Sekcio A:
Desegnaĵoj de la parazitoj (reference al ekzamenproceduroj laŭ Sekcio B)

Hundo kaj kato
Protozooj
Vermoj (nematodoj)
Vermoj (trematodoj)
Vermoj (cestodoj)
Artropodoj

Porko
Protozooj
Vermoj (nematodoj)
Akantocefaloj
Koko
Protozooj
Vermoj (nematodoj)
Vermoj (cestodoj)
Artropodoj
Muso, rato kaj hamstro
Protozooj
Vermoj (nematodoj)
Vermoj (cestodoj)
Artropodoj

Kuniklo kaj kobajo
Protozooj
Vermoj (nematodoj)
Vermoj (cestodoj)
Artropodoj

Amfibioj kaj reptilioj
Protozooj
Vermoj (nematodoj)
Vermoj (trematodoj)
Vermoj (cestodoj)
Akantocefaloj
Pentastomidoj
Artropodoj

Speciala atentigo pri la sekcioj koncernantaj amfibiojn kaj reptiliojn

(vd. ankaŭ Sekcion C, indekson 3 kaj Sekcion D, parton 2)

Kiel jam dirite en la antaŭparolo, en mallonga kompendio oni povas mencii nur la plej gravajn reprezentantojn de la treege diversa parazitofaŭno. Kontraŭe al la antaŭaj alineoj estas kune traktitaj la du ekstreme multspecaj vertebrulklasoj, kiuj pro siaj vivmanieroj kaj pozicioj en naturaj nutroĉenoj enhavas preskaŭ nesuperrigardeblan abundon da endo- kaj ektoparazitoj kiel interaj, amasigaj aŭ finaj gastigantoj. Aldoniĝas ke la amfibioj kaj reptilioj, kiujn la homo prenas sub sian protekton, tre ofte estas kaptitaj en sovaĝejo — breditaj aŭ hejmigitaj specoj (kiel ekz. la aksolotlo; Xenopus leavis estas escepto. Pro tio estas sekve prezentataj kvazaŭ nur "ekzemploparazitoj", kiuj estas trovataj regule dum parazitologiaj ekzamenoj aŭ rolas kiel oftaj patogenoj en certaj malsanokompleksoj. Krom la tabela registrado de la gastigantaj spektroj estu permesata kelko da atentigaj notoj. Pluaj informoj troviĝas interalie ĉe Isenbügel & Frank (1985), Mehlhorn k.a. (1993) kaj Mutschmann (1998).

Protozooj estas oftaj patogenoj ĉe amfibioj kaj reptilioj kaj povas infekti ĉiujn histojn kaj organojn. Ĉe ranidoj ĉiam troviĝas opalinatoj (ekz. Opalina ranarum) en la malantaŭaj intestopartoj; ili ĝenerale estas "kunmanĝantoj" kaj nur malofte kaŭzas malsanon. La ciliuloj trovataj ofte en reptilioj (surteraj testudoj, herbovoraj lacertoj) estas mikroskope tre similaj, sed prezentas tute alian protozoan klason, kiu kondukas post amasa infestado al organdamaĝoj (ekz. Nyctotherus sp., Balantidium sp.) aŭ kaŭzas aliajn bazajn malsanojn. Ĉe la flageluloj (Zoomastigophora) prezentas sin Hexamita (parvum?) kiel ofta parazito de la malantaŭa intestoparto kaj urogenera sistemo ĉe testudoj (tre grava, ofte letala malsanoevoluo), Spironucleus (Octomitus), Proteromonas respektive Tritrichomonas sp. kiel kaŭzo de inflamo de la intestaro (se amase) ĉe amfibioj kaj reptilioj, kaj Leptomonas sp. kiel plej ofte ĉe ĥameleonoj okazanta intestoparazito (ne malofte konfuzata kun spermo). Kiel kosmopolita reprezentanto de la flageluloj en la sango servu Trypanosoma rotatorum. Tripanosomoj estas treege oftaj kaj povas kaŭzi kronikan destruktivan malsanon kaj subitan morton. La ankaŭ ensange (plejofte enĉele) troviĝantaj "hemogregarinoj" formas transiron al la klaso de sporuloj (Apicomplexa). Hepatozoon estas tre komuna genro kun pluraj specioj, parazitantaj ĉe amfibioj kaj reptilioj. La gamontoj troviĝas en la sangoĉeloj (eritrocitoj), la neseksa amasmultiĝo (merogonio) okazas en parenĥimaj organoj (hepato). La parenca genro Schellackia okazigas "merogoniadon" en endotelaj ĉeloj de la sangovazoj. La familio Dactylosomatidae (piroplasmoj) estas listigita per la genro Dactylosomum ranarum, ne malofta parazito ankaŭ ĉe eŭropaj amfibioj.

La sporozoojn de la intestokanalo reprezentas la du genroj Eimeria kaj Isospora. Tiuj estas oftaj mortokaŭzoj en reptiliaj bredostokoj. Plua grava genro estas Cryptosporum, tiu kaŭzas precipe ĉe serpentoj, varanoj kaj ĥameleonoj "desegnecan" inflamon de la stomako kaj intesto. Pri tio speciale atentigas la respektivaj desegnaĵoj en sekcio A. La plej grava specio de la ameboj (Rhizopoda) estas Entamoeba invadens. En bredostokoj de serpentoj povas okazi epidemiecaj, ofte mortigaj infestadoj.

