Kvizo pri Variabloj kaj Valorizaj Ordonoj

Temas pri ekzercada kvizo, kies rezultojn oni ne registras ie ajn. Do ili neniel influas viajn notojn, des pli ke en tiu ĉi kurso tute ne ekzistas notoj. La sola kontrolo de via progreso baziĝas sur memtaksado. Ne estu tro cedema al vi mem!

Instrukcioj: Por ĉiu demando, elektu kiel solan la plej bonan respondon. Elektu alklakante ĝian apudan butoneton. Ĉiumomente vi povas ŝanĝi viajn elektojn . Kiam vi alklakos la butonon "Taksu la respondojn" kiu troviĝas en la kvizofino, la literoj indikantaj la koncernajn ĝustajn respondojn aperos en la kadro post ĉiu demando.


1. Kiu el jenaj estas rezervita nomo?

a. intel
b. 7up
c. grandTotal
d. boolean

2. Kiu el jenaj NE estas ĝusta variabla nomo?

a. 2male
b. nulo
c. laSolaLastValoro
d. jaro2000

3. Kiu el jenaj deklaroj NE estas ĝusta?

a. double devo;
b. float prunto = 84.6;
c. boolean valoro = 12;
d. int komenco = 34, fino = 99;

4. Kion eligas (aperigas) jena programo?

class demando4
{
  public static void main ( String[] args )
  {
    int unuoKosto = 8;    
    int eroj    = 5;
    System.out.println("totala kosto: " + (unuoKosto * eroj) );
  }
}
a. totala kosto: + 40
b. totala kosto: 8*5
c. totala kosto: 40
d. "totala kosto: " 40

5. Kiu el jenaj montras la sintakson de valoriza ordono?

a. variablaNomo  =  esprimo;
b. esprimo  =  esprimo;
c. esprimo  =  variablaNomo;
d. datumTipo  =  variablaNomo;

6. Kiuj estas la du paŝoj plenumitaj kiam valoriza ordono estas plenumita?

a. (1) Komputi la esprimon kaj (2) Stapli la valoron en variablo.
b. (1) Stapli la valoron en variablo kaj (2) Komputi la esprimon.
c. (1) Rezervi memoron kaj (2) plenigi ĝin per nombro.
d. (1) Komputi la esprimon kaj 2) stapli la rezultojn.

7. Kio estas esprimo?

a. La sama afero kiel ordono.
b. Esprimo estas listo de frazoj kiuj konsistigas programon.
c. Esprimo estas kolekto da literaloj, operacisimboloj, variabloj kaj krampoj, kies celo estas komputi valoron.
d. Esprimo estas nombro prezentata per ciferoj.

8. Kiu el jenaj esprimoj NE estas ĝusta?

a. 5 + 4
b. (5 * 4)/2
c. (-12 + (13 + 7)/2 ) * 4
d. -12 + (13 + 7)/2 ) * 4

9. Kiu el jenaj esprimoj estas malĝusta?

a. (34 - 86) / 3
b. (34 - 86) / -3
c. 34 - 86) / (23 - 3 )
d. ( (34 - 86) / (23 + 3 ) )

10. Kiu estas la valoro de jena esprimo:

(2 - 6) / 2 + 9

a. 7
b. 8
c. 9
d. 10

Nombro de trafaj respondoj:       % da trafaj respondoj:     Via noto:   (De "A"=tre bone ĝis "nu nu"=malbone)

Notu Bone: Se vi ĵus revenis ĉi tien el alia paĝo, aŭ vi reŝargis ĉi tiun paĝon, vi devos denove alklaki ĉiujn viajn elektojn, alimaniere la taksado ne estos ĝusta.


Alklaku!  Reen al la kursa enhavo.