Naskitaj tempeste

Dmitrij SERKOV

Rusiaj sciencistoj pruvis, ke magnetaj tempestoj povas rekte influi la sekson de la estonta ido. Pri tio, ke la suna aktiveco influas biosferon, sciencistoj scias delonge. Tamen la demando, kiamaniere la lumilo reguligas biologiajn procedojn, restas ĝisfine neklara. La penoj de la rusiaj sciencistoj respondi la demandon, kiel ni dependas de la sunaj kapricoj, kondukas fojfoje al tre neatenditaj rezultoj.


La gepatroj ne elektas

En ĉiu familio oni anticipe preparas sin al la apero de ido, kaj la gepatroj antaŭ la naskiĝo de l' infano konstante pensas: kio do aperos, knabo aŭ knabino? En la antikva Grekio oni opiniis, ke la sekso de l' estonta ido rekte dependas de la aera temperaturo: en varma vetero estos koncipita knabo, en la malvarmo - knabino. En ia antikva Ĉinio oni kredis, ke la sekson de la atendata infano eblas kalkuli laŭ speciaia kalendaro, en kiun estis metitaj scioj el astrologio kaj medicino.

Specialistoj de centra scienc-esplora rentgenoradiologia instituto en Sankt-Peterburgo, sen uzi diversajn indicojn kaj mitojn, decidis esplori tiun demandon surbaze de la akumulitaj scioj el medicino, biologio kaj geofiziko.

Komence la sciencistoj ekcelis esplori la biologiajn efektojn je homoj de etaj dozoj de radiado. La nuntempa scienco ne dubas pri tio, ke magnetaj kampoj nome tra la negranda radiaktivado negative influas fa organismon de homo aŭ besto. La rezultoj de la lastaj esploroj jam konfirmis, ke la kvanto de apopleksioj kaj nestabilo de la sangopremo kreskas kiam altiĝas Ja tensio de la geomagneta kampo. Krom tio, en la eksperimentoj je ratoj klare estis registrata jena tendenco: la radiada-kemia influo, neevitebla ĉe salto de la geomagneta aktiveco, rompas la imunon de besto kaj ofte kaŭzas ĝian pereon. Se pri la ĉeloj de l' sango ĉio pli-malpli klaras, kio do okazas al la seksaj ĉeloj de la homo ĉe la samaj procedoj?

Por respondi tiun demandon, sciencistoj faris anticipajn kalkulojn por 600 loĝantoj de Sankt-Peterburgo kaj Leningrada provinco. Por ricevi korektajn rezultojn necesis konsideri du ĉefajn faktorojn: la naskiĝdaton de la homo, trafinta la esploreksperimenton, kaj ĝian seksan apartenon. Alia grava momento, sen kiu la kalkuloj estus senrezultaj, estis la donitaĵoj pri la geomagneta aktiveco. La informojn pri la magneta kampo de la Tero ekde la jaro 1914 donis la sankt-peterburga filio de Instituto por la tera magnetismo, ionosfero kaj disvastiĝo de radioondoj (IZMIRAN). Restis nur kunigi la donitaĵojn de la geomagnetaj esploroj kaj informojn pri la homoj, trafintaj la esploradon.

Tamen kiel ĝuste difini la tagon, kiam infano estis koncipita? Tio estis, verŝajne, la plej komplika demando survoje al la vero. La esploristoj, ne multe cerbumante, subtrahis 280 diurnojn el la naskiĝdato de la konkreta persono - meze tiom daŭras la evoluo de l' naskoto. Post tio laŭ gvidlibro oni difinis la staton de la geomagneta kampo en la koncip-tagoj de diversaj homoj inter la jaroj 1914 kaj 1979. La esploristoj konsideris la ĝeneralan geomagnetan tension, ignorante diferencojn inter la ordinaraj oscilado de l' kampo kaj spontanaj erupcioj.

La konkludoj estis neatenditaj. La sciencistoj trovis, ke inter la kresko de la geomagneta aktivado en la momento de koncipo kaj seksformiĝo de la estonta infano ekzistas certa ligo. La kalkuloj montris, ke ĉe la malkresko de la tensio en la geomagneta kampo naskiĝo de knaboj superas tiun de knabinoj. Ekzemple, en la tagoj de nealta tensio de la geomagneta kampo en la koncip-momento post naŭ monatoj estis pli ofte naskiĝantaj knaboj - proksimume 16 kontraj 10 knabinoj. Sed kiam la oscilado de la geomagneta kampo atingadis la superajn kritikajn altojn, kontraŭ 15 knabinoj estis naskiĝantaj proksimume 10 knaboj.

