===============================

Mi deziras konsenti kun la artikolo de M. v.d. Horst-Kolinska "Meditoj
pri la Ago-Tago" (Eventoj, 2/decembro 1993).

Delonge mi opinias, ke oni devas klopodi por instigi la Esperanto-klubojn
kaj asociojn plivastigi la Ago-Tagon. Kial ne tuta "semajno de
esperanto"?

Mi sugestas doni dum tiu tago aux semajno dosierojn al la jxurnalistoj,
donaci ekzemplerojn de bazaj libroj al la urbaj kaj universitataj
bibliotekoj, arangxi ekspoziciojn, provi interveni en la lokaj radio- kaj
televidstacio, ktp.

Verdire, por nia informa agado, dum la tuta jaro, ni ege bezonas
internacian gazet-servon (eble en UEA?), kiu liverus al ni, samtempe en
cxiuj landoj, fresxajn novajxojn pri la plej gravaj okazintajxoj koncerne
nian movadon.

Andre Frangeul, Francio

*************************************************************************

MALLONGE
////////

Plilongigo de kopirajto
=======================

En multaj euxropaj landoj validis gxis nun la kopirajta periodo de
internacia konvencio: 50 jaroj post la morto de la auxtoro de la libro.
En oktobro la Euxropa Konsilantaro decidis unuecigi la legxojn de
la Euxropa Komunumo per gxenerala adopto de la plej longa kopirajta
periodo ekzistanta en gxi, kiu estas tiu de Germanio: 70 jaroj post la
morto de la auxtoro. La nova regulo validos ekde 01.07.1995, kiam kelkaj
eksterkopirajtaj libroj rekopirajtigxos en la euxropkomunumaj landoj.

Trafotaj esperantaj verkoj inkluzivas, ekzemple, tiujn de Lujken kaj
Varankin...

el "Euxropa esperantisto", n-ro 9.

*************************************************************************

Reklamo per afrankostampilo
===========================

La posxtoficejo de la urbeto Straznice en Cxehio uzas specialan
afrankostampon por cxiuj senditaj leteroj. Temo de la stampo estas la
tiea sekvajara SAT-kongreso.

La stampilon projektis Karel Kucxa, kaj la klisxeton gravuris Karel
Pavlicxek, ambaux el Prago.

Afrankostampoj estas bonaj kaj relative malmultekoste uzeblaj
propagandiloj. Pri ilia produktado kaj aplikado volonte informas:

Vlada Hasala,
pk. 36, CS-69662 Straznice, Cxehio

*************************************************************************

Esperanto en partia programo
============================

La pacifisma-socialista partio, (re)fondita en Nederlando en 1992,
intencas partopreni la parlamentajn balotojn de la Dua Cxambro la trian
de majo 1994. La 18-an de decembro 1993 la gxenerala membrokunveno de la
partio decidis akcepti la sekvantan eron por la paragrafo pri instruado
de sia balotprogramo 1994 - 1998: Esperanto devas esti akceptita kiel dua
lingvo en la gxenerala programo [por infanoj] ekde la sepjara agxo.
Detaloj cxe:

Warande 42, NL-3705 ZC Zeist, Nederlando.

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Translimen!
===========

Okaze de la malfermo de la Kampanjo por la rajto je la internacia lingvo
iniciatita de la Transnacia Radikala Partio, ekde la unua semajno de
januaro  aperos dulingva semajna bulteno "Translimen!" de informado,
kulturo kaj profundigo pri tiu temo.

La bulteno, tradukita al pluraj lingvoj, kun paralela teksto en
esperanto, estas dissendata al Italio, landoj de eksa Sovetunio, Francio,
Belgio, Hispanio, Germanio, al la Euxropa Parlamento kaj cxien, kie gxi
estos petata. La cxefa celo de la iniciato estas liveri gxustan
informadon pri la politikaj iniciatoj de la Radikala Partio pri
esperanto.

Kiu deziras senpage ricevi la semajnan informilon pri la Kampanjo por la
rajto je la internacia lingvo, skribu al:

"Esperanto" Radikala Asocio,
Via di Torre Argentina 76, I-00186 Roma, Italio;
Fakso +39-6-68805396.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Pedagogiaj Tagoj
----------------

La du-taga (jam fama kaj prestigxa) seminario okazos la 26/27-an de
februaro en Budapest. Estas bonvenaj cxiuj instruistoj de E-o, la
kursgvidantoj, pedagogiaj respondeculoj de cxiuj e-societoj - kaj ankaux
aliaj interesigxantoj. Aligxilon petu cxe:

ILEI, Hungara Sekcio,
Kovacs Marta, 1221 Bp. Ady E. u. 23-25/C.


