Nia Java-programo skribis la vortojn "Saluton al la tuta mondo!" en la DOS-fenestro.
Eble via programo ne korekte ruliĝis. Eble vi ne tajpis ekzakte la postulatajn signojn kaj literojn. La nombro de la spacetoj tute ne gravas. Sed vi nepre kontrolu, ke vi tajpis la korektajn signojn, aparte "[" "{" "(" kaj "]" "}" ")". Ili, laŭtipe kaj laŭstrukture, devas ĉiam aperi duope!
Lude, provu kaj reprovu ĝis kiam la programo funkcios. Se malgraŭ viaj klopodoj, vi ne sukcesas, rezignu kaj antaŭeniru. Eble vi flankenlasis iun trivialan detalon kaj vi facile malkovros ĝin poste. Tio tre ofte okazas dum programado!
Se ĉio glate kaj perfekte funkciis, tiam iru malantaŭen kaj intence faru ion eraran. Tio helpos vin kompreni kio okazos poste, kiam senintence vi faros erarojn.