Eventoj n-ro 0026, 2/marto - '93, retposxta versio
***************************************************
ENHAVO
//////
Titolpagxe: - Ni sercxas kunlaborantojn !
- ECx SUPERLINGVO BEZONAS FAKVORTAROJN
- La nuntempa Hispanio, lando de etnaj liberecoj
Organizaj demandoj: - Al Joachin Werdin
Faka aplikado: - AGADO DE AIS EN 1992
Esperanto aplikata: - Esperanto-banko
- INTERNACIISTO - en nova kvalito!
- Monda Merkato
- Auxto-turisma vortareto
Arangxoj: - 41-a Kongreso de ELNA
- Mi ne estas orgojla!
- Arta semajno '93
- Urboj por vivi 1993
- Brita kaj Skota kongreso
- Arangxo por artistoj
- pri sxangxoj en la IJK-kondicxoj
Movado: - La sxtata lingvopolitiko kaj esperanto
- E-libroj en nemovada vendeja reto
- Gresillon 40-jara!
- Novaj sxangxoj cxe Bulgara Esperanto-Asocio
Alvoko: - Arkivo pri Ivo Lapenna
- Pupteatra Internacia Festivalo
Por via notlibro: - ***
ILEI: - Albana grupo en IMS
- Pedagogia kalendaro
Revuoj, gazetoj: - *
Hungara angulo: - ***
Lingvo: - Pri nenormala vortordo en esperanto
- Historia Nancio
- Komenio kaj...
Esperanto en radio: - Parolas Varsovio...
- Korekto
Anoncetoj: - ***
Interese: - La origino de la idiomajxo "krokodili"
Korespondi deziras: - ***
Konkurso: - Internacia konkurso por lernejanoj
*************************************************************************
TITOLPAGxE
//////////
Ni sercxas kunlaborantojn !
===========================
Jam gxis nun ni volis prezenti nian movadon de multaj flankoj,
sed certe ni havas ankoraux multajn mankojn. Por plibonigi la
gazeton ni volonte havus vian kontribuon, do ni sercxas
konstantajn kunlaborantojn, regulajn korespondantojn, kiuj
helpus en la kompilo de la gazeto en la sekvaj terenoj:
Raportoj
--------
Pri la agado de lokaj/landaj asocioj kompetentas ties aktivuloj.
Por diskonigi eventojn aux la funkciadon de iu organizo, ni
volonte akceptus viajn raportojn, informojn. (Cxu veras, ke la
movado ne disfalis en Bulgario, Hungario, Polio? Cxu vera ELNA
estas la plej bone funkcianta Landa Asocio?... ktp.)
Lokaj bultenoj, revuoj
----------------------
Nia datumbazo enhavas informojn pri 128 e-periodajxoj, sed laux
la gxisnunaj spertoj la nombron de ekzistantaj bultenoj,
periodajxoj ni taksas cx. 3-4-oblo de tio. En ili aperas multaj
interesaj artikoloj, sed pro la limigita eldonkvanto kaj loka
distribuo tiuj artikoloj ne atingas la internacian publikon.
Sendu viajn lokajn, regionajn bultenojn al ni, ke ni povu
eventuale cxerpi el ili!
Aplikado
--------
Multaj homoj jam uzas aux pretas uzi e-on. Se vi ekhavas
tiuteman informon (laboreja uzo, ekstermovada apliko, agado de
fakaj rondoj, asocioj) - faru informan artikolon. Por ke gxi
estu konata ankaux por aliaj. Ofte okazas, ke Vi "auxdos nur
ion" - kaj Vi devos gxin postcxasi la aferon por scii pri gxi
pli detale.
Artikoloj
---------
Se vi legas iun interesan artikolon, kio iel rilatas al nia
profilo, sendu kopion al ni. Krom la gxeneralaj temoj aparte
interesus nin la bazaj, resumaj informoj pri iu organizo,
artikoloj pri historio de nia komunumo, mallongaj materialoj por
la rubriko "Kulturo", intervjuoj kun internacie konataj
esperantistoj, - kaj interesajxoj, kiuj havas ligon al
esperanto!
Kiel fari?
----------
Cxe sendotaj materialoj bv. atenti, ke ili estu interesaj por
internacia legantaro. Konsideru la kutiman amplekson (!!!) por
unuopaj artikoloj, kaj la neuxtralan, informan stilon! Ne
forgesu nepre aldoni kontakt-adreson, la fonton de informoj, kaj
ilustrajxojn (prefere nigra-blankajn).
Se eble, klopodu redakti la sendotan materialon, tio ja multege
plirapidigas la aperon! (Ni jam ricevis 20 pagxan "koncizan"
artikolon, el kio ni devis fari unukolumnan...) Vi sciu, ke 1
tajpita pagxo egalas al 1 kolumna artikolo!
Ni tre gxojus, se ni povus saluti vin inter niaj regulaj
kunlaborantoj, korespondantoj, ja ni volas, ke EVENTOJ estu tia,
kia la legantoj sxatas gxin!
Szilvasi Laszlo
***********************************************************
ECx SUPERLINGVO BEZONAS FAKVORTAROJN
====================================
En Eventoj No. 22 aperis artikolo de Euxgene de Zilah
"Superlingvo", pruvanta, ke ecx sen enlibrigitaj fakvortaroj
esperanto estas suficxe ricxa por servi kiel lingvo internacia,
cxar kiel superlingvo gxi kapablas pere de la 15a regulo
alproprigi al si cxiujn bezonatajn terminojn el la mondlingvoj.
La argumentado povas erarigi esperantistojn, ke esperanto
fakvortarojn ne bezonas. Cxefe cxe propagandistoj, kies cxefa
propagandilo estas minimum-vortareto, minacas dangxero de tia
kompreno de la artikolo. Sed la 15-a regulo validas jam pli ol
100 jarojn kaj se gxi estus suficxa, esperanto jam delonge estus
parolata ne nur cxe UN.
La aplikado de la 15-a regulo estas potenciala eblo, sed en la
praktiko gxi renkontas multajn problemojn. Kiu enkondukas laux
gxi novan esprimon, estas tuj kutime atakata, ke li enkondukis
senutilan neologismon. Plie, la terminoj en la unuopaj
mondlingvoj ne estas identaj, kaj ilia esperantigo donas
difirencajn rezultojn. Ekzemple: "aldonvalora impostotakso de
aldonita valoro - imposto super kreskinta valoro" ktp. La faka
lingvo bezonas unun el la variantoj elekti, normigi kaj fiksi.
Cxe plantoj kaj animaloj ne cxiuj estas tireblaj el la latina,
ekzemple, "hundo" (Canis familiaris) aux "gufo" (Bubo bubo).
Esperanto vere ne bezonas vortaron kun milionaj da plantoj kaj
animaloj, sed gxi bezonas principon, kiel la latinajn sciencajn
nomojn esperantigi, kaj fakvortaron de la plej gravaj organismoj
kiel modelan ekzemplon de tia principo. Sed gxuste pri la
principo la biologoj-esperantistoj gxis nun ne kapablas
interkonsentigxi. Unuj volas konservi la binaran (duvortan)
sistemon kiel en la latina, aliaj tion opinias senutila.
Ekzemple, la birdon, nomatan latine Erithakus rubekula unuj
tradukas kiel "rugxgorgulo", aliaj volas havi nomon Eritako
rubekula" aux "Eritako rugxgorgxa". Kaj ekzistas Nova Biologia
Nomenklaturo, kiu volas enkonduki tute propran sistemon. Kaj ecx
se la esperantigo kauxzus neniajn problemojn, kian sencon havus
unue ellerni mondlingvojn por povi apliki esperanton?
La plej granda problemo kun enkondukado de esperanto estas, ke
gxian uzadon ne eblas ordoni. Esperanto ne estas religio, ne
eblas persekuti herezulojn, kiuj ne akceptas gxin. Ni devas
prezenti esperanton tiamaniere, ke la homoj mem deziru gxin
lerni kaj apliki. Niaj propagandistoj, kiuj mem ne scias la
lingvon utiligi, cxar ili ellernis la fundamentajn regulojn de
la lingvo kaj preferas persvadi aliajn personojn, ke ili lernu
kaj uzu esperanton, apenaux vekas tian deziron.
Ni devas ankaux kompreni homon, kiu longan tempon dedicxis al
studado, ekzemple, de la angla, kiu elspezis multan monon por
acxeti grandajn gxeneralajn kaj fakajn vortarojn kaj kiu bezonas
legi aktualajn informojn pri sia fako, kiuj aperas en la angla,
kiu per la angla kapablas interkomprenigxi kun siaj samfakuloj,
kiujn emociojn vekos en li la postulo, ke li rezignu pri cxio
cxi kaj lernu anstataux tio alian lingvon?