Myxosporidia (Myxozoa) regule troviĝas ĉe amfibioj kaj certaj reptilioj (akvaj kaj marĉaj testudoj). Ili parazitas aŭ en la histo, en kiu ili kaŭzas gravan degeneradon, aŭ setlas en kavaĵaj ujoj de la korpo (gala veziko, urina veziko). Myxobolus bufonis estas specio kun forta prefero al la histaro (hista tropismo). La elektitaj reprezentantoj el la helminta grupo demonstras la tre grandan nombron de tiuspecaj parazitoj, kiujn ĉiujn listigi malpermesas la postulita kadro de nia kompendio. Capillaria (Adenophorea: Trichosyringida) estas reprezentanto por la genroj Amphibiocapillaria, Capillaria kaj Pseŭdocapillarioides la lasta genro estas ofta haŭtparazito ĉe ungoranoj kaj povas kaŭzi enormajn perdojn en bredejoj kaj laboratoriaj stokoj. Morfologie, la ovoj kaj adoltoj de tiuj genroj forte similas unu la alian. Pluaj specioj estas intestaj kaj histaj parazitoj. La Spiruridae (Secernentea) estas menciataj pere de la genroj Camallanus kaj Mcdonaldius. Dum la unua parazitas en la intestaro, la larvoj de la dua troviĝas en sangovazoj kaj limfaj angioj. La genro Rhabdias (Rhabditida) estas mondavaste distribuita ĉe amfibioj kaj kelkaj reptilioj (ekz. kolubroj kaj marĉtestudoj). La trahaŭte envadantaj larvoj troviĝas en la sango kaj limfo, la hermafroditaj plenkreskuloj en la pulmo de la gastiganto.

La genro Neooxysomatium estas ekzemplo por la tre specioriĉa familio de la oksiuroj, kun pli ol 100 konataj specioj. Tiuj nematodoj estas treege oftaj en la fina intestoparto de amfibioj kaj reptilioj, kaj kaŭzas — krom maltrankvileco — ankaŭ konstipon kaj metabolan perturbon. El la nematodoj de la klaso strongilidoj estas elektata Kalicephalus. Tiu ĉi genro troviĝas precipe ĉe serpentoj, kie ĝi lokiĝas en la tuta intestaro kaj povas konduki al masivaj damaĝoj.

Monogeneaj trematodoj (subklaso Monogenea) oftas speciale ĉe amfibioj. Ili setladas en la ekstera haŭto, brankoj, naturaj korpomalfermaĵoj kaj kavaj organoj. Plej konata (relative nepatogena) reprezentanto estas Polystoma integerrimum kiu parazitas en la urina veziko de ranolarvoj. El medicina vidpunkto pli gravas la digeneaj trematodoj (subklaso Digenea) kiuj uzas kelkajn el la tie ĉi pritraktitaj bestoj kiel interaj aŭ finaj gastigantoj kaj povas kaŭzi gravajn organodamaĝojn. La samo validas por cestodoj (Cestoda) kaj akantocefaloj (Acanthocephala). Pentastomidoj el la klaso Pentastomida havas komplikajn reproduktajn ciklojn kaj estas pli signifaj parazitoj ĉe karnovoraj reptilioj ol ĉe amfibioj.

Fine kelkaj rimarkigoj al la artropodoj: temas precipe pri ektoparazitoj apartenantaj al la araneeca bestogrupo (Arachnidae). Kelkaj specioj ankaŭ lokiĝas en naturaj korpotruoj aŭ internaj organoj (traĥeo, pulmo) kiel ekzemple la pulma akaro (Entonyssus). La kosmopolita serpenta akaro (Ophionyssus natricis) estas timiga parazito en reptiliaroj kaj povas — pro sangoforpreno, mekanikaj kaj kemiaj lezoj — treege damaĝi siajn gastigantojn. Aldone, tiuj akaroj estas konataj kiel portantoj de virusoj, bakterioj kaj protozooj identigitaj kiel kaŭzantaj agantoj por zoonozoj. El la iksodoj ĝenerale la ŝildhavaj Ixodidae parazitas en reptilioj, malpli ofte en amfibioj. Altagrada infestado per iksodoj povas malfortigi la gastigantan organismon; necesas ankaŭ atentigi pri la rolo de tiuj parazitoj kiel portantoj de (homaj) malsanoj.

Suspekto de parazitozo ĉe amfibioj kaj reptilioj ĉiokaze bezonas komparon ankaŭ kun la antaŭaj paĝoj de tiu kompendio: unue, ĉar multaj formoj estas kompareblaj al parazitostadioj de "varmsangaj bestoj", kaj alie, ĉar en la fekaĵo de amfibioj kaj reptilioj regule estas troveblaj "pseŭdoparazitoj" (nome parazitoj de antaŭe manĝitaj predobestaj vertebruloj, ekz. akaroj aŭ akaro-ovoj).


  Reen al la antaŭa paĝo!