Redaktita: novembron 2003


Kvizo pri Ĉapitro 2

Temas pri ekzercada kvizo, kies rezultojn oni ne registras ie ajn. Do ili neniel influas viajn notojn, des pli ke en tiu ĉi kurso tute ne ekzistas notoj. La sola kontrolo de via progreso baziĝas sur memtaksado. Ne estu tro cedema al vi mem!

Instrukcioj: Por ĉiu demando, elektu kiel solan la plej bonan respondon. Elektu alklakante ĝian apudan butoneton. Ĉiumomente vi povas ŝanĝi viajn elektojn . Kiam vi alklakos la butonon "Taksu la respondojn" kiu troviĝas en la kvizofino, la literoj indikantaj la koncernajn ĝustajn respondojn aperos en la kadro post ĉiu demando.



1. Kion signifas la vorto duuma?

a.    Duuma signifas "enhavanta komputilon."
b.    Duuma signifas "havanta du nurajn statojn."
c.    Duuma signifas "havanta diskretan nombron de valoroj."
d.    Duuma signifas "uzanta elektronikon por fari aritmetikon."

2. Kio estas bito?

a.    Bito estas unuopa duuma valoro.
b.    Bito estas unuopa signo staplita en la ĉefmemoro.
c.    Bito estas kolekto de pluraj bitoj.
d.    Bito estas eta unuo de komputila tempo.

3. Kiu el la jenaj NE estas avantaĝo por konstrui komputilojn uzante duumajn aparatojn?

a.    Duumaj aparatoj estas simplaj kaj facile konstrueblaj.
b.    Duumaj signaloj estas malambiguaj.
c.    Duumaj aparatoj estas multe pli rapidaj ol dekumaj aparatoj.
d.    Bitaj sekvencoj povas esti uzataj por prezenti ĉion simbolan.

4. Kio estas vera pri analoga signalo?

a.    Analoga signalo havas diskretan nombron de statoj.
b.    Analoga signalo estas la sola maniero por registri muzikon.
c.    Analoga signalo neniam povas esti konvertita en duuman signalon.
d.    Analoga signalo kutime daŭre ŝanĝas sian valoron.

5. Se analoga signalo kaptas iun bruon, ĉu la informo perdiĝas?

a.    Jes—la bruo kaŝas la ekzaktajn valorojn de la origina signalo.
b.    Ne—elektroniko povas simple ignori la bruon.
c.    Ne—informo aldoniĝis al la signalo.
d.    Eble—dependas de tio, kiom laŭta estis la bruo.

6. Se duuma signalo kaptas iun bruon, ĉu la informo perdiĝis? Ĉ ĉ Ĝ ĝ Ĥ ĥ Ĵ ĵ Ŝ ŝ Ŭ ŭ

a.    Jes—la ekzaktaj bitaj valoroj ne povas esti determinataj.
b.    Ne—la ekzaktaj bitaj valoroj povas esti determinataj, kondiĉe, ke la bruo ne estis tro granda.
c.    Ne—duumaj signaloj ne povas kapti iun bruon.
d.    Jes—la signalo enhavos ekstrajn bitojn kaŭze de la bruo.

7. Kial komputilo devas havi taktilon?

a.    La stato de duumaj signaloj estas mezurata nur je specifaj momentoj.
b.    Taktilo estas bezonata por kontroli kiom rapide la signaloj ŝanĝiĝas.
c.    Taktilo estas bezonata por kontroli, ke tensiaj niveloj estas ĝustaj.
d.    Taktilo estas uzata nur por aplikaj programoj kiuj bezonas horloĝon.

8. Ĉu oni povas prezenti en komputilo Japanan skribaĵon?

a.    Ne—oni povas prezenti nur la Anglan.
b.    Ne—oni povas prezenti nur lingvojn kun alfabeto.
c.    Jes—sed necesas speciala procesora ico.
d.    Jes—ĉar ĝi estas simbola, kaj ĉio simbola povas esti prezentata.

9. Ĉu analogaj signaloj povas prezenti Anglan skribaĵon?

a.    Ne—nur duumaj signaloj povas prezenti simbolajn datenojn.
b.    Ne—ĝi ne estas simbola.
c.    Ne—analogaj signaloj prezentas nenion.
d.    Jes—oni nur devas legi ĝin laŭte en mikrofono.

10. Kial estas tiel grave, ke senlimaj perfektaj kopioj de datenoj duume prezentitaj estu fareblaj?

a.    Ĉar datenoj estas kopiitaj tien kaj reen inter partoj de komputila sistemo milionojn da fojoj sekunde.
b.    Transsendo de datenoj per la Interreto postulas faradon de multaj kopioj de datenoj.
c.    Aplikaj programoj kiel vortiloj kaj komputilaj ludoj devas esti perfektaj kopioj de la originalo por ruliĝi.
d.    Ĉiuj supraj respondoj.

Nombro de trafaj respondoj:       % da trafaj respondoj:     Via noto:   (De "A"=tre bone ĝis "nu nu"=malbone)

Notu Bone: Se vi ĵus revenis ĉi tien el alia paĝo, aŭ vi reŝargis ĉi tiun paĝon, vi devos denove alklaki ĉiujn viajn elektojn, alimaniere la taksado ne estos ĝusta.


Alklaku!  Reen al la kursa enhavo.