Eventoj n-ro 0024, 2/februaro - '93, retposxta versio
******************************************************
ENHAVO
//////
Titolpagxe: - LA FEDERACIA LINGVO
- 741 INTERPRETISTO KAJ 2000 TRADUKISTOJ
Organizaj demandoj: - UEA: KIEL PLU?
- KIOM?
Arangxoj: - Valencio Malmultekostaj kaj komfortaj logxejoj
- Blankaj noktoj
- Fari, sed ne tiel!
- ESPERANTA PRINTEMPO
- BEL-aj Tagoj
- 29-a Internacia Esperantista Feriado
- Internacia Infana Kongreseto
- ICEM-renkonto - 1993
Faka aplikado: - Esperanta PEN-CENTRO
- Printempa radioamatora konkurso
- Nova volumo de Scienca Revuo
- ?Naturamika? redaktoro sercxata
Komerca aplikado: - Kontakto sercxata
Intervjuo: - Vladimir Soroka
- Gresillon
- DIALOG'
Opinioj: - Cxu esperantistoj tamen diskutu pri esperanto?
ILEI: - Internacia Metodika Seminario (IMS)
Hungara angulo: - ***
Lingvo: - ... norde de...
- Cxu Pekino aux Beijing?
Alvoko: - Libroj - donace!
Esperanto en radio: - La lingvo estas por uzi gxin!
Revuoj, gazetoj: - Moskva Gazeto
La leganto: - ***
Korespondi deziras: - ***
Karaj legantoj: - DONACKUPONO
Interese: - Nevola komiko!
Bazaj informoj: - La pedagogia metodo de Freinet
Konkurso: - Internacia konkurso por lernejanoj
*************************************************************************
TITOLPAGxE
//////////
LA FEDERACIA LINGVO
====================
Per la Rezolucio 11.11. de la 8-a de novembro 1985, la Gxenerala
Konferenco de Unesko, "rekonante la grandajn eblecojn, kiujn
esperanto prezentas por la internacia komprenigxo kaj la
komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj", invitis siajn
160 sxtatmembrojn "instigi al la enkonduko de studprogramo pri
la lingvoproblemo kaj pri esperanto en siajn lernejojn."
Kial do tiu Rezolucio estis malatentata, kaj cxefe, kial tiu
invito estis en la faktoj repusxita de cxiuj Komunumaj landoj,
cetere soifantaj je internacia komunikado?
Gxis nun la lingvopolitiko de la komunumaj instancoj por
interkomunikigi euxropanojn celis atingon de tiuj cxi
objektivoj:
- "amasa plurlingveco", kvazaux tio estus atingebla de cxiuj,
dum ecx ne la universitataj docentoj kaj la gvidaj klasoj
atingas gxin, cxar preskaux cxiam ili scipovas nur unu duan
lingvon, kaj ofte gxi estas la angla;
- "lingvodiversigo", en la senco, ke oni devus instrui diversajn
lingvojn, laux la lokoj kaj la landoj, kvazaux ne estus vere, ke
cxiuj familioj en la nuna situacio preferas, ke al iliaj filoj
oni instruu la anglan kiel unuan lingvon, kiu poste, fakte,
restas la sola;
- "euxropa interkomunikado danke al tiu diversigo", kvazaux ne
estus vera kaj evidenta la malo: ellernado, fare de cxiu, de tri
aux kvar lingvoj, por cxiu malsamaj, same estus obstaklo al
interkomunikado, ecx en la neebla hipotezo, ke cxiuj sukcesus
farigxi tri- aux kvarlingvaj; tiu cxi objektivo krome aperos des
pli absurda, kiam ankaux la orienteuxropaj landoj estos
enmiksitaj en la procezo de unuigxo;
- "akiro de internacia kultura konscio fare de cxiuj", kvazaux
al tio utilus kapablo balbuti kelkajn vortojn en unu aux pluraj
fremdaj lingvoj, kaj kontrauxe ne estus bezonata profunda kono,
kiu neeviteble restos privilegio de malmultaj;
- "relativigo de propra nacia kulturo", kvazaux surfaca kaj
praktikcela scio pri fremda lingvo suficxus por kompreni la
kulturon de la koncerna popolo.
Tiamaniere la problemo de la euxropa interkomunikado ne estas
solvita, nek solvota, ecx ne parte. Gxi estas simple
preterpasita, kaj la nekonfesita rezulto estas tio, ke kun la
malsukceso de la proponitaj neatingeblaj objektivoj oni lasos la
kampon libera por la angla, kiu tiamaniere havos neniun
alternativon, kun la sekva sinmortigo/murdo de la varieco kaj de
la ricxeco de la euxropaj lingvoj kaj kulturoj.
Cxu la euxropaj institucioj estas konsciaj pri tio, kio reale
okazas? Lingva demokratio, nome la rajto je la lingvo kaj je la
internacia lingvo, estas fundamenta por la sorto de euxropa
demokratio, kaj gxi favorus la kontinentan unuigxon. Kial la
Komisiono, la Parlamento de la Euxropa Komunumo, la Konsilio de
Euxropo ne decidas, rekonante la malsukceson de la gxisnuna
lingvopolitiko kaj la Unesko-Rezolucio de 1985, konkurigi la
esperantan opcion, precipe pro la propedeuxtikaj ecoj de tiu
lingvo por la instruado de fremdaj lingvoj?
el "La Partio Nova", majo 1992.
*************************************************************************
741 INTERPRETISTO KAJ 2000 TRADUKISTOJ
======================================
-----------------------------------------------------------
La suba citajxo estas fragmento (!) de letero, sendita de
Fr. Haiderer al Renee Van Haferkamp, la Gxenerala direktoro
de la traduka servo de Euxropa Komunumo.
-----------------------------------------------------------
"Pro la germana unuigxo pligrandigxis ankaux Euxropa Komunumo.
La germana lingvo estos apud la franca kaj la angla la tria
oficiala lingvo de EK...
...En la EK-komisionoj kaj mem en la Euxropa Komunumo laboras
proksimume 2500 oficistoj kiel tradukistoj. Unu el kvin
oficistoj de la 20.000 persona EK-oficistaro laboras nur por ke
la aliaj povu interkomprenigxi.
La malfacilajxoj de la lingva problemo kostas al EK cxiujare
proksimume 700 milionojn da dolaroj (cx. 1.4 miliardoj da ekuoj.
La red). Tio estas proksimume triono de la tuta EK-bugxeto (-
por administrado. La red.). La motivo estas: Neniu membro-lando
de EK volas rezigni pri sia lingvo.
La Euxropa Komunumo havas 9 oficialajn lingvojn kaj la 12
membro- sxtatoj devas pagi 700 milionojn da dolaroj jare por tiu
lingva problemo.
Ankaux en Euxropa Parlamento ekzistas 72 tradukaj sistemoj aux
manieroj. Fakte ekzistas nur du oficialaj lingvoj en EK. Triono
angla, kaj du trionoj franca. Tial oni bezonas por la 17 EK-
komisaroj en cxiu kunveno simultanajn interpretistojn. Se
sxtataj regantoj kunvenas por pritrakti gravajn problemojn (kaj
tio okazas ofte cxiusemajne) tiam oni ne trovas interpretistojn.
En kiu lingvo parolas Helmut Kohl, Francois Mitterand aux Major?
Cxu ili faras grandan kaj seriozan politikon sen interpretistoj
aux ili atendas la alvenon de la tradukistoj, kiuj tradukas
simultane?
S-ino Renee van Hoof-Haferkamp, gxen. direktoro de la traduka
servo diris: "Cxiuj tri estas famaj sxtatestroj, sed lingve tute
ne kapablaj. Ili jam povas diri en alia lingvo "kiel vi fartas",
- sed nenion pli!"
La Euxropa Komunumo disponas en la konsilantaro pri Parlamento
kaj Komisionoj kun 4000 oficistoj, kaj pri la plej granda lingva
servo de la mondo, inter ili 741 simultanaj interpretistoj kaj 2000 tradukistoj,
kiuj jare tradukas pli ol 1.5 milionojn da
pagxoj. Nur por 50 kunvenoj laux spertoj oni bezonas 500
tradukistojn, 46 procentojn de la interpretistoj kaj
tradukistoj. Neniu membro-sxtato volas rezigni sian lingvon.
EK disponas pri propra presejo. Cxiu parolado de iu delegito
devas esti tradukita en 9 lingvojn. Kompostita per modernaj
komputiloj kaj jam presite oni disdonas la paroladojn. La
delegitoj povas elekti sian deziratan lingvon. Tiu presejo uzas
8000 tunojn de papero...
...Kio okazos, se Polio, Hungario kaj Cxehoslovakio farigxos
egalrajtaj membroj?...
el Internaciisto, n-ro 1/1993.
*************************************************************************
ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////
UEA: KIEL PLU?
==============
-------------------------------------------------------
Ekde la jubilea jaro dauxre temadas pri la nova vojo de
E-movado. Nun la afero sxajnas esti maturigxanta, ja la
estraro de UEA en fino de februaro traktas la projekton
de nova strategia plano.
--------------------------------------------------------
UEA - la plej grava
-------------------
UEA estas la plej granda, plej potenca organizo de
esperantistoj, do la sorto kaj estonto de la movado kaj komunumo
dependas cxefe de gxi (= de ties membro-organizoj).
Distingi inter komunumo kaj disvastigo
--------------------------------------
Post la centkelkjara ekzistado de la lingvo al hodiaux
elformigxis ia speciala fenomeno, kion ni nomas E-komunumo (vidu
EVENTOJ n-ro 10). La origina kaj cxefa celo de UEA estis la
disvastigo de esperanto, kaj gxis nun (laux miaj scioj) neniam
UEA deklaris sia tasko la flegadon de la komunumo. Malgraux tio,
plejmulto de agoj de UEA direktigxas gxuste al tiu celo.
(Libroservo, gazetoj, belartaj konkursoj, renkontigxoj, D.R,
ktp). En la strategia plano oni devas tute aparte trakti la
taskojn, agadmanierojn por ambaux tiuj celoj (flegado de
komunumo // disvastigo de la lingvo), kaj difini la vojon por
efika agado.
Ankaux la disvastigo estas celo
-------------------------------
Sen "disvastigo" ne estas certigata la alfluo de novaj
parolantoj, do ne okazus la reproduktigxo de la komunumo. Due,
por ke la komunumo povu vivi "normalan" vivon, estas necese iu
kvanto de anoj, kio ebligas la rentabilitatan produktadon de
kulturaj varoj. Trie, ankaux por la memfido de anoj estas necesa
ekstera rekono, prestigxo, kio per si mem ne venas...
Difino de celoj
---------------
Por scii kien ni volas iri, oni devas difini la proksimajn kaj
forajn celojn. Kiel proksimaj, primaraj celoj povas esti
- reteni, aktivigi (= ne perdi) la jamajn anojn, la jxusajn
kursfinintojn (- komunumo)
- atingi, ke esperanto estu konsiderata kiel samrajta lingvo
kiel la aliaj. Tio signifas paralelan kaj ne ekskluzivan uzon
(- disvastigo).
Cxu la nuna strukturo estas tauxga?
-----------------------------------
Oni devas rekonsideri la rolon kaj taskojn de L.A. (Landaj
Asocioj). Cxu ili estu filioj de UEA, aux ili estu submetitaj al
UEA, aux ilin karakterizu spontana kunlaboro de perfekte
memstaraj E-Asocioj? Nun fakte la Komitato de UEA povas iom ajn
rezolucii, sed L.A. povas perfekte ignori gxin.
Rolo de individuaj membroj
--------------------------
Iam ili estis la "aktivaj" membroj (kaj pri komunumaj kaj pri
divastigaj aferoj). Nun ili farigxis cxefe financaj subtenantoj
de la asocio, sed IM jam ne nepre signifas "aktivan" membron por
disvastigaj taskoj.
Rilatoj al fakaj asocioj
------------------------
Oni devas rekonsideri la staton kaj rolon de "fakaj asocioj".
Cxu ilia celo estas simpla registrado, faka aplikado inter la
membroj, aux disvastigo de e-o en ilia faka medio? La "fakaj
asocioj" estas esenca parto de la movado (kaj de la komunumo kaj
de disvastigo), sed pluraj problemoj malfaciligas la operativan
funkciadon. Kiel rilatu UEA al organizoj, kiuj pauxzigas sian
agadon (surpaperaj organizoj), aux kiomgrade gxi rajtas/volas
enmiksigxi en iliajn aferojn (...ekzistas fakaj asocioj, kiuj
nenie (!) estas jure registritaj, sed uzas la belan titolon:
faka asocio de UEA..)
Struktura prioritato
--------------------
Oni devas difini la prioritaton en la agado (komunumo kaj
disvastigo): agado de UEA bazigu cxefe sur la L.A. aux sur I.M.
Kongresoj
---------
- UK-oj kiel amasaj kunvenoj estas nepre necesaj, kaj ne
anstatauxigeblaj. Sed por efike utiligi la fizikan cxeeston de
komitatanoj, oni nepre devas solvi la problemon pri
komitatkunsidoj. Tamen ja la Komitato estas la plej supera
organo de UEA, kiu devas decidi pri la plej gravaj aferoj. Unu
el la eblaj solvoj povus esti komenci la komitatkunsidojn 3-4
tagojn antaux la kongreso. Por solvi, arangxi tutjarajn
aferojn la 20-hora kunsido (ekz. en Vieno) suficxas nur por
formalajxoj!
- Ni devas havi ankaux amas-kunvenon, sed ni devas havi ankaux
funkciantan laboran kongreson!
- La movado estas la plej forta en Euxropo, cxu placxas al ni
aux ne. Por pli efikigi la rolon de kunveno de landaj
reprezentantoj, estus utile organizi ankaux duan
komitatkunsidon ekz. en printempo por la euxropaj komitatanoj
(anstataux organizi apartajn konferencojn en orienta kaj
okcidenta Euxropo, kiun la alia duono ne vizitas...). Similajn
regionajn kunsidojn oni povus okazigi ankaux en aliaj
kontinentoj
Labormetodoj
------------
- Nun la L.A. agas plene memstare. En la komitatkunsidoj oni nur
rekomendas, rezolucias, sed ne decidas. Por altigi la
efikecon, estus eble utiligi la UN-modelon, t.e. la L.A. povus
memvole akcepti sindevigan decidon pri unuopaj temoj: komunaj
kampanjoj, kontrauxpiratada bojkoto, lernolibro-strukturo,
gazetoj, konferencoj, ktp. Ne gravas, ke ne cxiu L.A.
konsentas, la decido validas nur al la subskribintoj!
- Por pli efike zorgi pri "disvastigo", estus eble krei reton de
aktivuloj. La "Delegita Reto" por tiu celo ne tauxgas, cxar la
delegitoj akceptis la taskon servi en iu faka temo, (-
komunumo), sed ne nepre volas/kapablas agi por "disvastigo".
La "aktivulan reton" devas gvidi iu estrarano de UEA. Simila
strukturo tre bone funkcias cxe Rebata Servo de SAT-Amikaro,
kaj cxe multaj aliaj neesperantistaj organizoj. Kial ni hontu
transpreni pozitivan sperton? - Kompreneble simila reto estas
organizebla ankaux en landa nivelo.
Fine
----
En la cxirkauxanta mondo multaj movadoj floras, evoluas. Ni
scias, ke esperanto estas bona afero, kaj ne nur iu mistika UEA,
sed ni cxiuj respondecas pri gxia nuna kaj estonta sorto - ja
UEA estas ni! Estas malnova legxo, ke kune, kunagordite ni povas
multe pli atingi, ol se cxiu L.A. organizo, aktivulo agus
individue. Ni klopodas esti partneroj en tio.
Szilvasi Laszlo
*************************************************************************
KIOM?
=====
En la antauxa numero ni prezentis la membrostatistikon de UEA
por 1991. Estas interese rigardi la evoluon en la lastaj jaroj.
(Fonto de datumoj: la revuo Esperanto 1970-92.
jaro AM IM Sume
1969 26319 7088 33407
1970 26045 6832 32877
1971 24555 6999 31554
1972 25048 7069 32117
1979 24533 6277 30810
1980 27554 6629 34183
1981 29828 6727 36555
1982 30068 6556 36624
1983 31062 6439 37501
1984 32749 6265 39005
1985 33020 6536 39556
1986 33910 6679 40589
1987 36351 7291 43642
1988 35945 7203 43148
1989 32474 7355 39829
1990 25224 7645 32869
1991 19146 8071 27217
Estas evidente, ke post la kresko, kies kulmino estis en la
jubilea jaro 1987, la asocia membraro (AM) falas, cxefe pro
sxrumpo en la orient-euxropaj landoj. Sed la individua membraro
(IM) kontinue kreskas - tio estas rezulto de la kampanjo de UEA,
kiu celas atingi 10 mil membrojn dum tri jaroj (1990-92). Ni
esperas, ke la kampanjo almenaux parte realigxos.
el Ruslanda Esperantisto 12/92.
Rim. Ni konsciu, ke la reala nombro de esperanto-parolantoj kaj
ecx de esperantistoj falis ne tiom draste! Signife malpliigxis
nur la nombro de organizitaj esperantistoj, la membroj de landaj
asocioj.
La veran problemon tamen signifas tio, ke la eksigxintaj membroj
plej versxajne iom post iom perdos la ligon al la movado, do
fine ili vere malaperos el la e-komunumo.
L.S.
*************************************************************************
ARANGxOJ
////////
Valencio Malmultekostaj kaj komfortaj logxejoj
==============================================
La preparoj por la 78-a UK en Valencio marsxas bone. Jam nun UEA
povas prezenti prezojn, kaj akcepti la rezervojn por la logxado.
Cxiuj hoteloj estas proksime al la kongresejo, samkiel la
komfortaj kaj vere favorprezaj studentaj logxejoj. Cxiuj
trovigxas je maksimume (!} 20 minuta promendistanco de la
kongresejo kaj trovigxas cxe la linioj de tauxgaj urbaj
auxtobusoj. La prezoj estas signife malpli altaj ol normale
postulataj en Valencio en tiu jarsezono. Aparte menciinda estas
la oferto de studentaj logxejoj, kun komforta logxado kaj tri
mangxoj tage.
En Valencio, varma mediteranea urbo, ni havos iom pli longan
siestan pauxzon (13.00-16.00), kiu donos suficxe da tempo por
trankvile tagmangxi kaj ripozi de la kongresaj laboroj.
La hotelprezoj: inter 90 (***) kaj 200 (*****) guldenoj tage.
Studentaj logxejoj: inter 36 kaj 75 guldenoj tage (en trilita
resp. unulita cxambro).
*************************************************************************
Blankaj noktoj
==============
Internacia renkontigxo Blankaj Noktoj okazos 08.06-07.07 1993 en
Sankt-Peterburgo. En la programo: ekskursoj tra Peterburgo kaj
ties cxirkauxajxoj, 3-taga boatado tra lagaro Vuokso en Karelio
(ne forgesu dormosakon!), diskutoj pri junulara movado, kluba
laboro, distraj eroj ktp. Logxado en junulargastejo.
Pluajn informojn petu cxe:
Svetlana Ejst,
ul. Partizana Germana, 15-1-98, RUS-198329 Peterburg, Rusio.
Tel. +7-812-1360229
*************************************************************************
Fari, sed ne tiel!
==================
En la germana urbo Hofo apud la german-cxeha limo estas
organizata e-arangxo. La dissendita invitilo havas kelkajn
nekutimajn esprimojn:
"...cxehoj venas (al Germanio) por hejmenporti la ankoraux bone
uzeblajn rubajxojn..."
"...Partumontoj (= partoprenontoj) el Pollando kaj similaj
sxtatoj eventuale povus ricevi rabaton post interkonsento..."
Estas evidente, ke estas diferenco inter la ekonomia stato de
diversaj landoj. Sed malfacile oni toleras la orgojlecon, des
pli, se iu ne kapablas distingi inter la situacio de diversaj
landoj! Kiel do kompreni "...hejmenporti la rubajxon al
...similaj sxtatoj..."?
Tiu sinteno de organizantoj ne allogas, sed ofendas ecx la
eventualajn dezirantojn partopreni.
L.S.
*************************************************************************
ESPERANTA PRINTEMPO
===================
1-2 de majo 1993.
La organizantoj invitas por iom esperantumi kaj samtempe turismi
en Vieno. Spomenka Sxtimec (Zagrebo) prelegos pri la temo:
Esperanta verkisto en milito, kaj prezentos sian plej novan
libron Kroata Milita Noktlibro, aperonta en aprilo cxe la
eldonejo Pro Esperanto.
Paralele okazos internacia e-kurso por komencantoj laux rekta
metodo. Aligxkotizo: 200 ATS, duobla rabato por studentoj ktp,
300 ATS por la tuta familio.
Tranokteblecojn cxiu devas solvi memstare! Pliaj informoj:
Internacia Esperanto-Muzeo,
A-1010 Wien, Hofburg, Auxstrio.
*************************************************************************
seminario pri amo, geedzigxo, familio
BEL-aj Tagoj
============
26-30 de majo, Monki, Polio
"Antaux geedzigxo apertu viajn okulojn!
Poste tenu ilin duone fermitaj."
La antauxpagendaj kotizoj (60-100 NLG resp. 250-320 m. PZL)
kovras nur la hotelkostojn. La maten- kaj vespermangxojn ni mem
preparos, kaj tagmangxi ni povos en la najbara restoracio.
Aligxilojn kaj pliajn informojn petu cxe:
BEL, Bernhard Westerhof,
Ulrichstr. 20, DW-6000 Frankfurt 50, Germanio.
*************************************************************************
29-a Internacia Esperantista Feriado
====================================
en Kudowa Zdroj
La tradicia E-feriado, - ekde 1965 organizata en Miedzygorze -
ekde 1991 okazas en Kudowa Zdroj en la Sudety-montaro.
En 1993 okazos du etapoj:
- "Esperanto hejme" 15-27.08.1993.
- "Silezia Ora Auxtuno" 29.08-10.09.1993.
Dum la feriaj tagoj ni havos diversgradajn Kursojn,
esperantologian seminarion, perpiedajn kaj auxtobusan ekskursojn
(ekz. al Prago kaj Vieno), kaj abundan kulturajn kaj distrajn
programerojn.
Logxado en 2-3 litaj cxambroj kun banejo, kotizo 360 DM. Estas
bonvenaj cxiuj, kiuj volas gxui ferion en esperantista etoso.
Kontaktadreso:
Silezia Esperanto-Asocio,
ul. Dubois 3, skr. poczt.16.
PL-50-952 Wroclaw 17, Polio.
Tel kaj fakso: +48-71-2269544.
*************************************************************************
Internacia Infana Kongreseto
============================
Por helpi la partoprenon de ambaux gepatroj en UK-oj, dum la
"plenkreska" kongreso kutime estas organizata ankaux "infana"
kongreseto, kie oni zorgas pri la infanoj de kongresanoj.
Dum la venonta Universala Kongreso en Valencio, en najbara
urbeto okazos la 28-a Infana Kongreseto.
Cxar oni ofte supozas, ke tiu arangxo estas nur por denaskaj
esperantistetoj, ni emfazu, ke el tiuj kunvenoj plej profitas
geknaboj, lernintaj la lingvon en la antauxa jaro.
Se vi mem konas inteligentan, aventureman infanon, kial ne peti
pliajn informojn de mi pri la venonta "kongreso"? Gxi promesas
esti la gxis nun plej bona!
Kaj ecx se vi ne konas tian infanon, cxu vi pretas arigi
mondonacojn por subvencii la cxeeston de iu alia infano de via
lando? Infanoj, kiuj parolas esperanton estas nia plej bela
propagandilo, cxu ne?
Christopher Fettes,
St. Columbaes College,
Rathfarnham, Dublin-16 Irlando.
Telefakso: +353-1-936655
el Nova Irlanda Esperantisto, 1/1993.
*************************************************************************
ICEM-renkonto - 1993
====================
14-23. julio, Pardubice
E-klubo de la urbo Pardubice, Cxehio organizos la cxi jaran
ICEM-renkonton (pedagogia seminario pri Freinet-metodo).
Dum la renkonto krom la seminariaj prelegoj kaj ekzercoj estas
antauxviditaj 2 tuttagaj kaj 2 duontagaj ekskursoj, kaj por post
la seminario estos organizataj ekskursoj cxu al Prago, cxu al la
nord-bohemia montaro.
Aligxkotizo: 100 FRF, restadkotizo inter 3000 kaj 5600 CSK La
plenigitan aligxilon kaj la aligxkotizon atendas Daniel David,
44 Rue de Lens, F-59190 Hazebrouck, Francio. Detalajn informojn
kaj aligxilojn petu de:
Jarmila Ryznarova,
Na okrouhliku 953/21,
CS-53003 Pardubice, Cxehio.
Rim: Pliajn informojn pri ICEM vidu en la rubriko "Bazaj
informoj"
*************************************************************************
Por informi pri via arangxo
sendu KONCIZAN informon,
prefere kun ilustrajxo!
*************************************************************************
FAKA APLIKADO
/////////////
Esperanta PEN-CENTRO
====================
Apud la jam ekzistanta forumo de e-verkistoj, Esperantista
Verkista Asocio, EVA, Ia 13-an de septembro 1992 en Belinzono
estis oficiale fondita la Esperanta PEN-CENTRO. La Gxenerala
Asembleo elektis ties unuan prezidanton, la faman verkiston
Istv n Nemere, kaj akceptis la statuton. La Esperanta PEN-Centro
estas jure registrita en Svislando, sed la organiza adreso
situas en Budapesxto. La aligxkotizo estas 40 svisaj frankoj
jare.
Kelkaj artikoloj el la statuto:
Art. 1 (Statuso) - La Esperanta PEN-Centro estas internacia
libera asocio, sendependa de partioj kaj konfesioj, laux
la art. 60 kaj la sekvaj de la Svisa Civila Kodo.
La jura adreso de la Centro estas en Bellinzona (Svislando).
La organiza adreso estas cxe la Sekretario de la Centro.
La Centro estas kolektiva membro de PEN Internacia kaj, laux
decido de la Asembleo, de aliaj institucioj, privataj aux
publikaj, kies statutoj konformas al la statuto de la Centro.
Art. 2 (Celoj) - La Centro intencas:
a) plenumi la celojn de PEN Internacia, laux ties Cxarto,
kongrue al ties principoj kaj ties reguloj;
b) stimuli la kontaktojn inter la profesiaj verkistoj en
esperanto kaj akceli la profesiigxon de la amatoraj;
c) ilustri kaj defendi la valorojn kaj la originalecon de
la esperanto-literaturo inter la ceteraj etnolingvaj
literaturoj;
d) firmigi cxe siaj membroj la konscion pri aparteno al
unika komunumo, kvazaux al memelektita diaspora lingva
minoritato (Manifesto de Rauxmo), kaj konsekvence uzi
esperanton ne kiel internacian helplingvon sed kiel
transnacian cxeflingvon.
Art. 3 (Membroj) - Al la Centro rajtas peti aligxon cxiuj
auxtoroj de literaturaj verkoj (inkluzive de pormuzikaj
tekstoj), eldonistoj kaj tradukistoj en esperanto, kondicxe
ke ili demonstru ke temas pri la cxefa okupo. Membreco en
alilingva PEN-Centro suficxas por atesti la supran
kondicxon.
La aligxonto sendas al la Centro skriban peton, kiun subskribas
ankaux du apogantoj, jam membroj de la Centro. Per tiu peto, la
aligxontoj implice aprobas la statuton de la Centro kaj la
Cxarton de PEN Internacia.
laux "Literatura Foiro", N-ro 139, oktobro 1992.
La organiza adreso:
Judit Felszeghy, pk. 117, H-1581 Budapest, Hungario.
*************************************************************************
Printempa radioamatora konkurso
===============================
La konkurso de ILERA (Internacia Ligo de E-Radioamatoroj) okazos
la 13-an kaj 14-an de marto 1993 de la 6a horo sabate gxis la 6a
horo dimancxe en la kurtondaj bendoj. WARC bendoj kaj UHF/WHF
frekvencoj ne estas permesataj.
Validas nur esperantlingvaj kontaktoj laux jenaj reguloj:
- la sama kontinento 1 poento;
- aliaj kontinentoj 2 poentoj.
- Kontrolnumeroj: RS + vicnumero.
Multiplikantoj estas DXCC-oj (radioamatoraj lando-voksignoj),
sed nur unufoje - sendepende de la bendoj.
Oni povas ripeti la kontaktojn kun la stacio laux bendoj.
Finrezulto: la sumon de la poentoj oni multipliku per la nombro
de la DXCC-oj atingitaj.
La kutiman taglibron sendu al la jugxkomisiono:
Aleksej V.Kornev (RV0AU), ul. Respublik; 42-33, RUS-660099
Krasnojarsk, Rusio
*************************************************************************
"Naturamika" redaktoro sercxata
===============================
La redakcio de la revuo "La Migranto", organo de la E-Fakgrupo
TANEF de Naturamika Internacio pro lingvaj kauxzoj devis cxesigi
la kunlaboron kun sia redaktoro en Hungario. La redakcio de La
Migranto urgxe sercxas novan kunlaboran redaktoron en iu orient-
euxropa lando. Interesigxantoj kontaktu:
Antje Noordewier-Jagtenberg,
Kon. Emmalaan 7,
NL-3832 AH Leusden, Nederlando.
inf. el La Migranto 4/1992
Rim. Laux niaj informoj la kunlaborinta redaktoro insistis pri
propre eltrovita E-alfabeto kaj novaj gramatikaj reguloj... L.S.
*************************************************************************
Nova volumo de Scienca Revuo
============================
Aperis la 2,a numero de '92 de Scienca Revuo, 43-1992/2,
eldonajxo de ISAE.
- Melanomo - la plej dangxera hauxtkancero (St. T. Nonvell, Jr -
CDN)
- Lexicon silvestre - multlingva vortaro de forsta fako (K. H.
Simon - D)
- Sismologio kaj kontraux-tertrema protekto en Albanio (V.
Pistoli - Albanio)
- Skiza komparo inter la hispana kaj esperanta lingvoj (A. G.
Fumero - C)
- La molekula bazo de kancerigxo (K. Ungar - GB)
- Recenzo: "Kopiado - survoje en la repro-kulturon" (R. Hauger -
CH)
- Informoj el la scienca literaturo (R. Hauger - CH)
"Laux la teksto Kotizo per artikolo (EVENTOJ, n-ro 19,
decembro-1/92) ekestas la impreso, ke cxiu povus membrigxi per
artikolo, sed tiu ebleco estu nur por interesatoj el landoj kun
nekonvertebla valuto (nepagipovaj).
Estas grave, ke la jarkotizo de 25 CHF ampleksas la liveron de
ambaux kajeroj de unu jarvolumo. Necesas eviti la impreson, ke
unu kajero kostus 25 CHF.
Apero de la unua kajero de la volumo 44. (1/1993) estas planita
al aprilo."
R Hauger gxen. selv. de ISAE
Rim: La membrokotizo 25 CHF aux 35 NLG estas pagenda al via
landa peranto aux al la UEA-kodo: ISAE-Z aux rekte al la
posxtcxekkonto Zurich 80-5909-0 "PRO ISAE"
Estas atendata la aligxo por membri en ISAE kaj subteni gxian
agadon ne nur de universitataj sciencistoj, sed ankaux de
ingxenieroj, teknikistoj, kaj cxiuj kiuj spertas en realaj (=ne-
humanaj) sciencoj.
ISAE, R. Hauger, gxen. sekretario
Ringstrasse 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio.
*************************************************************************
KOMERCA APLIKADO
////////////////
Kontakto sercxata
=================
La firmao STOLI MONDO
sponsoro de la 49-a UK en Vraca,
eksportas mielon, konservojn, marmoron, importas varojn el
Cxinio, Japanio, Koreio, Tajvano. Skribu en esperanto al:
STOLI MONDO,
Stojan Pavuncev dir,
str. Hagi Tosin 18,
Vraca 3000, Bulgario.
Telefono: +359-92-24416
Telefakso: +359-92-23093
*************************************************************************
INTERVJUO
/////////
Vladimir Soroka
===============
---------------------------------------------------------------
Fame konata precipe en Eks-Sovetio muzika "regxisoro" patro de
pluraj artistoj (i.a. Jxomart kaj Natasxa) senlaca "labor-
drogulo" por la esperanta kulturo: Vladimir Viktorovicx Soroka,
inter amikoj nomata 'Pigo' (=ruse: 'soroka'). Lastataga
virgulino - lauxzodiake -, cxine apro, laux la arba horoskopo
tilio, nu, 33-jara, 182 cm-ojn alta 72 kg-ojn peza, longharulo
kaj verdokululo, teo- kaj dolcxajxosxatanto - kaj suficxe
simpatia.
---------------------------------------------------------------
TT: Vladimir, ni unue babilu iom pri via antaux-Esperantuja
tempo.
VS: Nu, mi naskigxis en Leningrado, poste vizitis
infangxardenon, lernejon, teknikumon, teknikan instituton,
muzikan lernejon, muzikan instituton kaj laboris kiel gvidanto
de ensemblo, muzika redaktoro, komponisto kaj dirigento.
TT: ... kaj vi esperantigxis. Kiam kaj kial?
VS: Tio okazis en 1979/1980. Mi tiam - ekfajrigxis pro libro pri
Vasilij Jarosxenko (cxu ne Erosxenko? - ndl tajpanto) blinda
esperantisto. Kulpis ankaux Aleksandr Belov, kiu invitis min al
la klubo en Poltavo (Ukrainio). Mi eksxategis tiun etoson en
internacia medio kaj tiun kortusxan kaj naivan spiritan ideon.
TT: En la movado vi cxefe okupigxis pri la muzika Kulturo, cxu
ne?
VS: Jes, precize pri originalaj E-kantoj. En Poltavo mi kreis
pure esperantan ensemblon, kun kiu mi koncertis en Kievo, Jalto,
Rigo, Moskvo, Odeso kaj multaj aliaj lokoj, ankaux en
eksterlando, Bratislavo (Slovakio), Debrecen (H), kaj Stockholmo
(S). Inter auxtuno '85 kaj auxtuno '86 mi organizis E-komunumon
en vilagxo apud Kievo, kie ni registris nian unuan kasedon.
Bedauxrinde pro troa vocxlaboro - ja pli ol 80 koncertoj dum unu
jaro -, nerva strecxo kaj la Cxernobila eksplodo mi perdis la
vocxon. Post senrezulta kuracado en Kievo mi translokigxis kun
la ensemblo al Jalta. Tie ni ekhavis novan inspiron... Dum tiu
periodo registrigxis mia dume sola disko "Destin".
TT: Kial vi verkas en esperanto?
VS: Imagu, dum pluraj jaroj mi demandas min la samon. Ne, mi ne
scias gxis nun.
TT: Cxu vi verkas ankaux en aliaj lingvoj?
VS: Jes, en la rusa kaj ukraina.
TT: Kia vi taksas la nunan situacion en Rusio kaj la tuta KSS?
VS: La gxenerala situacio en Eks-Sovetio estas tiel doloriga, ke
apenaux mi trovas forton tusxi la vundon, mian vundon.
TT: Cxu vi ofte vojagxas tien kaj havas multajn kontaktojn?
VS: Multajn kontaktojn mi jes havas, sed lastfoje estis tie
antaux cx. 18 monatoj. Felicxe, esperanto tie ankoraux ekzistas:
Nur nigra korvo - naciismo - pli kaj pli ofte montras sian bekon
al nia "Cxekafa tablo".
TT: Via plej nova projekto estas muzika studio en Stockholmo.
Kiam gxi ekis?
VS: Estis somere '89 en Stockholmo. Tiu ideo jam delonge sxvebis
en la aero, cxi tie mi trovis bonan grundon. Ni havis jam bonajn
ligojn al la "Ranetoj", "Amplifiki" kaj "Persone". Nu, kaj
Stockholmo estas simple mirinda urbo, suficxe proksima kaj
relative malmultekoste atingebla de Rusio - kaj trovigxas amaso
da (veraj) pigoj cxi tie...
TT: Kiel funkcias via "Pigo-studio "? Kion gxi celas?
VS: Elspezi pli multe da mono. Ne, serioze nun: Ni volas savi
kaj evoluigi la E-muzikan kulturon kaj tiel plibonigi nian
medion por ni mem. Kaj kompreneble ni celas ja propagandi E-on
en la junularo per bonkvalita kaj inspira, sed ne enuiga
materialo. Kiel gxi funkcias? Por esperantistoj la registrado
estas tute senpaga, ekssovetianoj kaj triamondanoj gxuas
speciale favorajn kondicxojn. Nu, homoj, kiuj verkas aux
plenumas originalajn E-kantojn, sendu al la studio informon pri
si kaj demo-kasedon kun muzika materialo. Poste, se la
interesigxinto ricevis de ni principan jeson, ni komencas
interkonsenti pri la registrado pli detale, t.e. pri la periodo,
nombro da kantoj, kvanto de partoprenantoj, logxkondicxoj,
k.t.p.
TT: Tio sonas ja preskaux fabele. Kiamaniere vi sukcesis kaj
sukcesos financi la projekton?
VS: La studio estis acxetita per mono kiun Oksana kaj mi
salajris ludante surstrate kaj servante al turistoj, muzikistoj
kaj pentristoj el eksa Sovetunio. La nunajn cxiumonatajn
elspezojn, t.e. lupago, asekuro kaj telefono, ni kovras krome
per registrado de ne-esperantistaj svedaj muzikistoj kaj
hazardaj laboroj, ekz. muzika instruado, kunlaboro kun urba
radio ktp.
TT: Kiuj helpis al vi starigi la studion?
VS: Bertilo, Mikke, Martin, Karl Johan, Per Aarne, Per Ola,
Bettina, Lotta, Johani, Tamara Johanson, Pier Luigxi, Natasxa
Sxorohova, Franko kaj Ulla Luin... kaj multaj, multaj aliaj.
Nuntempe en la studio laboras mi kaj Oksana, en Moskvo por ni
Tatjana Ivanova.
TT: Ekde kiam vi produktas jam esperantajxojn en la studio?
VS: La registrado de esperantistoj komencigxis preskaux tuj post
acxeto de la studio. Ni subskribis la kontrakton komence de
junio '91 kaj dum du monatoj rekonstruis kaj ordigis gxin. Jam
la 15-an de auxgusto Mikke Englund kun "Amplifiki" komencis la
registradon de la kasedo "Cxu ne?" La lasta registrado finigxis
meze de auxgusto; estis Jxomart kaj Natasxa. Do, atendu ilian
jam duan Stockholman kasedon...
TT: Kun Mikke vi tre bone amikas, cxu ne?
VS: Jes, kaj mi tre kontentas, ke nia studio situas en la sama
urbo, kie logxas Mikke; ne nur pro tio, ke mi rajtas uzi liajn
proprajn muzikilojn por studiaj celoj. Kiel la tero cxirkauxiras
la sunon, tiel Mikke cxirkauxiras la esperantan mondon,
elsucxante gxian varman lumon kaj poste malavare disdonante gxin
al cxiu, kiu gxin bezonas. Mi sxatas cxion, kion li faras en E-
muziko. Li havas sian propran vojon, kiun mi, retenante spiron,
observas gxuante. Ankaux liaj nunaj ensemblanoj Ulle kaj Johani
ne estas amatoroj. Espereble ili ne perdigxos laux tiu cxi vojo.
TT: Fine, mi petas vin doni ankoraux la adreson al kiu
interesigxontoj sendu sian materialon?
VS: Skribu al: PIGO-studio, Blommensbergv. 178, S-12652
H"gersten, Svedio, tel.: 08-180710 aux 08-187503.
TT: Ni tre dankas pro la intervjuo.
TEJO Tutmonde 4/1992.
*************************************************************************
Kultura esperanto-domo en Francio
Gresillon
=========
La Kastelo Gr'sillon estas malnova nobeldomo en la nordokcidenta
Francio, konstruita en la 16-a jarcento kaj rekonstruita en
1880. De 1951 gxi apartenas al la senprofitcela asocio
"Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj", kiu posedas krom la
domo mem la 18-hektaran parkon cxirkaux gxi. Gxi organizas kaj
gastigas diversgradajn kursojn, diverstemajn prelegojn,
diversspecajn distrajxojn ktp. En la kastelo funkcias
biblioteko, kaj libroservo. Por 1993 estas planataj la sekvaj
arangxoj:
22.04-01.05. Internacia renkontigxo de infanoj (jam posedantaj
la lingvon).
23.06-08.07. Internacia amika renkonto.
08.07-21.07. Seminario Cseh "A"- kursoj (Gvidos Eva Bondar)
22.07-04.08. Seminario Cseh "B"- kursoj (Gvidos Eva Bondar)
05.08-18.08. Lernu, praktiku kaj perfektigxu (kursoj 1-a kaj 2-a
nivelaj, gvidos Fermand Boyet kaj Georges Lagrange)
19.08-01.09. Por la instruantoj (pedagogia helpo, kursoj,
distraj vesperoj).
La restadkostoj (tranokto + 3 mangxoj) varias inter 130 kaj 210
FRF/tago depende de la litonombro en la cxambro. Eblas ankaux
tendumi. (130 FRF/tago).
La Fonduso Belbona Espero donas limigitan nombron da subvencioj
al kelkaj gejunuloj ne francaj, kiuj tiel povas partopreni la
studperiodojn rabatpreze.
Pli detalajn informojn petu de:
Kastelo Gresillon, F-49150 Bauge, Francio.
*************************************************************************
Por KER-aktivuloj de TEJO
DIALOG'
=======
En decembro 1992 TEJO lancxis novan inform-bultenon Dialog',
aperonta dufoje jare. Gxi estas ne esperantlingva, sed konsistas
el paralelaj anglaj kaj francaj tekstoj.
La eldonajxo celas esti labor-materialo por aktivuloj,
okupigxantaj pri la ekstera reprezentado de la E-movado, por
membroj de KER-komisionoj.
La bulteno estas dissendata al la partneraj neesperantistaj
junularaj organizoj, por montri ke TEJO estas viva internacia
junulara organizo, malfermita al la ekstera mondo, kiu okupigxas
pri seriozaj problemoj, kaj kiu serioze uzas la internacian
lingvon esperanto.
Dialog' estas sendita ankaux al la landaj sekcioj de TEJO, kiuj
uzu gxin por la samaj celoj en la ekstera agado.
Interesitoj kaj KER-aktivuloj povas mendi gxin cxe CO de UEA aux
cxe la redaktoro, kiu bonvenigas pliajn sugestojn kaj informojn.
Sjoerd Bosga
Postbus 2141,
NL-5202 CC 's-Hertogenbosch, Nederlando.
*************************************************************************
OPINIOJ
///////
Cxu esperantistoj tamen diskutu pri esperanto?
==============================================
Mi esperas ke plej multaj legantoj de Eventoj trovas pensiga kaj
sana la esprimadon de diversaj opinioj sen insultoj, cxar "la
vero" ofte trovigxas ie inter ili.
Tiuspirite mi sxatus komenti la artikolon de de Zilah (represita
en Eventoj, Jan-2) per kiu li "rebatas" mian artikoleton
(Eventoj Jun-1).
Pure latinaj nomoj de bestoj kaj plantoj estas tutcerte utilaj.
Multaj fakterminoj bedauxrinde ne estas "latinnaciaj" sed ecx
kiam ekzistas internacia formo, sxajnas al mi ke foje restas
problemoj kun ilia adaptado al esperanto. Lastatempe fluis multe da inko
pravigante, per diversaj "logikoj", la formojn
komputero, komputilo, komputoro kaj komputatoro. En tiaj kazoj
"tempo" eventuale favoras unun el la alternativoj, sed dume
tiaajxoj restas tre interesa kaj iom konfuza trajto de nia
lingvo.
La ideo, ke por internaciaj vortoj ne utilas vortaro, iom
surprizis min, ankaux tial ke la prononco de tiaj vortoj (krom
la pure latinaj) ja varias de lingvo al lingvo, precipe en la
vokaloj. Kiel do ni prononcu kaj skribu ilin en esperanto?
(Sxangxo de unu vokalo ja povas indiki tute alian klason,
ekzemple de kemiajxoj.)
S-ro de Zilah skribas ke "cxion kion oni kapablas esprimi en la
angla, la franca, la germana ktp oni kapablas... esprimi en
esperanto", krome ke esperanto estas "pli nuanca kaj pli preciza
ol cxiuj aliaj lingvoj", kaj ke "kiu ajn majstranta la
Fundamenton... kapablas aktive uzadi pli ol 20 000 terminojn,
superante la plej vortoricxan francan verkiston Viktor Hugo".
Tiajn "sanktajn kredojn" oni eble povas pravigi teorie sed laux
mi ni devas esti iom singardaj pri tiaj asertoj kaj samtempe
pripensi kianivele ni kaj niaj konatoj fakte uzas la lingvon.
Majk Sadler
*************************************************************************
ILEI
////
Internacia Metodika Seminario (IMS)
===================================
- sub auxspicio de ILEI -
Loko: Zagreb, Kroatio.
Datoj: de la 3-a gxis la 8-a de aprilo.
Al la seminario estas atendataj pedagogoj, kursgvidantoj,
instruantaj esperanton. Kontribuojn, prelegproponojn al la
seminaria programo atendas S-ino Zsuzsa Barcsay, Bem rakpart
25-B, H-1017 Budapest, Hungario (telefono: +36-1-2012342).
Kotizoj: 200 DEM aux 9000 HUF por orientanoj: 260 DEM por
okcidentanoj gxis la 1a de marto, poste je 15% pli. Forinte
eblos pagi al ILEI sekcio en Budapesxto.
Ekzamenoj, Cseh-kursoj, ekspozicio
----------------------------------
Paralele al la seminario okazos ekzamensesio de UEA/ILEI
ekzameno, kaj ekspozicio de lernolibroj kaj instru-helpiloj.
Kontribuajxoj estas atendataj al la adreso de KEU. Same paralele
al IMS okazos baza kaj meznivela Cseh-seminarioj, organizataj de
Internacia E-Instituto en Hago: kaj internacia renkontigxo por
gelernantoj. Cxi lastaj du arangxoj estas aparte pagendaj.
Pliaj informoj cxe ILEI aux cxe:
Kroatia Esperanto-Unio,
p/n Maria Belosevicx,
Sveti duh 130, HR-4100 Zagreb
*************************************************************************
HUNGARA ANGULO
//////////////
E-kluboj kaj kunvenoj en Budapesxto
-----------------------------------
- Centra klubejo "ESPEREJO", VII. Peterfy Sandor u. 23, kelo.
Funkcias: lunde 18-20 kaj merkrede (!) 18-22.
- Medicina Fakgrupo: klubejo de Sociala Ministerio (V. Arany J.
u. 6-8). Cxiun unuan labortagan merkredon de cxiu monato
inter 17.30-20.00 h.
- Grupo "Egressy", Almassy ter 2, cxiulunde inter 15.30-17.00 h.
- Grupo Ujlaki, III. ker, Meggyfa u. 33, cxiumerkrede 17-19 h.
- Fervojista Klubo, VI. ker. Benczur u. 41, cxiulunde 17-19.
* * *
Varbu lernontojn!
-----------------
Nova superintensa (fisx-)kurso okazos en God, inter la 2-a kaj
7-a de aprilo. Interesigxantojn bv. direkti al:
Peter Rados,
Varsa u. 8, I/3, H-1031 Budapest.
* * *
Esperanto Pedagogiaj Tagoj
--------------------------
La cxijara kunveno okazos 27-28-an de februaro en la mezlernejo
Egressy Gabor (Budapest, XIV. Egressy u. 71.) Cxiu
e-kursgvidanto kaj instruisto estas atendata.
*************************************************************************
LINGVO
//////
... norde de...
===============
La esprimo "norde de " havas du signifojn:
1. pli norde ol...
2. en la nordo de...
Kiel oni povas eviti miskomprenon?
La plej simpla solvo estas cxiam uzi la frazon kun la unua
signifo: "pli norde ol...". Por la dua signifo uzu la esprimon
"en la nordo de ".
Ekzemple: Belfasto kusxas norde de Dublino. Clork estas en la
sudo de Irlando.
*************************************************************************
Cxu Pekino aux Beijing?
=======================
"Pekino " estas la internacia formo de la vorto - almenaux gxis
nun. "Beijing" estas laux la cxina (pinjina) ortografio. Cetere
oni prononcu tiun cxinan vorton proksimume: "b(p)ejcxing".
el "La letero de l'Akademio de Esperanto"
laux Nova Irlanda E-ito 1/93.
Rim: "La letero de l'Akademio de Esperanto " estas trimestra
informa letero enhavanta prilingvajn artikolojn kaj respondojn
al prilingvaj demandoj.
*************************************************************************
ALVOKO!
///////
Libroj - donace!
================
"British Council" donacadas en Orienta Euxropo anglalingvajn
librojn en la valoro de kelkaj milionoj da guldenoj. Fakte ja ne
temas pri donaco, sed pri subvencio, kiu iam poste portos siajn
fruktojn. Tiel "British Council" forigas la nunan nepagipovon de
tiuj landoj.
La eta eldonejo PRO ESPERANTO Vieno donacis jam librojn en la
valoro de 1000 guldenoj kaj al la orientaj landoj kaj al Afriko.
Tio estas jam la vera limo de nia eblo. Povas esti, ke vi volas
kunhelpi. Se jes, jen nia oferto:
Nia agado "For la nepagipovon!" disponigas la librojn, sendotajn
al la ekskomunismaj landoj kaj al Afriko je 50 % rabato. Tio
preskaux egalas al la produktokostoj. Tio signifas, ke en kazo
de donaco de 100 NLG al tiu agado, ni sendas al tiuj landoj
librojn en valoro de 200 guldenoj. La sendokostojn pagos Pro
Esperanto.
Vian subtenon de tiu celo vi povas pagi al nia UEA-konto: LDP-E.
Vi ricevos dankleteron kun la indiko, kiuj libroj iris al kiu
lando. Kompreneble, vi povas ankaux mem decidi pri la subtenoto
kaj pri la donacendaj libroj.
Herbert Mayer,
nome de la eldonejo Pro Esperanto
Pf. 28. A-1014 Wien, Auxstrio
*************************************************************************
ESPERANTO EN RADIO
//////////////////
La lingvo estas por uzi gxin!
=============================
Reage al "Cxu malvenko aux natura evoluo?"
Eventoj, n-ro 18/92.
Kvankam mi apartenas al regulaj auxskultantoj de kaj skribantoj
al E-radiostacioj, tamen mi samopinias kun s-ro Henry Palmer, ke
la bezono de tiuj elsendoj en la formo nun praktikata, pli kaj
pli malgrandigxos. Pri tio scias cxiu esperantisto, pensanta
realisme.
Petado de korespondaj reagoj povas nur dum iu tempo solvi la
problemon, sed NE savi la disauxdigon. Kial? Cxar cxiu
respondeculo pri elsendoj, cxu sxtata, cxu privata, interesigxas
cxefe pri la utileco de tiuj programoj, pri la temoj kiuj
interesas la auxskultantaron (tio ja kostas monon).
Se oni konstatos, ke la plejmulto interesigxas pri ekz.
"koncerto kun bondeziroj" (Pola Radio) kaj ne interesas ilin
informoj pri la lando de la elsendoj mem, tiam la statistiko ne
helpos konservi la disauxdigojn (P. Thorsen diras: "Se iuj tro
manovras per belaj statistikoj, kredeble tio kovras, ke mankas
la efikoj").
S-ro Palmer tute pravas (kaj pri tio ni devas esti konsciaj) ke
"oni ne elsendas por placxi al esperantistoj, sed uzas la
lingvon por propagandi la ideologiojn kaj politikajn
starpunktojn, cxar la celo de radio estas informi kaj varbi."
Tamen, konante la E-movadon, mi ne kredas, ke ni sukcesos savi
la aliajn E-dissendojn pro la fakto, ke esperantistoj mem ne
konscias pri ilia graveco por nia movado. Mi konas multajn tre
aktivajn esperantistojn, kiuj ecx ne provas auxskulti E-
elsendojn, cxar "ili ne havas tempon"! Ili ecx ne unu fojon
skribis al E-redakcioj, cxar ili estas tre okupitaj.
Bedauxrinde Esperanto estas por multaj el ni nur "agrabla
hobio", sed ne "lingvo", kiun oni devas bone koni kaj uzi por
praktikaj celoj. Oni pli sxatas la internan ideon ol la
praktikon.
Nur kiam ni mem komprenos, ke ESPERANTO ESTAS LINGVO, NE LUDO,
kiam ni traktos kaj uzos gxin kie lingvon, tiam eble oni cxesos
nomi nin naivaj fantaziuloj aux entuziasmuloj.
Gxuste la radioelsendoj donas al ni tiun unikan sxancon pruvi al
neesperantista mondo, ke Esperanto funkcias kiel lingvo, sed por
tiu celo ni bezonas strategian planon, se plendojn. Tiun
strategian planon ni atendas de la redaktoroj kiuj preparas la
disauxdigojn, cxar ili ja scias plej bone, per kio ni povas savi
ilian laboron. Ni bezonas argumentojn, ne flatadon, fanfaronadon
aux memlauxdon!
La malapero de la E-elsendoj de du gravaj radiostacioj estu
averto por ni cxiuj, ke MALVENKO ESTAS TRE PROKSIMA!
Mila van der Horst-Kolinska, Nederlando
*************************************************************************
REVUOJ, GAZETOJ
///////////////
Moskva Gazeto
=============
Sendependa movada gazeto, aperas 6 foje jare, cxefredaktoro:
Elena Sxevcxenko.
Krom informoj pri E-arangxoj, organizoj, libroj, ktp, oni trovos
en gxi movadologiajn artikolojn, eseojn pri E-historio,
intervjuojn kun eminentaj esperantistoj, lingvajn konsilojn,
interlingvistikajxojn, recenzojn... Cxi jare aperis la granda
beletra rubriko surbaze de la antauxe ekzistinta revueto de
literaturemaj esp-istoj "Cerbe kaj kore".
Aboni gxin por 1993 ne estas malfrue! Por tio necesas nur pagi
10 NLG al UEA-konto esev-k (por orienteuxropanoj - nur 3 NLG)
kaj sciigi pri tio la redakcion:
Rusio, RUS-119049, Moskvo, p.k. 428.
Hungaroj povas aboni la gazeton kontraux 180 forintoj cxe
redakcio de Eventoj.
*************************************************************************
LA LEGANTO
//////////
Mi skribas por kontrauxi la opinion de Ireneusz Bobrzak en la
dua decembra numero.
Gxuste pro la fakto, ke EVENTOJ donas faktojn pri eventoj kaj ne
trudas sian opinion, sed klare prezentas tiujn de aliuloj (ecx
de tiuj, al kiuj gxi ne placxas), mi abonas la gazeton.
Rik Dalton, Britio
* * *
Estimataj,
mi ne povis respondi la leterojn, kiuj venis post la anonceto en
EVENTOJ, cxar mi ne okupigxas pri la vendado de israelaj libroj,
mi nur mendas librojn eksterlande, kaj vendas ilin cxe ni.
Pri la interesata de Vi temo de israelaj libroj turnu vin al: S-
ino Mirjam Bukofcer, 32 Dereh-Ejlat, IL-52294 Ramat-Jan.
Matilda Landau
Pardonu pro la eraro, bazita sur miskompreno de ricevitaj
leteraj informoj!
La red.
*************************************************************************
KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////
Vidvino sercxas korespondamikon. Interesoj: pentroarto, poezio,
opero, vojagxoj, filatelio, virina agado, socia vivo k.a.
Adreso: Elena Konstantin Kalinkova, Komplex Cxajka bl. 18. V.
ap. 7, BG-9005 Varna, Bulgario
* * *
Studentino de Debrecena Universitato sercxas samagxajn
korespondantojn. Katalin Ambrus, Orosi ut 44. fsz. 1. H-3580
Tiszaujvaros, Hungario.
* * *
18-jara frauxlino volonte korespondus tutmonde.
Krisztina Takacs, Polgari ut, 99/B, H-4080 Hajdunanas, Hungario.
* * *
12-jara knabo, okupigxanta pri dzu-do, volas korespondi kun
knabo pri sporto. Ales Ostapenko, ul. Novobugskaja 89, kv. 61,
UKR-327028 Nikolaev, Ukrainio.
* * *
S-ino Urszula Adamska, 40 jara ingxeniero pri hortikulturo, dez
kor. esperantlingve pri cxio interesa, kaj lauxeble ankaux pri
profesiaj aferoj. Adreso: str. Slonska 11, urbo Ciechocinek,
woj. Wloclawskie, Polio.
*************************************************************************
KARAJ LEGANTOJ
//////////////
DONACKUPONO
===========
por abonantoj de EVENTOJ - kiu rajtigas ricevi specialan donacon
en la Libroservo de IJK-93 en Vraca!
Se vi partoprenos la IJK en Vraca, kontraux la supra kupono en
la ejo de la kongresa libroservo vi ricevos specialan donacon,
preparitan far LKK nur por la legantoj de EVENTOJ,
partoprenantaj la kongreson.
La kupono validas nur por la pagintaj abonantoj, do ne validas
por tiuj, kiuj ricevas la gazeton senpage aux intersxangxe. La
kupono validas por la faktaj partoprenantoj de IJK, do gxi ne
estas transdonebla al alia persono.
Por ricevi la donacon, vi devas trancxi la kuponon, aux kunporti
tiun cxi numeron de EVENTOJ al la kongreso. Esperante renkonti
multajn el Vi, via
Szilvasi Laszlo
*************************************************************************
INTERESE
////////
Nevola komiko!
==============
Mi ekridegis legante la enkondukon de la artikolo "Auxstralio"
(MONATO, 1992/10). Gxi tekstas: "Hororaj indikoj de vivo moderna
en Auxstralio: krimo, senlaboro, ebrio, ateismo rapide kreskas."
Kia mikspoto! Ateismo meze de krimo, senlaboro kaj ebrio! Mi mem
estas ateisto - kaj multaj el miaj geamikoj - kaj ni certe ne
estas pli malbonaj ol multaj aliaj tre baptitaj civitanoj. Male
la plej eminentaj krimuloj (ekzemple la mafiuloj) estas
auxtentaj katolikoj. Mi dauxre miras, ke fine de la dudeka
jarcento ankoraux ekzistas homoj, kiuj kredas, ke morala konduto
de homo estas ligita al iu religio kaj ke oni devas timi la
inferon por ne mortigi sian patrinon. Kiam do la t.n.
"evoluintaj" popoloj sukcesos eligxi el la mezepoka penskapablo?
Georges Lagrange, Francio
el MONATO, 11/92.
*************************************************************************
BAZAJ INFORMOJ
//////////////
Kio estas ICEM?
La pedagogia metodo de Freinet
==============================
La pedagogia metodo de Freinet estas nomata laux la franca
instruisto de elementa lernejo en Bar-sur-Loup (vilagxo apud
Nico), kiu nomigxas C'lestin Freinet (1986-1966).
De sia junagxo li klopodis plibonigi la etoson de lernado,
instruado, kaj kun siaj lernantoj pere de multaj eksperimentoj
komencis edukadi infanojn per alia maniero ol la ceteraj
instruistoj. Li fondis sian sendependan lernejon en j. 1935.
La gvidaj ideoj de Freinet-pedagogio estas: instruado rilatanta
al la vivo, neceso de ega afekcia motivado, do krei motivantajn
situaciojn, eviti la skolastikon, akceli la veran laboron,
instrui per natura metodo per provhezitoj eksperimentataj de la
lernantoj, laborigi la lernantojn cxiujn laux aparta ritmo kaj
nivelo per progresaj slipoj memkorektendaj. La cxefaj teknikoj
de Freinet-klasoj estas la korespondado inter lernejoj, la
lernejaj gazetoj, en kiuj oni trovas liberajn tekstojn kaj
enketojn kolektive korektendajn.
La instruistoj, kiuj aprobas la pedagogion de Freinet, dauxrigas
la pedagogian sercxadon en Kooperativa Instituto de la Moderna
Lernejo (=ICEM, precize nomata Internacia Celado de Edukado
Moderna per Esperanto), cxefe en Francio. FIMEM (=Internacia Federacio de la
Movadoj de Moderna Lernejo) kunordigas la
laboron de Freinet-movadoj de pluraj dekoj da landoj.
laux la gazeto ICEM-Esperanto
*************************************************************************
KONKURSO
////////
Internacia konkurso por lernejanoj
==================================
5-a TASKFOLIO POR BAZLERNEJANOJ
1. Kompletigu la mankojn per vortoj lauxsence? Permesu.., mi
prezenti... al vi. Mi nomigxas... (3 poentoj)
2. Cxasadu la erarojn! Korektu ilin! Ni deziras tre felicxa
Krisnaskfestoj kaj pacaj nov jaron. (2 poentoj)
3. Divenu la poeton kaj la titolon! Al la mond' eterne militanta
Gxi promesas sanktan harmonion. (2 poentoj)
4. Cxu kamparano estas vere rano? Formu almenaux tri vortojn,
kiuj finigxas per -rano, tamen ili ne estu veraj ranoj.
(3 poentoj)
5. Esprimu per unu vorto: virino, kiu ne havas laboron // loko,
kie oni kuiras (2 poentoj)
6. Cxu amas, sxatas, preferas; ol/al? Metu cxiun vorton en sian
lokon. Niaj gepatroj tre ... nin. Mi ... bananon ... citrono.
La geknaboj ... bonbonon. (3 poentoj)
7. Divenu demandojn al la respondoj de vendisto! ... ? - Jes, ni
havas bonkvalitajn plumojn. ...? - La plej bona kostas 500
forintojn. (2 poentoj)
8. Skribu la mallongigojn per vortoj: UEA, JER, TEJO (3 poentoj)
ONI POVAS IAM AJN EKPARTOPRENI LA KONKURSON;
Regularon vidu en la numero auxgusto (1)-92.
La solvojn sendu gxis 22-a de februaro al
Altalanos Iskola, Esperanto-Grupo,
Arany Janos u. 41, H-8356 Kisgorbo, Hungario
*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
Kristaly Tibor