1Traduko de la filmo "Mejzi Ŝpruc" al Esperanto

Versio 22 (6/10 2007)

De Jacob Nordfalk kaj Narendra Bhattarai, Nepalo


Enhavo

1 Traduko de la filmo "Mejzi Ŝpruc" al Esperanto 1

1.1 Dankoj 1

1.2 Aŭtoraj rajtoj 2

1.3 Roluloj 2

1.4 Lingvaĵo 2

1.4.1 Vortaroj 2

1.4.2 Krivortoj 3

1.5 Antaŭkanto 3

1.6 Historietoj 3

1.6.1 Pingvenoj 3

1.6.2 Akvotubo 5

1.6.3 Ĉokolada kuko 6

1.6.4 Bobeloj 7

1.6.5 Singulto 8

1.6.6 Naĝado 9

1.6.7 Fiŝoj 10

1.6.8 Glacio 11

1.6.9 Remado 12

1.6.10 Delfeno 13

2 Teknikaj notoj kaj instrukcioj 14

2.1 Kiel vidi la filmon? 14

2.2 Sontraktado 14

2.2.1 Eltiri filmon de DVD 14

2.2.2 eltiru_sonon_de_vob.sh 14

2.2.3 eltiru_fonsonon_de_vob.sh 15

2.2.4 Registriĝo de esperanta parolo 15

2.2.5 anstatauigu_sonon_de_avi 15

2.3 Traktado de subtekstoj 15

2.3.1 Ludi la filmon kun subtekstoj 16



1.1Anonco: Porinfanaj filmoj en Esperanto

Ĉu vi ŝatus vidi filmojn en Esperanto kun viaj 1-6-jaraĝaj infanoj?

Ĉu vi jam vidis 'Mazi en Gondolando' pli da fojoj ol vi povas nombri?

Ĉu viaj geknaboj plendas pro la tedaj 'reklamoj' en Mazi?


Ekzakte tiel mi sentis antaŭ kelkaj monatoj.


Mi konstatis ke kelkaj infanaj filmoj (ekz. Tomas Trajno, Barbapapa kaj Maisy la muso) estus vere
facilaj traduki al Esperanto, ĉar estas nur unu voĉo.


Nun, monatoj poste, venas la fina rezulto de nia unua filmtraduka projekto: La 50-minuta filmo "Mejzi Ŝpruc" (angle: "Maisy Splash") en kun parolo (kaj subtekstoj) en Esperanto.


La muso Mejzi kaj liaj amikoj (la sciuro Cirilo, la elefanto Eduardo, la krokodilo Karlo kaj la birdo Talula) ŝatas ludi per akvo kaj aliaj aferoj.


La filmo estas dividitaj en 10 5-minutaj episodoj: Pingvenoj, Akvotubo, Ĉokolada kuko, Bobeloj, Singulto, Naĝado, Fiŝoj, Glacio, Remado kaj Delfeno.


Mi invitas vin ĝui la rezulton de nia laboro, kiun vi povas elŝuti de la adreso:

http://javabog.dk/filmoj_en_esperanto/mejzi_spruc/


Krom filmo por via komputilo vi trovos tie ankaŭ malgrandigitan version kiun vi povas meti en via poŝtelefono (ege konvena por ekzemple aŭto).

Venos poste eblecon aĉeti DVDan version de la filmo. Bonvolu noti ke vi devas akiri originalan ekzempleron de "Maisy Splash", por kompensi la originalajn aŭtorojn por sia laboro. Instruoj kiel aĉeti la originalon troviĝas en la retejo.


Mi esperas ke tiu ĉi filmo estos nur la komenco. Post alia filmo de Mejzi (ĝi nomiĝas: Mejzi – tempo por ludi) mi esperas traduki aliajn infanajn filmojn al Esperanto. Unue verŝajne estos filmo de la serio "Tomas Trajno kaj liaj amikoj".


Korajn salutojn kaj bonan spektadon,

Jacob Nordfalk, Nepalo.



1.2Enkonduko


Origina titolo de la filmo: "Maisy Splash"

(plej korekta traduko estus ja "Mejzi Plaŭd", sed la vorto plaŭd estas malofta kaj tute ne menciiĝas en la filmo. Male, "ŝpruc" estas uzata en la filmeto 'Naĝado').


