This text will be ignored, so put your license or whatever here. The speed reading will start after the line with only "START_SPEEDER" in it. START_SPEEDER Revon havas mi de Marteno Lutero KINGO la pli juna Jen la kompleta teksto de la parolado sur la ŝtuparo de la Linkolna Memorejo (Vaŝingtono D.C) en la jaro 1963-a. Mi diras al vi hodiaŭ, amikoj miaj, ke malgraŭ la malfacilaĵoj kaj frustracioj tiumomentaj mi ankoraŭ havas revon. Temas pri revo profunde radikanta en la Usona revo. Revon havas mi, ke iun tagon tiu nacio leviĝos kaj edife laŭvivos la veran signifon de sia kredo – «Ni taksas tiujn veraĵojn memevidentaj, ke ĉiuj homoj kreiĝis egalaj.» Revon havas mi, ke iun tagon sur la ruĝaj montetoj Georgiaj la idoj de tiamaj sklavoj kaj la idoj de tiamaj sklavposedantoj povos eksidi sin kunaj ĉe la tablo de frateco. Revon havas mi, ke iun tagon eĉ la ŝtato Misisipio – dezerta ŝtato ŝvitanta sub la varmego de maljusteco kaj subpremado – transformiĝos en oazon de libero kaj justeco. Revon havas mi, ke miaj kvar gefiletoj iun tagon vivos en nacio, kie oni ne prijuĝos ilin laŭ la koloro de ilia haŭto, tamen laŭ la enhavo de ilia karaktero. Revon havas mi hodiaŭ. Revon havas mi, ke iun tagon la ŝtato Alabamio, kies estraj lipoj aktuale ankoraŭ gutas de la vortoj ŝtata interlokiĝo kaj leĝnuligado*, transformiĝos en etoson, kie nigraj geknaboj povos ligi manojn kun blankaj geknaboj kaj ili promenos kunaj gefratece. Revon havas mi hodiaŭ. Revon havas mi, ke iun tagon ĉiu intermonto ja leviĝos, ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos, malglatejoj glatejiĝos kaj zigzagaj lokoj iĝos rektaj, kaj la gloro de la Sinjoro riveliĝos, kaj ĉio karna ekkonos tiun kuna. Jen nia espero. Jen la kredo, kun kiu mi returne iras suden. Per tiu kredo ni povos elĉizi el la malespera monto ŝtoneton de espero. Per tiu kredo ni povos transformi la tintaĉajn malakordojn de nia nacio en belan simfonion de frateco. Per tiu kredo ni povos labori kunaj, preĝi kunaj, klopodi kunaj, enkarceriĝi kunaj, por libero protesti kunaj, en la scio, ke ni iun tagon estos liberaj. Tiu estos la tago, kiam ĉiuj Diinfanoj povos kanti kun nova senco: Ho lando kara, lando Cia, libera lando, lando mia, pri vi ni ĥoru. Praej' de forpasinto, fier' de pilgriminto, de ĉiu montopinto liber' sonoru. Kaj, se Usono iĝu grandioza nacio, tio nepre realiĝu. Do liberec' sonoru de la mirindaj montopintoj de Nov-Hampŝiro. Liberec' sonoru de la grandegaj montoj de Nov-Jorkio. Liberec' sonoru de la alten strebanta Aleghenia montaro de Pensilvanio. Librec' sonoru de la neĝkapa Rokmontaro de Koloradio. Liberec' sonoru de la kurbaj pintoj de Kalifornio. Sed ne nur tio – libereco sonoru de Ŝtona Montego en Georgio. Libereco sonoru de Gvatista Montego de Tenesio. Libereco sonoru de ĉiu altejo kaj talpejo de Misisipio. De ĉiu monta deklivo liberec' sonoru. Kiam ni dissonorigos liberecon, ĝi sonoros de ĉiu vilaĝo, de ĉiu vilaĝeto, de ĉiu ŝtato kaj ĉiu urbo, ni povos gajni impeton tiun tagon, kiam ĉiuj infanoj de Dio, nigruloj kaj blankuloj, Judoj kaj ne-Judoj, protestantoj kaj katolikoj, rajtos ligi siajn manojn kaj kanti laŭ la vortoj de la malnova sklavhimno Negra: Fine liberaj! Fine liberaj! Dankon al Dio ĉiopova, ni fine liberiĝas! (Tradukita de PEJNO Simono) FINO