Kaj ecx se ni proponos esperanton ne kiel anstatauxigon, sed nur
kiel kompletigon de la mondlingvoj, kion ni povos proponi, se
homoj demandos nin pri fakvortaroj kaj fakgazetoj, de sia fako?
La klarigo, ke esperanto kiel superlingvo ne bezonas tiajn
vortarojn kaj gazetojn, cxar gxi havas potencialan eblon preni
cxion el la mondlingvoj, apenaux iun kontentigus kaj apenaux
vekos sopiron esperantistigxi.
Neniu homo scias la tutan vortprovizon de sia gepatra lingvo,
sed gxuste pro tio necesas grandaj vortaroj, en kiuj troveblas
tio, kio mankas en la kapo. Des pli necesaj estas tiaj vortaroj
cxe lingvo fremda. Esperanto nun efektive havas grandegan
vortprovizon kaj helpe de sia deriva sistemo gxi povas superi
ecx la naciajn lingvojn, sed la vorta trezoro devas esti
enlibrigita, aliel gxi kvazaux ne ekzistus. Kleraj fakuloj-
esperantistoj eble povas labori sen tiaj vortaroj. Sed plej
multajn fakulojn ankoraux necesas konvinki. Kaj tio per
posxvortaroj ne eblas. Cetere, se la fakuloj-esperantistoj jam
efektive uzus esperanton en siaj fakoj kaj ne nur parolus pri
eblo de uzado, la pozicio de esperanto inter la mondlingvoj
estus nun tute alia.
La artikolo de s-ro Zilah kuragxigas esperantistojn, sed gxi
samtempe povus dormigi ilin sur rozoj. Ellabori fakvortaron
estas terure pena laboro, dum teorie klarigi al si, ke esperanto
tian vortaron ne bezonas, estas multe pli facile kaj oportune.
Subteni la naturan mallaboremon de niaj samideanoj (same, kiel
cxe aliaj homoj) povus esti mortige dangxere por nia movado.
Miroslav Malovec, Cxehxio
*************************************************************************
La nuntempa Hispanio, lando de etnaj liberecoj
==============================================
-------------------------------------------------------
En "Eventoj" No. 17 estis aperigita "Rezolucio de IKEL"
(Internacia Komitato por Etnaj Libereco), en kiu estis
menciita Hispana Esperanto-Federacio (HEF). Sube estas
mallongigita reago de la prezidanto de HEF. La letero
esprimas lian opinion ne kiel prezidanto de HEF sed
kiel simpla civitano.
-------------------------------------------------------
En Hispanio (fakte, en Iberio), ekzistas tri cxefaj etnoj: la
cigana (sola senteritoria), la vaska (= euxska - La red.) kaj
latinida. En la latinida ekzistas subetnoj, kaj ecx sub-sub-
etnoj la galega (al kiu mi apartenas), portugala (iuj kunigas
ambaux en la solan galega-portugalan), kastilia, andaluza,
valencia, kataluna (iuj transiras jam al politikaj kaj regaj
aferoj, kaj parolas pri la "katalunaj landoj", tien inkluzivante
i.a. ankaux Valencion), ktp.
Hispanio tre frue igxis centrisma aux preskaux centrisma sxtato.
Ni emfazu, ke jam ekde la civila milito 1936-1939, kaj tra la
40jara Franko-diktatorado, la malagnosko kaj persekutado de
etnaj rajtoj igxis strukturiga ero de la sxtato.
Kiel ajn estu, ni hispanoj restas dauxre surprizitaj, ke kvankam
tra malfaciloj, ni sukcesis pace transiri de la diktatora
strukturo en tiun nunan, plene demokratian. Kaj unu el la plej
honorindaj el la novaj atingoj ja estas, ke etnaj liberecoj ne
nur akiris legxajn vivorajtojn, sed ankaux faktan kaj viglan
vivon politikan. La lingvo kastila (antonomazie "hispana") estas
oficiala en la tuta sxtato; krome, same oficialaj en la kvar
respektivaj komunumoj estas la galega, kataluna, valencia kaj
vaska.
Kompreneble, ne cxiuj hispanoj estas egale kontentaj pri la nuna
situacio, kaj tre ofte apudpordaj najbaroj akre divergxas inter
si, cxu oni devas reveni al la centrisma sxtato kun la hispana
sole oficiala, aux cxu oni devas veni al sendependigxo kaj
ekskluziva uzado de propra, denaska lingvo nekastila. Ja ankaux
multaj indiferentas pri tiaj aferoj, kaj ankaux multaj egale
bone kaj decide vivas sur cxiuj niveloj, ecx ilin miksante laux
tute natura vojo. (Al tiu cxi lasta situacio sxuldigxas
miaopinie la fakto, pri kiu IKEL postulas ke oni uzu nur
Vale`ncia, Joan, kaj ne Valencia, Juan, aux ke oni ilin miksu
laux la propra persona inercio).
Cetere, en la lastaj jardekoj akumuligxas novaj faktoj, tiel ke
etnismaj aferoj ja plu restas egale gravaj kaj esencaj, tamen
ilia fakta enhavo varias laux rapido apenaux mastrebla. La irado
de etnaj aferoj en Hispanio provizas, mi esperas, ekrigardon
objektivan al cxiu volanta scii, ecx se la situacio lin ne
kontentigas (cetere, mi mem ne kontentas pri gxi).
Tial, en mia kvalito de galega hispano, kiel ankaux de uzanto de
esperanto kaj leganto de Eventoj, mi pensas, ke mi rajtas min
turni jene al IKEL:
- IKEL devas publike agnoski, ke la nuntempa Hispanio estas
lando de etnaj liberecoj. Se gxi tion ne faros, mi pensos, ke
tio pruvos, ke la terminojn etnaj kaj liberecoj gxi uzas kun
nepropraj senco kaj celo - eventuale ecx kun celo kaj senco
aprobindaj, sed cxiukaze kun trompo de aliuloj. (Mi aldonu, ke
mi ne sukcesis sciigxi, kies Komitato gxi estas).
- La prizona krado per kiu IKEL emblemas, en rilato al Hispanio
povas esti jen nur ofenda, jen nur minaca al tiuj, kiuj ne
samopinias kun IKEL.
- La teksto de la rezolucio estas en si mem apokalipsa kaj
pamfleta, ordonema. Tia tono ne estas adekvata por konvinki
homojn, kiuj ne samopinias kun la rezolucio.
Antonio Alonso Nunez, Hispanio
*************************************************************************
ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////
---------------------------------------------------------
En la numeroj oktobro (1) kaj (2) aperis artikoloj de
Joachim Werdin pri la neceso plibonigi la agadon de UEA,
inkluzive la kunrilatajn financajn aferojn. Jen letero
de J. L. Texier eksa estrarano de UEA adresite al Werdin:
---------------------------------------------------------
Al Joachin Werdin
=================
Estimata amiko,
mi ne estas malferma, malgraux ekaj tikloj, al viaj financaj
esploroj pri UEA. Cxu vi povas detaligi viajn aluditajn
manierojn bonigi financan situacion de UEA: vi ne volis tedi
legantojn kun ciferoj, sed versxajne ilin volonte provizos al
mi.
1) Cxu vi studis proceduron por statute sxangxi UEA al mone
profitanta asocio (laux la sxangxeblaj statusoj de asocioj de
la nova Okcidenta Euxropo)?
2) Kiun procenton, kaj valoron vi uzus de banka mono de UEA por
investi en evoluigon de profitigaj entreprenoj? Cxu vi
kalkulis kiom multajn jarojn oni devas lasi cxe ili gxis la
unua profito? (Kaj dume la kapitalo dormas!) Do ekuzo en
komercaj celoj ktp... eblos nur poste. Kaj eble vi pensis pri
la veraj nunaj riskoj ecx cxe lauxdire plej bonaj firmaoj
(Maxwell, Philips)?
3) Kiom kostus en Nederlando fakulo pri profitiga entrepreno
gxis li/sxi per gajnoj kompensus sian kompetentecon? Ecx se
li poste estos pagita maklerajxe, cxu li estus komence
trovebla sen iu normala salajro? (laux mi la minimuma estus
tiu nuna de gxenerala direktoro). Mi parolas pri sperto, mi
estis 30 jarojn en komerco, kaj finis lastajn dek jarojn kiel
komerca vendodirektoro... kaj kompetentis pri la bugxeta
vendosumo de pli ol du milionoj da dolaroj jare. Kie vi
trejnigxis por prezenti vian planon?
