Estimata leganto,
vi tenas en via mano la tradukon de kompendio, origine en la germana lingvo, kun 200 desegnaĵoj kaj 11 tabeloj pri la plej gravaj parazitoj ĉe malgrandaj hejmaj kaj laboratoriaj bestoj. Veterinara ĵurnalo informis pri tiu nova publikaĵo en la vasta literaturkampo pri parazitologio per la sekva anonco: "Tri veterinaroj, spertaj en bredado kaj kuracado de hejmaj, zooparkaj kaj laboratoriaj bestoj, verkis kaj desegnis por lernantoj kaj praktikantoj parazito-kompendion, kiun ili skribis kun profesia kono de la apenaŭ superrigardebla diverseco de parazitologia literaturo kaj normaj instrulibroj. Ĉefa intenco estis, pritrakti ekskluzive la parazitojn kun praktika signifo de naŭ bone konataj bestospecioj kaj du ekzotikaj animalaj klasoj (amfibioj/reptilioj). La simple manipulebla libro konscie evitas senutilan balaston (ekz. ĝeneralan parazitologian propedeŭtikon) aŭ la kuracadon de parazitaj malsanoj. Ĝi anstataŭe centras — kaj tio estas ĝis nun unika faro — ducenton da parazitoj en memfaritaj desegnaĵoj laŭ bestospecia aranĝo. Apud tiuj desegnaĵoj ĉiufoje troviĝas referencindikoj de la koncernaj alineoj por pruvi ties ĉeeston pere de parazitologiaj ekzamenmetodoj. La tri laŭ bestogrupoj ordigitaj tebeloj listigas ĉiujn pritraktitajn parazitojn kaj informas pri ties mezuroj kaj trivialaj nomoj. Fine, ĉapitro pri gastigantspektroj utilas, forigi la tre disvastigitan opinion, ke ĉiuj bestoparazitoj infektas ankaŭ la homon."
La ĉefa aŭtoro sendis al mi du ekzemplerojn de la kompendio: unu por mia persona veterinara faklibrokolekto, kaj la duan — por traduko en Esperanton! Frapis min, unue, la abundo de belaj desegnaĵoj, kiuj klare montras parazitajn karakterizaĵojn ne tuj ekkoneblajn en fotografiaĵoj. Neniu nova faklibro havas tiom modestan amplekson. Tiuspeca kompendio eble interesos la fidelan membraron de ISAE. Mi tial aperigas ĝin en la sinsekvo de la asocia periodaĵo Scienca Revuo. Tiel la libro tuj trovos legantaron, kies kritiko estos bonvena. Ĝi plue eble provokos ĉe aliaj fakuloj ne nur konstruivan kritikon, sed ankaŭ propran instigon, mem produkti same koncizan informkajeron pri alia speciala sciadkampo. Ankaŭ la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino certe profitas, kiam kreskas la nombro de taŭgaj internacilingvaj referenclibroj por universitatnivela instruado de studentoj. Tiaj diversaj kaŭzoj instigis min, akcepti kun plezuro la peton por traduko de la kompendio en Esperanton.
Krom Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV, 1987) kaj Esperanta Medicina Terminaro (EMT) kompilita de Hradil (1979) multe helpis en la elekto de fakvortoj la Granda Vortaro Esperanto/Germana (GVE) de Krause (1999). Antaŭ estonta enradikiĝo de certaj nove uzitaj terminoj la tradukinto tamen serĉos faklingvaĵan konsilon de la terminologia sekcio kadre de la regulaj kolokvoj pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (AEST) antaŭ eventuale libroforme eldoni tiun ĉi kajeron. Specialan dankon meritas la kritika lingva polurado de la sekve prezentata Esperanta traduko pere de d-ro Josef Kavka, Prago, Ĉehio.
R. Sachs, prezidanto de ISAE |
![]() |