Tutlanda deklamkonkurso
-----------------------
La Tutlanda Esperanto-deklamkonkurso honore al Julio Baghy por lernejanoj
kaj plenkreskuloj okazos cxi-jare en la urbo Papa 09. - 11.04. Laux
interkonsento kun HEJ por ebleco de reciprokaj vizitoj de la
partoprenontoj gxi okazos samtempe kun la tradicia JER. Pri la detaloj
demandu cxe la organizantoj:

Anna ter 1, H-8500 Papa. Tel.+89-324896.


Fisxtago: la 19-an de februaro!
-------------------------------
La vica (13-a) "Fisxtago" okazos la 19-an de februaro, dum la tuta tago!
Kotizo: 590 Ft. Pliaj informoj cxe Rados Peter,
tel.: 1607819.

Fervojista klubo
----------------
La Fervojista Esperanto-Klubo "Julio Baghy" kunvenas cxiu-lunde de la
16.30 gxis 18.30 en Sindikata Fervojista Domo: Budapest VI. str. Benczur
41 . Cxiam okazas interesa prelego, raportoj pri esperantaj radioelsendoj
ktp. La programo estas kompilita gxis la fino de aprilo; kontribuontoj
por la sekvaj kunvenoj estas invitataj.

Literatura kunveno
------------------

21.02.1994 (lunde) je la 18.30 en Esperejo okazos prelego de d-ro Blazio
Vaha, dedicxita al la "Jaro de Familio" laux la temo: De "Batu lupon"
gxis "La nevenkebla gxeno" kaj nia "Utnoa" - sendebate pri librosorto en
familio.

*************************************************************************

KULTURO
///////

Por la bona imago pri nia bona lingvo
=====================================

Konciza informo aperis en kelkaj esperantaj gazetoj: la 60-a Kongreso de
PEN Internacia en Santiago de Compostella (Galegio, Hispanio) la 10-an de
septembro 1993 akceptis la Esperantan PEN-Centron en sian sinon. Tio

okazis sen UEA, tamen la evento vere meritis suficxe pli grandan atenton,
cxar malantaux la seka informo kasxigxas pasxo, egala al la rekono de
esperanto far Unesko en Montevideo.

PEN Internacia estas fondita en 1921 en Londono kiel monda organizo de
profesiaj verkistoj - poetoj, eseistoj, novelistoj, romanistoj,
dramaturgoj, tradukistoj, kritikistoj, redaktoroj. En 1922 akceptinte la
Katalunan PEN-Centron gxi transiris la etnajn limojn, kaj en la tridekaj
jaroj per la agnosko de la Jida PEN-Centro gxi inkluzivis ankaux
diasporojn. Pri la auxtoritato de de PEN Internacia parolas la fakto, ke
en gxi membras la plej elstaraj reprezentantoj de la nacilingvaj
literaturoj (ankaux Nobel-premiitoj), kaj ties prezidantoj dum jardekoj
estis John Galswothy, Alberto Moravia, Arthur Miller, Heinrich Boll,
Gyorgy Konrad. Nun PEN Internacia estas neneuxtrala organizo, kaj en ties
sino ekzistas kelkaj Centroj de verkistoj en ekzilo. Do, la solidareco
kun kolegoj, al kiuj ne eblas labori libere pro obstakloj politikaj kaj
diskriminaciaj, estas certe unu el la fontoj de la auxtoritato de PEN
Internacia.

La Esperanta PEN-Centro naskigxis antaux du jaroj kaj momente kunigas
dudek unu poetojn, novelistojn, dramaturgojn, kritikistojn, tradukistojn
kaj redaktorojn, kiuj atingis certan gradon de profesieco per siaj
verkoj. Prezidanto de la Esperanta PEN-Centro estas la fekunda hungara
kaj esperanta verkisto Istvan Nemere, kaj vicprezidanto kaj, certe,
motoro de la organizo - Giorgio Silfer - esparanta verkisto kaj
kritikisto.

La akcepto de la Esperanta PEN-Centro en la reton de la 116 kluboj de PEN
Internacia kondukas nin al du konkludoj. La unua - ke esperanto jam havas
karakteron de literatura lingvo. La dua - ke la esperanta literaturo
transiras al sia maturigxo kaj povas ne nur mezuri sin, sed ankaux superi
kvalite nacilingvajn literaturajxojn.

