This text will be ignored, so put your license or whatever here. The speed reading will start after the line with only "START_SPEEDER" in it. START_SPEEDER Esperanto: Kiaj perspektivoj post unu jarcento? Bulonjo-ĉe-Maro, la 27an de marto 2005 Entute 1389 vortoj longa. Antaŭ cent jaroj Cent jaroj. Jam cent jaroj pasis, ek de tiu ĉefmomento en la homara historio, kiam Zamenhof ĉi-urbe alparolis la unuan kongreson de Esperanto, dirante: "Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn.(...) Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi kaj [niaj] vortoj ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj (...) de la mondo. (...) Sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: (...) la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas." Kaj iom pli poste li diris: "En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj [senprivilegiaj], neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas, (...), ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio. Kaj la unuan fojon en la historio de la homaro ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj (...) kiuj premas al si reciproke la manojn (...) sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-[ĉe]-maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj." [fino de la cito]. Verŝajne, kiam mi parolis pri tiu tago de 1905 kiel ĉefmomento de la homa historio, la plimulto el vi pensis: "Nu, li vere troigas". Eble. Sed mia opinio ne estas senbaza. Min ege impresis fakto, pri kiu mi legis en Unesko-dokumento. Antaŭ longe, afrika tribestro, kiun oni provis konvinki, ke utilas kapabli skribi kaj legi, rifuzis tion kredi. Oni do proponis al li eksperimenton. Li diru ion, ion ajn, al iu, kiu notos liajn parolojn, kaj la paperon oni portos al alia vilaĝo, kaj li akompanos tiujn, kiuj portos ĝin. En tiu vilaĝo estos iu, kiu ne ĉeestis, kiam li parolis, kaj kiu do ne aŭdis liajn vortojn, sed kiu scipovas legi. Tiun oni petos legi la tekston sur la papero. La tribestro konsentis. Kaj kiam la grupo alvenis al la alia vilaĝo, kaj iu tie laŭtlegis, kion li diktis antaŭe, li estis ege mirigita. Iu, kiu estis for, kiam li parolis, kapablis ekzakte rediri liajn vortojn. Nekredeble! Vere mirakla afero! Estas fakto, ke la invento de skribado havis impresajn konsekvencojn. Grandan parton de nia komforto, de nia plezuro, de niaj scioj, de niaj ĝojoj, de nia sano ni ŝuldas al la fakto, ke skribo ekzistas. Se skribo ne ekzistus, ni ne estus tiuj, kiuj ni estas. Tial oni povas diri, ke la momento, kiam unuafoje transdoniĝis ideoj aŭ informoj skribe, estis ŝlosila momento en la historio de la homaro, eĉ se neniu scias, kie kaj kiam ĝi okazis. Miaopinie, ankaŭ la momento, kiam interkompreniĝis unuafoje homoj el dudek landoj sen interpretistoj, kaj sen tio, ke iu devu paroli la lingvon de alia popolo, estis ŝlosila momento en la historio de la homaro. Kaj tiu eksterordinara momento okazis ĉi tie en Bulonjo en 1905. Okazis ankaŭ io tre grava, kiam Zamenhof deklamis sian poemon "Preĝo sub la verda standardo": pluraj ĉeestantoj ploris! Per tiu fakto estis definitive rebatita la argumento de tiuj, kiuj asertas, ke lingvo enkabinete naskita ne povas havi animon. Se deklamo povas emocii, ĝis larmoj, tio signifas, ke la uzata lingvo estas multe pli ol io robota, meĥanika, uzebla nur por celoj praktikaj, kiel opiniis la plimulto el la tiutempaj intelektuloj, ĝi kapablas tuŝi la korojn, ĝi havas animon. Multaj el ni spertis tiun animon diversokaze. Ni scias, ke Esperanto povas igi nin vibri, jen entuziasme, jen ĝoje, jen elreviĝe, jen furioze, ni spertis, ke niaj sentoj vibras per ĝi, ni scias, ke ni povas disputi, kvereli, koleri en ĝi, sed ankaŭ uzi ĝin konsole kaj ame, kaj ke en ĉiuj ĉi okazoj ĝi neniam montriĝas malsupera al la aliaj lingvoj. Kiam oni ion travivis, oni ne povas dubi pri la travivaĵo. Tial, egale kion diros la skeptikuloj, kiuj identigas Esperanton al senviva kodo, ni scias, ke ili eraras. Eĉ se ni ne sukcesas