Redaktita: novembron 2003


pri Komputilaj Sistemoj

Temas pri ekzercada kvizo, kies rezultojn oni ne registras ie ajn. Do ili neniel influas viajn notojn, des pli ke en tiu ĉi kurso tute ne ekzistas notoj. La sola kontrolo de via progreso baziĝas sur memtaksado. Ne estu tro cedema al vi mem!

Instrukcioj: Por ĉiu demando, elektu kiel solan la plej bonan respondon. Elektu alklakante ĝian apudan butoneton. Ĉiumomente vi povas ŝanĝi viajn elektojn . Kiam vi alklakos la butonon "Taksu la respondojn" kiu troviĝas en la kvizofino, la literoj indikantaj la koncernajn ĝustajn respondojn aperos en la kadro post ĉiu demando.


1. Kio estas la diferenco inter aparataro kaj programaro?

a.    Aparataro  estas palpebla, dum programaro estas netuŝebla.
b.    Aparataro estas metala, programaro estas el plasto.
c.    Aparataro estas permanenta, programaro estas dumtempa.
d.    Aparataro estas fidinda, programaro estas nefidinda.

2. Kiuj aparataj komponantoj (de tipa portabla komputilo) kutime troviĝas ene de komputila kesto?

a.    Procesoro, ĉefmemoro kaj ekrano.
b.    Procesoro, ĉefmemoro kaj akcesora memoro
c.    Unua, dua kaj tria memoro.
d.    Klavaro, diskoj kaj sonkarto

3. Kiu komponanto konstituas la "cerbon" de komputila sistemo?

a.    Ĉefmemoro.
b.    Akcesora memoro.
c.    Procesora ico.
d.    Kurenta distribuilo.

4. Kiu tipo de memoro estas plej rekte konektita al la procesoro?

a.    Ĉefmemoro.
b.    Akcesora memoro.
c.    Diska memoro.
d.    Magnetbenda memoro.

5. Kie troviĝas programoj kaj datenoj dum la procesoro uzas ilin?

a.    En la ĉefmemoro.
b.    En la akcesora memoro.
c.    En la diska memoro.
d.    En la programa memoro.

6. Kio estas enkonstruita sistemo?

a.    Programo enskatoligita.
b.    Programo kiu estas permanenta parto de komputilo.
c.    Komputilo kiu estas parto de pli granda komputilo.
d.    Komputilo kaj programara sistemo regantaj maŝinon aŭ aparaton.

7. Kiel povas programoj kaj datenoj esti kune staplitaj en disketo?

a.    Disketo havas du flankojn, unu por datenoj, alia por programoj.
b.    Programoj kaj datenoj ambaŭ estas "programaro", kaj ili ambaŭ estas stapleblaj en ĉiu memororgano.
c.    Oni devas strukturi disketon aŭ por datenoj aŭ por programoj.
d.    En disketoj oni povas stapli nur datenojn, ne programojn.

8. Kiuj estas la du ĝeneralaj tipoj de programoj?

a.    Plaĉa tempopasigo kaj Produktiveco.
b.    Verkiloj kaj Datenbazoj.
c.    Microsoft kaj IBM.
d.    Sistema kaj Aplika programaro.

9. Kio estas operaciumo?

a.    La parto de la aparataro kiu regas enigilojn kaj eligilojn.
b.    La parto de la aparataro kiu regas la muson kaj la fenestron sur la ekrano.
c.    Sistema programaro kunordiganta la funkciadon de ĉiuj aparataraj kaj programaraj komponantoj de komputila sistemo.
d.    Sekcio de programaro kiu devas esti parto de ĉiu programo.

10. Kio estas komputila reto?

a.    Du aŭ pli da komputiloj interkonektitaj tiel ke ili povas interŝanĝi datenojn kaj programojn.
b.    Komputilo kiu povas ruli multajn programojn el sia fiksa disko.
c.    Grupo da komputiloj kiuj kunpartigas la saman kurentan distribuilon.
d.    Komputilo uzata de multaj homoj.

Nombro de trafaj respondoj:       % da trafaj respondoj:     Via noto:   (De "A"=tre bone ĝis "nu nu"=malbone)

Notu Bone: Se vi ĵus revenis ĉi tien el alia paĝo, aŭ vi reŝargis ĉi tiun paĝon, vi devos denove alklaki ĉiujn viajn elektojn, alimaniere la taksado ne estos ĝusta.


Alklaku!  Reen al la kursa enhavo