Alirante PEN Internacian, t.e. la kampon kie kreigxas la bona lingvo kaj
la imago pri gxi, la Esperanta PEN-Centro disrompis la miton pri
neuxtraleco rilate la lingvon. Nia esperanta lingva komunumo per tiu
pasxo jam akceptis rolon en la lingva politiko, nian rolon!

Ljubomir Trifoncxovski, Bulgario

*************************************************************************

RECENZOJ
////////

Gxua kaj kleriga vojagxo
========================

Nova esperantisto ne cxiam scias la vojon al la esperanto-komunumo, kaj
ofte kurs- kaj klubgvidantoj ne bone scias montri tiun vojon. Tio estas
unu el la kialoj, pro kiuj perdigxas novaj entuziasmaj esperantistoj.
Povas helpi al ili, kaj al organizantoj de la kluba laboro - nova libro
de Boris Kolker "Vojagxo en Esperano-lando", dedicxita al tiuj, kiuj jam
kontentige posedas la lingvon, sed nur komencas partopreni la
esperantistan vivon.

La libro konsistas el 26 "lecionoj" (kiuj samtempe estas iuj modelaj
klubkunsidoj), kaj al la auxtoro, kiu mem estas eminenta esperantisto,
"helpas" en tio aliaj eminentuloj (L. Zamenhof, G. Waringhien, K.
Kalocsay, E. Privat, J. Wells...), kies tekstoj estas abunde uzataj en la
libro.

Oni povas multon ekscii pri historio, literaturo, stilo de esperanto,
konatigxi kun bone elektitaj beletrajxoj, pecoj pri vivo kaj moroj en
diversaj landoj. Cxiu teksto estas abunde provizita per tre utilaj
komentoj; post cxiu leciono trovigxas ekzercoj por studemuloj, sed
faritaj tute ne dokte-tede, sed tiel, ke la homo gxuu la ekzercadon...

La libro estas kompilita laux la sperto de la kluborganizanto en Rusio,
pro tio gxi enhavas multe da materialoj pri tiu lando, ties aktualajxoj
(iom, bedauxrinde, malnovigxintaj) kaj e-movado. Eble, tia akcento estas
manko por la internacia leganto, tamen spertoj de multjara sukcesa
movadorganizanto nepre utilos sendepende de la lando kaj kontinento.

Do, progresantoj, instruistoj kaj klubgvidantoj, aperis libro nepre utila
kaj bezonata por vi!

Nikolao Gudskov

La libro estas mendebla kontraux 30 NLG cxe la libroservo de UEA aux -
pokvante kun 1/3-a gxis 1/2-a rabato - cxe

Aleksandr Melnikov, pk.393, RUS-344007 Rostov-Don-7, Rusio.

*************************************************************************

AFRIKA AGADO
////////////

La gxojo de neatenditaj aferoj
==============================

Surprizojn dum la festo de Sankta Nikolao mi ne atendis. En mia vilagxeto
en suda Nederlando ne logxas geamikoj kaj miaj infanoj logxas malproksime
kun siaj familioj. Ili ja invitis min veni, sed mi restis hejme, cxar tro
da viglo kaj bruo mi ne povas toleri.

Mi do atendis normalan, trankvilan vesperon. Sed kio okazis!
En la posttagmezo de tiu tago mi auxdis la sonorilon, malfermis la pordon
kaj ekvidis posxtiston, kiu transdonis al mi grandan, pezan pakajxon.
Mirigite mi rigardis gxin. La pakajxo venis el Nigxerio, el la urbeto kie
logxas miaj lernantoj de esperanto.

Mi malfermis la pakajxon kaj...

Junulo, kun kiu mi havis korespondan kontakton dum jam pli ol ok jaroj
kaj kiu fakte farigxis membro de nia familio, kiam tiu vizitis Nigxerion
antaux 2 jaroj, sendis la pakajxon. Jam kelkfoje li skribis, ke li kudros
por ni kostumojn de sia gento. Mi cxiufoje respondis al li, dankante pri
la bela ideo, sed petante ne fari tiel. Mi sciis, kiom tio kostus al li.
Sed nun li efektive sendis plenajn kostumojn por mi, mia filino kaj mia
nepo (ni estis triope en Nigxerio), krome por mia frato kaj unu brito,
kiu estis kun ni. Belaj estis koloroj kaj profesia la kudrado. Kaj
kvazaux tio ne suficxus, li kunsendis du vidbendojn pri la igbo-kulturo,
memorinte mian interesigxon pri gxi.