4) Kiom kostus dungota homo, kiu zorgus pri akcioj, obligacioj
ktp.? Cxu eblas trovi kompetentan homon el la volontuloj (do
studentoj, senlaboruloj aux emeritoj)...? Cxu vi konas "la"
esperantiston kiu povus trejni financocele tian
ekstermerkatan volontulon?
5) Cxu vi postulos, ke esperantistoj montru sian salajrofolion
al UEA? Facilas paroli pri la ridinde malaltaj kotizoj el via
lando, for de la kapitalisma sistemo. Eble vi sugestas, ke
kreigxu subvencia sistemo? Nia kuranta kotizo al UEA valoras
du tagajn salajrojn de simpla salajrulo, kotizo (sen vojagxo
ktp.) por UK ankaux prenas du tagojn da salajro... kaj vi plu
forgesas, ke la vivo ankaux cxe ni ne cxiam facilas, ke luado
de domo, edukado de infanoj, elspezoj por sociala asekuro
havas kostojn; ke baldaux kiel ajn ni estos impostitaj por
kompensi detruigxon de la komunisma sistemo... Do, ne
fantaziu, aux donu ciferojn por pruvi vian aserton (des pli,
ke la kotizo cxe UEA estas jam pli malalta por nericxaj
landoj). Kiom da monatoj aux jaroj vi mem vivtenis vin sen
subvencioj en nia okcidento?
6) Cxu vi povas doni ekzemplojn de tiuj profitdonaj pagendaj
servoj, ecx pere de la delegitoj... kiuj sumoj estu
enplektitaj, ke tio havu signifon en la tuta sistemo?
Versxajne vi jam pripensis?
7) Via lasta paragrafo estas iom obskura... Vendi librojn jam
faras esperanto-servoj, kaj la averagxa merkato estas nur po
mil aux dumil ekzempleroj. La vendo de informoj, kaj
informiloj, ha, kial ne! Sed kiajn, kaj al kiuj homoj? Kiun
merkaton vi celas; en kiaj profesioj, el kiuj landoj... kiun
sumon pretas pagi homoj simple por informoj per uzo de
Esperanto? Kiaj informoj haveblas pere de esperanto malpli
koste ol sen gxi? Miaj sxancaj gekolegoj konfirmus, ke mi
sercxas ideojn pri tio de jaroj, kaj gxis nun ne trovis en
Francio unu nuran solidan firmaon, kiu ecx konsentus diskuti
pri partnereco. Via sperto interesas min, ecx ekstere de UEA-
kadro. Mi gxojos uzi el via sperto.
Mi ne spertus gvidi UEA finance, vi kandidatigxas. Almenaux unue
malkasxu la mankojn kiuj aperas en via kritiko.
Plej sincere via
Jean Louis Texier,
vic-prezidanto de U.F.E
*************************************************************************
FAKA APLIKADO
/////////////
AGADO DE AIS EN 1992
====================
Por la Akademio la jaro komencigxis en Moskvo, kie okazis la
unua Rusa AIS-sesio. Dum gxi estis proklamata fondo de rusia
filio de AIS (Asocio subtena de la Akademio Internacia de la
Sciencoj San Marino - AsAIS), kiun la Rusia Ministerio pri Juraj
Aferoj agnoskis kun cxiuj akademiaj rajtoj.
Printempe (tuj post la fermo de la internacia Comenius-kongreso,
de kiu AIS kunorganizis unu sekcion) ni inauxguris sukcesan
provsesion en Praha, okaze de la 400jara naskigxdato de
Comenius. Gxin povos sekvi inauxguro de nia Cxeha filio, laux la
kunlaborkontrakto kun la Karla Universitato.
Post SUS-11 en San Marino, okazis dua, malgranda studadsesio en
Karla Universitato. Antauxe AIS pere de mi kunorganizis en
Veliko Tarnovo (Bulgario) la dekan someran Universitaton; tuj
sekve mi estis gasto de la Pedagogia Instituto de Vraca, kun kiu
subskribis kunlaborkontrakton. Gxin intertempe aprobis la
decidrajtaj instancoj de ambaux flankoj.
Nia situacio en nia sideja lando mem, en San Marino,
plifirmigxis pro la translokigo de Senatano Prof. R. Sachs al
San Marino, kie li rolas kiel direktoro de nia tiea sidejo.
Aperis la eldono 1992-1995 de la aktualigita, enhave kaj
tipografie multe pliperfektigita "Internacia Sciencista
Dokumentaro" (kolekto de AIS-labordokumentoj) kun stato je
1992.06.01, kiun ni jam sendis al cxiuj subtenaj membroj. (gxi
estas havebla kontraux 30 DEM).
Meze de novembro ni okazigis kun la Euxropa Klubo pere de nia
AIS-Instituto pri Kibernetiko Paderborn/Praha la Pragan-
Paderbornan novembran renkontigxon, dum kiu estis (1) ekplanita
internacia kunlaborprojekto pri Lingvo-Orientiga Instruado
(komenco: septembro 1993), espereble subtenota fare de Euxropa
Fonduso kaj (2) por la publikajxoj de AIS estis fondita eldoneja
grupo "Akademia Libroservo", kies unua libro estas 1140-pagxa,
plejgrandparte germanlingva kaj ILa (=esperantlingva - Red.)
kolekto "Kybarnetische Padagogik/Klerigkibernetiko", konsistanta
el publikajxoj de aux kun mi, aperigitaj en revuoj aux
kongreslibroj inter 1973 kaj 1992 (60 DEM cxe Instiut fur
Kybernetik).
Prof. Helmar Frank
laux la Jarfina Cirkulero al AIS-anoj.
*************************************************************************
ESPERANTO APLIKATA
//////////////////
--------------------------------------------------------------
Mi legis la ideojn de Werdin. Ankaux mi pensas, ke Esperantujo
bezonas entreprenojn por dauxre funkcii. Sed mi opinias, ke ne
estas la tasko de UEA ekfunkciigi entreprenojn. La entreprenoj
devas esti sendependaj kaj memrespondecaj. Sed la ekigo de
entreprenoj malfacilas, cxar mankas funkcianta kapital-merkato
en Esperantujo. Ni bezonas bankon, kiu kolektas monon de
esperantistoj (kaj de aliaj) kaj pruntedonas tian monon al
entreprenemuloj. Nur tiamaniere povas ekfunkcii multaj
entreprenoj.
--------------------------------------------------------------
Esperanto-banko
===============
Dum la pasintaj du aux tri jaroj mi ofte legis kaj auxdis pri la
ideo disvastigi Esperanton helpe de entreprenoj. La entreprenoj,
kiuj laborus profitcele, havas pli da mono ol komunutilaj
asocioj. Sed la ekigo de entreprenoj ne povas funkcii, cxar plej
ofte mankas al (ofte entreprenemaj) esperantistoj la necesa
mono. Ankaux ekstere de Esperantujo la (estontaj) entreprenistoj
ofte renkontas la saman problemon. Sed ili povas ricevi monon de
bankoj. Esperantistoj plej ofte ne povas ricevi tian krediton
por realigi siajn projektojn, cxar "seriozaj" bankistoj plej
ofte pensas, ke esperanto estas idealo, kiu ne tauxgas por fari
profiton.
La verduloj (= ekologiistoj) en Germanio estis, antaux kelkaj
jaroj en simila situacio: ili havis bonajn ideojn, sed ne
suficxis la propra mono por realigi ilin. La bankoj ne donis al
ili krediton, cxar la ekologiaj entreprenoj estis malpli
profitaj ol la aliaj. La verduloj trovis la solvon: ili fondis
propran bankon, la Okobank. Tiu banko kolektas monon cxefe de
verduloj kaj donas kreditojn ne al cxiuj, sed nur al tiuj, kiu
planas entreprenon kun "verdaj" celoj. (Germanlingva priskribo
de Okobank estas havebla cxe: "Gemeinschaft zur Forderung
Menschen- und Umweltfreundlicher Technologie (GeMUTe.V.),
Uferstr. 4, DW-3550 Marburg/Lahn kontraux 7 DEM, ISBN
3-926385-99-5).
Esperantistoj povus solvi la problemon sammaniere. Ili povus
krei bankon por esperantistoj. La taskoj de la banko povus esti
la jenaj:
- kolekti monon de esperantistoj (kaj aliaj) kaj doni kreditojn
nur al entreprenoj, kiuj disvastigas esperanton.
- oferti gxir-kontojn al esperantistoj, privatuloj kaj
entreprenoj, simile al UEA-kontoj, sed kun la eblecoj de
normalaj bankaj gxir-kontoj (dispo-kredito, cxekoj ktp).
- peradi riskokapitalon: sercxi kapitalon por riskaj entreprenoj
en Esperantujo.
