Al la demando "Ĉu vi imagas, ke variablo povas ŝanĝi sian valoron?",
Jes — ĉi-kiale ĝi nomiĝas "variablo" (el la radiko "vari-", t.e. prezenti diversajn sxanĝiĝojn).
Via komputilo uzas la milionojn da bajtoj de ĝia ĉefmemoro por konservi kaj maŝinkomandojn kaj
datumojn. La elektronikaj cirkvitoj de ĉefmemoro (kaj ĉiuj aliaj
tipoj de memoro) ne distingas inter ili. Dum programo ruliĝas, kelkaj memoraj ĉeloj estas uzataj por maŝin- komandoj
kaj aliaj por datumoj. Poste, kiam ruliĝas alia programo, iuj bajtoj, kiuj antaŭe konservis maŝinkomandojn, enhavas nun datumojn, kaj
iuj aliaj, kiuj antaŭe konservis datumojn, enhavas nun maŝinkomandojn. Uzado de la sama memoro kaj
por komandoj kaj por datumoj estis la ideo de
Por enmeti datumojn en memoron kaj poste reakiri ilin, programo nepre bezonas nomon por ĉiu uzenda memorĉelo.
variablo — nomo de ĉefmemora ĉelo, uzanta specifan datumtipo por konservi valoron.
Rememoru, ke datumtipo estas aranĝo uzanta bitĉenojn de ĉefmemoro por reprezenti datumojn. (Parenteze, supra difino de variablo ne estas tre preciza. Ni ŝanĝos ĝin poste, kiam vi pli detale lernos tion, kiel "la afero vere funkcias").
Vi povas imagi variablon kiel malgrandan ujon, kiu konsistigas el unu aŭ pli da bajtoj kaj kapablas konservi valoron laŭ specifa datumtipo:
pagSumo; tipo estas "long" (longa)
Variabloj havas nomojn, ekz-e pagSumo
.