redaktita: majon 2004

Ĉapitro 9A - Programadaj Ekzercoj

Ĝeneralaj Instrukcioj: Skribu ĉiun el jenaj programoj laŭ la specifoj. Neniu el ili postulas enigon de datumojn fare de la uzanto. Unu el la programoj uzas datumojn specifitaj ene de la programo per deklaraj frazoj aŭ valorizaj ordonoj. Kutime oni ne verkas programojn tiamaniere. Enigon de datumoj ni pritraktos en la venontaj ĉapitroj. Post kiam vi lernis tion, vi povos reveni ĉi tien kaj skribi pli bonajn versiojn de tiuj ĉi programoj.

Noto: Ĉiu el tiuj ĉi ekzercoj petas vin ruli la programon plurfoje uzante novajn valorojn. Fari tion vere gravas! "Ludi" kun viaj programoj estas nemalhaveble por kompreni ilin kaj ekhavi la "senton" de programado subhaŭte.


Ekzerco 1 --- Salajrokomputa Programo

Ekzamenu tiun programon (el la nuna ĉapitro):

class ekzemplo
{
  public static void main ( String[] args )
  {
    long   horojLaboritaj = 40;    
    double pagoTarifo    = 10.0, impostoProcento = 0.10;    

    System.out.println("Horoj Laboritaj: " + horojLaboritaj );
    System.out.println("paga Sumo  : " + (horojLaboritaj * pagoTarifo) );
    System.out.println("imposta Sumo  : " + (horojLaboritaj * pagoTarifo * impostoProcento) );
  }
}

 

Ŝanĝu ĝin tiel, ke ĉiu variablo estu deklarata sen komenca valoro. Poste skribu tri valorizajn ordonojn por doni valoron al ĉiu variablo. Rulu la programon; ekzamenu

ĝian eligon.

Nun, iom difektu ĝin: forstreku unu el la deklaroj el la programo. Ĉu vi sukcesas tradukigi ĝin?

Nun forstreku unu el komencaj valoroj el la ĝusta programo. (Ekz-e, forstreku la signojn "= 40" el la unua deklaro. Provu tradukigi kaj ruli la programon. Kiam la problemo estos rimarkita?

Alklaku!  Reen al la kursa enhavo

Ekzerco 2 --- Valoro de kavadrata esprimo

Supozu, ke vi deziras scii la valoron de la kvadrata esprimo

3X2 -8X + 4
por pluraj valoroj de X. Skribu programon enhavanta variablon X de duobla precizo. Donu al ĝi valoron. Skribu ordonon kiu komputas la valoron de la esprimo kaj staplas la rezulton en alia variablo de duobla precizo. Fine presu la rezulton, ekz-e:
Por X = 4.0 la valoro estas 20.0

Rulu la programon por pluraj valoroj de X (re-redaktu la programon por ĉiu valoro de X) kaj ekzamenu la rezulton. Uzu valorojn kun dekuma punkto, grandajn valorojn, malgrandajn valorojn, negativajn valorojn kaj nulo. Se vi memoras la formulon por solvi kvadratan ekvacion, faru tion papere_kaj_krajone. Se ne, tute ne gravas: la supra ekvacio valoras nulon por X = 2.0 kaj X = 2/3 (t.e. por la frakcia valoro "du trionoj"). Provu ankaŭ tiujn ĉi valorojn en la programo. Ĉu la rezultoj estas ĝustaj?

Alklaku!  Reen al la kursa enhavo

Ekzerco 3 --- Ŝanĝo de valoroj en Variabloj per valorizaj ordonoj

Modifu la programon de ekzerco 2 tiel, ke dum unu rulado la programo komputu kaj presu kune la valorojn de la kvadrata esprimo por tri malsamaj valoroj de X: 0.0, 2.0 kaj 4.0 (aŭ iuj ajn tri valoroj laŭ via elekto).

Skribu la programon uzante nur du variablojn, eble nomataj x kaj valoro. Kompreneble, tio signifas ke vi devos meti malsamajn aĵojn en tiuj variabloj en malsamaj lokoj de la programo.

Dum la skibado de la programo, uzu la funkciojn "kopii" kaj "alglui" de la tekstoredaktilo por eviti re-tajpadon de similaj linioj.

Alklaku!  Reen al la kursa enhavo


Fino de la Ekzercoj