Kion, estimataj legantoj de Eventoj, vi pensas pri la ideo krei
E-bankon? Mi tre sxatus ricevi viajn proponojn, kritikojn.
Alfred Schubert,
PF. 1539, DW-8120 Weilheim, Germanio.
*************************************************************************
INTERNACIISTO - en nova kvalito!
================================
"Internaciisto" estas la organo de Kolektivo Esperantista
Komunista, KEK.
La redaktajn laborojn ekde januaro de la gxisnuna auxstra redaktoro
Franz Schick transprenis Luis Serrano Perez, do la cxi jara unua
numero jam aperis en Hispanio. Samtempe kvalite sxangxigxis,
plibonigxis ankaux la ekstera aspekto de la revuo, ja gxi estas
presata sur luksan, brilan paperon.
La gazeto okupigxas pri nemovadaj temoj, gxi traktas sociajn
problemojn, fenomenojn el sia vidpunkto.
Provekzempleron sendas la redaktoro:
Luis Serrano Perez,
Font Nova 32, E-08202 Sabadell, Hispanio.
Telefakso: +34-93-7836511
*************************************************************************
Monda Merkato
=============
Aperis la cxi-jara unua numero de la reklam- kaj anoncgazeto
"Monda Merkato".
De la komenca 8 pagxa, tajpita bulteneto gxi kreskis al la nune
20 pagxa, kompostita kaj presita vera gazeto, distribuata en 90
landoj, kaj havanta ankaux nacilingvajn eldonojn.
Pro la postulata granda laboro, gxia eldonanto Alfred Schubert
decidis apartigi gxin de sia gxisnuna entrepreno "Linguistisches
Bureau" kaj eldoni gxin en propra jura formo. En la fondota nova
firmao ankaux aliaj esperantistoj povas esti kunposedantoj, aux
povas prunti monon kontraux interezo.
Ekde 1993 la jarabono (4 numeroj) kostas 10 germanajn markojn,
unuopaj numeroj kostas 3 markojn aux 3 respondkuponojn.
Provekzemplerojn (3 IRK) kaj detalojn pri la investo petu cxe:
Alfred Schubert
Pf. 1539. DW-8120 Weilheim, Germanio
*************************************************************************
Auxto-turisma vortareto
=======================
Seslingva (esperanta, hispana, germana, angla, itala, franca)
auxto-turisma vortareto estas mendebla kontraux 10 USD aux
samvaloraj IRK-oj. Orienteuxropanoj havas 50%-an rabaton.
Por plua laboro ni sercxas tradukemulojn al aliaj lingvoj, kaj
ankaux perantojn.
Agentejo Sortimento
Pf.138. H-6100 Kiskunfalgyhaza, Hungario.
*************************************************************************
ARANGxOJ
////////
Nordamerika Kongreso
41-a Kongreso de ELNA
=====================
La 41-a kongreso de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko)
okazos cxe la Universitato de Hardford, en la usona sxtato
Connecticut inter Novjorko kaj Bostono, de la 17-a gxis la 20-a
de julio 1993.
Antaux la kongreso de la 12-a gxis la 17-a de julio samloke
okazos la someraj universitataj kursoj de esperanto, kio
faciligos la partoprenon en ambaux arangxoj.
Indas mencii, ke la rektoro de la universitato estas d-ro
Humphrey Tonkin, eksprezidanto de UEA, kaj ke lastsomere unu el
la instruistoj de la kursoj estis la nuna prezidanto de UEA d-ro
John Wells.
Pri la kongreso petu informojn de:
ELNA, P.O.Box 1129,
CA 94530 El Cerrito, Usono
Tel.: +1-510-6530998.
Pri kursoj informigxu cxe:
s-ino Hilda Grossman,
Universitato de Hunford,
200 Bloomfield Avenue, CT 06117, Usono
Tel.: +1-203-7684401 aux +1-800-2344412.
Rim: ELNA estas unu el la plej bonfamaj E-organizoj, kiu zorgeme
kaj precize plenumas la taskojn. ELNA estas unu el tiuj
malmultaj organizoj, kiuj uzas multajn marketikajn elementojn
kaj teknikojn en sia laboro (ecx eble la plej multajn...), do
partopreno en gxia kongreso certe estus utila ankaux por
euxropaj aktivuloj, se ili havas la eblecon por alvojagxi. La
red.
*************************************************************************
Mi ne estas orgojla!
====================
--------------------------------------------------------
Reage al la artikolo de EVENTOJ februaro(2)-93, pagxo 3:
"Fari, sed ne tiel".
--------------------------------------------------------
...Se mi bone komprenis la koncizajn vortojn de via artikolo,
vin ne provokis aux ofendis la temo, sed aux tio, ke cxehoj
sondadas la bavarajn rubajxejojn por utilajxoj aux tio, ke el
mia perspektivo ekzistas sxtatoj similaj al Pollando. Origine ni
planis renkonton de cxehoj kaj germanoj. Cxar ni konscias, ke
situacio simila al tiu cxe la limo inter Germanio kaj Cxehio
ekzistas ankaux cxe la pola-germana limo kaj cxe aliaj limoj, ni
ne volis aparte inviti polojn kaj homojn el similaj sxtatoj en
tiu senco.
...Mia kulpo (mi transprenis la taskon skribi la inviton) do
sxajne konsistas en tio, ke mi tro lakone esprimis cxion per
"Pollando kaj similaj sxtatoj". Tamen, kiel vi gxuste rimarkis,
mi ne kapablis nek volis distingi cxiujn partoprenontojn laux la
ekonomia stato de ilia sxtato kaj de ili mem, kaj laux la situo
de ilia lando al la germana aux alia limo. Se do mi ofendis vin
aux alian homon, pardonu al mi, versxajne estis miskompreno.
V.D.
(kun plena nomo kaj adreso)
*************************************************************************
Arta semajno '93
================
17-24 majo, 1993.
Siatempe en GDR okazis la Artaj semajnoj - sukcesaj arangxoj,
kiuj cxesis kune kun GDR. Nun esperantistoj en Brandenburg
renaskas la tradicion de tiu fama arta metiejo.
En la programo funkcios la sekvaj laborgrupoj: koruso, orkestro,
popolaj dancoj, teatro, pupteatro, fotografado, pentrado,
literaturo/tradukoj, gazetfarado... kaj, krome diversaj distraj
eroj.
Partoprenkotizoj: de 50 gxis 150 DEM.
Informoj kaj aligxoj cxe:
Esperanto-Jugend,
HdJ Berliner str. 49, D-O-1560 Potsdam
*************************************************************************
Seminario pri urboplanado
Urboj por vivi 1993
===================
La dua faka seminario pri tiu cxi temo okazos la 18an - 24an de
julio 1993 en Berlino, en princa cxas-kastelo Glienicke.
Invitataj estas cxefe eksterlandaj gejunuloj, fakuloj kaj
interesigxantoj pri la temo. Krom la pritemaj diskutoj okazos
ekskursoj, ludoj kaj rokkoncerto de PERSONE! Atentu! Nombro de
partoprenontoj estas limigita al 30! (Rapidu aligxi por certigi
al vi lokon!)
Partoprenkotizo: de 100 gxis 200 DEM.
Pluaj informoj cxe:
GEJ, "Urboj por vivi",
Unter den Linden 38, DO-1086 Berlin, Germanio.
Fax: +49-30-20340543.
*************************************************************************
Brita kaj Skota kongreso
========================
La 77-a brita kaj 88-a skota Kongreso(j) de Esperanto okazos 28an
gxis 31an de majo 1993 en Bell College of Technology, Hamilton,
Strathclyde, Skotlando.
La partoprenontojn atendas ricxa interesa programo kun
kontribuoj de Claude Piron, William Auld, Marjorie Boulton,
Geoffrey Greatex ka.
Interesigxantoj informigxu cxe;
S-ino Jean Bisset
47 Airbles Crescent,
Motherwell, MLI 3AP, Britio.
Tel. +44-0698-263199.
*************************************************************************
Arangxo por artistoj
====================
Pola Esperanto-Asocio, filio en Lodzo, organizas arangxon por
desegnistoj, akvarelistoj, fotografistoj.
Dato: inter la 5-a kaj la 12-a de junio 1993. Temo: Esperantaj renkontigxoj kun
la secesio.
En la malnova Lodzo estas unikaj objektoj por la krea inspiro!
La organizantoj certigas senpagajn tranoktadon kun matenmangxo
cxe lodzaj esperantistoj (lauxdezire eblas elekti ankaux
hotelon, aparte pagendan).
Pli detalajn informojn petu cxe:
PEA, Filio en Lodzo,
ul. Moniuzski 5. skr. poczt. 337, PL-90950 Lodz, Polio.
