Paĝo 6 el 11

Trafa respondo estas:

Kliptabulo estas sekcio de la komputila ĉefmemoro kiun oni uzas por kopii datumojn inter diversaj aplikaj programoj.

Paŝo 3: Kopii la Programon

En paŝo 3 vi devas kopii la frazojn de la programo el la fenestro de la foliumilo en la kliptabulon. Poste (en paŝo 4) vi kopios la enhavon de la kliptabulo (t.e. la antaŭe kopiitan programon) el la kliptabulo en Notepad. Paŝo 3 postulas iun lertecon en la uzado de Vindozo kiun vi eble ankoraŭ ne havas. Jen denove la modela programo:

class SalutonPlanedoj
{
  public static void main ( String[] args )
  {
    String[] planedoj = {"Merkuro", "Venuso",  "Tero",   "Marso", "Jupitero", 
                        "Saturno",  "Urano", "Neptuno", "Plutono"};
  
    for ( int j=0; j< planedoj.length; j++ )
    {
      System.out.println("Saluton " + planedoj[j] +"!" );
    }
  }
}

Unue, vi devas "emfazi" la signojn de la programo alklakante la muson sur la unua signo kaj "trenante" ĝin ĝis sur la lasta signo, tiel:

  1. En la foliumila fenestro (tiu ĉi fenestro), metu la muskursoron sur la "c" de "class".
  2. Premu la maldekstran musbutonon. Sen levi la fingron de sur la butono, trenu la muskursoron malsupren ĝis vi kovras la lastan "}" de la programo.
  3. Levu la fingron de sur la musbutono

Atentu por ne klaki denove la muson ene de la fenestro, ĉar tiam vi forstrekos vian elekton. (Sed tamen vi povas fari ĝin denove). Nun sur la ekrano devus aperi io simila al la jeno:

Por kompletigi la paŝon 3, vi devas kopii la tekston elektitan en la kliptabulon.

Glosoj: menuo-breto: fenestra linio enhavanta opciojn de iu menuo (france: barre de menu, angle: menue bar)

DEMANDO 6:

Rigardu la supran menuo-breton de via foliumila fenestro. Tie aperas listo de menuoj, ekz. "File" (Dosiero), "Edit" (Redakti), "View" (Vidigi), "Go" (Atingi) kaj aliaj. Viaopinie, kiun el ili ni uzos por kopii en la kliptabulon?