Alilingvaj nomoj de la historietoj:

Tempoj de la historietoj (kadroj/tempo): La pingvenoj, La akvotubo, (15260 / 10m10s) Ĉokolada kuko, (22764 / 15m10s) Bobeloj, Singulto, Naĝado, La fiŝoj, Glacio, Remado, Delfeno

Hejmpaĝoj

http://www.walkerbooks.co.uk/Lucy-Cousins

http://www.maisyfun.com/

1.3Dankoj

Dankon al la multaj volontuloj kiuj helpis korekti la tekston. Speciale ni dankas al Bart Demeyere, Edmund Grimley Evans, Bert Schumann kaj Miĥail Povorin por amasoj da lingvaj rimarkoj.

Ni ankaŭ ege dankas pro la monkontribuoj de Bart Demeyere (100 eŭroj), de KEK - Kopenhaga Esperanto-Klubo (??? eŭroj) kaj de DEA – Dana Esperanto-Asocio (??? eŭroj).


1.4Aŭtoraj rajtoj


Ni ankoraŭ ne ricevis permeson de la aŭtoroj traduki tiun ĉi filmon (Jesper laboras pri tio).


Pro tio:


Antaŭ ol vidi tiun ĉi tradukon de la filmo "Maisy Splash" al Esperanto vi devas akiri originalan ekzempleron de la filmo, por kompensi la originalajn aŭtorojn por sia laboro.
La DVD aĉeteblas inter alie ĉi tie:
http://www.tesco.com/entertainment/product.aspx?R=712821

En sufiĉe videbla loko.


1.4.1Permesilo rilate al la Esperanta versio


La esperantigo kaj ĉiuj rilataj dosieroj havas permesilon Creative Commons Atribuo-Nekomerca-Distribui kun sama permesilo 3.0.




1.5Roluloj


Rigardu ankaŭ http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantaj_personaj_nomoj

Angle

Dane

France

Esperanta propono

Tipo de besto

Maisy

Malle

Mimi

Mejzi

(Majo, Maja, Mazi, Musi, Mezi)

La muso Mejzi

Cyril

Pelle

Cirille

Cirilo

(Cecilio, Cereso)

La sciuro Cirilo

Eddie

Ejnar

Eddie

Eduardo

Edgaro, Edmundo, Edjo

Elefanto Eduardo

Charley

Gustav

Charlie

Karlo

(=ĉefrolulo en Mazi. Tamen: Karlo estas ofta nomo, do vi ne devas zorgi pri kolizio kun Mazi) (Karolo)

Krokodilo Karlo

Tallulah

Tilde

Tallulah

Talula

Birdo Talula




1.6Komentoj pri la prononco de Jacob

1.6.1Komentoj pri 2a provo (Katalin Kovats)

Dankon al: pro ŝiaj rimarkoj.

Ĝenerale eldiru tre klare kaj iom malpli rapide la demandovortojn komence de la frazoj. Ties fino iom neklaras kaj perdiĝas la tuta senco de la frazo.


Ankaŭ la intonacio de kelkaj demandoj estas ne la kutima.

Ekzemple ĉe la torto-parto Karlo demandas al Meizi : Kion VI faras ? Tie evidente devus esti KION vi faras? (Kun akcento ĉe la vorto KION kaj ne VI, ĉar li interesiĝas pri tio ne kompare kun alia faranto, sed pri la enhavo de la faraĵo.)


Prononceraroj estas ĉefe ĉe vortoj kun ”r”, sed tio devenas el ĝermanlingva prononco, fakte tre germaneca. Se vi iom malpli rapide dirus la vortojn RAJTAS, TRE eble sukcesus pli bone aŭ almenaŭ pli kompreneblus..

En la tortoparto plurfoje venas la vorto : NASKIĜTAGO, kie « ĝ » estas pli « ĉ » ol ĝ. Bonvolu ankaŭ tiun vorton iom apartigi kaj provi eldiri naskiĝ-tago kun eta pauzeto inter la kunmetaĵoj.


1.6.2Komentoj pri 3a provo (Edmund GRIMLEY EVANS)

Eble vi kelkloke tro atentas ĝustan prononcadon kaj pro tio sonas malpli nature.