Dume sciencistoj ne atingis unuaniman opinion koncerne la influon de la geomagneta kampo je la seksaj cxeloj. Tamen la kalkulojn de la sankt-peterburgaj sciencistoj eblas nomi kuraĝa paŝo tiudirekte. Kiam la specialistoj ricevis pli ol interesajn rezultojn de la retrospektivaj kalkuloj, ili ekserĉis klarigon pri influo de seksformiĝo depende de la geomagneta aktiveco.


Sub la signo de Suno

Malgraŭ certa medicinisma direkto de la esploroj en ili ne estis eble eviti sciojn pri geofiziko. Sciencistoj estis devigitaj rigardi nian planedon kvazaŭ deflanke. Oni scias, ke la geomagneta kampo de Tero estas komplike organizita strukturo, servanta kiel siaspeca defenda kloŝo por la planedo. Multaj esploristoj, cetere, konsideras kiel varianton tion, ke ĝuste danke al la geomagneta kampo kaj ĝiaj variaĵoj sur Tero aperis la organika vivo. Tiu kampo ekranigas la surfacon de Tero kontraŭ malutila radiado, abunde ekzistanta en la ĉirkaŭsuna spaco en formo de energoŝargitaj korpuskloj. Rezulte de kunagado inter la geomagneta kampo kaj ia fluo de la suna plasmo ĉirkaŭ Tero formiĝas spaco, nomata magnetosfero. En la senpera apudo al ĝi okazas ionigado de gasoj kaj formiĝas ionosfero. Tiuj du eksteraj kovriloj estas medio, en kiu okazas la ĉirkaŭteraj elektromagnetaj procedoj. Kaj ĝuste surfunde de tiu senlima oceano loĝas la homaro, kaj pro tio la perturboj de la elektromagneta spaco influas ĝian evoluon.

Evidentiĝis, ke formiĝo de la homa sekso ne estas simpla kaj hazarda kombino de X- kaj Y-kromosomoj, sed komplika procedo en laboro de l' organismo, direktita al vivkontinuo kaj favora evoluo de homo kiel biologia speco. La erupcioj de l' geomagneta perturbo ludas rolon de eksteraj faktoroj, influantaj negative je la organismo kaj kondukantaj al multigo de difektoj en la ĉelo. Ekzemple, la procedo de koncipo okazas kun pli ofta naskigo de la virina embrio. Tiun malbilancon eksplikas la roloj, kiujn la evoluo difinas al la vira kaj virina seksoj: nome la virina responsas pri la stabiligo de la speco, kaj la vira - pri labileco, konstanta serĉo de io nova. Tio signifas, ke en malfavoraj eksteraj kondiĉoj, kiaj estas altiĝo de la perturba nivelo de la geomagneta kampo, en la seksaj ĉeloj aperas indicoj por naskiĝo de knabinoj, kaj male, kiam la nivelo de oscilado falas, do en la kondiĉoj favoraj, naskiĝas knaboj. La mekanismo por apero de tiuj indicoj estas dume neklara. Tamen sciencistoj opinias, ke ĝi estas ligita kun ekzisto en la sangoĉeloj de libereradikalaj korpuskloj. Esploroj montris, ke cxe homoj sanaj la kvanto de tiuj korpuskloj ŝanĝiĝas depende de la stato de la magneta kampo. En la periodo de perturboj en la geomagneta aktiveco ilia kvanto malkreskas. Eble ĝuste de la ŝanĝoj en la sangokonsisto dependas, kiu naskiĝos?

Biologoj notis ankoraŭ unu interesan fakton. Se vintro estis ne nur malbona, sed katastrofe aĉa, kun krudaj temperaturaj sxanĝoj, kiam falas jen neĝo, jen pluvo, saltas la atmosfera premo, ĉe ajna biologia speco ekfunkcias defenda mekanismo. La homa speco akumulas siajn fortojn por produkti knabinojn, kiuj responsas pri konservo de la speco. Nun iĝas komprenebla, kial dum la lastaj 50 jaroj la kvanto de virinoj superas tiun de viroj. Gxuste en tiu periodo la suna aktiveco kreskis kaj multiĝis kvanto de magnetaj tempestoj super la planedo.

