redaktita: novembron 2003


Kvizo pri Ĉapitro 3


Temas pri ekzercada kvizo, kies rezultojn oni ne registras ie ajn. Do ili neniel influas viajn notojn, des pli ke en tiu ĉi kurso tute ne ekzistas notoj. La sola kontrolo de via progreso baziĝas sur memtaksado. Ne estu tro cedema al vi mem!

Instrukcioj: Por ĉiu demando, elektu kiel solan la plej bonan respondon. Elektu alklakante ĝian apudan butoneton. Ĉiumomente vi povas ŝanĝi viajn elektojn . Kiam vi alklakos la butonon "Taksu la respondojn" kiu troviĝas en la kvizofino, la literoj indikantaj la koncernajn ĝustajn respondojn aperos en la kadro post ĉiu demando.

 


1. Kio estas bito?

a.    Unuopa ŝ-ita/m-ita valoro.
b.    La valoro "unu".
c.    Granda sekcio de komputila memoro.
d.    Sufiĉe da memoro por memorigi unu signon.

2. Kiu el la jenaj asertoj estas FALSA?

a.    La metodo uzata por efektivigi biton ne influas la informon kiun ĝi prezentas.
b.    Bito povas esti efektivigita kiel eta parto de magneta disko.
c.    Kopii biton el iu memorilo al alia ne influas la informon kiun ĝi prezentas.
d.    Bito estas ĉiam efektivigita per io elektra.

3. Kiel kutime nomiĝas grupo el 8 bitoj?

a.    Okopo.
b.    Oko.
c.    Bajto.
d.    Bitaro.

4. Kiom da memoro estas unu megabajto?

a.    Proksimume 100 bajtoj.
b.    Proksimume 1000 bajtoj.
c.    Proksimume unu miliono da bajtoj.
d.    Proksimume unu biliono da bajtoj.

5. Kiom faras 25 * 23 ?

a.    28
b.    210
c.    48
d.    106

6. Kiu el la jenaj asertoj estas FALSA?

a.    Ĉiu bajto de la ĉefmemoro havas apartan adreson.
b.    La ĉefmemoro konsistas el tre longa listo da bajtoj.
c.    Ĉiu memorĉelo povas memorigi iun ajn nombron da bitoj.
d.    Memoraj adresoj estas pozitivaj entjeroj komencante de nulo.

7. Kiuj estas la du fundamentaj agoj fareblaj de procesoro en bajto de la ĉefmemoro?

a.    Ĝi povas skribi 8 bitojn en bajto de memoro, kaj ĝi povas legi 8 bitojn el bajto de memoro.
b.    Ĝi povas forviŝi bajton en la ĉefmemoro, kaj ĝi povas legi bajton de la ĉefmemoro.
c.    Ĝi povas adicii la valoron el la ĉefmemoro al la sumo kaj povas vidigi la valoron sur la ekrano.
d.    Ĝi povas skribi la bajton en akcesora memoro, kaj ĝi povas legi la bajton el akcesora memoro.

8. Kio estas dosiero?

a.    Dosiero estas sekcio de la ĉefmemoro uzata por memorigi datenojn.
b.    Dosiero estas kolekto da informoj kun asignita nomo kaj staplita en akcesora memoro.
c.    Dosiero estas la parto de programo uzata por priskribi kion la programo devas fari.
d.    Dosiero estas alia nomo por disketo.

9. Kiel la bitoj estas registritaj en fiksa disko?

a.    Etaj truoj en la disko prezentas bitojn.
b.    La disko estas tegita per vakso kiu registras bitojn kiel etajn spurojn.
c.    Bitoj estas presitaj sur la disko per inkĵeta sprajo.
d.    Bitoj estas magnete registritaj sur la disko.

10. Kiu estas la rolo de operaciumo en mastrumado de dosieroj?

a.    La operaciumo ne estas engaĝita en dosieraj aferoj; ĝi funkciigas nur la aparataton.
b.    La operaciumo nur zorgas pri la dosieroj kiujn ĝi bezonas por si mem.
c.    Ĉio rilata al dosieroj en komputila sistemo engaĝas la operaciumon.
d.    La operaciumo aliras la dosierojn enhavantajn aplikojn por ilin ekruli , sed la aplikoj komplete mastrumadas siajn dosierojn.

Nombro de trafaj respondoj:       % da trafaj respondoj:     Via noto:   (De "A"=tre bone ĝis "nu nu"=malbone)

Notu Bone: Se vi ĵus revenis ĉi tien el alia paĝo, aŭ vi reŝargis ĉi tiun paĝon, vi devos denove alklaki ĉiujn viajn elektojn, alimaniere la taksado ne estos ĝusta.


Alklaku!  Reen al la kursa enhavo