KAEST 2008

Ĉeĥa Esperanto-Asocio kore invitas vin al konferenco.

Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

okazonta en Dobřichovice (CZ) 2008-11-07/09 ENHAVO

La konferencejo Alvoko por kontribuaĵoj Partoprenkotizoj Tranoktoj kaj manĝebloj Kondiĉoj por pago kaj repago La atingeblo de Dobřichovice Aliĝilo papera (reta)

Poznámka pro členy ČES a SKEF

Bonvolu rigardi mapon de Dobřichovice La konferencejo

Pensiono SOKOL en Dobřichovice (proksime de Prago). Tie okazos kaj la prelegoj en ambaŭ sekcioj, kaj oni tie tranoktos kaj povos manĝi.

Oni planas komenci la konferencon vendrede (2008-11-07) je la 15:00 h, la fino estas antaŭvidata dimanĉe (2008-11-09) je la 12:30 h. La akceptejo funkcios vendrede ekde 13:00 h. Alvoko por kontribuaĵoj Aŭtoroj de la kontribuaĵoj estas petataj sendi siajn aliĝilojn kun titolo de la kontribuo kaj mallonga resumo (ne pli ol 50 vortojn) se eble plej frue, sed plej malfrue ĝis 2008-08-15. Ĝis 2008-08-30 ili estos informitaj, ĉu iliaj kontribuoj estis akceptitaj kaj ili ricevos pliajn informojn (ekz. pri maksimuma amplekso de la kontribuo, kio dependas de la nombro de aliĝintoj).

Laŭ la nombro de kontribuantoj la sekcioj traktos aŭ sinsekve aŭ paralele.

Post la kolokvo estos, jam tradicie, eldonita bonkvalita prelegokolekto kun la resumoj en la angla, germana kaj ĉeĥa lingvoj, ke la rezultoj de la kolokvo estu uzeblaj ankaŭ reklamcele inter fakuloj-neesperantistoj. En ĝi estos envicigitaj nur kontribuaĵoj elektitaj por persona prezento kaj efektive prezentitaj. Kontribuaĵoj de ne persone ĉeestintaj aŭtoroj estos envicigitaj nur esceptokaze, se la nivelo (kaj faka kaj lingva) konsiderinde altigos la nivelon de la konferenco kaj se la aŭtoroj pagos la konferencan kotizon. Ili sekve perpoŝte ricevos ĉiujn kolokvajn materialojn inkluzive la prelegokolektojn. Partoprenkotizoj

KOTIZTABELO (ĉiuj prezoj en EUR (eŭroj) ĝis 2008-08-01 ĝis 2008-09-30 pli poste Landa kategorio laŭ UEA A B A B A B Partoprenkotizo 30,- 15,- 36,- 18,- 40,- 20,-

La kotizoj inkluzivas preparon de la kolokvo, luon de salonoj, pliajn fiksajn kostojn, programkajeron kun resumoj de la prelegoj, libroforman prelegokolekton, sed ne tranoktojn, manĝaĵojn, ĉirkaŭkonferencan programon, nek asekuron, pri kiu ĉiu zorgu mem.

La partoprenantoj el la landoj, kiuj bezonas la invitleteron por ricevi la ĉeĥan vizon komprenu, ke ni sendos la invitleteron nur al tiuj, kiuj anticipe pagos la kotizon kaj ni neniukaze laŭpete mensogos (pri la datoj, pagitaj servoj, ktp.), do indikos en la invitletero precize tion, kio vere estos tiutempe antaŭpagita.

La partoprenkotizo ne estas repagebla, sed kaze de neĉeesto la aliĝinto ricevos poŝte ĉiujn materialojn inkluzive la prelegokolekton. Eventuale povas la aliĝinto transigi la pagitan kotizon, kun la rajto ricevi ĉiujn materialojn, al alia persono.