Do kio rezultas? Ĉu nun cxiu familio, sin arminte per la prognozoj de sciencistoj pri la magneta kampo de Tero, kaj en IZMIRAN oni ĝin antaŭvidas je du-tri tagoj antaŭen, povas memstare plani la sekson de sia infano? Tute ne. "Mi rapidu bremsi la ardon de ruzaj patroj-patrinoj plani la sekson de sia estonta infano depende de la geomagneta aktiveco, - diras la estro de tiuj esploroj akademiano Sergej Ivanov. - Ne indas tiel trakti la rezultojn de niaj anticipaj kalkuloj, sed necesas plenumi seriozan eksperimentan laboron, antaŭ ol fari iajn konkludojn".


Ne facilas la afer' ...

Se la sciencistoj el Sankt-Peterburgo esploradis la erupciojn kaj ŝrumpojn de la geomagneta tensio, do doktoro pri fizikaj-matematikaj sciencoj Grigorij Obuhov el Moskvo certas, ke la magneta kampo de Tero havas karakteron strukturitan en la spaco. Obuhov asertas, ke la unueca geomagneta kampo konsistas el kelkaj "subkampoj", diversaj laŭ sia strukturo. Por pli bona kompreno eblas imagi siaspecan formiĝon, en kiu korpuskloj de pli granda skala intervalo entenas korpusklojn de malgrandkala intervalo. Ĉiu nivelo responsas pri diversaj faktoroj: ekzemple, iuj strukturoj de l' kampo responsas pri tertremoj, aliaj - subtenas vivon de bakterioj. Ekzistas ankaŭ strukturoj, respondecaj pri formiĝo de homa sekso. Rezulte de multjaraj esploroj Obuhov trovis, ke la geomagneta kampo povas influi ne nur la sekson de l' infano, sed ankaŭ psikajn karakterizojn de la estonta homo.

Laŭ la teorio de tiu esploristo, ekzistas du bazaj tipoj de la kampo: kun kruda strukturo kaj mola. La unuan tipon de l' kampo karakterizas ekzisto en ĝia spaca struturo de granda kvanto da pli etaj, krudaj limoj, diferenciĝantaj per potenca energio kaj aktiva kontraŭstaro al apero de aliaj tipoj de kampoj. En la dua tipo la kvanto de etaj limoj estas multe pii malgranda. Tiu kampo havas pli komplikan spacan konstruon. Do tiel, laŭ ia opinio de Obuhov, la unua kampotipo responsas pri apero de la vira embrio, kaj la dua formas la virinan specon. Post la naskiĝo de la homo okazas interago de la magnetaj karakterizoj de la infana cerbo kaj krude strukturitaj geomagnetaj kampoj de Tero. Okazas siaspeca agordo de la nerva sistemo kaj aperas bazo por formiĝo de la estonta karaktero. Ĉe tio por la anticipa difino de la sekso kaj karaktero ĉefan rolon ludas strukturitaj geofizikaj kampoj, kiuj diferencas depende de la loko kaj tempo, en kiuj naskiĝas la infano. "Farinte la komencan agordon laŭ difinita tipo, la kampoj formas karakterizojn influantajn dum la tuta vivo", - asertas Grigorij Obuhov.

Diference de siaj kolegoj el Sankt-Peterburgo la sciencisto certas, ke sciante la precizajn daton kaj lokon de la koncipo, kaj cxe tio kalkulinte la strukturon de la geomagnetaj kampoj, eblas ne nur difini kiu naskiĝos - knabo aŭ knabino, sed ankaŭ scii la emociajn. trajtojn de la estonta karaktero, riveli la emon al certa agado, sistemon de simpatioj kaj antipatioj, difini ankaux la favorajn kaj malfavorajn periodojn por diversaj agadformoj de la estonta homo.

Se iu el la proponitaj hipotezoj estos konfirmita, do la estontaj gepatroj, antaŭ oi plani la idojn, komence sin turnos al la prognozoj de la geomagnetaj cirkonstancoj, kaj nur poste ekos plenumi siajn planojn.

El la revuo "Itogi"


Origine: Scienco kaj Kulturo, n-ro 1/2005

STEB: http://www.eventoj.hu/steb/