Mi pensas, ke vi prononcas "ŝtupetaro" iomete kiel "stupetaro".

Ili povas gliti malsupren sur siaj postaĵoj.
Ili povas iri malsupren sur siaj postaĵoj.

Sed multaj floroj bezonas akvon.
Sed estas multaj floroj, kiuj bezonas akvon.

ŝtupetaro
Stupetaro

Ĉokolada kuko: Mi verŝajne preferus "naskiĉtago" ol "nasKIĜ...tago"
kun kroma akcento kaj paŭzeto!

Ha, vi estas lerta, Eduardo! Vi kaptis unu!
Ha, vi estas lerDa, Eduardo! Vi kaptis unuN!

Hura, kiel Mejzi estas lerta!
Hura, kiel Mejzi estas lerDa!

Ah, vi trinkis tre rapide, Cirilo.
[ioma balbutado]

Trinku glason da akvo. Eble tio forigos vian singultadon, Cirilo.
Trinku glason da akvo. Eble tio forigos vian singulton, Cirilo.

Provu saltadi.
Pr ... Provu saltadi.




1.6.3Komentoj pri 3a provo (Jens S Larsen)

(Nur la misparoloj estas konsideritaj)


PINGVENOJ


gitejo -> glitejo

nun subite estas tri pingenoj -> jen subite estas jam tri pingvenoj

jen pli bone -> tiel estas pli bone

ĉiu sur la sledon -> ĉiuj sur la sledon

tiu estis amuza -> tio estis amuza

pi(ng)veno -> pin-gveno



AKVOTUBO


éta nigra kato -> eta nigra kato

ŝaltas la akvon -> ekirigas la akvon

malsupreniri per la arbo -> malgrimpi la arbon

malsupreniri -> malgrimpi

kiel nomiĝas la alia besto - "tirilo"? Kredeble devas esti "sciuro" (egern). Ne, fine mi komprenas: Cirilo. (Mejzi Muso, Karlo Krokodilo, Cirilo Sciuro...)



ĈOKOLADA KUKO


bone farite -> bone vi faris

kiu tiu povas esti? -> kiu do povas esti?

ankaŭ viaj manoj estu lavitaj -> vi lavu al vi ankaŭ la manojn

ornamazojn -> ornamaĵojn

iu sonoras -> iu sonorigas

tio sonoras kiel (tirilo?) -> tio sonas kiel ...



BOBELOJ


kiu estis tio? -> kio do estas tio?

ĝi estis sapobobelo -> estis sapobobelo

arbustro -> arbusto

lerda -> lerta

kiel mejzi estas lerda -> kiel lerta estas mejzi

misaĵo -> miksaĵo



SINGULTOJ


la sodakvon -> la limonadon

sodakvo -> limonado

liberigas -> liberiĝas

rulfalo -> transkapiĝo

daŭrigu salti -> plu saltadu

sji -> ŝi

bonege farite -> bonege vi faris

finmanĝi vian tagmanĝon -> fini vian tagmanĝon



NAĜADO


iri en la akvon kiel la unua -> enakviĝi la unua

vi vere hastas -> vi vere rapidas

vestojn -> vestaĵojn

banpneo -> banpneŭo

kiu el vi estos unue en la akvo -> kiu el vi enakviĝos la unua

ĉu ankaŭ vi iras en la akvo -> ĉu ankaŭ vi enakviĝas

venu nun -> venu jam

bonege farite -> bonege vi saltis

ĝu -> ĝuu



FIŜOJ


ili aspektas tre glitaj tie -> "glitaj"??

bone farite de vi du -> bone vi du faris tion

fisjoj -> fiŝoj

estu sorgema -> bone atentu

remeti la fisjojn en la akvario -> remeti la fiŝojn en la akvarion



GLACIO


rigardu la glacipendaĵon -> vidu la glacipendaĵon

kie la kuniklo estas -> kie estas la kunikleto

anaso -> anaseto

bone farite -> jen vi bone faris

orfisjo -> orfiŝo

intencas fari -> volas fari



REMADO


bonvolu donu -> bonvolu doni

tie estas via boato -> jen via boato

anaso -> anaseto

antaŭen, malantaŭen -> jen puŝi, jen tiri

forflosas -> fordrivas

bone farite -> bone ili faris



DELFENO


plonĝvesto -> plonĝokostumo

fisjo -> fiŝo




1.7Lingvaĵo

Ĉar la filmo celas 1 ĝis 4-jaraj infanoj, kaj ĉar estas parola lingvo, ne skriba, estas grava uzi relative simplajn vortojn kiuj estas bone konata.