La larmoj fluis el miaj okuloj, kiam mi pensis pri la peno, zorgoj kaj
amo de tiu juna amiko. Li skribis, ke li almenaux iomete intencas repagi
al mi la dauxran laboradon kaj amikecon, kiun li dum la jaroj ricevis el
Nederlando.

Mi nur povas akcepti la donacon kaj mi gxojas, ke montrigxis denove, ke
ne cxiu afrikano nur petadas kaj postuladas, sed ke multaj el ili alte
taksas nian helpon. Tiu Sankta Nikolao vespero farigxis subite festa
vespero. El malproksima lando amo kaj amikeco venis al mi, tute ne
atendite.

Els Kervers-van Tholen, Nederlando.

*************************************************************************

KONKURSO
////////

INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ
=====================================

6-A TASKFOLIO

   1. Cxu pri, pro, por? La banakvo estas ... mi tro varma.Sxi gxojis ...
      donaco. La amas sxin ... sxia beleco. (3 poentoj)

   2. Kioma horo estas? 8.15. Diru diversmaniere! (3 poentoj)

   3. Skribu almenaux tri virinajn sportbrancxojn! (3 poentoj)

   4. Kion vi bondeziras al via amiko okaze de Pasko? (2 poentoj)

   5. Kion signifas festo? Klarigu esperante! (2 poentoj)

   6. Metu demandojn al la kursivaj frazelementoj!Zamenhof havis tri
      gefilojn.Zamenhof perfekte parolis tri lingvojn. (2 poentoj)

   7. Uzante afiks(oid)ojn faru almenaux sesvortojn el la vortradiko
      patr-! (3 poentoj)

   8. Kie okazos la Tutlanda (Hungaria) EsperantaDeklamkonkurso en
      aprilo? (2 poentoj)

La solvojn sendu gxis la 7-a de marto 1994 al:

Ady Endre Kiserleti Kozepiskola, Esperanto-grupo, Vasut u. 2, H-5720
Sarkad, Hungario.

*************************************************************************

PARTOPRENANTOJ DE LA KONKURSO
=============================

En la internacia konkurso por mezlernejanoj jam partoprenas 66
komencantoj kaj 39 progresintoj. Inter la komencantoj dume la plej bonajn
rezultojn (po 76 poentojn) atingis Auxrora Kenyheczi, Viktoria Csoba kaj
Beata Beres (cxiuj el Gimn. Kossuth, Miskolc, Hungario); inter la
progresintoj Suzanna Droppil (79,5 poentoj; Gimn. Thuri Gy. Varpalota,
Hungario), Emese Kocsis (77,5) kaj Maria Bodolai (76,5 poentoj; ambaux
lastaj el Gimn. Kossuth Gimnazium, Miskolc). En ambaux kategorioj - por
baz- kaj mezlernejanoj - partoprenas lernejanoj el Cxehio, Francio,
Hungario kaj Rumanio.

*************************************************************************

ANONCO
//////

---------------------------------------------------------
Cxina firmao Oriento Ltd. En Polio sercxas kunlaborantojn
en la tuta mondo por kune komerci.
Laborlingvo: Esperanto

Ul. Popiolka 4/5, PL-43-400 Cieszyn, Polio
---------------------------------------------------------

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La mikroeldonejo Pro Esperanto, krom disvastigo de siaj libroj, nun peras
ankaux la librojn de la eldonejoj Gabrielli kaj Fenikso. Katalogo
riceveblas cxe:
Pro esperanto, Pf. 28, A-1014 Wien, Auxstrio.

* * *

Hungara esperantista familio kun du filoj povas longe gastigi
esperantist(in)on, kies gepatra lingvo estas la angla. La adreso:
Andras Somogyi, Rozsa u. 2, H-6768 Baks, Hungario
Tel. +36-62-375037.

* * *

Kie organizi renkontigxon? Se oni havas ideon organizi fakan, kulturan
aux alispecan e-arangxon, sed ne tre bone imagas, kie kaj kion fari,
eblas turni sin al la Esperanto-Centro en Poprad, Slovakio. Gxin
cxirkauxas belega naturo kaj estas cxio preta por restado de
esperantistoj. Ankaux la restadprezoj estas moderaj: 10 USD por unu tago
kun tri mangxoj. Pri la pliaj detaloj skribu al:
Esperanto-Centro, Sobotske namestie, 05801 Poarad, Slovakio.