Tel. +48-42-326503.
*************************************************************************
KOMUNIKO DE TEJO
pri sxangxoj en la IJK-kondicxoj
================================
Ni bedauxras, ke ni devas denove anonci sxancojn en la
aligxkondicxoj de la IJK en Vraca - sed aliflanke tiuj sxangxoj
estas favoraj por vi. Parte la sxangxoj signifas, ke ni revenas
al la antauxa situacio. Ni sincere pardonpetas pro la konfuzoj:
kulpas eraro flanke de TEJO, lige al komunikaj problemoj inter
Nederlando kaj Bulgario.
- La sxangxitaj kondicxoj validaj por cxiuj aligxintoj kaj
aligxontoj, estas:
- Aligxintoj el la "B-landoj" en la kategorioj B kaj C gxuas
rabaton de 30 USD.
- Cxiuj individuaj membroj de TEJO gxuas rabaton de 15 USD.
Aligxintoj el la "B-landoj" povas aligxi per antauxpago de
minimume la duono de la kotizo, sed ili devas nepre konfirmi
sian aligxon gxis la 30-a de junio 1993.
- La aligxo kaj antauxpago transdoneblas al alia persono (kun
algxustigo laux agxo, lando, kategorio kaj TEJO-membreco).
Se restas demandoj, bv. turni vin al la LKK en Vraca: pk. 26,
BG-3000 Vraca, Bulgario.
Saskia Idzerda,
prezidanto de TEJO
Rim.: "B-landoj" (laux la UK-difino) estas Albanio, Bulgario,
Cxehio, Hungario, Rumanio, Polio, Slovakio, landoj de la eksaj
Jugoslavio kaj Sovetunio, cxiuj landoj de Afriko, Latina Ameriko,
Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko).
*************************************************************************
MOVADO
//////
La sxtata lingvopolitiko kaj esperanto
======================================
Rezulte de disfalo de Sovetunio okazis sendependigxo de tri
baltiaj landoj: Litovio, Latvio kaj Estonio.
Tiuj landoj pro la geografia, ekonomia, historia k.s. proksimeco
strebas al konstanta cxiunivela kunlaboro, kion tamen malhelpas
la drasta malsameco de la sxtataj lingvoj. Dume en la oficialaj
rilatoj inter tiuj sxtatoj dauxre estas uzata la rusa, kio tamen
estas por ili ideologie neakceptebla, cxar oni konsideras gxin
lingvo de okupantoj.
Esperantistoj de tiuj landoj en 1990 dum la 27-a Balta Esperanto
Kongreso, BET akceptis la sekvan proponon, senditan poste
nacilingve al la gvidantoj de la koncernaj landoj:
"Al Superaj Konsilioj kaj registaroj de Estona, Latva kaj Litova
respublikoj
Ni, partoprenantoj de la 27-a Balta Esperanto Kongreso
diskutinte nuntempajn lingvajn kaj naciajn problemojn, trovas,
ke la plej simpla, rapida kaj malmultekosta solvo de tiu cxi
komplika problemo estas pli vasta aplikado de neuxtrala, facile
ellernebla, sed tamen esprimricxa lingvo esperanto.
Pro tio ni alvokas Vin rekomendi al popoloj de Estonio, Latvio
kaj Litovio ekuzi en siaj ekonomiaj, politikaj, kulturaj kaj
aliaj interrilatoj Esperanton. Praktika efektivigo de tio ne
postulas grandajn elspezojn. Por tio necesas nur:
a) komenci kurson de esperanto en radio kaj televido;
b) organizi tutrespublikajn pagatajn korespondajn kursojn;
c) ekinstrui esperanton al studentoj de pedagogiaj fakoj en
superaj lernejoj kaj al instruistoj dum someraj perfektigaj
kursoj.
Post unu jaro eblus ekinstrui esperanton jam en preskaux cxiuj
lernejoj, uzonte por tio nur parton de kutima tempo, kiu estas
antauxvidata porfakultativaj studobjektoj.
Partoprenantoj de la 27-a Baltia Esperanto Kongreso"
La dokumento, sendita al la Litova Registaro la 5-an de
septembro estis respondita en la sama monato, ke: "la letero
estas ricevita kaj transdonita al Komisiono por Kulturo, Klerigo
kaj Scienco en la Supera Konsilio por analizo".
La supre nomita komisiono sendis al LEA (Litova E-Asocio) la
jenan leteron, datitan 26.10.1990:
"Al Litova Esperanto-Asocio Komisiono por Kulturo, Klerigo kaj
Scienco de Supera Konsilio principe aprobas instruadon de la
lingvo esperanto kaj poste gxian pli vastan uzadon, kiam estos
scipovantoj de la lingvo.
Tamen nuntempe komunikigxo kun eksteraj landoj malgraux cxio
bezonas uzadon de lingvoj, disvastigxintaj plej vaste en
Euxropo, kies scipovo bedauxrinde estas mizera. Ni opinias, ke
unuavice oni devas plibonigi instruadon de tiuj lingvoj, poste
lerni la lingvon esperanto. La samon opinion havas ankaux
Ministerio por Kulturo kaj Klerigo. Instrui la lingvon esperanto
kiel fakultativan studobjekton ankaux nun neniu malpermesas, tio
dependas de la dezirantoj por lerni kaj de la eblecoj por
instrui gxin.
Prezidanto de la Komisiono G. Igunas"
laux Litova Stelo, 3/1992.
Rim: Do, same kiel antauxe neniu malpermesas la instruadon de
esperanto, ecx jam ekzistas principa aprobo pri gxi. Tamen laux
la spirito de la respondo ankoraux estas multo farenda, gxis oni
konsideros esperanton samrajta kaj samnivela al aliaj lingvoj.
Leteroj de eksterlandanoj al tiu Komisiono en la Litova Kultura
Ministerio certe povas iom subteni kaj helpi la aferon... La
red.
*************************************************************************
E-libroj en nemovada vendeja reto
=================================
La Eldonejo SONORILO (Belgio) faris kontrakton kun pluraj
nemovadaj librovendejoj, surbaze de kiu ili vendas aux peras la
librojn de SONORILO.
Tio signifas, ke esperantistoj el Beneluksaj landoj povas mendi
siajn E-librojn kaj revuojn ankaux en siaj kutimaj librovendejoj,
ekzemple cxe Standaard Boekhandel, kiu havas plurajn filiojn, kaj
en
- Antwerpen (De Block, De Boekuil, Geeraerts)
- Brugge (Brukse Boekhandel, Memling De Reyghere)
- Brussel (Baert, Book Center, Simon Stevin, Europese Boekhandel)
- Gent (De Clerck, Story-Scientia, Walry)
- Kortrijk (Acopy-Acco, Ghemert, D'Hondt)
Entute la Eldonejo SONORILO kunlaboras kun pli ol 600
neesperantistaj librovendejoj en Benelukslandoj. La
librovendejoj, kie vi povas mendi viajn E-librojn kaj revuojn
estas rekoneblaj per la glumarko "oficiala rekonita librovendejo
1993".
La Eldonejo SONORILO estas peranto ankaux por aliaj kaj
alilandaj eldonejoj, peras iliajn librojn, do en tiu
neesperantista vendeja reto eblas mendi ankaux iliajn
eldonajxojn!
Por demandi pri la plej proksima al Vi partnera vendejo skribu
al:
Eldonejo Sonorilo,
Doornstraat 22,
B-2610 Wilrijk, Belgio.
Telefono: +32-3-8292405
*************************************************************************
Gresillon 40-jara!
==================
En julio '92 la Esperanto-Domo Gresillon (vidu la numeron
februaro-2/93) festis sian 40 jaran ekziston. En 1992 la nombro
de stagxantoj estis 239, kaj gxi servis por la gastoj per 2220
tranoktoj.
Kiel atingi Gresillon?
----------------------
Trajne: Inter La Mans kaj Saumur la buso de la nacia fervoja
kompanio haltas en Bauge. Por orientigxi vi petu la horaron de
la Kastelo Gresillon. Anoncu la horon de via alveno, kaj iu
atendos Vin cxe la bushaltejo!
Auxtomobile: Bauge situas cxe la krucigxo de du gravaj vojoj:
Angers-Bloss (N-ro 23-766) kaj La Mans-Saumur (N-ro 23-D 135).
De Baug' al la kastelo Gresillon iru la vojon D-817 al La Lude.
Gresillon situas je 2 km de Bauge.
Leteradreso:
Kastelo Gresillon,
F-49150 Bauge, Francio.
Telefono: +33-41-891034
*************************************************************************
Novaj sxangxoj cxe Bulgara Esperanto-Asocio
===========================================
Georgi Mihalkov, Prezidanto de BEA (Bulgara E-Asocio) elektita
en septembro '92 demisiis pri sia posteno.