Ni estu korekta, sed nur ĝis tiu grado, ke la lingvaĵoj estas ankoraŭ relative simpla parola lingvo kiun ankaŭ tute normala gepatro uzus al sia infano, kaj esperanto-familioj uzas inter si.
Jes ja indas altigi la nivelon de la parolantoj de nia lingvo, sed tamen, oni pripensu ĉu en filmo for 1-4-jaraj infanoj estas la ĝusta loko.

1.7.1Vortaroj

http://www.helsinki.fi/~jslindst/hejmvort.html

http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


Aliaj vortaroj por inspiro:

http://www.reta-vortaro.de/revo/

http://www.krokodilo.de/vortaro/

http://www.gutenberg.org/catalog/world/readfile?fk_files=203038&pageno=14

http://esperanto-panorama.net/vortaro/eoen.htm

1.7.2Krivortoj

Se Mejzi akcidente perdas ion surteren (angle: "oops") ni uzas: hup. Kaj foje hupla.
(ni povus, sed ne uzas: up, hopla / hop la / hup la)

Se Mejzi manĝas ion bongustan ni uzas: Mjam (Edmundo). Ni ne uzas njam, nam.

Se Mejzi flaras ion bongustan ni uzas: Mmmm

Se Mejzi glitas malsupren de monteto: Uiiii!
(ni ne uzas: “Uuuuu!”, Hop, "huj". Por rusoj “huj” estas tre maldeca vorto (Miĥail))

Se Mejzi faras fortan laboron kaj laciĝas: (angle: "phew") Uf!
("pu" estus malbona: pui estas familia vorto por furzi (do puo = pu' = furzo) (Jesper))
Se parolanto amuziĝas: Ha

Se parolanto ekkomprenas ion: Ah

Se parolanto estas surprizita: Ho, He

Se parolanto miras: Ej, He

Se parolanto partopreneme komentas ion: Ho, Nu, Do

Se parolanto samopinias: Jes ja

Se parolanto bedaŭras: Ve, Ho, Ho ve, ne

1.8Antaŭkanto

Dana sontrako: Mejzi, Mejzi, ĉiuj ŝatas Mejzin, Mejzi Mejzi mus'

Angla sontrako:Mejzi, Mejzi, Mejzi, Mejzi, Mejzi, Mejzi, Mejzi, mus'

1.9Historietoj

Notu: xxx signifas ke estas iu problemo ĉi tie. Eble mankas frazo, eble la frazo ne trafas la signifon.


La aktualan tekston de la filmo ni distribuos kiel subteksto.

La subtekstoj troviĝos en aparta dosiero en formato srt, ĉe mejzi_spruc_subtekstoj.srt.


2Teknikaj notoj kaj instrukcioj

Tiu ĉi notoj estas por Linuks.

Postulas ke vi instalis mplayer, DVDrip kaj diversajn aliajn facile akireblajn programojn.

Vi devas ankaŭ havi sufiĉe da teknikaj scioj por kompreni shell-scripts.


2.1Kiel vidi la filmon?

Por Linukso vi povas uzi mplayer (kiu verŝajne jam estas instalita en via distribuo)

por vidi la filmon


Por Vindozo kaj Mac (kaj Linuks, fakte) vi povas elŝuti VLC (http://www.videolan.org/vlc/).


