This text will be ignored, so put your license or whatever here. The speed reading will start after the line with only "START_SPEEDER" in it. START_SPEEDER Kiel mi perdis 5 jarojn el mia esperantista vivo Skribita de D-ro Lajos Molnár, Hungario. En la lernojaro 1959/60 mi vizitis sud-hungarian, provincan, medicinan universitaton. Somere de 1960, en julio mi devis partopreni "socian laboron" en iu vilaĝa agrikultura kooperativo, kaj fine de la unua monato de la someraj ferioj mi estis korpe-anime sufiĉe laca. Mi serĉis "spiritan nutraĵon", kiam mi -- promenante sur la Malgranda Bulvardo de Budapeŝt -- rimarkis en la montrofenestro de Librovendejo de la Pedagogoj maldikan Lernolibron de Esperanto, kies aŭtoro estis Julio Baghy. Ĝis tiam mi sciis pri Esperanto nur la kutiman frazon, ke -- "Ĝi estas ia artefarita lingvo." La libreto estis tre malmultekosta, do mi riskis 14 forintojn kaj aĉetis ĝin. (Mia monata stipendio estis tiutempe 700 forintoj.) Veturante hejmen, jam en la trajno mi scivole tralegis la Antaŭparolon kaj la Gramatikan enkondukon. Tie min kaptis la melodio de Esperanto, kiam mi legis strofon el la fama poemo "Fine de septembro" de Sándor Petőfi, nia poeto-liberecbatalanto: Jen floras ankoraŭ la floroj en valo, Jen verdas ankoraŭ la poploj ĉe l' font', Sed vidu, jam tie la vintra vualo, La neĝo ekkovris la supron de l' mont'. La unuan tagon mi ellernis la Enkondukan lecionon, la alfabeton kaj la fonemojn, la vokalojn kaj la konsonantojn, ilian prononcon, la akcenton kaj la bazajn regulojn de la ortografio. La duan tagon mi pasigis per lernado de la unua leciono, la trian tagon per alproprigo de la dua leciono, kaj ĉiutage -- dum 6-8 horoj -- mi ellernis unu lecionon… Ĝis la fino de aŭgusto mi trastudis la tutan lernolibron, kaj mi estus povinta paroli Esperanton mezgradnivele, se mi havintus esperantistan partneron. Neniu alia lingvo donis al mi tiel grandan sukcestravivaĵon, kian la lernado de Esperanto rezultigis. Bonhumore kaj feliĉe mi komencis la duan studjaron. Fiere mi rakontis al nia universitata, gvidanta lektoro pri fremdlingvoj mian someran, lingvistikan esperanto-aventuron. Kiel malvarmega duŝo tuŝis min la opinio de la ŝatata kaj respektata sinjoro lektoro: -- "Ludoviko, komprenu bone, ke Esperanto tute ne estas lingvo. Ĝi estas stultaĵo. Serioza homo ne okupiĝas pri Esperanto. Lernu anstataŭ Esperanto normalan lingvon, ekzemple la italan!…" Tiel okazis, ke en la sekvantaj kvin jaroj mi tute ne okupiĝis plu pri la internacia lingvo Esperanto. (Dum la unua studhoro mi surprizite konstatis, ke ĝuste la sinjoro lektoro instruas la italan lingvon. Tiu ĉi lingvo ŝajnis al mi tre facila: "La lingua italiana è molto facile per me." Nek la sinjoro lektoro, nek miaj samgrupanoj volis kredi, ke antaŭe mi neniam lernis la italan lingvon. Ili pensis kaj diris, ke mi mensogas asertante, ke vere, mi neniam lernis ĝin. Nur nun, post jardekoj de senĉesa uzado de Esperanto mi malkovris, ke tiutempe mi spertis la kapabloevoluigan, "preopedeŭtikan" efikon de Esperanto, la fakton, ke helpe de Esperanto oni povas facile alproprigi la metodikon de la lingvolernado.) Dum la sekvintaj 5 jaroj la maldika lernolibro de Julio Baghy kuŝis ie sur mia librobreto. Mi provis uzi la germanan, anglan kaj rusan lingvojn dum miaj universitataj studoj, -- sed mi ĉiam sentis la malkomfortan fakton, ke parolante kun denaska germano, anglo kaj ruso mi estas kaj eterne restos "duaranga lingvouzanto", kiu neniam diras tion, kion volas, sed nur tion, kion povas. Post mia duonjara soldata servo, en 1966 mi komencis mian kuracistan praktikon en la budapeŝta Hospitalo Ladislao por Infektaj Malsanoj, en la sekcio de ĉefkuracisto D-ro Kolomano Kalocsay. Mi estis deĵoranto iun posttagmezon, kiam la ambulancanoj enportis maljunulon en la sekcion. Sur la dokumentoj de la paciento mi ekvidis la nomon Julio Baghy. De kie mi konas ĉi tiun nomon? Post mallonga cerbumado mi malkovris, ke mi vidas la aŭtoron de la iama, maldika Esperanto-lernolibro… Depost nia unua, persona renkontiĝo mi ofte vizitis la "Paĉjo"-n, Julion Baghy, ĉe lia hospitala lito. La maljuna, malsana, sufokiĝanta homo plibeliĝis, kiam li parolis pri Esperanto. Li rakontis la historion de sia vivo, la militkaptitecon en Siberio, la vojaĝojn dise en Eŭropo, kiam li ĉie instruis Esperanton. Li rakontis pri la poeto-amikeco kun Kolomano Kalocsay, pri la revuo Literatura Mondo, pri la universalaj kongresoj de Esperanto. Li donacis al mi la esperantlingvan Faraono-n de Bolesław Prus. La tri-voluman romanon mi baldaŭ tralegis kaj grandparte komprenis. Tio estis mia dua, granda sukcestravivaĵo kaŭzita de Esperanto. Jen, koncize la historio de mia "aventuro" kun Esperanto. Mi fariĝis la lasta disĉiplo de Julio Baghy, kiu transdonis al mi sian amon kaj entuziasmon rilate al Esperanto. En la jaro 1969 ni fondis kaj ekde tiu jaro ni funkciigas la Budapeŝtan Medicinan Esperanto-Fakgrupon. Kaj fine de tiu ĉi historieto permesu al mi la kara Leganto tiri la plej gravan konkludon el mia "aventuro". Kiel 20-jara junulo mi senvorte kaj senkritike akceptis la opinion de la ŝatata kaj respektata universitata lektoro. Mi supermezure estimis la aŭtoritaton. Dum la pasintaj preskaŭ kvin jardekoj mi ellernis la lecionon: ĉiu homo devas elformi sian pensmanieron kaj opinion. Ĉar estas ĉiam pli facile akcepti alies opinion, ol malrapide, malfacile, turmentiĝante krei sian propran starpunkton. "Se la devigan disciplinon anstataŭigus la memdisciplino, nur tio povus certigi la estonton de la homaro." (Profesoro D-ro Owe Bruno Fahlke) La 14-an de februaro, 2007 D-ro Lajos Molnár, prezidanto de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo Fino