Redaktita: decembron 2003


Kvizo pri Ĉapitro 4


Temas pri ekzercada kvizo, kies rezultojn oni ne registras ie ajn. Do ili neniel influas viajn notojn, des pli ke en tiu ĉi kurso tute ne ekzistas notoj. La sola kontrolo de via progreso baziĝas sur memtaksado. Ne estu tro cedema al vi mem!

Instrukcioj: Por ĉiu demando, elektu kiel solan la plej bonan respondon. Elektu alklakante ĝian apudan butoneton. Ĉiumomente vi povas ŝanĝi viajn elektojn . Kiam vi alklakos la butonon "Taksu la respondojn" kiu troviĝas en la kvizofino, la literoj indikantaj la koncernajn ĝustajn respondojn aperos en la kadro post ĉiu demando.



1. Kiu parto de komputila sistemo plej rekte respondecas pri la plenumado de agoj postulataj de la programo?

a.    La fiksa disko.
b.    La ĉefmemoro.
c.    La procesoro.
d.    La ekrano.

2. Proksimume, kiom da bazaj operacioj la plejparto da procesoroj kapablas plenumi?

a.    2.
b.    Kelkajn dekduojn.
c.    Kelkajn centojn.
d.    Kelkajn milojn.

3. Kio estas maŝina operacio?

a.    Iu ajn agado de iu parto de komputila sistemo.
b.    Unu el etaj operacioj plenumeblaj de la procesoro.
c.    Ĉefmemora sekcio kiu estas parto de komputila programo.
d.    Ago de la operaciumo necesa por ruli programon.

4. Kio estas maŝina komando?

a.    Pluraj bajtoj en la ĉefmemoro postulantaj de la procesoro plenumi unu maŝinan operacion.
b.    Specifa kombinaĵo de klavoj en la klavaro kiu malŝatas la komputilan sistemon.
c.    Bajto enhavanta ciferan datenon.
d.    Elektra signalo kiu aktivigas la procesoron.

5. Kiu el la jenaj frazoj estas FALSA?

a.    Maŝinlingva programo estas sinsekvo de maŝinlingvaj komandoj en la ĉefmemoro.
b.    Maŝinlingva programo estas ankaŭ nomata plenumebla programo.
c.    La procesoro rulas programon plenumante maŝinajn komandojn unuope.
d.    Ĉiu maŝina komando estas uzebla nur unufoje.

6. Kiom da maŝinaj komandoj povas plenumi moderna processoro sekunde ?

a.    Unu komandon sekunde.
b.    Dek komandojn sekunde.
c.    Unu centon da komandoj sekunde.
d.    Milionojn da komandoj sekunde.

7. Kio estas la arkitekturo de komputila procesoro?

a.    La fizika aranĝo de la ico--ĝiaj elektraj konektoj, ĝia aparataro kaj ĝia malvarmiga radiatoro.
b.    La aldonaj elektaj komponantoj necesaj por funkciigi la procesoron.
c.    La elekto de maŝinaj operacioj kaj ilia efektivigo.
d.    Aro da altnivelaj lingvoj kiuj ruliĝias en la procesoro.

8. Kio estas font-programo?

a.    La programo kiun la procesoro plenumadas je difinita momento.
b.    La unua kopio de programo.
c.    Teksta dosiero kreita de programisto enhavanta komandojn skribitajn en altnivela lingvo.
d.    Kolekto da maŝinaj komandoj plenumeblaj de la procesoro.

9. Kion faras komputila lingva tradukilo?

a.    Prenas fontdosieron kiel enigon kaj produktas plenumeblan programon kiel eligon.
b.    Prenas plenumeblan dosieron kiel enigon kaj rulas ĝin en la komputilo.
c.    Prenas la eligon de programo kaj vidigas ĝin sur la komputila ekrano.
d.    Tradukas ĉefmemoran programon en programon en akcesora memoro.

10. Kio estas interpretilo?

a.    Interpretilo prenas plenumeblan dosieron kiel enigon kaj kreas fontprogramon
b.    Interpretilo estas programo kiu agas kiel procesoro rekte kapabla plenumi altnivelan lingvon
c.    Interpretilo agas kiel kuriero inter la ĉefmemoro kaj la akcesora memoro
d.    Interpretilo tradukas plenumeblajn programojn inter Apple-komputiloj kaj Intel-komputiloj

Nombro de trafaj respondoj:       % da trafaj respondoj:     Via noto:   (De "A"=tre bone ĝis "nu nu"=malbone)

Notu Bone: Se vi ĵus revenis ĉi tien el alia paĝo, aŭ vi reŝargis ĉi tiun paĝon, vi devos denove alklaki ĉiujn viajn elektojn, alimaniere la taksado ne estos ĝusta.


Alklaku!  Reen al la kursa enhavo.