Se vi tute ne povas vidi AVI-filmoj vi povas spekti malnovan specimenon ĉe http://www.youtube.com/watch?v=0P8nMDRpEKI


2.2Sontraktado

2.2.1Eltiri filmon de DVD

Ni uzis dvdrip. Ĝi faras dosieron kun grandegaj VOB-dosieroj:


[j@jacobnordfalk mejzi_spruc_laboro]$ ll ~/film/malle2/vob/001/
total 3377822
-rw-r--r-- 1 j j 1073741824 Aŭg 16 08:14 malle2-001.vob
-rw-r--r-- 1 j j 1073741824 Aŭg 16 08:28 malle2-002.vob
-rw-r--r-- 1 j j 1073741824 Aŭg 16 08:42 malle2-003.vob
-rw-r--r-- 1 j j  224147456 Aŭg 16 08:45 malle2-004.vob


Poste, ekhavu la liston de lingvoj, per

cd ~/film/malle2/vob/001/ 
midentify dvd:// > ../midentify-dvd.txt


Kiu donas ĉe mi i.a.

ID_AUDIO_ID=128
ID_AID_128_LANG=en
ID_AUDIO_ID=129
ID_AID_129_LANG=fr
ID_AUDIO_ID=130
ID_AID_130_LANG=nl
ID_AUDIO_ID=131
ID_AID_131_LANG=da
ID_AUDIO_ID=132
ID_AID_132_LANG=fi
ID_AUDIO_ID=133
ID_AID_133_LANG=no
ID_AUDIO_ID=134
ID_AID_134_LANG=sv


2.2.2eltiru_sonon_de_vob.sh

id=`cat ../midentify-dvd.txt | grep ID_AUDIO_ID= | cut -c 13-`

for i in $id; do
        lingvo=`grep ID_AID_ ../midentify-dvd.txt | grep $i | cut -c 17-`
        echo ================= lingvo $i  $lingvo ================
        rm -f x*.wav
for vob in *.vob; do
        #mplayer -quiet -aid $i -ao pcm:fast:file=sono_kaj_voĉo_$i.wav -vc null -vo null $vob;
        #mplayer -quiet -aid $i -af karaoke -ao pcm:fast:file=nur_sono_$i.wav -vc null -vo null $vob;



        mplayer -quiet -aid $i -ao pcm:fast:file=x${vob}.wav -vc null -vo null $vob
        #lame -m m -b 48 x.wav sono_${vob}_${lingvo}.mp3 &&
        #rm -f x.wav
done
        sox x*.wav y.wav &&
        #lame -m m -b 48 y.wav sono_${lingvo}.mp3 &&
        lame -b 128 y.wav sono_${lingvo}.mp3 &&
        rm -f x*.wav y*.wav

done

2.2.3eltiru_fonsonon_de_vob.sh

Tio estis farita per la opcio ' -af karaoke' de mplayer

id=`cat ../midentify-dvd.txt | grep ID_AUDIO_ID= | cut -c 13-`

for i in $id; do
        lingvo=`grep ID_AID_ ../midentify-dvd.txt | grep $i | cut -c 17-`
        echo ================= lingvo $i  $lingvo ================
        rm -f x*.wav
for vob in *.vob; do
        #mplayer -quiet -aid $i -ao pcm:fast:file=sono_kaj_voĉo_$i.wav -vc null -vo null $vob;
        mplayer -quiet -aid $i -af karaoke -ao pcm:fast:file=x_nur_fonsono_${vob}$i.wav -vc null -vo null $vob;


done
        sox x*.wav nur_fonsono_$i.wav &&
        rm -f x*.wav
done

Tio donas dosierojn nur_fonsono_da.wav, nur_fonsono_en.wav, nur_fonsono_fr.wav ktp.

Vi traauskulti ilin kaj elektu la trako(j)n plej bonkvalitajn. Eventuale vi devas kombini plurajn por havi ĉiujn fonsonojn kaj eltondi diversloke.

2.2.4Registriĝo de esperanta parolo

Tre bona mikrofono bezonatas. Ĝi nepre estu unudirekta!

Vi metu ĝin proksime al via buŝo kaj spiru ne tro peze.

Uzu ne tro malgrandan ĉambron, metu tapiŝoj kaj kovriltukojn por eviti eĉon kaj bruon.


