ETENDITA POLISTIRENO (EPS)


    EPS estas blanka spongeca plasta materialo, kiu havas fermitan kaj aer-plenan ĉel-strukturon. Tiun malmulte densan materialon eblas uzi por konstruado kaj pakado. Inter ĝiaj multaj ecoj elstaras la jenaj: ĝi preskaŭ ne absorbas akvon, estas malpeza, havas malaltan termikan konduktivecon, estas tre stabila rilate al temperaturo, ktp. Krome, ĝi estas tre facile uzebla por pakado.

    HISTORIO
    En 1831 oni unuafoje izolis stirenon, senkoloran likvon devenantan el iu arba ŝelo. En 1930 polistireno estis unuafoje sintezita je industria nivelo el petrolo-produktita stireno en kemia proceso nomita polimerigado dum kiu stirenaj molekuloj ĉene kuniĝas kaj formas solidan substancon. Dum la 50aj jaroj, germana entrepreno BASF disvolvis kaj ekproduktis novan materialon: etenditan polistirenon. Tiu produkto surmerkatiĝis sub la marko Styropor. Tiel naskiĝis tiu tipa blanka "korko" kiu konsistas el centoj da malgrandaj buloj kaj kiu ekde tiam utilas por pakado kaj konstruado aŭ ankaŭ simple por imiti neĝon.

    FABRIKADO
    Kiel krudan materion, fabrikoj de EPS uzas malgrandajn vitrecajn perlojn el etendebla polistireno kiuj estas unue pre-etenditaj. Dum plia proceso, post tempo de ripozo kaj maturiĝo, al ili estas aldonita energio; kaj la pentano entenita en tiuj plastaj perloj dilatiĝas, dum la polistireno siavice moliĝas. Tiuj du samtempaj procesoj kaj etendas kaj kungluas la perlojn. Kiam oni jam atingas tiun muldaĵon kiun ni konas sur la merkato, la pentano elfluas eksteren el la mikroskopaj ĉeloj kaj estas anstataŭigita per aero.

    PRODUKTOJ
    Etenditan polistirenon eblas fabriki en grandaj blokoj, eltranĉotaj en platoj kaj malgrandaj muldaĵoj, kutime laŭbezone de klientoj. El grandaj blokoj eblas atingi platajn aŭ simpla-formajn pecojn laŭlonge eltranĉeblajn per elektre varmigita metalfadeno. Malgrandajn muldaĵojn kutime oni fabrikas laŭdezire de la kliento por iu ajn apliko: skatoloj por fiŝoj, pakaĵoj por elektraj varoj, kontur-protektado de mebloj...

    Por muldaĵoj, densecoj kutime uzataj estas: 10, 15, 20, 30 kg/m3. Sed kiam ekstra rezisto estas bezonata, oni uzas minimuman densecon de 20 kg/m3.

    UZADO
    Krom ĝia uzo en konstruado, etenditan polistirenon oni uzas en pakado por multaj aplikoj, inter ili elstaras la jenaj:

    • Manĝaĵoj: skatoloj por fiŝoj kaj mar-fruktoj; ĝi oferas maksimuman higienon kaj garantias optimajn nivelojn de termika protekto.
    • Fruktoj kaj legomoj: ĝi plilongigas ilian konservadon.
    • Laktaĵoj
    • Glaciaĵoj, tortoj kaj kukoj.
    • Elektraj kaj informadikaj varoj: al la adaptableco de ujoj kaj
    • pakumoj el EPS aldoniĝas ĝia bonega teniĝo kiel kontraŭbata protektilo.
    • Mebloj: ĝi protektas ilin kontraŭ batoj kaj faloj
    • Iloj kaj maŝinoj
    • Aŭtomobilaj pecoj
    • Optiko, fotografio kaj ekstreme precizaj aparatoj
    • Ludiloj
    • Ĝardenistiko kaj ĝardenkulturo

    Resume, ĝi estas produkto kiu oferas optimajn kondiĉojn por enujigo kaj pakado ĉar al adaptableco ĝi aldonas bonan teniĝon dum protektado kontraŭ batoj.

    ALIAJ KOMENTOJ
    Pro ĝia strukturo, EPS ne taŭgas kiel manĝaĵo por iu ajn viva estaĵo, do ĝi malhelpas aperon de rodentoj, ŝimoj kaj bakterioj.


    Fonto: Artikolo de James Rezende Piton en la retlisto [tradukado] en junio 2004. - Eltiraĵo el la retejo http://www.abc-pack.com

    STEB: http://www.eventoj.hu

    Al la starta pago de STEB Reen al la antaŭa paĝo!