Gxis la septembra kongreso ekde la 27-a de februaro la Asocion
gvidos provizora prezidanto Zdravko Velikov, ekonomikisto el la
urbo Pleven.
*************************************************************************
ALVOKO
//////
Arkivo pri Ivo Lapenna
======================
Pro la amaso de leteroj, kiuj dauxre venadas al la malnova
londona adreso de mia edzo, prof. D-ro Ivo Lapenna, mi deziras
informi la esperantistaron, ke ekde julio 1992 mi translogxigxis
al Kopenhago, Danio.
La tuta arkivo de mia edzo estas zorge gardita kaj sekurigita,
kaj ekde decembro 1992 gxi trovigxas en mia dana domo.
Mi petas cxiujn esperantistojn, kiuj posedas dokumentojn,
artikolojn, sonbendigojn ktp. de aux pri mia edzo, sendi
kopiojn, eventuale kun sciigo de la kostoj, tiel ke cxio eniru
la historian arkivon.
S-ino Birthe Lapenna
Grondalsvej 30, DK-2000 Frederiksberg, Kobenhavn, Danio.
*************************************************************************
Pupteatra Internacia Festivalo
==============================
Internacia Kultura Servo en Zagrebo, Kroatio jam plenserioze
preparas la 26-an PIF, kiu okazos inter 27.08 kaj 01.09.1993. La
informletero pri kondicxoj jam estas dissendita al kelkcent
adresoj tra la mondo. Estas prezentotaj porinfanaj kaj
porplenkreskulaj, porteatraj kaj porstrataj, esperantaj kaj
nacilingvaj pecoj, uzantaj pupojn aux aliajn animigajn
objektojn.
Se vi mem interesigxas pri partopreno, aux konas iun bonan
pupteatriston, tauxgan por partopreni la konkurson, skribu al:
Internacia Kultura Servo,
pp. 499, HR-41000, Zargeb, Kroatio.
*************************************************************************
POR VIA NOTLIBRO
////////////////
Aktualaj adresoj por teni la kontakton kun TANEF, la
Esperanto-Fakrondo de Naturamika Internacio
Reprezentanto de TANEF: Erna D"ring, Klingerbergstr. 11, Pf.
225, CH-4003 Basel, Svisio.
Cxefredaktoro de "La Migranto" kvaronjara revuo de TANEF: Antje
Nordewier-Jagtenberg, Kon. Emmalaan 7. NL-3832 AH Leusden,
Nederlando.
- redaktoro por okcidentaj landoj: Karin Lencki,
Niedarsachsenweg 9, DW-2110 Buchhotz 5, Germanio.
- redaktoro por orientaj landoj: Jan Pavlik. Kasxtanova 5,
CS-77200 Olomouc, Cxehio.
Kasisto: Hanspeter Senn, Paradieshof str. 164, CH-4056 Basel,
Svisio.
Fakreferantoj kaj perantoj
--------------------------
Auxstrio - Anton Straif. Siedlerstr. 14, A-4300 St. Valentin.
Belgio - Eric Baert, Rue des Taillis 23, B-1420 Braine L'Alleud.
Britio - Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby,
Grimsby, S. Humbs. DN36 5RT
Bulgario - Maria Slavcxeva, ul. Car Simeon bl. 303-B/vh. G,
BG-1309 Sofio.
Cxehio kaj Slovakio - Miroslav Zavodsky, Csl. brigady 63,
CS-01004 Zilina 4 (Zavodie)
Germanio - Hermann Schmid, Alte Reichsstrasso 31-F, DW-8102
Nausas-Steppach.
Francio - Bertrand Pellin, 1, rue des Anglais F-60210 Sommereux.
Hungario - Zsuzsanna Berenyi, Dob u.16, II/39, H-1072 Budapest.
Italio - Carla de Lorenzi - Corso Cosensa 18/10, I-10134 Torino
Latvio - Mara Timermane - Valdemara 145/1, 32 LV-1003 Riga.
Litovio - Alfredas Maruska, pk. 50, LIT-5250 Pasvalys
Nederlando - Aat de Jong, Vedelstraat 14, NL-2287 BK Rijswijk
Rusio - Anatolo Suncov, ul. Tverskaja 12-246, RUS-103009 Moskvo.
Svedio - Pelle Persson - Svartviksv"gen 14, S-12352 Farsta
Svisio - Werner Schautelberger, Imfeldstrasse 99, CH-8037 Zurich.
*************************************************************************
ILEI
////
Albana grupo en IMS
===================
Al la Internacia Metodika Seminario kunorganizita de ILEI, IEI
kaj KEU, kaj okazonta inter la 4-a kaj 8-a de aprilo en Zagreb
aligxis 19 persona albana grupo, inter ili 14 infanoj. Versxajne
post tiom longaj jaroj gxi estos la unua fojo, ke oni povas
renkonti albanan esperantistan grupon en internacia e-arangxo!
Cetere zagrebanoj asertas, ke Zagreb estas tute trankvila, paca
urbo, kaj la militaj eventoj okazas tute for de la cxefurbo.
*************************************************************************
Pedagogia kalendaro
===================
Arangxoj por instruistoj inter aprilo kaj auxgusto 1993.
Aprilo 4 - 8: Internacia Metodika Seminario (IMS), Zagrebo,
Kroatio. Detaloj: cxe KFU, Trg Burze 2, HR-41000, Zagreb.
Aprilo 24 - 30: Internacia renkontigxo de infanoj (jam
ellernintaj e-on). Kastelo Gresillon, F-49150 Bauge, Francio.
Majo, 7 - 9: Internacia renkontigxo de korespond-kursanoj
(instruistoj kaj lernantoj), 20 USD. Esperanto-Centro, Sobotske
nam. 6, CS-05801, Poprad, Slovakio.
Majo 27 - 30: ILEI intensa trejno-kurso pri komunikada
instruado, Poprad.
Julio 3 - 16: Somera E-Lernejo, E-Centro Poprad, Slovakio. 130
USD.
Julio 9-17: Intensa du-semajna kurso por instruistoj, ILEI/KCE.
Gvidas: d-ro Dunkan Charters.
Julio 17 - 18: Sesio de elementa kaj meza lingvo-ekzamenoj de
UEA/ILEI, KCE, Svislando.
Julio 31 - auxgusto 6: 27a Konferenco de ILEI kaj 2a ILEI-
gimnazio. Plena kotizo inter 240 kaj 340 NLG LB Paterna, 10 km
de Valencio, Hispanio (tuj post la UK!). Aligxo cxe ILEI.
Auxgusto 7 - 20: Somera E-Lernejo, E-Centro Poprad, Slovakio.
130 USD.
Auxgusto 19 - 31: Kurso por instruistoj en Kastelo Gresillon.
laux Internacia Pedagogia Revuo No 4/1992.
* * *
E-instruistoj! Partoprenu en la
Intensiva por-instruista kurso
------------------------------
En novembro en E-Centro en Poprad, Slovakio, okazis intensiva
kurso pri komunika instruado, bazita sur la lernolibro Tendaraj
tagoj. La sama kurso, gvidota de la auxtoro de la lernolibro,
Stefan MacGill, okazos dufoje en 1993:
27 - 30 majo kaj 14 - 17 oktobro.
Ambaux kursoj komencigxas jxauxde vespere kaj finigxas dimancxe
posttagmeze. La dua kurso okazos paralele kun Auxtuna Esperanto-
Lernejo, tiel ke la kursanoj povu partopreni verajn lecionojn.
Dum la semajnfino oni kompreneble parolos ankaux pri aliaj,
movadaj, organizaj kaj ecx pri distraj aferoj. Partoprenkotizoj:
48 NLG, por ekssoclandanoj nur 1440 FT.
Pliaj informoj cxe ILEI aux E-Centro Poprad.
ILEI: c/o Stefan MacGill,
Es" u. 7., H-1034 Budapest, Hungario.
*************************************************************************
REVUOJ, GAZETOJ
///////////////
Skolta Esperanto-Ligo (SEL) signife reaktivigxis en la pasintaj
jaroj. Auxguste en Cxehio okazos jam la tria internacia SEL-
tendaro, okazos e-kunveno ankaux en la germania jxamboreo, ktp.
(vidu la numeron decembro/2).
La organo de la ligo, La Skolta Mondo havas novan redaktoron.
Ekde 1993 prizorgas gxin juna kaj sperta skoltestrino Anna
Ritamaki en Finnlando. La gazeto sxangxos la formaton, kaj estos
kompostata kaj presata en Polio kvarfoje jare. La gazeton La
Skolta Mondo auxtomate ricevos cxiuj membroj de SEL.