Poste vi sonpurigas vian registriĝon kaj miksas ĝin kun la fonsonoj desupre kaj konservas kiel MP3, ekz via_parolo_kaj_fonsono.mp3

2.2.5anstatauigu_sonon_de_avi

avimerge -o esperanta_filmo.avi -i angla_filmo.avi -p via_parolo_kaj_fonsono.mp3 -A 0



2.2.6Konverti al telefona formato

De VOB, elektante la unuan sontrakon (lingvon)

ffmpeg -i vob/001/mejzi_tempo_por_ludi-003.vob -s qcif -r 12 -ac 1 -ar 8000 -b 30 -ab 12 mejzi3_en.3gp


Elekti (danan) lingvon:

ffmpeg -i vob/001/mejzi_tempo_por_ludi-003.vob -s qcif -r 12 -ac 1 -ar 8000 -b 30 -ab 12 mejzi3_da.3gp -map 0:0 -map 0.4:0.1


Kunigi sensonan filmon kun MP3:

ffmpeg -i ~/film/malle2/avi/001/malle2-001.avi -i ~/mejzi_spruc_laboro/mejzi_p_k_f_160kbs_laŭta_voĉo.mp3 -s qcif -r 12 -ac 1 -ar 8000 -b 30 -ab 12 mejzi_spruc_esperanto_3_por_telefono_laŭta_voĉo.3gp

aux:

ffmpeg -i mejzi_ludtempo-angla.avi -i mejzi_ludtempo_laboro/mejzi_ludtempo_1_160kbs.mp3 -s qcif -r 12 -ac 1 -ar 8000 -b 30 -ab 12 mejzi_ludtempo_1a_provo_por_telefono_lauxta_vocxo.3gp -map 0:0 -map 1.0:0.1


Rigardu ankaŭ: http://excamera.com/articles/24/movie.html


2.3Traktado de subtekstoj

Ni uzis 'jubler subtitle editor', elŝuteble ĉe http://www.jubler.org


2.3.1Ludi la filmon kun subtekstoj

La subtekstoj estas en UTF-8-kodo.

Por vidi ilin per VLC vi uzu la 'malfermu dosieron' (ne la eblecon 'rapide malfermu').


Por vidi ilin per mplayer skribu:


mplayer -subcp UTF-8 -subfont-text-scale 4 -sub mejzi_spruc_subtekstoj.srt mejzi_spruc_esperanto_2a_provo.avi


2.4Skribado de DVD

Dankon al: Edmund GRIMLEY EVANS por la recepto.

Fari la dosieron X.mpg sen subtekstoj:

mencoder -oac lavc -ovc lavc -of mpeg -mpegopts format=dvd -vf scale=720:576,harddup \
-srate 48000 -af lavcresample=48000 \
-lavcopts vcodec=mpeg2video:vrc_buf_size=1835:vrc_maxrate=9800:vbitrate=5000:keyint=15:aspect=4/3:\
acodec=ac3:abitrate=192 -ofps 25 -o mejzi_ludtempo_1a_provo.mpg mejzi_ludtempo_1a_provo.avi

Aldoni subtekstojn:

mkdir ~/.spumux
ln -s /usr/share/fonts/truetype/freefont/FreeSans.ttf ~/.spumux/

cat > spumux.xml <<FINO
<subpictures>
  <stream>
     <textsub
       filename="mejzi_ludtempo_subtekstoj.srt.0"
       characterset="UTF-8"
       font="FreeSans.ttf"
     />
  </stream>
</subpictures>
FINO

spumux spumux.xml < mejzi_ludtempo_1a_provo.mpg > mejzi_ludtempo_1a_provo2.mpg

Fari la dosierujon dvd/:

cat > dvd.xml <<FINO
<dvdauthor>
 <vmgm />
   <titleset>
     <titles>
       <pgc>
         <vob file="mejzi_ludtempo_1a_provo2.mpg" chapters="0:11,5:11,10:11,15:11,20:11,25:11,30:11,35:11,40:11,45:11,50:11" />
       </pgc>
     </titles>
   </titleset>
</dvdauthor>
FINO

dvdauthor -o dvd -x dvd.xml

Kontroli la aferon (bedaŭrinde sen subtekstoj):

mplayer dvd:// -dvd-device ./dvd

Skribi ĝin al disko:

growisofs -dvd-compat -Z /dev/dvdrw -dvd-video ./dvd/


Por plibonigi la aspekton de la subtekstoj necesus aldoni aferojn en spumux.xml.