Honoraj membroj de UEA kaj ĈEA rajtas aliĝi senpage, tamen nur dum la unua periodo (ĝis 2008-08-01). Aliĝante pli malfrue ili jam perdos tiun avantaĝon kaj devos pagi la kotizon laŭ la tabelo de kotizoj. Tranoktoj kaj manĝebloj La pensiono disponas modestajn du- kaj kvarlitajn ĉambrojn, ĉiuj havas tamen proprajn duŝejon kaj necesejon. La komunaj manĝoj okazos en la manĝejo de la pensiono. Prezoj de tranoktoj (en EUR) Pensiono SOKOL unulita dulita kvarlita Prezo por unu persono kaj unu nokto 20,00 12,00 9,00

Prezo por la kompleta pensio (de vendreda vespermanĝo ĝis dimanĉa tagmanĝo) EUR 21,- Kondiĉoj por pago kaj repago La tranoktojn kaj manĝojn vi povas pagi samtempe kun la partoprenkotizo (tiel vi ŝparos la rezervokotizon kaj la duan ĝirokoston) aŭ vi povas pagi nerepageblan rezervo-kotizon EUR 8.- kaj la kostojn de la menditaj servoj vi povas pagi pli poste, tamen plej malfrue ĝis 2008-10-15.

Kaze de via neveno vi rericevos la pagon laŭ jenaj kondiĉoj: Se vi malaliĝos: ĝis 2008-09-30, vi rericevos la tutan pagon por tranoktoj kaj manĝo post depreno de EUR 8.-, ĝis 2008-10-08, 90 % minus EUR 8,-, ĝis 2008-10-28, 60 % minus EUR 8.-, ĝis 2008-11-06, 40 % minus EUR 8.-, dum la 1-a tago de la kongreso kaj pli poste: nenion.

Por la aliĝilo uzu la formularon (per Adobe Acrobat Reader).

Vi povas aliĝi ankaŭ per la reta formularo. La atingeblo de Dobřichovice Dobřichovice troviĝas en la distanco 8 km de la limo de Prago (sudokcidente). Ĉiu aliĝinto ricevos anticipe la planon de Dobřichovice kun klara indiko de la pensiono Sokol kaj de la stacidomo, kaj kun la konsiloj, kiel atingi ĝin peraŭtomobile kaj pertrajne (inkluzive la aktualan trajnhoraron). Por via imago, la veturdaŭro pertrajna de la ĉefstacio Prago (Praha hl. n.) al Dobřichovice estas 30 min., de la stacio Praha-Smíchov 21 minutojn. Pagmanieroj Por ĉiuj pagoj bv. uzi unu el jenaj manieroj (ĉiukaze ne forgesu skribi kiel pago­kialon “KAEST”):

A) al la konto kape-p ĉe UEA

B) en Francio al la konto s-kape ĉe SAT en Parizo ;

C) per banko al Komerční banka Praha-Smíchov, indikante: IBAN:CZ3301000000273484740227, BIC: KOMBCZPPXXX, aldonante la ĝirelspezojn;

D) per Eŭroĉeko, aldonante 1 % (min. EUR 10) por la bankelspezoj.

Solidara kaso: En la solidara kaso/fonduso restas ankoraŭ certa sumo, kiu sufiĉus por subteni la ĉeeston de du fakuloj el nepagipovaj landoj. Se iu el la partoprenontoj, aŭ simpatiantoj, de KAEST volas subteni fakulojn el t.n. nepagipovaj landoj, ŝi/li povas tion fari per ajna monsumo por la solidara kaso. Eblas ankaŭ indiki la nomon de fakul(in)o, kiun oni volas subteni. http://www.kava-pech.cz/trip-kaest2008e-esperanto.html

kaest.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/06/15 14:24 (ekstera redakto)
chimeric.de = chi`s home Creative Commons License Valid CSS Driven by DokuWiki do yourself a favour and use a real browser - get firefox!! Recent changes RSS feed Valid XHTML 1.0