Kontrololegado

Reguloj por Kontrolistoj

Por ke via nomo surlistiĝu ĉe la paĝo de Dankindaj Helpantoj, faru jene:

  • Raportu nur verajn erarojn de la gramatiko. (Pristilajn plendojn ni ofte ignorados.)
  • Pri misaĵo ordinara kaj memevidenta: ekspliku klare, kun eltondita ekzemplero de la nia misfaro; Inkludu sugeston plibonigan.
  • Pri misaĵoj pli subtilaj: ĉiam referencu aŭtoritate. (Ekzemple: ‘PAG 247 R. IV’ — ‘Zamenhof, Lingvaj Respondoj, 100 A’ — ‘PIV, redukt/i difino 3a’ — ‘EB 179/3’ — ‘ATANASOV, La Lingva Esenco de Esperanto, Kiom–tiom ĉe adjektivoj’… ktp)
  • Pri gramatikeroj jam delonge disputataj inter diversaj aŭtoritatuloj: tiujn ĉiam preteratentu. Ignoru obstine. Rezignu disde ambaŭ kampoj.
  • Ĉiam raportu kiel eble plej koncize.

Bonvolu ne fari jene:

  • Ofertu nuran opinion. (Sen la citaĵoj de aŭtoritatoj, ni eble tion ignoros—krom, kompreneble, se vi gajnis antaŭaranĝon aŭ se vi mem estas respektata aŭtoritatulo: D. K. Jordan, Fabrizio Pennacchietti, kaj simile.)
  • Verku longajn paragrafojn da eksplikado. (La citaĵoj aŭ ekspliketo sufiĉas.)

Prefere ne faru jene:

  • Resendu al ni tutan verkon kune kun ŝanĝaĵoj viaj. Nur sub certaj kondiĉoj ni akceptus.

o Redaktu mane per teksta redkatilo kiu traktas la karakterojn.

        o Neniel difektu la bazan formaton de la XHTML-a teko.
        o Kaj malfermu kaj konservu tekojn ĉiajm kiel pura ASCII aŭ pura UTF-8 ke ili konservu precize tiun saman formaton en kiu vi mem akiris vi la tekon. 
    Preferitaj Redaktiloj
    UNIX 	Win32
    Emacs,
    VI, Kate, ktp. 	Wordpad,
    Notepad, ktp.
    Gedit 	TextPad
    NEdit 	 
    Bluefish 	 
    Yudit 	 
    Estu certa ke, vorton-post-vorto, ni kontrolos novan tekon kontraŭ ties antauxaĵo per UNIX-a programo diff kaj tiel malkovros ĉiujn diferencetojn. Tiujn ni ja detale prijuĝos.

Sendu e-poŝte al gan@starling.us prefere per:

  • XHTML (*.html)
  • ASCII (*.txt)
  • UTF-8

Duarimede, sendu helik-poŝte al la suba adreso:

Mistera Sturno 224 Rose Place Kalamazoo MI 49001-2617 U.S.A.

Valid XHTML 1.0!

kontrololegado.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/06/15 14:24 (ekstera redakto)
chimeric.de = chi`s home Creative Commons License Valid CSS Driven by DokuWiki do yourself a favour and use a real browser - get firefox!! Recent changes RSS feed Valid XHTML 1.0