Informoj

Serĉu en la reto informojn pri la libro. Kelkaj estas legeblaj en la reto. Recenzojn vi trovos ĉefe en Originala literaturo Esperanta. La libroj estas legolibroj, ne temas pri instruiloj.

La "Libroj ne-facilaj" tute ne estas por komencantoj aŭ komencintoj, libroj kiel Fajron sentas mi interne, de Ulrich Matthias, kaj Esperanto ne estas nur lingvo, de Spomenka Štimec, estas multe pli facilaj ol ili. Kial do mi informas pri ili ĉi tie? Ĉar eble ie vi legos, ke ili estas por ellerno, tamen ĝi celas ulojn, kiuj almenaŭ sufiĉe flue parolas. Vi ja povas ellerni Esperanton per aliaj "normalaj" libroj (romanoj kaj rakontaroj).

  1. Plej facilaj (libroj sen participoj, aŭ nur kun -ant):
    1. 13 Oktobro 1582, Luiz Portella
    2. Katrina malfruas, Sten Johansson
    3. Krimo de Katrina, La, Sten Johansson
    4. Orpantalono, La, Max Lundgren
    5. Ŝi estas mia amiko, Luiz Portella
    6. Vojaĝo kun Katrina, Sten Johansson
  2. Facilaj (libroj kun paticipoj, por komencintoj):
    1. Dankon, amiko!, Claude Piron
    2. Gerda malaperis, Claude Piron
    3. Ili kaptis Elzan!, Claude Piron
    4. Inter tero kaj ĉielo, Benjamin Jacobsen
    5. Karlo, Edmond Privat
    6. Kion ajn!, Sten Johansson
    7. Kisa malsano, La, Claude Piron
    8. Lasu min paroli plu, Claude Piron
    9. Mamutido Miĉjo, Mikaelo Bronŝtejn
    10. Mi vizitis grandan urbon, Koffi Gbeglo
    11. Verda koro, La, Julio Baghy
    12. Vere aŭ fantazie, Claude Piron
    13. Vivi estas miri, Claude Piron
  3. Libroj ne-facilaj (libro por ellerno):
    1. Faktoj kaj fantazioj, Marjorie Boulton
    2. Fundamenta krestomatio, red. L. Zamenhof
    3. Nova Esperanta krestomatio, red. William Auld

<<  >>