* * *

Celante diskonigi sian eldonajxon "Almanako Lorenz" Spirita Eldona
Societo F.V. Lorenz (Caixa Postal 3133, BR-20001 Rio de Janeiro,
Brazilio) sendos al petintoj la unuajn numerojn (1981-1984) kontraux unu
respondkupono aux Esperanta literaturajxo.

* * *

Pro manko de tempo mi ne povas utiligi mian ferio-rajton en la urbo
Zalakaros, Hungario. Mi ofertas 4-litan hotelan apartamenton (proksime al
la fama kuracbanejo) en la periodoj 03 - 16.08 kaj 28.09 - 11.10.1994 al
esperantistoj malmultekoste:

Sarolta Sudar, Alisca u. 22. I/3, H-7100 Szekszard, Hungario, tel. +36-
74-318262

* * *

Estraranino de TEJO Lena Lebedeva kaj prezidanto de Rusia Esperantista
Unio Andrej Ananjin kaj geedzigxis en Ivanovo la 21-an de oktobro 1993 .

Ni gratulas!

Esperantista entrepreno el Ukrainio "LIGAS", okupigxanta cxefe (sed ne
nur) pri transportado, sercxas kunlaborajn kontaktojn kun alilandaj
entreprenoj, uzantaj esperanton. Kontaktadreso: Vasilij Grigorenko,
P.k.111, UKR-314100. Poltava, Ukrainio.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

17-jara studento pri sporto, intersxangxi bk. kaj pm.: Bahram
Karimzadach, No 52, Golestan Lane, Ayatullah Kashani Ave., IR-69166
Borujard, Irano.

* * *

Kursanoj - komencantoj kaj progresantoj - inter 26 kaj 65-jaraj, cxefe
instruistoj de Pedagogia Fakultato. Kontaktu ilian profesoron: Karel
Kopecky, Vitcxema 1042, CZ-50346 Trsbechovice p. Or., Cxehio.

* * *

Kun hungara esperantisto, kiu sxatas veturi per biciklo: Nora  Seres, H-
5905 Oroshaza (Szentetornya), Kis-koz 5, Hungario.

* * *

25-jara publicisto kaj muzikisto: Goncalves Cumha, Trv. S. Judas Tadeu 96
Ipiranga, BR-14085-480 Ribeirao Preto Sao Paulo, Brazilio.

* * *

17-jara studentino: Glauce Renee da Silva, Rua Washington Luiz 780 Vila
Tamandare, BR-14085-190 Ribeirao Preto Sao Paulo, Brazilio.

* * *

45-jara oficistino kaj dommastrino: Maria Aparecida Malaco de Oliviera,
Rua Antonio Pagano 113, BR-140915-500 Ribeirao Preto Sao Paulo, Brazilio.

* * *

7-9-jaraj gelernantoj (la instruisto - s-ro Sjaak Jansen) kun samagxaj
infanoj aux klasoj tutmonde: "Talento" lernejo, 2-a klaso, Pf.
102, H-2041 Budaors, Hungario.

* * *

27-jara komencanto por perfektigi e-sciojn per korespondado kun
geesperantistoj tutmonde, sed speciale kun hungaraj junulinoj: Kemal
Orouche, P.k.161, TR-44201 Malatya, Turkio.

* * *

Anoj de la esoterisma esperanto-grupo, studanta teorion de Gxual Khula,
kun samideanoj el la tuta mondo (respondo garantiata):
Esoterisma E-grupo, P.k. 264, RUS-354000, Socxi-54, Rusio.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Per klopodoj de unu persono
===========================

Ekde 16-a de marto 1986, do jam preskaux 8 jarojn, mi elsendas la
programon Esperanto en radio pere de  Radio Klara Sendependa, 2 kw,
FM 102,6 MHz, cxiumarde dum la tuta jaro de la 16-a gxis la 17-a
horo.

Mi estas la sola redaktoro kaj parolisto de la programo antaux la
mikrofono por elsendi gxin. La programo havas tri partojn: historio de
esperanto, kurso de esperanto kaj esperantaj noticoj. Mi amuzas la
programon pere de internaciaj esperantaj kanzonoj el diversaj landoj.

Felix Navarro Clemente,

Calixto III, 36, E-46008 Valencia, Hispanio.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI,
Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor