akantocefalo | senintesta vermo kun "dorna" rostro, membro de la klaso akantocefaloj (Acanthocephala) |
artropodo | membro de la klado artropodoj aŭ "artikuloj" (insektoj, araneoj, skolopendroj, miriapodoj, krustuloj) |
cestodo aŭ tenio | platvermo konsistanta el kapo (alkroĉa parto), kolo (genera parto) kaj ĉeno da segmentoj (seksaj, multiĝaj partoj) el la ordo cestodoj |
cisticerko | unua larvostadio de certaj cestodoj, konsistanta el skolekso kaj vosta aneksaĵo en pli aŭ malpli granda veziko plenigita de likvaĵo |
cisticerkoido | unua larvostadio de certaj cestodoj, konsistanta el skolekso kaj vosta aneksaĵo, en malgranda veziko sen likvaĵo |
cisto | parazita vivostadio kun dikigita vandstrukturo, kiu estas formita de la parazito mem (amebocisto, oocisto de la kokcidioj); malpli ofte ĝi estas formita de la gastiganta histo = pseŭdocisto (ekz. toksoplasmo en cerbo) |
distomo | malmoderna, tamen trafa esprimo por suĉvermoj (vd. trematodo) |
digenea | markas la du multiĝfazojn dum la vivociklo de trematodaj parazitoj el la subklaso digeneoj (Digenea) |
Eimeria (ejmerio) | unuĉela globoforma parazito el la ordo kokcidioj; karakterizaĵo: kvar sporocistoj po cisto |
gamonto | per seksa multiĝo dum parazita vivociklo formiĝanta maskla kaj femala ĉelo |
gastiganto | vivestaĵo, kiu loĝigas paraziton kiel eksteran (sur la korposurfaco) aŭ internan (en korpa kavaĵo, organo aŭ organsistemo) "gaston"; |
precipa (aŭ ĉefa) gastiganto | plej grava bestospecio kiel portanto de parazito rilate al ties vivocikla evoluo; |
kroma (aŭ okaza) gastiganto | besto kiu kapablas okaze roli kiel portanto de parazito, sed ludas duarangan rolon en la disvolviĝo de la parazito vivociklo; |
fina (precipa, ĉefa) gastiganto | en kiu evoluas la adolta (plenkreska) parazitoformo; |
intera (unua, dua k.t.p.) gastiganto | en kiu evoluas la larva (juvenila) parazitoformo; |
amasiga (transporta) gastiganto | en kiu pliriĉiĝas (koncentriĝas) la larva parazitoformo) |
helminto | parazita vermo |
hidatido | larvo aŭ vezika stadio de eĥinokoka cestodo = likvaĵplena, dikvanda veziko, kiu enhavas amasojn da etaj cestodaj kapoj el kiuj kapablas disvolviĝi novaj eĥinokokaj vermoj (hidatida cisto) |
Isospora (izosporo) | unuĉela globoforma parazito el la ordo kokcidioj; karakterizaĵo: du sporocistoj po oocisto |
kokcidioj | globoformaj unuĉelaj parazitoj (Isospora, Eimeria) |
L1-larvo | unua stadio de nematoda larvo post eloviĝo el parazita ovo, tre simpla larvoformo (ne infekta) |
miracidio | "trembrila larvo" = unua larvo de distomoj, kun cilia randaĵo |
monogenea | markas la senperan disvolviĝon de parazito el la subklaso de monogeneoj (Monogenea) kun nur unu gastiganto kaj nur unu multiĝfazo |
nematodo | fadenforma parazita vermo |
oocisto | transdaŭra parazita stadio de protozooj (ekz. ĉe kokcidioj) |
operkulo | eta fermilo de parazita ovo, posta elglitejo de la larvo (karakterizaĵo precipe por distomaj ovoj) |
ovo (parazita ovo) | unua parazita transdaŭra formo, en kiu evoluas la larvo |
pentastomidoj | klaso de vermecaj artropodoj, kiu konsistas sole el endoparazitoj (Pentastomida), nomita ankaŭ linguatuloj, langovermoj aŭ languloj |
proglotido | la unuopa reproduktiĝa segmento de la cestoda korpoĉeno, formita de la kreskada zono ("cestoda kolo") rekte malantaŭ la cestoda kapo (skolekso) |
pseŭdocisto | ne "vera cisto", ĉar la cista vando ne estas parazita produktaĵo, sed konsistas el la origina gastigantĉela vando (vd. cisto) |
RES | retikulo-endotela sistemo = laŭsistema kuniĝo de diversaj ĉelretoj en organoj (hepato, lieno, osta medolo, limfnodoj); lokoj de metabolo, de sangokoaguliĝo kaj de infektodefendo |
skolekso | kapo de cestodo, kun ĝenerale kvar suĉiloj kaj krono (plej ofte duobla) de hoketoj por alkroĉigado al la intesta mukozo |
sĥizonto (meronto) | parazita transdaŭra stadio de unuĉeluloj, el kiu devenas per senseksa disdiviĝo kaj plimultiĝo grandnombra idaro |
sporo | ĝenerala esprimo por transdaŭra formo de unuĉelulo kun protektiga dika ŝelo; |
sporiĝo | maturiĝado, ĝermado de nematura stadio en la vivociklo de unuĉeluloj, formiĝo de sporoj; |
sporocisto | produkto de ookisto kun speciokonstanta nombro da sporocistoj (vd. Eimeria, Isospora) |
tenio | vd. cestodo |
toksoplasmo | membro de la protozoa familio toksoplasmedoj (Toxoplasmatidae); tutmonda histoparazito de bestoj; laŭregione 17-50% de la homoj infektiĝas per toksoplasmozo, malsano speciale danĝera por la feto |
trematodo | science pli moderna termino por "distomo"; parazita platvermo el la ordo de trematodoj (Trematoda) |
trofozoito | termino por moviĝema, nutriĝema, nerezistkapabla stadio en la vivociklo de protozooj; trofozoito povas disvolviĝi en transdaŭran, enkapsuligitan sporon (kiu estas rezistkapabla kontraŭ malavantaĝa influo de klimato pro sekeco, manko de nutraĵo ktp). |
vermo (parazita vermo) | membro el la grupo de rond- aŭ fadenvermoj (nematodoj), suĉvermoj (trematodoj) aŭ platvermoj (cestodoj) |
zoonozo | infekta malsano komuna en homo kaj besto |