Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

William Auld. "Skota metodo"

Kontrolteksto (11)

Iam, en lando tre malproksima, loĝis patro kun tri infanoj.

Kelkfoje ili vivis feliĉe, kelkfoje ilia vivo estis malbela kaj malbona. Ili ne estis riĉaj sed tute malriĉaj ili neniam estis. Ili laboris ĉar ili devis labori; kun la aliaj homoj ili vivis laŭeble amikece, kaj donis helpon al ĉiu, kiu petis.

El la infanoj, du estis viraj, sed la plej juna estis ina. Tra la jaroj, la viroj iĝadis altaj kaj fortaj. Malfeliĉe la virino vidiĝis malalta kaj malbela; nur malmultaj sciis, ke ŝia koro estas bonfarema kaj plena de amo al la homoj.

Okazis, ke la patro alparolis siajn infanojn: "Venis jam la tempo, kiam vi devas iri en la mondon por ekkoni siajn vojojn kaj perlaboradi vian vivtenon laŭ via deziro. Post unu jaro revenu ĉi tien por sciigi al mi ĉion, kion vi travivis. Vi kunportas miajn bondezirojn."

Neniu el ili volis fari demandojn. Ili nur leviĝis kaj ekiris, ĉiu laŭ sia vojo.

Post unu jaro la patro vidis alproksimiĝi homon, kiu ŝajnis maljuna kaj malforta. Baldaŭ li komprenis, ke tio estas lia unua virinfano.

"Infano mia!" li diris, "kio okazis al vi? Kiel vi fariĝis tiel malforta?"

"Mia patro", respondis la alia, "mi iris longan vojon, ĝis mi venis landon, kie okazis milito. Mi kredis min fortulo, kaj prenis lokon inter la militistoj. Ho, mia patro, tie mi lernis pri la granda malforteco de ĉiuj homoj antaŭ la ruĝa morto! Kiam la milito finiĝis, mi estis tia, kian vi nun vidas min. Mi ne volas, mi ankaŭ ne povas, iam ajn denove militi por iu nacio aŭ pro iuj teroj!"

"Vi lernis ion gravan", diris la patro malĝoje. Revenis poste la dua virinfano, en riĉa veturilo. Lia formo estis tiu de grandsinjoro.

"Bonan, patro!" li diris rapide. "Mi ne povas resti, ĉar mi havas gravajn aferojn. Mi geiĝis kun riĉa virino, kaj de ŝi mi ricevis kampojn por respondeci. De tempo al tempo mi skribos aŭ sendos al vi vorton pri la okazintaĵoj. Ĝis!"

"Ĉu vi estas feliĉa?" demandis la patro. "Negrave!" respondis la alia, forirante. "La vivo estas mallonga kaj miaj deziroj estas multaj." Kaj li forveturis.

"Ŝajnas al mi," diris la patro malĝoje, "ke li metis sin en malliberejon kaj jam komencis malrapide morti".

"Tio okazas al ĉiu," respondis la militinto.

Ili staris, staradis. Fine vidiĝis en la malproksimo du formoj, kiuj malrapidege venadis. Nur post longa tempo la patro komprenis, ke la pli malalta homo estas lia ina infano, kaj ke ŝi subtenas malfortulon, kiu estas malbelega kaj ankaŭ ne povas vidi.

Kiam ili alvenis, la patro alparolis ŝin. "Ho, mia infano, kio okazis al vi? Kaj kiu estas tiu ĉi malforta viro?"

"Li estas mia amiko, kaj mi amas lin," ŝi respondis.

"Kaj kion la mondo donis al vi? Ĉu vi estas riĉa?"

"Riĉa aŭ malriĉa, ne gravas. Mi estas feliĉa kun mia amiko", ŝi diris. Kaj ili kune eniris la loĝejon.

"Ŝajnas al mi", diris la patro, "ke la vivo donis al ŝi la plej gravan aferon".

Kaj li sekvis ilin en la loĝejon.


Lessons:  Introduction     10     Kontrolteksto     Vocabulary

Words by lesson     Sekvo de vortoj kaj gramatikaj elementoj

13 marto 2002   Vokita 161 fojoj.