komuniki nian sperton al la ekstera mondo, tamen la fakto restas, ke Esperanto estas io viva, lingvo kun animo. Tion ni scias proprasperte. Kaj tio ne estas afero de opinio, kaj do de subjektiveco. Tio estas fakto, io objektiva, dum la ideo, ke Esperanto ne havas animon, estas simpla, subjektiva opinio, bazita sur neniu sperto aŭ observo. Apud faktoj, subjektivaj opinioj neniom pezas, longperspektive. Opinioj varias, opinioj ŝanĝiĝas, sed faktoj restas faktoj, solidaj, nerenverseblaj, ĉiam venkontaj, ĉar ili estas la realo, dum opinioj estas nur mensaj bildoj, kiuj, se ili ne baziĝas sur io reala, povos nur post ia tempo disfali. La tri homaj cerboj kaj la animo de Esperanto Mi insistas pri tiu punkto, ke Esperanto havas animon, ĉar ĝi estas laŭ mi ege grava. Mi multe legis la tekstojn de Zamenhof, liajn paroladojn, liajn leterojn. Kaj mi ĉiam admiris unu el liaj karakterizoj, kiu estas ne ofta: la rimarkindan ekvilibron inter la du duonsferoj de lia cerbo. Homa cerbo estas triopo. En la plej malalta tavolo, ĝi estas pure instinkta, ĝi estas kiel la cerbo de serpento: en tiu plej funda tavolo troviĝas la praa, primitiva parto de ni: tie ni travivas la bazajn emociojn, kiel panikon, deziron, agresemon, kaj tie estas la komandejoj, kiuj igas nin reagi kapte, sinkaŝe, forkure aŭ atake. Sed super tiu praa cerbo troviĝas la t.n. kortekso, kiu dividiĝas en du duonsferoj, similaj al la du partoj de senŝeligita nukso. Tiuj du duonsferoj havas malsamajn funkciojn. (En tio, kion mi priparolos nun, kiam mi diros "dekstra" aŭ "maldekstra" tio validos nur por la plimulto, kiu konsistas el dekstramanuloj. Ĉe maldekstramanuloj la afero estas pli kompleksa). Nu, ĉe dekstramanulo, la maldekstra duonsfero funkcias per vortoj, ciferoj, mezuroj, racio, analizo, dedukto, faktoj, volo, disciplino kaj similaj aferoj, tial mi emas nomi ĝin la cerbo de rigoro. Kontraste, la dekstra funkcias per bildoj, senvortaj simboloj, sentoj, inkluzive de la estetikaj kaj artaj, etosoj, imago, metaforoj, intuicio, spontanaj pensoĉenoj, sonĝoj kaj revoj, poezia maniero rigardi la mondon, kreemo, libereco, tial mi nomas ĝin la cerbo de fido, ĉar nur se oni fidas oni povas lasi ĝin funkcii laŭ sia nekredebla fekundeco. Ĝenerale ĉe homo, kaj ofte ĉe tuta popolo, unu el la duonsferoj superregas. Sed ĉe Zamenhof ambaŭ estis, ne nur bonege disvolvitaj, sed ankaŭ kunordigitaj tute harmonie. Kaj tion oni retrovas en la lingvo mem. Ĝi estas rigora, ĝi postulas disciplinon, kaj do postulas, ke oni aktivigu la maldekstran duoncerbon. Pensu nur pri la akuzativo, pri la fakto, ke verboj estas ĉu transitivaj, ĉu netransitivaj, aŭ pri la nete difinita senco de la prepozicioj. Esperanto estas lingvo pli rigora ol la plimulto. Sed ĝi estas ankaŭ pli libera. La rajto kombini radikojn kaj afiksojn sen ia limigo esta io tipa pri la dekstra duoncerbo, kaj same la libereco en la vortordo aŭ en la sintakso. Por esprimi unu ideon, Esperanto disponas multe pli da diversaj ebloj ol aliaj lingvoj. Vidu, kiom da manieroj prezentiĝas por esprimi la ideon: "Mi venis al Bulonjo per trajno": Al Bulonjo mi trajnis, mi venis trajne Bulonjon, Bulonjen trajnis mi, pertrajne mi al Bulonjo venis, eĉ - almenaŭ humure aŭ poezie - mia alBulonja veno estis trajna, trajne mi alBulonjis. Se, por verkisto, Esperanto havas ŝatindajn flekseblecon kaj riĉecon, tio ŝuldiĝas ĝuste al tiu maloftega kunordigo de rigoro kaj libereco, al tiu integriĝo de la du cerbaj duonsferoj. Esperanto per tio estas unika. Lingvoj akcentas jen unu, jen alian trajton. La franca kaj germana estas rigoraj, sed lasas malmulte da libereco en la maniero esprimi sin. La angla kaj la ĉina estas pli liberaj, sed al ili mankas rigoro, kaj, sekve, precizeco. Jes, Esperanto estas unika en la panoramo de la lingvoj. Per ĝi la menso povas funkcii fajne, nuance, precize, klare, sed en ĝi ankaŭ la koro trovas ilon por esprimi sian vastecon, sian fantazion, siajn plej intimajn kaj intensajn sentojn kaj emociojn. Fino.