La nova redaktorino volonte respondas al viaj demandoj:
Anna Margareta Ritamaki,
Peltolavagen 6B36,
SF-20720 Abo, Finnlando.
*************************************************************************
HUNGARA ANGULO
//////////////
Ingxenieroj, teknikistoj, sciencistoj!
--------------------------------------
Aligxi al ISAE vi povas cxe la hungaria reprezentanto: Janos
Sarkozi, pk. 127, H-2600 Vac. Membrokotizo: egalvaloro de 25 CHF
(nun 1350 Ft).
Regionaj E-societoj!
--------------------
Enkadre de JER okazos gxenerala jarkunveno de HEJ, al kiu ni
afable invitas reprezentantojn pri junularaj aferoj de cxiuj
societoj. Bonvolu kontakti nin:
Deak-Jahn Gabor, prezidanto de HEJ, Julia u. 2/A, H-1026
Budapest, telefone 1566009.
Instruistoj!
------------
Instigu viajn lernantojn partopreni en JER (02-05 aprilo,
Zalaegerszeg)! Por ke esperanto ne estu por ili nur lerneja
studobjekto necesas movadaj travivajxoj! Kontaktu: Edit Borsos,
pf. 263, H-8901 Zalaegerszeg, telefone: 92-13688.
*************************************************************************
LINGVO
//////
Pri nenormala vortordo en esperanto
===================================
Kelkfoje oni parolas pri la "germana vortordo", sed tiu cxi
riprocxenda lingva misajxo en esperanto ne estas karakteriza nur
en esperanto uzata de germanlingvuloj. Pekas cxirilate ankaux
parolantoj de la hungara kaj slavaj lingvoj.
Kvankam la vortordo de esperanto estas relative libera, la
gxenerala normo estas: subjekto, verbo, objekto. Variigo de tiu
normo estas ebla por stilaj kialoj, sed kiam pro etnolingva
influo la formulado de frazoj atencas kutiman esprimmanieron,
tiam la rezulto estas malfaciligo de kompreno, deviganta
kelkfoje du-tri-fojan legadon de la teksto.
Por analizi tiun cxi fenomenon, mi citos frazojn el verkoj de
Richard Schulz (Rikardo Sxulco).
a) "Cxe la memoro de via edzino la de mi neforgesebla,
malfermu viajn okulojn kaj ekkonu, ke mi ne fusxas
Esperanton" (Pledo por unueca lingvo p. 183).
Post "la" oni atendas substantivon aux adjektivon, sed en tiu
cxi frazo la duvorta frazero "de mi" apartigas la difinan
artikolon disde "forgesebla", kiu rilatas al "edzino". Post
reverko la signifo estas pli klara: "Cxe la memoro de via
edzino, ne forgesebla de mi, malfermu viajn okulojn..."
b) "Ni nun revenu al nia de la Kalocxaja diferencanta
koncepto de la tempo" (La sesa regulo, kajero 1, p. 16).
En tiu cxi citajxo kvarvorta frazero "de la Kalocxaja
diferencanta" rompas la sencan kaj gramatikan ligon inter "nia
koncepto". Relokado de la frazero pliglatigas legadon de la
frazo: "Ni nun revenu al nia koncepto de tempo, diferencanta de
la Kalocxaja".
c) "Tiu cxi libro estas senrezerva fervora celebrado de
Zamenhofo fare de du el liaj meritplenaj, pri la alta
valoro de Esperanto profunde konvinkitaj adeptoj"
(Esperanto, aprilo 1992, p. 74).
Tiu cxi frazo estas vere harstariga. Gxis la adjektivo
"meritplenaj" cxio iras glite kaj glate, sed poste la fadeno
perdigxas, cxar ne sekvas la substantivo, al kiu rilatas
"meritplenaj". Male, la auxtoro ensxovas okvortan frazeron: "pri
la alta valoro de Esperanto profunde konvinkitaj". Cxe la fino
de la frazo la izolita substantivo "adeptoj" devigas la leganton
reiri al "meritplenaj". Gxustigo de tiu tordita frazo estas tre
simpla: "Tiu cxi libro estas senrezerva fervora celebrado de
Zamenhofo fare de du el liaj meritplenaj adeptoj, profunde
konvinkitaj pri la alta valoro de Esperanto".
Konkludo.
---------
Devas esti evidente, ke la uzo de nenormala vortordo, ilustrita
per la supraj frazoj faritaj sub influo de la germana lingvo, ne
estas tolerenda en la internacia stilo de esperanto.
Bernard Golden
*************************************************************************
Historia Nancio
===============
Antauxnelonge aperis nova, kolora turisma prospekto "Historia
Nancio" - en esperanto! Unuafoje tiu gvidilo estas eldonita
kvarkolora, kaj ekde nun gxi estas disponebla senpage por
interesatoj. Skribu al:
S-ino Claudine Camus,
vic-direktorino,
Office de Tourisme, 14,
Place Stanislas, Bp. 810, F-54011 Nancy,
Francio. Tel: +33-8-83352241;
Fakso: +33-8-83376307
*************************************************************************
Komenio kaj...
==============
Pasintjare la mondo festis 400-jaran datrevenon post la naskigxo
de Komenio (latine - Comenius, cxehe - Jan Amos Komensky), fama
filozofo, fondinto de nova pedagogio. Oni lin konsideras ankaux
prapatro de interlingvistiko, pro kio liaj verkoj kaj personeco
elvokas intereson cxe multaj esperantistoj.
22-an de julio 1993 en Prago okazis Internacia Seminario pri
Komenio, kies Prelegaro (Prago, 1992, 32p.) aperis brosxurforme
cxe la Cxeha Esperanto-Asocio. Krom la tre valoraj prelegoj pri
la interlingvistikaj kaj filozofiaj konceptoj de Komenio, gxi
enhavas tian koncizan biografion en datoj, bibliografion de liaj
verkoj en la kronologia ordo kaj detalan bibliografion de
esperantaj verkoj pri li.
Krome, antaux la konferenco estis eldonita placxaspekta libro
Lumo en tenebroj (Prago, 1992, 121 p.), kiu enhavas tri partojn:
biografian romaneton pri Komenio de Frantisxek Kozik (samtitola
kun la tuta libro), tradukita de Zden'k Rusin, la elektitaj
cxapitroj el la Komeniaj filozofiaj, pedagogiaj lingvaj verkoj
"El la sagxo de Komenio" (tradukis Miroslav Malovec) kaj iom
mallongigitan tradukon far M. Malovec de la alegori-satira verko
de Komenio "Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro".
Tial nun la esperantistoj havas bonan eblecon konatigxi en
facile legebla beletra formo kun la vivo de Komenio, kaj senpere
- kun liaj cxefaj ideoj.
La libroj mendeblas cxe la Cxeha Esperanto-Asocio:
ul. Jilska 10, CS-11000 Praha-1, Cxehio.
*************************************************************************
ESPERANTO EN RADIO
//////////////////
Parolas Varsovio...
===================
Pola Radio elsendas en esperanto cxiutage de la 4-a de aprilo
1959, nun ecx dufoje tage je 15.30 kaj 22.30 laux la mezeuxropa
tempo. (Por havi UT subtrahu unu horon!)
Ondolongoj kaj frekvencoj:
--------------------------
15.30 h. - 31,50 m; 41,99 m; 49,22 m; 200 m (respektive 9525,
7145, 6095, 1503 Khz).
22.30 h. - 41,18 m; 41,27 m; 49,22 m; 200 m (respektive 7285,
7270, 6095, 1503 Khz).
En la elsendo je 15.30 - escepte de dimancxo - vi povas
auxskulti novajxojn kaj trarigardon de la varsovia gazetaro,
krome polajn kaj e-movadajn temojn. Dimancxe en tiu elsendo
estas ripetata la sabata "Leterkesto".
En la elsendo je 22.30 post la aktuala komentario oni povas
trovi la jenajn programerojn:
- lunde: koncerto kun bondeziroj;
- marde: trarigardo de e-revuoj kaj bultenoj;
- merkrede: familia magazino Pollando hodiaux;
- jxauxde: kultur-magazino;
- vendrede: Homoj kaj problemoj - cxefe e-movadaj interparoloj,
sonraportoj, diskutoj ktp.;
- sabate: "Leterkesto", iafoje kun pertelefonaj intervjuoj kun
la auxskultantoj;
- dimancxe: Esperanto-ekspreso - raportoj pri e-movadaj
okazajxoj, intervjuoj kun e-agantoj, e-sonraportoj ktp.
Programinformilojn por vi mem, por viaj samklubanoj aux por viaj
lernantoj vi povas ricevi ecx per peto sur simpla posxtkarto
cxe:
Pola Radio, Esperanto-Redakcio.
pk. 46, PL-00950 Varsovio, Polio.
Tel: +48-22-459337 kaj 459358.
Telefakso: +48-22-444123.
*************************************************************************
Korekto
=======
En la numero 24, pagxo 7 (La lingvo estas por uzi gxin) la
antauxlasta alineo korekte komencigxas jene:
"Gxuste la radioelsendoj donas al ni tiun unikan sxancon pruvi
al neesperantista mondo; ke Esperanto funkcias kiel lingvo, sed
por tiu celo ni bezonas strategian planon, NE plendojn."
Pardonu pro la miskompreniga komposteraro. La red.
*************************************************************************
ANONCETOJ
/////////
Esperanto-rilataj anoncetoj estas senpagaj!
* * *
Nia antauxa anonco pri la rabatoj por esperantistoj en Hotelo
Garnier, Parizo ne plu validas pro mia translogxigxo.
Erik Benet, Francio
* * *
Skoltoj el Slovakio sercxas kontakton
-------------------------------------
Junaj skoltoj volas ekligi e-lingvan kontakton kun skoltoj el
euxropaj landoj. Ili havas tri tacxmentojn: vulpoj, lupoj kaj
cervoj.
Celo de la estonta kunlaboro estus reciproka korespondado,
intersxangxo de skoltaj libroj revuoj, kantoj ktp, priskribo de
skoltaj ludoj kaj laboroj, eble ankaux reciproka vizito aux
cxeesto en someraj tendaroj. Skribu al:
Ivan Slavik,
Trencxiunrku 1/5, Nova Dubnica, 01851 Slovakio.
* * *
Aldonu al via adresaro de Pasporta Servo!
-----------------------------------------
Mi estas 50 jara instruistino, do mi volonte akceptas junulojn
kaj maljunulojn. Ni povas doni tranokton por 1-2 personoj kun
matenmangxoj, eblas ankaux tendumi. Nia familio havas malgrandan
vinan muzeon, do ni volonte akceptas 1-2 botelojn de karakteriza
nacia vino.
Margo Vorhelyi, Bem u. 2,
H-3910 Tokaj, Hungario.
* * *
Animzorgado
-----------
En Polio estas antauxvidata por 1993 ampleksa esperantista
religia programo - 16 diversaj arangxoj, inkluzive renkontigxoj
okaze de kristanaj festoj, perpiedaj pilgrimadoj ktp.
Antauxvideblas multaj sanktaj mesoj en esperanto.
Mi volonte sendos pli detalajn informojn al la interesigxantoj.
Jozef Zielonka, ul. Lwowska 102, PL-33100 Tarnow, Polio
* * *
Mi sxatus intersxangxi kun hungara filatelisto la belgan
varianton kontraux la hungara de la komune eldonita belgi-
hungaria posxtmarko.
Marcel Delforge, 16 rue des Glacieres, B-6001 Charleroi-
Marcinelle, Belgio.
* * *
Korea E-Junularo, pretigxanta al UK en 1994, volas havi sian
emblemon, al kiu petas vian helpon. Proponoj estas atendataj cxe
la prezidanto de KEJ:
Lee Jang-Heon,
C.P.O. Kesto 4258, Seulo, 100-642, Koreio.
*************************************************************************
INTERESE
////////
La origino de la idiomajxo "krokodili"
======================================
Cxirkaux la jaro 1930 kaj dum la postaj jaroj vivis en Parizo
itala esperantisto kun la nomo Emilio Ferrari kaj la sxerca
alnomo Napoleono. Li estis taksi-sxoforo, kun la verda stelo. En
cxiu numero de La Movado, la tiama esperanto-gazeto kiun mi
posedas de 1931, dato de mia esperantistigxo, gxis 1933, dato de
gxia morto, trovigxis reklamo por tiu verda taksio. Li ecx faris
kurson de esperanto por siaj kolegoj taksi-sxoforoj, kaj en tiu
gazeto estis ofte menciita lia aktiveco kiel esperantisto.
Nu, en 1932 li farigxis kelnero en kafejo Imperator, kaj li ofte
vizitadis alian kafejon, La Talma, kie cxiusabate posttagmeze
okazis renkonto de esperantistoj, cxefe relative fresxbakitaj;
kaj tie, same kiel en kafejo Imperator, cxiufoje kiam li auxdis,
ke iu parolas francan lingvon, li kolere ekkriis: "Kiuj estas
tiuj krokodiloj?". Tiu esprimo ne havis por li apartan signifon,
li estus povinta insulti per "fusxuloj, stultuloj, kameloj" aux
similaj epitetoj, kaj tio estis nur por lauxtigi sian
malkontenton, ke oni ne uzas la "karan" lingvon.
Lia esprimo estis tiom ripetata, ke gxi transiris al aliaj
parizaj renkontigxejoj, kaj poste gxi farigxis, migrante de
grupoj al kongresoj, ecx internaciaj tiu pura esperantista
idiotismo (ne idiotajxo!), kiun uzi oni havas tiel oftajn
okazojn dum niaj "universalaj", ke el tio naskigxis la
spritajxo: "Ili estas kongresoj, kie oni auxdas la plej multajn
naciajn lingvojn!".
Pri tiu vera origino mi povas nerifuteble atesti, cxar mi estis
ofte auxdanto de tiu kolereksplodo...
Tio cxi estas la historio de la vorto "krokodili" rakontita de
Roger Bernard kaj cxerpita el "1887 kaj la sekvo" de G.
Waringhien.
el "ITINFO" No 81-82/1992
*************************************************************************
KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////
10-jara knabo kaj 13 jara knabino pri cxiuj eblaj interesajxoj
en e-o: Cezary kaj Joanna Kletkiewicz, n. Wisla, PL-87617
Bobrowniki, Polio.
* * *
12-jara lernejano pri sporto, naciaj kutimoj vojagxoj: Igor
Globin, ul. 5 Linija 30, UKR-327024 Nikolajev, Ukrainio.
* * *
15-jara knabo pri cxiuj interesajxoj: Sebastian Tuszynski, ul.
Koczynier"w Kosxciuszkowskich 12-A-13, PL-87100 Torun, Polio.
* * *
13-jara lernantino: Anett Horvath, Madach u.16, H-8500 Papa,
Hungario.
* * *
13 jara Knabino: Katalin Izsa, Kodaly Z, u. 11, H-8500 Papa,
Hungario.
* * *
35 jara geologo pri arkeologio kaj antikva historio, lingvoj,
kaj deziras intersxangxi librojn, gazetojn, sonkasedojn ktp.
Pekim Vaz, Caixa Postal, 66017-970 Belem - PA, Brazilio.
* * *
Estona knabo, 12-jara sercxas similagxajn korespondajn amikojn.
Ain Suik, Vahtra 15-51, EE-3040 Harju-Kose, Estonio.
* * *
Pluraj aktivuloj kaj novaj esperantistoj de Nepala Esperanto-
Asocio sercxas kontaktojn internaciskale. Skribu al:
Nepala Esperanto-Asocio,
Dipendra Kumar Piya, P.O. Box 4098, Kathmandu, Nepal.
*************************************************************************
KONKURSO
////////
Internacia konkurso por lernejanoj
==================================
6-a TASKFOLIO POR BAZLERNEJANOJ
1. Dauxrigu la vicon! (Faru ne malpli ol tri similajn vortojn!)
unu, mem, iri... (3 poentoj)
2. Kiel oni turnas sin al nekonato por peti helpon? Kio mankas?
..., cxu vi povus diri al mi, kie trovigxas la stacidomo?
(2 poentoj)
3. Skribu almenaux ses dusilabajn o-vortojn! La unua silabo
cxiam estu: vi- (3 poentoj)
4. Kompletigu la frazon per konvenaj finajxoj: Ni esperas, ke vi
est... kaj est... kontenta pri la enhav... de EVENTOJ.
(3 poentoj)
5. Kio estas Eventoj kaj Juna Amiko? (2 poentoj)
6. Legu la enigmon kaj desegnu la tutan figuron:.. kaj /-
(3 poentoj)
7. Solvu la enigmon: 2(P)+L (2 poentoj)
8. Kiom da lernejoj partoprenas en tiu cxi nia ludo per
taskfolietoj? (2 poentoj)
ONI POVAS IAM AJN ALIGxI AL LA KONKURSO!
Regularon vidu en la numero auxgusto (1)-92.
La solvojn sendu gxis la 29-a de marto al:
Gimnazio Banyai Julia,
Esperanto-grupo,
Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario.
*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991.
ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
Kristaly Tibor